Trebatice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trebatice, hungare Vágterbete estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Piešťany.

Trebatice situas en la plej griza parto
Preĝejo en Trebatice

Bazaj informoj

Situo

Trebatice situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vrbové-Piešťany. La lasta urbo troviĝas je 5 km-oj.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. En la 2-a jarcento pragermanoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 en formo "Trebeta". En 1828 vivis tie 679 vilaĝanoj en 96 domoj. En 1831, 1849, 1855 kaj en 1866 pro ĥolero 63 loĝantoj mortis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Vágterbete 1074 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto Nové Mesto nad Váhom, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Trebatice 1234 homoj, (1226 slovakoj).

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  • Hungara Vikipedio