Slovakio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: my:ဆလိုဗားကီးယားနိုင်ငံ |
e r2.6.2) (robota aldono de: xmf:სლოვაკეთ |
||
Linio 319: | Linio 319: | ||
[[wuu:斯洛伐克]] |
[[wuu:斯洛伐克]] |
||
[[xal:Словакудин Орн]] |
[[xal:Словакудин Орн]] |
||
[[xmf:სლოვაკეთ]] |
|||
[[yi:סלאוואקיי]] |
[[yi:סלאוואקיי]] |
||
[[yo:Slofákíà]] |
[[yo:Slofákíà]] |
Kiel registrite je 21:13, 14 jul. 2011
Slovakio, aŭ Slovakujo, estas lando en centra Eŭropo. Slovakio estas membro de Eŭropa Unio, NATO, UNO kaj Visegrada grupo.
Nomo
Oficiala nomo de Slovakio havas du formojn: longan - Slovaka respubliko kaj mallongan - Slovakio.
Insignoj
Historio
Politika sistemo
Administra divido
Geografio
Geografiaj "plej"-aĵoj
La plej malalta punkto estas Streda nad Bodrogom (94 m super marnivelo) estas vilaĝo en la suda parto de Orientslovakia ebenejo. La malplej alta punkto estas tiu punkto, kie la rivero Bodrog elfluas el slovaka teritorio. La teritorio estas trakreskata de veproj kaj malsekejaj arboj.
La plej alta vulkana monto de La Karpatoj estas Poľana (1458 m) en la regiono Slovenské stredohorie (Slovaka mezmontejo). Ĝi estas grandega, forte trasulkiĝinta vulkano. La diametro de la vulkano mem estas 6 km, tiu de la bazo ĉirkaŭ 18 km. La kratero havas formon de valkaldrono profunda proksimume 300 m, finiĝanta per ronda remparo longa 23 km. La montaro estas protektata regiono kun areo 200,79 km².
La plej granda ebenejo estas Podunajská nížina (Laŭdanuba ebenejo) – ĉirkaŭ 10 000 km². Ĝi estas ampleksa ebena teritorio en sudokcidento de Slovakio, parto de Malgranda danuba valkadrono. Pli alta, norda parto estas kreita per montregiona surfaco.
La plej granda teritorio de blovitaj sabloj estas Záhorská nížina (Transmontara ebenejo) – longeco 75 km, larĝeco 35 km. Tio estas ebena teritorio en okcidento de Slovakio trans la montaro Malé Karpaty, tial nomata Záhorie (Transmontara); situas en la norda parto de Viena valkaldrono. Grandaj areoj de sablo blovita fare de okcidentaj ventoj en kvarmontaro.
La plej profunda malvastvalo estas Zádielska dolina (Valo de Zádiel) – profundeco preskaŭ 400 m, longeco preskaŭ 3 km, larĝeco de la fundo 10 m. Mallonga kanjona valo kreigita per la rivereto Blatnica ("Koteskulo") en kalkŝtonoj de Slovaka karsto. La flankaj deklivoj formigas la akrajn transpendajn murojn. Multe da ŝtonegaj formacioj havas diversajn aspektojn kun trafaj nomoj. La valo estas ŝtata rezervejo.
La plej grandioza valo estas Bielovodská dolina (Valo de Blankakvo) – pli ol 10 km longa, en la norda flanko de Altaj Tatroj. Ĝia suba parto atingas la teritorion de Pollando. En la supra parto ĝi disbranĉiĝas je multaj flankaj grandetaj kaj malgrandetaj valoj kun multaj montarlagoj kaj akvofaloj.
La plej profunda groto estas Starý hrad (Malnova kastelo) – 424 m Ĝi situas en Krakova hoľa (Nudmonto de Krak) en la norda parto de Malaltaj Tatroj. Pli ol 500 m longa groto havas la nomon laŭ karakteriza roka formacio. Oni malkovris ĝin en la jaro 1967 kaj longe ĝi estis konsiderata abismo.
La plej granda disfalo kaj etpeciĝo de vulkana materialo Kamenné more (Ŝtona maro) – 0,133 km², unika natura kreitaĵo ĉe la vilaĝo Vyhne (Forĝejoj) en la monto Kamenná (Ŝtona), montaro Štiavnické vrchy. La ŝtona maro kreiĝis per disfalo de riolitoj kun influo de malfortaj fluidaj movoj.
