Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 7

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Proksimiĝas la 100.000-a artikolo[redakti fonton]

Proksimiĝas la centmila artikolo. Ĉu oni jam pensis kion fari tiurilate?

  • Oni eble prokrastigu la celebradon, kaj antaŭe ni plibonigu la faritajn artikolojn. Forviŝi ĝermetojn, kreskigi paĝetojn, unuecigi similajn artikolojn, ktp.
  • Ĉu oni inkludas en la kalkulo la apartigilojn? Eble ni ne konsideru ilin kiel verajn artikolojn, same kiel okazas ĉe la alidirektiloj.
  • Ĉu ni jam elektis la centmilan artikolon? Ĝi estu granda reprezenta kunlaboraĵo, kiel alifoje, ĉu ne? Eĉ la 99.999-a kaj la 100.001-a meritas atenton :-)

Kaj tiam ni disvastigu la novaĵon. --Tonyo 18:00, 18. Maj 2008 (UTC)

* Apartigiloj estas kalkulitaj en la nombro de artikoloj.
* Ni ne formale organizis kunlaborita 90000-a artikolo, kaj bone funkciis. (Multaj kontribuantoj provis atingi tiun prestiĝan artikolon, do multaj bonaj artikoloj estis kreitaj ĉirkaŭ tiu punkto. Tamen estus bone reklami la eventon. -- Yekrats 23:00, 18. Maj 2008 (UTC)
Ĉu ne tamen antaŭplani la centmilan? Elekti ion?--Ziko 10:25, 19. Maj 2008 (UTC)
Ĉu entute eblas influi la kalkulmekanismon teknike je ebene de nur unu vikipedio? Ĉar se tio ne eblas, tiam ni devas ne diskuti kiel nombri, sed ni povas nur kunhelpi, ke la 100000-a artikolo estu bona. DidiWeidmann 21:24, 19. Maj 2008 (UTC)
* Kie ŝcias kial la vikipedio en esperanto estas malpli granda ol la vikipedio en volapük (99 215 kontraŭ 116,292. ? --Solarus 16:06, 30. Maj 2008 (UTC)
La Volapuka Vikipedio konsistas ĉefe el robote kreitaj artikoloj. La artikoloj do estis kreitaj surbaze de iuj statistikaj tabeloj, kaj apenau enhavas informojn, kiujn oni ne povus prezenti per simplaj tabeloj. Do la Volapuka Vikipedio ẽn sia nuna formo ne vere estas enciklopedio. Marcos 16:11, 30. Maj 2008 (UTC)

Mi esperas ke oni nepre ne havos planitan "centmilan artikolon". Ne gravas kiu estas tiu artikolo (kaj ĉiuokaze dependas multe de la maniero de nombrado). Estas sensence provi manipuli la vikipedion por aperigi la artikolojn en tiu vico, kiu efektivigos la antaŭan elekton. Tiuj, kiuj emas festi centmilan artikolon, simple lasu ke iu artikolo hazarde fariĝu tio, kaj poste kalkulu pri kiu artikolo temis.

Voĉdonado en Vikimedio[redakti fonton]

Bedaŭrinde en la paĝaro pri la vikimedia balotado ankoraŭ ne estas fintradukita. Faros pli bonan impreson kiam estos. Ĉu kelkaj el vi volas kunplutraduki?--Ziko 20:25, 19. Maj 2008 (UTC)

ha ! Ziko se vi sciigintus ke vi mem tradukadas la paĝojn ni ne duope estus tradukintaj la saman paĝon ! Cetere en Meta estas aldonaĵo kiu ebligas x-e redakti kaj unikode elmontri kiel ĉi-tie. Arno Lagrange @ 23:29, 19. Maj 2008 (UTC)
La balota intefaco estas nun preskaŭ tute tradukita krom la proklamoj de la kandidatoj. En iuj pasintaj jaroj (vidu kandidatiĝo en 2006) mi kandidatiĝis emfazante lingvan demokratecon, sed mi nun rezignas pri tiu batalo. En Vikimedio same kiel en multaj aliaj sferoj, estas observeble paŝ-post-paŝa transiro de elmontrita multlingveco al fakta uzo nur de la angla lingvo. Ĉi-jare el 15 kandidatoj nur kvin estas neanglalingvanoj (unu nederlandano, unu ĉino loĝanta en Germanio, unu ruso loĝanta en Aŭstralio, unu finno, unu israelano) kiuj tamen ĉiuj redaktis siajn proklamojn nur en la angla. La aliaj estas angloj, usonanoj, kanadanoj. 70% de la kandidatoj elvenas el parolantaro de iu lingvo denaske parolata de 6% de la monda loĝantaro. Mi montris tion en grafiko videbla tie. Se mi ĝisdatigus ĝin, montriĝus ke la evoluo de Vikimedio pluiras al pligrandigo de la loko de la angla en decidaj medioj dum redaktantaro kaj artikolaro kreskas inverse : la angla lingvo tie malplialtiĝas meze de la diverseco de la lingvoj kiu emas kreski. Arno Lagrange @ 15:18, 31. Maj 2008 (UTC)
Tiuj kandidatoj en la nuna baloto, kiuj laŭ siaj prezentoj kaj respondoj al demandoj povus plej bone defendi lingvan/kulturan diversecon kaj demokratiecon en la Vikimedia Fondaĵo, estas laŭ mi Ting Chen (kiu rekte mencias lingvan kaj kulturan diversecon en sia prezento, kaj mem parolas kvar lingvojn) kaj Harel Cain (kiu ankaŭ parolas kvar lingvojn, kaj venas de pli malgranda projekto, la hebrea Vikipedio). Do mi invitas aliajn subtenantojn de lingva kaj kultura diverseco kaj demokratieco subteni tiujn du kandidatojn, kiuj ankaŭ laŭ aliaj kriterioj estas elektindaj. Marcos 18:49, 31. Maj 2008 (UTC)

