Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 10

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Diskuteja arkivo

Arkivoj
Arkivoj

Tie ĉi troviĝas la arkivo de la ĉefa diskutejo. Ĉiumonate, laŭeble, oni ŝovas la plej novan porcion de la diskutoj en ĉi tiun arkivon. Se diskuto estas aparte grava, oni aldone metas ĝin inter la gravajn diskutojn rekte sube.

Kelkaj gravaj diskutoj alfabete laŭ temo

Kreu novan arkivan paĝon

Plenigu la suban formularon per la jaro kaj monato por la arkivo. Monato estu reprezentata per numero, kiu por Januaro/Septembro estu 1-cifera. Ekz. "2018/5" por Majo 2018.


Ĉiuj diskutoj laŭ dato

Intervikioj

Mi intertempe verkis plurajn novajn artikolojn, parte jam antaŭ pluraj semajnoj, kaj laŭeble enmetis intervikiojn al alilingvaj artikoloj. Mi ankaŭ vidis en la historio de kelkaj artikoloj, ke roboto enmetis pliajn, verŝajne ĉar ĝi trovis inversan. Ĉu ĝi limiĝas al la esperanta Vikipedio? Ĉar se mi ne mane enmetis intervikion en la alilingva paĝo (kio ofte estus tre teda laboro), ĝi laŭ kelkaj kontroloj ne ekzistas. Tia roboto estas funkcio, kiu devus labori por ĉiuj lingvoj same.

Aktualigo: Mi ĵus vidis en paĝo "laboro por robotoj", ke tio aktuale jam funkcias, se ekzistas almenaŭ unu ligo. Mi faros tion, kie mi ne jam faris, kaj rigardos.

Kunlaboraĵo de la semajno

Propono: Dum kelkaj semajnoj starigi du samtempajn "kunlaboraĵojn de la semajno" kaj vidi ĉu tia formulo estas sukcesa. Se ne, oni ĉiam povas reveni al la nuna ununura semajna propono. (Se eble, ili ne aperu la saman tagon, sed ekzemple la unua lunde kaj la dua ĵaŭde, sed ambaŭ nepre staru po unu semajno.) 212.8.81.222 17:04, 7. Jul 2006 Kompreneble, ne ĉiaj temoj allogas al ĉiuj kaj tiamaniere oni havus plian alternativon ĉiusemajne. 212.55.22.154 23:06, 7. Jul 2006

Mi ne kaptas la necesecon fari du KDLS-oj. La afero iĝus pli implika, kaj la semajnlongaj KDLS jam ne estas sufiĉe prilaboritaj. Ĝi do plimalboniĝus kun du KDLS... Internaciulo 07:16, 14. Jul 2006 (UTC)

Tute ne temas pri neceseco, sed pri ebleco plivigliga. La ideo devenas de la observo ke ĉiu unuopa artikolo kutime allogas al neproporcie malmultaj kunlaborantoj, en konsidero al la nombro de uzantoj de la esperanta vikipedio, kiu ja neniel estas tiom malgranda. Kun du aŭ pli "kunlaboraĵoj de la semajno" estas probable ke oni pligrandigus la probablecon por kiu ajn individua uzanto trovi temon allogan por ŝi aŭ li. Se oni havus ekzemple du KDLS-ojn, la averaĝa nombro de kunlaborantoj de kiu ajn KDLS ne varius respekte al ĉiu unuopa artikolo, mi pensas, sed estus probable ke aliaj same malmultaj uzantoj sin interesus por la respektive alia temo. La emfazo kuŝas sur la vortoj "aliaj" kaj "alia". Krome, estas supozeble ke se semajno post semajno iu konkreta uzanto ne trovas temon sufiĉe allogan por ŝi aŭ li, tiu uzanto tiam eĉ emus preteratenti la sekcion KDLS entute post sufiĉe longa aŭ mallonga tempo. Oni ankaŭ ne devus ĉagreniĝi pro nesufiĉe prilaboritaj artikoloj. Estas multe pli bone havi multajn "ĝermojn", kiuj stimulu al estantaj aŭ estontaj uzantoj al plua prilaborado ol ne havi ilin. 85.60.137.12 00:08, 18. Jul 2006

Kara 85.60.137.12 ! Nur eta gramatika atentigo anst. "... uzanto ne trovas temon sufiĉe allogan por ŝi aŭ li." kial ne tutsimple kaj pli ĝuste : "... uzanto ne trovas temon sufiĉe allogan por si." Arno Lagrange  02:45, 18. Jul 2006 (UTC)
Dankon pro la atentigo!--85.60.131.59 13:21, 20. Jul 2006 (UTC)


Tiu temo jam estis maĉita. La ĝermoj ne instigas por plulaborado de ili, sed malinstigas fervorulojn. Senfina nombro de ĝermoj malvalorigas valorajn artikolojn. Narvalo 05:37, 18. Jul 2006 (UTC)

Mi malkonsentas kun Narvalo. Ĝermoj certe instigas al plulaborado, kaj neniel malinstigas iun aŭ malvalorigas ion. Ni akceptu ĝermojn same kiel oni akceptas ĝermojn en aliaj Vikipedioj.
Por reveni al la temo de KDLS-oj: Ilia celo tamen ne estas krei ĝermojn, sed krei pli bonajn artikolojn. Mi do restas dubanta pri la avantaĝo de duobla KDLS. Marcos 15:52, 18. Jul 2006 (UTC)


Laŭ mi estas bona ideo havi duopajn KDLS-ojn. Kiam estis temo pri armilo, kiu tute ne interesis min, necesis atendi unu semajno por ricevi novan KDLS-on, aŭ foliumi tra hazardaj paĝoj kie oni renkontas ĉefe italajn komunumojn aŭ iujn esperantistojn. Ĉu estas vere tiom da laboro proponi duan KDLS-on? Eĉ se de tempo al tempo nur unu estos plibonigita... laŭ mi tio estos bonega afero. Amike, Bea 16:08, 18. Jul 2006 (UTC)

Bonsajo

Ŝajnas al mi hontinde, ke la administranto Petro protektis la paĝon Bonsajo pro nur unu redakto pri kiu li malkonsentis, kaj kolere (tutmajuskle) reagis en Diskuto:Bonsajo, kaj ankaŭ jen en la diskutpaĝo de la vikiisto, sufiĉe nova vikiano. Ties redakto estis verŝajne iom malkonsilinda, sed ĝi apenaŭ estis vandalaĵo aŭ "malica".

En la angla vikio, kontraste:

  • regulo malpermesas tiajn atakojn kontraŭ novuloj (en:WP:BITE)
  • paĝon oni protektas nur pro ripeta vandalado aŭ simila gravaĵo (en:WP:PPOL)
  • oni strebegas ne protekti la stel-artikolon ligitan de la ĉefpaĝo, eĉ se ĝi allogas iom pli da vandalaĵoj, ĉar tio grave neus por novaj vizitantoj la sloganon, ke "vi povas redakti ajnan paĝon".

Se tiel agas administranto tie ĉi, jam finiĝis do mia mallonga reinteresiĝo pri la E-a vikipedio, kaj mi revenas tuj al la angla vikio, kie administrantoj ne povas agi kvazaŭ superregulare. Mi estis kreonta ligojn de la paĝo cirila alfabeto al miaj novaj artikoloj pri la unuopaj literoj, sed alia homo devos tion fari, ĉar nun mi foriras. Mi kredas, ke vi devas iom zorge difini la rolon de administranto ĉi tie. Azmoziz 23:21, 7. Jul 2006 (UTC)

Kaj krome, releginte la originan redakton pri kiu plendis Petro, mi eĉ ne plu kredas ke la noveta uzanto iel fuŝis. Male, mi kredas ke li/ŝi tute pravis pri sia redakto. Antaŭe mi mislegis la malsamojn, komprenante ilin ja laŭ la mala direkto. Azmoziz 23:40, 7. Jul 2006 (UTC)
Azizmoz, kiel mi reagis, tiel mi reagis, tio estas mia afero, mi ne fuŝredaktis nenies artikolon pro mia konduto. Hontinda ne estis mia restarigo. Mi ne verkas tiajn artikolojn, kiel estas pri la bonsajo, por ke novuloj eksperimentu en ili. Se vikipediisto:Theone 256 (kiu faris la ŝanĝojn) skribas en sia vikipediista paĝo jenon: Mi komprenas esperanton bone, sed mi ne kapablas skribi bonstile en esperanto, do ne hezitu korekti min ;), kian li havis motivon fari tiajn ŝanĝojn, kiuj tute ne estis utilaj. Pluraj el vikipediistoj svingas per vortoj, ke vikipedio estas libera, sed tio certe ne signifas, ke mi redaktos diversajn artikolojn laŭ mia plaĉo kaj ke mi anstataŭigos ĉion, kion mi emos. Al pluraj mankas estimo al laboro de aliaj. Se Theone 256 enuis, li trankvile povis korekti artikolojn en Kategorio:Polurindaj artikoloj. Plie, Azizmoz ĉi tie plendas anstataŭ Theone 256, kial? Se vi do plendas, bonvolu klarigi al mi, kian utilon alportis al la artikolo ŝanĝoj de Theone 256. Ĉu mia versio (rilate al konkretaj ŝanĝoj) estis gramatike aŭ stile malĝusta? Ni povus ĝisatendi tempon, kiam oni korektos demandsignojn, ĉu¿ "?" oni korektos je "¿" kaj se iu restarigos tiujn ŝanĝojn, oni plendos. Do, Azizmoz kaj Theone, se mi volus skribi dekomence asteriskojn komence de linioj en la bonsajo, mi skribus ilin, sed mi uzis streketojn, ĉar mi volis. Ĉu mi ne devas esprimi min tiel? Ĉu mi ne povas uzi ilin? Se jes, kial do iu alia forviŝas ilin? Se mi ne povas uzi ilin, mi demandas - kial? Klarigu al mi tion, Theone 256 aŭ Azizmoz aŭ iu alia. Petro 8. Jul 2006 06:48 (UTC)
Kara Petro, jam pluran fojon okazas konflikto en kies centro staras vi, kaj denove oni ja uzas la samajn argumentojn -- "ĉu administranto de vikipedio rajtas agi tiel?". Kaj denove oni senreviĝas pri administrantoj de nia vikipedio (al kiuj ankaŭ mi ja apartenas). Tio certe afliktas min. Petro, mi (kaj mi esperas, ke ankaŭ aliaj) tre respektas la artikolojn, kiujn vi verkas -- multaj el la artikoloj, verkitaj plejparte de vi, fariĝis elstaraj artikoloj ĉi tie, en vikipedio. Kaj certe, tio estas laŭdinda afero. SED, memoru, ke tiuj ne estas VIAJ PROPRAJ artikoloj, verkinte ilin por vikipedio vi ja ekplicite rezignas pri siaj rajtoj por tiuj artikoloj (inkluzive la aŭtorajn rajtojn!!!). Do, ajna homo, ĉu vi, sperta vikipediisto, ĉu mi, malpli sperta, ĉu tiu novulo -- tute ne sperta -- ĉiu ja havas saman rajton redakti vian artikolon sub la kondiĉo de "bona intenco" (t.e. cele plibonigi ĝin, fari ĝin pli preciza aŭ korekta!). Certe oni povas iom fuŝi la artikolon, sed ĉiu "nova alfluo" al la artikolo faras ĝin pli universala, pli multflanka. Kaj tiuokaze, eĉ se la korekto ne plaĉas al vi, vi ja ne devas tuj "mordi" tiujn novulojn, alkriante ilin per majusklaj literoj, sed simple ja ĝentile demandi kaj peti klarigojn. Tiel vi vidas la agon de modela vikipediisto. Dume vi, ve, agas bruske, impertinente kaj aroge, tio riveliĝas preskaŭ ĉiumonate per diversaj konfliktoj apud vi kaj sekve -- apid E-vikipedio. Iom bridu vian memamon kaj vian mem-certecon, kaj malsupreniru al la nivelo de ordinara vikipediisto kun iom pli da zorgoj. Alauxdo 10:49, 10. Jul 2006 (UTC)
Alauxdo, dankon por viaj esprimoj, sed vi ne respondis miajn demandojn, kiujn mi skribis en mia supra alineo. Mi aldonas al ili ankoraŭ unu: Kian signifon havas verki tiajn artikolojn? En la angla vikipedio mi trovis ŝlositajn multe pli mallongaj artikoloj ol estas la miaj elstaraj. Kelkaj simple ne estimas laboron de aliaj ĉi tie. Se ĉiu provus verki tian artikolon, ĉiu ekkonus kia tio estas laboro - trovi temon, serĉi en vikipedio, ĉu ekzistas rilataj temoj por fari ligilojn, trovi bildojn en viki kaj tiel plu. Mi havas unu konsilon por ĉiuj tiaj redaktontoj - unue verku almenaŭ unu tian artikolon kaj poste parolu. Petro 10. Jul 2006 17:00 (UTC)
Kara Petro, mi ja pensis, ke la respondoj estas klaraj el la de mi skribita teksto, se ne, mi provas respondi pli eksplicite. Do, ajna homo rajtas plendi pri (mis)konduto de administrantoj aŭ aliaj vikipediistoj -- tute ne devas esti mem la damaĝito. Denove, mi volas substreki la plej gravan momenton de la tuta afero (pardonu mian majuskligon kaj grasigon -- tio vere ja ŝajnas esti la kerna punkto de la afero): EN VIKIPEDIO VI NE ESTAS AŬTORO DE AJNA ARTIKOLO, VI ESTAS NUR KUNLABORANTO, KIU (SIAGRADE) KONTRIBUIS AL LA ARTIKOLO, ĈIU ALIA UZANTO HAVAS SAMAJN RAJTOJN KOREKTI VIAN ARTIKOLON KIEL VI, SENDEPENDE DE TIO, ĈU TIES ŜANĜOJ PLAĈAS AL VI AŬ NE, 'Vikipedio ne estas iu ĵurnalo aŭ magazeno, kie oni skribas artikolojn surbaze de aŭtora rajto, ĉiu, kiu volas plibonigi artikolon -- eĉ se li faras tion fuŝe -- rajtas tion fari.' Tio nomiĝas en la angla vikipedio "edit wars" -- "militoj pro korektoj", kaj la modela konduto en tiuj cirkonstancoj estas argumenti vian pozicion. Vi ja povas renversigi ŝanĝojn de ajna homo sen bloki la artikolon, kaj poste kontroli -- ĉu la homo denove faras la samajn ŝanĝojn. Se jes -- eble alparoli lin sur lia privata paĝo en Vikipedio kaj pridiskuti tion. Homoj ja estas komunikemaj kaj ĉiam eblas trovi solvon. PER VIAJ BRUSKAJ AGOJ VI JA OFENDAS HOMOJN, KIUJ REDAKTAS VIKIPEDION -- DO, VI MALHELPAS AL LA PROJEKTO. NOVULOJ DEVAS ESTI TRAKTATAJ KUN GRANDA PATIENCO KAJ ESTIMO -- ILI EBLE ANKORAŬ NE KONAS ĈIUJN REGULOJN DE LA KOMUNUMO. Via jam kelkfoje fusas la kverelojn kiam oni simple povas rapide kaj senprobleme interkonsenti. Mi esperas, ke nun mi respondis viajn demandojn. Amike, Alauxdo 17:15, 10. Jul 2006 (UTC)
Alauxdo, vi denove ne respondis miajn demandojn. Ĉu vi evitas respondi? Petro

Do, mi respondas, polinie, al via unua respondo:

> Azizmoz, kiel mi reagis, tiel mi reagis, tio estas mia afero, mi ne fuŝredaktis nenies artikolon pro mia konduto.

