Hlinka
Hlinka | |||
germane: Glemkau, pole: Glinka | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Hlinka | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Osoblaha | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Moraviaj enklavoj | ||
Situo | Hlinka | ||
- alteco | 254 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 16′ 57″ N 17° 40′ 00″ O / 50.28250 °N, 17.66667 °O (mapo) | ||
Areo | 8,77 km² (877 ha) | ||
Loĝantaro | 237 (25.03.2010) | ||
Denseco | 27,02 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1267 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 99 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0801 551872 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de vilaĝo | 1 | ||
Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Hlinka (Bruntál District) | |||
Retpaĝo: www.obechlinka.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Hlinka (antaŭe ankaŭ Glynek, germane Glemkau; hlinka en traduko signifas argileto) estas malgranda agrikultura vilaĝo situanta en fekunda ebenaĵa pejzaĝo en distrikto Bruntál. Sur la teritorio de vilaĝo estis trovitaj restaĵoj el pli frua ŝtonepoko kaj bronzepoko, kiuj pruvas loĝigon de tiu ĉi teritorio. En la 9-a jarcento ĉi tie staris slava agrikultura vilaĝeto. La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1267 en testamento de olomouca episkopo Bruno el Schaumburg, ĉar la vilaĝo apartenis al episkopa sinjorujo, pli poste al sinjorujo Dívčí Hrad. El la jaro 1512 estas la unuaj mencioj pri burgaro, kiu ĉi tie staris. En la burgaro loĝis posedantoj de la sinjorujo en la jaroj 1593 - 1594, en la tempo, kiam Dívčí Hrad estis riparata. La burgaro forbrulis en la jaro 1626 kaj en 1648 ĝi jam estis ruino. Ĝis la jaro 1867 estis ties parto vilaĝo Slezské Pavlovice (Německé Pavlovice). En la vilaĝo estis korto de grandbieno Dívčí Hrad, ekde la jaro 1862 sukerfarejo kaj muelejo. Dum la dua mondmilito okazis en la vilaĝo senpardonaj bataloj en la tagoj 18-a ĝis la 22-a de marto 1945, kiam batalfronto trairis tra ĉi tie trifoje.
La vilaĝo ricevis sian nomon en konekso kun minado de argilo (ĉeĥe hlína).