Propono de traduko de la semajno[redakti fonton]

Mi proponis kiel kandidaton por traduko de la semajno la esperantan artikolon pri Tibor Sekelj: [1]. Oni povas voĉdoni por ĝi; ankaŭ konvenas plibonigi la francan tradukon, proponatan kiel kromfonton. --Tonyo 21:45, 19. Maj 2008 (UTC)

Artikoloj sen frazoj[redakti fonton]

Mi alklakis "hazarda paĝo" kaj vidis artikolojn kiuj ne enhavas eĉ unu frazon. Fakte estas multaj de tiaj artikoloj en la kategorio Kategorio:Ĝermoj pri Brazilo, ekz. Matias Barbosa, Biquinhas, Bom Jesus do Amparo. Kion ni povas fari pri tiaj artikoloj? Ĉu nenion? Eb.eric 03:52, 20. Maj 2008 (UTC)

Fakte ni diskutis pri tiaj artikoloj dum la granda volapuka skandalo. Mi ne scias kion fari, ĉar ellaborado signifus nerekte pravigi tiun artikolspamadon. Kaj malmultaj el ni havas emon malŝpari sian tempon por artikoloj pri lokoj kiujn nur malmultaj legantoj iam legos. Aliflanke malbelas kaj damaĝas al la prestiĝo de nia lingvoversio havi multe da tiaj artikolaĉoj...--Ziko 14:13, 20. Maj 2008 (UTC)
Ĉu eblas movi ilin el la artikola nomspaco kaj en alian nomspacon? (ekz. Vikipedio:Malsufiĉe grandaj ĝermoj/ARTIKOLO) Tiel se iu volas verki artikolojn pri tiuj temoj, la informo ankoraŭ estos en la vikipedio, sed ĝi ne ĝenos aliulojn. - Eb.eric 14:31, 20. Maj 2008 (UTC)

Eble ni povas savi ilin? Se 26 Vikipediistoj laborus po 3 frazojn en 34 artikojn komence de certa litero, la tasko estus finita. Mi voluntus ripari la grandan C*-grupon. -- Yekrats 14:58, 20. Maj 2008 (UTC)

Bonan ideon, Yekrats. Mi riparos la A-grupon. --Niko, 19:04, 20 Maj 2008 (UTC)
Pli bone forigi ĉiujn kaj eldoni forton, tempon por pli gravaj artikoloj. Narvalo 19:43, 20. Maj 2008 (UTC)
Se iuj emas investi sian energion en tiun aferon, tio ja estas bona afero. Mi persone ne emas investi mian energion en tion, kaj la artikoloj, kaj se la aliaj ne sukcesos enmeti frazojn en ĉiujn tiajn artikolojn, ni certe forigu ĉiujn senfrazajn artikolojn. Marcos 21:00, 20. Maj 2008 (UTC)

Rigardu la ĝermojn pri Germanio, 12.000. Ĉiuj kun po tri frazoj, tamen ĝermoj. Ni lasu ilin kiel monumenton de hontaĵo, kaj ene de la estontaj jardekoj iuj brazilanoj, germanoj ktp. eble iom post iom plibongos ilin...--Ziko 21:19, 20. Maj 2008 (UTC)

Jes, tiaj artikoloj estas ja hontindaj. Sed niaj nur alternativoj estas forigo aŭ plibonigo. Ĉu ni forigos 13mil artikoloj? Al mi, amasforigo nun (kiam ni tre apudas la 100mil mejlŝtono) estas pli malbonega ol iama (aŭ neniama) plibonigo. Ja pli malbone, mi pensas ke iom da la germanaj vilaĝoj nun ne ekzistas. (Ĉu lastatempe administre kunigita?) Mi opinias ke nia Vikipedio estus pli sana sen tiaj embarasaj kaj zombiaj artikoloj, sed kie komenci? -- Yekrats 23:03, 20. Maj 2008 (UTC)
Ĉu ne eblas enmeti tiajn artikolojn (kiuj havas neniun frazon) en la "Vikipedio:" nomspacon kaj tie uzantoj kiuj volas plibonigi ilin povas movi ilin en la principan nomspacon poste? Mi pensas ke kiam la vikipedio havas 100.000 artikolojn multaj da homoj atentos ĝin kaj povos diri ke ĝi ne vere havas 100.000 artikolojn pro la amaso da malplenaj artikoloj. Tial laŭ mi estus multe pli bone forigi ilin antaŭ ol ni atingos cent mil. Plue, mi ne volas verki tiajn artikolojn ĉar mi ne scias iun ajn pri tiuj lokoj kaj ĉiu miaj informoj devenus de la tabeloj jam en la artikoloj... Ne estas tre interesa. Eb.eric 23:58, 20. Maj 2008 (UTC)
Se ni entute parolu pri forigo de tiuj ĝermoj, tio koncernu nur la artikolojn pri komunumoj kun malpli ol 5000 enloĝantoj. Aldone necesus robota forigo, ĉar mi ne povas imagi ke iuj administrantoj mane forigos milojn da artikoloj.
Tamen mi eĉ ne certas ĉu entute necesas tia forigo. La paĝoj estas validaj ĝermoj facile plilongigeblaj, eĉ se pro la granda kvanto da ili la plej multaj certe ne tiel baldaŭ plilongiĝos. Estas tre informplenaj tabeloj en la artikoloj, kaj utilaj mapoj kaj blazonoj.
Mi konsentas ke tiaj artikoloj ne estas bona reklamo por Vikipedio, kaj tial ni certe ne permesu estontan amasan kreon de similaj artikoloj. Sed mi ankaŭ ne vidas nun sufiĉe da bonaj argumentoj por investi nianenergion en forigo de tiuj jam ekzistantaj artikoloj.
Certe la artikoloj iam devos esti aktualigataj (unue la nomoj de la komunumestroj, iam poste ankaŭ la nombroj de enloĝantoj kaj eventuale aliaj informoj). Se dum la venontaj jaroj neniu roboto faros tiun aktualigan laboron, tio certe estus aldona kialo por forigo – sed nun ĝi laŭ mi ankoraŭ ne estas kialo. Marcos 00:28, 22. Maj 2008 (UTC)
Mi samopinias. Ni antaŭe interkonsentis, ke ni ne plu amase kreu artikolojn per robotoj sed tamen konservu tiujn, kiuj jam estis kreitaj. Thomas Guibal 08:54, 22. Maj 2008 (UTC)
Dum la Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj mi lernis ŝati la ĝermojn ekz. pri germanaj komunumoj, urb(et)oj ktp., ĉar ili sciigas pri la ekzistado de tiu ĉi lokoj kaj oni ne povas konfuzi ekz. Finsterwalde (germana) kaj Finsterwolde (nederlanda), sen tiuj ĉi ĝermoj la esplorado daŭrus multe pli longe - kaj mi preskaŭ certas ke iam bonvolanto plriĉigos la artikolojn. Punktor 17:02, 31. Maj 2008 (UTC)

