Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/8

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

C'est l'temps qu'ça change ![redakti fonton]

Mi ĵus faris la unuan artikolon pri baloto en Kebekio, tiun de la nunaj elektoj kiuj okazos la 4-an de septembro. Jen: Ĉefministra baloto de 2012 en Kebekio. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 00:32, 2 Aŭg. 2012 (UTC)

  Kia studenta konflikto? Kia komisiono? -- PEJNO Simono Diskuto  08:18, 2 Aŭg. 2012 (UTC)

Vi ne estas Kebekiano, sed mi verkos artikolon pri la studenta konflikto.
Jen la pruvo de la deviso de Kebekio: Je me souviens. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 21:34, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
Jen la artikolo pri studenta konflikto: Studenta konflikto de Kebekio (2012)‎. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 22:16, 2 Aŭg. 2012 (UTC)

GibraltarpediA[redakti fonton]

Nova konkurso: GibraltarpediA - --Dominik (diskuto) 04:44, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

Mia subskribo[redakti fonton]

Tiel, mi finfine diris mian veran nomon: Henriko Fizeto (Enrique Fiset). Tiel, mi volas refari mian subskribon. Mi demandas viajn komentojn pri mia propono, por ke Henriko Fizeto ne ŝajnu esti mia gantpupo (kiu estas falsa, rigardu tion vi mem). Jen la propono:

  1. HENRIKO FIZETO (Ĉiuĵaŭde: DiskutpaĝoAlilingva)

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 23:07, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

Baloto pri la forigo de administrantaj rajtoj de Petr Tomasovsky[redakti fonton]

 Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj#Nun finfine forprenu administrajn rajtojn de Petr Tomasovsky 

Vidu ĉi tiun artikolon, mi petas. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 01:30, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Wiki Loves Monuments- Androida aplikaĵo[redakti fonton]

Ĉe translatewiki.net mi komenciĝis tradukado de la aplikaĵo de Wiki Loves Monuments por androido (mi ne scias ĉu ĝi ankaŭ funkcias sur Iphone), 96% de la tradukado jam estas preta, mankas nur 4% kiun mi ne povis traduki, tiu netraduka 4% temas nur pri 3 tekstaj linioj. Ĉu iu povas traduki ĝin? Oni nur devas ensaluti ĉe la Vikio kiel oni ensalutas ĉi tie, sed oni devas peti tradukajn rajton unue. Jen la adreso de la esperanta traduko: Traduka projekto

Ankaŭ vi povas enmeti viajn tradukojn tie ĉi kaj mi enmetos ilin en la Vikio. Dankon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 06:01, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Traduko farita. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 12:21, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Korekta uzo de Esperanto[redakti fonton]

Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Korekta uzo de Esperanto

Kio signifas tion? Ĉu oni celas "ĝusta uzo de Esperanto"? Korekta rilatas nur al korekto. Jen absurdaĵo.--kani (diskuto) 10:44, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
"korekta" ja povas signifi "senerara". darkweasel94 (diskuto) 17:02, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
Sed evitinde, laŭ PIV. Konfuzo kun la ĉefa signifo de korekto estas evidenta.--kani (diskuto) 11:54, 14 Sep. 2012 (UTC)
Kaj PMEG malkonsentas kun PIV: Aga radiko sed eca signifo. Mi mem jam iam uzis korekta en la signifo "senerara" kaj vi ŝanĝis tion al ĝusta - mi havas nenion kontraŭ tio, ĉar ankaŭ la formo, kiun vi preferas, estas korekta ({{{1}}}), sed tamen mi tiam ne eraris lingve. Ne gravas. darkweasel94 (diskuto) 12:07, 14 Sep. 2012 (UTC)

Vikidatumoj[redakti fonton]

Nova ege interesa Vikimedia projekto estas preparata: Vikidatumoj. Bonvolu legi ties prezenton je Vikidatumoj : Enkonduko kaj eventuale plani kunlabori en ĝi. Kiam Vikidatumoj funkcios, la laboro por Vikipedio ege malpeziĝos (precipe koncerne interlingvajn ligilojn kaj ĉiuspecajn informkestojn) kaj ties kvalito (fidindeco, akurateco) kreskos. Jen perspektivo kiu interesas min multe pli ol iaj konstantaj vanaj kvereloj. --Arno Lagrange @ 07:00, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

 Evidente, ĉio ĉi ne realiĝos tuj morgaŭ. Kaj kial oni volas kombini tion kun la ĝisnunaj fiksformataj Infoboxes mi vere ne komprenas. Oni tiel tuj instalas la sekvantan fasonadan sakstraton. -- PEJNO Simono Diskuto  07:21, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
Simono! vi rapide misjuĝas aferon, ne studinte ĝin. Valoraj vikimediistoj pretigas tiun projekton de jaroj, pridiskutis ĝin en pluraj renkontiĝoj kaj konstante interrilatas por antaŭenirigi la projekton. Mi miras ke en dek vortoj vi sukcesas ĵeti en la rubujon la multjaran laboron de dekoj da cerbumokapablaj homoj ! Evidente la informkestoj devos adaptiĝi por aŭtomate ricevi datumojn el Vikidatumoj. Ekzemple per {{Informkesto urbo|nomo=Bervalo|...}} aŭtomate estos elmontrita la ĝisdata nombro da loĝantoj, la nomo de la urbestro, ktp kiun la sistemo legos el Vikidatumoj, per iu difinita sintakso, nome en la ŝablono "Informkesto urbo" estos instrukcio "legu datumojn el Vikidatumoj/Urbo/Bervalo". Pri interlingvaj ligiloj, de preskaŭ dek jaroj saĝaj vikipediistoj atentigis ke ni havu unu solan lokon por konstrui ilin, kaj la afero jam estis provita en eksperimenta vikio. Anstataŭ listigi lingvojn en kiuj ekzistas responda artikolo, oni simple enmetos unu instrukcion {{interlingvaj ligiloj}} kaj per Vikidatumoj la paĝo estos aŭtomate ligita al la taŭga titolo en Vikidatumoj kaj aŭtomate elmontros ĝisdatan liston da interlingvaj ligiloj. Jen tre oportunaj solvoj kiuj ŝparas ege multan laboron, postulas teĥnikan solvadon de iuj problemoj, kaj konsiderinde progresigos la tutan projekton. Ne temas pri sakstrato sed pri eniro en novan grandan spacon, kie pli kaj pli da akurataj informoj estos disponeblaj en ĉiuj lingvoj, igante la projekton pli fidinda. --Arno Lagrange @ 09:03, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
Jen interesaj ligiloj :
tiu projekto estas fakte genia ideo, ĉar ĝi provizos unu centran ejon por datumoj. ne plu ĉiuj vikipedioj devos teni ĝisdataj informojn kiel nombron de loĝantoj de urboj ktp.! eble estos problemoj, sed pri tio ni juĝu nur eksciinte detalojn. evidente speciale malgraddaj vikioj kiel tiu ĉi profitegos! pardonu la ortografion, tajpi poŝtelefone estas turmentaĵo. darkweasel94 (diskuto) 20:51, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
 Arno miskomprenas min. Mi ne kritikas la datumbazon, principe ĝi estos utila kaj fakte ĝi devus jam ekzisti ekde dek jaroj. Mi kritikas la laŭŝajne antaŭvidatan nedinamikan interfacon. Pro tio mi parolas pri sakstrato. Cetere, kiel oni faru interfacon al tia datumaro por prezenti la datumojn, same ne estas iel ajn nova. Tiu teknikon estas jam vaste uzata, same ekde almenaŭ dek jaroj. Kio tie ĉi estas revolucio estas en vero preskaŭ jam antikvaĵo. Kaj kial oni multjaron laboron de dekoj da homoj bezonas estas same neklare. Temas pri programada tasko baze de jam pretaj iloj eble de unu homjaro, maksimume du. La problemoj tie ĉi estas malpli teknikaj, ĉar tiaj problemoj estas jam delonge solvitaj. La faktaj problemoj estas:
 I.  la malinklino rezigni pri antikva sistemo 
 II.  la nepovo influi la organizaĵon Vikipedio 
 III.  la demokratia diskutsistemo ekster la organizaĵo 
Tiaj datumbazaj sistemoj, pri kiuj oni nun parolas, jam ekzistas kaj entreprenoj amase aplikas ilin. Do estas plene superflue inventi novan. Ĉiu granda entrepreno organizas siajn datumojn kaj dokumentojn jam delonge laŭ tiaj sistemoj. Ĉiuj asekuroj, ĉiuj bankoj, ĉiuj farmaciaj entreprenoj, ĉiuspecaj grandaj industriaj entreprenoj, ... Mi scias tion. Mi sufiĉe ofte esploris ties rendimentajn aŭ retegajn problemojn. Ekzemple, la firmao Documentum estas unu el la pintaj liverantoj de tiaj plurlingvaj dokumentaj sistemoj aŭ sistemaj modjuloj, plej ofte baze de Oracle aŭ integrigitaj kun SAP. -- PEJNO Simono Diskuto  22:32, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Limdata propono[redakti fonton]

 Eble iu jam pensis pri tio, sed se ne, jen mia propono.

Oni povu enigi datumojn, kiuj estos alireblaj nur post antaue kundonita limdato. Alivorte, kiam la kopirajtperiodo finiĝos. -- PEJNO Simono Diskuto  13:06, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

  • Mi vere ne kredas ke tiuj programistoj venas ĉi tien kaj legas en Esperanto teĥnikajn proponojn. Prefere skribu al Meta aŭ al Bugzilla. --KuboF (diskuto) 16:06, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ankaŭ mi ne supozas tion. Sed mi kredas, ke Arno jam okupiĝas pri la afero iomete kaj eble transdonos la ideon. Mi ne scias, ĉu ne jam iuspeca listo de planitaj funkcioj ekzistas. Evidente, tiun oni konsultu, antaŭ ol fari mian proponon. -- PEJNO Simono Diskuto  12:52, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Komunumoj[redakti fonton]

Mi vidas librojn Komunumoj de Côte-d'Or, Komunumoj de Yonne aŭ plurajn aliajn librojn pri komunumoj. Ĉu estas uloj kiuj serĉas informojn en Vikipedio ? --pino (diskuto) 08:19, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Evidente tiuj surmerkatigitaj libroj estis kreitaj per la ilo krei libron. Tamen ne estas spuroj de ili en Kategorio:Libroj. Kompreneble temas pri unu ne sufiĉe uzata ebleco kiun ofertas Vikipedio. Indus iel emfazi tion (plu redaktante helpopaĝojn, ordigante koncernajn kategoriojn, ...) --Arno Lagrange @ 08:44, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Jes interesa ilo, krom por la mapoj kun Ŝablono:Geokesto lokumilo, eble ĉu ni povus malpermesi la printo en la ŝablono ?--pino (diskuto) 11:53, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Tiaj libroj estas simple kanajlaĵo celanta akiri monon de homoj kiuj ne komprenas pri kio temas. La nuna tekniko (kaj la licencoj de Vikipedio) permesas fari librojn per kelkaj musklakoj, kungluante materialon el Vikipediaj artikoloj kaj eldonante ilin per la nuna tujpresa tekniko. Mi miras, ke eĉ Amazon vendas tiujn. Mi scias, ke iuj homoj sentis sin vere trompitaj aĉetinte tian libron (ne Esperantan), kiun ili supozis serioza fakaĵo, sed kiu evidentiĝis kopiaro de Vikipediaj artikoloj. Publikigas tiajn librojn almenaŭ la Usona firmao Books LLC. – Jam mankas nur tio, ke iu komencas vendi al ni tekstojn el la pliplorinda maŝintraduko de la Angla Vikipedio http://epo.wikitrans.net/ . --Surfo (diskuto) 14:05, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Fakte mi ne aĉetus libron kiu nur listigas mizerajn faktojn pri centoj da vilaĝoj ie ajn en la mondo ! Sed la ilo krei libron estas oportuna por leganto kiu zorge elektas kolekton da bonaj artikoloj pri temo pri kiu tiu interesiĝas. --Arno Lagrange @ 14:28, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Jes, vi pravas. La librofarilo estas utila, se oni mem uzas ĝin kaj scias kion oni volas. --Surfo (diskuto) 14:39, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Framasonistoj[redakti fonton]

Mi ekredaktis kaj kategorion kaj liston "Hungaraj framasonistoj". Kiuj estis fram.-oj, al la biografio mi aldonis frazeton: Li estis framasonisto. Poste mi kreis la novan kategorion, ĉar mi tiel opinias, ke la bibliografio almenaŭ menciu tiun fakton. Ĉu mi detruis koherecon de la artikolo?--Crosstor (diskuto) 14:19, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Kia kaŝagado, fi! Kial vi ne invitis min, nur aliajn personojn? Kaj jes, vi detruas koherecon de artikoloj, sed mi korektas ilin, se mi havas tempon. Jen http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Endre_Ady&diff=prev&oldid=4500140, http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Gyula_Andr%C3%A1ssy&diff=prev&oldid=4500144. Estas precipe hontinde, ke vi ne plibonigas artikolon pri gravega hungara poeto Endre Ady, sed detruas ĝin.
Vi ne menciis la alian aferon, ke tiu lista estas minimume dubinda!!! Bonvolu kontroli eĉ alilingvajn vikipediojn, ili mencias la framasonisman agadon, se tio estas pruvebla, grava. Provu balanci en la artikolo inter grava kaj negrava. Narvalo (diskuto) 15:10, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Framasonoj[redakti fonton]

 Kriĉ!!! La kategorio nomiĝu Hungaraj framasonoj. Framasono estas jam persono. La vorto framasonisto tute ne ekzistas. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  15:16, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Jes ja, framasono estas la persono kiu sekvas framasonismon. Mi mem estas framasono. ;-) -- Yekrats (diskuto) 15:47, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Ni aldonas -iston por la profesieco. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:43, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi alinomis ilin! La listo estas transpreno el la hungara Vp. Ĉu la frazo "Li estis framasono." akcepteblas?--Crosstor (diskuto) 06:25, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Kiel vi volas fari, tiel ne akcepteblas,. Eĉ la hungara vikipedio bazas sur dubaj fontoj (kelkfoje ekzistas nur sola listo, kies vereco ne estas pruvebla). Narvalo (diskuto) 10:39, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Ĉar tiu-ŝablono tamen havas certan gravecon kaj ĝi al kelkaj malplaĉas kaj al aliaj plaĉas, eble estus bone, ke tiu diskuto ne okazu kaŝita preter la atento de ĉiuj. Persone mi opinias, ke la monda simbolo en listoj kaj alidirektiloj estas belaspekta, aliaj volas havi nur simplan asterikson. Ĉiu-kaze oni ne simple pova forigi tiun ŝablonon sen aparta konsidero. Mi tial ĝojus, ke kelkaj pliaj personoj partoprenu tiun specifan diskuton, por ke la diskuto ricevu demokratan legitimecon, kiun nuntempe kun nur triopo da partoprenantoj simple ne havas. Vidu kaj kundiskuto sub Forigendaj artikoloj. Se mi vidas, ke mi vere estas izolita kun mia opinio konservi la ŝablonon el, tiam mi pretas cedi. Tamen ne se tion arbitre en kaŝajo "decidas" kvinopo laŭ persona gusto. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:52, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Laŭ mi tiu ŝablono pli bone estu forigita. Asterisko sufiĉas. Nenecesaj koloroj kaj simboloj kreas malkvieton ĉe la leganto. En enciklopedio la esenco estas la teksto kaj kelkaj (utilaj) bildoj. Do se eble kvietecon kaj sobrecon ! --Forstbirdo (diskuto) 09:04, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
Lasttempe mi vidas en artikoloj ankaŭ buntegajn kestojn, simile tio min ĝenas kaj forlogas atenton de enhavo. --KuboF (diskuto) 12:52, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Romiaj Ciferoj estas Zamenhofaj[redakti fonton]

  Post kiam mi Romiajn Ciferojn sufiĉe abunde trovis en diversaj E-libroj, eĉ en PIV, mi nun trovis la kulminan pruvon pri ties konveno al E-medioj.

En la libro: Fundamenta Krestomatio plume de L. L. Zamenhof, 17a eldono, la aŭtoro Zamenhof uzas majusklajn Romiajn Ciferojn por ĉiu ĉefa sekcio. Jen ili:

 I.  Ekzercaro 
 II.  Fabeloj kaj legendoj 
 III.  Anekdotoj 
 IV.  Rakontoj 
 V.  El la vivo kaj sciencoj 
 VI.  Artikoloj pri Esperanto 
 VII.  Poezio 
 VIII.  Aldono 

Aldone Zamenhofo abunde uzas Romiajn Ciferojn ene de la tekstoj. Nome rilate al moŝtuloj, rilate al sanktaj libroj, rilate al scenoj de teatraĵo.

Aldone Zamenhofo citas el: LA UNUA LIBRO PRI ESPERANTO:

Citaĵo
 La plej ĉefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la sekvantaj:

I) Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante.

II) Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe da adeptoj aŭ ne, --t.e. ke la lingvo jam de la komenco mem kaj dank' al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo por internaciaj komunikiĝoj.

III) Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la proponatan lingvon kiel lingvon vivan,--ne kun ŝlosilo en la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.
 

La eldonisto (en 1958) aldone uzas minusklajn Romiajn Ciferojn por numeri diversajn sekciojn de la enkonduko, nome de i ĝis xiii.

