Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 16

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Mankas io en paĝo de "Lastaj ŝanĝoj"[redakti fonton]

Ĉu oni modifis la paĝon Lastaj ŝanĝoj?. Mankas la intervikio, kaj eble alio, ĉu?

Tonyo 22:38, 5. Nov 2006 (UTC)

La intervikioj estas delonge for. Mi estis inter la petintoj forigi ilin de tiu paĝo. Ni tre multe rigardas tiun paĝon, kaj estas neracie kun ĝi elŝuti el la reto ĉiufoje longengan multbitokan liston de la lastoŝanĝaj paĝoj en alilingvaj vikipedioj. Des pli, ke plejmulto de tiuj ligoj ne estis uzataj, dum aliaj mankis. Espereble, neniu insistos pri restarigo de tiu intervikia listo en "Lastaj ŝanĝoj". - Slavik IVANOV 22:50, 6. Nov 2006 (UTC)
Lastaj ŝanĝoj en aliaj lingvoj aperas en aparta paĝo Vikipedio:Lastaj ŝanĝoj en aliaj lingvoj. la ligilo tien aperas en la supro de la la paĝo lastaj ŝangoj Arno Lagrange  08:43, 7. Nov 2006 (UTC)
Dankon pro la informo.
Dume, alia demando; kiam ni devas ŝanĝi la novajn "Artikolon de la semajno" kaj "Kunlaboraĵon de la semajno"?
Tonyo 22:34, 7. Nov 2006 (UTC)
Mi nun aktualigis la rubrikojn "Artikolo de la semajno" kaj "Kunlaboraĵo de la semajno". La aktualigo okazis tiom malfrue, ĉar mi pro personaj kialoj dum la pasintaj tagoj apenaŭ uzis la interreton, kaj malofte aliaj ol mi faras ĉi tiujn aktualigojn. Tamen aliaj povus fari, kaj mi ĝojus se aliaj helpus al mi per tio, ke ili foje dimanĉvespere aŭ lunde aktualigas ĉi tiujn rubrikojn. Marcos 19:25, 8. Nov 2006 (UTC)

Ankoraŭfoje pri Vikipediistaj paĝoj[redakti fonton]

Mi rimarkas ke en nia lasta diskuto pri Vikipediistaj paĝoj, ni ne venis al konkludo pri tio, ĉu ni malpermesu mensogojn sur tiuj paĝoj aŭ ne. Dum mi kaj Slavik argumentis, ke ni ja malpermesu mensogojn, Ssire argumentis ke ni tute ne redaktu aliulan Vikipediistan paĝon (dum Petro provis konvinki nin, ke li ne mensogis). Laŭ mi ne tro gravas ĉi tiu okazo, sed se ni nun permesas ke iu skribu mensogon en sian Vikipediistan paĝon, tio poste povus esti uzata kiel argumento por fari same estonte (ofte oni ja argumentas "oni tiel faris antaŭe, do kial nun fari alimaniere"). Kaj mi certe ne volas, ke iĝu kutimo, ke ni akceptu mensogojn sur Vikipediistaj paĝoj.

Intertempe, mi kontrolis la regulojn de aliaj Vikipedioj pri Vikipediistaj paĝoj. Kaj mi eltrovis, ke la angla Vikipedio havas regulon por trakti ĉi tiajn kazojn. Kvankam tie ankaŭ ekzistas la ĝenerala principo, ke ĉiu mem regas sian Vikipediistan paĝon, ekzistas esceptoj: En w:en:Wikipedia:User_page#Removal estas klarigite, ke la Vikipedia komunumo povas peti forigon de netaŭga teksto el Vikipediista paĝo, kaj se la koncernito ne kunlaboras, ili simple forigas la tekston de lia paĝo. Se li reenmetas la enhavon, ili eĉ povas tute forigi lian Vikipediistan paĝon.