Enciklopedio de Esperanto[redakti fonton]

Mia alvoko "Landaj Asocioj kaj Vikipedio" bedaŭrinde ne liveris multe da reagoj. Sed mi ricevis tekston kiun mi prilaborite povis enmeti en Argentina Esperanto-Ligo. Ekzistas ankoraŭ ligilo al "Esperanto en Argentino", fakte la EdE-artikolo. Jen mi enigis sub "Ekteraj ligiloj" de Argentina Esperanto-Ligo ligilon al la nova EdE-loko en Vikifontaro. Sed estus bone havi iun ŝikan ŝablonon, per kiu eblas sendi rekte al la artikolo en Vikifontaro. Ekzistas jam [tio ĉi]. Kiu teknikulo povas helpi krei ion tian? Aŭ ĉu jam ekzistas?--Ziko 18:07, 22. Maj 2008 (UTC)

Eble vi povas uzi ŝablonon {{Vikifontoj}}. Ekz-e, uzu ŝablonon:
{{Vikifontoj|Argentino}}

Alŝutu dosieron[redakti fonton]

Pardonu se mi eble maltrafis iun malnovan diskuton. Sed kial ni fakte havas ankoraŭ "alŝutu dosieron" maldekstre sub "iloj", se oni alŝutu nuntempe al la Komunejo?--Ziko 23:20, 22. Maj 2008 (UTC)

Alŝutado de bildoj ankoraŭ estas leĝa. Ni havas novan Regularon pri justa uzo, kaj alŝutitaj bildoj bezonas ŝablonon pri kopirajta statuso. Kopirajtitaj ("justa uzo") bildoj nur povas esti alŝutita sub la regularo, kaj kun ŝablono {{Informkesto justa uzo}}. Se vi havas demandoj pri specifa alŝutota bildo, bonvolu demandi. -- Yekrats 00:06, 23. Maj 2008 (UTC)

Havenurboj[redakti fonton]

Multaj urboj en Brazilo kaj Portugalio nomiĝas "Porto X", tiel estas, "Haveno X", exemple Porto Ferreira, Porto Primavera, Porto Alegre, Porto. Tiel okazas en aliaj landoj, ŝajnas al mi. Ĉu ni nomu artikolojn pri ili "Haven(urb)o Ferreira", "Haven(urb)o Primavera", ktp. aŭ ili restu nacilingve?Roberto 13:18, 23. Maj 2008 (UTC)

Miaopinie, ili nepre restu nacilingve. "Porto" estas rigardebla kiel plena parto de la nomo de la urbo, tiel ke la originala signifo de la vorto iasence malgravas (aŭ estas nur interesa laŭ etimologia/historia vidpunkto, samkiel ĉiuj aliaj urbonomoj). Se iu urbo estas sufiĉe grava por meriti esperantigon, mi do sugestas konservi la formon "Porto" : vidu ekz. Porto-Alegro. Thomas Guibal 13:43, 23. Maj 2008 (UTC)

Malĝustaj indikoj ĉe dosieroj alŝutitaj de Petro[redakti fonton]

Mi rimarkis ke Petro foje aldonis kopirajt-indikojn al la de li alŝutitaj bildoj, kiuj ŝajnas esti malĝustaj. Ekzemple Dosiero:Adina MANDLOVÁ1.jpg estas kopio de ĉi tiu bildo el la interreto; Petro indikis ke la dosiero estas sub GDFL, sed indikis nenion pri la deveno de la bildo; la fakto, ke neniu alia Vikipedio uzas enhavas bildon de Adina Mandlová ŝajnas indiki ke tiu bildo ne estas libera. Ĉe Dosiero:Adina MANDLOVÁ.jpg, Petro indikis, ke li mem kreis la dosieron; sed al mi la dosiero aspektas kvazaŭ li uzis iun ekzistantan bildon, kaj nur aldoni novan fonon; tamen tiukaze necesus respekti la kopirajton de la origina bildo. La sama problemo aperas ĉe Dosiero:Služovice.jpg; denove Petro indikis ke li kreis la bildon (kiu kunigas kvar fotojn), sed ne indikas ĉu li vere mem fotis tiujn fotojn. Ankaŭ ĉe Dosiero:Nataša GOLLOVÁ kaj Karel HOGER.jpg, li indikis ke la dosiero estas sub GDFL, kvankam la bildo ŝajnas esti el filmo, en kiu kazo ĝi plej verŝajne ne estas sub GDFL. Simile aperas la GDFL-indiko ĉe la Dosiero:MBaroš.jpg, sed mankas informo pri kiu faris la foton, kaj ĉu la fotisto vere eldonis la bildon sub GDFL. Verŝajne estas multe pli da tiaj kazoj. Mi jam demandis al Petro pri ĉi-rilata problemo,sed li ne respondis.

