Seninka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seninka
municipo
Oficiala nomo: Seninka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vizovické vrchy
Rojo Seninka
Situo Seninka
 - alteco 428 m s. m.
 - koordinatoj 49° 16′ 27″ N 17° 57′ 39″ O / 49.27417 °N, 17.96083 °O / 49.27417; 17.96083 (mapo)
Areo 7,26 km² (726 ha)
Loĝantaro 297 (2023)
Denseco 40,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1500
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 11
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 544906
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Seninka
Retpaĝo: www.seninka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Seninka estas malgranda vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio, situanta en fermita valkaldrono de Vizovické vrchy sur ambaŭ bordoj de rojo Seninka. En 2023 ĉi tie vivis 297 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Seninka devenas el la jaro 1503, kiam ĝi estas indikata kiel parto de sinjorujo en Vsetín. En 1679 ĝi fariĝis parto de sinjorujo en Vizovice. En la paso de jarcentoj la vilaĝo travivis kelke da malamikaj invadoj, precipe turka-tataraj invadoj en la 17-a jarcento. La loĝantaro de valaĥiaj vilaĝoj kaj urboj en absoluta plimulto anoncis sin al malpermesita evangelia kredo. En Valaĥion estis sendita aparta komisiono kunmetita el sanktulaj kaj ekleziaj altranguloj kaj akompanata ĝi estis per forta soldatara asistantaro, kiu devis likvidi la movadon de nekatolikoj.

Proksimume en marto de 1780 venis en Valaĥion virino, kiu demandis konfesantoj de evangelio, ĉu ili ne dezirus, por ke venu al ili predikisto kaj tiu servus al ili per vespermanĝo de Dio. Ŝia propono estis ĝoje akceptita kaj la predikisto venis unue ĝis Prlov. Vendrede la 12-an de majo 1780 okazis en meza parto de Seninka unu el la plej grandaj sekretaj renkontiĝoj de la konfesantoj de evangelio antaŭ proklamo de tolerema patento. Sed al la pia renkontiĝo tratiriĝis vizovica vilaĝestro kun sia gardistaro ĝis la predikisto, sidanta ĉe tablo, sur kiu estis lanterno, kruĉo da vino, sako kun pano kaj libro. La vilaĝestro demandis lin, de kie li venas kaj ĉu li havas iajn identigajn dokumentojn. La predikisto povis identigi sin per nenio kaj li estis alvokita, por ke li sekvu la gardistaron ĝis Vizovice. Sed subite la homoj ĉirkaŭigis la predikiston kaj ĵetiĝinte sur la gardistaron ili batis ilin kaj la vilaĝestron, deprenis iliajn fusilojn kaj la predikiston ili forkondukis en arbaron. Kiam mateniĝis, la konfesantoj de evangelio amase iris per kvin fluoj en nombro 4000 homoj kantante en arbarojn al Hošťálková kaj al Pržno. Spite al persekutado de la gardistaro la predikisto faris sub ŝirmo de la kredantoj pian servon plenajn 5 tagojn en vasta ĉirkaŭaĵo dum grandega partopreno kaj poste en sekureco li foriris...

Koincide kelke da tagoj antaŭe, la 28-an de aprilo 1780, estis traveturanta imperiestro Jozefo la 2-a el Valašské Klobouky direkte al Vsetín tra valo de rivereto Senice.

Ĝis duono de la 20-a jarcento plimulto da loĝantoj estis okupita en agrikulturo, situacio ŝanĝiĝis nur per konstruo de industriaj entreprenoj, precipe en Vsetín.