Do neniu ajn plu eĉ nur pepu pri, kaj jaege ne plendu pri, mian uzon de Romiaj Ciferoj tie ĉi. {{{1}}} Bertilo evidente staras iomete ekster la realo kun sia rekomendo. -- PEJNO Simono Diskuto  08:30, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Tio veras, sed laŭeble ne faru malfacilaĵojn al arabaj, persaj, ĉinaj ktp esperantistoj!--Crosstor (diskuto) 09:03, 1 Aŭg. 2012 (UTC)


  Por tiuj mi aldonis ŝpuchelpilojn, kiuj montras la ciferojn kutimsisteme. Cetere, ĉu Arabaj, Persaj kaj Ĉinaj Esperantistoj ne legas en siaj lokaj kursoj la Krestomation? -- PEJNO Simono Diskuto  10:23, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Kiel ano de socialismaj landoj, longe mi ne povis havi Krestomation. La malriĉaj esperantistoj ne havas ĝin, eĉ ĝi ne estas legeblaj en bibliotekoj.--Crosstor (diskuto) 05:52, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
  Vere, jen argumento. Sed hodiaŭ oni povas legi ĝin plurloke Interrete. Kvankam mi fakte posedas ĝin libroforme, mi serĉis pri Romiaj Ciferoj en ĉelinea versio. Jen funkcianta ligilo: http://www.gutenberg.org/ebooks/8224 Mi mem ne vere estas granda lingvisto, aŭ io, sed eĉ mi kredas, ke oni devas esti leginta la komencaĵojn de Esperanto. Iel tio apartenas al la ĝenerala scio pri la lingvo. Cetere, scioj pri la evoluo de la movado kaj ties organizaĵoj mi ne konsideras samgrade valoraj. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  08:31, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Fakte, Zamenhova estas ankaŭ uzado de tian, kian, ian, ĉian, nenian en la signifo tiam, kiam, iam, ĉiam, neniam. Simile pri erara uzo de si. Oni povas vidi ekzemplojn en Dua libro. Al nombrado de alineoj similas tipografio - tiu Zamenhofa estas, laŭ nuna vidpunkto, sufiĉe stranga kaj eksterordinara. Ni ĉiam memoru ke Zamenhof vivis en alia epoko kaj la lingvo evoluiĝas. --CubeF (diskuto) 12:09, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
  tian, kian, ian, ĉian, nenian estas nek strangaĵoj nek eraroj. Temas pri la praformoj por tiam, kiam, ktp. Unue en 1888 laŭ propono de Edgar de Wahl Zamenhofo ŝanĝis tion. Vidu: http://www2.math.uu.se/~kiselman/havanouea.pdf paĝo 67. Fakte kun N estus pli naturisme: wheN, waNN, waNNeer, quaNd, cuanNdo, quaNdo, όταΝ. -- PEJNO Simono Diskuto  21:00, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

A, B, C, Ĉ, ...[redakti fonton]

  Mi fakte serĉis en la Krestomatio pri A, B, C, Ĉ, ... ktp. Do, ĉu iu scias, de kie devenas tiu ĉi stranga kutimo uzi ankaŭ la ĉapelaĵojn en ordigoj? Kiu aŭtoro uzis tiun sistemon unue?

Oni ne havas tiom da libroj. kiuj entenas iujn ordigojn, ĉu ne? La plej frua libro, kiun mi havas kun iu a,b,c,ĉ estas plume de Wells el 1989. Bedaŭrinde plej ofte ordigoj ne preterpasas la literon c kaj tiel sekretas pri sia sekvunta litero. -- PEJNO Simono Diskuto  08:33, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Wiki Loves Monument: bv traduki[redakti fonton]

Saluton, ĉu iu povus traduki al Eo la sloganon por WLM? Eventuale vi trovas ankaŭ alian tradukon, por plibonigi? Ziko (diskuto) 13:58, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

"Alŝutu viajn fotojn de monumentoj por la foto-konkurso « Wiki ŝatas monumentojn » kaj helpu Vikipedion!" --Dominik (diskuto) 14:18, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
Traduko ✔ Farite: Alŝutu viajn monumentajn fotojn por la foto-konkurso Wiki Loves Monuments kaj helpu Vikipedion !
Evidente, ni ne traduku "Wiki Loves Monuments" ĉar tio estas nomo de okazaĵo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 14:35, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
Temas ne pri "monumentaj fotoj" (grandegaj fotoj) sed ja pri "fotoj de monumentoj" - aliflanke, el tipografia vidpunkto, ne estu spaceto inter lasta vorto kaj krisigno (!), tio estas francismo. --Dominik (diskuto) 15:13, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
fotoj de monumentoj ŝajnas al mi francismo. Ni povas skribi "monumentaj fotoj" sen ke la foto estu grandega, simple ke ĝi temu pri monumentoj ! Nu, monumenta ne nur estas por esprimi grandegaĵon ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 15:22, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
Dankon. Mi malŝatis la uzon de "Wiki" (aŭ Vikio) en la nomo de la evento, sed malvenkis. "Vikipedio" estus multe pli klara... Kore salutas Ziko (diskuto) 14:39, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

"Alŝutu viajn fotojn pri monumentoj por la konkurso Wiki Loves Monuments kaj helpu Vikipedion !" estas unusenca. La Anglaj vortoj en la frazo (se tiuj efektive devas resti) prefere estu kursivaj, sed mi ne scias, ĉu normala Vikipedia kursivigo efikas en tia aparta slogana teksto. La franceca spaceto povas resti, en Esperanto ĝi apartenas al la aferoj de gusto. --Surfo (diskuto) 15:41, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

PMEG: Helposignoj: "Ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo." darkweasel94 (diskuto) 16:09, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi scias pri tiu opinio de Bertilo kaj ankaŭ mem preferas skribi laŭ ĝi. Sed mi ne opinias tion sufiĉe forta regulo por ŝanĝi skribmanieron de iu alia, ĉar la afero estas pure forma kaj esence temas pri gusto kaj tradicio kaj esprima klareco apenaŭ rolas ĉi tie. Ambaŭ manieroj skribi (presi) ekzistas en Esperanto dekomence. --Surfo (diskuto) 20:10, 4 Aŭg. 2012 (UTC)--Surfo (diskuto) 17:58, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
  • monumenta 1) rilata al monumento, 2) granda. Do fotoj de monumentoj estus pli klara kaj certe ne (nur) francismo - temas pri kutima priskribado en Esperanto.
  • Ŝajne anstataŭgi Wiki per Vikipedio estus maltaŭga ĉar oni fotojn alŝutu al Komunejo kaj uzu ankaŭ en aliaj projektoj. --CubeF (diskuto) 07:38, 8 Aŭg. 2012 (UTC)
"Fotoj de monumentoj" ne estus erara, sed mi ne komprenas, kial vi insistas pri la multsignifa prepozicio "de" kaj samtempe parolas pri klareco. La plej trafa prepozicio certe estas "pri": "Alŝutu viajn fotojn pri monumentoj por la konkurso Wiki Loves Monuments kaj helpu Vikipedion!" --Surfo (diskuto) 07:56, 8 Aŭg. 2012 (UTC)
  1. Ĉu "monumentaj fotoj" aŭ "fotoj de monumentoj" ? evidente jes por la dua esprimo kiu tute ne estas francismo, sed tute kongrua E-a esprimo. Akceptebla alternativo estas "monumentofotoj" (= "fotoj de monumentoj"). "monumentaj fotoj" estas simple erara, ĉar ne la fotoj estas monumentaj, sed sur la temo de la fotoj; ebla alternativo : "primonumentaj fotoj"
  2. Mi malaprobas netradukon de la nomo de la evento kaj forte subtenas ties E-igon al "Vikio ŝtas monumentojn" . AL @ 19:37, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
Dio ! Kial la aliaj lingvoj ne tradukas la eventan nomon ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 02:29, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉu mi havas matron ?[redakti fonton]

Hieraŭ, Haistakaa! kreis la tiel nomatan novan paĝon Matro kaj aldonis matro en la artikolo Patrino. Matro estas tre duba al mi, eĉ mi serĉis en Lernu! se matro ekzistas kaj mi trovis matroson en rezultoj kaj neniujn matrojn ! Evidente, mi demandas la fontojn. Ĉu matro ekzistas ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 21:55, 6 Aŭg. 2012 (UTC)

Nur en Ido (kvankam mi ja aŭdis maloftajn uzojn en Esperanto). darkweasel94 (diskuto) 22:08, 6 Aŭg. 2012 (UTC)

Ja, Matro estas ida vorto kiu signifas Patrinon, fakte mi tiun vorton plaĉas pli ol patrino kaj mi uzas ĝin kiam mi parolas esperanto kun mia frato, sed ĝi estas nek esperanta vorto nek akceptata neologismo, pro tio ĉi la vorto matro nepre ne devas aperi ĉi tie. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 01:39, 7 Aŭg. 2012 (UTC)

Krom se ni parolas pri la svisa monto Matro. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 21:50, 7 Aŭg. 2012 (UTC)
Esperanto ne estas ido, Matro ne estas Patrino --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 11:13, 8 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mi forte supozas, ke iuj havas, se ne matron, eble iuspecan matronon hejme. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  21:06, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

Korekta uzo de Esperanto[redakti fonton]

Se oni celas ĝustan uzadon de Esperanto, mi petas, ke oni ne uzu la vorton "korekta" en la signifo de "gusta" aŭ "laŭregula". PIV markas tion kiel evitinda.--kani (diskuto) 10:49, 27 Aŭg. 2012 (UTC)

Unua alvoko[redakti fonton]

Salutojn, karaj gekontribuantoj, mi serĉas vian helpon, por provi uzi kiel eble plej korekte nian lingvon Esperanto. Tiamaniere ke mi trovis plurajn vortojn prenitajn el la naciaj vortaroj, kiujn la kontribuantoj de Vikipedio mise kaj naive uzis en Vikipedio kvazaŭ tiuj vortoj ekzistas en Esperanto: Ekzemple mi trovis 567 misajn uzojn por setliĝi anstataŭe de stariĝi, krom sukcedi anstataŭe de postveni aŭ sekvi, konsolidi anstataŭe de plifirmigi, ktp. Mi opinias ke ni devas uzi nur la Oficialajn Vortojn kaj la Plenan Ilustritan Vortaron, ĉar por mi ili estas la ĉefaj fontoj. Neologismoj tolereblas nur rilate al propraj nomoj kaj por la novaj teknologioj. Mi ŝatus aŭdi kion vi pensas tiurilate? Mi dankas amikon Uzanto:Ĉiuĵaŭde kiu indikis min veni tien ĉi serĉi helpon. Dankegon al ĉiuj. Claudio Pistilli (diskuto) 15:59, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Nedankinde.
Cetere, laŭ reta PIV, sukcedi ekzistas, konsolidi ne ekzistas, do ĝi estas neologismo kaj ne devus esti tie laŭ la Vikipediaj reguloj, kaj sama afero okazas por setliĝi. Tamen, plifirmigi estas malĝusta. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:19, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi memoras ke iam ni diskutis ĉi tie pri ĉu ni devas aŭ ne uzi PIVon kiel nia ĉefa fonto, mi memoras ke iu diris ke tiu vortaro aĉas ĉar ĝi estas eldonata de maldekstrema organizo (tio al mi ne gravas sed al iuj ja estas grava afero), ni havis longan diskuton pri la ĝusteco de vortoj kiel snajpero (precizpafisto, kaŝpafisto, ktp). Laŭmiaopinie, ju pli vortaroj ni uzos des pli bone (PIV, Revo, Lernu!, Akademia Vortaro, ktp). -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 20:41, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
La vortaro de Lernu! estas pli findinda, sed malkompleta. La PIVo estas mia sola fonto por la vortoj, ĉar mi ne havas iujn ajn librojn en Esperanto, nek pri Esperanto. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:51, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
Laŭ mia nia regularo Vikipedio:Lingvaĵo (lingva stilo ĝenerale kutima kaj akceptata en la ekster-Vikipedia Esperantujo) kun ĝiaj klarigoj referencantaj al diversaj vortaroj sufiĉas por decidi tiajn demandojn. Kaj en okazoj, kiam necesas nova vorto, ni ankoraŭ povas sekvi la 15an regulon de la Fundamento kombine kun punkto 4 de la Bulonja Deklaracio. Kiam vi trovas dubindan lingvaĵon, redaktu kun kuraĝo kaj riparu ĝin; se iu malkonsentas, ankoraŭ eblas malfari kaj diskuti. darkweasel94 (diskuto) 21:43, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
Kara Henriko, vi povas konsulti aliajn vortarojn rete, ekzemple, Revo estas nur reta vortaro (REVo), La akademia vortaro ankaŭ havas retan version, sed ne funkcias bone (akademia_vortaro), do, almenaŭ oni havas tri vortarojn por konsulti lingvan problemon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 03:05, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
Kiusence la akademia vortaro ne funkcias bone? darkweasel94 (diskuto) 09:25, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi enmetis vorton sed ne aperis difino, do mi ne scias ĉu la vortaro malfunkcias nun aŭ kio okazas. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:57, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
Necesas enmeti ne vorton, sed radikon tie, ekzemple provu "hund". Krome, vi ja ŝaltis la difinojn/tradukojn, kiujn vi volas havi? darkweasel94 (diskuto) 19:04, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Dua alvoko[redakti fonton]

Salutojn, karaj gekontribuantoj, mi serĉas vian helpon, por provi uzi kiel eble plej korekte nian lingvon Esperanto. Tiamaniere ke mi trovis plurajn vortojn prenitajn el la naciaj vortaroj, kiujn la kontribuantoj de Vikipedio mise kaj naive uzis en Vikipedio kvazaŭ tiuj vortoj ekzistas en Esperanto: Ekzemple mi trovis 567 misajn uzojn por setliĝi anstataŭe de stariĝi, krom sukcedi anstataŭe de postveni aŭ sekvi, konsolidi anstataŭe de plifirmigi, ktp. Mi opinias ke ni devas uzi nur la Oficialajn Vortojn kaj la Plenan Ilustritan Vortaron, ĉar por mi ili estas la ĉefaj fontoj. Neologismoj tolereblas nur rilate al propraj nomoj kaj por la novaj teknologioj. Mi ŝatus aŭdi kion vi pensas tiurilate? Mi dankas vin amikon Uzanto:Ĉiuĵaŭde kiu indikis min veni tien ĉi serĉi helpon. Dankegon al ĉiuj. Claudio Pistilli Claudio Pistilli (diskuto) 16:44, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

  Mi same opinias. Oni enkonduku ion nur, se ne jam troviĝas io taŭga. Kaj tiam laŭeble baze de jamaj radikoj. Do kaŝpafisto kaj ne nepre snajpero. Vorto kiel malsanulejo povus esti eble iomete ĝeneralsignifa, sed hospitalo, kvankam intertempe Piva, havas en naciaj lingvoj tre diverĝantajn signifojn. Internacia estas nur la radikalo, ne la signifo. Aliflanke, tie, kie vorto vere iomete mankas, ekz. entreteni (simile al distri, sed nuance iomete alie, pli serioze), oni ne enkondukas ion. Simile statas pri taŭga vorto por la Angla pattern, do ripetdesegno aŭ simile. -- PEJNO Simono Diskuto  18:01, 13 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi fidas en la vortaroj PIV kaj de Akademio de Esperanto, sed mi ne povas agnoski ke vorto uzata 567 fojojn en Vikipedio daŭte estu mise uzata, oni ne devas elpensi novajn vortojn (setliĝi, ekzemple) anstataŭ radikalojn jam ekzistantajn. Ni bezonas samniveligi la lingvon por ke dialekto esperanta ne estu kreata. Bonvolu partoni kaj proponi ian solvon. Claudio Pistilli (diskuto) 21:50, 13 Aŭg. 2012 (UTC)
  Precipa problemo estas, ke aŭtoroj ofte lasas sin akcidente misgvidi de sia scipovo de la Angla lingvo. Do ili skribas Esperangle. oficaj horoj estus tipa ekzemplo. {{{1}}} Kaj en iu Uko, onidire, iu Franco ekkriis antaŭ giĉeto: Faru filon! Faru filon! -- PEJNO Simono Diskuto  13:45, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
Al mi malplaĉas ankaŭ la novvortismoj kiujn oni ial decidis enigi Esperanten anstataŭ paŭzi kaj elpensi kunmetaĵon (la plej ĉagrenanta ekzemplo por mi estas 'snajpero'). La pli novaj oficialaj vortaroj en EO, bedaŭretinde, sin montris emantaj inkludi tiaĵojn, aŭ eĉ proponi ilin super la klasikaj radikaloj. Zamenhof povis en 1905 diskuti iun ajn aferon per milradika bazvortaro; mi kredas ke hodiaŭ ni povas fari preskaŭ tiom bone, malgraŭ la ega enigo de teĥnikaj vortoj en ĉiujn lingvojn dum la pasintaj du jardekoj.
Rilate al Vikipedio, kiam mi ekskribas novajn artikolojn, mi ĉiam penadas uzadi la bazajn radikalojn de Zamenhof laŭeble, kaj nur riski veturi ekster tio ĉi por vortoj kies sencoj alimaniere ne estas klaraj aŭ facile esprimataj, aŭ simple por bonstilo, kie unu vorto estas ade ripetata, kaj varieco bezonatas. Sed, krom tio, mi trovas la unuan radikaron sufiĉa. Tempodivalse (diskuto) 05:40, 17 Aŭg. 2012 (UTC)

Rilate al la uzo de la verbo Setli[redakti fonton]

Kiam ni intencas sendi niajn esprimmanierojn al ĉiuj homoj, ni unue devas pensi universale kaj ĈIAM uzi universalajn radikalojn de la lingvo per kiu ni nin esprimas. Ekde la komenco de la mondo la homoj starigas (ne setlas, vorto kiu estis kreita ĵuse kiam jam ekzistas radikalo esperanta por tiu radiko) lokon por enloĝi kaj regi, la homoj/la judoj/la romanoj/ktp ĉiutage starigas zonon aŭ regionon pri okupiĝo por vivi kaj sin doni al la taskoj kiujn ili elektis. Se VI uzas radikalon el angla deveno, la romenoj, la cĥinoj, la poloj, ktp havas la rajton uzi samsencan vorton adaptitan al la Esperanta regularo. Ni penu unue uzi la bazajn radikalojn, kiam ili ne sufiĉas ni devas serĉi UNIVERSALAJN samsencajn radikalojn. Mi amas la anglan lingvon, sed ne povas agnoski la anglaĵojn uzitajn en Esperantujo de la ĵuslernintaj homoj kiuj ne trovinte la elementojn de siaj esprimoj esperante, ĝuas la uzon de nenecesaj neologismoj, angligante iom post iom la universalan lingvon. Claudio Pistilli (diskuto) 14:07, 17 Aŭg. 2012 (UTC)

refaktorigita
Mi forigis mian propran mesaĝon, ĉar mi ŝanĝis tute mian opinion
. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:56, 17 Aŭg. 2012 (UTC)
Forir' de l' lingvo, la anglismoj !
Mi faris tradukon de la du koncernataj vortoj kaj starigi ŝajnas esti pli ĝusta. Do, mi poras starigon.
Esperanto estas ankoraŭ ŝanca, ke la anglismoj estas malofte uzataj, sed se ni volas ke tio restu tiel, ni devas uzi la bonajn la plej esperantajn vortojn.
Forir' de l' lingvo, Setli! aŭ franclingve Vas t'en de la langue, Setli! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:56, 17 Aŭg. 2012 (UTC)
  Ĉiuĵaŭde, oni ne forigas mesaĝon el diskutejo, ankaŭ ne la propran. Oni trastrekas ĝin kiel nun supre. Tion oni eĉ malpli konvene faru, se alia diskutanto jam reagis al la mesaĝo.  -- PEJNO Simono Diskuto  20:04, 17 Aŭg. 2012 (UTC)
 Bedaŭrinde Zamenhofo mem jam zorgis pri la komenco de la disdegenero de nia vortostoko. Tute aparte de tio, ke setli estas jam delonge Piva, ĝi liveras ankaŭ la sufiĉe utilan vorton setlejo. Ankaŭ setligi kaj resetligi estas sufiĉe utilaj. Do laŭ la reguloj tie ĉi, setli estas perfekte bona. Do vere ne havas sencon eklanĉi kontraŭ-setli-kampanjon. Kaj rilate al konsolidi, mi atentigas, ke solida, kun kelkaj iomete strangaj kromaj signifoj, ni jam havas. Mi eĉ emus diri, ke iam kaj iam oni eble bezonas la vorton konsolidi, ekzemple en la ekonomia fako. Oni vere ne povas firmigi firmon, ĉu ne? Aldone oni unue ellernu Esperanton. Ĉe ni la vorto komencanto prefere signifu iun, kiu komencas uzi la lingvon, ne iun, kiu komencas ŝanĝi ĝin. En ambaŭ ĉi-sekciaj mesaĝoj antaŭ la mia troviĝas eraroj, kaj vortelektaj kaj gramatikaj. Do oni eble unue perfektigu sin mem. -- PEJNO Simono Diskuto  17:34, 17 Aŭg. 2012 (UTC)
La afero ne temas pri la uzo de la radiko setli, sed por la kreado de angla neologismo, kiam jam ekzistas radikalo por esprimi la saman signifon. Cetere, mi trovis ankaŭ pli ol centon da uzo de la vorto uniforma (rilate al kostumo) signifanta unuforman (rilate al samforma formato). Kia strangaĵo, miaj geamikoj. Claudio Pistilli (diskuto) 21:57, 20 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ne temas ĉi-okaze laŭ mia opinio pri konscia kreado de vortimportoj el la Angla, temas simple pri mismemoro aŭ eraro. Do korektu tiajn misuzojn. Tiu, kiu legas multe en la Angla, simple misgvidiĝas iomete reuzante Esperanton. Min tio tute ne surprizas. Multaj Esperantistoj estas plurlingvuloj. -- PEJNO Simono Diskuto  07:58, 21 Aŭg. 2012 (UTC)

Laokoonto aŭ Laokoono ?[redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉu estas eraro en la ortografio de la nomo "Laokoonto"?