Kion ni faru pri tiu problemo? Se Petro ne emos kunlabori pri la afero, aliaj devos trafosi ĉiujn liajn alŝutojn, kaj forigi dubindajn permesil-indikojn. Sed espereble li tamen kunlaboremos... Marcos 21:18, 23. Maj 2008 (UTC)

Mi faris paĝon por tia disputita bildo: Vikipedio:Disputitaj bildoj. Se ni ne povas determini se la fonto estas libera, ni povas permesigi la bildojn sub "justa uzo" aŭ devas forigi ilin. -- Yekrats 17:10, 24. Maj 2008 (UTC)

Tron Øgrim[redakti fonton]

Esperanta Vikipedio malhavas artikolon pri Tron Øgrim , forpasinta norvega komunisto, ĵurnalisto, verkisto, aktiva vikipediisto kaj Esperantisto ! Artikoloj pri li ekzistas en diversaj lingvoj : en, fi, fr, nn, no, sv. NEL mallonge infomis pri lia forpaso : http://www.esperanto.no/index_esp.shtml. Mi eksciis pri li legante la paĝon pri forpasintaj vikipediistoj kien mi enmetis sciigojn pri Avtandil Abuladze kaj Bill O'Ryan. Arno Lagrange @ 23:24, 23. Maj 2008 (UTC)

Mi aldonis la artikolon tradukante el la anglalingva artikolo. Bonvolu kontroli mian tradukon (mi dubas pri iuj esprimoj; vidu Diskuto:Tron Øgrim) kaj ampleksigi la artikolon ekzemple el la norveglingva artikolo. De hieraŭ la nombro da artikoloj trapasis la nombron 99 mil : nur mil ĝis la mejloŝtono cent mil, sed ne kalkulu kun mi por atingi tion : mi bezonis preskaŭ kvin horojn por finredakti tiun solan artikolon ! AL @ 16:47, 25. Maj 2008 (UTC)

Mi aldonis tiun artikolon kiel proponon por "Traduko de la semajno": [2] . Se finfine ĝi ne sukcesas, estus tamen bone ĝin traduki al la nacilingvaj Vikipedioj. --Tonyo 16:12, 27. Maj 2008 (UTC)

Subtenantoj serĉataj por Esperanto-portalo en germana Vikipedio[redakti fonton]

Karaj la enkonduko de Esperanto-portalo en germana Vikipedio postulas subtenantojn! Kiu regas germanan lingvon kundiskutu sub: Diskuto pri Esperanto-portalo en germana Vikipedio DidiWeidmann 16:40, 25. Maj 2008 (UTC)

Ah, dankon pro la subteno, ial venis neniuj respondoj post sciigo en la diskutpaĝo de de:Esperanto.--Ziko 20:20, 26. Maj 2008 (UTC)
Danke für eure Unterstützung, das Portal:Esperanto ist eingerichtet.-- Ziko 16:33, 2. Jun. 2008 (CEST)

Vandalismo[redakti fonton]

Je la elstara artikolo Kalgario, la kvar lastaj redaktoj farita de IPuloj estas vandalismaj kaj forigendaj. Dankon! Eb.eric 22:33, 25. Maj 2008 (UTC)

Dankon al DidiWeidmann por lia kontrolo. Eb.eric 14:10, 26. Maj 2008 (UTC)

Usonaj universitatoj[redakti fonton]

Eĉ se en la angla la Universitato de Kalifornio, Berkeley indikas la urbon Berkeley per komo, en Esperanto pli taŭgus la formo Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Kion aliuloj pensas? --Niko, 4:59, 30 Maj 2008 (UTC)