Mi ne vere komprenis la frazon, eble pro gramatika eraro en ĝi, eble pro io alia.

>Hontinda ne estis mia restarigo. Mi ne verkas tiajn artikolojn, kiel estas pri la bonsajo, por ke novuloj eksperimentu en ili. Malĝusto! Vi ja verkas artikolojn sur GNU-licenco, kiu rajtigas ajnan homon, inkluzive la novulon, "eksperimenti en ĝi", kondiĉe, ke tiu homo celas plibonigos (kion li ja evidente celis!).

> Se vikipediisto:Theone 256 (kiu faris la ŝanĝojn) skribas en sia vikipediista paĝo jenon: Mi komprenas esperanton bone, sed mi ne kapablas skribi bonstile en esperanto, do ne hezitu korekti min ;), kian li havis motivon fari tiajn ŝanĝojn, kiuj tute ne estis utilaj.

Lia motivo estas tutklara -- plibonigi ĉefe de vi verkitan artikolon. Kaj la motivo estas ja plej bona, kiun eblas imagi.

Ĉu liaj ŝanĝoj estas utilaj aŭ ne -- ne SOLE vi devas tion decidi. Kaj ajnokaze, vi ne rajtas PRO TIO ŝlosi paĝon. Simple skribu sur ties (novula) diskutpaĝo, kaj li ja nepre respondus!

> Pluraj el vikipediistoj svingas per vortoj, ke vikipedio estas libera, sed tio certe ne signifas, ke mi redaktos diversajn artikolojn laŭ mia plaĉo kaj ke mi anstataŭigos ĉion, kion mi emos.

Male, tio ja signifas ĝuste tion, SUB UNU KONDIĈO -- DE BONA INTENCO. Ĉiu rajtas redakti ĉion, se la homo celas plibonigon -- tute ne gravas, ĉu la origina verkinto celis tion aŭ ne!

> Al pluraj mankas estimo al laboro de aliaj.

Male, la homo tre estimas vian laboron kaj volas eĉ pli plibonigi ĝin!!

>Se Theone 256 enuis, li trankvile povis korekti artikolojn en Kategorio:Polurindaj artikoloj.

La homo mem rajtas elekti kion fari, Vikipedio estas volontula organizo!

> Plie, Azizmoz ĉi tie plendas anstataŭ Theone 256, kial?

Tio tute ne gravas, kiu plendas!! Ni ne estas en juĝejo. ::Sed vi kondutas tiel. Mi estas juĝata de novuloj pro tio, ke mi skribis elstarajn artikolojn, en kiuj ili lernas. Ili verku mem tiajn artikolojn kaj poste mi fuŝos ilin laŭ mia plaĉo. Petro

> Se vi do plendas, bonvolu klarigi al mi, kian utilon alportis al la artikolo ŝanĝoj de Theone 256. Ĉu mia versio (rilate al konkretaj ŝanĝoj) estis gramatike aŭ stile malĝusta? Ni povus ĝisatendi tempon, kiam oni korektos demandsignojn, ĉu¿ "?" oni korektos je "¿" kaj se iu restarigos tiujn ŝanĝojn, oni plendos. Do, Azizmoz kaj Theone, se mi volus skribi dekomence asteriskojn komence de linioj en la bonsajo, mi skribus ilin, sed mi uzis streketojn, ĉar mi volis. Ĉu mi ne devas esprimi min tiel? Ĉu mi ne povas uzi ilin? Se jes, kial do iu alia forviŝas ilin? Se mi ne povas uzi ilin, mi demandas - kial?

1. La teksto aspektas pli bone -- laŭ mia subjektiva opinio. Sed Diskutejo ne estas la konvena loko por tiuj debatoj -- ni eble lasu ilin por la diskutpaĝo de la artikolo. ::Laŭ mia subjektiva opinio, la paĝo aspektis pli bone kun miaj elektoj. Petro

2. Denove, jam la trian fojon mi ripetas al vi -- ARTIKOLO NE ESTAS VIA, NEK VI ESTAS LA AŬTORO DE ĜI, ĈIU KUNLABORANTO ESTAS KUNAŬTORO KUN LA SAMAJ RAJTOJ. Ĉu vi povas tion kompreni? La homo ne devas argumenti por siaj ŝanĝoj, se li ne estas petata. Kaj peti oni tion devas sur la diskutpaĝo.

> Mi aldonas al ili ankoraŭ unu: Kian signifon havas verki tiajn artikolojn?

Certe, verki tiujn ege kvalitajn artikolojn (kiel la plejparto de viaj ja estas -- tion mi plene agnoskas) estas granda laboro!! Kaj tre laŭdinda laboro. Sed tio ja neniugrade estas preteksto por esti aroga aŭ iel alial meti sin super aliaj vikipediistoj. Nur pro tio, ke homo ne sammulte skribas en vikipedio, li ankoraŭ ne estas pli grava aŭ respektata. VIKIPEDIO NE ESTAS ARENO POR SIN REKLAMI, SIN ESTABLI AŬ PARADI PER SIAJ ECOJ, Vikipedio estas enciklopedio, kies sola celo estas informi!

>En la angla vikipedio mi trovis ŝlositajn multe pli mallongaj artikoloj ol estas la miaj elstaraj.

Kaj? Kion tio pruvas? Ja ĉi tie gravas ne grandeco, sed ja kialo por ŝlosado!!

> Kelkaj simple ne estimas laboron de aliaj ĉi tie. Se ĉiu provus verki tian artikolon, ĉiu ekkonus kia tio estas laboro - trovi temon, serĉi en vikipedio, ĉu ekzistas rilataj temoj por fari ligilojn, trovi bildojn en viki kaj tiel plu. Mi havas unu konsilon por ĉiuj tiaj redaktontoj - unue verku almenaŭ unu tian artikolon kaj poste parolu.

Paroli rajtas ajna homo -- viaj vikipediaj meritoj neniom apartigas vin ĉi-rilate de aliaj homoj. Komprenu, do, finfine, ke vi ne ekzistas "Ora membreco" aŭ "Platina membreco" ĉi tie, ĉiu ja estas egala, ĉiu estas samrajta.

Ĉiu ja povas fuŝi vian laboron -- kaj pro tio vikipedio konservas ĉiun interversiojn. Sed se homo celas la bonan -- la plibonigon de via artikolo, kaj sekve la plibonigon de la tuta vikipedio, viaj kontraŭoj kaj bruskaĵoj estas ja kontraŭ-vikipediaj. Do, vi estas la plej granda pekanto en ĉi-afero :(

Ĉu mi nun plene respondis viajn demandojn?