PIV havas Laokoon/o ♧☆ Mita Troja pastro, sufokita, kun siaj du filoj, de du monstraj serpentoj.

Kaj en la greka literumado ne estas T. —La komenton aldonis, sen subskribo, Dejo (diskuto • kontribuoj)  
— Laokoonto

Jen bona demando.

Jen kiel oni skribas Laokoonto alilingve:

  • Angla: Laocoön (Britio), Laocoon (Usono)
  • Franca: Laocoon
  • Germana: Laokoon
  • Ĉeĥa: Láokoón
  • Latina: Laocoon
  • Greka (origina lingvo): Λαοκόων, Λαοκόοντα
  • Itala: Laocoonte
  • Hispana: Laocoonte
  • Portugala: Laocoonte
  • Eŭska: Laokoonte
  • Rusa: Лаокоонт

Do, aŭ ni skribu la vorton laŭ la originlingva nomo (Laokoono), aŭ ni uzu la nunan vorton (Laokoonto), aŭ ni uzu la du vortojn. nna

Laŭ mi, mi uzus Laokoonon. Bonan diskuton ! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:59, 17 Aŭg. 2012 (UTC)

En la greka lingvo laŭ kazoj vortformo ŝanĝiĝas; nominativo: Λαοκόων genitivo Λαοκόοντα. Iuj lingvoj (it es pt ru) nomas la personon laŭ la genitiva formo, aliaj laŭ la nominativo. Mi fidus PIV-on ĉi-kaze. Estas pli drastaj kazoj kiaj Jupiter/Jovis --Arno Lagrange @ 06:28, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
 Se mi ĝuste memoras, mi legis ie, ke unu tialo, kial Kabeo Kabeis estis la insisto de la komunumo derivi de ne-genitivoj. -- PEJNO Simono Diskuto  07:05, 18 Aŭg. 2012 (UTC)

 Ĉu povas esti, ke la Franca vorto modeste en la epoko de Voltero havis ankaŭ la signifon ĉasta? Temas pri mallonga poemo de Voltero Saint Modeste legebla en fr:Nicolas Boileau#Les Satires. -- PEJNO Simono Diskuto  14:36, 18 Aŭg. 2012 (UTC)

Demandu al Arno, mi ne scias. Mi nur scias, ke ĉasta signifas chaste kaj modesta modeste. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:44, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
 Parenteze, en la Angla modest signifas ankaŭ ĉasta, ne nur modesta. -- PEJNO Simono Diskuto  15:02, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
Ne en la franca lingvo. Mi ĵus vidis la sinonimojn de modeste ĉe synonymes.com kaj mi trovis neniujn chaste-ojn. Do vi prefereble uzu modesta. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:11, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi ne parolas pri la Franca lingvo. Mi parolas pri la Franca Lingvo epoke de Voltero. -- PEJNO Simono Diskuto  15:40, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
Nu, mi prave imagas ke neniuj franclingvanoj ĉi tie havas vortaron el 17-a jarcento! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:01, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi kredas, ke mi pravas. Mi havas du vere dikajn Larusojn.
La Franca-Germana Laruso liveras:
nur sinonimojn de modesta plus karaktere rezervema
La Franca-Angla Laruso liveras:
interalie tamen signifon antikviĝintan — deca, virta

La poemo havas nur sencon, se Voltero per la moknomo Saint Modeste fakte celis Sankta Ĉasteco.

Pro tio, ke la aŭtenta Saint Modeste, laŭ miaj ĵusaj esploroj, neniam estis la partrono pri ĉaseteco aŭ simile, povas esti nur tio, ke la vorto modeste havis Volterepoke aŭ alian, aŭ plian signifon, kiu intertempe en la moderna Franca perdiĝis.

Kiu scias pli? -- PEJNO Simono Diskuto  15:34, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi havas Laruson kun 150 000 difinoj, 90 000 vortoj kaj 28 000 nomoj, kaj kun pli ol 1800 paĝoj. Mia Laruso 2010 mencias por:
Chaste (ĉasta): Qui respecte les règles de la pudeur, de la décence. Ekz: Un baiser chaste.
Modeste (modesta): 1. Qui manifeste de la modestie, une absence d'orgueuil 2. D'une grande simplicité, sans faste, sans éclat 3. De peu d'importance.
Parenteze, mi ne tradukis la signifojn, por gardi la signifon.
HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:01, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
 La ĉelinea Laruso nur-Franca liveras interalie: Qui est retenu, réservé, pudique : Un air modeste. Do pudique jam sufiĉas. Evidente, la vorto havis iam la de mi supozatan ĉastan kromsignifon. Aldone, Voltero certe ne misuzus vorton jam en la unua linio. Fakte, se ne estus tiel, kiel mi logike deduktis, neniu estus povinta tiam kompreni la mokkanton de Voltero. Kaj fakte oni povas tre bone kompreni ĝin, ankaŭ hodiaŭ, kondiĉe nur, ke oni konas jam la fonon, nome la Horlibron, la mokan Horlibron kun la pseŭdo-preĝoj de Boileau, kaj la eĉ pli akre mokan nudbildan kopion de la Boileau-aĵo plume de aliulo, al kiu Voltero aludas. Evidente inspiris lin la nudaĵoj. Do restas nur klarigi, ĉu la vorto Volterepoke kromsignifis pudoroĉasteco, alivorte, ĉu ĉastemoĉasteco. -- PEJNO Simono Diskuto  18:08, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
Pro translokiĝo mi momente ne havas aliron al mia vortaro Littré (ĉ 1880) kiu certe mencias signifojn el la antaŭaj jarcentoj. Kiam mi povos mi tie kontrolos. Momente mi konsentas kun Simono: vi ĝuste komprenis la signifon de la vorto ĉe Voltero. --Arno Lagrange @ 22:38, 18 Aŭg. 2012 (UTC)
Pejno pravas ke ni uzu ĉasta, ĉar la koncernata poemeto temas pri amo. Chaste estante vorto pri amo, ĝi plene ĝustas tie ĉi. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:15, 18 Aŭg. 2012 (UTC)

Troveblas rete: "Modeste B 3. Qui a de la pudeur, de la décence. Synon. chaste, convenable, correct, décent, digne, honnête, prude, pudique; anton. dévergondé, effronté, hardi, impudent, inconvenant, indécent. Épouse, jeune fille modeste. Celle-ci, à demi nue en Diane chasseresse, celle-là, modeste et amoureuse sous le costume de Mademoiselle de la Vallière (BALZAC, Peau chagr., 1831, p.293):" —La komenton aldonis, sen subskribo, Surfo (diskuto • kontribuoj) 12:23, 19 Aŭg. 2012

Bone. Sed la Sainte Modeste ŝajnas temi pri markizino... HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 12:38, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Manke de vortaro Littré, mi havas hejme vortaron Le Petit Robert kiu estas ties heredanto (1a eldono 1967, mia ekzemplero 2007). Kaj ne mankas en ĝi la serĉata difino, nome:
5. VX Qui a de la pudeur, de la retenue, de la décence. «avec une démarche modeste, et les yeux baissés» LAUTRÉAMONT
5 (5a signifo) malnove Kiu havas pudoron, sindetenemon, decon. «kun modesta irmaniero, kaj okulojn rigardantajn sube» LAUTRÉAMONT
--Arno Lagrange @ 12:30, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Mia 1810-paĝa Laruso liveras ankaŭ tion. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 12:38, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

 Eble iu komplezus kontroli, ke mi ne misliterumis iujn Francaĵojn en la artikolo Nicolas Boileau, kiun mi prilaboradas. Ankaŭ en la kaŝkesto Kariero en la Informkesto universala, kiun mi iomete testas.

La artikolo ankoraŭ ege ne estas kompleta. Mi unue tradukas ĉion el la Franca Vikio, kies teksto fakte iomete mizeras. Poste mi aldonos ĉion el la Germana kaj Angla Vikioj plus ĉion troveblan ĉe aliaj fontoj. Mi jam aldonis multe el ekster-Vikiaj fontoj, ekz. la sekcion Verkoj kaj la kaŝaĵon Kariero.

Se iu opinias, ke mi plene miskomprenis iujn cititajn kaj de mi tradukitajn Francajn versojn, mi petas diri tion al mi. Ne mem klopodu korekti. -- PEJNO Simono Diskuto  19:57, 18 Aŭg. 2012 (UTC)

Dankon pro viaj tradukoj. Tamen mi malkonsentas kun viaj tri lastaj tradukoj. Jen la retraduko de du tradukoj:

Sainte Modeste
Prenait honnêtement
La main, le reste,
Le tout avec un gant.
Pour rien n’aurait voulu
Toucher un membre nu.
Cette beauté céleste fit si bien qu’on l’a crut
Sainte Modeste.

Sankta Markizino
Prenis honeste
La manon, la reston,
Ĉiam kun ganto.
Por nenio ŝi volus
Ektuŝi nudaĵon.
Ĉi tiu belegulino bonfaris tiel, ke ni kredis ŝin
Sankta Markizino.

Voltaire
(R. Peyrefitte, p. 200)
(Tradukis ne Pejno Simono)

Quel lion, quel tigre, égale en cruauté
Une injuste fureur qu'anime la Piété?

Kia leono, kia tigro, samgrade kruelas
kiel tiu kolero maljusta, kiun Pio animas?

Nicolas Boileau
(Tradukis ne Pejno Simono)
HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:35, 18 Aŭg. 2012 (UTC)

 Ĉu vi tute ne rimarkas, ke viaj tradukoj, alie ol la miaj, ne rimiĝas? Ĉe mi ne temas pri malneta vortopa traduko, temas pri traduko poemon al poemo.

Aldone, okaze de Saint Modeste temas pri viro, ne pri virino. Jen specifa markizo. Mi kredas, ke vi iel miskomprenas la mokpoemeton. Do ne ŝi ne volis ektuŝi, li ne volis ektuŝi. Tute aparte de tio, ke vivsperto suspektigas, kiu volas normalokaze ektuŝi kiun. Kaj la l'on en la antaŭlasta linio laŭ mia analizo fakte rilatas al Sankto Ĉastanto.

Cetere, la antikviĝinta Franca antaŭnomo Modeste estas por viroj. La virina nomo estas Modestine. Sed aliflanke, de viaj tradukoj mi ekkonis, ke miaj estas ĝustaj. Mi rimarkis ankaŭ, ke Arno ne kritikis ion. Li nur forpafis unu troan akuzativon, kiun li rimarkis.

Aldone vi miskorektis J’irais, par ma constance, aux affronts endurci, ... al J’irais, par ma constance, aux affronts endurcis, .... Iomete alia signifo, ĉu ne? Mi rekorektis.

Sed pri kia vi pravas. Mi ŝanĝos.

La demando estas nur, ĉu mia ĉasta estas eble tro forta. -- PEJNO Simono Diskuto  06:25, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi vidas bone rimojn en miaj retradukoj. Eble ke mi malbonas en poemoj, sed mi povas rimarki iun rimon! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:35, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĉielon Pejno! Endurci akordiĝas kun affronts kaj aux! Do, endurci devas esti plurale, endurcis. Arno eĉ dirus la saman aferon!
Enriko! bv ne antaŭjuĝi pri mia opinio: "endurci" rilatas al "je" "J’irais, par ma constance, aux affronts endurci," = "Mi irus dank'al mia persistemo, hardiĝinte kontraŭ ofendoj = [mi kiu hardiĝis ...] " AL
Hum... La frazo ne estas klara. Mi konsentas por endurci aux affronts. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:30, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Vire aŭ virine, modeste restas la saman vorton. Eble vi miksiĝas kun modestie. Serĉu en io ajn vortaro, vi ne trovos modestine.
Modestine ekzistas kiel virina antaŭnomo. AL
Kiam oni regas lingvon bone, oni scias pri kio oni parolas. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:19, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

endurci[redakti fonton]

 En unu poemo fakte estis miskompreno miaflanka. Jen la korektita versio.

Moi ! J’irais épouser une femme coquète !
J’irais, par ma constance, aux affronts endurci,
Me mettre au rang des saints qu’a célébrés Bussy ?

Edzinigos mi certe koketan virinon!
Ĉu poste incitojn obstine malcedi,
Bussy-celebrita sanktulo sin kredi?

Nicolas Boileau
(Tradukis Pejno Simono)
Eble tio nun pli proksimĝas al la originalo. Mi fakte ne ĝuste komprenis la lastan linion. Nun mi supozas, ke temas pri aludo al la verkisto: Roger de Bussy-Rabutin, 1618-1693. -- PEJNO Simono Diskuto  07:06, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Moi ! J’irais épouser une femme coquète !
J’irais, par ma constance, aux affronts endurci,
Me mettre au rang des saints qu’a célébrés Bussy ?

Edzinigos mi certe koketan virinon!
Ĉu poste incitojn obstine cedi en
Bussy-celebrita sanktula ranko?

Nicolas Boileau
(Tradukis Pejno Simono)
HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:08, 1 Sep. 2012 (UTC)

Markizino[redakti fonton]

  1. El fr:Nicolas_Boileau#Les_Satires mi ekscias ke la poemo "Sainte Modeste" aludas al markizino (la marquise de Courcillon était « sainte Modeste »)
  2. "l'a crut" estas (laŭ nuntempa franca gramatiko) erara. Ĉu la tiama gramatiko estis alia? Ĉu malzorgema vikipediisto fuŝe kopiis ? Estu
  1. "la crut" = kredis ŝin
  2. "l'a cru" = estas kredinta ŝin

Mi ne enmiksiĝis en la tradukojn de la tekstoj de Boileau, ne ĉar mi agnoskas ke ili estas ĝustaj, sed ĉar por bone kompreni la lingvaĵon el la 17a jc mi bezonas iom streĉan atenton, dum rimarki troan akuzativon mi faras sen ia peno. Nur tial. --Arno Lagrange @ 07:57, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Pri la koketa virino, ni uzas la kondicionalan. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:52, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
 Pri endurci la Vikipediisto ne eraris. Ne temas pri endurcis, do ĝi ne povas priskribi affronts. Do al kiu vorto ĝi rilatas? -- PEJNO Simono Diskuto  14:56, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

 Io ne validas tie ĉi. Ĉe Sainte Modeste — Modeste estas vira nomo. Aŭ ĉu fakte temu kvazaŭ pri modesta sanktulino?

Sed aliflanke, viroj tuŝas virinojn. Do la aganto de la poemo unuavide ŝajnis al mi esti viro. Aliflanke, temas pri Francujo. {{{1}}} Aldone, virinoj portas gantojn. Do se membre fakte estus membre viril ... {{{1}}} Mi kredas, ke la ŝajna vireco de la nomo simple tro dereligis min.

Klare malĝusta estas mia traduko de la vorto marquise en la precipa teksto. Alivorte li mokis la markizinon (kaj tio pravas, mi kontrolis alian fonton).

Do ŝajnas, ke Ĉiuĵaŭde plene pravas pri sia traduko kaj mi malpravas. Do mi devos laŭe adapti.

Kaj Arno pravas, ke la Vikipediisto faris eraron. Laŭ skanaĵo de Chansonnier historique du XVIIIe siècle (1879) la ĝusta enfrazigo tekstas: Cette beauté céleste fit si bien qu’on la crut. Cetere, ŝin tie ĉi povas rilati al beauté, ĉu ne? Kaj Cette beauté povas esti aŭ Tiu ĉi belecoTiu ĉi belulino, ĉu ne? Iomete ambigua afero por tradukonto. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  10:53, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Tiuj kiuj regas ege lingvon scias kion ili parolas pri. Eh oui, j'ai raison parfois! :D HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:35, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Forgesu pri la antaŭnomo -ĉu vira, ĉu ne-. En la teksto temas pri uzo de ordinara adjektivo kiel sanktula nomo (povus esti Sankta Beleco, aŭ io ajn). Mi dubas ke Voltero estis tiom maldeca ke per "membre", li aludis penison. Ankaŭ brako kaj kruro estas nomitaj "membre". Kaj pri la ŝi-vorto (la) evidente temas pri la ulino, ne pri la beleco. Kaj kontraŭe de viaj antaŭjuĝoj virinoj povas esti tiuj kiuj emas ektuŝi virojn - ne nur inverse. Kultura antaŭjuĝo povas gvidi al miskompreno. AL @ 12:41, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Tro da vulgareco Voltero! :)
Cetere, beauté céleste estas franca esprimo, kiu ni povas traduki Belegul(in)o. Aldone, se la nudaĵo en la poemeto estas peniso, kial ne meti penison anstataŭ nudaĵon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:00, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Estas diskuteble ĉu per "membre" Voltero aludas pri brako, kruro aŭ peniso [mi supozas ke li ne volis aludi la lastan, ĉar tiom malĉasta, laŭ mi, li ne estis] estus eraro traduki malprecizan vorton al iu preciza laŭ persona opinio de tradukinto. --Arno Lagrange @ 13:42, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

 Mi neniam planis traduki membre al peniso. Mi vere miras pri tiaj ideoj. {{{1}}}

Do jen nova provo kapti la kvintesencon de la poemo.

Sainte Modeste
Prenait honnêtement
La main, le reste,
Le tout avec un gant.
Pour rien n’aurait voulu
Toucher un membre nu.
Cette beauté céleste fit si bien qu’on la crut
Sainte Modeste.

Sanktulino Decema,
ekprenis volante
la manon, la reston,
la tuton kungante.
Nenio ajn povus ŝin puŝi
ĝis nudan membreton ektuŝi.
Belulino ĉiela bonkreskis, kiel ĉiam oni suspektis
Sanktulino Decema.

Voltaire
(R. Peyrefitte, p. 200)

Mi intertempe iomete okupiĝis pri la tuta serio. Temas pri preskaŭ kvardek Sainte-poemoj. La Sankutlinoj figuriĝas en la tiel nomata Horlibro, kiu normalokaze entenus specialan sanktulon por ĉiu horo de la tago aŭ simile. Mi devas konfesi, ke la vorto Modeste, kun majusklo, plene dereligis min. Mi kredis, ke temas pri nomo. Fakte temas pri frazo simila al modesta sankutlino simple uzata kiel nomo.

Kaj cetere, uzi membre por membre viril neniel estas vulgara. Vulgara estus nur la leganto, kiu eble miskomprenus la linion. Sed ene de mokkanto, mi fakte tre forte supozas, ke jen la celo de la aŭtoro.

Cetere, mi iomete miras, ke ne troviĝas komo aŭ eĉ punkto post crut. -- PEJNO Simono Diskuto  14:53, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

 Laŭ miaj vortaroj faire bien signifas: bone aspekti, bone evolui, montriĝi bona kaj taŭga, aŭ simile. Ĝi ne signifas: okazigi iujn bonfarojn, do donaci almozojn aŭ simile. -- PEJNO Simono Diskuto  15:20, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

"fit si bien" = "tiel bone agis" / "tiom penis".
Kial komo inter "crut" kaj "Sainte Modeste" kiuj rekte interrilatas? "Sainte Modeste" estas laŭ la franca gramatiko "atributo de la objekto" (oni kredis ŝin Sankta Decemulino)
Mi sugestas "Sankta Decemulino" kiu pli kongruas al mia sento de la franca esprimo ol "Sanktulino Decema".
Mi konsentas pri la ambigueco de la vorto "membre" kaj la traduko konservu la ambiguecon. Jam virino tuŝanta la nudan brakon de viro povis ŝajni maldecaĵo. Ne estas bezonata pli kruda intertuŝiĝo.
--Arno Lagrange @ 15:54, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
Esperante, faire bien iĝas bonfari. Bonkreski ŝajnas al mi tre maltaŭga.
Mi konsentas pli kaj pli vian tradukon, sed mi volas ke ĝi estu tradukita tiel:

Sainte Modeste
Prenait honnêtement
La main, le reste,
Le tout avec un gant.
Pour rien n’aurait voulu
Toucher un membre nu.
Cette beauté céleste fit si bien qu’on la crut
Sainte Modeste.

Sanktulino Decema,
Ekprenis volante
La manon, la reston,
La tuton kungante.
Nenio ajn povus ŝin puŝi
Ĝis nudan membreton ektuŝi.
Belegulino tiel bone agis ke oni ŝin suspektis
Sanktulino Decema.

Voltaire
(R. Peyrefitte, p. 200)
HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:12, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Plua diskuto[redakti fonton]

Arno[redakti fonton]

 Bone, mi enmetos iel ĉiujn ekkonojn kaj reritmigos la aferon. Sankta Decemulino malfacile eblas pro la aliaj membroj de la serio — ekz. Sainte Agacente, Sainte Commode, Sainte Sévère, Sainte Enfantine, Sainte Prudente, Sainte Doucette, Sainte Effrontée, ktp, ktp. Do ŝajnas al mi, ke oni ne povas eviti uzi Sanktulino plus adjektivo kiel en la Franca. Sed fakte temas pri vortludo, ĉar en la Franca oni ne distingas inter Sankta Bela kaj Sanktulino bela, Ankaŭ tio tuj dereligis min. Mi tuj komprenis Sankta M kaj ne Sanktulino M-a. Mi pripensos plu kion fari. Se mi skribus Sankta Deco aŭ simile, kio en Esperanto havus pli multe da senco, la vortparo perdus sian virinecon. Alie estus, se mi povus skribi Sinjorino Deco. Ĉiuokaze, Sankta Deculino ne vere redonas la originalon, ĉar perdiĝas la dua signifo Sanktulino deca. -- PEJNO Simono Diskuto  17:20, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉiuĵaŭde[redakti fonton]

 Mi ne estas vere certa, ke faire bien egalas al bonfari en Esperanto. Jen la difino de bonfari

Citaĵo
 bonfari (ntr) fari bonon al iu: bonfaru al via sklavo, ke mi vivu X. 
— Pivo

Kion vi diras? Ĉu jen la signifo de la Franca esprimo tie ĉi? Aŭ ĉu temas pli pri agi bone en la senco ĉi-okaze eĉ de ... agi tiugrade lerte, ke oni ... -- PEJNO Simono Diskuto  17:20, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi dirus bonagi (se ĝi estas korekta) aŭ bone agi. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:29, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Provizora solvo[redakti fonton]

 Jen provizora solvo, ĝis mi elpensos ion pli bonan. Mi klopodis iomete savi la vortludon kun Sainte.

Sainte Modeste
Prenait honnêtement
La main, le reste,
Le tout avec un gant.
Pour rien n’aurait voulu
Toucher un membre nu.
Cette beauté céleste fit si bien qu’on la crut
Sainte Modeste.

Sankta Dam' Deca,
ekprenis volante
la manon, la reston,
la tuton kungante.
Nenio ajn povus ŝin puŝi
ĝis nudan membreton ektuŝi.
Damo belega, tiom bonega, ni kredu ŝin
Sankta Dam' Deca.

Voltaire
(R. Peyrefitte, p. 200)

Hmm, preskaŭ limeriko. Sed kial ne? Temas ja pri mokkanto!{{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  18:06, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Bone. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 18:10, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Danko[redakti fonton]

 Mi tre dankas pri la helpo pri la Franca, lingvo, kiun mi ne vere regas kaj verdire nur babilaĉas. Do mi intertempe povis traduki ĉiujn Francaĵojn pri tiu ĉi mokema Nikolao kaj enŝovis iometon pli.

Nun, speciale por la Francoj inter ni, mi plene Gemanigos la bonulon. Do ekmarĉu la Germanoj! (Miaj poemaj tradukoj estis antaŭvide al tia literatura invado jam ritme pli German-marĉaj ol Franc-kadencaj.)

Kaj, se tio ne jam sufiĉus, specife por la plej fervoraj lingvokonsciaj Esperantistoj inter ni, mi planas poste plene Angligi la povrulon.

Post tio mi memkompreneble ne forgesos Simonigi la rezulton. Sed ĉio ĉi povos okazi pli silenteme.

Kia mikspoto! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  07:29, 20 Aŭg. 2012 (UTC)

Nedankinde. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 10:46, 20 Aŭg. 2012 (UTC)

Rea demando: 'de' kontraŭ 'da'[redakti fonton]

Saluton amikoj, mi memoras ke antaŭ iom da tempo ni havis energian diskutadon pri la ĝusta uzado de la vorteto "da", plejparte en artikoltitoloj komenciĝantaj je "Listo de/da..." (ci-momente mi ne povas retrovi ligilon al tiu fadeno). Nu mi, pli kaj pli studiante la etajn gramatikajn detalojn de EO, denove ekinteresiĝis pri la ĝusta uzo. Mi scias la ĝeneralan regulon: 'de' estu uzata antaŭ vortoj por signifi posedecon (ekz. 'knabo de la patrino'); kaj oni diras 'da' por emfazi la 'kvanton' aŭ 'substancon' de la sekvanta vorto (t.e. 'kiom da mono?', 'taso da teo').

Sed en praktiko, mi trovas ke la uzado de tiuj du vortetoj ne estas ĉiam antaŭdirebla; kelkaj gramatiklibroj kaj vortaroj eĉ kontraŭdiras unu la alian pri la korekta uzo, kaj mi sekve konfuziĝis. Ĉe multaj esperanto-retejoj oni laŭŝajne ĉesis diri "da" entute, krom post kvantkorelativoj. Ĉe nia Vikipedio, mi vidas ke la plejlarĝe preferata vorto estas 'de', kiel en Listo de urbegoj, Listo de asteroidoj ktp. Sed kial, precize, oni evitas la vorton 'da' en ĉi tiaj okazoj? Ĉu, laŭfundamente, ĝi ne pli taŭgas ĉi tie ol 'de', ĉar temas pri substanco de la subjekto anstataŭ posedeco? Mi scias ke jam ekzistas kelkaj fadenoj pri l' afero, sed tiu demando vere min daŭre perpleksigas ankoraŭ. Tempodivalse (diskuto) 23:59, 18 Aŭg. 2012 (UTC)

Jen citaĵo de DidiWeidmann okaze de la konflikteto marte:
Citaĵo
 ...fakte devas esti "listo de asteroidoj" ĉar ja ne temas pri kvantoindiko, sed pri asteroidolisto ... do "listo de" indikas la enhavon ne temas pri mezurunuo... 
— DidiWeidmann
Espereble ke ĝi helpu vin. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 01:14, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
jes, "listo de" ĝustas kaj *listo da* plej ofte ne. "taso da teo" estas teo en kvanto de taso, sed listo de asteroidoj ne estas asteroidoj en kvanto de listo. darkweasel94 (diskuto) 09:16, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

La da-regulo[redakti fonton]

 La afero pri da kaj de estas sufiĉe simpla. Jen miaj reguloj pri tio.
 I.  Forgesu ĉion, kion vi iam aŭdis aŭ legis pri da kaj de. Tio estas la plej grava regulo, ĉar ĉio ĝisnuna plu nur konfuzos vin 
 II.  Forgesu provizore komplete pri de! Alivorte ekzistas nur da-regulo. 
 III.  Decidu, kion vi volas esprimi. Pripensu, ĉu al tio apartenas: Uloj! Vidu tien ĉi! Rigardu kiom mi prenas, kiom mi havas, kiom mi perdis, kiom estas, ktp. Do, rigardu, atentu pri tiu ĉi kvanto. Se tiuj frazoj konvenas al tio, kion vi volas diri, uzu da. Se ne, uzu ion ajn, do de, el, je, por, kun, kukolo, pispoto, ..., alivorte ĉion ajn, nur ne da. 

El tiu ĉi regularo preskaŭ aŭtomate sekvas, ke da plej ofte sekvas iujn kvantajn mezurojn, alivorte post funto, kilogramo, tuno, unco, litro, pindo, ...

Nun ek al la listo.

Komparu tiujn du frazojn:

 a)  Jen listo de homoj, kiuj havas po ses fingrojn ĉe ĉiu mano en Frankfurto. 
 b)  Jen tuta listo da homoj, kiuj havas po ses fingrojn ĉe ĉiu mano en tiu ĉi stranga kampara vilaĝo. 

Estas klare, ke plej ofte ĉe listo konvenas de, simple pro tio, ke oni normale ne volas atentigi pri tio, ke estas tiom da io ajn, ke oni endanĝeriĝis jam perdi la superrigardon kaj sekve devis eĉ enlistigi ĉion.

Komparu ankaŭ tiujn pliajn frazojn:

 c)  Mi prenis funton da terpomoj por prepari la tagmanĝon. 
 d)  Mi prenis funton de (el, elekte de) la ankoraŭ ne putriĝintaj terpomoj por prepari la tagmanĝon. 
 e)  Mi prenis funton de la tuno da terpomoj en la kelo por prepari la tagmanĝon. 

Tute simple, ĉu? Estas ankaŭ interese iomete cerbumi pri tio, kie estas la terpomoj. Ĉu mi havas ilin ĉe mi en sitelo, aŭ ĉu mi parolas pri terpomoj, kiuj estas aliloke?

Post tio ne plu povas esti malfacile por vi klarigi la diferencon inter:

 f)  Glaso da vino rekomendata. 
 g)  Glaso de vino rekomendata. 

Interese ĉu?

Je la unua okazo la vino aludata estis en la glaso, kaj la stoko, supozeble en la kelo, ne rolas. Tie ĉi la glaso rolas kiel mezurilo. Poste, haltigite strate en aŭto, vi povos argumenti: S-ro Policisto, mi trinkis nur unu glason.

Je la dua okazo la vino aludata estas supozeble en la vinkelero. Alivorte la kvanto, pri kiu oni eble emus atentigi, troviĝas ne en la glaso, ĝi troviĝas en la vinkelero, kvankam, nedisputeble, ankaŭ en la glaso estas kvanteto.

Sed neniam forgesu. Vi mem decidas, pri kio vi volas atentigi.

Problemo estiĝas nur, se oni ne povas decidi pri tio. Alivorte oni nepre volas diri du aferojn samtempe:

 h)  Mi prenis funton da terpomoj de terpomoj ne putriĝintaj ... 
Cetere, post la de en la supra frazo plej ofte sekvus la, kiu eble helpas klarigi kelkajn de la desperataj, preskaŭ senesperaj klopodoj de aliaj klarigi ĉion ĉi baze de la vorteto la, aŭ, eĉ pli strange, baze de iuj apudaj adjektivoj (ekz supre rilate la vinon: rekomendata). {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  09:31, 19 Aŭg. 2012 (UTC)

Patro kaj filo[redakti fonton]

Ĉu estas ĝustaj tiuj formoj Albert Márkos (patro), Albert Márkos (filo)? ĉar tiu lasta filo estas same patro... Ĉu ne pli bone Albert Márkos (pli maljuna), Albert Márkos (pli juna)? Narvalo (diskuto) 11:01, 21 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi memorigas ke ni nomigas la ĉefministrojn de Kebekio Daniel Johnston tiel: Daniel Johnston père kaj Daniel Johnston fils. Do, Albert Márkos (patro) kaj Albert Márkos (filo) devus esti bonaj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:15, 21 Aŭg. 2012 (UTC)
 la pli juna kaj la pli maljuna estas la kutimaj esprimoj. -- PEJNO Simono Diskuto  11:31, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
La kutima esprimoj kie? Por mi "patro" kaj "filo" ĝustas kaj oni kutime nomigas al la personoj tiel en hipan-parolantaj landoj. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 01:58, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Pli juna estas akceptebla, sed ne pli bona.--Crosstor (diskuto) 06:06, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Se ies nomo, en la propra lingvo, formale aŭ kutime enhavas vorton, kiu signifas patro, filo, nepo, patrino, filino, nepino, avino, pli juna, pli maljuna, unua, dua, tria... kaj se ni tion tradukas, ni kompreneble tradukas la vorton, kaj ne komencas diskuti pri logiko.

Ekzemple, la prezidanto de Usono estas Barack Obama II. Tio estas vera lingva frandaĵo por esperantistoj. Oni povas senfine diskuti unue pri tio, kiajn ciferojn uzi por "II". Samtempe oni diskutu pri tio, ĉu li fakte estas "la dua" aŭ "la pli juna" aŭ "la filo" ktp. – Hmm, mi nun rimarkas, ke nia Vikipedio tute senhonte nomas lin "Barack Hussein OBAMA II", kaj troviĝas nenia spuro pri lingva diskuto koncerne la nomon. Ĉu ni ekbatalu? Ankaŭ pri tio, ĉu li tamen estu Barako Obamo? --Surfo 06:15, 23 Aŭg. 2012 (UTC) --Surfo 17:57, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

La problemo estas, ke la hungara lingvo neniam uzas tiun formon (patro-filo), nur la formon pli juna, pli maljuna. Dumtempe mi trovis la ekvivalentan hungaran artikolon por la pli maljuna Alber Márkos. La hungara vikipedio solvas la problemon jene: Albert Márkos (komponisto). Lian filon ne mencias eĉ la detala artikolo. Narvalo (diskuto) 21:20, 29 Aŭg. 2012 (UTC)
Por la kristanoj, ĉio klariĝas pri uzo de patro kaj filo, je la nomo de la patro, filo kaj Sankta Spirito. (Ŝerceto)
Sed se ekzemple Albert Márkos (patro) estas pentristo kaj Albert Márkos (filo) estas pastro, ne bezonas indiki (filo) kaj (patro), nur ilian profesion.
Cetere, pri Barack Obama II, oni diras Barack Obama la dua, sed oni uzu ĝin kaze de reĝo aŭ reĝino. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:41, 29 Aŭg. 2012 (UTC)

Gantpupo aŭ gantopupo[redakti fonton]

 Pive la vorto estas gantpupo, ne gantopupo. -- PEJNO Simono Diskuto  20:07, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Kara "gantopupo" aŭ "gantpupo" estas same akcepteblaj --> vidu en fundamento kaj unua libro kaj PAG! Se PIV mencias gantpupon, tio subsignifas aŭtomate ke ankaŭ akcepteblas gantopupo. Fakte en PIV la kunmetitaj vortoj troveblas plejparte sen enmetita "o" (unu el la malmultaj esceptoj estas polvosuĉilo, kiun verŝajne eĉ Waringhien ne povis prononci sen "o"). Kiam tri konsonantoj renkontiĝas, vorto sen enmetita "o" malfacilce prononcelbas (kiel estas la kazo ĉe gantpupo) tial jam Zamenhof rekomendis la version kun enmetita "o". Tio memkompreneble ne signifas, ke unu el la du variantoj estas pli prava!DidiWeidmann (diskuto) 20:19, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
 Nu, klarigi tion al mi vere ne estas necese. Eble tio plene kaj neatendite surprizos vin, sed tion mi antaŭe ja mem sciis. Sed la kriterio por enmeti o aŭ ne, laŭ mia opinio, ne estas la numero tri. Speciale pro tio, ke la konsonantoj c, ĉ kaj ĝ estas jam en si mem dukonsonantaj. Sed vere ne estas bona ideo, se oni serĉos pri laŭ-Piva vorto kaj ne povos trovi ĝin tie ĉi, simple pro tio, ke iu nenecese enmetis o-ligilon. Sed mi vidas, ke vi metis alidirektilon. Cetere, en la ĉefa nomspaco gantpupo jam ekde la jaro 2004 ĉeestas kaj tie — ♫ do, mi, sol, do' — apenaŭ imageble! — ĝi nomiĝas Gantpupo. Honeste, mi mem neniam havus la inklinon uzi gantopupo anstataŭ la pli simpla kaj konciza gantpupo. Kaj tion mi ne inklinus, kvankam ĉi-momente ĉe mi iu kaj iu dento jam mankas. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  22:21, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi eble aldonu, ke eĉ kvarkonsonantaĵoj estas oftaj en Esperanto. Ekzemple: eksprezidanto, vicprezidanto, senchava, ekstrema, eksplodi, centkvara, ... ktp, ktp. Ĉu iu havas problemon prononci tiujn vortojn? Fakte la kriterio ne estu la nombro da sinsekvaj konsonantoj, la kriterio estu la facilo dissilabigi la du partojn de la konsonanta grupo ĉe la ĝusta loko, alivorte ĉe la radiklimo. Sed jen ege interesa temo, kiun mi iam alparolis en Monato sub la titolo Dividaj dilemoj (el Retarkivo 2005). Temis pri aŭtomata dividilo por Ĉapelilo. Ĉu oni dividu knab-inokna-bino. Alia motivo meti o-on estas tute ne-Esperanta, Nome por kopii aliajn lingvojn. Ekz. la ege stranga radioelsendo anstataŭ radielsendo. Sed jen nun vere lingvaj temoj, kiuj aprartenas en alia rubriko. -- PEJNO Simono Diskuto  07:28, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
Viaj kvarkonsonantaĵoj estas trikonsonantaĵoj kaj kvinkonsonantaĵoj. Ĉu vi volas paroli pri prezidanto, senchavega, ekstremega kaj kvarcentkvara? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:31, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi parolas pri kvar rekte sinsekvaj konsonantoj, ekz kspr. Eble vi miskomprenis ion. -- PEJNO Simono Diskuto  13:52, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
Citron'! Mi miksis silabojn kun konsonantoj! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:00, 29 Aŭg. 2012 (UTC)

Nomoj de meteorfluoj[redakti fonton]

  • Ĉu iu scias la regulon por nomado de meteorfluoj? En Listo de meteorfluoj mi uzis la manieron: lasi grekan literon en internacia formo kaj aldoni Esperantan version de la konstelacio + idoj. Ĉu taŭgas? --KuboF (diskuto) 20:26, 29 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ne scias kial ni lasu grekan literon en internacia formo. Nur prenu liston en iu ajn lingvo kaj esperantigu ĝin. That's it.
Tiel, ni ne aldonu -idon, ĉar tio rezultus Xididoj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:27, 29 Aŭg. 2012 (UTC)
 Vi ne uzis la Grekajn literojn en ilia internacia formo, nome simbole, vi uzis ties Anglajn nomojn. Do unue oni decidu kiel nomi la literojn de la Helena alfabeto en Esperanto. Jen la situacio laŭ mi (post korektaĵo de Arno kaj forigo de Ĉio):
 α) Alfo 
 β) Beto 
 γ) Gamo 
 δ) Delto 
 ε) Epsil(on)o 
 ζ) Zeto 
 η) Eto 
 θ) Teto 
 ι) Joto 
 κ) Kapo 
 λ) Lambdo 
 μ) Muo 
 ν) Nuo 
 ξ) Ksio 
 ο) Omikr(on)o 
 π) Pio 
 ρ) Ro(t)o 
 σ) Sigmo 
 τ) Taŭo 
 υ) Upsil(on)o 
 φ) Fio 
 χ) Ĥio 
 ψ) Psio 
 ω) Omego 

Evidente ne estas problemo uzi tiujn liternomojn ankaŭ adjektive, do kun a-finaĵo antaŭ substantivo. Do gramatike ĝuste estus aŭ gama radiado, aŭ gamo-radiado. Mi mem la pasintan jaron en Monato tamen ne faris tion, kaj plene skizofrenis. Mi uzis unuaflanke gama-radiado, sed aliaflanke gamaj radioj. Mia tiama celo estis tuja kompreneblo.

Mi mem inklinus uzi, ĉi-momente, Epsilo, Omikro, Upsilo, Roo kaj Ksio. Kaj evidente, gramatike ĝuste.

Eble oni korektu la ŝablonon Ŝablono:Grekaj literoj laŭ mia supra enlistigo por montri la variantojn.

Sed eble iu antaŭe kontrolu la situacion en NPIV. Nome en PIV (ĉelinea) ĝi estas plene ĥaosa. -- PEJNO Simono Diskuto  06:56, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

Laŭ Simono, post ŝtelo de la latina alfabeto, la Angloj ŝtelis ankaŭ la grekan ! Ĉu Homero lernis de Ŝekspiro kiel nomi la literojn uzatajn en sia lingvo ? Por mi la vortoj "alpha, beta, gamma, ktp" ne estas anglaj sed grekaj. Mi studis la grekan lingvon kaj mi neniam antaŭe aŭdis ke tiaj nomliteroj estas anglaj ! --Arno Lagrange @ 08:08, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

Estas tre problema afero. Sed unue, la reta PIV ja estas la nova PIV, ĉu ne? Do estas la sama ĥaoso en la papera libro.
Simono bonvole korektu kelkajn erarojn en sia listo: ξ estu ksio kaj χ estu nur ĥio (se oni elektu tiajn nomformojn). Kaj ĉu intenca estas ekz. "lamdo", sen b? Estas tre komplika problemaro, kaj ni apenaŭ atingos unuecon ĉi tie en Vikipedio. Eminentuloj faris plej diversajn proponojn, ekz. Waringhien proponis upsila, epsila, omega, omikra por respeguli la adjektivecon de la grekaj psilon, mega, mikron.
En la meteorflua listo pli ĝenas la ne-esperantecaj formoj kiel "Eta Akvistidoj" (nek kunmetita, nek kunadjektiva vortumo). Tio devus esti almenaŭ Eta-Akvistidoj (elektu majuskligon laŭplaĉe), Eto-Akvistidoj. Fakte la stelo, kiu donis nomon al la svarmo, estas η Aquarii, t.e. Eto de Akvisto, kaj derivi ion el tia nomo pure Esperante estas probleme. --Surfo 08:36, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi nun rimarkas, ke Arno jam korektis la liternomojn en la listo. --Surfo 08:40, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi vidas Simonon Pejno, mi vidas Eton Akvisto. Ĉu jen problemo? {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  18:17, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
Tio ne estas la problemo. La personaj nomoj estas iel tute ekstersistemaj, simple ĉenoj de vortoj. Sed nun ni ne parolas pri tiaj propraj nomoj: Eto AkvistoAkvista EtoEto de Akvisto estas lingve akcepteblaj. Sed nun temas pri nomo derivita per sufikso el tia kombinita nomo. Se ni havas Simonon Pejno, ĉu ni povas ankaŭ demandi, ĉu li havas Simonojn Pejnidojn aŭ eble Simono-Pejnidojn, Simon-Pejnidojn, Simonpejnidojn aŭ...? Tamen fakte eblas ankaŭ, ke ni simple decidu trakti la idarnomojn kiel ne-derivaĵojn, kiujn ni pruntas kiel tutojn ne analizeblajn: Eto Akvistidoj (aŭ Eta Akvistidoj). – Sed ni permesu al KuboF demandi stelosciencistojn. Mi scias nur, ke mi mem foje ricevis de tiu flanko tre malkontentigan respondon, kiam temis pri lingva demando astronomia. --Surfo 19:04, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
 Nu, temas fakte pri propraj nomoj, ĉu home, ĉu stele. Kaj kial ne Simon-Pejnidoj? Mi havas fakte sep. Kaj pri propraj nomoj ja estas reguloj. Specife, se temas pri Esperantaj aŭ plene Esperantigitaj nomoj. Fakte en la momento, kiam nomo plene Esperantiĝas, do kun finaĵo o, ĉiuj problemoj simple forvaporiĝas. Vidu: Vindozo.{{{1}}} Interese estas, ke se oni akceptas alfo, do kun o, la kombino alforadiado tre verŝajne retenus la o kiel plene nenecesan ligvokalon. Do ĝi sintenus kiel la vorto radio en radiodissendo. -- PEJNO Simono Diskuto  20:56, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi tre dankas pro la korektaĵoj. Mi simple ne vidis la erarojn, kiam mi afiŝis. Fakte restas nur la on-a problemo. En Pivo, mi forgesu dum momento la o-an a-an ĥason, figuras epsilono, sed aliflanke, upsilo kaj ne upsilono kaj omikro kaj ne omikrono. Kio estas iomete stranga. Laŭ mi oni povus elekti ambaŭ formojn, do kun -on aŭ sen. Kvankam la -on estas, laŭ mia kompreno, adjektiva finaĵo. Nu, mi ne kompetentas. Sed, ĉu kun aŭ sen, tiam, oni petas, homogene. Ĥio anstataŭ Ĉio ŝajnas al mi esti akceptebla. Mi verdire konfuzis ksio kun ĥio/ĉio, kio vere estus stranga afero. Evidente, ĥi havas grandan signifon en la statistiko. Jen la ĥi-distribuado. Espereble matematikistoj ankoraŭ ekkonas ĝin ĥi-e kaj ne plu ĉi-e. Kaj rilate la Anglecon de la nomoj, mi celis, ke temis pri Angla transliterumo. Do Kappa anstataŭ Kapa. Do kion opinias la Grekulo inter ni pri ĉio ĉi? Esprimu vin Arno. Cetere, la reta Pivo estas laŭ mia kompreno la malnova versio. -- PEJNO Simono Diskuto  11:14, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

Dankon pro la rimarkoj pri la grekaj literoj! Laŭ PMEG tute bone eblas kaj duonesperantigita kaj plene esperantigita versio. Mi prefere demandos esperantistojn astronomojn por esti certa pri pli precizaj reguloj. --KuboF (diskuto) 10:51, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

Laŭ mi -on- estu forigita ĉar ĝi estas nur greka gramatika finaĵo. La Esperanto-vortoj estu kreitaj laŭ la radikoj (do epsil'o, upsil'o, omikr'o, omeg'o ). χ estas 'ĥio' ne 'ĉio' ! (eĉ se Zam komence nomis Ĉinojn Ĥinoj). Mi ne aldonus 't' ĉe roo (rot'o ja havas jam signifon same kiel "ĉi'o") - ups! kaj "ro'o" ankaŭ jam havas signifon. - AL @ 11:30, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
Al Simono: La reta PIV estas la nova, verŝajne eĉ la korektita eldono de 2005, ne la originala nova de 2002. Tion oni povas vidi ekzemple rigardante nur unu kapvorton en ĝi:
"ĥi. La 22a grafemo de la greka alfabeto (Χ, χ), iam prononcata kh."
En PIV-1970 ankoraŭ estis "22a litero" kaj en PIV-2002 estis (erare) "Ξ, χ". La ŝanĝo de "litero" al "grafemo" en la nova PIVo estas plene idiota sed bedaŭrinde tipa PIVismaĵo.
Mi neniam vidis iun "ĉi" por la greka χ. Ĝi estas ĥi, dum iu eble preferus khi aŭ eĉ ki, eventuale kun o-finaĵo en Esperanto. --Surfo 11:38, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
 De kie venas tiu ĉi stranga t en roto? Evidente, retroderive de rotismo, Angle: rhotacism. Laŭŝajne tio venas de Greka verbo. Jen:
Citaĵo
 from New Latin rhōtacismus, from Greek rhōtakizein (verb) from the letter rho
— http://www.thefreedictionary.com

Pro tio, ke ankaŭ lambdacism ekzistas, oni povus supozi, ke rhota fakte estas jam Greka alternativo por rho, sed aliflanke, laŭŝajne (kaj laŭmemore), la t estas eksklude uzata nur ene de tiu ĉi verbo.

Do se oni konsideras, ke Pomego uzas -on, tie ĉi oni jam uzas -on, Pivo uzas -on almenaŭ por epsilono, oni povus diri — kakon pri Pivaj omikro kaj upsilo, kaj ek, ek, ek, oni akceptu la liternomojn epsilono, omikrono kaj upsilono. Tiam la sola restanta duba kazo estus tiu ĉi iomete kuraĝe retroderivata roto.

Bedaŭrinde ankaŭ roo / roto estas grava litero en multaj fakoj. Do ni vere havu nomon por ĝi. Pomego uzas roo. Mi mem inklinus akcepti la Bertilan nomaron, do kun -on kaj sen -t. La sola avantaĝo de roto estas ebligi la vorton rotismo, do regulan derivon de la sufiĉe stranga roto kaj tiel eviti devi importi rotacismo aŭ uzi ro-ismo.

Sed persone, mi neniam povus iel tujekkoni, ke la liternomo roto fakte signas la Grekan literon roo. Do roto ŝajnas al mi esti mispaŝo kaj ne en akordo kun la ĝeneralaj lingvaĵaj rekomendoj por la Vikipedio. Ĉefflua la liternomo roto certe ne estas.

Mi fakte pledus alinomi roto al roo kaj alinomi rotismo al roismo kun pludirektilo por rotacismo. -- PEJNO Simono Diskuto  14:06, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

Resumo de Nomo de meteorfluoj[redakti fonton]

 
 I.  La t en Roto ŝajnas ne esti vere defendebla. 
 II.  La -on en epsilono, omikrono kaj upsilono estas gramatika finaĵo kaj ne apartenas al la radiko. Do epsilo, omikro kaj upsilo estus korektaj. 
 III.  En Esperanto mi konstatas, ke ni supozeble jam feliĉe fuŝas per ipsilono. 

Resume mi pledus por la Arnolisto.

Ŝulco Rikardo, kiu vere volas Esperantigi eĉ la florojn sur sia murtapiŝo, iam rekomendis, ke oni uzu por Grekaj dusilabaĵoj la version kun la fuŝa finaĵo, ĉar aliokaze, la nuda radiko ne plu estus sufiĉe ekkonebla. Nome etnaj lingvoj ne malofte samloke fuŝas. Tamen por trisilabaĵoj kaj eĉ pli oni forigu la Grekan finaĵon. Mi kredas, ke epsilo, omikro kaj upsilo estas ankoraŭ bone ekkoneblaj. Do eble ni enkonduku laŭ la konsilo de Arno. Jen ĝi:

Helenaj liternomoj laŭ Arno
 α   Alfo 
 β  Beto 
 γ  Gamo 
 δ  Delto 
 ε  Epsilo 
 ζ  Zeto 
 η  Eto 
 θ  Teto 
 ι  Joto 
 κ  Kapo 
 λ  Lambdo 
 μ  Muo 
 ν   Nuo 
 ξ  Ksio 
 ο  Omikro 
 π  Pio 
 ρ  Roo 
 σ  Sigmo 
 τ  Taŭo 
 υ  Upsilo 
 φ  Fio 
 χ  Ĥio 
 ψ  Psio 
 ω  Omego 

Eble oni balotu pri tio. -- PEJNO Simono Diskuto  18:17, 30 Aŭg. 2012 (UTC)}}

La supra listo tute konvenas al mi. Tamen Bertilo kaj PIV havas aliajn vortojn por iuj literoj. Eĉ se ni ĉi tie interkonsentus pri io, kion tio valorus? Manpleno da vikipediistoj, kiuj ni estas ne havas la taskon decidi pri lingvaj demandoj. Jes mi asertis ke -on- estas gramatika sufikso, sed se PIV kaj Bertilo (kaj Zamenhof kaj mi ne scias kiu) jam enkondukis "epsilono'o", kion valoras mia persona opinio ? --Arno Lagrange @ 22:36, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi konsentas kun Arno - kiel kreantoj de enciklopedio ni respegulu konon, ne kreu ĝin. Do ni respegulu ankaŭ lingvaĵon (se ĝi ekzistas). --KuboF (diskuto) 23:03, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi modifus la regulon al oni ne sen neceso kreu iujn lingvaĵojn aŭ simile. Oni ne forgesu, ne estas tiel, ke centoj kaj centoj da Esperantistoj uzas ĉiun tagon dek fojojn la vorton epsilono. Pro tio estas malfacile speguli ion ajn. Kaj la instancoj, kiujn oni citas, estas parte eĉ nur sola homo. Do se kvin Vikipediistoj decidus uzi epsilo, tio estus eble same valora kiel la opinio de Bertilo. Kaj Pivo fabrikis tian senfinan ĥaoson rilate al tiuj ĉi 24 Grekaĵoj, ke ĝi en miaj okuloj perdis ĉian ajn kvalifikaĵon ĉi-rilate. {{{1}}} Aldone, oni tie ĉi havas la eblon apliki pludirektilojn, do enkonduki la Arnoliston tie ĉi tre malmulte ĝenus. Kaj kio pri roto? Kiu inventis tiun belaĵon? Do Vikipediisto, ĉu ne? Se mi decidus skribi iun artikolon, kie rooj ege rotas {{{1}}}, mi havus jam tuj problemon unuarangan antaŭ mia nazo. -- PEJNO Simono Diskuto  11:21, 31 Aŭg. 2012 (UTC)
Pri roto, mi ne trovis klarigon pri "rotacism'o" (PIV proponas rota / rot'ism'o !!!) krom la etimologio <- rhōtakizein (kiu laŭ mia vortaro "Le Petit Robert" estis kreita laŭ "iotacismo"). Oni povas supozi ke ĉu la litero havis iam nomon "rota" (aŭ "rhota") kiu evoluis al "rho", ĉu ke "rotacismo" estis simple kreita kiel miksaĵo de "rho" kun "iota", ĉar la vorto roismo (jam en la greka) ŝajnis al kreintoj de la vorto "rotacismo" neprononcebla aŭ malfacile komprenebla. Ĉiukaze tiu 't' aperas nur en tiu situacio kaj ŝajnas al mi nesufiĉa kialo por nomi la literon rot'o. Mi do plu pledas por ro'o. Cetere kaj ro'o kaj rot'o ekzistas en PIV kun aliaj signifoj (ro'o = sumako / ro'e'o'j = Tribo (Rhoeae) el familio Anakardiacoj, rot'o= taĉmento) --Arno Lagrange @ 07:15, 1 Sep. 2012 (UTC)
 Bone, ni ekskomuniku Roton kaj evidente ĉe tio lasu alidirektilon. Sed kion pri Epsilono kaj kunuloj? Ĉu ni feliĉe fuŝu plu, aŭ ĉu ni pli logike derivu kaj stumpigu? -- PEJNO Simono Diskuto  06:52, 3 Sep. 2012 (UTC)
Karaj, bonvolu tamen atenti ke, se Esperantistoj uzus la vorton Roo por la greka litero, ekzistus grava problemo pri miskompreno de la pluralo: en la parola lingvo, "rooj" estus kaj pluralo de "roo" (greka), kaj pluralo de R (latina), ĉar oni tiam diras R-oj (elparolu "ro-oj"). --WinstonSmith (diskuto) 18:30, 6 Sep. 2012 (UTC)
Mi aldonas, ke ne estas vere, ke neniu Esperantisto iam ajn uzis tiujn literojn. Interalie, epsilono tre uzatas en matematiko. En Google aperas pli ol 9000 trafoj por "epsilono kaj estas", kaj 77 trafoj por "epsilo kaj estas". Krome, ni mem jam delong(eg)e havas artikolon greka alfabeto kiu listigas nomojn tute konformajn al la propono de Arne, KROM pri "epsilono", "omikrono", "roto" kaj "upsilono". Mi forte pledas, por ke ni ne ŝanĝu la tiean liston sen kialo. Amike, --WinstonSmith (diskuto) 18:40, 6 Sep. 2012 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

La deŝova ":" fuŝas antaŭ tabeloj[redakti fonton]

  Bedaŭrinde mi trovis plian cimon. La deŝova ":" fuŝas, se uzata antaŭ tabelo. Jen ekzemplo.