Mi pensas ke "ĉe" ne devas esti uzata. Mia universitato (Universitato de Toronto Skarboro) estis nomata "...ĉe Skarboro" sed ial oni ŝanĝis ĝin kaj nun la "ĉe" ne ĉeestas. Estas do verŝajne kialo por la malapero de "ĉe". Ankaŭ ĉu ĝi vere estas malgramatike forlasi ĝin? Eb.eric 06:12, 30. Maj 2008 (UTC)
Mi foje uzis la komo-sistemon por nomi urbojn, sed oni diris al mi ke nur anglaparolantoj faras tion. Ekzemple, anglaparolanto uzas la formon Vankuvero, Kanado sed la cetera mondo (inkluzive de esperantistoj) preferus la pli internacian formon Vankuvero (Kanado). Tial mi dubas, ke ni uzu la komo-sistemon por universitataj nomoj. Mia demando do estas, kiel ni nomu universitatojn kiel la Universitaton de Kalifornio ĉe Berkeley. --Niko, 14:10, 30 Maj 2008 (UTC)
En la nomo "Universitato de Kalifornio, Berkeley, la komo ne estas uzata kiel en anglaj urbaj nomoj, ĉar ĝi ne estas "Berkeley, California" sed "...Calfifornia, Berkeley". Ĝi estas iom kiel ":", ekz. UdeK: Berkeley. Uzi simple "Universitato de Kalifornio Berkeley" estas gramatike ĝuste, ekzemple vidu "Identigaj priskriboj" en la PMEG (ekz. la monato Decembro, la urbo Pekino...) Tiel la esperantigo de la nomo tre similas ĝia originala angla versio. Eb.eric 14:49, 30. Maj 2008 (UTC)
Pli atente legu pri identigaj priskriboj en PMEG, kaj komparula tieajn ekzemplojn kun la nuna kazo. La identiga priskribo "montras la identecon de la afero". En nia kazo "Berkeley" ne montras la identecon de la universitato, sed ĝian lokon. La universitato ne nomiĝas simple "Berkeley". Kiel vi povas vidi en PMEG, ĉiuj ekzemploj tie havas kiel identigan priskribon la nomon de la afero. Do la uzo de "Universitato de Kalifornio Berkeley" estus malĝusta.
Ankaŭ la komo ne ĝustigas la aferon en Esperanto. La sola solvo en Esperanto estas ligi la du partojn per iu prepozicio kiel "ĉe", "en" aŭ "apud". Marcos 16:16, 30. Maj 2008 (UTC)
Marcos, mi konsentas. Vi pravas, ke "Berkeley" ne estas la nomo de la Universitato, sed la loko. Mi kredas ke "ĉe" estas la plej taŭga prepozicio por la afero, precipe ĉar jam ekzistas universitatoj kun "ĉe"-nomoj. --Niko, 16:52, 30 Maj 2008 (UTC)
Mi ne bone komprenas kial "ĉe" estas taŭga prepozicio... Laŭ mia kompreno, universitatoj estas ene de la urboj, do ni uzu en. Yuu eo 18:19, 30. Maj 2008 (UTC)
Mi ankoraŭ pensas ke eblas skribi la nomo sen prepozicio. Jes, "Berkeley" ne estas ĝia nomo sed ĝi montras kiun kampuson oni priparolas. Uzi "ĉe" ne ĝenas min. Mi nur eldiras mian opinion. Eb.eric 18:01, 30. Maj 2008 (UTC)

Aboca ordo[redakti fonton]

Mi rimarkis, ke en kategorioj la ĉapelitaj literoj aperas post la senĉapelaj. (Ekzemple, ĉi tie Ĉeĥio sekvas la aliajn.) Ĉu ni kapablas esperantigi la abocan ordigsistemon (a b c ĉ...)? --Niko, 05:06, 30 Maj 2008 (UTC)

Tio povas esti aranĝita nur el la programaro MediaWiki. Uzulo Gangleri iam eklaboris pri tio. Mi ne scias kiel statas la projekto nun. Atende estas ebleco friponi la sistemon uzante h-sistemajn ordigŝlosilojn kiaj [[Kategorio:Universitatoj_la%C5%AD_landoj|Cheĥio]] Tiam Ĉeĥio aperos je Cheĥio. Arno Lagrange @ 22:13, 30. Maj 2008 (UTC)

Ŝablono UK-oj[redakti fonton]

Ĉu ni ne havu ŝablonon por UK-oj, tian keston, en kiu oni notas skeme la daton, kiom da partoprenantoj ktp.?--Ziko 17:25, 30. Maj 2008 (UTC)

Jes, estas bona ideo havi informkestojn en la artikoloj pri la unuopaj UK-oj, kaj krei ŝablonon por pli facile krei tiujn informkestojn. Marcos 21:40, 30. Maj 2008 (UTC)
Ĉu vi scias kiu bone kapablas tion?--Ziko 22:13, 31. Maj 2008 (UTC)
Aldono: mi komencis provi (vidu UK 1905), kaj daŭrigos...--Ziko 10:58, 1. Jun 2008 (UTC)

Reformo de diskutejo[redakti fonton]

Laŭ mi, estas tro da neutilaj vortoj kaj grafikaĵoj en la supro de la paĝo. Anstataŭe, estu ligiloj al sub-diskutejoj: pri lingvaĵoj, pri artikoloj... La problemo kun la nuna tro ĝenerala diskutejo estas la troeco da kontribuoj, tiel ke jam post du semajnoj diskuto estas enarkivigita.--Ziko 11:35, 31. Maj 2008 (UTC)