Amike, Alauxdo 17:42, 10. Jul 2006 (UTC)

Mi tute konsentas kun Alaŭdo kaj Azmoziz. Pekis nur Petro, nome per misuzo de siaj administrantaj rajtoj. Li jam antaŭe plurfoje misuzis tiujn rajtojn, kaj plurfoje pluraj Vikipediistoj kritikis tion kaj eĉ proponis lian maladministrantigon.
La ago kaj reago de Petro montras, ke li tute ne komprenas la bazan principon de la Vikipedio, nome la mankon de aŭtoraj rajtoj. Li agas kvazaŭ li havus aŭtoran rajton super la artikolo Bonsajo. Sed tion ne eblas havi en la Vikipedio.
La fakto ke Petro ne komprenas la bazan principon de la Vikipedio igas min denove kredi, ke li verŝajne ne taŭgas kiel administranto. Li ja estas bona kunlaboranto, kiu verkas multajn elstarajn artikolojn, sed por tio ne necesas la administranteco. Ĝi nur necesas por administraj laboroj (forigado de artikoloj, pri kies forigo aliaj konsentis ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj; forbaro de vandaloj; protekto de vandalitaj paĝoj; ktp).
Sed Petro ĉefe uzas siajn specialajn rajtojn por tute aliaj aferoj: Por malebligi al aliaj redakti "liajn" artikolojn; por forigi paĝojn, kiujn li kredas forigendaj; ktp.
Laŭ mi Petro pardonpetu pro la misuzo de siaj rajtoj, kaj promesu estonte sekvi la bazan principon de la Vikipedio - nome la mankon de aŭtoraj rajtoj. Se li ne pretas pardonpeti kaj promesi tion, tiam la Vikipedia komunumo devas serioze pripensi forpreni de li liajn administrantajn rajtojn. Marcos 18:28, 10. Jul 2006 (UTC)
Mi faras multe pli la laboro de administranto ol vi Marcos kaj Alauxdo. Ne nur en protektado ke kelkaj paĝoj. Elpensitaĵoj de Marcos pri mia administra laboro, kiun mi (laŭ ilia ŝajno) eluzas nur por mi, ne estas tauĝaj.
Neniu ja pridubas vian laboron kaj vian fervoron pri Vikipedio -- ĵus vica ĉefe de vi skribita artikolo (Ĉasado) fariĝis vica ADLS, kaj mi ja plenanime subtenis vian artikolon sur la voĉdon-paĝo, ĉar la kvalito de ĝi plaĉis al mi, same kiel ja iom neordinareco (sufiĉe "ĝenerala temo"). Do, vi certe estas multe pli fervora kaj produktiva vikipediisto, ol mi. SED TIO JA NE SIGNIFAS, KE VI ESTAS BONA ADMINISTRANTO, NEK KE VI PRAVAS ĈI-OKAZE, NEK ENTUTE KE VIA OPINIO EN TIU ĈI KOMUNUMO ESTU PLI PRAVA AŬ GRAVA, OL LA MIA. Mi ankaŭ estas vikipediisto, kaj ankaŭ administranto (kiu, sen doni al mi ajnajn avantaĝojn, jam malrekte montras fidon de komunumo al mi!). Same estas Marcos. Kaj ni ambaŭ malkontentas pri via miskonduto kaj de vi iniciitaj skandaloj. Petro, rememoru, kiomfoje vi kandidatiĝis por fariĝi administranto. Kiom malfacila estis tiu elekto! Kiomfoje oni jam parolis pri via ebla eks-administrantigo. Tiuj ja estas malbonaj signoj. Singoj de tio, ke la komunumo ne plu fidas vin -- kaj nur fido de la komunumo, nenio alia, gravas ĉi tie. Do, ankoraŭfoje pripensu viajn agojn, kaj, kiel rekomendas Marcos, petu pardonon. Estas mia lasta konsilo al vi -- mi jam laciĝis klarigi la abocajn bazojn al vi. Alauxdo 19:39, 10. Jul 2006 (UTC)

Ĉu serioza administranto?:

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C5%98&diff=648834&oldid=648738

laŭ neperfektaj reguloj de vikipedio mi povas krei ankaŭ tiajn paĝojn. ia perfektulo aŭ novulo povas ja kompletigi aŭ pliprefektigi ĝin. mi donis bazon de paĝo. alexander shalala

Kvindek mil

Congratulations. :)) Good work! Przykuta

Ĉu li gratulas nin?Roberto 07:58, 8. Jul 2006 (UTC)
jes "Congratualtions" signifas "gratulojn". Good work = Bona laboro. Mi aparte gratulas maksimbot kiu riĉigis la Vikipedion per kreo de preskaŭ 8000 ĝermoj pri spacobjektoj. Ĉu ni fieru pri tio ? Arno Lagrange  08:34, 10. Jul 2006 (UTC)
Kio estas nia celo? Mi pensas ke ni laboras por Esperanto, sekve, mi pensas ke tiu Przykuta eble neniam scius por Esperanto se ni ne atingis la grandegan 50 mil. Alie, en Esperanta medio tro mankas fakaj verkoj, kaj mi pensas ke ni helpas la evoluon de nia lingvo kaj kulturo per niaj diskutoj. Mi ne vidas vikipediistojn kiel fakulojn, sed kiel surstratajn homojn de Esperantujo kiuj parolis pri scienco, historio, arto, ktp. Mi pensas Vikipedion kiel kafejon aŭ bazaron kie oni ŝanĝas ideojn, kaj ne estas lingvo sen kafejoj. Jes, mi pensas ke ni faras bonan laboron.Roberto 10:16, 10. Jul 2006 (UTC)
Nur la fakto ke temas pri amaso da ĝermoj ĝenas min. Imagu ! 8000 novaj ĝermaj artiklj ĉiuj nepre home prilaborindaj antaŭ ol ili meritos la nomon de enciklopediaj artikoloj. A L
Mi konsentas! 10000 artefaritaj artikoloj en kelkaj tagoj ĉe viki-eo kiu ne kutimas tiun kreskiĝrapidon estas laŭ mi signoj de malmatura vikipedio. Ĉar la indaj artikoloj (kiel la elstaraj aŭ almenaŭ tiuj kie eblas legi ion interesa) ne estas tiel multaj, tiuj ciferoj kaŝmaskas la malpli glorian realecon! Nur okulumu hazardajn paĝojn: Terure ofte ni trafas italian urbon aŭ kosman objekton, t.e. ĝermetoj! Internaciulo16:11, 12. Jul 2006 (UTC)

Nome de la esperantlingva vikipediista komunumo mi esprimis dankojn al Przykuta je 50 000 artikoloj en la esperanta vikipedio Arno Lagrange  11:59, 10. Jul 2006 (UTC)

Sekvas eltiraĵo el la diskuto de Przykuta:

Dzień dobry ! (traduko: Bonan tagon!)
eo : Nome de la esperantlingva vikipediista komunumumo mi dankas pro viaj gratuloj. Tamen ni estus aprezintaj ke vi esprimiĝu pollingve anstataŭ anglalingve : ni ja havas inter ni homojn kiuj estintus kapablaj traduki el la pola same kie el la angla-usona kiu ne estas via denaska lingvo. (La gepatra lingvo de la kreinto de esperanto estis la pola ! Vi povas prifieri ĝin). Ĉar vi anoncas viajn kapablojn de la angla kiu estas nia sola komuna lingvo mi proponas al vi anglan tradukon de mia mesaĝo. Dziękuję bardzo ! (traduko: Multan dankon!) Arno Lagrange  13:54, 10 lip 2006 (CEST)
en : In the name of the esperanto wikiepdian community I thank you for your congratulations. However we would appreciate you espress yourself in polish rather than in english : between us there are people which are able to translate from polish as well as from english which is not your mother tongue . (The mother tongue of esperanto's creator was polish. You can be proud of your language). Because you let know your capabilities of english which is our only common language, I provide an english translation of my message. Arno Lagrange  13:54, 10 lip 2006 (CEST)
Whatever. Who cares if he wants to write it in English instead of Polish? That's up to him. 219.255.192.201 14:21, 10 lip 2006 (CEST)(Proksimuma traduko de la anonima komento: Kiun koncernas, se li volas skribi angle anstataŭ pole? Tio estas afero lia. )

