Antarkta traktato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la antarkta traktato

La antarkta traktato estas dokumento pri nur porpaca uzo de Antarkto, proklaminta Antarkton "tereno libera de nukleaj armiloj". La traktato estis subskribita en Vaŝingtono la 1-an de decembro 1959 kaj ekfunkciis la 23-an de junio 1961.

Ekde tiam ĝin subskribis 45 ŝtatoj.

Celoj

La deklaritaj celoj de la traktato estas uzo de la Antarkto por pacaj celoj, antaŭenigo de internacia kunlaboro kaj subteno de sciencaj esploroj. La Antarkto ne estu platformo de internaciaj disputoj. La Antarkta traktato aplikiĝas al ĉiu teritorio sude de la 60-a grado de suda latitudo, inkluzive de ĉiu glaĉerŝildo de tiu teritorio (artikolo 6).[1]

Pro la konservado de la ekologia ekvilibro, ĉiaj militistaj operacioj estas malpermesitaj. Estis ankaŭ malpermesite ekspluati la subterajn materiojn, ĉar la necesaj havenoj, minejoj, ktp. havus gravegajn efikojn al la Antarkto kaj do ankaŭ al la tutmonda klimato.[1]

Alia punkto estas, ke la informoj de sciencistoj estas disdividotaj.

poŝtmarko, Usono, 1991

Kontraktoj

La Antarkta traktaro (Antarctic Treaty System) estas aro de internaciaj konsentoj pri aferoj de la Antarkto, kun diversaj aldonaj kontraktoj, kiuj estis subskribitaj surbaze de la unua traktato.

Sekvokontraktoj de la antarkta traktato de 1959 estas:[1]

Membroj

brune: konsultindaj membroj kun terenopostuloj
oranĝe: konsultindaj membroj, kiuj rezervis rajton postuli terenojn
verde: konsultindaj membroj
flave: subskribintaj membroj

12 ŝtatoj subskribis kaj tiel fondis la antarktan traktaton la 1-an de decembro 1959.

Inter ili estas 7 ŝtatoj kun terenopostuloj en Antarkto, inter kiuj kelkaj terenoj estas plurfoje postulitaj. La aliaj 5 ŝtatoj ne havas tiajn postulojn.

Ĉiuj 12 ŝtatoj estas konsultindaj ŝtatoj, t.e. voĉrajtigitaj dum konsultkunvenoj.

Ekde 1961 aliaj ŝtatoj subskribis la traktaton.

Por iĝi konsultindaj, tiuj ŝtatoj devas, aŭ konduki vastajn sciencajn esploradojn kaj posedi sciencan esplorejon en Antarkto, aŭ sendi sciencan ekspedicion al Antarkto.

Ne-konsultindaj ŝtatoj ne estas voĉrajtigitaj dum konsultkunsidoj.

Je la fino de 2006, 46 ŝtatoj subskribis la traktaton: 28 inter ili estas konsultindaj membroj. Inter la konsultindaj membroj, la 21 ŝtatoj, kiuj ne postulas terenojn, ne agnoskas la terenopostulojn de la 7 aliaj.

Ŝtato[2] Traktatfondinta
subskribo
Konsultindiĝo Subskribo
 Argentino** 1961-06-26
 Aŭstralio* 1961-06-23
 Aŭstrio 1987-08-25
 Barato 1983-09-12 1983-08-19
 Belorusio 2006-12-27
 Belgio 1960-07-26
 Brazilo 1983-09-12 1975-05-16
 Britio** 1960-05-31
 Bulgario 1998-05-25 1978-09-11
 Ĉeĥio (kiel Ĉeĥoslovakio) 1962-06-14
 Ĉilio** 1961-06-23
 Ĉinio 1985-10-07 1983-06-08
 Danio 1965-05-20
 Ekvadoro 1990-11-19 1987-09-15
 Estonio 2001-05-17
 Finnlando 1989-10-09 1984-05-15
 Francio* 1960-09-16
 Germanio*

       DDR

1981-03-03

1987-10-05

1979-02-05

1974-11-19

 Grekio 1987-01-08
 Gvatemalo 1991-07-31
 Hispanio 1988-09-21 1988-03-31
 Hungario 1984-01-27
 Italio 1987-10-05 1981-03-18
 Japanio 1960-08-04
 Kanado 1988-05-04
 Kolombio 1989-01-31
 Kubo 1984-08-16
 Nederlando 1990-11-19 1967-03-30
 Nord-Koreio 1987-01-21
 Norvegio* 1960-08-24
 Nov-Zelando* 1960-11-01
 Papuo-Nov-Gvineo 1981-03-16
 Peruo 1989-10-09 1981-04-10
 Pollando 1977-07-29 1961-06-08
 Rumanio 1971-09-15
 Rusio (Sovetunio)*** 1960-11-02
 Slovakio (kiel Ĉeĥoslovakio) 1962-06-14
 Sud-Afriko 1960-06-21
 Sud-Koreio 1989-10-09 1986-11-28
 Svedio 1988-09-21 1984-03-24
  Svislando 1990-11-15
 Turkio 1996-01-25
 Ukrainio 2004-05-27 1992-10-28
 Urugvajo 1985-10-07 1980-01-11
 Usono*** 1960-08-18
 Venezuelo 1999-05-24

* Terenopostuloj.
** Terenopostulkonfliktoj.
*** Rajtoj pri terenopostuloj rezervitaj.

