Vesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evoluo de vestoj tra epokoj

Vestokostumo estas aro de vestaĵoj (foje ankaŭ nomitaj vestoj), kiun surmetas homoj por ne esti nudaj. Kelkaj vestaĵoj kovras la torson, la brakojn, kaj la krurojn; aliaj kovras la manojn (ekzemple gantoj), la piedojn (ŝuoj) aŭ la kapon (ĉapelo).

La kategorio vesto ekskluzivas diversajn aferojn, kiujn homoj ofte kunportas, surmetas aŭ alimaniere montras ĉe la korpo: dorsosakon, monujon, ombrelon, lambastonon kaj aliajn uzaĵojn. Ankau ŝminko, parfumo, juvelaro kaj similaj ornamaĵoj, hararanĝo, tatuoj aŭ aliaj fenomenoj de la korpo mem ne estas parto de la vesto.

Rolo de vestoj

Kelkaj junuloj en Gambio vestita por danci kaj sportumi

Homoj portas veston por protekti la korpon kontraŭ ĉio, kio povus malutili al ili: la suno, la pluvo, varmo, malvarmo, insektoj, venenaj kemiaĵoj, armiloj, premo, vakuo kaj tiel plu.

Oni vestas sin ankaŭ pro sociaj kialoj, por montri sian:

  • Rangon: En multaj socioj, altranguloj rezervas al si specialan veston. Tiel en la Romia Imperio nur la imperiestroj rajtis surmeti vestaĵon kun purpura tinkturo el Tiro; en Havajo nur al la ĉefoj estis permesite porti plummantelon. Foje oni faris leĝon por reguligi laŭrangan vestadon. Eĉ kiam mankas tia leĝo, vestaĵoj de altrangulaj ofte kostas tiom, ke la plejmultaj homoj ne povas aĉeti ilin.
  • Oficon: Inter multaj aliaj, policistoj, militistoj, fajrobrigadistoj, lernejanoj kaj anoj de religiaj ordenoj ofte portas uniformon. Foje vestaĵo povas per si mem montri la oficon de sia portanto: alta blanka ĉapelo signas ĉefkuiriston.
  • Membrecon: En multaj mondopartoj, nacia aŭ regiona kostumo signas apartenon al certa vilaĝo, religio, kasto aŭ [tribo]. Francaj kamparaninoj montradis per sia kufo sian membrecon al vilaĝo; skotoj povas sciigi sian klanecon portante tartanon kun difinita aspekto.
  • Sendependecon: Per la vesto oni povas anonci sian malkonsenton pri kutimaj sintenoj de sia socio au sian sendependecon ĝenerale. En Eŭropo en la 19-a jarcento, artistoj kaj aŭtoroj vivis bohemie kaj vestis sin kontraŭnorme. Hipioj kaj punkuloj agis simile en la 20-a jarcento. Nuntempe la alta vestmodo emas tiel rapide akcepti al si la plej novajn ŝokstilojn, ke ĉi tiuj apenaŭ plu ŝokas — inverse, ili nun forte influas la konduton de la laŭmoduloj.
  • Edz(in)econ: Hindua virino, edziniĝinte, ekportas ruĝan pulvoron en sia hardivido; vidvinigite, ŝi forlasas la pulvoron kaj portas simplan blankan veston. En la okcidenta mondo, gefianĉoj kaj geedzoj ĝenerale portas ringon surfingre.
  • Seksan modestecon: Multaj islamaninoj kovras la kapon aŭ korpon per ĉadoro aŭ simila vestaĵo, kia montras ilin respektindaj. Alispeca vesto povas signi flirtemecon: okcidentanino povas montri sin sekse preta, se ŝi surmetas ŝuojn kun tre altaj kalkanumoj, striktan nigran aŭ ruĝan formvidigan veston kaj aldonajn juvelojn, ŝminkon, kaj parfumon. La seksa allogeco de certaj vestaĵoj kaŭzas en multaj homoj la estiĝon de fetiĉismo pri tiuj objektoj.

Materialoj

Malnova japana pluvmantelo

La plej fruaj vestaĵoj konsistis verŝajne el feloj, ledo, foliojherbo, kiujn oni volvis aŭ nodis ĉirkaŭ la korpon por protekti sin kontraŭ la vetero. Ni scias malmulton pri tiaj pravestaĵoj, ĉar ili forputriĝis, sed en Rusio arkeologoj trovis ostajn kaj eburajn kudrilojn de antaŭ proksimume 30.000 jaroj.

Ĝis antaŭnelonge, kelkaj homaj socioj, ekzemple en la Arkta regiono, ankoraŭ faris sian veston el ornamitaj feloj kaj ledo. En aliaj mondopartoj, aldoniĝis al tio (aŭ anstataŭis ĝin) ŝtofo teksitatrikita el diversaj fibroj animalaj kaj vegetaĵaj.