La plej granda rivero estas Danubo – longeco 2850 km, en Slovakio 172 km. Ĝi trafluas 8 ŝtatojn. Ĝi deakvigas preskaŭ tutan teritorion de Slovakio.
La plej kruta rivero estas Poprad – alteca diferenco 1567 m. Ĝi fontas en Altaj Tatroj (pli precize, ekestas per kuniĝo de Hincov potok (rivereto) kaj Krupá en Mengusovská dolina (valo)) kaj ĝi enfluiĝas en riveron Dunajec en la teritorio de Pollando.
La plej profunda lago estas Veľké (Granda) Hincovo pleso (montarlago) – profunda 53 m. Ĝi estas glacia lago en la fino de Mengusovská dolina (valo). Kun areo 0,179 km² la plej granda montarlago en la Slovaka parto de Altaj Tatroj.
Ununura gejsero en Slovakio troviĝas ĉe vilaĝo Herľany. Ĝi sputas la akvon el profundeco 405 m ĝis alteco 30-40 m. La intervalo inter erupcioj estas 32-34 horoj kaj daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn; dume la gejsero sputas 600 hl da mineralakvo. La temperaturo estas 12-14 °C, je la fino de erupcio ĝi altiĝas ĝis 22-24 °C. La gejsero ekestis kiel arteza puto bortruita en la jaro 1870.
La plej longa akvofalo situas ĉe Kmeťov vodopád (Akvofalo de Kmeť) – 900 m. Tio troviĝas en la valo Nefcerka en Altaj Tatroj. La altan rokan ŝtupon el Nefcerka ĝis Kôprová dolina (Aneta valo) travenkas 3 akvofaloj dislokigitaj en supermara alteco 1580-1200 m.
La plej fortega akvofalo estas ĉe Skok (Salt'), ĝi estas belega akvofalo en la meza parto de Mlynická dolina (Valo de Mlynica) en Altaj Tatroj. Ĝi ekestas el la rivereto Mlynica elfluiĝinta el la supra parto de la valo. Ĝi travenkas la rokon, obstaklon kiu dig-haltigas malgrandan lagon nomitan Nad Skokom (Super Salt').
Naturo
- Naciaj parkoj de Slovakio
- Natura Heredaĵo: Nacia parko Vysoké Tatry
Kulturo
- Nacia Fondaĵo Matica slovenská - kun sidejo en urbo Martin
- Kultura Heredaĵo materiala: Banská Štiavnica, Vlkolínec - folklora vilaĝo apud Ružomberok.
- Kultura Heredaĵo nemateriala: Fujaro kaj fujara muziko - enskribita je la Listo de tutmonda heredaĵo (UNESCO) en 2005
Esperanto en Slovakio
En 1969 slovaka Esperanto-asocio estis (re)fondita. En 1976 ĝi rajtis aliĝi al UEA. Inter plej gravaj esperantaj organizoj estas:
Ceteraj informoj
- Urboj: Košice (214 mil), Žilina (88 mil), Prešov (78 mil).
- Loĝantaro: 5.369.000 (1995), inter ili 87% slovakoj, 10,5% hungaroj.
- Parollingvoj: slovaka, ĉeĥa, romaa, regione hungara. Sude en Slovakio vivas 550 mil hungaroj(2001).
- Eksporto: feraj rimedoj, kemiaĵoj, naftoproduktoj, armiloj.
- Pokapa GNP: 2.950 $.
- Historio:
- en 1993 iama Ĉeĥoslovakio pace dispartiĝis je 2 sendependaj ŝtatoj - Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Respubliko
- Slovaka ŝtato – Jozef Tiso
Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Slovakio
- Listo de vilaĝoj de Slovakio
- Listo de estintaj slovakaj vilaĝoj
- Eksaj slovakaj vilaĝoj(malaperigitaj)
- Vladimír Němec (1941-2004), D kaj FD pri Esperantoinstruado kaj komputiko en Žilina (Slovakio), mortis la 6-an de majo 2004. La inĝeniero estis komitatano A de 1988 ĝis 1992
- Listo de slovakaj riveroj
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
- Registara retejo (slovake)
- www.slovakia.sk (angle)
- Pri Slovakio ĉe esperanto.sk (Esperante)
- Regiono Liptov (Esperante)
- Esperanto en Slovakio (Esperante)
|
|