Beletra Almanako: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
+{{Unua}} |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{Kursiva titolo}} |
{{Unua}}{{Kursiva titolo}} |
||
{{Informkesto gazeto |
{{Informkesto gazeto |
||
| Nomo = Beletra Almanako |
| Nomo = Beletra Almanako |
Kiel registrite je 12:19, 21 jul. 2016
Beletra Almanako | ||
Kovrilo de Beletra Almanako, feb. 2016
| ||
revuo | ||
---|---|---|
Speco | Literatura revuo | |
Formato | ĉ. 150 paĝoj | |
Periodeco | trifoje jare | |
| ||
Lando | Usono | |
Urbo | Novjorko | |
Posedanto | Mondial | |
Publikigisto | Ulrich Becker | |
Redaktisto | Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jakobsen, Suso Moinhos kaj Tim Westover | |
Establodato | septembro 2007 | |
Fondinto(j) | Ulrich Becker vd | |
ISSN | 1937-3325 | |
| ||
Adreso | 203 W 107th st., # 6C New York, NY 10025, USA | |
Retejo | BeletraAlmanako.com | |
Beletra Almanako (mallongigo BA) estas literatura libroforma revuo, lanĉita en aŭtuno 2007. Post tri numeroj en 2007-09, 2008-03 kaj 2008-09, ĝi aperas trifoje jare ekde 2009, en februaro, junio kaj oktobro. Principe ĉiu numero ampleksas inter 120 kaj 180 paĝoj. En la komenco redaktis ĝin la ĉefredaktoro Jorge Camacho, Probal Daŝgupto kaj István Ertl. Ekde BA18 ankaŭ Tim Westover apartenas al la redaktora teamo. En 2015 Jorge Camacho forlasis la revuon kaj aldoniĝis du pliaj redaktoroj: Jesper Likke Jakobsen kaj Suso Moinhos. La eldonanto estas Ulrich Becker, de la eldonejo Mondial en Novjorko.
Enhavo
BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, intervjuoj, leteroj ktp, originale kaj traduke. Laŭ interkonsento kun UEA, ankaŭ la verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj aperis en Beletra Almanako, sed ekde 2013 ili publikiĝas en aparta libroserio kun la titolo Belarta rikolto, eldonita ankaŭ de Mondial.
Aperas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto sed ne surpapere.
Filozofio de la revuo
La almanakon oni povas aboni kiel kajeran revuon, aŭ mendi aŭ aĉeti kiel libron. Beletra Almanako aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla kaj aĉetebla, aŭ recenzebla kiel ajna libro.
BA troviĝas ankaŭ ĉe Amazon, Book Depository, Kalahari kaj lokaj retlibrejoj (kiel IBS, Capris, NBC India, Paddiefield k.a.), kaj per Google Play eblas aĉeti ĝin kiel bitlibron[1].
Ekesto de la periodaĵo
Laŭ la sinprezento de la revuo, verkita de Camacho en ĝia unua numero, la kultura panoramo de Esperantujo en 2007 prezentis signojn de stagno:
- “La revuo Fonto ĉesis aperi. Aliajn revuojn, kiel La Ondo de Esperanto aŭ La Gazeto, karakterizas forta ligiĝo al certa regiono, loko aŭ persono; Libera Folio, krom movade ĝeneraltema, restas reta.”
Necesis, laŭ la iniciatintoj de BA, nova internacia literatura revuo. Tamen, iliaopinie, la tempo tiam ne maturis por lanĉi paperan revuon monatan aŭ du-monatan. Pro tio ili decidis publikigi la libroforman Beletran Almanakon.
|