UK 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la UK 2011.

La 96-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis ekde la 23-a ĝis la 30-a de julio 2011 en Kopenhago, la ĉefurbo de Danio. Aliĝis 1458 personoj el 66 landoj.[1]

Kongresurbo

Kopenhaga Kongresa Centro, la kongresejo
LKK-prezidantino Ileana Schrøder dum la akcepto en kopenhaga urbodomo.

La decidon pri elekto de Kopenhago kiel kongresurbo faris kaj diskonigis la estraro de UEA dum la 94-a UK okazinta en Bjalistoko 2009. Por organizi la Kongreson, kun Kopenhago konkuris Madrido. Kopenhago akceptis la kongreson jam la kvaran fojon en historio: antaŭaj UK-j tie okazis en la jaroj 1956, 1962 kaj 1975.

Kongresa temo

Laŭ decido de la Estraro de UEA, farita oktobre 2010, la temo de la 96-a UK estas "Dialogo kaj interkompreno"[2] kaj rilatas al la Internacia Jaro de la Junularo, anoncita de Unuiĝintaj Nacioj.[3] Irina Bokova, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, sendis al la kongreso salutmesaĝon.[4] Enkondukon al la temo dum la solena inaŭguro de la kongreso faris Pernille Fenger, direktorino de la Kopenhaga oficejo de la Loĝantara Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNPF).[5]

Programo

Kongresaj programeroj

Trejnaj programoj kaj ekzamenoj

Lingva agado

Movadaj aranĝoj

Regiona agado

Fakaj asocioj

Organizaĵoj

Kleriga programo

Aliaj prelegoj kaj prezentoj

Spektakloj

  • Nacia Vespero, (Tivoli-koncertejo)
  • Internacia Arta Vespero
  • Kariljon-koncerto (publika), Helligaandskirken
Koncertoj
Filmoj
Teatro

Referencoj

  1. Vikinga Voĉo, n-ro 6 (La kongresa Kuriero de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto
  2. Gazetara Kominiko de UEA, n-ro 399: Internacia Junulara Jaro - pri dialogo kaj interkompreno en la 96-a UK, la 26-a de oktobro 2010
  3. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 393: Internacia Jaro de la Junularo: ilia jaro, ilia voĉo, la 5-a de aŭgusto 2010
  4. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 421: Salutmesaĝo de Unesko al la 96-a UK, 2011-07-24
  5. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 421: La 96-a UK malfermita, 2011-07-24

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.