Ĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el HX)
Saltu al: navigado, serĉo
^
 â
Ĉ ĉ
Ê ê
ế
Ĝ ĝ
Ĥ ĥ
Î î
Ĵ ĵ
Ô ô
Ŝ ŝ
Û û
Ŵ ŵ
Ŷ ŷ
Ĥ ĥ

Ĥ, minuskle ĥ, estas la 11-a litero de la Esperanta alfabeto, havanta la prononcon de senvoĉa velara frikativo (laŭ IFA [x]) kaj la nomon "ĥo".

La uzado de tegmentforma supersigno ("ĉapelo", cirkumflekso) por modifo de la grafemo H je Ĥ estas invento de Zamenhof. Ĝia minusklo havas almenaŭ tri tipografiajn variojn: kun la cirkumflekso super la stango de la h, kun la cirkumflekso super la arko de la h («sur la genuo»), aŭ kun la cirkumflekso centre super ambaŭ.

Internacieco de la sono[redakti | redakti fonton]

La sono de Ĥ troveblas en diversaj lingvoj de la mondo — kaj eŭropaj (inklude tri el la kvin lingvoj de la Fundamento de Esperanto: la germanan, la polan kaj la rusan), kaj aliaj (ekz-e la araba, la persa, la ĉina). Kelkaj lingvoj posedantaj la sonon [x] ne havas la sonon [h], kaj ĉar en la latina alfabeto mankas litero por [x], tial ĉe latinliterigo de tiaj lingvoj oni uzas h kiel surogaton por ĥ (ekz-e en Pinjino, aŭ en la kroataj, latvaj k.a. vortoj kiel tehnika — t.e. «teĥniko»). La parolantoj de tiaj lingvoj emas konfuzi la du sonojn. Aliflanke, la parolantojn de lingvoj malhavantaj la sonon [x] ĝi impresas kiel speco de [k] — kaj tial ankaŭ en la alternativaj formoj de esperantaj vortoj plej ofte aperas k kiel surogato de ĥ.

Komprenble tiuj anstataŭigoj ne eblas en la lingvoj kiuj posedas ĉiujn tri fonemojn /h/, /x/ kaj /k/ — tiaj estas ekz-e la germana, la araba, la uzbeka, la vjetnama.

Dekomence Ĥ estis la plej malofta litero en Esperanto, laŭ kelkaj homoj pli kaj pli for-evoluiĝanta, ekzemple monarĥo > monarko, ĥemio > kemio, meĥanismo > mekanismo kaj, pli ĵuse, ĥoro > koruso. Tiel, se iu deziras skribi antikvece, tiu multe uzu ĥ (Zamenhof skribis arĥaja kaj ĥino por modernaj arkaika kaj ĉino). Aliflanke, lastatempe observeblas tendenco repreni la literon ĥ (ekz-e en ReVo[1]; ankaŭ la 9ª Oficiala Aldono[2] de la Akademio preferas en sia klariga teksto la formojn meĥanika, ĥemio), kaj por la reprezentantoj de tiu tendenco la evitado de ĥ (kion ili nomas «ĥo-fobio») aspektas kiel trajto eksmoda.

Iuj opinias, ke la tendenco k-igi ĥ-on estas etnocentrisma fare de anoj de lingvoj, kiuj ne konas la sonon. Aliaj vidas en la malofteco de ĥ argumenton por rezigni pri ĝi. Por iuj grava argumento kontraŭ ĥ estis la malfacileco tajpi la altan ĉapelon per meĥanika tajpilo; uzante la modernajn komputilojn oni ne plu bezonas zorgi pri tio (ne pli ol pri la aliaj ĉapelitaj literoj).

La mita «Akademia decido de la 1921ª jaro»[redakti | redakti fonton]

Oni legas en la PIV-oj kaj diversaj aliaj aŭtoritataj libroj, ke

Citaĵo
« La L.K. aprobis en 1921 la laŭvolan anstataŭigon de ĥ per k „en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r“. Nuna tendenco vastigas tiun permeson al aliaj vortoj. »
— NPIV

Oni ofte referencas tiun informon kiel «la Akademian decidon de la 1921ª jaro» (ekz-e en la Diskuto-folio de ĉi tiu artikolo).

