Bulgario
Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento — la Nigra maro, en la sudo — surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento — Serbio kaj la eksa jugoslavia respubliko Makedonio.
Ĝeneralaj informoj
- Monunuo: 1 bulgara levo egalas al 100 stotinkoj. Dum la venontaj jaroj la lando transprenos la eŭropan valuton eŭro, kaj la nacie produktitaj bulgaraj eŭro-moneroj jam estas pretaj.
- Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
- Pokapa MEP: 1.330 $.
- Organizoj: UNO (1955), Eŭropa Unio (2007-01-01), NATO.
- Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, trakaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo-insulo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Historio
Prahistorio kaj antikva tempo
Prahistoriaj kulturoj en la bulgaraj landoj inkluzivas la Neolitikan Hamangian kulturon kaj Vinča-kulturon (6-a al 3-aj jarmiloj antaŭ komuna erao), la ĥalkolitikan Varnan kulturon (5a jarmilo a.k.e.; vidu ankaŭ Varna Tombejo), kaj la Bronzepokan Ezeran kulturon.
La spacon nun okupitan de nuna Bulgario okupis la trakoj. Post la 3-a Makedonia milito, Trakio falis sub la rego de la Romia Imperio. Trakio (latine Thracia) restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste, Trakio falis sub la rego de la Bizanca Imperio.
Bizancio perdis plejparton de Trakio al regno de Bulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin in 972, kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento.
La regionon la Osmanida Imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.
Moderna historio
Bulgario fariĝis sendependa de Osmanida imperio en 1908. En la Unua kaj la Dua mondmilitoj ĝi aliancis kun Germanio. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis popola respubliko kun komunisma orientiĝo. Unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.
Administra divido
Sofia
|
|
Ekonomio
Bulgario estas industria kaj agrikultura lando. Ĝis komenco de la financa krizo ĝia ekonomio kreskis, ricevante grandajn eksterlandajn investojn kaj spertante konstruadan bumon.
Malgraŭ ke Bulgario ne havas multe da propra nafto kaj gaso, ĝi sukcesis iĝi grava produktanto kaj distribuanto de energio en la regiono. Atomcentralo en Kozloduj estas la plej potenca generanto de elektra energio en la lando; ekzistas plano pri konstruado de la nova atomcentralo en Belene.
Bulgario estas inter la plej gravaj produktantoj de kelkaj agrikulturaj produktoj, i. a. ŝafa lakto, sunfloraj semoj, tabako ka.
Grava branĉo de ekonomio estas turismo, kun grandaj sablaj paĝoj ĉe la Nigra maro kaj popularaj vintraj kurortoj en la montaro. 4,7 milionoj turistoj vizitis la landon en 2008[1]. Ekzistas prognozoj pri kresko de tiu kvanto ĝis 20 milionoj jare.
Vidu ankaŭ
- Flago de Bulgario
- Bulgario:Esperanto-movado
- Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido
- Nacia himno de Bulgario
- Aŭtokodoj en Bulgario
Eksteraj ligiloj
- historio, arto kaj muziko en Bulgario, paĝoj anglaingvaj
- learn-bulgarian.net - lernu la bulgaran lingvon, paĝoj anglaingvaj
- EasyBulgarian.com - lernu la bulgaran lingvon, paĝoj anglaingvaj
- bildoj pri Bulgario, paĝoj anglaingvaj
- mapo de Bulgario, paĝoj anglaingvaj
- tradiciaj vestoj de Bulgario
- esenca historio de Bulgario en sep paĝoj, paĝoj anglalingvaj
- Bulgario - panoramoj & QTVR-bildoj
Referencoj
|
|