Cerová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Cerová (apartigilo)

Cerová, hungare Korlátkő estas unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica.

Cerová situas en la plej griza regiono
Panoramo en Cerová
Preĝejo de Cerová

Bazaj informoj

Loknomoj

Ĝis 1889 estis tie 2 vilaĝoj: Czerova kaj Lészkó, kiuj unuiĝis kaj la nova nomo iĝis "Korlátkő" pro la proksima fortikaĵo. En 1918 la oficiala slovaka nomo iĝis Cerová-Lieskove. En 1976 ankaŭ Rozbehy aliĝis al la unuigita vilaĝo. La nova loknomo iĝis Cerová.

Situo

Cerová situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Senica troviĝas je 27 km-oj.

Historio

Fortikaĵo

La unua skriba mencio okazis pri la apuda fortikaĵo en la 11-a jarcento, kiu supozeble detruiĝis pro la tatara invado en 1241. Baldaŭe la reĝo konstruis pli novan, kiun Mateo Csák okupis, poste ankaŭ morava grafo. Post 1740 la fortikaĵo forlasiĝis.

Vilaĝo

La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1324 laŭ tiama hungara ortografio "Korlathkeu". Ekde 1446 la vilaĝo estas apartenaĵo de la fortikaĵo. En la 1880-aj jaroj la tuta vilaĝo cindriĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Korlátkő 1159 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szenice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Cerová 1354 homoj, (1343 slovakoj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio