Lingva familio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: hi:भाषा-परिवार |
|||
Linio 174: | Linio 174: | ||
*[[Ĝermana lingvaro|ĝermana]] (i.a. [[Norvega lingvo|norvega]] - [[Sveda lingvo|sveda]], [[Dana lingvo|dana]], [[Angla lingvo|angla]], [[Germana lingvo|germana]] k.a.) |
*[[Ĝermana lingvaro|ĝermana]] (i.a. [[Norvega lingvo|norvega]] - [[Sveda lingvo|sveda]], [[Dana lingvo|dana]], [[Angla lingvo|angla]], [[Germana lingvo|germana]] k.a.) |
||
*[[Greka lingvo|greka]] |
*[[Greka lingvo|greka]] |
||
*[[ |
*[[Hindarja lingvaro|hinda]] ([[Bengala lingvo|bengala]], [[urduo]] (enhavante la [[Hindia lingvo|hindia]]n), [[Nepalia lingvo|nepalia]]n, [[Cigana lingvo|cigana]]n) |
||
*[[Irana lingvaro|irana]] ([[Persa lingvo|persa]], [[Kurda lingvo|kurda]], [[Paŝtoa lingvo|paŝtoa]]) |
*[[Irana lingvaro|irana]] ([[Persa lingvo|persa]], [[Kurda lingvo|kurda]], [[Paŝtoa lingvo|paŝtoa]]) |
||
*[[Italika lingvaro|italida]] ([[Latina lingvo|latina]] kaj ĝiaj idoj: [[Itala lingvo|itala]], [[Franca lingvo|franca]], [[Hispana lingvo|hispana]], [[Portugala lingvo|portugala]], [[Rumana lingvo|rumana]]) |
*[[Italika lingvaro|italida]] ([[Latina lingvo|latina]] kaj ĝiaj idoj: [[Itala lingvo|itala]], [[Franca lingvo|franca]], [[Hispana lingvo|hispana]], [[Portugala lingvo|portugala]], [[Rumana lingvo|rumana]]) |
Kiel registrite je 05:26, 28 aŭg. 2009
Oni grupigas lingvojn en arojn (ofte nomitajn "familioj") laŭ ilia historia parenceco: lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama lingvaro. Tiel oni ricevas arbecan strukturon.
La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj lingvaroj ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj. Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur lingvarojn, kies parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas priskribita en la artikolo pri lingva filono.
Pro konveno, por ke ne estu tro da lingvaroj en la supra nivelo, la tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas pruvita.
Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio. Kreolaj lingvoj kaj piĝinoj estas troveblaj artikolfine. Planlingvoj estas ellasitaj pro ilia alispeca deveno. Listo de senparencaj lingvoj (lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.
Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime parencaj lingvoj.
Mapoj
|
||||||||||||||
|
Lingvaroj el Afriko
Inter la senparencaj lingvoj de Afriko estas la haza kaj sandava.
- senegala (fula, volofa)
- mandea (bambara)
- krua
- gura (morea)
- kvaa (aŝantia)
- volta-niĝera (evea, fonua, igba, joruba)
- benve-konga (bantua: svahila, lingala, kosa k zulua, ŝona)
- kordofanaj (nubaaj) lingvaroj
Lingvaroj el Eŭrazio
Inter la senparencaj lingvoj de Eŭrazio estas la ajnua, buruŝaska, etruska, korea, nivĥa, sumera, k vaska.
Kmera (kamboĝa), vjetnama, nikobara
Tetuma, balia, cebuana, ĉamora, java, malagasa, malaja (enhavante la indonezian), sunda, tagaloga (enhavante la filipina), fiĝia
Polinezia lingvaro: havaja, maoria, samoa
Nepala (kontraŭ la nacia nepalia lingvo), birma, tibeta, ĉina
Kanara, malajala, tamila, telugua
- albana
- armena
- balta (latva, litova)
- ĝermana (i.a. norvega - sveda, dana, angla, germana k.a.)
- greka
- hinda (bengala, urduo (enhavante la hindian), nepalian, ciganan)
- irana (persa, kurda, paŝtoa)
- italida (latina kaj ĝiaj idoj: itala, franca, hispana, portugala, rumana)
- kelta (kimra, irlanda)
- slava (ĉeĥa kaj slovaka, pola, rusa, ukraina, serba kaj kroata, slovena, bulgara)
Indianaj lingvaroj el Nordameriko
Estas multaj senparencaj lingvoj en Nordameriko, kiel la hajda, la taraska kaj la zunia. Inter la lingvaroj estas:
Keta, tlingita, ĉipevajana, navaha
Vidu Na-denea lingvaro
Algonkeneca
(per Delancey 2006)
- Cimŝiana
- Ĉinuka
- Oregona penuta (kusa, alsia, sajusla)
- Plataĵa penuta (sahaptiana, klamata, molala)
- Majdua
- Jokuca
- Utia (mivoka, mucuna)
- ? Vintua (patvena)
- ? Kalapuja
- ? Takelma
Hipoteza lingvaro. La sekvantaj estas eblaj lingvaretoj kaj senparenculoj.
- Otomi-pamea (otomia, pamea, matlacinka)
- Ĉinanteka
- Tlapanekeca (tlapaneka)
- Mangeeca (mangea)
- Popolokeca (popoloka, mazateka)
- Zapoteka
- Miŝtekeca (miŝteka, kvikateka, trikia)
Grandaj lingvoj: Majaa (jukateka), vasteka, cocila, celtala, ĉola, kakĉikela, kekĉia, kiĉea, mamea, ĉuĥa, hakalteka (poptia), kanhobala, iŝila, pokomama, pokomĉia, cutuhila
Indianaj lingvaroj el Sudameriko
Estas multaj senparencaj lingvoj en Sudameriko, kiel la mapuĉa kaj pirahana. Inter la lingvaroj estas:
- Ĉokoa (embera)
Troviĝas multaj senparencaj lingvoj en Papulando. Inter la lingvaroj estas:
Enhavas la plejparton de la papuaj lingvoj
Troviĝas pluraj senparencaj lingvoj en Aŭstralio. Inter la lingvaroj estas:
Enhavas la plejparton de la aŭstraliaj lingvoj
Mikslingvoj, kreola lingvoj, kaj piĝinoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke Skemo de la hindeŭropaj lingvoj
|