Kara ArnoLagrange, mi preferus se via danko nome de "ni" al Wikipedysta Przykuta konsistus nur el la unua frazo. Mi supozas ke en la esperantlingva vikipediista komunumumo ne ĉiu dividas viajn lingvopolitikajn principojn. Ekzemple mi pledas por la rajto de ĉiu homo mem elekti la lingvon per kiu ĝi (aŭ se vi preferas ŝi/li) esprimas sin en konkreta komunika situacio. Tio inkluzivas la rajton, sed ne la devon, uzi sian gepatran lingvon. Montanesko 21:07, 10. Jul 2006 (UTC)

Nur la dankojn mi faras nome de la e-oWP-komunumo. La cetero estas persona vidpunkto. Min ĉiam surprizas ke neanglalingvanoj alparolas aliajn neanglalinvanjn anglalingve, ne demandante sin ĉu estas la plej trafa komunikilo inter si. Arno Lagrange  21:15, 10. Jul 2006 (UTC)
Jes Arno, mi pensas kiel vi. Mi surprizas, ekzemple, ke kelkaj italparolantoj aŭ hispanparolantoj uzas anglan al portugalparolantoj (kaj male), ĉar la peninsulaj latinidaj lingvoj estas facile interkompreneblaj. Mi pensas ke ni ne devis resaluti sr(in)o pola per la angla, ĉar ni ne devas scii tiun lingvon, estis tri solvoj: 1) ne agnoski la salutadon; 2) resaluti esperante; 3) resaluti pole. Mi pensas ke via solvo estis la plej ĝentila kaj taŭga Roberto 03:35, 11. Jul 2006 (UTC)

(: Cieszę się, że naciskacie na to, by używać własnego języka. Gratulowałem po angielsku, ponieważ zakładałem, że w ten sposób moje gratulacje będą zrozumiałe dla większej liczby użytkowników. W poskim Barze (Kawiarence pod wesołym Encyklopedystą) zazwyczaj osoby z obcojezycznych wikipedii używają języka angielskiego, jeśli go znają. Ale mniejsza o to, od teraz będę starał się używać en i pl. pozdrawiam Przykuta.

Nu! Kiu tradukos?Roberto 08:01, 11. Jul 2006 (UTC)
La traduko: (Mi ĝojas ke vi persistas por la uzo de propra lingvo. Mi gratulis en la angla, ĉar mi supozis ke tiamaniere miaj gratuloj estos kompreneblaj al pli granda kvanto da uzantoj. En pola "knajpo-diskutejo" (la kafejo de gaja enciklopediisto) personoj de eksterlandaj Vikipedioj uzas la anglan, se ili ĝin konas. sed ne gravas, ekde nun mi uzos anglan kaj polan. salutojn. ) Mi dankas mian edzinon pro la helpo pri tiu ĉi traduko. Biciklanto 10:30, 11. Jul 2006 (UTC)
Eta korekto de la komencaj vortoj: Mi ĝojas, ke vi insistas pri la uzo ...


Dissendi la gazetarkomunikon

Bonvolu kunzorgi dissendi la gazetarkmunikon ; vidu je Vikipedia diskuto:Gazetarkomuniko okaze de la kvindekmila artikolo#kiu_kien Arno Lagrange  22:18, 10. Jul 2006 (UTC)

Propono al la administrantoj pri la ŝloso de artikoloj aŭ vikipediaj paĝoj ĝenerale

Antaŭ ol iam ajn iu ajn paĝo estos ŝlosita okuzu ĉiam inter la administrantoj aŭ voĉdono aŭ, se tio ne estas ebla, troviĝu almenaŭ minimuma nombro da ili (ekzemple, kvin) kiuj prijuĝas tian aranĝon konvena.

En dubindaj okazoj (edit wars) certe bezonatas interkonsento. En pli urĝaj (persista vandalismo), eble, tio estas troa postulo. Alauxdo 17:18, 10. Jul 2006 (UTC)

Rapida kontakto

En nia komunumo iel mankas ankoraŭ bona interligo inter unuopaj vikipediistoj kaj ankaŭ tiuj kaj "purigistoj" (kiujn oni ĉi tie ofte erare nomas administrantoj). Eble ni iomete akcelu tiun kontakton per establo de diversaj eblecoj por rapida kontakto. Do, eble indus havi jenon:

  • dissendoliston por esperanto-vikipediistoj, kie oni povas anonci gravajn eventojn, altiri atenton al certaj paĝoj aŭ voĉdonoj, peti helpon, interŝanĝi sperton aŭ simile. Alternative eblas starigi la komunumon en la VĴ, aŭ simple dubli la retan dissendoliston en unu komunumon.
  • oni ja devas indiki rapidajn kontakto-informojn por administrantoj. Ekzemple mi kontrolas mian retpoŝton plurfoje tage, kaj ofte estas en ICQ kaj GTalk, do, oni povas tuj alparoli min. Eblas ankaŭ havi iun IRC-kanalon, sed tiuj servoj ne estas nun tre popularaj.

Kion vi pensas pri tio? Ĉu estas inda afero? Aŭ eble vi havas kromajn/kontraŭajn proponojn? Amike, Alauxdo 17:24, 10. Jul 2006 (UTC)

ekzistas vikipedia diskutlisto ( http://groups.yahoo.com/group/vikipedio/ ) kiun neniu uzas : estus okazo revigligi ĝin. Mi konsentas ke anstataŭ disputi ĉu la administrantoj prave uzas siajn rajtojn post kiam ili sole agis, ke ni starigu regulojn : ke neniu administranto eluzu siajn rajtojn ne informinte la aliajn per la diskutejo, per la dissendolisto en konvenaj paĝoj kiam temas pri iuj apartaj problemoj ktp. Arno Lagrange  21:08, 10. Jul 2006 (UTC)
La plejmulto da Vikipedioj uzas la oficialajn listojn, do indas ke ni ankaŭ faru tion. Bonvolu aliĝi kaj ekdiskuti ĉe http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l --Chuck SMITH 08:01, 11. Jul 2006 (UTC)

Plej multe krias tiuj...

PLEJ MULTE KRIAS TIUJ KIUJ FARIS NENION AŬ MALMULTON!

Ne mi, sed aliaj misuzas siajn administrantajn rajtojn. Petro

Nu, kara Petro, bonvolu ja suubteni viajn vortojn per argumentoj. Nome, por du okazoj:
1. Montru, kie aliaj administrantoj misuzas siajn rajtojn.
2. Klarigu la situacion pri Bonsajo, kiun ni tiom longe primaĉas iom supre.
Sen tio viaj vortoj estas ja nura kalumnio. Alauxdo 19:46, 10. Jul 2006 (UTC)
Mi nun ne pensis pri bonsajo. Vidu militon kun Narvalo kaj ř. Plue li forigis ů, Vladimír Jiránek kaj Lubomír Beneš nur tial, ke ne plaĉis al li enhavo.

