Nomoj de la Tagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itala kameo reprezentanta la tagojn de la semajno, koresponde kun la planedoj kiel olimpaj dioj: Diana kiel la Luno por la lundo, Marso por la mardo, Merkuro por la merkredo, Jupitero por la ĵaŭdo, Venuso por la vendredo, Saturno por la sabato, kaj Apolo kiel Suno por la dimanĉo (Walters Art Museum).

Estas sep tagoj en semajno laŭ la gregoria kalendaro, kun diferencaj, sinsekvaj kaj ciklaj nomoj: iliaj esperantaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo. La tagojn de la semajno oni nomis el epoko de Romio reference al la sep planedoj de la klasika astronomio. Ankaŭ oni nombras ilin, starte ĉu el dimanĉo, ĉu el lundo aŭ el sabato laŭ la koncerna socio kaj tradicio. Ekzemple inter eŭropaj lingvoj nur la portugala lingvo nombras el dua ĝis sesa por lundo ĝis vendredo, kiel heredo de araba kulturo; ankaŭ en araba lingvo oni nomas la tagojn de la semajno.

Greklatina tradicio[redakti | redakti fonton]

La plej antikva referenco al asocio inter la sep tagoj de la semajno kun ĉielaj korpoj estas en la titolo de la verko (perdiĝinta) de Plutarko (46-120 n.e.) titolita Kial la tagoj de la semajno nomumitaj laŭ la planedoj sekvas ordon diferencan disde la realo?[1] Inter la 1-a kaj 3-a jarcentoj la Romia Imperio anstataŭis laŭgrade la romian kalendaron (semajno de la merkato) de ok tagoj per la semajno septaga. La ordo de la tagoj estis Suno, Luno, Ares, Hermes, Zeŭso, Afrodita, kaj Ĥronos, nomitaj laŭ la ĉielaj korpoj kiu prezidis la unuajn horojn de ĉiu tago, laŭ la astrologio de la helenisma epoko. El Grekio la planedaj nomoj de la semajno pasis al romianoj, kaj de la latina al aliaj lingvoj de la sudo kaj okcidento de Eŭropo, kaj siavice al aliaj lingvoj kiuj estis influitaj de tiuj.

La ptolemea sistemo de planedaj sferoj asertas, ke la ordo de la ĉielaj korpoj, el plej malproksima al plej proksima al la Tero estas jena: Saturno, Jupitero, Marso, Suno, Venuso, Merkuro, Luno, aŭ, objektive, la planedoj ordiĝas el plej malrapidaj al plej rapidaj laŭ ili aperas en la nokta ĉielo.[2]

Tago:
Dimanĉo
Suno
Lundo
Luno
Mardo
Marso
Merkredo
Merkuro
Ĵaŭdo
Jupitero
Vendredo
Venuso

Sabato
Saturno
Antikva greka ἡμέρα Ἡλίου
hêméra Hêlíou
ἡμέρα Σελήνης
hêméra Selếnês
ἡμέρα Ἄρεως
hêméra Áreôs
ἡμέρα Ἑρμοῦ
hêméra Hermoú
ἡμέρα Διός
hêméra Diós
ἡμέρα Ἀφροδίτης
hêméra Aphrodítês
ἡμέρα Κρόνου
hêméra Krónou
Latino dies Sōlis dies Lūnae dies Martis dies Mercuriī dies Jovis dies Veneris dies Saturnī
Itala domenica lunedì martedì mercoledì giovedì venerdì sabato
Hispana domingo lunes martes miércoles jueves viernes sábado
Portugala domingo segunda-feira terça-feira quarta-feira quinta-feira sexta-feira sábado
Angla Sunday Monday Tuesday Wednesday Thursday Friday Saturday
Rumana duminică luni marţi miercuri joi vineri sâmbătă
Franca dimanche lundi mardi mercredi jeudi vendredi samedi
Galega domingo luns
segunda feira
martes
terceira feira
mércores
cuarta feira
xoves