Administrado

La administrado de Antarkto estas farita de du organizaĵoj.

SCAR kunigas tutmonde ĉiajn sciencajn institutojn interesitajn pri Antarkto kaj kunordigas la sciencan esploradon.

COMNAP estas la komitato de la gvidantoj de la naciaj antarkto-programoj kaj kunordigas la agadon de la administracioj kiuj zorgas pri la naciaj programoj.

Ekde la mezo de la 1980-aj jaroj oni provas krei sekretariejon por la antarkta traktaro. La gastigantoj de la kunvenoj de konsultindaj membroj de la antarkta traktato (ATCM - Antarctic Treaty Consultative Meeting) starigis ttt-ejojn ekde la 1990-aj jaroj, kaj publikigis la rezultojn de la konsultkunvenoj. Ekde septembro 2004 la sekretariejo de la antarkta traktato, ATS (Antarctic Treaty Secretariat), troviĝas en Bonaero. Kiel ekzekutaj sekretarioj oficis de la 1-a de septembro 2004 ĝis la 1-a de septembro 2009 la nederlandano Jan Huber kaj de tiam la germano Manfred Reinke.[2][3]

Terenopostuloj

Antarkto, geografio, terenpostuloj kaj esplorejoj

Kvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato "frostigitaj". Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la kontraktaro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn.

Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):

  •  Argentino (25°U ĝis 74°U, anoncita en 1943, parte postulita ankaŭ de Britio, Ĉilio kaj Brazilo) kiel parto de la provinco Fajrolando
  •  Aŭstralio (160°E ĝis 142°E kaj 136°E ĝis 45°E, 1933)
  •  Brazilo (28°U ĝis 53°U, 1986, parte postulita ankaŭ de Argentino kaj Britio)
  •  Ĉilio (53°U ĝis 90°U, 1924, parte postulita ankaŭ de Argentino kaj Britio)
  •  Francio (142°E ĝis 136°E, 1924)
  •  Nov-Zelando (150°U ĝis 160°E, 1923)
  •  Norvegio (45°E ĝis 20°U, 1938)
  •  Britio (20°U ĝis 80°U, 1908, parte postulita ankaŭ de Argentino, Brazilo kaj Ĉilio)

Nuntempe ne ekzistas aliaj postuloj, sed Usono, Rusio kaj iaj aliaj ŝtatoj rezervas la rajton pri iama postulo.

Mediprotekto

La protekto de la Antarkto kaj ties delikataj ekologiaj sistemoj ĉiam estas pli grava por la konsultindaj ŝtatoj. Centre staris ĉefe la efikoj de la minagadoj. La ekspluatado de la krudmaterialoj necesus konstruon de minejoj, industriaj kompleksoj kaj havenoj. Tiuj negative efikus al la antarkta medio kaj tiel al la tutmonda klimato.

Oni taksas la sub la meze 1,7 kilometrojn dika glacitavolo disponeblan nafton je 45 miliardoj da bareloj kaj la gazon je 115 bilionoj da kubikmetroj. Aldone troveblas titano, kromo, fero, kupro, karbono, platino kaj oro.

Traktatenhavo

Artikolo 1 la regionon oni rajtas uzi nur paccele; militistaj agadoj kaj armiltestoj estas malpermesitaj, tamen oni rajtas uzi militistojn kaj ties materialojn por sciencaj esploroj kaj pacemaj celoj;
Artikolo 2 la libero de sciencaj esploroj kaj kunlaboro daŭrigu;
Artikolo3 libera interŝanĝo de informoj kaj personoj kunlaborante kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj;
Artikolo 4 terenpostuloj ne estos pridiskutataj aŭ starigataj kaj dum la daŭro de la kontrakto, ne estu anoncitaj novaj postuloj;
Artikolo 5 nukleaj eksplodoj kaj depono de nukleaj rubaĵoj estas malpermesitaj;
Artikolo 6 la traktato estas por ĉiaj ter- kaj glacisurfacoj sude de la latitudo 60-grada;
Artikolo 7 observantoj el traktatŝtatoj havas liberan aliron, ankaŭ elaeran al ĉiuj regionoj, instalaĵoj kaj ekipaĵoj; ĉiuj agadoj kaj sendo de militistoj devas esti antaŭanoncitaj;
Artikolo 8 observantoj kaj sciencistoj agas sub la leĝoj de siaj propraj ŝtatoj;
Artikolo 9 okazu regulaj konsultkunsidoj inter la membroŝtatoj;
Artikolo 10 la membroŝtatoj provu, malhelpi ĉiajn agadojn en Antarkto, kiuj kontraŭas la traktaton;
Artikolo 11 eblaj disputoj estu pace solvitaj de ĉiuj partioj kaj se necese juĝitaj de la Internacia Kortumo;
Artikoloj 12-14 temas pri helpo, interpreto kaj kompletigo de la traktato inter la membroŝtatoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.