Malbonintenca (intence fuŝiga) agado kaŭzas nervajn perturbojn ĉe mi. Narvalo 19:50, 10. Jul 2006 (UTC)

Tio ne signifas, ke vi rajtas forigi ĉion, kio ne plaĉas al vi. kaj kio kaŭzas viajn problemoj kuhn la nervoj
intencajn vandalismojn mi rajtas forigi. Temis pri tio. Kiel vi konfesis. Narvalo 19:54, 10. Jul 2006 (UTC)
mi konfesis nenion, tio estas nur via ŝajno. Do forigu ĉion, kie estas nur unu bildo.
Ĉu serioza administranto?:

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C5%98&diff=648834&oldid=648738

mi plibonigis ĝin kaj malgraŭ tio ĝi estis redirektita. Petro

laŭ neperfektaj reguloj de vikipedio mi povas krei ankaŭ tiajn paĝojn. ia perfektulo aŭ novulo povas ja kompletigi aŭ pliprefektigi ĝin. mi donis bazon de paĝo. alexander shalala


Tio estas elturnaĵo de Narvalo. Se mi forigos ion, miklarigos tion per similaj vortoj kiel Narvalo. Fuŝita, malbonintenca...

Kial ne povas esti artikolo pri Ř

Vidu ankaŭ Kategorio:Alfabeto

Kial Vikipediisto:Narvalo senĉe restarigas la paĝon pri ř? Se povas esti paĝojn pri rusaj litero, kial do ne povas esti pri la ĉeĥaj? Vidu Ŝĉa (cirila alfabeto) Petro 10. Jul 19:34 (UTC)

La mizera teksto, ne titoltema estas aldonita ĉe haĉeko kiel en aliaj lingvoj. Narvalo 19:38, 10. Jul 2006 (UTC)

ankaŭ la mizera teksto povas esti kompletigita! Mi vidis pli paĝojn kie estis neniu teksto kaj vivas! Narvalo decidiĝis kaj ameno kun ř. Petro

Petro, ne interrompu Vikipedion por pruvi vidpunkton (angla). -- Yekrats 20:00, 10. Jul 2006 (UTC)

Klare administrantoj ne uzu siajn rajtojn kvazaŭ ili estus superredaktantoj kun pli da rajtoj ol la aliaj en redakta konflikto. Klare se du el niaj administrantoj nur detruas la laboron de la alia ĉiu po kvar aŭ kvin fojoj en 11 minutoj evidentas ke ili ne kondutas respondece sed kiel obstinaj buboj kiuj sinsekve kaj senfine diras unu al la alia "Jes!" - "Ne!" - "Jes!" - "Ne!" - "Jes!" - "Ne!" - .... Estas nur priplorinda. Kaj nun Petro uzante siajn administrajn rajtojn forigas ne demandante la opinion de aliaj la vikipedian artikolon pri si klarigante ke li "ne bozonas esti ie, kie oni ne estimas unu la alian". Petro ! ne temas pri estimo al persono, sed pri takso de konduto. Nur bonvolu akcepti kritikojn pri via agmaniero, enkalkuli ke viajn rajtojn vi ricevis por helpi al la komunumo, ne por havi pli grandan potencon por vi mem, kaj tute ne necesas forviŝi artikolon kiu prezentas vian publikan vivon de aŭtoro, tradukisto ... ĉu iuj kritikas vian konduton aŭ ne, ĉu iuj kunlaborantoj ĉi tie estimas vin aŭ ne, tute ne ŝanĝas ke vi faris ian publikan laboron, kaj ke homoj rajtas scii pri ĝi. Iasence tiu artiklo pri vi ne plu apartenas al vi : ĝi fariĝis komuna havaĵo por kiu ajn interesiĝas pri kiu estas la aŭtoro aŭ tradukinto de tia libro pri kiu li aŭ ŝi interesiĝas. Arno Lagrange  06:54, 11. Jul 2006 (UTC)

Jes ja, plurfoje mi konstatis kiom akra- kaj malĝentilamaniere Petro kondutas. Ne estas persona reago, ĉar mi mem neniam suferis de li, sed mi bone kaj ripete konstatis. (Eliott)

mi plibonigis ĝin kaj malgraŭ tio ĝi estis redirektita. Petro

Ankoraŭ mi havas lastan demandon: Por kio ricevis administrajn rajtojn Narvalo? Li faras kion li mem deziras ne demandante opiniojn de aliaj. Petro

Do simile kiel vi :-)
Pli serioze: Mi pensas, ke en la lasta redaktokonflikto inter vi kaj Narvalo, Narvalo pravis, ĉar vi faris certajn agojn nur por pruvi vian vidpunkton, kaj tio estas malpermesata en ĉiuj Vikipedioj (legu ekz-e en la ĉeĥa ĉi tie). Marcos 09:49, 12. Jul 2006 (UTC)
Memkompreneble. Tiuoaze vidu ekz. ursedoj. Petro 12.07.2006 13:32 (UTC)

Naŭziĝo

Via maniero diskuti naŭzas min. Ĉu vi ĉiuj celas kunkonstrui iun komunan projekton aŭ nur volas bati unu la alian kiel bubaĉoj en lerneja ludkorto ? Kunverkado de enciklopedia projekto necesigas iom pli altan reciprokan estimon kaj iom pli da ĝentileco. Mi hontas pri la malalta nivelo de la disputo kaj esperas ke ĉiu iom klopodos por loki la debaton en pli altajn sferojn. Arno Lagrange  20:50, 10. Jul 2006 (UTC)

Al kiu vi direktas vin per tiu "vi"? Ankaŭ min tiu diskuto ege ĝenas, kaj mi rezignas pri ties daŭrigo -- ĉion, kion mi povis diri, mi jam diris, kaj, espereble, en sufiĉe ĝentila kaj reciprok-estima formo. Eble ni formetu tiun diskuton for de la Diskutejo? Alauxdo 20:59, 10. Jul 2006 (UTC)
Mi tiom nauziĝas ke mi malvolas individue procesi : pluraj el al kundiskutintoj esprimas sin en neakceptebla formo por inteligentaj homoj kiuj kunkonstruas ian ilon por helpi la homojn akiri sciaĵojn. Mi admonas tiujn ekdebati pli digne. Arno Lagrange  21:11, 10. Jul 2006 (UTC)

Dankon, Arno. Mi tute konsentas. -- Yekrats 21:18, 10. Jul 2006 (UTC)

Saluton karaj. I'm sorry, but my Esperanto is not very good. Please translate this message if you will.

This page was nominated for deletion because of the existence of a page already on Ido and Esperanto, and the fact that it is not neutral. Using the EdE without any changes is for Wikisource, not Wikipedia. However, Petr Tomasovsky has removed the nomination for deletion without discussion and then protected the page. Pages are not to be protected merely because the administrator does not like the edits, and especially when there have been only two over the past three months. Protection is for vandalism and large edit wars, not edits that administrators don't like. I would ask that Petr refrain from protecting pages without cause, and let the discussion on the possible deletion or merger of the page with Esperanto kaj Ido komparataj continue. Esperanto kaj Ido komparataj is much more neutral, whereas the first one is, in my opinion, an article that needs to be changed or removed in a neutral encyclopedia. 219.255.192.201 06:35, 13. Jul 2006 (UTC)

Ŝajne ĉangrenita idisto. Kiu tradukos?