Tamen kiam meze de la 2000-aj jaroj oni serĉis la tekson de tiu grava decido, neniu sukcesis ĝin trovi. Laŭ esploroj de Bertilo Wennergren kaj Carlo Minnaja la mito radikas el la jenaj alineoj de la enkonduka teksto de la 3ª Oficiala Aldono (subskribita de Grosjean-Maupin):

Citaĵo
« Ni nun parolu pri la jam farita, kaj pri la jam komencita laboro:
1º Per sia unua cirkulero la Akademio demandis al la L. K. ĝian opinion pri la litero Ĥ kaj pri la duonteĥnika sufikso OidOjd. Pri ambaŭ demandoj, precipe pri la unua, mi ricevis tre interesajn rimarkojn, kiujn mi bedaŭras, ke mi ne povas citi tie ĉi. La plimulto de la respondintoj preferas la formon Oid kaj aprobas la laŭvolan anstataŭigon de la litero Ĥ per la litero K en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero R. »

La demando kiun mencias ĉi tiu enkonduko aperis en la Oficiala Gazeto Esperantista, en la n-ro 77-78 (januaro 1921, p. 7), en la Unua cirkulero de la Sekcio por la Komuna Vortaro, subskribite de ties direktoro Grosjean-Maupin:

Citaĵo
« Karaj Kolegoj, du semajnojn antaŭ la eksplodo de la milito [...] s-ro Prof. Cart proponis al la ekzameno de la L.K. kelkajn demandojn, pri kiuj mi nun petas vian respondon:
  1. Ĉu ne estas akceptinda, eble eĉ konsilinda, la uzado de k, anstataŭ ĥ en ĉiuj radikoj kiuj ne apartenas al la Fundamento?
  2. En la internaciaj vortoj finiĝantaj per "oid", ĉu vi opinias la internacian formon oid pli taŭga ol la formon ojd»

Nenio pri ĉi tiu temo aperas en la postaj numeroj de OGE ĝis n-ro 82-83 de 1922-01-15, kie aperas la teksto el la 3ª OA citita ĉi-supre[3].

Fakte, prof. Cart estis farinta la saman demandon al Zamenhofo 20 jarojn pli frue, en la jaro 1902ª, dum li kompilis sian vortaron franca-esperantan. Zamenhofo respondis:

Citaĵo
« Pri la litero  ĥ  Vi [t.e. T. Cart] estas tute prava. Se mi kreus la lingvon nun, havante jam tiom da sperto praktika, mi certe forĵetus tiun ĉi literon; sed nun mi persone jam havas nenian rajton fari ian ŝanĝon en la lingvo, — ŝanĝojn povas fari nur ia estonta Akademio. Tial doni al Vi oficiale la permeson skribi „kemio“ k.t.p. mi ne povas, ĉar per tio ĉi mi montrus, ke mi rigardas min kiel mastron de la lingvo; sed private mi povas diri al vi, ke mi vian ideon aprobas kaj mi neniam protestos, se vi uzos en la vortaro ambaŭ formojn (kun k kaj kun ĥ). »
— Lingvaj Respondoj 56 B, 1902. PVZ VI, 54 (Kyoto, 1990).

Do, Zamenhofo tre afable rifuzis oficiale sankcii tiun ŝanĝon, formetante la sankcion al decido de iam fondota «Akademio» (kiu fondiĝis 3 jarojn poste, en la jaro 1905ª); pasis ankoraŭ 9 jaroj, kaj Cart prezentis sian demandon al la Lingva Komitato. Tamen ties respondo, se oni ekzamenas ĝin atente, estas esence negativa.

Ĉar atentindas, ke la resuma respondo, kiun Grosjean-Maupin kompilis el la fakte ricevitaj opinioj, ja koncernas multe pli specialan aferon ol la demando: la demando temis pri ĉiaj ĥ-oj; la respondo temas nur pri la kombino .

Supozeble do en sia ĝenerala formo la demando ricevis negativan respondon. Alia atentinda vortumo estas «la plimulto de la respondintoj» anstataŭ la atendebla «la plimulto de la komitatanoj»: supozeble respondis nesufiĉe multaj.

Probable formala akademia decido neniam okazis. La «decido» eĉ malhavas oficialan tekston. Estis opinisondado okaze de la kompilado de la 3ª OA, kiun oni poste interpretis pli vastasence kaj eĉ kontraŭe al ĝia reala enhavo.

Ja eĉ se trakti tiun opinisondadon kiel «decidon», tiam ĝia enhavo estas tute alia ol kiun oni kutime al ĝi atribuas:

  1. La ideon pri la ĝenerala anstataŭigeblo la L. K. malakceptis, subteninte tian eblon nur en la kombino .
  2. Tian anstataŭigon ĝi ne rekomendis kiel konsilindan (laŭ la originala demando de Cart), sed nur allasis kiel tolereblan (laŭvolan).

