Eisenstadt: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 64: | Linio 64: | ||
** [[Hungario|hungara]] [[Pál Esterházy (palatino)]] |
** [[Hungario|hungara]] [[Pál Esterházy (palatino)]] |
||
* en la urbo naskiĝis: |
* en la urbo naskiĝis: |
||
** aŭstra-hungara [[arkitekto]] [[János Packh]] |
|||
** hungara [[duko]] kaj [[mecenato]] [[Pál Esterházy]] |
** hungara [[duko]] kaj [[mecenato]] [[Pál Esterházy]] |
||
** hungara [[episkopo]] [[Miklós Antal Esterházy]] |
** hungara [[episkopo]] [[Miklós Antal Esterházy]] |
Kiel registrite je 11:32, 21 jul. 2018
Bazaj faktoj | |
---|---|
Federacia ŝtato: | Burgenland |
Distrikto: | Eisenstadt |
Areo: | 42,90 km² |
Loĝantaro: | 13.664 (jaro 2002) |
Loĝantara denseco: | 318 loĝantoj/km² |
Alteco: | 182 metroj super la marnivelo |
Poŝtkodo: | 7000 |
Telefonkodo: | 02682 |
Situo: | 47° 51' norde
|
Aŭtokodo: | E
|
Retejo: | www.eisenstadt.at |
Politiko | |
Ĉefurbestro: | Ing. Peter Nemeth (ÖVP) |
Reganta partio: | ÖVP |
Eisenstadt hungare Kismarton, kroate Željezno estas statuta urbo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenland, kies ĉefurbo estas. La nomo signifas ferourbon, dum la historio estis komercado pri fero. La hungara nomo devenas de patrono Marteno de Tours.
Geografio
Eisenstadt situas en valo, laŭ ĉefvojo Szentgotthárd–Bratislavo, laŭ fervojo Sopron–Bruck A.D.L.. Lago Fertő estas proksime.
Historio
Pli frue romianoj loĝis tie. En 895 hungaraj triboj okupis la Karpatan Basenon, en 907 venkis ĉe Bratislavo kaj ilia regno etendiĝis. Hungara Reĝlando formiĝis en 1000. Dum la historio la zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenas el 1264 laŭ la formo Sancti Martini latine (= de Sankta Marteno).
Leopoldo la 3-a en 1118 detruis la komunumon (tiam latine nomatan "castrum ferreum", same kiel la tataroj en 1241. Ĉirkaŭ la urbeto muron oni konstruis en 1371. Oni nomis ĝin kampurbo Sancti Martini kaj fortikaĵo konstruiĝis en 1392, kiun aŭstra princo Vilhelmo okupis en 1405. La hungara reĝo Matiaso rezignis pri la urbo por Frederiko la 3-a en 1451, sed en 1482 li okupis ĝin. Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio) reokupis la urbon en 1490. La urbo rehungariĝis en 1622 kaj en 1648 ĝi ricevis la rangon libera reĝa urbo. Incendioj okazis en 1589 kaj en 1776. Emeriko Thököly okupis la urbon en 1683, en 1704 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a malvenkis de Habsburgoj.
En 1910 la urbo havis 3073 loĝantojn (2074 aŭstroj, 834 hungaroj, 101 kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Sopron, al la distrikto Kismarton, kies distriktejo ĝi estis, poste kiel Eisenstadt ĝi apartenis al Aŭstrio (escepte inter 1938-1945 al Germana Regno).
Vidindaĵoj estas preĝejo kaj klostro el 1629, kastelo de Esterházy el 1672 kaj domo de Joseph Haydn, li tie loĝis inter 1766–1778.
Famuloj
- en la urbo naskiĝis kaj mortis:
- en la urbo naskiĝis:
- aŭstra-hungara arkitekto János Packh
- hungara duko kaj mecenato Pál Esterházy
- hungara episkopo Miklós Antal Esterházy
- hungara kuracisto József Hyrtl
- hungara arkivisto Iván Paur
- hungara pentristo Ferenc Markó
- en la urbo mortis:
- hungara baletisto Melinda Ottrubay
- hungara franciskano József Albach
- hungara instruisto József Pál Király
Ĝemelurboj
|