Mi estas different IAL-er, ne Idisto. 219.255.192.201 06:44, 13. Jul 2006 (UTC)

Ŝajne ĉangrenita different-IAL-er, kiu tradukos?Roberto 06:59, 13. Jul 2006 (UTC)
Saluton karaj. Mi bedaŭras, sed mia esperanto ne estas tre bona. Bonvolu traduki ĉi mesaĝon se vi volas.
La paĝo Ido kaj Esperanto estis proponita por forigo pro la jam ekzistanta paĝo pri Esperanto kaj Ido komparataj kaj pro tio ke ĝi ne estas neŭtrala. Uzado de artikolo el Enciklopedio de Esperanto senŝanĝe havas lokon en vikifontoj, ne en Vikipedio. Tamen Petr Tomasovsky forigis la mencion pri forigpropono ne diskutinte kaj poste protektis la paĝon. Paĝoj ne estu protektitaj nur ĉar la administranto ne ŝatas ke ili estu redaktitaj, kaj precipe kiam estis nur du redaktoj dum la tri lastaj monatoj. Protekto estu kontraŭ vandalismo kaj grandaj redaktokonfliktoj, ne kontraŭ redaktoj kiun administrantoj ne ŝatas. Mi petus tiun Petron sin bremsi protektadi paĝojn senkaŭze, kaj lasi daŭri la diskuto pri la ebla forigo aŭ kunfandiĝo kun la paĝo Esperanto kaj Ido komparataj. Ĉi lasta artikolo estas multe pli neŭtrala, konsiderante ke la unua estas, laŭ mia vidpunkto, artikolo kiu bezonas esti ĉu ŝanĝita ĉu forigita de neŭtrala enciklopedio. 219.255.192.201 laŭ proksimuma traduko de Arno Lagrange  07:14, 13. Jul 2006 (UTC)
Tre dankon por la traduko. 219.255.192.201 09:05, 13. Jul 2006 (UTC)

Mi estas different IAL-er, ne Idisto. 219.255.192.201 06:44, 13. Jul 2006 (UTC)

Mi estas isto de malsamaj Internaciaj Help-Lingvoj, ne Idisto.

Roberto ! antaŭ ol nomi iun ĉagrenitulo, bonvolu ekkoni la entenon de la mesaĝo. La anonimulo prave sugestas ke senŝanĝaj eltiraĵoj de verkoj havas lokon en vikifontoj ne en vikipedio. Li ankaŭ prave plendas pro la trouzo de siaj administrantaj povoj far Petro. Pri la respektivaj menciitaj du artikoloj mi eĉ ne parolas (mi ne legis ilin) sed la supra atentigo ne estas malestiminda. Arno Lagrange  07:18, 13. Jul 2006 (UTC)

Mi pensas ke anonimulo tute pravas. Mi ankaŭ ne legis la artikolojn lastatempe, sed liaj argumentoj estas bonaj. Sed mi pensas ke anonimuloj ne povas plendi ke oni ne estus ironiaj.Mi ne diskutos neŭtralecon de artikolo. Sed la problemo ŝajne estas se ni devas aŭ ne konservi artikolojn de Enciklopedio de Esperanto en Vikipedio senŝanĝe. Mi pensas ke ne, en tiu punkto la anonimulo pravas. Jam estas en retejo kompleta versio de EdE, kaj estas strange kiam ni legas en Vikipedio "X naskis en 1890 kaj estas nuna prezidanto de Y-E-societo".Roberto 07:27, 13. Jul 2006 (UTC)

Laŭ mia opinio mi tute ne misuzis mian administrantan rajton pri ŝloso de artikolo pri Ido kaj Esperanto. Kiam ĝi estis proponita por forigo, mi forviŝis tiun ŝablonon sed pos ia tempo mi trovis en ĝi denove la ŝablonon por forigi tiun paĝon. Mi komprenis tion tiel, ke iu ne deziras havi tiun paĝon ĉi tie. Plie, tie estis nenia klarigo kial ĝi devus esti forigita. Do, mi petas tiun anonimulon, por ke li venontfoje klarigu siajn kaŭzojn kaj ne kalumniu min ĉi tie. Certe li volis enmeti la ŝablonon triafoje kaj jen, li trovis la paĝon ŝlosita, li ofendiĝis ke mi ŝlosis ĝin kaj kuris plendi. Li plendu. Mi plendas je li, ke li ne klarigis siajn motivojn. Kaj bonvolu ankaŭ vi bremsi viajn kalumniojn je mi. Mi scias kion mi faras. Petro 13. Jul 2006 07:47 (UTC)

Mi ĵus respondis pri la situacio de EdE ĉe la listo http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l. --Chuck SMITH 08:04, 13. Jul 2006 (UTC)

La problemo en ĉi tiu okazo estis, ke nek tiu, kiu origine proponis la forigon, nek tiu kiu duafoje enmetis la forig-ŝablonon, tiutempe menciis argumentojn por la forigo. Pro tio, la ago de Petro restarigi la artikolon estis tute akceptebla, kaj ankaŭ la protekto estis tute akceptebla (ĉar jam komeniĝis redakta konflikto, dum kiu unu flanko ne prezentis argumentojn; kaj Petro nur protektis kontraŭ ne-ensalutintoj, ne kontraŭ ĉiuj ne-administrantoj).
Nun tamen la situacio ŝanĝiĝis per tio, ke la anonimulo ja menciis ĉi tie argumentojn por forigo. Mi nun enmetos tiujn argumentojn en Vikipedio:Forigendaj artikoloj, kaj denove enmetas la forig-ŝablonon en la artikolon. Protekto nun verŝajne ne plu necesas, aŭ kion pensas la aliaj? Marcos 08:38, 13. Jul 2006 (UTC)

Ĉu eble..er...combine la artikolojn? Ŝajnas oli estas sama (? - the same) subjekto.219.255.192.201 09:14, 13. Jul 2006 (UTC)

I personally find the actions of the sysop quite adequate, though it would have been better if he had mentioned the reason for protecting on the discussion page. Basically, if you think that an article is to be deleted, adding a "to be deleted" template is not enough, you have to argue for the deletion and we have a special place for that (Vikipedio:Forigendaj artikoloj). Alternatively, you can write your arguments on the discussion page of the article. That is as regards the procedure.
As regards your assertion that using EdE is not possible -- this is, mildly speaking, not true. We are allowed to use any "free" sources for the Wiki, and many national Wikis use some out of date (and thus not copyrighted anymore) encyclopediae as a source for "article padding". In Russian Wikipedia they use so-called BSE for this purpose, there are some attempts to use an older version of Brokhaus and Efron. So, we are quite ok using EdE here and do not have to put it to Wikisource -- it is even better to have these articles here, thus letting everyone to edit them properly.
Ĉu oni povas memorigi al mi, kiuj estas reguloj por paĝo-protektoj? Ĉu enmeto de ŝablono estas vandalado? Ĉu ni ne devas atendi "2 renversojn" antaŭ ol protekti paĝojn? Kaj ĝenerale mi trovas la menciitan artikolon tre neŭnetrala, kvazaŭ estas iu "sovetia propagando" kontraŭ Ido. Eble ni tute forigu tiujn artikolojn, ĉar ili ne estas enciklopediaj? Alauxdo 09:41, 13. Jul 2006 (UTC) (administranto/sysop)

Well, in April when the request was made the following was written on the talk page: Ne estas neutra, kaj oni jam havas Esperanto kaj Ido komparataj. Ĉi tie artikolo estas nur propagando, ne sufice (?) bona por Vikipedio. Is that not the reason given?

