Kerguelen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
satelita foto
La "ĉefurbo" de la insularo

Kerguelen estas insularo en la Hinda oceano, apartenanta al la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj. La areo de la insularo estas 7215 km². Ne estas konstanta loĝantaro tie, tamen ĉiam loĝas 50-100 personoj (ĉefe sciencistoj). Koordinatoj 49°50 S, 70°30 E. La areo de la ĉefa insulo (kiu ofte estas nomata Kerguelen samkiel la tuta insularo) estas 6993 km².

Enhavo

[redakti] Mejloŝtonoj

  • 1772: Yves Joseph de Kerguélen-Trémarec malkovris la insularon.
  • 1776: La ŝipoj 'Resolution' kaj 'Discovery' de kapitano James Cook vizitis la insularon.
  • 1799: La unua balenĉasisto alvenis.
  • 1874: Diversaj sciencaj ekspedicioj pro astronomaj mezuradoj.
  • 1877: Brita kompanio komencas elfosi karbon. Pro la malbona kvalito de la karbo la entrepreno fiaskis.
  • 1893: Francio aneksis la insularon.
  • 1908-1929: La 'Compagnie des Iles Kerguelen' estas fondita kiel stacio por balenĉasistoj.
  • 1940-1945: Dum la Dua Mondmilito Kerguelen estis malgranda germana mararmea bazo. La germanaj ŝipoj "Komet" kaj "Pinguin" vizitis la ĉefinsulon.
  • 1940 La germana helpkrozero "Atlantis" vizitis la ĉefinsulon.
  • 1949: Ekde ĉi tiu jaro troviĝas en la haveno Port-aux-Français konstanta scienca stacio.

[redakti] Naturo

Pro malproksimeco de aliaj insuloj aŭ teritorioj kaj izoliteco estas en tiu insularo multaj endemismoj, kiuj ekzistas nur tie, kiel la Kergelena ŝterno. Biogeografie la insularo apartenas al la Tundro de la insuloj el la suda Hinda Oceano, kiu estas tersupraĵa ekoregiono de la Antarkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj