Togolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Togolando
République togolaise

Flago de Togolando

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Terre de nos aïeŭ
Lando de niaj prapatroj
Nacia devizo: Travail, liberté, patrie
Laboro, libereco, hejmlando
Situo
respublikosuverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lomeo,
6° 7′ N 1° 13′ O / 6.117 °N, 1.217 °O / 6.117; 1.217 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) evea, Kabiyè
Plej ofta(j) religio(j) Animismo, Kristianismo, Islamo
Areo 56 785 km²
Loĝantaro 7 154 237 (2013) (2017)
Loĝdenso 125,9 loĝ./km²
Loĝantoj Kwa, Gur
Vivolongo 52,6
Horzono +0
Interreta domajno tg
Landokodo TGO, TG
Telefona kodo 228
Plej alta punkto Mount Agou
Plej malalta punkto Golfo de Benino
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Faure Gnassingbé
Ĉefministro Arthème Kwesi Séléagodji Ahoomey-Zunu
Nacia tago 27-a de aprilo
Sendependiĝo disde Francio 27-a de aprilo 1960
Ekonomio
Valuto Afrika franko (XOF)
MEP laŭ 2012
– suma $ 3 685 Mio.
– pokapa $ 584
Esperanto-movado
Landa E-asocio Unuiĝo Togolanda por Esperanto
vdr
Teamo de Togolando en 2006 unuafoje partoprenis la Futbalan Mondpokalon, kiu okazis en Germanio

Togolando (malofte TogoTogolo) estas lando en Okcidenta Afriko.

Historio

Antau la unua mondmilito Togolando estis kolonio de germana regno de Vilhelmo la 2-a. (Post la milito Germanio perdis krom Togolando ĉiujn el siaj kolonioj. dum la dua mondmilito ĝi estis okupaciata de Francio kaj de Britio. En 1956 Angla Togolo unuiĝis kun Ganao, sed Franca Togolo deklaris sendependecon en 1960.

Ekstera politiko

Togo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Historia politika dokumento por la modelo de politika kunlaboro de la AKP-ŝtatoj kun la Eŭropa Unio estas la Konvencio de Lomeo, kiu estis subkribita en la ĉefurbo de Togo, kaj inter la jaroj 1975 kaj 2000 tre influis la interŝtatan politikon.

Eksteraj ligoj:

Pri la 18-a TEK: http://iloapp.posthuma.se/blog/togo?Home&post=10

Pri la 19-a TEK: http://www.liberafolio.org/Members/gbeglokoffi/TEK


Esperanto en Togolando

Junulara Magazino Togolanda aperis en la 1990-aj jaroj, danke al okcident-eŭropa monhelpo.

Estas Unuiĝo Togolanda por Esperanto kun rilatoj kun UEA, kaj ties junulara sekcio Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj kun rilatoj al TEJO.

En ĉefurbo Lomeo funkcias Instituto Zamenhof, lernejo kie estas instruata esperanto al infanoj. Interesa artikolo pri la Instituto estis publikigita en revuo Juna Amiko, n-ro 2/2008 (122), de septembro 2008.

En Togolando estis fondita ASELT = Asocio Sennacieca de Esperanto Laboristoj en Togolando.

Ĝis 2005 troviĝis afrika oficejo (AO) de UEA en Lomeo. Ĝi migris al Lokoso (Lokossa), Benino.

En 2010 okazis en urbo Vogan la 18-a E-kongreso (TEK) en Togolando, de la 24-a ĝis la 27-a de decembro. Temo: Ŝafaro Harmonia. Laŭ raporto de Wilhelm Posthuma, la kongreso okazis dum Kristnasko, estis programero Podia Kredo, dum kiu ĉiuj povis rakonti pri sia kredo aŭ nekredo. Estis katolikoj, ateisto, naturkredanto kaj aliaj, tamen ĉiuj estis "amikaj ŝafoj".

En 2011 la 19-a TEK - Togolanda Esperanto-Kongreso - komenciĝis en la 17-a de decembro en Instituto Zamenhof per komitatkunsido kaj Zamenhofa Festo, kaj finiĝis en la 24-a de decembro en la urbeto Agbodrafo.



Ŝablono:LigoElstara