quinta feira

venres

sexta feira

sábado
Kataluna diumenge dilluns dimarts dimecres dijous divendres dissabte
Astura domingu llunes martes miércoles xueves vienres sábadu
Friula domenie lunis martars miercus joibe vinars sabide
Napola Dummeneca Lunnerì Marterì Miercurì Gioverì Viernarì Sabbato
Filipina Linggo Lunes Martes Miyerkules Huwebes Biyernes Sábado
Sarda dominiga lunis martis mercuris giobia chenabura sappadu
Interlingua Dominica Lunedi Martedi Mercuridi Jovedi Venerdi Sabbato
Ido Sundio Lundio Mardio Merkurdio Jovdio Venerdio Saturdio
Esperanto dimanĉo lundo mardo merkredo ĵaŭdo vendredo sabato
Irlanda An Domhnach
Dé Domhnaigh
An Luan
Dé Luain
An Mháirt
Dé Máirt
An Chéadaoin }
Dé Céadaoin
An Déardaoin
Déardaoin
An Aoine
Dé hAoine
An Satharn
Dé Sathairn
Skotgaela Di-Dòmhnaich/Didòmhnaich Di-Luain/Diluain
Di-Màirt/Dimàirt
Di-Ciadain/Diciadain
Di-Ardaoin/Diardaoin
Di-Haoine/Dihaoine
Di-Sàthairne/Disathairne
Kimra dydd Sul dydd Llun dydd Mawrth dydd Mercher dydd Iau dydd Gwener dydd Sadwrn
Kornvala Dy' Sul Dy' Lun Dy' Meurth Dy' Mergher Dy' Yow Dy' Gwener Dy' Sadorn
Bretona Disul Dilun Dimeurzh Dimerc’her Diriaou Digwener Disadorn
Manksa Jedoonee Jelune Jemayrt Jecrean Jerdrein Jeheiney Jesarn
Albana E diel E hënë E martë E mërkurë E enjte E premte E shtunë
Turka Pazar Pazartesi Salı Çarşamba Perşembe Cuma Cumartesi
Eŭska Igandea Astelehena Asteartea Asteazkena Osteguna Ostirala Larunbata
Persa یک شنبه دو شنبه سه شنبه چهار شنبه پنج شنبه جمعه شنبه
Hebrea ראשון שני שלישי רביעי חמישי שישי שבת
Pola niedziela poniedziałek wtorek środa czwartek piątek sobota

Ĝermana tradicio[redakti | redakti fonton]

La ĝermanaj popoloj adaptis la sistemon enkondukita de la romianoj sed ili uzis siajn proprajn diojn anstataŭ la romiajn diojn (kun la escepto de la sabato) en procezo nomita interpretatio germanica (simila al la interpretatio graeca kaj al la interpretatio romana) pri asimilado de diaĵoj el najbaraj popoloj. Oni ne konas precize la daton kiam okazis tio, sed eble posterior la jaro 200 kaj antaŭ la enkonduko de kristanismo dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj, post la falo de la Romia Imperio.[3] Tiu periodo estas posta al tiu de la praĝermana lingvo, sed ankoraŭ koresponde kun la etapo de nediferencitaj okcidentĝermana lingvaro. La nomoj de la tagoj de la semajno en la skandinavaj lingvoj ne estis prenitaj rekte el latina, sed ili estis prenitaj el nomoj en la okcidentĝermanaj lingvoj.