La prezento de la diskutejo estis antaŭ ne longe plibeligita kaj simpligita (forigo de la multnombraj ligoj al arkivigitaj diskutoj, ktp...). Mi do opinias, ke la nuna aspekto de la supra parto de la paĝo estas akceptebla.
Tre gravas, ke ni konservu tian diskutejon pri ĝeneralaj kaj ĉiuspecaj temoj. Mi konsentas, ke arkivigo post du semajnoj estas tro rapida : sekcioj restu legeblaj dum tri semajnoj aŭ unu monato. Atentu tamen, ke la tempolimo estas eĉ malpli longa en pli grandaj vikipedioj kiel la angla aŭ la franca (ofte unu semajno). Thomas Guibal 12:29, 31. Maj 2008 (UTC)
Mi ofte estas tiu kiu prizorgas la arkivigon de la diskutejo ; provu malfermi la tutan diskutejon (ne nur sekcion) redaktocele, ofte vi trafos mesaĝon kiu avertas vin ke iuj foliumiloj ne eltenas paĝojn pli ol 32 kilobajtajn. Ĉe lasta arkivigo la paĝo ampleksis pli ol 90 kilobajtojn. Malnovaj arkivitaj diskutejoj estas ne forigitaj sed plu alireblaj : nur ilia traserĉo estas problema. Por tio ne estas perfekta solvo. Iuj diskutoj estis arkivitaj ne laŭ kronologio sed laŭ pritrakta temo (precipe kiam temis pri longaj diskutoj pri gravaj punktoj). Alikaze iujn temojn vi povas ŝance retrovi per iuj serĉiloj kiuj gvidos vin al malnovaj diskutoj. Eventuala plibonigo imageblas - laŭ modelo en la franclingva vikipedio - estas krei subdiskutejojn, ekzemple diskutejo por komencantoj, por teĥnikaj demandoj, pri lingvaj temoj, pri decidindaĵoj, ktp. Realigado de tio necesigas kroman laboron, ĉu indas kaj kiu pretas tion plenumi ? Arno Lagrange @ 13:55, 31. Maj 2008 (UTC)
Laŭ mi indas, konsiderante la grandecon de eo-vikipedio. Almenaŭ "artikoloj" kaj "lingvaj demandoj" estu apartaj, eble ankaŭ "ekstera agado".--Ziko 14:10, 31. Maj 2008 (UTC)
La problemo kun la divido estas ke foje diskuto komencas esti pri ne-lingva afero kaj poste estas pri lingva afero, aŭ inverse.
Laŭ mi la nuna aktiveco de la diskutejo ankoraŭ ne neprigas disdividi ĝin laŭ temoj. Sed se ĝi pliaktiviĝos, tiu disdivido baldaŭ iĝos necesa. Marcos 18:54, 31. Maj 2008 (UTC)

Ne, estas malofte ke diskuto pri lingvaĵo necesigas subite traktiĝon aliloke. Se jes, oni povas komence novan temon je tiu alia loko. Precipe malŝatas mi la nenecesajn grafikaĵojn. Estas pli bone se oni rapide vidas kio estas kio, per simplaj ligiloj (ekz. al babilejo IRC aŭ arkivo).--Ziko 20:42, 31. Maj 2008 (UTC)

Nomoj de polaj provincoj[redakti fonton]

Mi opinias, ke nuntempaj nomoj de polaj provincoj kaŭzas miskomprenojn kaj oni devas ilin redakti. Pluraj el ili estas ĝeneralaj nomoj de regionoj en limoj ne ĉiam samaj kiel limoj de respektivaj provinco. Krome kelkaj (kiel ekz. Silezio) estas ja nomoj de historiaj landoj. Ankaŭ la neoficiala afikso -i- aldonita al nomoj de ia. urbo por krei nomon de provinco (kiel Lublinio, Lubuŝio) ŝajnas al mi superflua. Por eviti ambiguecon, mi proponas la jenajn ŝanĝojn kun uzo de vorto provinco kaj respektiva adjektivo (do laŭ la sistemo uzata en pola lingvo) laŭ la skemo: nuna vikipedia nomo (pola nomo) -> proponata nomo

Varmio-Mazurio (Województwo warmińsko-mazurskie) -> Varmia-Mazuria Provinco

Grandpollando (Województwo wielkopolskie) -> Grandpollanda Provinco Grandpola Provinco

Sanktakrucio (Województwo świętokrzyskie) -> Sanktakruca Provinco

Antaŭkarpatio (Województwo podkarpackie) -> Apudkarpata Provinco aŭ Ĉekarpata Provinco (laŭ la pola nomo)

Etpollando (Województwo małopolskie) -> Malgrandpollanda Provinco Malgrandpola Provinco (en la artikolo estas proponataj aŭ Etpollando, aŭ Malgrandpolio)

Kujavio-Pomerio (Województwo kujawsko-pomorskie) -> Kujavia-Pomeria Provinco

Lubuŝio (Województwo lubuskie) -> Lubuŝa Provinco (laŭ historia nomo de urbo)

Lodzio (Województwo łódzkie) -> Lodza Provinco (ĝi estas simpla adjektivo de la nomo de Lodzo)

Lublinio (Województwo lubelskie) -> Lublina Provinco (same)

Mazovio (Województwo mazowieckie) -> Mazovia Provinco

Malsupra Silezio (Województwo dolnośląskie) -> Malsupra Silezia Provinco

Opolio (Województwo opolskie) -> Opola Provinco

Podlasio (Województwo podlaskie) -> Podlaĥia Provinco (ĉie krom vikipedio oni uzas formon kun litero ĥ, tiu ĉi formo jam enradikiĝis en Esperantujo)

Pomerio (Województwo pomorskie) -> Pomeria Provinco (ĉar Pomerio estas nomo de granda regiono ĉe preskaŭ tuta suda marbordo de Balta Maro)

Silezio (Województwo śląskie) -> Silezia Provinco (tio jam estis pridiskutata, Silezio estas nomo de historia pronclando, regiono, parto de Ĉeĥio kaj Germanio, ktp.)

Okcidenta Pomerio (Województwo zachodniopomorskie) -> Okcidentpomeria Provinco


Mi atendas viajn komentojn kaj rimarkojn. --Lohengrin 13:26, 31. Maj 2008 (UTC)

