Duseldorfo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.3) (robota aldono de: ml:ഡൂസൽഡോർഫ് |
e robota aldono de: pms:Düsseldorf |
||
Linio 172: | Linio 172: | ||
[[pfl:Disseldorf]] |
[[pfl:Disseldorf]] |
||
[[pl:Düsseldorf]] |
[[pl:Düsseldorf]] |
||
[[pms:Düsseldorf]] |
|||
[[pnb:ڈسلڈورف]] |
[[pnb:ڈسلڈورف]] |
||
[[pt:Düsseldorf]] |
[[pt:Düsseldorf]] |
Kiel registrite je 05:22, 5 jun. 2012
Duseldorfo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urba komunumo de Germanio • urbego • urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • ĉefurbo de germania federacia lando | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Germanio | ||||
Regiono | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Distriktaro | Duseldorfo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 40000–40629 | ||||
Aŭtokodo | D | ||||
Telefonkodo | 0211, 0203, 02104 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Loka registaro | CDU | ||||
Urbestro | Dirk Elbers (2008) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 580,250 (2 006) | ||||
Loĝdenso | 2,658 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 51°13′32″N 6°46′58″O / 51.22556°N, 6.78278°O (mapo) Koordinatoj: 51°13′32″N 6°46′58″O / 51.22556°N, 6.78278°O (mapo) | ||||
Alto | 38m | ||||
Areo | 217,0 km² | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Düsseldorf [+] | |||||
Duseldorfo (Düsseldorf) estas la ĉefurbo de la germania federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi situas apud la rivero Rejno kaj la rivereto Düssel, kiu donis al la urbo ĝian nomon.
Faktoj
- Situo: 51°13'32" NO, 06°46'58" OR
- Enloĝantoj: ĉ. 580.250 (en 2006)
- Alteco: 28 - 165 metroj super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Areo: ĉ. 217 km²
Partneraj urboj
Duseldorfo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
- Reading (Britio), ekde 1947/1988
- Chemnitz (Germanio de la federacia lando Saksio), ekde 1988
- Ĥajfo (Israelo), ekde 1978/1988
- Varsovio (Pollando), ekde 1989
- Moskvo (Rusio), ekde 1992
- Chongqing (Ĉinio), ekde 2004
Urboamikecaj rilatoj krome ekzistas kun la sekvaj urboj:
- Lillehammer (Norvegio)
- Palma de Mallorca (Katalunio, Hispanio)
- Beogrado (Serbio)
- Toulouse (Francio)
- Ĉikago (Usono)
- Amano (Sirio)
Esperanto en Duseldorfo
La Esperanto-movado havas longan tradicion en Duseldorfo. En 1952 tie okazis la 25-a SAT-Kongreso kaj en 1965 la urbo estis gastiganto de la 43-a Germana Esperanto-Kongreso.
Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaudo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, Ostausgang Hbf Düsseldorf, vd. hejmpaĝo
Gravaj Esperantistoj rilataj al Duseldorfo
En Duseldorfo naskiĝis Hermann Remers.
Esperanto en la regiono
En la najbareco aktivas kelkaj grupoj:
- tuj najbare en Duisburg: Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de
- Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partengrupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (ReVELo) kaj preparas la Germanan Esperanto-Kongreson (GEK) 2008 Kontakto: paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand
- Krefeld Esperanto Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative ”Rund um St. Josef“, Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld.
Retaj ligiloj
greke www.BARTOTAINMENT.com Oficiala hejmpaĝo greke Düsseldorf Oficiala hejmpaĝo greke StadtPanoramen Düsseldorf - Panoramo Düsseldorf greke La Esperanto-Societo Düsseldorf greke [1] greke Duesselgo Reto Düsseldorf
|
|