Laŭ mi, ni ankaŭ permesu ĉi tiun escepton al la memregado de la Vikipediistaj paĝoj en nia Vikipedio. Kion pensas la aliaj? Marcos 01:20, 10. Nov 2006 (UTC)

La koncerna kazo aspektas vere escepto ege rara kaj absolute ne danĝera, ĉefe pro sia "enormeco". La nura argumento (tio povas erarigi novulojn) estas ege leĝera, nur senbaza aserto: ĉu oni plendis ke tio iun ĝenis ? (konkrete ne morale !). Mi plu favoras al absoluta respekto de la personaj paĝoj, krom en kazo de personaj insultoj, misfamigoj, kalumniadoj aŭ simila. Malpli gravas mensogo en paĝo iel iom privata, ol cenzurpovo, kies limojn oni ne klare povos difini: mi certas ke mi povos trovi multon en la diversaj personaj paĝoj takseblajn mensogoj. Cetere kiel agi se sur persona paĝo troviĝas nur ekstera ligo (kiel faris Tonyo ekzemple) do netuŝebla, sed enhavanta forviŝendaĵojn ? (evidente, tio lasta ne aludas al la paĝo de Tonyo) Ĉu oni formetu la ligon, tio estas forviŝi tutan paĝon pro nur unu detalo ? --Ssire 03:22, 10. Nov 2006 (UTC).
Simpla vorto : en vikipedio ne povas esti absoluaj reguloj, kvazaŭ leĝoj. Nur povas esti gvidlinioj : anstataŭ "estas malpermesite mensogi" ni diru : "bonvolu ne enmeti malveraĵojn en vian uzulan paĝon" Arno Lagrange  06:53, 10. Nov 2006 (UTC)
Pri tiu formulado, mi evidente konsentas ! Kore al ĉiuj. --Ssire 08:05, 10. Nov 2006 (UTC)

Ni neglektu tiujn, kiuj volas altiri atenton pro iu ajn kaŭzo ... Narvalo 18:32, 10. Nov 2006 (UTC)

Plaĉas al mi tiaj vikipediistaj paĝoj de tiuj supermanoj (dekoj da ŝablonoj...), sed bedaŭrinde tiuj supermanoj faris por vikipedio minimumon. Do kial fanfaroni per tio, kion mi scias. Por kiu kaj por kio estas tio? Por nenio. Anstataŭ iuj parolas en Vikipedio iliaj vikipediistaj paĝoj, anstataŭ mi miaj vikipediaj paĝoj. --Petr Tomasovsky 19:04, 10. Nov 2006 (UTC)

Dankon pro la forigo. Certe magra enhavo de Vikipediista paĝo multe pli bonas ol misgvida enhavo. Marcos 19:47, 10. Nov 2006 (UTC)

Unu el la du-tri plej grandaj retportaloj en Hungario montras artikolon el nia vikipedio [1]. Kvankam Ferenc Puskás ne estas elstara artikolo, ĝi portas unuafoje gravan informon en Hungario pri ekzisto de Esperanta Vikipedio. Narvalo 13:33, 17. Nov 2006 (UTC)

Denove pri ŭ kaj ux[redakti fonton]

Saluton diskutejo, ĉu oni aŭdas min ĉi tie?

Ĉi tio estas tre stulta, ke en la artikolo pri la franca lingvo okazas dufoje la literoj "u" kaj "x" en la vortoj de la preĝo nia patro, kaj ili ne estu "ŭ" ĉar temas pri vortoj en la franca ne esperanto, sed la komputilo emas ŝanĝi ilin tiel. Mi apartigis la literojn per spaco kaj do ili ne plu aperas kiel "ŭ", sed kompreneble estas nenecesa spaco.................................. :-)


SUKCESON!!!!!

Se vi metas komenton inter la u kaj la x ĝi malpermesas ke ili fariĝu "ŭ".

Sed mi ne povas montri ĝin ĉi tie ĉar se mi metas komenton por montri ĝi kompreneble ne estos videbla.

Por kompreni tion, vi devos klaki al "redaktu" kaj rigardi la redaktatan tekston -- ĉu klare?


Jen la rezulto

Esperanto: aŭ 
franca: aux

mirinde... :=)

Vi ankaŭ povas pli simple meti xx anstataŭ x E-o: aŭ; fr: aux. Mirakle ! ::--)) --Ssire 00:01, 27. Nov 2006 (UTC)