Vulpo
Vulpo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La vulpo estas membro de unu el 27 specioj de malgrandaj kanisedoj. La besto plej multe komprenata sub la termino vulpo en Eŭropo kaj Nordameriko estas la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), kvankam diversaj vulpospecioj troviĝas sur preskaŭ ĉiu kontinento. Pro la disvastigiteco de la vulpoj, ili aperas en la popola kulturo kaj folkloro de multaj nacioj, triboj, kaj gentoj.
Tiu besto havas pintajn orelojn kaj longan voston. Kelkaj varioj havas sur la nuko kaj dorso krucforman desegnon, aliaj longan, brilan, nigran hararon kun arĝentnuancaj sektoroj (arĝenta vulpo). Nobligita kolora vario de arĝenta vulpo havas hararon blankan, sur la dorso kun nigraj pintoj (platen-vulpa felo). Arkta vulpo ankaŭ nomiĝas izatiso, la stepa vulpo korsako. Oni nomas la vulpoblekon jelpo.
La vulpo estas tre inteligenta kaj rolas en multaj fabeloj kaj fabloj kiel ruza besto, male ruzaj homoj estas komparataj je vulpoj (esti ruza kiel vulpo, esti vulpokapulo).
La japana mitologio parolas pri ruzaj spiritoj nomitaj kicuneoj (japane Kitsune). Tiuj spiritoj similas al multvostaj vulpoj.
Ĝia hispana nomo zorro inspiris la historion pri venĝanto de malriĉuloj kun la nomo "Zorro".
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri vulpo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili [1]:
„ Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj. ” „ Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. ” „ Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas. ”
Referencoj