Ljubljano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ljubljano
germane: Laibach, itale: Lubiana, latine: Labacum/Emona
urbo
Vido al norda Ljubljano
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ljubljana
Ŝtato Slovenio Slovenio
Historiaj regionoj Krajnio, Reĝlando SKS
Montaro Orientaj Alpoj
Memorindaĵo Ljubljana burgo
Ponto Draka ponto
Rivero Ljubljanica
Situo Ljubljano
 - alteco 295 m s. m.
 - koordinatoj 46° 03′ 20″ N 14° 30′ 30″ O / 46.05556 °N, 14.50833 °O / 46.05556; 14.50833 (mapo)
Areo 163,8 km² (16 380 ha)
Loĝantaro 272 220 (01.01.2011)
Denseco 1 661,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1112–1125
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1000
Telefona antaŭkodo 01
Aŭtokodoj LJ
Situo enkadre de Slovenio
Situo enkadre de Slovenio
Situo enkadre de Slovenio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Ljubljana
Retpaĝo: www.ljubljana.si
La urbo kun burgo
Centro de Ljubljano
La ankro sur la Kongresni Trg

Ljubljano (slovene Ljubljana, germane Laibach [lajbaĥ], latine EmonaLabacum, esperante ankaŭ Labako) estas la ĉefurbo de Slovenio. La urba areo havas 310.000 loĝantojn (2003) kaj situas ĉe la rivero Ljubljanica.

Ljubljana ne estas granda, sed certe multflanka. La malnova urbo enhavas konstruaĵojn el multaj periodoj, kiel la Renesanco kaj la Klasikismo, sed ankaŭ troveblas multaj modernaj konstruaĵoj. La plej konataj konstruaĵoj estas la tri pontoj kaj la kastelo "Ljubljanski Grad". En la urbopartoj ĉirkaŭ la urbocentro ofte troviĝas konstruaĵoj el la komunista periodo. Multaj konstruaĵoj en la urbo estas formplanitaj de la slovena arkitekto Jože Plečnik, kiu emfaze premis sian stampon sur la urbon. Konstruaĵoj kiel la universitata biblioteko, diversaj kirkoj kaj la stadiono de Ljubljana estas de li formplanitaj, samkiel la vendoplaco, la tri pontoj kaj la tombejo.

Ljubljana havas propran flughavenon: Ljubljana Brnik. La aŭtobusa kompanio LPP ekspluatas interligojn inter la urbocentro kaj la urbopartoj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ Ljubljana. La urbo ankaŭ estas haltejo de internaciaj fervojlinioj el Munkeno kaj Venecio .

Historio

Dum la tempo de la romia hegemonio, de la 1-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 5-a jarcento post Kristo, oni nomis la kolonion, sur la loko de la hodiaŭa Ljubljana, 'Emona'.

Poste Emona diversfoje estis invadita de inter aliaj la barbaroj kaj en 452 antaŭ Kristo finfine estis detruita de la Hunoj sub gvido de Atilo. La slavoj eksetlis en tiu ĉi areo en la komenco de la 6-a jarcento post Kristo. Pri tiu slava koloniigo ne multo estas konata, sed la malnovaj slavaj tomboj, kiuj estis trovitaj en diversaj partoj de Ljubljana, konfirmas la iom-post-ioman disvolviĝon de la setlado. La unua feŭda superrego estis ĉirkaŭ la jaro 1 kaj Ljubljana fariĝis la centro de ĝi.

Ljubljano estis ĉefurbo de la Duklando Krajino el 1364 ĝis la ŝtata dissolvo de Aŭstrio-Hungario en 1918, tuj post la fino de la Unua Mondmilito.

Vidindaĵoj

  • Prešernov Trg (Prešeren Placo)
  • Stolnica (Katedralo)
  • Ljubljanski Grad (Kastelo)
  • Rotovž (Urbdomo)
  • Placoj
    • Mestni Trg (Urba placo)
    • Stari Trg (Malnova Placo)
    • Gornji Trg (Alta Placo)
    • Levstikov Trg (Levstik-Placo)
    • Trg Francoske Revolucije (Placo de la Franca Revolucio)
    • Kongresni Trg (Kongresplaco). Tiu ĉi placo ankaŭ havas aliajn nomojn kiel:
      • Park Zvezda (Stela Parko)
      • Trg Revolucije (Placo de la Revolucio)
      • Sidro ('Ankro')
      • Trg Osvoboditve (Placo de la Sendependeco, la oficiala nomo de 1945 ĝis 1990)
    • Trg Republike (Placo de la Respubliko)
  • Rimski Zid (Romia muro kaj monumentoj el la antikvaj tempoj)
  • Narodni Muzej (Nacia Muzeo)
  • Moderna Galerija (Muzeo de la Modernaj Artoj)
  • Narodna Galerija (Nacia Galerio)
  • Opera (Opero)
  • Nebtičnik ("Nubskrapulo")
  • Slovenska Akademija Znanosti in Umetnosti (Slovena Akademio por Arto kaj Sciencoj)
  • Narodna in Univerzitetna Knižnica (Nacia kaj Universitata Biblioteko)
  • Uršulinska Cerkev (Ursulina kirko de la Sankta Triunuo)