Jen kelkaj oftaj ŝtofoj kaj teksaĵoj:

Antaŭ ol oni maŝinigis la procedon, teksado estis tre laboriga, do oni emis malŝpari neniun parton de la produktita ŝtofo, kiam oni faris vestaĵon el ĝi. En multaj mondopartoj oni simple volvis tukon, fiksante ĝin per pingloj aŭ per zono, ekzemple ĉe la malaja sarongo aŭ la skota kilto. Homoj de diversaj grandoj povis porti tian veston. Se oni devis tamen tranĉi la ŝtofon, oni emis ne forĵeti la pecetojn sed alkudris ilin por plifortikigi la vestaĵon; tiel oni tradicie kreis ĉemizojn en Eŭropo. La moderna vestaĵindustrio ne tiom ŝparas la ŝtofon.

Dum oni portas veston, oni konstante malpurigas kaj kadukigas ĝin per falintaj haŭteroj, per ŝvito, per frotado kontraŭ mebloj kaj muroj kaj per koto ĝenerale. Homoj evoluigis multajn metodojn por purigi portitan veston, de simpla batado kontraŭ rokoj en rivereto ĝis elektronikaj lavmaŝinoj. Kelkaj vestaĵoj (ofte la formalaj) ruiniĝus, se oni malsekigus ilin; oni devas do sekpurigi ilin, forsolvante la malpuraĵojn ne uzante akvon.

Malnovaj vestaĵoj emas ŝiriĝi kaj disfali; ekzemple ĉemizo povas perdi butonon. Eblas ripari ŝiritan ŝtofon per flikaĵo, sed pro la relativa malmultekosteco de la ĉiutaga kostumo en la okcidenta mondo, multaj homoj nuntempe preferas simple aĉeti novan vestaĵon anstataŭ fliki kadukan.

Tradiciaj vestoj

La okcidenta vestomodo (kvankam multspeca) iagrade internaciiĝas, dum okcidentaj konceptoj kaj stiloj atingas ĉiujn mondopartojn. Restas tre malmultaj lokoj, kie homoj ne portas malmultekostajn vestaĵojn okcidentajn, eĉ se foje brokantajn. Tamen oni ankoraŭ ofte kostumas sin laŭetne aŭ laŭnacie por gravaj kunvenoj aŭ en certaj oficoj. Ekzemple, plejmultaj japaninoj adoptis okcidentecan veston dum ĉiutaga vivo, sed ankoraŭ portas luksan silkan kimonon en specialaj okazoj; tongano eble portas brokantan T-ĉemizon kun tradicia jupo.

Afriko

Azio

Eŭropo

Sud-Ameriko

Laŭ vestaĵoj:

Laŭ landoj:

Arĥaika mondo

Listo de vestaĵoj

Kapvestaĵoj

Turbanoj

Kolvestaĵoj

Brustvestaĵoj

T-ĉemizo

Krurvestaĵoj

Ĝinzo

Jupoj

Kompletoj

Manvestaĵoj

Piedvestaĵoj

Supervestaĵoj

Supertuto

Subvestaĵoj

Kalsonetoj

Noktovestaĵoj

Banvestaĵoj

Ornamaĵoj

Laborvestoj

Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri vesto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ĉe vesto velura suferas stomako. 
  • Citaĵo
     Kia drapo, tia vesto. 
  • Citaĵo
     Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto. 

Referencoj

  1. [1]

Libroj

  • Fakvortaro de Rebmann, Gerhard, Gerhard Rebmann, teksaĵo kaj modo, angle-germane-france-itale, Langenscheidt Praxiswörterbuch, Textil und Mode, Englisch-Deutsch-Französisch-Italienisch. 3-a eldono; Langenscheidt Praxiswörterbuch Textil und Mode; Langenscheidt Fakeldonejo; Aŭgusto 2010; 271 paĝoj kun bildoj; ISBN 3861173123 EAN: 9783861173120
  • Rebmann, Gerhard fakvortaro pri vestaĵo - germane, angle, france, itale, hispane, Bekleidungs-Wörterbuch : deutsch, englisch, französisch, italienisch, spanisch = Dictionary of garment terminology : English, German, French, Italian, Spanish = Dictionnaire de l’habillement : français, allemand, anglais, italien, espagnol = Dizionario della terminologia nell’abbigliamento : italiano, tedesco, inglese, francese, spagnolo = Diccionario de la confección : español, alemán, inglés, francés, italiano / Rebmann, Hertel 3-a eldono, Berlino : Eldonejo: Schiele & Schön, jaro 2000; 1079 paĝoj ISBN 3-7949-0654-3


Eksteraj ligiloj