Testo kun la normala mekanismo:

::::Teksto antaŭ tabelo
::::{{Enlistigo|stilo=abc|aaa|bbb|ccc}}
::::Teksto post tabelo
Teksto antaŭ tabelo
 a) aaa 
 b) bbb 
 c) ccc 
Teksto post tabelo

Riparo per truko, ĉar pro la cimo en ":" aliokaze la tuta cetero de la diskutejo restus deŝovita!

</dd></dl></dd></dl></dd></dl></dd></dl>

Testo kun propra ŝablono:

{{Deŝovu|4|Teksto antaŭ tabelo
{{Enlistigo|stilo=abc|aaa|bbb|ccc}}
Teksto post tabelo}}
Teksto antaŭ tabelo
 a) aaa 
 b) bbb 
 c) ccc 
Teksto post tabelo

Evidente, mi povas klarigi la detalojn, sed mi ne estas certa, ke iu tie ĉi volas scii ilin. Ĉiuokaze, la tuta platformo ŝajnas havi abundon da cimoj, kiujn oni tuj rimarkas en la momento, kiam oni volas fari ion aranĝe iomete pli ambicia. La tuta sistemo simple ne estas sufiĉe diligente eltestita.

Mi jam delonge suspektis tiun fuŝon en ":", sed unue hodiaŭ mi fakte ĝisdetale postĉasis ĝin. Evidente, mi unue serĉis la cimon ĉe mi mem. La demando nun estas, kiun oni informu pri tiaĵoj. Mi memorigu, ke ankaŭ big kaj small same estas difektitaj.

Cetere, kara CubeF, ĉu oni ankaŭ ne raportu cimojn de la sintaksa analizilo kaj ties provizora solvo per ŝablono en tiu ĉi rubriko? Ĉu jam tro multe kaj tro longe por vi?

Sed nun ree al mia bela membiografia paĝo Pejno Simono, kaj al la karuloj Darkweasel kaj CubeF, kiuj havas tiom da problemoj kun kelkaj ifeq-oj kaj unu kopirajta atentigo. Tre efike oni vere ne povas labori tie ĉi, ĉu ne?

{{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  16:05, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Ŝablono:Deŝovu[redakti fonton]

  El la supra teksto evidentiĝas, ke nun ekzistas plia ŝablono: Deŝovu. Aparte de la avantaĝo, ke ĝi ĝuste funkcias, ĝi havas la aldonan avantaĝon, ke oni bezonas nur unusolan uzon por deŝovi tutan aron de alineoj, tabeloj, aliaj objektoj, ktp.

La signo ":" povas deŝovi nur unusolan alineon. Oni devas por ĉiu alineo ripeti ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  21:13, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

class="kaplinio mapo"[redakti fonton]

Kiel uzi "kaplinio mapo" por Essen ?--pino (diskuto) 17:12, 2 Aŭg. 2012 (UTC)

  Mi ankoraŭ ne okupiĝis pri tiaĵoj, sed ĉu eble solvus la problemon, eĉ eble prefere, nun uzi la ŝablonon Geokesto aŭ simile? Evidente la praaŭtoro uzis propramane faritan tabelon kaj la transiro estus eble sufiĉe laboriga. -- PEJNO Simono Diskuto  17:27, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
  Fakte temas pri klaso, kiu metas fonan bildon. Jen io tia:
Saluton mondo!

La magia formulaĵo por tabelelemento, kaj tian oni bezonus ĉi-okaze, estus  class="kaplinio mapo" . Aldone necesus forigi la  background:#ACE1AF;  en la frazo  style=" " .

Sed kion vi volas fari en Essen per tiu ĉi klaso?

Pripensu, ke en Essen troviĝas memfabrikita tabelo, ne iuspeca ŝablono. Kaj verdire, se oni substituas tiun ĉi fonan bildon ĉien, kie nun estas aĉa fona blukoloro, la tuta afero aspektas eĉ pli aĉa. Se la afero vere belu, almenaŭ Viki-nivele belu, oni devus forigi la tutan tabelon kaj meti anstataŭe iuspecan ŝablonon por urbo. Sed sciu, mi scias vere nenion pri tio, ĉar mi ĝisdate ne skribis iujn artikolojn pri urboj. Tlustulimu estas la scianto pri tiaĵoj. -- PEJNO Simono Diskuto  11:24, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton. La nomitaj klasoj "kaplinio mapo" ne sufiĉas, ĉar la tuta tabelo devas ricevi la klason "infobox". La koncernaj formatoj troviĝas en MediaWiki:Common.css. Mi ĵus aldonis la tutan klasaron al la artikolo Essen, kvankam ŝablono estus pli taŭga. Bedaŭrinde {{informkesto urbo}} ne enhavas ĉiujn nunajn informojn kaj {{geokesto}} estas sufiĉe "monstra" ŝablonego. --Tlustulimu (diskuto) 15:37, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
  Ege grandan diferencon tio ne alportas, ĉu? La tuto iomete pli mallarĝa, la bordero pli dika kaj sekve entute pli belaj proporcioj. La grafiko tamen iel aĉa. Hmm. Tute aparte de tiu ĉi kazo, grafiko malantaŭ teksto estas ĉiam tre tikla afero. Aŭ ĝi aspektas belege, kaj oni ne plu povas legi la skribon, aŭ oni povas bone legi la skribon, sed la aspekto estas aĉa. {{{1}}} Dilemo iel ne vere solvebla. Jam nur unukolora fono estas sufiĉe problemiga. Ĉiuokaze, problemiga kun skribo nur nigra. -- PEJNO Simono Diskuto  18:14, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
Jes certe malfacila problemo sed dankon! --pino (diskuto) 18:56, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

  Mi pretigis specon de universala Informkesto, kiun oni povas provizore uzi, se taskokonvena Informkestido kun ĉiuj dezirataj kampoj ne jam estas disponebla.

Mi celas homojn ne tre spertajn pri ŝablonoj kaj la uzado estas sufiĉe simpla.

Plia senchava apliko estus, se oni volus prezenti datumojn en tradicia Informkesta maniero, sed nur por unika okazo. Do alivorte konstrui specialigitan Informkestidon ne vere valoras la penon. -- PEJNO Simono Diskuto  10:25, 6 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉiuj tiaj kestoj nomiĝas Informkestoj. Kial tiu ĉi estas Infokesto, kial ne ekz. Informkesto2, ĉar ekzistas jam Ŝablono:Informkesto. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:34, 6 Aŭg. 2012 (UTC)
  Fakte la nomo ne estas eĉ de mi. Tlustulimu iam uzis ĝin. Poste li alinomis sian ŝablonon Informkesto2, kio tuj klarigas, kial mi ne povis uzi vian proponon Informkesto2. Tiel reliberiĝis Infokesto. Lia ŝablono estas tamen ŝelo ĉirkaŭ Informkesto, tio estas mia ne. Mia atingas nur la saman aspekton, tamen ne per malfleksiĝema korseto el antaŭdifinitaj kamponomoj. Aldone, ĝuste tiu ĉi antaŭdifiniteco tendencas ŝveligi la Inforkestajn ŝablonojn ĝis vere monstraj dimensioj. La tradicia metodo baze de Informkesto, fakte baze de idoj de Informkesto2, havas siajn avantaĝojn. La uzulo povas kopii malplenan skeleton el la dokumentado kaj tial vidas kamprilate ĉion, kio estas eble farenda aŭ almenaŭ farinda. La malavantaĝo estas tamen ankaŭ evidenta. Se iu kampo mankas, oni ne povas aldoni ĝin sen modifi la respektivan ŝablonon mem. Ne ĉiu kuraĝas tion, interalie pro tio, ke la informkestidoj estas plej ofte tre ofte uzataj. Mia sistemo havas ankaŭ siajn avantaĝojn. Oni povas tute laŭplaĉe difini kampojn, en la aktuala versio ĝis entute 50, do ĝi estas tre fleksebla kaj povas esti uzata por ĉiu ajn temo. Do temas pri uzule difineblaj kampoj. Aparte de tio, ĝi integrigas la E-koloran sistemon. (Vidu: Ŝablono:E-koloroj). La malavantaĝo estas ankaŭ klare ekkonebla. Oni ne ricevas iun jam pretan skemon montrantan, kiujn kampojn oni eble uzu, se oni ne mem pensas pri ili. Aldone mankas laŭnormigo de la kamponomoj. (Aliflanke la laŭnormigo tie ĉi estas plena je truoj kaj parte lingvaĵe kaj fake eĉ erara &#151; ekz. dato anstataŭ datumo.) Sufiĉe ofte iu aŭtoro petas pri etendoj de iu Informkestido, aŭ plendas, ke ĝi kompare al alilingvaj versioj ne sufiĉas. Nun li havas tujan alternativon, ĝis iu okupiĝos pri la modifoj. -- PEJNO Simono Diskuto  15:41, 6 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mi metis direktilon:  Ŝablono:Informkesto universala  ->  Ŝablono:Infokesto  kaj aldonis tre simplan uzilon. -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 6 Aŭg. 2012 (UTC)
Tekniko
Mi petas ne alinomi la ŝablonon Infokesto, ĉar mi ankoraŭ prilaboris ĝin. Mi integrigas kaŝskatolojn. Aldone, alinomi ne estas vere tre bona ideo. Necesas alinomi ankaŭ la dokumentadon, ĉiujn subŝablonojn, ĉiujn dokumentadojn de la ŝubŝablonoj, korekti la tutan dokumentadon kaj la ekzemplojn, kaj, lastvice, modifi du fontaĵojn. Do tiu, kiu volas alinomi ion, faru ankaŭ ĉiujn tiujn laborojn kaj ne faru la aferon nur kvinone. Aldone estus bona ideo konsulti min antaŭe.
  -- PEJNO Simono Diskuto  15:45, 7 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi demandis vin pri la nomo de ŝablono iom pli supre. Kiel videblas, vi ne komprenis mian demandon. Mi ankoraŭ iom klarigos al vi kelkajn aferojn pri info: En Eo ne estas prefikso info, ĝi ne estas en PIV, estas informi, ne infi, pro tio okazis foje diskutojn pri tiamaj nomoj de informkestaj ŝablonoj, kiuj havis diversajn nomojn, kaj por unuecigi iliajn nomojn ni interkonsentis, ke ĉi tieaj anglaj infoboxes estos informkestoj. Se ĉi tie ekzistas jam ŝablonoj Informkesto kaj Informkesto2, mi logike alinomis ĝin al Informkesto3. Bv do realinomi ĉion al Informkesto3. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:24, 7 Aŭg. 2012 (UTC)

Kroma afero: Ne funkcias nun {{Informkesto kastelo}} kaj {{Informkesto burgo}}. Ĉiuj ligitaj paĝoj estas ligitaj kun via mistitolita ŝablono. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:29, 7 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, Petr. La menciitaj ŝablonoj {{Informkesto kastelo}} kaj {{Informkesto burgo}} nun denove funkcias. Pro <includeonly> "Ligiloj ĉi tien" ĉe {{informkesto2}} (antaŭa nomo estis {{informkesto3}}) ne montris ilin. --Tlustulimu (diskuto) 17:00, 7 Aŭg. 2012 (UTC)

Informkesto universala[redakti fonton]

  Ni havas dekojn kaj dekojn da misnomitaj ŝablonoj tie ĉi kun centoj kaj centoj da misnomitaj parametroj. Sed jen tipe por Petr. Li interesiĝas nur pri tio, kiel mi nomas ion. Aldone, li alinomas sen eĉ demandi al mi. Same tipe por li. Mi eble menciu, ke oni ofte uzas info kiel slangaĵon por informaĵo, eble li ne scias tion. Se la ŝablono ricevu novan nomon, ĝi nomiĝu  Informkesto universala , ĉar tio precize priskribas tion, kio ĝi estas. Ĝia difino kaj ĝia tuta koncepto radikale diferencas de Informkesto, kiu fakte tute ne estu uzata fare de uzulo. Informkesto servas nur por fabriki specialigitajn idojn kiel Informkesto esperantisto, ktp. Mian oni povas tuj uzi sen krei iujn idojn. Jen la diferenco. Do mia estas pli simila al iuspeca Informkestido ol al Informkesto. Do se ni renomu ĝin, ni renomu ĝin ĝuste kaj ne fuŝe. Aldone oni ne simple diru al si: "Mi volas nomi ĝin Informkesto3" kaj tiam arogi tuj, eĉ dum mi ankoraŭ redaktas, alinomi ĉion. Kaj parenteze, kiun informvaloron havas la cifero 3 por la uzularo? Absolute neniun! Kontraste la epiteto universala havas tre grandan informvaloron. Cetere, laŭŝajne CubeF tamen ne kapablas, aŭ eble ne volas kapabli, komuti la artikolon de la semajno, kvankam li demandis ion pri tio al mi. Tja, kion diri? Tempon por sekvi mian ĉiun paŝeton tie ĉi kaj laŭpove iel malfari ĝin havas laŭŝajne same li kiel Petr. Sed tempo por okupiĝi pri ADLS, tja, tiu tempo evidente iel mankas. -- PEJNO Simono Diskuto  20:54, 7 Aŭg. 2012 (UTC)

Etaj utilaĵoj (instalindaj)[redakti fonton]

En Esperanta Vikipedio estas kelkaj iloj pri kiuj oni eble ne scias, kaj kelkaj pliaj iloj eblas (ĉu indas?) aldoni.

HotCat[redakti fonton]

HotCat (VarmaKato) plifaciligas prilaboron de kategorioj. Oni povas unu-musklake forigi kaj du-musklake aldoni/ŝanĝi kategorion sen bezono redakti tutan paĝon. Tio sufiĉe ŝparas onian tempon.

  • Registrita uzanto povas provi tiun ĉi ilon jene (iom pli laboriga, sed pli sekura eblo):
  1. kopiu la enhavon de Uzanto:KuboF/VarmaKato.js al Specialaĵo:Mypage/VarmaKato.js
  2. al Specialaĵo:Mypage/common.js aldonu (anstataŭigu ViaUzantoNomo per via uzanto-nomo)
    importScriptURI('http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto:ViaUzantoNomo/VarmaKato.js&action=raw&ctype=text/javascript');
  3. forviŝu la kaŝmemoron de via foliumilo (priskribo en la antaŭe redaktitaj paĝoj)
  • HotCat ankoraŭ ne estas disponebla en eo.wiki, administrantoj povas ĝin aldoni al Preferoj. Kia estas komunuma opinio? Ĉu administrantoj tion aldonu? --KuboF (diskuto) 20:36, 8 Aŭg. 2012 (UTC)
Bona sugesto. Mi jam kutimas uzi tiun aldonaĵon en Komunejo.
Cetere "HotCat" ne estas tradukenda al "Varma kato" sed al "Dumkonekta kategoriigilo"
. Se mi trovos iom da tempo mi prizorgos aldonon de tiu aldonaĵo al preferoj alireblaj al ĉiuj. --Arno Lagrange @ 16:49, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi igis tiun aldonaĵon alirebla al ĉiuj en preferoj / Aldonaĵoj / Varma Kato kaj provis Esperantigi ĝin. Se estas mankoj aŭ eraroj bonvolu atentigi pri tio. Cetere redaktenda estas helpopaĝo VarmaKato --Arno Lagrange @ 18:13, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Dankon, miklopodos prizorgi la helpopaĝon. KuboF (diskuto) 17:56, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Propra Provejo[redakti fonton]

Ĝi kreas inter la supraj ligiloj "Mia diskutopaĝo" kaj "Miaj preferoj" novan ligilon kun la teksto "Mia provejo". Per tio la ensalutinta uzanto povas krei propran Provejon. Tiun ĉi provejon oni povas atingi per unu musklako kaj povas ĝin utiligi kiel Vikipedio:Provejo aŭ kiel stokejon de utilaj informoj (ekz. liston de ofte uzataj ŝablonoj). Oni alternative povas uzi Vikipedio:Provejo aŭ propran provejon (kiel subpaĝon de sia uzanto-paĝo), sed tio daŭras "pli longe" ol unu musklako. Oni povas tiajn informojn stoki en sia uzanto-paĝo, sed tio rompus ĝian aspekton. Tiun ĉi ilon oni povas aktivigi en Preferoj.

  • Eblas tion aktivigi por ĉiuj registritaj uzantoj. Kia estas komunuma opinio? Ĉu administrantoj tion aktivigu? --KuboF (diskuto) 20:36, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

 Fakte, ĉu indas pri tio tiom "diskuti"? Kaj tiom longe? Ĉu tio ne estas iu afero kiun povas administrantoj fari eĉ sen grandega subteno de la komunumo (kontraŭis fakte neniu)? Amike. --KuboF (diskuto) 13:54, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 08:04, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
  2. Por Por: KuboF (diskuto) 17:56, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
  3. Por Por: Ĉar Tlustulima ŝajnas scii kion fari por tio, mi poras. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:59, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

Diskuto[redakti fonton]

Rezulto[redakti fonton]

✔ Farite Ĉar neniu kontraŭis, mi ĵus aranĝis tion, ke la aldonaĵo PropraProvejo nun estas defaŭlte aktiva. Do inter Mia diskutopaĝo kaj Miaj preferoj nun aperas la ligilo Mia provejo. --Tlustulimu (diskuto) 14:57, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Resumbutonoj[redakti fonton]

Aldono de antaŭdifinitaj butonoj por plenigi la resumskatolon post redakto. Utila specife por pigruloj, malrapidskribantoj kaj dubemuloj. Tiun ĉi ilon oni povas aktivigi en Preferoj.

