Nikita Ĥruŝĉov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de Ĥruŝĉov en 1961

Nikita ĤRUŜĈOV - en Esperanto ankaŭ Nikito ĤRUŜĈOVO - (ruse Никита Сергеевич Хрущёв; 17-a de aprilo 189411-a de septembro 1971) estis sovetia politikisto kaj partia gvidanto, membro de la bolŝevika partio ekde 1918. De 1953 ĝis 1964 li estris la Komunistan partion, de 1958 ĝis 1964 li estis samtempe estro de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio.

Ĥruŝĉov estis reformema persono, kies regadon oni rememoras kiel tempon de "varmiĝo" (оттепель [OTtepel]) post "malvarma" periodo, kiam regis Stalin.

Interalie Ĥruŝĉov iniciatis reformojn de rega sistemo, plibonigis rilatojn kun kapitalismaj landoj (kaj malbonigis rilatojn kun Ĉinio ĝis preskaŭ milito), amnestiis plejparton de politikaj malliberigitoj. Grandan enlandan famon al li donis la unua programo pri konstruado de loĝejoj (ĉefe kvinetaĝaj domoj kun malgrandaj apartamentoj) kaj liberigo de kamparanoj (antaŭe vilaĝanoj ne havis pasportojn kaj do povis nur limigite vojaĝi).

Kelkaj reformoj de Ĥruŝĉov estis tro aŭdacaj kaj fiaskis pro sia neellaboriteco. Ekzemple, post vizito al Usono li ege ekŝatis ideon pri kultivado de maizo, rezulte de kio oni komencis kreskigi maizon eĉ en tiel nordaj regionoj kiel Karelio, certe sen granda sukceso. En aliaj regionoj, tamen, maizo estis bona trovo por manĝigi bruton kaj produkti maizaĵojn por nutra industrio.

Li planis eĉ pliajn reformojn kaj novan konstitucion, laŭ kiu, interalie, okazus disdivido de la partio kaj ŝtato, enkonduko de parte merkataj ekonomiaj mekanismoj ks. Li ne sukcesis fari ĉion ĉi, ĉar kunveno de la Centra Komitato deprenis lin de ĉiuj postenoj pretekste de lia malbona sanstato. Tiel Ĥruŝĉov iĝis unu el du sovetiaj gvidantoj, kies fino de regado ne koincidis kun la morto (la dua tia estas Gorbaĉov).

La ŝuo

Fama momento en la vivo de Ĥruŝĉov estis lia parolado antaŭ UN en 1960, en kiu li ŝajnigas perdi la memregon, demetas sian ŝuon, kaj frapas per ĝi sur la katedro. Tiu "perdo de memrego" tamen estis tute planita. Li estis eĉ kunportinta 3an ŝuon por sia mistifiko. La mesaĝo estis "Se mi tiel facile perdas la memregon, atentu! Mi eble perdos same facile la memregon kaj puŝos la ruĝan butonon de la nukleaj armiloj".[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/02, paĝo 23: Proponoj por mistifikado verkita de Paul Peeraerts.