Ĵuan-de-la-Nova Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵuan-de-la-Nova Insulo
insulo • pridisputata teritorio [+]

AkvejoHinda oceano

Supermara alteco10 m [+]
Koordinatoj17° 3′ S, 42° 44′ O (mapo)-17.05444444444442.725Koordinatoj: 17° 3′ S, 42° 44′ O (mapo)
Areo4,8 km² (480 ha) [+]
Loĝantaro15 [+]
HorzonoUTC+03:00 [+]
Map
Ĵuan-de-la-Nova Insulo
Vikimedia Komunejo:  Juan de Nova [+]
vdr

Ĵuan-de-la-Nova Insulo (france Île Juan de Nova) estas 4,4 km² malalta, ebena, tropika insulo en la plej mallarĝa parto de Mozambika Kanalo, pli-malpli unu trionon de la distanco inter Madagaskaro kaj Mozambiko ĉe 17° 03′ S 42° 43′ O / 17.050 °S, 42.717 °O / -17.050; 42.717 (mapo). Ĝi estas dependa teritorio de Francio en Sud-Afriko.

La insulo havas longecon de pli-malpli ses kilometroj, kaj larĝecon de 1,6 kilometroj. Ĝi estas naturrezervejo ĉirkaŭita de koralaj rifoj. Arbaroj (ĉefe de la familio Kasuarinacoj (Casuarinaceae)) kovras preskaŭ duonon de la insulo. Grandaj nombroj de ŝternoj fekundigas de novembro al marto. Testudoj nestas en la plaĝoj ĉirkaŭ la insulo.

La insulo estas nomata laŭ João da Nova, galegia admiralo deĵorinta por Portugalio kiu malkovris la insulon en 1501. Ĝi iĝis teritorio de Francio ekde 1897.