  • Eblas tion aktivigi por ĉiuj uzantoj (eĉ IPuloj). Kia estas komunuma opinio? Ĉu administrantoj tion aktivigu? --KuboF (diskuto) 20:36, 8 Aŭg. 2012 (UTC)
    • Saluton, KuboF. Tio estas bona ideo. Por tio necesas aldoneto de [default] al la koncerna difino en MediaWiki:Gadgets-definition. Mi jam aranĝis tian defaŭltecon por du aldonaĵoj en la suprasoraba vikipedio, nome per la tiea difinopaĝo. Mi proponas, ke ni alternative ofertu la resumajn butonojn laŭ la franca vikipedio kaj tiujn laŭ la pola, rusa, sorabaj ktp. Sed nur unu el la du serioj estu defaŭlta, por ke nespertuloj ne konfuziĝu, kion ili uzu. --Tlustulimu (diskuto) 08:09, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
      • Fakte jes, ni povas havi pliajn Resumbutonojn por povi elekti. Tiam oni ili prefere nomu alie ol "pola" kaj "franca". Parenteze: Esperanta estas laŭ via modelo "pola", ĉu ne? Laŭ mi eĉ la nuna resumbutonaro (kun kelkaj ŝanĝoj) povas esti uzata. --KuboF (diskuto)

Por "franca" serio[redakti fonton]

Por "pola" serio[redakti fonton]

Por ambaŭ serioj[redakti fonton]

Kontraŭ ĉiuj[redakti fonton]

Diskuto[redakti fonton]

Markado de ligiloj al Apartigiloj / Alidirektiloj[redakti fonton]

Dum oni redaktas paĝon kun multaj ligiloj estas tre oportuna unua-vide distingi kiu ligilo ligas al normala artikolo kaj kiu al Apartigilo, ev. Alidirektilo.

Mapo post klako al koordinatoj[redakti fonton]

Eblas ke en artikoloj kun koordinatoj estu klakebla mapo, ĝi post alklako (mal)etendiĝus, oni povas en ĝi zomi, per kaptu kaj ŝovu ŝanĝi pozicion.

  • Se vi interesiĝas mi provizos aldonajn informojn. Eventuale, ĉu aldoni? --KuboF (diskuto) 21:13, 8 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, KuboF. Tia mapo jam estas aranĝata per la ŝablono {{situo sur mapo}}. Do, ĉiuj informkestoj, kiuj konvene enplektas ĝin, ankaŭ aperigas ligilon al tia mapo. Vidu ankaŭ la koncernan projekton, al kiu mi invitas interesulojn, kiuj prefere sciu sufiĉe bone, kiel kreeblas ŝablonoj.
Krome ni povus iom post iom alĝustigi la koncernajn informkestojn, tiel ke ili subtenu tion. Mi jam listigis tiajn informkestojn en Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj. Se vi havas demandon pri la tiea listigo, bonvolu uzi la tiean diskutopaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 08:22, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Mi fakte celis ion alian. Vidu ekzemplon en sk:Zvolen (supre dekstre Mapa.. ĉe la koordinatoj) - larĝa, klakebla, zomebla kaj ŝovebla mapo prenita de OpenStreetMap. --KuboF (diskuto) 17:06, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ĵus rigardis la esperantan artikolon Zvolen. Tie estas uzata {{geokesto}}, kiu nur subtenas la koncernan ligilon, se ĝia parametro | koordinatoj_ne_en_titolo = true ne estas uzata. Do eble la parametro nur estu forigata, ĉar ĝi ja nur havas sencon en la ŝablona dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 19:56, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

Sageto al Enhavo[redakti fonton]

Saluton! Mi jam iomete ektranĉis la temon en alia diskuto, sed jen mi volas rediskuti pri Ŝablono:Sageto al Enhavo. La sola diskuto, kiun mi trovis ĝis nun pri tiu temo, estas Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/5#Pli_diskreta_Al_Enhavo - ne tre ĝisfunda diskuto. ;)

Do mi demandas: Kio estas ĝia preciza senco? Evidente ĝi povas fojfoje plirapidigi la suprenrulumadon, sed se tiaj sagetoj ne estas unuece enmetataj, tio nur kaŭzas neunuecan aperon de artikoloj. Por unuecigi tion, ni povus certe enmeti ĝin ĉie; sed ĉu tio estas vere la plej bona solvo?

Mi proponas do, ke iu programu aldonaĵon, kiu ebligos al uzantoj elekti, ĉu vidi aŭ ne vidi tiujn sagetojn. Aŭ alternative ni enmetu ĝin devige por ĉiuj uzantoj; ne gravas, sed ja regu unueco en tio (aŭ klaraj reguloj, kiam uzi ilin kaj kiam ne; sed laŭ kiaj kriterioj decidi tion?). darkweasel94 (diskuto) 20:40, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

  • Hmm, eblus programi tion, ĝi similus al Titolankroj. Tiel oni eĉ ne bezonus aldonadi la ŝablonon. Aŭ se oni aldonadus la ŝablonon, oni povus por si mem difini CSS-klason kiu la ŝablonon malvidebligus/videbligus. Defaŭlte mi persone preferus ĝin ne montri, homoj (precipe de aliaj Vikioj) ne estas alkutimiĝintaj al ĝi. --KuboF (diskuto) 20:54, 8 Aŭg. 2012 (UTC)
Nu, al mi temas ĉefe ĝuste pri tio, ke ni ne devu aldonadi tiun ŝablonon kaj forigu ĝin de la paĝoj, kie ĝi jam uziĝas. darkweasel94 (diskuto) 21:33, 8 Aŭg. 2012 (UTC)
  Laŭ mi tiu ĉi afero havas du aspektojn:
 1. Oni ĉiuokaze bezonas ion alklakeblan, kaj tio ne estu la sekcia titolo mem, ĉar tio konfuzus. Iam kaj iam oni volas uzi ligilon kiel titolon. 
 2. La sageto, aŭ kio ajn, prefere ne saltu al la id de TOC, ĝi prefere saltu al la id de la sekcia titolo ene de TOC. 
Evidente tio ne plu estas ene de la ebloj de la stranga Vikia deklareca lingvo. -- PEJNO Simono Diskuto  05:14, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

  Mi alinomis mian ŝablonon Infokesto nun Informkesto universala kaj ĵus enŝovis la lastajn de mi planitajn aranĝajn funkciojn. Mi ankaŭ jam malkreigis ĉiujn paĝojn rilate la malnovan nomon. Ĉe Ĉiuĵaŭde mi jam aktualigis la nomon.

Kvankam la nova ŝablono estas sufiĉe simple uzebla, la dokumentado estas vere eĉ laŭ miaj normoj nekutime ampleksa. Iam oni bezonas tre multe da vortoj por klarigi sufiĉe facilan aferon. Interalie mi diskutas tie la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la tradiciaj Informkestidoj kaj la nova kvazaŭ ĉiosolva Informkesto universala.

Kaj cetere, mi ne fanfaronas pri tiu ĉi ŝablono, mi simple anoncas ĝian pretiĝon. -- PEJNO Simono Diskuto  20:51, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto universala nun renomiĝas tia[redakti fonton]

 Tiu ĉi ŝablono, kiu provizore nomiĝis Informkesto3, nun renomiĝas Informkesto universala. Mi mem aplikas ĝin kaj el tiuj unuaj aplikoj sekvis kelkaj plibonigetoj.

 1.  Nun ankaŭ la ĉefkesto uzas parametron titolo, ne nur kaŝkestoj. Do kesto sen grandigita titolo ankaŭ eblas. 
 2.  La parametro dupunktoj havas nun la pravaloron jes. 
 3.  Eblas meti &nbsp; en la apudskriban ĉelon por senapudskribe montri nur la datumon dekstre. Vidu Kariero en la Informkesto universala ĉe Nicolas Boileau. 
 4.  La aktuala versio subtenas po 50 kampojn por ĉiu kesto. Kaŝkesto estas nombre aparta kesto. 
 5.  Linio ne nur nigra, sed ankaŭ kun la titolfona koloro nun eblas. 

-- PEJNO Simono Diskuto  06:25, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Atentu: nedemokratia konduto kaj misuzo de fontoj[redakti fonton]

Salutoj al ĉiuj. Mi volas rimarkigi stranĝajn aferojn en la paĝo subtekstoj. Ekde longe la vorto por nomi "tiujn frazojn sub filmo" estis subtekstoj. Mi, kaj multaj el ni, rimarkis ke nun oni ankaŭ uzas la vorton "subteksto", kaj tio estas tre bona; mi ankaŭ uzas kaj ŝatas tiun ĉi vorton. Sed:

  1. en la artikolo subtekstoj oni tute forigis la vorton "subteksto(j)". Mi reskribis ĝin kaj denove esti forigita (08:18, 9 Aŭg. 2012 de‎ 109.211.81.248). Oni ne rajtas forigi vorton, kiu estis tre uzata kaj ankoraŭ estas konata (ankaŭ se malaperanta aŭ eĉ malaperinta, oni ne rajtas forigi ĝin). Ĝi estas en ĉiuj vortaroj (subtekstoj ne estas).
  2. la plej grava: manko de demokratio. Por tiu ĉi vorto, oni elekti kiel fonton «baloto okazigita inter la 6-a de decembro 2006 kaj la 24-a de januaro 2007 de Chuck Smith» en kiu 21 homoj elektis. Mi ne komprenas kial afero interna al Vikipedio devas esti decidita ekstere de ĝi: ĉiu paĝo havas diskutpaĝon, kie oni povas malferme kaj publike diskuti. Tio estas grava ĉar nedemokratia: 21 homoj, kiuj eble eĉ ne estas vikipedistoj (sed tio ne gravas), decidis anstataŭ la tutaj vikipedianoj, kaj eĉ anstataŭ la tutaj esperantistoj. Mi povus baloti ion kun miaj amikoj, aŭ kun la esperantistoj italaj, kaj uzi tian baloton kiel fonton. Eĉ Zamenhof mem ne farintus tion. Parto de kulpo estas ankaŭ de revizoroj, kiuj ne kontrolis fontojn.
  3. fine, sed mi ne volas diskuti pri tio ĉi tie, ĉiu filmo havas (unu) tekston samkiel ĉiu libro enhavas (unu) tekston, ne tekstojn. Do mi havas subtekston de filmo en unu dosiero, kaj en tiu dosiero estas 800 subteksteroj (subtitoloj). Sed pri tiu ĉi lasta (gramatika) afero eblas paroli en la diskuto de la paĝo, kie jam mi ekis. Ĉi tie mi volas nur rimarkigi pri 1 kaj 2.

Do, bonvolu pripensi 1. kaj ĉefe 2.. Antaŭ ĉion mi petas, ke la fonto (baloto), kiun mi menciis, estu forigita ĉar netaŭga al Vikipedio, kaj la vorto "subtitoloj" (kiu estas en ĉiuj vortaroj ankaŭ se mi mem ne uzas plu) reaperu. Oni povas ankaŭ skribi ke ĝi estas malaperanta vorto, sed neniu rajtas tute forigi ĝin, pro demokratio. Dankon --Francescost (diskuto) 14:52, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

  Vi plene pravas, temu pri teksteroj, kaj pro tio supozeble ankaŭ pri subteksteroj, kvankam oni povus per iomete da streĉado interpreti teksto kiel tekstaĵo. Aliflanke, nia ĉe-linea Pivo donas ankaŭ signifojn 3 kaj 4, fakte malsubtenantajn mian nunan vian subtenon. Hmm. Sed balatado tie ĉi vere estas nur farso. Iam estas eĉ nur du aŭ tri voĉdonantoj kaj tio decidu ion. Plene ridinda, aŭ pli trafe, priplorinda afero. -- PEJNO Simono Diskuto  15:30, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Bv. helpi min: Kion faras tio ĉi en la Teknikejo? Ĝi ja vere temas pri nenio teĥnika. Fakte la ĝusta loko por tio ĉi estas Diskuto:subtekstoj kaj eble la uzanto-diskutpaĝo de la IP-adreso, kiu malfaris vian ŝanĝon. Temas evidente sole pri enhava temo, ne pri io koncerna iujn principojn de Vikipedio. Se vi tie ne povas trovi interkonsenton, tiam vi povas eble afiŝi ion en iu parto de la Diskutejo, sed vere antaŭe provu tion. darkweasel94 (diskuto) 19:59, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Kara Francescost, la problemo estis solvita per unusola klako. La baloto, kiu servis kiel referenco, ĝentile iris ĉe la Diablo kaj subtitoloj restis. Mi ne povas esti pli ĝentila en miaj vortoj, ĉar mi malŝatas ke ni malfaru utilajn ŝanĝojn !

Mi pardonas frue la uzon de Diablo se ĝi ne estas akceptata. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 01:10, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

La uzo de subtitolo estas tre kutima, kaj povas anstataŭigi subtekston.
La baloto estas sensenca, kaj la fondisto de Esperanta Vikipedio ne plu kontribuas tie. Do, ni povas ignori ĉi tiun baloton. Mi ne ignorus balotojn, sed mi ignorus la sensencajn. Kaj la balotoj okazu en la TTT-ejo de Esperanta Vikipedio.
Mi atentas la artikolon Subtitoloj, kiel revizianto. La artikolo estos bone kontrolata. Fidu al mi. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 01:39, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
Dankon, mi ne volis nuligi la ŝanĝn, ĉar mi volis havi opinion de aliaj uzantoj. Darkweasel94, pardonu min,mi skribis ĉi tie ĉar mi ne sciis kie skribi. Nun mi rimarkas ke eble estus pli bone se mi skribis en "administrejo", mi ne memoras kial mi pensis, ke skribi tien estis netaŭga. --Francescost (diskuto) 21:56, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto universala kaj Ŝablono:Informkesto3[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus demandis skajpe, kiel okazu malforigo de paĝo, kies titolo intertempe jam estas okupata. Devos okazi jene, ĉar la vikia softvaro ne subtenas alian manieron. Do, mi unue priskribas la ĝeneralan manieron, due la detalojn pri la koncernaj ŝablonoj.

  1. La nova artikolo estu (provizore) alinomata, por ke la titolo denove liberiĝu.
  2. La forigita, malnova artikolo estu malforigata. Tio pro teknikaj kialoj nur eblas sub tiu titolo, kiun ĝi havis dum la forigo.
  3. La malforigata, malnova artikolo estu alinomigata al alia titolo, por ke la titolo denove liberiĝu.
  4. La nova artikolo estu denove alinomata al la antaŭa titolo.

En la kazo de la ŝablonoj {{Informkesto universala}} kaj {{Informkesto3}} fakte jam okazis la du unuaj paŝoj. Por la tria paŝo estu serĉata pli taŭga titolo, ĉar la nuna estas tro ĝenerala. Mi jam ekis diskuton pri tio en la koncerna diskutopaĝo.

Mi proponas, ke ni notu ĉi tiun manieron en helpopaĝo, por estonte eviti tedajn diskutojn pri tiaj aferoj. Sed kiun titolon havu la helpopaĝo? --Tlustulimu (diskuto) 18:52, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, mi scias pri tiu maniero jam longe, sed mi atendas. La unuan titolon oni devas alinomi, la duan alinomi al la unua, kiu devas esti forigita pro alinomado. Dum tio konserviĝos la tuta historio de redaktoj en ambaŭ paĝoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:58, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Bone, ke vi konas la paŝojn, Petr. Ĉu vi antaŭe informis la kreinton de la nova ŝablono pri la maniero? Se ne, mi ne miras, ke li ĉagreniĝis pri tio. Do ni estonte pli klare antaŭinformu pri tia afero, ĉar ne ĉiu konas la limojn de la vikia softvaro. Ĉu bone?
Ankaŭ mi atendas, nome proponojn por la titoloj de la malnova ŝablono kaj helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 19:04, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
(+) Mi intertempe jam kreis la helpopaĝon en mia nomspaco de uzanto. --Tlustulimu (diskuto) 19:19, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  La problemo ne estas kiel malforigi paĝon, se jam nova sidas super ĝi, la problemo estas kiel redaktanto entute sciu, ke forigita paĝo fone plu ekzistas sub la nova paĝo, kiun li ĵus kreas. Fakte, jen absurda misdezajno de la Vikia sistemo. Kaj kial Petr elektis revivigi sian malnovan ŝablonon ĝuste nun, akompanante sian agadon per paĝoŝlosado kaj totala redaktada forbarado, anstataŭ simple mencii la problemon, mi vere ne povas imagi. Fakte, provizore forŝovi mian ŝablonon, revivigi sian malnovan ŝablonon, alinomi ĝin, kaj poste tuj remeti mian en la malnovan lokon, daŭras eĉ ne kvin minutojn. Mi eble eĉ ne estus rimarkinta tion. Evidente, eĉ pli bone estus, se li simple informus min kaj dirus, ke mi simple ne faru ion dum la venontaj kvin minutoj, ĉar li devas iomete umi per alinomadoj por savi sian malnovan samtitolan ŝablonon. Verdire, oni povas ankaŭ tute sole kaj propramane kaŭzi al si mem ege superfluajn problemojn. Sciate, mi ne estas la konvena adresato por tia senkonsidera konduto. Mi ne kutimas simple silente kaj pacience trasuferi iujn arbitrajn agadojn kaj torturetojn fare de iuj moŝtuloj. -- PEJNO Simono Diskuto  22:48, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Do kio nun okazu kun la ŝablona titolo? Ĉu "via" ŝablono iam rericevu ĝian antaŭan titolon? Se jes, la nuna ŝablono devos ricevi alian titolon. Sed ĝis nun neniu proponis novan titolon krom mi, kiel bone videblas en la tiea diskutopaĝo. Eble ja vi havas ideon. La nuna titolo por ĝi estas tro ĝenerala, nome pro la celo de la informkesto. --Tlustulimu (diskuto) 16:36, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

