Tarn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tarn
Insigno de Tarn
Situo de Tarn
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Numero 81
Prefektejo Albi
Subprefektejoj Castres
Prezidanto de la
departementa konsilio
Thierry Carcenac[1]
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 393 572 (2021)
Areo 5 758 km²
Loĝdenso 68 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 2
Kantonoj 46
Komunumaroj 27
Komunumoj 323
vdr

Tarn [taʁn], okcitanlingve Tarn [tar], estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝia nomo devenas el la samnoma rivero kiu alfluas al Garono. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 5 758 km2 kaj havas 374 018 loĝantojn. La ĉefurbo de Tarn estas Albi. Aliaj notindaj urboj estas: Castres, Gaillac, Carmaux, Graulhet, Mazamet, Lavaur.

La departemento tute enhavas 323 komunumojn.

Geografio

Valoj de diversaj riveroj, montetoj, altebenaĵoj (1200 metrojn) konsistigas la pejzaĝon de la departemento.

Ekonomio

Agrikulturo restas grava aktiveco : bredado, cerealoj, fruktoj kaj vinoj. La vinoj farataj ĉirkaŭ la urbo Gaillac estas konataj per ilia bongusta kvalito. La tradicia industrio de Tarn estis longtempe la minejoj, sed tiuj konas de kelkaj jaroj gravan krizon. Nun disvolviĝas novaj industrioj pli modernaj en la plej dinamismaj urboj kiel Albi aŭ Castres. Tarn nun ĝuas bonegan ligon per modernaj vojoj al Tuluzo, ĉefurbo de la regiono kaj plej granda urbo en sudokcidenta Francio.

Turismo

Turismo estas ankaŭ grava ekonomia sektoro, dank'al riĉa historia heredaĵo (mezepokaj vilaĝoj kaj kasteloj, malnova urbo Albi). La "verda turismo" nun ankaŭ rapide disvolviĝas : regiona natura parko de Alta Langvedoko, grotoj, gastronomia turismo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. ekde 1991 kaj daŭre laŭ la stato de 2014