Dulovce
Dulovce estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. La slovaka nomo estis Nová Ďala ĝis 1948.
- Areo: 12 km2
- Loĝantaro: 1860
- Alto super marnivelo: 135 m
- Poŝtkodo: 946 56
- Telefonprefikso: 0 35
Situo
la vilaĝo situas sur ebenaĵo, sed apude estas montetoj, laŭ traira flankovojo. Komárno troviĝas 18 km-ojn for.
Historio
La plej frua trovaĵo devenis el la 12-a jarcento. Tiam ĝi estis ekstera bienocentro de Ógyalla. Baldaŭe formiĝis ankaŭ setlejo. En 1669 la turkoj detruis la komunumon. Ĥolero okazis en 1852.
En 1910 loĝis tie 1184 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard. La vilaĝo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Incendio okazis en 1929. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la germanoj okupis Hungarion, sekve la ciganoj estis deportitaj. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj el Hungario. La vilaĝo prenis novan nomon Dulovce en 1948. Dum la socialismo novaj lernejo, poŝto, paroĥo kaj kulturdomo konstruiĝis. Ĉiujare okazas renkontiĝo de eksterlandaj slovakoj. En 2001 loĝis tie 1868 da homoj, hungaroj en majoritato.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Luko de 1872
- skulptaĵo pri Sankta Triunuo de 1930
- kruco de 1911
- lernejo kaj infanĝardeno de 1886
-
Panoramo de Dulovce
-
Skulptaĵo pri Sankta Triunuo