Hódmezővásárhely
Hódmezővásárhely (hOdmezOvAŝArhej) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, havanta departementrajton, en subregiono Hódmezővásárhely, kies centro estas. La nomo signifas kastoro-kampo-bazarejo.
Bazaj informoj
- Areo: 483 km²
- Loĝantaro: 47480
- Poŝtkodo: 6800
- Telefonprefikso: 62
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Békéscsaba. Ĝi estas la dua plej granda - laŭ loĝantaro- urbo de la departemento kaj la dua plej granda urbo de Hungario laŭ areo.
Historio
La urbo estiĝis en la 15-a jarcento per kunfandiĝo de la vilaĝoj Hód, Vásárhely, Ábrány kaj Tarján. Oni nomis la urbon tiutempe Hódvásárhely. Ĝi ricevis en 1456 rango de kampurbo fare de HUNYADI János, kiu estis siatempe guberniestro kaj samtempe grandbienulo de la ĉirkaŭaĵo.
En 1552, la urbon okupis la turkoj kaj restis tie ĝis 1693.
Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la urbo venis en posedaĵon de familio Károlyi [kAroji]. En 1890 ĝi estis jam la 4-a plej loĝata urbo de Hungario, sed la senlaboreco pli kaj pli akriĝis kaj okazis en 1894 kamparana ribelo sub gvido de János Szántó Kovács. En 1950 estraro de la urba kooperativo ricevis premion Kossuth.
Inter 1950-1961 ĝi estis departementejo de Csongrád.
Esperanto
Somere de 1979 okazis en Hódmezővásárhely la 2-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco kaj la 1-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. Nuntempe estas delegito de UEA tie.
Esperantistoj
Vidindaĵoj
- Urbodomo (en romantika stilo, planita far YBL Miklós)
- hotelo Fekete Sas (Nigra Aglo)
- Károlyi-domo
- Sinagogo (Hódmezővásárhely) (maŭra stilo)
- Agrara muzeo
- Bakay-puto (unua arteza puto de la Granda Hungara Ebenaĵo)
- Muzeo János Tornyai,
- memordomo de László Németh,
- Artmetia komunejo,
- Kalvinana malnova preĝejo (Hódmezővásárhely)
- Kalvinana nova preĝejo (Hódmezővásárhely) (en baroka stilo)
- preĝeja ruino de Csomorkány (13-a - 14. jc.)
- Mártély (vilaĝo kaj ripozejo)
- Blazona memorparko
- Medioprotektejo Mártély
- Lerneja muzeo
Famuloj
- en Hódmezővásárhely naskiĝis kaj mortis:
- en Hódmezővásárhely naskiĝis:
- aktorino Violetta Ferrari kaj aktoro Samu Szabó
- biokemiisto Ilona Banga
- fizikistoj József Gyulai kaj Ferenc Wittmann
- historiisto Gábor Gyáni
- juristo Mihály Herczegh
- kemiisto Rezső Bognár
- kuracistoj József Imre (1851), József Imre (1884) kaj Lajos Bakay (kirurgo)
- lingvisto János Harmatta
- matematikisto András Rapcsák
- ministroj János Lázár kaj Ferenc Takács
- operokantisto Róbert Ilosfalvy
- Sándor Imre (pedagogo)
- pentristo István Kurucz D.
- pianisto Endre Hegedűs
- Ferenc Kovács (politikisto)
- en Hódmezővásárhely mortis:
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Baja, Hungario
- Ŝablono:Flagicon Vidin, Bulgario
- Ŝablono:Flagicon Arad, Rumanio
- Ŝablono:Flagicon Baia Mare, Rumanio
- Ŝablono:Flagicon Haarlemmermeer, Nederlando
- Ŝablono:Flagicon Hechingen, Germanio
- Ŝablono:Flagicon Kelmė, Litovio
- Ŝablono:Flagicon Senta, Serbio
- Ŝablono:Flagicon Sokobanja, Serbio
- Ŝablono:Flagicon Solotvino, Ukrainio
- Ŝablono:Flagicon Tamar, Israelo
- Ŝablono:Flagicon Vallauris, Francio
- Ŝablono:Flagicon Zgierz, Pollando
Komunumoj pri hód (=kastoro) en Hungara reĝlando
Csékehódos | Hegyháthodász | Hodász | Hódegyháza | Hódmezővásárhely | Jákóhodos |
Káptalanhodos | Kishódos | Krassóhódos | Nagyhódos | Nemeshodos | Óhodász |
Örihodos | Temeshódos | Városhodász | Zarándhódos |
Komunumoj pri "vásárhely" (=bazarejo) en Hungara reĝlando
Drávavásárhely | Hódmezővásárhely | Gyerővásárhely | Kézdivásárhely | Kisvásárhely |
Marosvásárhely | Somlóvásárhely | Torontálvásárhely | Vásárhely |
Eksteraj ligiloj
greke http://hodmezovasarhely.lap.hu greke http://www.bacskiskun.hu/borgaszt/magyar/csongrad/hodmezovasarhelyi/latnivalok.htm
|