Montenegro
Montenegro (Crna gora) estas lando en sudorienta Eŭropo, je la Balkana Duoninsulo. Ĝi situas sudokcidente de Serbio ĉe la Adriatiko. Ĝi sendependiĝis post disigo de politika unuiĝo Serbio kaj Montenegro.
Ĉefurbo de Montenegro estas Podgorico (Podgorica, antaŭe Titograd).
La vorto "Montenegro" devenas de la venecia nomo de monto Lovcen, il monte negro, t.e. "la monto nigra" (kion signifas ankaŭ Crna Gora).
En la lando laŭ la censo de 2011 estis 625 266 loĝantoj. Ĝi lokiĝas inter Bosnio kaj Hercegovino (okcidente) Albanio (sud-oriente), Serbio (norde), Kosovo (oriente) kaj Kroatio (okcidente) laŭ adriatika bordo.
Referendumo pri sendependeco
La 21-an de majo 2006, preskaŭ duonmiliono da elektantoj povis voĉdoni pri estonto de la unuigo kun Serbio aŭ la sendependeco.
Eŭropa Unio timis malserenojn kaj do nomumis Miroslav Lajcak por sekvi la referendumon. Por akcepti la rezultaton de la baloto, la partopreno devas esti pli ol 55 % da voĉdonoj (tiun proporcion difinis EU). Dum la baloto, la serbaj ŝtataj trafikaj kompanioj liveris senkoste la voĉdonemulajn serbojn al Montenegro.
La sendependismo ricevis 55,4 %, tiel Montenegro povas sendependiĝi. La sendependeco efektiviĝis la 3-an de junio 2006.
Administra divido
Montenegron oni dividas rekte en 21 komunumojn (serbe: oпштина/opština).
Komunumo | km² | loĝantoj (2003) |
Andrijavica | 283 | 6.384 |
Bar | 598 | 45.223 |
Berane | 717 | 40.885 |
Bijelo Polje | 924 | 57.124 |
Budva | 122 | 16.095 |
Cetinje | 910 | 18.749 |
Danilovgrad | 501 | 16.400 |
Herceg Novi | 235 | 33.971 |
Kolašin | 897 | 9.975 |
Kotor | 335 | 23.481 |
Mojkovac | 367 | 10.274 |
Nikšić | 2.065 | 76.671 |
Plav | 486 | 21.604 |
Pljevlja | 1.346 | 36.918 |
Plužine | 854 | 4.294 |
Podgorica | ? | 152.025 |
Rožaje | ? | ? |
Šavnik | ? | ? |
Tivat | ? | ? |
Ulcinj | ? | ? |
Žabljak | ? | ? |
Politiko
La Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro estis formita en 1991 kiel sukcedanto de la Ligo de Komunistoj de Montenegro, kiu estis reginta Montenegron ene de la Jugoslavia federacio ekde la Dua Mondmilito. Ekde sia formado kaj enkonduko de multpartia sistemo, la DPS ludis dominantan rolon en la montenegra politiko, formante la kernon de ĉiu koalicia registaro ĝis nune.
Ĉe la montenegra parlamenta elekto de 2012 okazinta en la 14a de oktobro 2012, la DPS kun la Socialdemokrata Partio de Montenegro (SDP) kiel Koalicio por Eŭropa Montenegro atingis 39 el 81 sidlokoj. Tiu koalicio, kun la longdaŭra partnero Bosniaka Partio, formis majoritaton en la Parlamento de Montenegro kaj ricevis rajton nomumi la registaron. La DPS mem atingis 31 sidlokojn. La nuna Ĉefministro de Montenegro nome Milo Đukanović kaj la Prezidento nome Filip Vujanović estas ambaŭ membroj de la DPS.
|