Esperanto Dimanĉo Lundo Mardo Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato
Tago (angla):
por komparo
Sunday
Suno, Sunna/Sól
Monday
Mona/Máni
Tuesday
Tiw/Tyr
Wednesday
Woden/Odino
Thursday
Thunor/Thor
Friday
Frige aŭ Freja
Saturday
Saturno
Anglosaksa Sunnandæg Mōnandæg Tīwesdæg Wōdnesdæg Þunresdæg Frīgedæg Sæternesdæg
Malnovsaksa Sunnundag *Mānundag *Tiuwesdag *Thingesdag Wōdanesdag *Thunaresdag Frīadag *Sunnunāƀand, *Satarnesdag
Malnovaltgermana Sunnûntag Mânetag Zîestag Wuotanestag Donarestag Frîjatag Sunnûnâband, Sambaztag
Mezmalaltgermana Sunnedag Manedag Dingesdag Wodenesdag Donersdag Vrīdag Sunnenavend, Satersdag
Germana Sonntag Montag Dienstag, Ziestag (Alemangermana) Mittwoch (pli malnova Wutenstag) Donnerstag Freitag Sonnabend, Samstag
Jido Zuntikזונטיק Montikמאנטיק Dinstikדינסטיק Mitvokhמיטוואך Donershtikדאנערשטיק Fraytikפרײַטיק Shabbesשבת
Luksemburga Sonndeg Méindeg Dënschdeg Mëttwoch Donneschdeg Freideg Samschdeg
Skota Saubath, Sunday Monanday Tysday Wadensday Fuirsday Friday Seturday
Nederlanda zondag maandag dinsdag woensdag donderdag vrijdag zaterdag
Afrikansa Sondag Maandag Dinsdag Woensdag Donderdag Vrydag Saterdag
Platgermana Sünndag Maandag Dingsdag Middeweek, Goonsdag (rare Woonsdag) Dünnerdag Freedag Sünnavend,Saterdag
Okcidentfrisa snein moandei tiisdei woansdei tongersdei freed sneon,saterdei
Saterfrisa Sundai Moundai Täisdai Middewíek Tuunsdai Fräindai Snäivende, Sneeuwende
Helgolanda Sendai Mundai Taisdai Meddeweeken Tünnersdai Fraidai Senin
Amruma/Nordfrisa söndai mundai teisdai wäärnsdei (Amrum), weedensdai (Föhr) süürsdai (Amrum), tüürsdai (Föhr) freidai söninj-er, saninj-er
Frisa de Sylt Sendai Mondai Tiisdai Winjsdai Türsdai Friidai Seninj-en
Islanda sunnudagur mánudagur þriðjudagur miðvikudagur fimmtudagur föstudagur laugardagur
Malnovnordlanda sunnudagr mánadagr tysdagr óðinsdagr þórsdagr frjádagr laugardagr,sunnunótt
Feroa sunnudagur mánadagur týsdagur mikudagur,ónsdagur (Suðuroy) hósdagur, tórsdagur (Suðuroy) fríggjadagur leygardagur
Nynorsk Norvega sundag/søndag måndag tysdag onsdag torsdag fredag laurdag
Bokmål Norvega søndag mandag tirsdag onsdag torsdag fredag lørdag
Dana søndag mandag tirsdag onsdag torsdag fredag lørdag
Sveda söndag måndag tisdag onsdag torsdag fredag lördag
Dalekarla sunndag mondag tisdag ųosdag tųosdag frjådag lovdag

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Mapping Time, The Calendar and History, Richards, E.G. Oxford 1999. p. 269)
  2. Falk, Michael (19a de marto 1999). «Nombres astronómicos para los días de la semana». Journal of the Royal Astronomical Society of Canada 93 (1999-06): 122-133. Bibcode:1999JRASC..93..122F.
  3. see J. Grimm, Teutonic Mythology, pp. 122-123

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brown, Cecil H. (1989). «Naming the days of the week: A cross-language study of lexical acculturation». Current Anthropology 30 (4): 536-550. JSTOR 2743391. doi:10.1086/203782.
  • Falk, Michael (1999). «Astronomical Names for the Days of the Week». Journal of the Royal Astronomical Society of Canada 93: 122-133. Bibcode:1999JRASC..93..122F. doi:10.1016/j.newast.2003.07.002.
  • Neugebauer, Otto (1979). Ethiopic astronomy and computus, Österreichische Akademie der Wissenschaften, philosophisch-historische klasse, sitzungsberichte, 347 (Vienna)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]