Tamen en sia posta agado Grosjean-Maupin agis tiel, kvazaŭ li estus ricevinta pozitivajn respondojn al siaj originalaj demandoj:

  1. La ŝanĝo eblas ĉiam (krom se tio kolizias kun alia vorto); tiel sub lia gvidado 3ª OA oficialigas la parojn kateĥist=katekist, kateĥiz=katekiz, teĥnik=teknik (enhavantajn nenian r).
  2. La k-formo iĝis preferinda; tiel en la Plena Vortaro de Esperanto, kies ĉefredaktoro li estis, aperas la artikolo «tekniko», kaj mankas «teĥniko».

Bazon por tiaj ŝanĝoj oni povas trovi en kelkaj rekomendoj kaj vortuzoj de Zamenhofo — sed ne en la mita «Akademia decido de la 1921ª jaro».

Metodoj uzitaj por forigi ĥ[redakti | redakti fonton]

  • ŝanĝi ĝin al k (en plej multaj okazoj) : ĥemio > kemio, monarĥo > monarko, monaĥo > monako
  • ŝanĝi ĝin al ĉ (nur okazinte ĉe du vortoj) : ĥino > ĉino, ĥilo > ĉilo
  • ŝanĝi ĝin al h (preskaŭ neniam en la vortoj komunlingvaj) : ĥamida > hamida; ĉiuj ĉindevenaj uzoj de h (Harbino ← Ĥarbino [xɑ́ɻpín])
  • ŝanĝi la tutan vorton : ĥoro > koruso, eĥo > ekoo, aĥ! > ho ve!

Argumentoj favore al uzo de ĥ[redakti | redakti fonton]

  1. La litero estas fundamenta. Maloftigo de ĝia uzo, celanta ĝian malaperigon el la lingvo, estas kontraŭfundamenta.
  2. La distingo inter k kaj ĥ, responda al la greka-latina distingo inter c kaj ch, estas grava por rekoneblo kaj nekonfuzeblo de la scienca terminaro. Ekz-e[4]
    • Ekzistas svarmo da internaciaj terminoj derivitaj el la greka χολη (ĥole) = galo: ĥolato, ĥoleata acido, ĥolecisto, ĥoledoĥo, ĥolesterolo ktp; kaj ekzistas tuta serio da internaciaĵoj derivitaj el la greka κολλα (kolla) = gluaĵo: kolageno, kolodio, kolofono, koloido, kolostro k.a. En glikoĥola acido oni pli facile rekonas «glycocholic acid»angle, ol en la komika glikokola acido.
    • La greka χαλκός (ĥalko-) estas kupro, tute senrilata al la latindevena kalko (latine calx); ĥalkolitiko estas «kupra-ŝtona epoko», ne kalka-ŝtona (kiel pensigus kalkolitiko). La ĥalkogenoj aludas la kupran ercon — ĉar la ĥalkogenidojn oni trovas en metalaj ercoj (interalie en la kupra); la asociaĵo kun la kalcia karbonato (kiun kreas kalkogeno) estas misgvida.
    • La grekdevenaj ĥilo kaj ĥimo estas tute nerekoneblaj, neinternaciaj en la kriplaj PIV-formoj ĉilo kaj ĉimo[5].
    • Ĥinino (Chininum latine, Chiningermane, хининruse, Chininapole...) estas tute alia substanco ol la hormono kinino (kininangle, Kininegermane, kininefrance ... kaj en ReVo kinino(2))[6].
    • Ĥromo (la ĥemia elemento): PV kaj PIV nomas la elementon kromo, kaj markas ĝin zamenhofa. Tio kreas homonimecon kun la fundamenta prepozicio krom, precipe ĝenan en la formo adjektiva (ekz‑e kromaj kombinaĵoj) kaj en kunmetaĵoj (kromklorido ktp). PIV rekomendas diversajn elturniĝojn — sed tiaj komplikaĵoj estas kontraŭaj al la ideo pri facila kaj logika planlingvo internacia. Tial NPIV alinomas la elementon je kromio — sed tio donas al la derivaĵoj formon neinternacian (kp kromiaton kun chromateangle).
  3. Ĥ havas en Esperanto utilan onomatopean funkcion, kiel redono de bleko, ĝemo kaj similaj: aĥ!, eĥo, ĥoro, ĥa-ĥa (korvo/korniko-blekado).
  4. La malbelaj litero kaj la sono k misproporcie oftas en Esperanto, precipe vortokomence, kie la ofteco de k atingas 12%. Repreno de ĥ iom malgrandigas tiun ko-hipertrofion.

