Oktobro de 2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio
oktobro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2016:

2-a de oktobro
5-a de oktobro
  • Kubo Haitio La uragano Matthew lasas mortojn en norda Karibio kaj ĉefe ĉirkaŭ milon en Haitio.
7-a de oktobro
8-a de oktobro
  • Jemeno Sauda Arabio Ĉirkaŭ 160 mortintoj pro bombatako fare de Sauda Arabio kontraŭ funebro sude de Sanaa, Jemeno.
9-a de oktobro
10-a de oktobro
13-a de oktobro
14-a de oktobro
15-a de oktobro
  • Irako Atako cele al kunveno de ŝijaistoj, al polica kontrolejo, kaj al la familio de sunaa kontraŭ-Islama-Ŝtata helpmilitestro, mortigis 55 homojn en Irako.
  • Rusio Nord-Koreio Rusia landlima patrolo pafis fiŝkaptboaton Nord-Koreian, mortigita unu, kaj vundita ok homoj.
16-a de oktobro
  • Usono Oficejo de la Respublikana Partio estas fajrbombita de krimbruliganto en la urbo Hillsborough en la ŝtato Norda Karolino. La kulpulo postlasis mesaĝon kiu tekstis: "Naziaj respublikanoj foriru de la urbo aŭ alie."
17-a de oktobro
18-a de oktobro
  • Vjetnamio La nombroj de viktimoj de Tajfuno Sarika en Vjetnamio estas almenaŭ 31.
  • Esperanto Finpretiĝis nova Esperantlingva portalo en Vikipedio (portalo pri spiritismo).
19-a de oktobro
  • Ĉeĥio Ĉeĥa polico informis pri aresto de rusa kodrompisto suspektata pri komputilaj atakoj kontraŭ usonaj retejoj, faritaj de hotelo en Prago antaŭ du semajnoj.
20-a de oktobro
21-a de oktobro
  • Usono British American Tobacco ofertas aĉeti usonan cigaredan firmaon Reynolds American Inc. kontraŭ $47 miliardoj (~€44 miliardoj/£39 miliardoj) kio kreus la plej grandan tabakan kompanion en la mondo.
  • Japanio Tertremo 6,6-grada laŭ la Skalo de Richter trafas la gubernion Tottori en Japanio. Tieaj novaĵoj kalkulis ke estas 14 vunditoj en la urbo Kurayoshi.
22-a de oktobro
  • Kameruno Pli ol 50 mortoj kaj pli ol 500 vunditoj pro akcidento de fervojo en Kameruno.
  • Irako La milico Islama Ŝtato ekzekutis almenaŭ 284 homojn en Mosulo.
23-a de oktobro
  • Rusio Gaseksplodo en la rusa urbo Rjazan mortigis almenaŭ 3 homojn kaj vundis 12 aliajn.
24-a de oktobro
25-a de oktobro
  • Kanado Kanada eksflegisto de Woodstock, Ontario estas akuzita pri mortigo de ok maljunaj pacientoj en du flegejoj.
  • Pakistano 60 mortoj pro memmortiga atenco kontraŭ policakademio en Kveta, Pakistano.
26-a de oktobro
27-a de oktobro
28-a de oktobro
29-a de oktobro
  • Usono Nova submarŝipo „Ilinojso“ (laŭ nomo de la subŝtato). Ĝi estas la 13-a en sia klaso (projekto Virginia). Konstruado de la ŝipo kostis 2,7 miliardojn da dolaroj.
30-a de oktobro
  • Vjetnamio Vjetnamio informas pri la unua okazo de mikrocefalio en la lando, kio verŝajne rilatas al la viruso "Zika".
31-a de oktobro
  • Popola Respubliko Ĉinio Almenaŭ 13 homoj mortis kaj 20 restas netrovitaj post gaseksplodo en Ĉongĉingo, Ĉinio.
  • Pakistano Pli ol 1500 anoj de la opozicia partio Pakistan Tehreek-e-Insaf estas arestitaj okaze de protesto kontraŭ ĉefministro Nawaz Sharif en Islamabado.