Nazurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nazurso en la nacia parko Iguazú en Argentino

La nazurso (aŭ nazuo, nasuokoatio) estas genro (Nasua) de procionedo (Procyonidae), kiu vivas en Mezameriko kaj Sudameriko. La vorto koatio devenas el indiĝena lingvo.

Priskribo

La nazurso havas flekseblan, rostoforman nazon. Pliaj karakterizaĵoj estas la malgrandaj oreloj, la mallonga felo kaj la longa, dikfela vosto, kiun ili ofte starigas. Alie ol la noktaktivaj procionedoj estas la nazursoj tagaktivaj.

Habitato

La nazursoj vivas sur la amerika kontinento, de la sudo de Usono ĝis Argentino. Ili ne estas elektemaj pro sia habitato, tial ili troviĝas en pluvarbaroj kaj ĉe la limoj de dezertoj. Plej ili ŝatas arbarojn.

Nutraĵo

Ili estas ĉiomanĝantoj, tamen ili preferas viandon, ekzemple birdojn.

Generado

Femaloj kaj idoj vivas kune en grupoj sed la maskloj vivas solaj. Ĉe pariĝa sezono la masklo proksimiĝas sin al femalgrupo. Per felflegado ĝi petas pro pariĝo. Poste ĝi forpeliĝas. La femaloj estas gravedaj dum ĉirkaŭ 75 tagoj kaj naskas 3-6 idojn.

Specioj

Distingiĝas tri specioj:

Vidu ankaŭ

Ekzistas plia nazurso, la montara nazurso (Nasuella olivacea), kiu vivas nur en la valoj de la Andoj kaj tiu nazurso apartenas al la propra genro Nasuella.

Eksteraj ligiloj