Ĥ en diversaj skribosistemoj[redakti | redakti fonton]

Surogataj skribosistemoj[redakti | redakti fonton]

Per surogata skribosistemo eblas eviti la ĉapelan signon en situacioj kiam uzo de la normala litero ĥ teĥnike problemas (historie en nacilingvaj tajpiloj aŭ en telegramoj, moderne ekzemple en poŝtelefonaj mesaĝetoj aŭ iuj retpoŝtaj programoj): tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "hh" (La fundamenta anstataŭaĵo), kvankam en la 20-a jarcento pli kaj pli uziĝis la x-sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "hx" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj hˆ, ˆh kaj h'.

En skriboj alilingvaj[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj oni montras la sonon [x] per aliaj literoj :

Latinaj
Nelatinaj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Formoj kun "ĥ" ĝenerale ĉefas kontraŭ formoj kun "k": ĥemio ĉefa, kemio resenda al ĝi.» — Lingva manlibro pri verkado de Revo-artikoloj.
  2. Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. «Oficialaj Informoj 8» — 2007 03 10.
  3. La unua PIV indikas monaton: «L.K. aprobis (Aŭg. 1921)», kiun oni ne povas akcepti, ĉar tia decido devus aperi en la Oficiala Gazeto. Cetere, laŭ la tradicio dati la decidojn per ilia publikigo en OGE, la koncernan «aprobon» endus dati per la jaro 1922ª — kiel efektive faras Vilborg en sia «Etimologia vortaro de Esperanto».
  4. Josef Kavka: Pledo por ĥolesterolo.
  5. «En PIV oni trovas la vortojn ĉilo kaj ĉimo, kiuj apartenas al digestita manĝaĵo. Estas resendo sub ĥilo al ĉilo, sed nenio pri ĥimo. Kial PIV ŝanĝas tiujn ĉi vortojn grek-devenajn, kiuj internacie devus esti ĥilo kaj ĥimo (aŭ kilo kaj kimo)? Mi divenas, ke la aŭtoroj de PIV konscias, ke kilo kolizias kun la jam establita senco de la vorto. Sed ilia ĥo-fobio ne permesas, ke ĥilo restu ĥilo. Eble la ŝanĝo de ĥino al ĉino sugestis al ili, ke jen analogio por pravigi la ŝanĝon de ĥilo al ĉilo. Tiam plua analogio permesas al ili etendi tiun ŝanĝon al ĥimo. Sed la ŝanĝo al ĉino kaj Ĉinio estas apogebla sur la influo de la angla kaj hispana, kiuj havas similajn terminojn kun la ĉo-sono. Ne estas analogiaj terminoj en tiuj lingvoj en la okazo de ĥilo/ĉilo aŭ ĥimo/ĉimo. Komplikas la problemon tio, ke ĉilo/ĉimo eniras en kelkajn kunmetitajn terminojn. Tiel, el ĥilo venas ĥilomikrono kaj el ĥimo venas ĥimotripsino. Ambaŭ terminoj estas registritaj en plurlingva biokemia vortaro (Wörterbuch der Biochemie. DDR: VEB Verlag Enzyklopädia, 1980), kvankam ne en PIV. Mi rekomendas nuligi la arbitran PIV-decidon kaj reveni al la ĥo-formoj. Se oni ne renversas la PIV-decidon, kio malebligos pluajn arbitrajn ŝanĝojn en la estonto? Mi opinias, ke la ŝanĝo ĥ→ĉ povas esti pravigita nur se oni definitive decidos forlasi ĥoon.» — Doug Portmann: Propono por kompromiso pri la uzado de la litero Ĥ. Akademiaj Studoj, 1988–1990. Balieboro: Esperanto Press. P. 80–81. (Verdire, tiujn kriplajn formojn apogas la franca prononco /ŝil/ kaj /ŝim/; tamen internacie ili estas ne pli rekoneblaj ol la sammaniera franca /ŝi'mi/ por ĥemio, kaj la citita artikolo atestas pri tio.)
  6. «Ambaŭ kininoj eniras en multajn kunmetitajn terminojn. Estus embarase se la Internacia Lingvo ne kapablus distingi la du, sed se ni decidas, ke kinino¹=ĥinino, kaj kinino²=kinino, la problemo estas solvita. Tion ĉi mi rekomendas. La ĥin-parto de ĥinino aperas en jenaj derivaĵoj aŭ parencaj kombinaĵoj: ĥinono, hidroĥinono, ĥinolino, ĥinhidrono, se doni nur kelkajn ekzemplojn. La kin de kinino² aperas en: kinazo, kininogeno.» — Doug Portmann: Propono por kompromiso pri la uzado de la litero Ĥ. Akademiaj Studoj, 1988–1990. Balieboro: Esperanto Press. P. 80.