Lublin
Lublin | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Lublina | ||||
Provinco | Lublina Provinco | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | Proksimume 640000 | ||||
Urborajtoj | 1317 | ||||
Koordinatoj | 51° 14′ N, 22° 34′ O (mapo)51.23333333333322.566666666667Koordinatoj: 51° 14′ N, 22° 34′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 162 ... 233 m | ||||
Areo | 147,45 km² | ||||
Loĝantaro | 354967 (en 2006) | ||||
Loĝdenso | 2 407 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 20-001 ĝis 20-999 | ||||
Telefona antaŭkodo | + (48) 81 | ||||
Aŭtokodo | LU | ||||
Estro | Krzysztof Żuk | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | Plac Łokietka 1 | ||||
Retpoŝto de estraro | prezydent@um.lublin.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 20-109 | ||||
Telefono de estraro | (+48) 81 44-35-119 | ||||
Fakso de estraro | (+48) 81 44-35-735 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Hispanio) Alcalá de Henares (Hungario) Debrecen (Germanio) Delmenhorst (Pensilvanio, Usono) Erie (Anglio) Lancaster (Ukrainio) Lvovo (Ukrainio) Lucko (Ukrainio) Lugansk (Germanio) Münster (Francio) Nancio (Danio) Nyköbing-Falster (Bulgario) Pernik (Litovio) Panevėžys (Israelo) Riŝon-Le-Ciono (Ukrainio) Starobilsk (Nederlando) Tilburg (Portugalio) Viseu (Kanado) Windsor | ||||
Komunuma retejo | http://www.um.lublin.pl | ||||
Lublin estas urbo en orienta Pollando, ĉefurbo de Lublina Provinco. Laŭ la loĝantaro ĝi estas la plej granda pola urbo oriente de Vistulo.
Historio
Lublin estis fondita en la 12-a jarcento kiel fortikaĵo kontraŭ atakoj el oriento. Pri kristanismo ĝi estis unu el la centroj de la reformacio en Pollando, sed ĝi havis ankaŭ riĉan judan kulturon; inter la mondmilitoj ĉ. 40 % de la loĝantaro estis judoj.
En 1474 estis formita la vojevodio (distrikto) lublina. En 1569 oni kontraktis en Lublin union inter Pollando kaj Litovio. Tiuepoke en la urbo okazis la plej grandaj kaj gravaj foiroj de la lando. En 1815 Lublin iĝis parto de Kongresa Pollando, kiu estis fakte dependa de Rusio.
Dum la Unua mondmilito germanaj kaj aŭstriaj trupoj en 1915 okupis la urbon kaj finis la rusan regadon. Post la milito la pola registaro iom da tempo rezidis en la urbo.
Dum la Dua mondmilito nazioj instalis en kvartalo Majdanek koncentrejon. En 1944 sovetiaj trupoj forpelis la germanojn kaj instalis en Lublin novan polan registaron, la "Polan Komitaton de Nacia Liberigo" (Polski Komitet Wyzwolenia Narodowego, PKWN). Post la liberigo de Varsovio la registaro transiris tien.
En julio 1980 Lublin estis ĝermejo de la laborista movado, kiu kondukis al la fondo de sindikato Solidareco. Okazis dusemajna striko, kiun la komunisma registaro finis per ekonomiaj koncedoj; sed jam en aŭgusto sekvis strikoj en Gdansk.
Situo
Lublin situas en orienta Pollando ĉe rivero Bystrzyca.
La historia centro posedas kastelon el la 12-a jarcento kaj urbodomon el la 14-a jarcento kaj multajn aliajn historiajn konstruaĵojn. La eniron al la historia centro regas la Kastela kaj la Krakova Pordegoj.
En la kvartalo Majdanek, sud-oriente de la centro, oni instalis en la ejo de la eksa nazia koncentrejo memorigan ŝtatan muzeon (Państwowe Muzeum na Majdanku). Ĝi situas ĉe strato Droga Męczenników Majdanka 67 ("Vojo de la martiroj de Majdanek").
Superaj lernejoj
En la urbo ekzistas kvar ŝtataj superaj lernejoj:
Ekzistas ankaŭ kelkaj privataj superaj lernejoj, inter kiuj la plej grava estas Katolika Universitato de Lublino.
Partneraj urboj
Kronologia listo (1988-2014)
- Nancio, Francio
- Münster, Germanio
- Delmenhorst, Germanio
- Riŝon-Le-Ciono, Israelo
- Lancaster, Anglio
- Debrecen, Hungario
- Tilburg, Nederlando
- Lucko, Ukrainio
- Luhansko, Ukrainio
- Starobilsk, Ukrainio
- Erie, Usono
- Panevėžys, Litovio
- Windsor, Kanado
- Pernik, Bulgario
- Alcalá de Henares, Hispanio
- Lvivo, Ukrainio
- Ivano-Frankivsk, Ukrainio
- Bresto, Belorusio
- Ĝjaoĝuo, Ĉinio
- Rivno, Ukrainio
- Sumio, Ukrainio
- Nilüfer, Turkio
- Tbiliso, Kartvelio
Famuloj
- Wojciech Chudy, etikisto
- Krzysztof Cugowski, rok-muzika kantisto
- Leon Cyboran, filozofo, sanskritologo, jogano
- Gerard Głuchowski, filozofo, pentristo, lekciisto pri hinda filozofio
- Zbigniew Jóźwik, grafikisto
- Mieczysław Albert Krąpiec, benediktano, tomisto, rektoro
- Sergej Lebedev, rusa kemiisto prilaborinta teknologion de produktado de sinteza kaŭĉuko
- Wanda Nowicka, parlamentanino
- Stanisław Michalkiewicz, juristo, opoziciisto kaj eseisto
- Ziemowit Jacek Pietraś, politikologo
- Wincenty Pol, poeto kaj geografo
- Bolesław Pylak, episkopo
- Włodzimierz Sedlak, bioelektronikisto
- Tadeusz Styczeń, etikisto
- Henryk Wieniawski, komponisto kaj virtuozo de violono
- Stefan Wyszyński, primaso
Esperanto
En la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la 20- jarcento aktivis interuniversitata Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo, gvidata de Waldemar Dudek (nun kuracisto kaj jungisto), Krzysztof Śliwiński (vikipediisto kaj dokumentisto en la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko) kaj Maciej Stanisław Zięba (lekciisto de barata kaj ĉina filozofio kaj ŝtata oficisto)
Ĉe la Politekniko de Lublin okazis Esperanto-kursoj aranĝataj de profesoro Witold Stępniewski kaj pli frue ĉe Katolika Universitato - de pastro Czesław Biedulski
En 2004 en Lublin okazis la studad-sesio "BUS 5" de AIS, dum kiu polaj kaj alilandaj studentoj ekzameniĝis pere de Esperanto.
Vidu ankaŭ
- Majdanek - germana koncentrejo
- Świdnik
Eksteraj ligiloj
greke http://www.kul.lublin.pl greke http://www.lublin2016.pl/ Lublin 2016 - Eŭropa Kultura Ĉefurbo greke Informoj de AIS pri Lublin (eo) greke urbomapo
|