Konstanteno la 11-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstanteno la 11-a
Persona informo
Κωνσταντίνος ΙΑ' Παλαιολόγος
Naskiĝo 9-an de februaro 1404 (1404-02-09)
en Konstantinopolo,  Bizanca imperio
Morto 29-an de majo 1453 (1453-05-29) (49-jaraĝa)
en Konstantinopolo,  Bizanca imperio
Mortis pro morto dum batalo vd
Lingvoj mezepoka greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Subskribo Konstanteno la 11-a
Familio
Dinastio Palaiologidoj vd
Patro Manuelo la 2-a Palaeologa vd
Patrino Helena Dragaš vd
Gefratoj Demetrios Palaiologos • Andronikos Palaiologos, Lord of Thessalonica • John VIII Palaiologos • Thomas Palaiologos • Theodoros II Palaiologos vd
Edz(in)o Theodora Tocco • Caterina Gattilusio • Theodora Tocco • Caterina Gattilusio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konstanteno la 11-a Palaeologa Dragaŝ (antikve-greke Κωνστᾰντῖνος ΙΑʹ Πᾰλαιολόγος Δρᾰγάσης, Kōnstantînos 11 Palaiológos Dragásēs; naskiĝis la 8-an de februaro 1405, mortis la 29-an de majo 1453) estis la lasta bizanca imperiestro, kiu regis en 1449–1453. Li pereis dum la falo de Konstantinopolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Konstanteno estis filo de Manuelo la 2-a, la oka el dek gefiloj de Manuelo kaj Heleno Dragaŝ, kiu estis filino de la serba princo Konstanteno Dragaŝ. Bizanca tradicio permesis preni familian nomon de la patrino, se ĝi estas sufiĉe prestiĝa, kaj Konstanteno preferis nomiĝi per ŝia familia nomo – Dragaŝ. Li pasigis la plej grandan parton de sia infaneco en Konstantinopolo, ĉe siaj gepatroj.

Despoto de Moreo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ sia entronigo, Konstanteno ricevis estimon de bizancianoj kiel brava despoto de Moreo (mezepoka nomo de Peloponezo). Li ne estis tre klera, preferis armean faron anstataŭ libroj. Li estis afekciema, sed havis sobran racion kaj povis konvinki aŭdantojn. Kiam lia pliaĝa frato estis en Italio, Konstanteno regis Konstantinopolon en 1437-1439.

Imperiestro de Bizancio[redakti | redakti fonton]

Kiam Johano la 8-a mortis, Konstanteno estis en Mystras. Lia plijuna frato Demetrio venis en Konstantinopolon unua, esperinte ricevi la tronon, sed neniu subtenis lin. Oni deklaris Konstantenon imperiestro en komenco de januaro en Mystras. En marto 1449 li venis en la ĉefurbon kaj prenis potencon. Malgraŭ tradicio, li estis kronita ne de patriarko[1]. Dum sekvaj jaroj li preparis la urbon al defendo okaze de sieĝo, serĉis en Okcidento helpon kaj aliancon kontraŭ turkoj, penis pacigi l’eklezion post la unio kun katolikoj. Li atingis siajn celojn nur parte, sed dube povis atingi plu.

En 1452 Konstanteno uzis la militon en Azio de osmana sultano Mehmedo la 2-a kaj postulis pliigi la monan subvencion pro inspekto super osmana princo Orhan, kiu loĝis en Konstantinopolo kaj povis esti danĝera pretendanto por la sultana trono. Mehmedo ne konsentis, sed ĉesis pagi la subvencion kaj komencis militon kontraŭ Bizancio. Konstanteno malsukcesis ricevi ĝustatempan helpon de okcidentaj ŝtatoj. La apelacio al papo Nikolao la 5-a rezultigis nur renoviĝon de la demando pri unio. Konstanteno persone havis nenion kontraŭ unio kaj permesis al kardinalo, kiun sendis la papo, servi meson en Sofia katedralo kun ĉeesto de kortego, senato kaj supera pastraro. Tio ĉi rezultigis indignon en popolo, kiun bruligis la monaĥeco, malamika al unio. La megaduko Luko Notaras eldiris, ke li volus vidi Konstantinopolon “pli sub potenco de turbano, ol sub potenco de tiaro”. La milita helpo, kiun povis doni la papo, malfruiĝis.

Bizanca Imperio en la tempo de Konstanteno Dragaŝ

Falo de Konstantinopolo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sieĝo de Konstantinopolo.

La 5-an de aprilo 1453 Konstantinopolo estis sieĝita de turkaj trupoj de Mehmedo la 2-a, kiuj celis konkeri la urbon. La sultano prezentis kapitulaci al Konstanteno kaj urbanoj, sed ili rifuzis. Dum sekvaj du monatoj okazis kruelaj bataloj inter bizancaj kaj turkaj trupoj por kontrolo de la ĉefurbo. La imperiestro Konstanteno partoprenis en bataloj kiel ordinara batalisto kaj estis mortigita la 29-an de majo 1453 dum sturmo, ĉe la pordego de templo de Sankta Romano. Du turkaj batalistoj komencis lukti pro liaj botoj – pro tio ĉi oni identigis lian korpon kaj dehakis lian kapon samkiel kapojn de la du batalistoj. Post la konkero de l’ urbo, oni entombigis lian korpon kun imperiestra omaĝo, sed lia kapo estis eksponita en la konstantinopola placo Aŭgusteon. La turka registaro zorgas la tombon de Konstanteno ĝis nun. Tamen, ekzistas legendo, ke Konstanteno estis savita de anĝelo kaj nun dormas sub la tero, atendante renaskiĝon de la Bizanca Imperio.

Tio ĉi estis la lasta bizanca imperiestro. Estas simbole, ke li havis la saman nomon, kiun havis la fondinto de Bizancio. Kun la morto de Konstanteno la 11-a Dragaŝ mortis ankaŭ la Orienta Romia Imperio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]