Oni devus alinomi ankaŭ nomojn de pluraj eksterlandaj regionoj, kreitaj laŭ sufikso "i" + o, kiel ekzemple pluraj usonaj landoj, kie estas Vaŝingtonio, Misisipio, la germana Brandenburgio ktp. Kerio 13:35, 31. Maj 2008 (UTC)
Ne renomu ĉiujn, sed nur eble dek procentojn el ili - hazarde elektitajn. Tio laŭos la ĝisnunan politikon en la Esperanta Vikipedio, laŭ kiu uziĝas tia I-sufikso en la landnomo "Luksemburgio", sed tute ne en "Meksiko", "Gvatemalo", "Paragvajo", "Kenjo" k.t.p. Bertilow 06:17, 2. Jun 2008 (UTC)
Bertilow en iom sarkasma maniero ĝuste elstarigis la problemon. En la Vikipedio ekzistas granda malunueco pri la uzo de "i" por distingi landon/ŝtaton disde urbo/rivero, kiam tia "i" ne ekzistas en aliaj lingvoj (kiam tiu "i" ekzistas ankaŭ en alilingvaj versioj, kiel ĉe "Alĝerio", tiam ĝi estas tute ne kritikinda).
Mi konsentas kun Kerio ke la ĝusta vojo por atingi unuecon pri la ne-oficiala uzo de "i" estas forigi ĝin en ĉiuj land- kaj ŝtatnomoj, kiuj ne havas ĝin en siaj alilingvaj nomoj. Marcos 21:07, 2. Jun 2008 (UTC)

Lastaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Saluton. Al mi ne plaĉas la supra kestego sur la paĝo "Lastaj ŝanĝoj" pro ĝia grandeco. Ĉu eblus programigi plian aldonaĵon (MediaWiki:Gadgets-definition), kiu povus "kaŝi" ĝin simile kiel kaŝeblas navigiloj? Tio ebligus al ĉiuj, kiuj ne ŝatas tiun kestegon kaŝi ĝin, tiel ke nur videblas la superskriboj "DEZIRATAJ ARTIKOLOJ", "MATURIGINDAJ ĜERMOJ" kaj "DISKUTINDAJ ARTIKOLOJ". Kore --Tlustulimu 16:59, 31. Maj 2008 (UTC)

Bonega ideo. Ankaŭ min ĝenas precipe tiu listego da "dezirataj artikoloj". Kiu aldonadas dezirindaĵojn? Kiu priatentas tion? Mi priatentadas lastajn ŝanĝojn kaj tute preteratentas tiun konstantan liston da dezirataj artikoloj : efektiva redaktolaboro ĉu bona ĉu fuŝa interesas min dum revoj pri neekzistantaj artikoloj ne tiom. Arno Lagrange @ 18:15, 31. Maj 2008 (UTC)
JEs, ankaŭ mi ne ŝatas la keston.--Ziko 18:44, 31. Maj 2008 (UTC)
Plejmultaj nunaj dezirataj artikoloj estis amase aldonitaj antaŭ ne longe de anonimulo, ja senĝena sed verŝajne bonintenca. Mi vere ne certas, ĉu tia aldono estas rigardebla kiel legitima aŭ vandala, kaj do preferis konservi la listegon, esperante la bonvolemon de ĉiuj kontribuantoj por bluigi ĝin. Thomas Guibal 18:48, 31. Maj 2008 (UTC)

Se iu deziras tiujn artikolojn, estas legitime, kvankam lia gusto ŝajnas esti sufiĉe limigita. Lasu la liston, sed ne je tiu loko (ligilo sufiĉas).--Ziko 22:19, 31. Maj 2008 (UTC)

Mi foje verkas deziratajn artikolojn, kaj foje adicias ligilojn en la liston. Tamen, mi konsentas, ke la kestoj kaŝeblu. --Niko, 04:11, 1 Jun 2008 (UTC)
Mi ŝanĝis per {{Vikipediaj taskoj‎}} AL @ 09:52, 1. Jun 2008 (UTC)
Jam multe pli bone, dankon. Ĝenerale la paĝo ankoraŭ estas superŝarĝata, kvazaŭ estus eta ĉefpaĝo. Multe tro da informoj, kio konfuzas la leganton: teksto kun ligiloj al Bonvenon, Oftaj Demandoj, Konsiletoj ktp. ktp. Oni decidu pri unu taŭga ligilo, kaj tio pli ol sufiĉas por tia paĝo. Ankaŭ la instigo skribi ion por aktualaĵoj estas nekonvena. La ideo "multo helpas multe" ne funkcias ĉi tie.--Ziko 10:40, 1. Jun 2008 (UTC)
Mi ne certas ke la solvo estas bona, ĉar tiel oni kaŝas artikolojn atentindajn aŭ prolaborindajn. Ja veras ke estas tro multe da "dezirataj artikoloj", sed, kiel oni antaŭe diris, tio estas la iniciato de anonimulo neesperantisto, kiu deziris ke la ceteraj kreu artikolojn pri ĝia hobio (ludoj). Estus pli bone forigi la plejmulton el ili.
Aliflanke, mi ne ŝatas la esprimon "Diskutindaj artikoloj". Pli bone: "atentindaj artikoloj" (ĉar fakte ili estas tiaj) aŭ simile. --Tonyo 16:49, 1. Jun 2008 (UTC)
Ankaŭ mi opinias ke restas tro multaj aferoj en tiu paĝo. Ni povus forigi la tuton al la Vikipedio:Komunuma Portalo kiu ŝajne ne estas sufiĉe uzata dum estas ĝia rolo esti loko kie kunlaborantoj atentigas unu la aliajn pri taskoj, reguloj, planoj ktp. AL @ 18:40, 1. Jun 2008 (UTC)

Kvalito anstataŭ kvanto[redakti fonton]

Ni jam ofte je diversaj lokoj diskutis pri tio. Sed restas la problemo nesolvita. Ankaŭ en la supraj tekstoj trovighas tro multaj preseraroj, fushaj akuzativoj k.a.. Kaj tiuj ne nur skribitaj de komencantoj, sed de konataj spertuloj. Mi denove petas

aktivigi programojn, kiuj aŭtomate helpas korekti la plej oftajn erarojn:

  • baza: programo kun tekstokorektilo
  • progresa: programo, kiu kontrolas a)akuzativon, b)ĝustan (ne)uzon de akuzativo b1)post prepozicio b2)post transitiva resp. netransitiva verbo c)rilaton inter adjektivo kaj substantivo (singularo aŭ pluralo)

Baza programo, tekstokorektilo: unu ekzistas, sed ne estas bone konata. Oni povas alŝuti Esperanto-vortaron al firefox. Mi nun uzas ĝin, ĝi funkcias. Vortoj nekonataj al tiu vortaro aperas substrekitaj per ruĝaj punktoj tuj post la entajpado. Oni povas aldoni vortojn mem al sia persona vortaro.