It's certainly possible to use encyclopedias to better the content of a wikipedia, but not to leave them as is. They can be used and altered like any other source of information but Wikisource is the location for non-copyrighted works that are meant to stay unaltered. It seems like the consensus may be to simply move the article to Wikisource though as the other article talks about the differences between the two languages. 219.255.192.201 10:02, 13. Jul 2006 (UTC)

Nobody's thinking that the original content of EdE will remain unchanged in E-Wiki. It is supposed that it will be corrected and extended by Wikipedians and the original EdE articles serve as mere templates here. I don't think that these articles really "better" the content of Wikipedia, as I already mentioned above, it is more like "padding" Wikipedia with articles, or, rather, with some sort of templates for (hopefully) future well-developed articles. This is important for "medium-size" Wikipediae like ours. Alauxdo 10:43, 13. Jul 2006 (UTC)
(traduko) Neniu pensas ke la origina enhavo de EdE restos neŝanĝita en E-Vikio. Oni supozas, ke tiu estos korektita kaj plievoluigita de Vikipediistoj kaj la originaj EdE artikoloj estas nur ŝablonoj ĉi tie. Mi ne pensas, ke tiuj artikoloj vere plibonigas la enhavon de Vikipedia, tio, kiel mi jam menciis supre, estas pli "pufigo" de Vikipedio per artikoloj, aŭ, pli verŝajne, per iutipaj ŝablonoj por (espereble) estontaj bone evoluigitaj artikoloj. Tio estas grava por "mezgranda" vikipedio kiel nia. Alauxdo 10:43, 13. Jul 2006 (UTC)
Yes, I know. That's why it wasn't a problem until the page became protected. But it looks like people are pretty much in agreement so that's good to see. A few people didn't see the reason on the talk page but that's all right. Okay then, havu bonan tagon kaj ĝis revido. 219.255.192.201 10:55, 13. Jul 2006 (UTC)
Kiam mi supre skribis, ke la protekto fare de Petro estis akceptebla, mi ankoraŭ ne estis vidinta, ke sur la diskutpaĝo estis iu argumento (kvankam malbone skribita). La fakte, ke Petro forigis la ŝablonon sen respondi al tiu argumento igas lian agon neakceptebla. Kaj tiam ankaŭ la protekto estis neakceptebla.
Sed eble Petro, same kiel mi, ne vidis tiun argumenton sur la diskutpaĝo. Tiam liaj agoj estus pardoneblaj. Marcos 10:24, 13. Jul 2006 (UTC)
Amuze, kie do oni atendus tiujn argumentojn, se ne sur la diskutpaĝo? Mia unua intenco estis rigardi tien -- kaj mi pro tio enmetis kroman "npov"-ŝablonon. Sed ni eble vere unue demandu Petron, ĉu li vidis tiun argumenton aŭ ne. Alauxdo 10:43, 13. Jul 2006 (UTC)
Oni atendus ilin sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Marcos 18:47, 13. Jul 2006 (UTC)
Mi jam manĝis aligatoron, ĉu krokodiloj estas ankaŭ bongustaj?Roberto 10:14, 13. Jul 2006 (UTC)
Jes, ege!! :) Pardonu, mi provos traduki mian lastan diraĵon! Alauxdo 10:43, 13. Jul 2006 (UTC)

Indiko de mallongaj vokaloj

En prononcindiko de portugallingvaj nomoj, mi kutime uzas ŭ kaj j por indiki mallongajn i kaj u. Tiu okazas ĉar en portugallingvo la longaj vokaloj estas "normalaj" kaj plej oftaj ol mallongaj. Sekve se mi indikus ciam longajn vokalojn, la prononcindiko estus tro peza: Roberto [rho:be:rhtu]; kaj la indiko de mallongaj ŝajnas pli bone al mi: Roberto [rhoberhtŭ]. Sed tiu sistemo havas du problemoj: unue multaj homoj ne komprenas la j kaj ŭ kiel indikon de mallongaj; due, oni ne povas indiki mallongan a. Kiel tio ŝajnas al vi?Roberto 06:58, 13. Jul 2006 (UTC)

Laŭ mi ne tiom gravas indiki la longecon de vokaloj. Kiam ni uzas la Esperantajn literojn anstataŭ la simbolojn de la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) por prononcindikoj, ni certe perdas kelkajn detalojn de la prononco, sed aliflanke ni havas pli facilan sistemon. Laŭ mi la duobla punkto en prononcindikoj konfuzos tiujn, kiuj ne konas na IFA.
Sed se aliaj preferas, ke ni ja indiku la vokallongecon, ni almenaŭ havu unuecan sistemon por ĉiuj nomoj. Do tiuokaze ni ĉiam uzu duoblan punkton, kaj ne uzu iun specialan sistemon por la portugala lingvo. Marcos 08:47, 13. Jul 2006 (UTC)
Mi scias ke al kiuj ne parolas lingvojn kun long-mallonga vokala sistemo, tiu variaĵo estas preskaŭ neatentiga, sed indiko de longeco de vokaloj estas ja grava, certe ne al ĉiuj lingvoj, sed al multaj lingvoj, ekzemple ne diferencigi longajn kaj mallongajn iĝas la prononcon de portugallingvaj (kaj anglalingvaj, itallingvaj, ktp.) nomoj tro roboteca. Ni decidis ne uzi IFA-sistemon, sed uzi esperantan alfabeton. En Esperanto, vokalojn ŝajnas al mi longajn. Certe oni devas akordigi pri indiko de longeco de vokaloj al ĉiuj lingvoj. Mi demandas al parolantoj de aliaj lingvoj kiuj havas longajn kaj mallongaj vokalojn kiel ili indikas tion kiam uzas esperantan alfabeton, ĉar mi volas ke ni adoptu ununuran sistemon.Roberto 09:05, 13. Jul 2006 (UTC)
Mi gepatra lingvo (la germana) ankaŭ havas kaj longajn kaj mallongajn vokalojn, kaj la diferenco estas grava en ĝi. Tamen, mi ĝis nun neniam indikis tiun longecon de vokaloj kiam mi transskribis per esperantaj literoj.
Vi skribis "En Esperanto, vokalojn ŝajnas al mi longajn". Tamen, Esperantaj vokaloj povas esti aŭ mallongaj, aŭ mezlongaj aŭ longaj. Fakte, oni kutime en Esperanto elparolas la neakcentitajn silabojn mallonge, kaj la akcentitajn silabojn longe (sed se post akcentita vokalo sekvas du aŭ pli da konsonantoj, oni kutime ne longigas la vokalon, ĉar la silabo jam estas longa pro la konsonantoj). Vidu pri tio ĉi tiun paĝon el PMEG. Marcos 09:21, 13. Jul 2006 (UTC)
Jes, la PMEG ŝajne estas tro diskutebla en fonetika parto. Vi, kiel germana "duon-argentinano" kiu vivas en Anglio, scias ke germanoj diras ke hispanan lingvon oni parolas "skribmaŝine", anglalingvanoj diras ke ĝi similas al "klik-klik" ekzate ĉar en ĝi ne estas longaj kaj mallongaj vokaloj. Kiel ni transkribus "Watson" aŭ "Sherlock Holmes" sen indiki longajn kaj mallongajn? Kaj se tio oni ne faras, kial indiki la prononcon? Sekve estas du solvoj: aŭ ni ne indiku la prononcon, kaj lasu al ĉiuj prononci laŭ sia volo, aŭ ni indiku la plej ekzate eble.Roberto 09:36, 13. Jul 2006 (UTC)