Neagnoskita ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  •  Neagnoskitaj de ajna ŝtato
  •  Agnoskitaj nur de ŝtatoj ne membroj de UN
  •  Nemembro de UN agnoskita de iu membroŝtato
  •  Membro de UN, neagnoskita de almenaŭ unu ŝtato
  • Lando aŭ neagnoskita ŝtato estas teritorio kies suvereneco ne estas internacie agnoskata malgraŭ la parte aŭ tuta sendependa administrado fare de ia organismo kiu funkcias memstare.

    La regionoj iĝas ŝtatoj kiam ili havas la tri elementojn postulatajn por tio laŭ la Internacia Juro: teritorio, loĝantaro kaj memstara registaro. La agnoskado flanke de la Internacia Komunumo nur havas politikan kaj deklaran efekton, sed la ekzistado de ŝtato teorie nur dependas de la volo de la loĝantaro de determinita regiono kiu volas iĝi sendependa socio, sekve, la koncepto "neagnoskita ŝtato" ne neas strikte ĝian ekziston, nur asertas ke ĝenerale, ĝi ne agnoskas la sendependecon aŭ suverenecon, verŝajne pro juraj, politikaj aŭ historiaj aferoj.

    Ŝtatoj

    Sen ajna agnosko

    Tiuj regionoj havas propran ŝtaton de facto, malgraŭ tio ke ili estas konsiderataj internacie kiel parto de agnoskata ŝtato. Tia kazo estas tiu de etnoj kiuj deklaris la sendependecon kaj gajnis militon, sed ties sendependeco estas konsiderata neleĝa fare de la internacia komunumo.

    Somalilando, Somalio Situanta inter Etiopio, Ĝibutio, Puntlando kaj la Adena Golfo. En majo 1991, la klanoj deklaris la Sendependan Somalilandan Respublikon, kiu inkluzivas kvin el la dek ok regionoj de Somalio.

    Azavado, Malio Situanta norde de Malio ĉi tiu ŝtato sin proklamis sendependa la 6an de aprilo 2012, kvankam ne havas oficialan agnoskon de iu ajn lando. La sendependeco estis anoncita de la Nacia Movado por la liberigo de Azavado post la regpreno de la nordo de Malio, kie plimultas la tuaregoj.

    Agnoskitaj de duon-agnoskitaj ŝtatoj

    Respubliko Montara Karabaĥo Respubliko kiu proklamiĝis sendependa disde Azerbajĝano en 1991. Ĉi tiu teritorio historie apartenis al Armenio, kaj post eniro en Sovetion la teritorio Montara Karabaĥo estis donita al la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko. Post la falo de Sovetio, la karabaĥaj armenoj pere de referendumo proklamis la reunuiĝon kun Armenio, kio ne estis agnoskita de Azerbajĝano. Ekde tiam Azerbajĝano havas frostigitan armatan konflikton kun Montara Karabaĥo. Nur Abĥazio, Sud-Osetio kaj Ĉednestrio oficiale agnoskas ĝin. Armenio ne faras tion pro la negocadoj por atingi interkonsenton sed malferme havas rilatojn kun la lando.

    Ĉednestrio, Moldavio Situanta inter Moldavio kaj Ukrainio, en la ekstero de la rivero Dnestro. Ĝi proklamiĝis sendependa ekde 1990, kvankam nur estas agnoskata de Abĥazio, Sud-Osetio kaj Montara Karabaĥo, landoj kun limigata agnosko. La plejparto de ĝiaj loĝantoj estas rusoj kaj ukrainoj.

    Agnoskitaj de nur unu lando

    Turka Respubliko Norda Kipro, Kipro

    • Deklarita en norda Kipro en 1975 post invado de la norda triono de la insulo fare de la turkaj armataj fortoj en 1974, kio okazis post la puĉo de grek-kipraj militistoj kiuj celis la unuiĝon kun Grekio. Ĝi deklaris sian sendependecon en 1983 kaj ĝis nun nur estis agnoskita de Turkio. En 2004, ĝia teritorio estis akceptita en la Eŭropa Unio kiel parto de la Respubliko Kipro.
    • 1983 → Nur agnoskata de Turkio kaj la Organizaĵo de Islama Kunlaboro.

    Kun limigita agnosko

    Ofte, la ŝtatoj ne estas agnoskataj pro la premoj kiujn aliaj landoj, interesataj en la teritorio, faras. Ankaŭ ekzistas kazoj kiam la landoj ne plu agnoskas ilin. (Ordigitaj laŭ la kvanto de ŝtatoj kiuj agnoskas ilin):

    Sud-Osetio Respubliko deklarata sendependa en 1991 dide Kartvelio. Post unu jaro da milito, la batalhalto estis proklamita. En 2008 okazis mallonga milito sed intensa, en kiu Rusio intervenis forpelante la kartvelojn.

    Abĥazio Situanta inter la Nigra Maro kaj Kaŭkazio. Ĝi estas respubliko deklarita sendependa de la abĥazaj komunistoj en 1992. Kiam ĝi proklamiĝis sendependa, milito ekiĝis, kiu finiĝis du jarojn poste. Ekde tiam, ĝi estas ekster la rego de Kartvelio.

    Flago de la Respubliko Ĉinio Respubliko Ĉinio (Tajvano)

    flago de Okcidenta Saharo Araba Demokratia Sahara Respubliko

    Flago de Kosovo Respubliko Kosovo

    Kun plimulta agnosko

    Landoj kies historia legitimeco estas pridubata de aliaj landoj:

    flago de Palestino Palestino

    Flago de Israelo Israelo

    • 1948 → Ne agnoskata de 32 landoj. 13 ŝtatoj kiuj ĝin agnoskas ne havas diplomatiajn rilatojn kun ĝi.

    Flago de Ĉinio Ĉina Popola Respubliko

    • 1949 → Ne agnoskata de Respubliko Ĉinio, ĝi ne akceptas diplomatiajn rilatojn kun la 23 landoj kiuj agnoskas la Respublikon Ĉinio (Tajvano).

    Unikaj kazoj

    flago de Armenio Armenio

    flago de Kipro Respubliko Kipro

    flago de Nord-Koreio Nord-Koreio

    flago de Sud-Koreio Sud-Koreio