Tiu vortaro bezonas plibonigojn:

  • Laŭ informo de vikipediisto ĝi ne estas flegita ekde jaroj. Kial? Ni bezonas bonan vortaron.
  • La programo ne konas la x-sistemon. Ĉiuj vortoj kun x-oj estas ruĝpunktigitaj. Solvo de tiu problemo ne devus esti tro malfacila.
  • Estus dezirinde ke la ĝenerala vortaro estu malfermita al ĉiuj kunlaborantoj, kiuj povu aldoni novajn vortojn, fakvortojn kaj korekti erarojn. Eble problemo: Se iu aldonis mem multajn vortojn al sia persona vortaro, kaj aliaj aldonis multajn al la ĝenerala vortaro, kiel kombini ambau?

Bonaj baza kaj progresa programoj povus esti iloj por instrui Esperanton al komencantoj kaj progresantoj. Post vido de ruĝaj punktoj oni ja normale komprenas, kiun eraron oni faris kaj ne ripetas ĝin.--Hans 15:22, 1. Jun 2008 (UTC)


Ĉu tio ne estas tro malfacila afero? Ĉu la programu konsiderus longajn, ne-ĝis-nun-viditajn vortkunmetojn eraroj? --Niko, 16:34, 1 Jun 2008 (UTC)
  • Pentristo pentris du horojn dormantan infanon.
  • Pentristo pentris du horoj dormantan infanon.
Ĉu la programo povus diveni, pri kio temas? Ĉu pri la pentristo, kiu pentris du horojn aŭ ĉu pri la pentristo, al kiu pozis infano dormanta nur du horojn? Eble mi skribis tion bone. Kerio 16:46, 1. Jun 2008 (UTC)
Mi konsentas, ke la programo ne povus distingi inter ĝustaj kaj neĝustaj uzoj de la akuzativo. --Niko, 18:21, 1 Jun 2008 (UTC)
Tajpante per EK! viaj vortoj aperas rekte unikode, sekve la kontrolilo de Fajrovulpo ne ruĝe montras vortojn kun ĉapelitaj literoj (kiam ili estas ĝustaj). - tio funkcias nur ĉe unua tajpado, se vi reredaktas MediaWiki x-igas la tuton kaj kunĉepelaj vortoj estas ruĝe montritaj - Pliriĉigo de la vortaro estu komuna laboro. Se ĉiu riĉigas sian vortaron aparte povas estiĝi nur ĥaoso. Al la vortaroj de Fajrovulpo certe eblas kunlabori ĉar tio apartenas al malfermfonta mondo. Gramatika kontrolilo estas ankoraŭ kreenda : jen tasko por programistoj/lingvistoj. Esploru ĉe Bertilo ĉu li mem povus krei tion aŭ gvidi vin al tiu kiu kapablus. Arno Lagrange @ 18:53, 1. Jun 2008 (UTC)
Jam ekzistas projekto de E@I por krei gramatik-kontrolilon por Esperanto. En ĝi kunlaboras pluraj vere kapablaj homoj, interalie dana lingvisto-esperantisto kaj Bertilo Wennergren. Mi esperas ke tiu projekto sukcesos kaj produktos uzindan kontrolilon. Marcos 22:41, 1. Jun 2008 (UTC)

al Nick, al Kerio : mi ne pensas pri ekzotikaĵoj, tia programo ekfunkciu pri bazaj aferoj. Tio solvus la egan plimulton de la ĉiutagaj fuŝaĵoj.

Al Arno. Nun uzante novan komputilon, mi devis instali Ek! en ĝi. Bone funkcias tiel, kiel vi skribis, s x tuj aperas kiel ŝ. Krom viaj nomoj nun nur restas "ekzotikaĵo" ruĝe punktita. Do mi aldonos tiun vorton al mia vortaro. Cerbumi mi devas, kiel mi antaŭ kelkaj monatoj sukcesis fari tion, kie estas la butono.

Restas tamen la tasko por la vortaro, rekoni la x-vortojn: Miaj nove, kun Ek!, skribitaj vortoj bone aperas. Sed la tuta jam skribita teksto plenas de ruĝe punktigitaj x-vortoj. Plibonigita vortaro plifaciligus korektadon de ĉiuj vikipediaj tekstoj.

Al Marcos: mi deziras baldaŭan bonan sukceson al la projekto. --Hans 10:56, 3. Jun 2008 (UTC)

Kaŝeblaj ŝablonoj[redakti fonton]

Mi vidas, ke oni kaŝebligis la ŝablonojn supre de la paĝo pri lastaj ŝanĝoj. Ekzistas kelkaj aliaj ŝablonoj, kiujn mi deziras kaŝebligi, sed mi ne scipovas. Kio estas la kodo por fari ĉi tion? --Niko, 18:31, 1 Jun 2008 (UTC)

uzu {{kaŝskatolo}}. klarigojn vi trovos sekvante la ligilon Arno Lagrange @ 18:44, 1. Jun 2008 (UTC)