Gerald Ford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerald Ford
Gerald Ford (centro), kun tiama oficestro Donald Rumsfeld (maldekstre) kaj tiama vic-oficestro Dick Cheney (dekstre).

Gerald Rudolph FORD [ĜERald RUdalf ford] (naskiĝis la 14-an de julio, 1913 - mortis la 26-an de decembro 2006) estis la tridek-oka Prezidento de Usono.

Ford naskiĝis en Omaha, Nebrasko. Lia naskiĝa nomo estis Leslie Lynch King, Jr. Dek ses tagojn post lia naskiĝo, lia patrino lasis for de lia patro. Liaj gepatroj baldaŭ eksedziĝis kaj Ford loĝis kun sia patrino. En 1916 lia patrino edziniĝis kun Gerald Rudolff Ford. Poste li nomiĝis Gerald Ford, Jr. En 1935 li leĝe ŝanĝis sian nomon esti Gerald Rudolph Ford.

La edzino de Ford estis Elizabeth ("Betty") Anne Bloomer. La paro havis kvar gefilojn. Ford estis episkopano. Ford vivis pli longe ol ĉiuj aliaj usonaj prezidantoj. Li vivis 93 jarojn kaj 165 tagojn.

Ford fariĝis prezidento je la demisio de Richard M. Nixon en 1974. Ford malgajnis en la baloto de 1976, kaj lin sekvis Jimmy Carter.

Dum lia prezidanteco (1974-1977) okazis;

Antaŭe:38-a
Prezidento de Usono
Poste:
Richard M. Nixon1974-1977Jimmy Carter