Internacio de Bonkvalitaj Lernejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacio de Bonkvalitaj Lernejoj
neprofitcela organizaĵo • organizaĵo pri edukado
Komenco 1971 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Internacio de Bonkvalitaj Lernejoj (IBL, angle Quality Schools International, akronime QSI) estas grupo de neprofitcelaj internaciaj lernejoj kiuj proponas edukon en la angla, kaj situas en kelkaj landoj en Eŭropo, Azio, Afriko, la Meza Oriento, Suda kaj Nord-Ameriko. La unua lernejo estis fondita en 1971. La monda sidejo de La organizaĵo estas en Naxxar, Malto [1]. La fondintoj de la organizaĵo kaj kun-prezidantoj estas Jim Gilson kaj Duane Root [1].

Asociadoj[redakti | redakti fonton]

IBL-aj lernejoj estas akreditita de la Middle States Association of Colleges and Schools (MSA) [2]. La ĉeno estas membro de CEESA, la Centra kaj Orienteŭropaj Lerneja Asocio de Usonaj Eksterlandaj lernejoj [3].

KLIaj lernejoj ofte servas kiel College Board Advanced Placement kaj/aŭ SAT ekzemanaj centroj [4]; ili partoprenas en la Nacia Honora Societo ((National Honor Society) kaj la Nacia Malsupera Honora Societo (National Junior Honor Society).

IBL proponas Internacian Bakalaŭran diplomon ĉe kelkaj de ties pli grandaj lernejoj [5].

IBL estas partnera organizaĵo kun NWEA kaj ofertas la Measures of Academic Progress (MAP) komputilizista adapta normiga testo ĉe ĉiuj lernejaj lokoj. La Oficejo de Eksterlandaj Lernejoj de la Usona Departemento de Ŝtato provizas financadon kaj helpon al KLIaj lernejoj [6].

Historio[redakti | redakti fonton]

Internacio de Bonkvalitaj Lernejoj estas elkreskaĵo de Sanaa Internacia Lernejo, kiu estis fondita en Jemeno en 1971. La kun-fondintoj, Jim Gilson kaj Duane Root, studis en la sama universitato. En 1991, Gilson fondis KLI kune kun Duane Root [1].

En 1991, la dua lernejo de la organizaĵo estis fondita en Tirano, Albanio. En 1992, la tria lernejo de la organizaĵo estis fondita en Kievo kaj en 1993, du pliaj internaciaj lernejoj estis fonditaj nome de la organizaĵo, en Almato kaj Minsko. En 1994, kvar pliaj lernejoj estis fonditaj nome de la organizaĵo kaj en 1995, du pliaj lernejoj estis fonditaj, en Tbiliso kaj Erevano [1].

En 1996, lernejoj estis fonditaj en Skopjo kaj Kiŝinevo, en 1997, lernejo estis fondita en Sarajevo kaj en 1999, lernejo estis fondita en Ĝuhaj en la Ĉina Popola Respubliko. En 2000, lernejo estis fondita en Phuketo, Tajlando. En 2001, lernejo estis fondita en Ŝenĵeno kaj en 2002 estis tria lernejo estis fondita en la Ĉina Popola Respubliko en Ĉengduo. En 2004 tri pliaj lernejoj estis fonditaj, en Dongguano, Duŝanbo kaj El Tigra en Venezuelo. En 2005, estis fonditaj kvar pliaj internaciaj lernejoj de la organizaĵo, kaj en 2006 estis fondita lernejo en Podgorico [1].

Lernejoj en Atirau en Kazaĥio kaj Mosta en Malto estis fonditaj en 2007. En 2011, lernejo estis fondita en Belmopano kaj en 2012, tri lernejoj estis fonditaj, en Kotonuo, Papa kaj Ŝenjango. En 2015, lernejoj estis fonditaj en Münster kaj Priŝtino. En 2016, lernejo estis fondita en Ĝibutio. La lasta lernejo fondita nome de la organizaĵo estis fondita en 2018, en Paramaribo, la ĉefurbo de Surinamo [1].

Organizo kaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

La sidejo estas en Naxxar, Malto [1]. Antaŭe la centralo estis en Ljubljano, Slovenio [7], aranĝo kiu komencis en 2003 [8]. Antaŭ tiam, la sidejo estis en Sanao, Jemeno.[9]

Aktuale en januaro 2024, KLI funkciigas 37 lernejojn en 31 landoj inkluzive de enretan lernejon, nomata Kvalita Virtuala Lernejo (KVL, angle Quality Virtual School, QVS).[10]

En Eŭropo, IBL funkciigas lernejojn trovitaj en Albanio, Belorusio, Bosnio kaj Hercegovino, Germanio, Hungario, Italio, Kosovo, Malto, Moldavio, Montenegro, Nord-Makedonio, Slovakio kaj Ukrainio. En Azio, KLI funkciigas lernejojn en Ĉinio, Orienta Timoro, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Tajlando, Turkmenio kaj Vjetnamio. En Kaŭkazio, KLI funkciigas lernejojn en Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio. En Afriko, KLI funkciigas lernejojn en Benino, Togolando kaj Ĝibutio. En la Amerikoj, KLI funkciigas lernejojn en Belizo, Gujano, Surinamo kaj Venezuelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 "Kontaktu Nin". Quality Schools International. Alirita la 25an de novembro 2023. Quality Schools International Ardent Business Center, 1st Floor Triq l-Oratorju, Naxxar NXR 2504 Malta
  2. MSA-CESS -> Member Resources -> Membership Directory. Arkivita el la originalo je 2020-08-14. Alirita 2024-03-11.
  3. CEESA | Central and Eastern European Schools Association - Home.
  4. College Board SAT test centers 2012–13.
  5. International education.
  6. U.S. Department of State Office of Overseas Schools.
  7. Home. Quality Schools International. Arkivita el la originalo je 2015-03-01. Alirita 2023-11-24. “QSI Headquarters Langusova 16 1000 Ljubljana Slovenia”.
  8. Administration. QSI International School Shenzhen. Alirita 2023-11-24.
  9. QSI CONTACT LIST. Quality Schools International (2000-10-25). Arkivita el la originalo je 2000-11-10. Alirita 2023-11-24.
  10. Home page. Quality Schools International. Alirita 10 February 2024.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]