  Mi ne proponis ion, ĉar mi supozas, ke tio havos neniun ajn sencon. Petr simple plu okupos la nomon Informkesto universala per sia ne funkcianta ŝablono kaj ĉar neniu administranto pretas haltigi lin ĉe tio &#151; mian iomete drastan komenton pri tio vi ja konas &#151; li kiel ĉiam pasinte, ankaŭ ĉi-foje sukcesos. Fakte li volis antaŭ du jaroj fabriki ŝablonon Informkesto plurprofesia aŭ simile, se mi ĝuste komprenas tion, kion li iam celis. Se oni vere volus realigi tion, kiel li proponas, oni devus havi la ĉenfunkciaron instalita. Do sen tio, almenaŭ laŭ mia unua analizo, oni povos forgesi lian alstrebitan solvon. Pro tio oni povus nomi la ŝablonon de Petr ajne iel, ekz. XXX. Estus plene egale kiel oni nomos ĝin, ĉar fakte ĝi ne funkcias kaj supozeble neniam ajn funkcios. Egale, poste li mem povos trovi konvenan nomon, se Informkesto plurprofesia ne plaĉas al li. Sufiĉe amuze, per la nova Informkesto universala mi povus senprobleme tuj fari Informkeston kun tri profesioj kaj kun tri malsamaj titolkoloroj por tiu ĉi Franca porno-stelulino, kiun li aliloke menciis. Sed intertempe Yekrats elĵetis la bildon el la artikolo pro tio, ke ĝi ne estis kopirajte libera, do ne plu vere valoras la penon. Mankas bildo. Tamen mi eble farus tion malgraŭ tio, simple kiel demonstracion. La strategio de Petr estas tre simpla. Li nun faros absolute nenion. Nur kiam iu tuŝos lian sanktan fuŝaĵon, tiam li rabios. Supozeble li denove forlasos nin por ĉiam aŭ io. Sed unu afero estu klara. Ankaŭ mi havas miajn limojn. Mi ne pretas cedi al idiotaĵoj kaj mi ne kutimas pro idiotaĵoj superflue laborigi min. Ĉar iuj tie ĉi ne havas ion ajn pli bonan por fari ol malhelpeti min ĉiun tagon ĉe ĉio, kion mi faras, mi jam nun ne plu okupiĝas pri ADLS. Same mi ne plu okupiĝas pri la arkivado aŭ kunorganizado de tiu ĉi Diskutejo. Fakte tio estas supozeble eĉ dezirata, ĉar, se mi ĝuste memoras, iu ajn, mi ne plu memoras kiun, proponis, mi trovu alian babilejon. Sciu, mi persone ĝis nun neniam ajn bezonis Informkeston, do Informkesto universala povos laŭ mi resti morta, se nenio solvos la Petran nomblokan problemon. Mi en vero faris la ŝablonon Informkesto universala ne por mi, sed por homoj kiel Dominik. Krom tio, mi evidente ekkonis la principajn limojn de la ĝisnuna sistemo el fiksaj, malfleksiĝemaj Informkestidoj. Temas miaopinie pri dezajna sakstrato. -- PEJNO Simono Diskuto  18:56, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno. Petr jam ĉe la antaŭa maladministrantiga procedo faris nenion por solvi la konflikton. Eble li ja ne facile eltenas kritikon. Sed administranto devas eĉ elteni tion, ĉu ne?
Por solvi la "nomblokan" problemon ja estas nur du eblecoj, nome alinomigo aŭ forigo de la stranga Petra ŝablono. Pro la fuŝa kodigo mi inklinas al forigo. Certe estas tro malfacile kaj laborige, krei el la fuŝa ŝablono, vere funkciantan kaj uzeblan ŝablonon.
Petr fakte iel miksis kodon el diversaj ŝablonoj, anstataŭ cerbumi pri modula konstruo de la ŝablono. Mi jam cerbumis pri tio, kiel videblas en la kodo de {{informkesto}}, kiu do ne estas nur simpla kopio de la germana versio, sed ricevis aldonajn trajtojn. Do ĝi estas ekzemple nestite uzebla. Krome mi jam kreis nesteblan informkeston, nome {{Informkesto fervojlinio}}, kiu uzas {{informkesto}}n kiel bazon. Ja certe estas diversaj ebloj aranĝi informkestojn. Sed la vikia softvaro kaŭzas sufiĉe ofte certajn limigojn, tiel ke oni ofte devas iel truki. --Tlustulimu (diskuto) 08:02, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĉar ne aperis alternativa propono, mi ĵus metis proponon je forigo al {{informkesto universala}} kaj la listo de forigoproponoj. La ŝablona kodigo estas bedaŭrinde tiel netaŭga, ne bone pripensista kaj grandega, ke rekreo estus certe pli facila ol korekto. Krome ni jam havas funkciantajn ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 08:34, 12 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĉar neniu kontraŭis la proponon je forigo de {{informkesto universala}}, mi ĵus plenumis ĝin. Ĉu mi nun alinomigu {{informkesto3}} al ĝia antaŭa titolo? Mi supozas, ke eble ankoraŭ iuj subŝablonoj estas forigendaj. Tion devus fari administranto. --Tlustulimu (diskuto) 15:40, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Mia subskribo[redakti fonton]

Tiel, mi finfine diris mian veran nomon: Henriko Fizeto (Enrique Fiset). Tiel, mi volas refari mian subskribon. Mi demandas viajn komentojn pri mia propono, por ke Henriko Fizeto ne ŝajnu esti mia gantpupo (kiu estas falsa, rigardu tion vi mem). Jen la propono:

  1. HENRIKO FIZETO (Ĉiuĵaŭde: DiskutpaĝoAlilingva)

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 23:07, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

  En strebo iomete strukturi la komentojn en la baloto pri la eksigo de Petr Tomasovsky kiel administranto, mi enmetis kelkajn Deŝovojn. Ĉe tio mi rimarkis, ke Citaĵo enkakiĝis, se oni klopodas deŝovi ĝin. Fakte ĝi entenis ĥaosan mikson de metodoj komplete kun cima dupunkto kaj cima small. Jen supozeble iomete tro da cimoj. Do mi komplete reskribis la ŝablonon. Sufiĉe kuraĝa afero, ĉar ĝi tamen unu aŭ du fojojn ie uziĝas. {{{1}}}

Citaĵo
 Iu fiulo sesoble deŝovis min! 
— Kiel deŝovi Citaĵojn

Preterpasante, mi forigis la nur-verkan problemeton. Do se iu vidas iun misfunkcion, mi petas tuj informi min.

Evidente ne klopodu per dupunkto deŝovi Citaĵon. Dupukto estas plu ankoraŭ difektita. Dupunkto funkcias nur por simpla tekstaĵo. Anstataŭe oni skribu ion kiel:

{{Deŝovu|6|2={{Citaĵo|Iu fiulo sesoble deŝovis min!|verko=Kiel deŝovi Citaĵojn}}}}

-- PEJNO Simono Diskuto  14:16, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

Citaĵo
 Bone! Dankon pro diris tion. 
— Kion ni devas diri al Pejno Simono.

HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:23, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

  Mi trovis tion, kio konfuzas la sintaksan analizilon, do alivorte, la cimon. Okaze de Citaĵo mi povis ĉirkaŭveli ĝin. Do Citaĵo funkcias nun ankaŭ kun dupunktoj. Espereeeeeble:
Citaĵo
 Mi malamas dupunktojn! 6 estas simple tro! 
Hmm. Ŝajnas eĉ funkcii. Nun eĉ en mikso, 6 dupunktoj kaj 3 deŝovoj. -- PEJNO Simono Diskuto  16:56, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

Mispoziciigo de la loĝloko fare de la ŝablono Geokesto[redakti fonton]

Saluton!

Ĵus mi kreis la artikolon Klinovko (Simferopola distrikto), en kiu mi unuafoje penis uzi la ŝablonon {{Geokesto}}. Ĉio funkcias, sed ja iom mise: la pozicio de la loĝloko sur la mapo de la Simferopola distrikto estas misa (komparu ĝin kun la responda ruslingva artikolo Клиновка (Крым)). Teĥnike spertaj vikipediistoj estas petataj helpi min. La subŝablonon {{Geokesto lokumilo Simferopola distrikto}} mi kreis mem, ĝi uzas la samajn strukturon kaj parametrojn, kiel la rusa kaj krime-tatara ŝablonoj, sed la pozicio de la vilaĝo estas daŭre misa. Mi ne povas kompreni, kio estas la problemo. Dankon pro la helpo! Mevo (diskuto) 23:11, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

La koordonatoj kiuj vi metis estas eble ne tiuj de la distrikto Klinovo. Rekontrolu kaj metu la bonajn koordonatojn. Se estas ankoraŭ problemo, estas vere problemo kun la sistemo. Kaj mi imagas ke ni ne povas solvi problemon en la sistemo pri geografio. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:19, 13 Aŭg. 2012 (UTC)
La koordinatoj ja estas ĝustaj. Mi opinias, ke estas iu problemo pri la ŝablono Geokesto (aŭ pri iuj ĝiaj subŝablonoj), sed mi ne scias, kio estas la preciza problemo. Mevo (diskuto) 00:02, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, Mevo. Mi ĵus anstataŭigis en Klinovko (Simferopola distrikto) la ŝablonon {{geokesto}} per sia kvazaŭtesta ĝemelo {{geokesto2}}. Sed nun ial aperas supra spaco. Do bonvolu nenion fari nun, ĉar mi provos korekti tion en la ŝablono. Se mi ne sukcesos hodiaŭ, mi malfaros mian ŝanĝeton en la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 09:04, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, Mevo. Mi supozas, ke ratio=1 en {{Geokesto lokumilo Simferopola distrikto}} ial estas malĝusta. La ŝablono {{geokesto2}} ja uzas la laŭregionajn ŝablonojn de {{situo sur mapo}} kaj tial ne bezonas apartan serion. Do ĝiaj subŝablonoj ne bezonas la parametron ratio=1.
Mi antaŭ kelkaj monatoj proponis ŝanĝon de {{geokesto}} surbaze de la kodo el {{geokesto2}}, por ke la apartaj subŝablonoj fariĝu superfluaj. Pro la spaca fuŝo super {{geokesto2}} mi ankoraŭ ne realigis ĝin. Ĉu vi eble havas ideon, kial aperas la spaco? --Tlustulimu (diskuto) 09:52, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĉar la problemo pri {{geokesto2}} estas pli granda kaj ĥaosa ol mi atendis, mi bezonas paŭzon. Do eble mi ja morgaŭ havos ideon. --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
Kara Tlustulimu, eble ke la problemo temas pri la sitemo de geografio en Vikimedia fondacio. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:58, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, Tlustulimu! Dankon pro via helpo, la ŝablono geogesto2 en la artikolo ŝajnas prezenti ĉion bone. Sed tamen kial nun aperis granega malplena spaco super la artikolo mem? Mi penos enrigardi la ŝablonon post kiam vi finos ĝian redaktadon kaj forigos la informon pri la aktiva redaktado. La plej unua ideo, kiu venas en mian kapon - necesas meti la tutan blokon inter la kodoj noinclude SUB la tekston de la ŝablono mem. Provu. Mevo (diskuto) 19:00, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
Tamen ne. Mi provis iom umi (plej supraĵe, ĉar mi malmulte komprenas la strukturon de tiu ŝablonego), sed nenio helpis... Evidente, plej bone komprenos la funkciadon de tiu ŝablono la aŭtoro, t. e. vi :). Mevo (diskuto) 19:09, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
Dume mi ekuzis mian malnovan, sed bone funkciantan ŝablonon. Se vi sukcesos fiksi la problemon pri tiuj Geoŝablonoj, bonvolu informi min. Mevo (diskuto) 21:08, 14 Aŭg. 2012 (UTC)


Klinovko
ukraine: Клинівка, ruse: Клиновка, krime-tatare: Aratuq, Аратукъ
vilaĝo
Lando Ukrainio Ukrainio
Respubliko Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Distrikto Simferopola distrikto
Komunumo Perova komunumo
Historiaj regionoj Krimea Ĥanlando, Rusia Imperio, Soventunio
Montaro Krimea montaro
Supermara alteco 420 m s. m.
Koordinatoj 44° 51′ 52″ N 34° 9′ 2″ O / 44.86444 °N, 34.15056 °O / 44.86444; 34.15056 (mapo)
Loĝantaro 141 (2001)
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 97563
Telefona prefikso +380 652
Diskutejo/Arkivo/2012/8 (Krimeo)
Diskutejo/Arkivo/2012/8 (Krimeo)
DEC
Situo sur la mapo de Krimeo
Diskutejo/Arkivo/2012/8 (Simferopola distrikto)
Diskutejo/Arkivo/2012/8 (Simferopola distrikto)
DEC
Situo de la vilaĝo sur la mapo de la Simferopola distrikto
vdr

Saluton, Mevo. Nun la informkesto per {{geokesto2}} finfine funkcias sen troa spaco supre. Vidu dekstre. Do vi povos uzi ĝin, se vi emas. --Tlustulimu (diskuto) 10:25, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

  Bonege! -- PEJNO Simono Diskuto  16:45, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Tro da materialo[redakti fonton]

Teknika
La Administrejo ne plu afiŝas. Kaj en ĉi tiu paĝo (Vikipedio:Diskutejo) oni eĉ afiŝas la kategorion Paĝoj kie la pezo de ŝablonoj estas tro granda. Do ni nun devas arĥivigi la juliajn diskutojn aŭ forviŝi la ŝablonojn el la diskutoj, eble eĉ ni devus malpermesi uzi ŝablonojn en la diskutoj por ke la problemo ne rekomencu. Dankon pro via kunlaborado. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:43, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

  Neniu granda problemo. Simple demando de enakivigo. La problemo estis, ke Diversejo + Lingvejo + Teknikejo estis jam tro multe por plenumi la ŝablonon {{Vikipedio:Diskutejo/Administrejo}} en la vido Kompleta enhavo -- PEJNO Simono Diskuto  12:22, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

Tro da ŝablonoj[redakti fonton]

Mi tamen opinias ke troas uzo de diversaj ŝablonoj kiuj ne nur tro pezigas la servilon (/ aŭ la foliumilon? ) , sed ankaŭ malfaciligas la kontribuadon de ĉiuj en Diskutejo. Simono kritikis la vikian sintakson, kaj nun regas en diskutejo pejna/ĉiuĵaŭda sintakso ne alirebla al aliaj uzantoj. La vikia sintakso estas ja kritikebla, tamen ĝi estis elpensita por faciligi redaktadon por bazaj uzantoj kiuj ne regas komputikajn kodojn (HTML, CSS, ktp). De kiam Simono partoprenas Vikipedion, li enkondukis tutan aron da ŝablonoj kiuj jen formatigas tekstojn, jen plenumas diversajn taskojn. La intenco estas ja gratulinda, sed ĝi tamen rezultigas aron da maldezirataj sekvoj. Mi sugestas pli sobran uzon de ŝablonoj almenaŭ en Diskutejo por ke ĝi plu estu alirebla al ordinaraj kontribuantoj. --Arno Lagrange @ 16:40, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mi petas precize enlistigi la aron de maldezirataj sekvoj. -- PEJNO Simono Diskuto  08:48, 16 Aŭg. 2012 (UTC)
Arno plene pravas. Mi jam nur kontraŭvole komentas ion en la diskutejo, ĉar tio signifas redakti la (Vikian) kodon, en kiun nun enŝteliĝis diversaj misteraj ŝablonoj kun deko da parametroj. Ĝis nun oni povis servi al si per simplaj (eble komputfake malelegantaj) solvoj, kiel la dupunktoj komence de alineo, sed nun oni vidas ion similan al {{Deŝovu|0|{{Nova!|2012|08|16}} komence de la antaŭa komento, kaj ne scias kion tio signifu kaj kion oni estas supozata mem fari. Jam la komplikaj subskribo-formuloj (kiel tiuj de Arno, Ĉiuĵaŭde kaj Simono) estas stumbloŝtonetoj kaj malfaciligas simplan legadon de la kodo, kio estas la plej simpla maniero ekscii, kio ŝanĝiĝis en la diskutejo post mia lasta vizito (la subskribojn mi tamen ĝis nun eltenis). Troa fakuliĝo minacas Vikipedion. Tion diras sufiĉe sperta vikipediisto, kiu povas nur imagi, kion pensas okaza kontribuanto, kiu volus kaj povus utili al Vikipedio. --Surfo (diskuto) 18:30, 15 Aŭg. 2012 (UTC)


  Sed kara Surfo, jen via postskribo:
--[[Uzanto:Surfo|Surfo]] ([[Uzanto-Diskuto:Surfo|diskuto]]) 18:30, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Kaj jen la postskribo de Arno, kiu laŭ vi plene pravas:

--[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<span style="color:green;">Arno</span> 
<span style="color:blue;">Lagrange</span>]] [[Vikipediista diskuto:ArnoLagrange|✉]] 
<sup>[[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|@]]</sup> 
[[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 16:40, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Kaj nun ni komparu tiujn du postskribojn al mia ĉi-momenta antaŭskribo:

{{Deŝovu|3|{{Nova!|2012|08|17}}

Kion diri? {{{1}}}

Eble &#151; Kiu mem sidas en vitra forcejo, tiu ne ĵetu la unuan ŝtonon? -- PEJNO Simono Diskuto  07:29, 16 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mi tamen akceptas vian argumenton, ke la plej simpla rimedo trovi iujn novaĵojn en la Diskutejo, estas rigardi la historion kaj vidigi la ŝanĝiĝojn. Sed, ke tio necesiĝas, tio estas la rekta rezulto de katastrofa misdezajno de la komunikada sistemo de Vikipedio. Eĉ pli idiota, estas la rimedo reciproke skribi en du malsamajn diskutejojn, nome ĉiam en tiun de la ricevanto. Fakte estas jam katastrofo, ke oni devas entute redakti iujn fontaĵojn por afiŝi mesaĝon. Jen informadiko el iu forgesita ŝtonepoko. Kaj rekte punindaj estas la kulpuloj pri la misdezajno, ke oni devas redakti mesaĝojn de aliaj por afiŝi propran. Fakte estas tre strange, ke tri vere nekredeble fuŝaj misdezajnoj Interrete furoras kaj ĉe tio forŝovis praktike ĉion alian similan. Mi aludas al la venkintoj: ebay, Fejsbuko kaj Vikipedio. Kaj verdire, ĉiu ajn blogprogramo por $20,- estas pli efika rilate diskutadon kaj interkomunikiĝon ol tiu ĉi stranga Vikia mekanismo. -- PEJNO Simono Diskuto  09:26, 16 Aŭg. 2012 (UTC)
Se vi diras, ke mi loĝas en vitra domo, mi tamen vidas de tie eksteren. Al via domo ŝajnas manki eĉ fenestroj, se vi iel imagas, ke en la mondo venkas sistemoj teknike plej elegantaj. Mi eble samopinias kun vi pri diversaj katastrofecoj kaj idiotecoj. Mi mem, ekzemple, preskaŭ neniam obeas la “diskutadon per reciprokaj diskutejoj”, kio ne estas idiotaĵo sed ja simple lama ŝerco. Tamen, kaj tion vi devas scii ĉar vi profesie okupiĝis pri informsistemoj, enkonduki misterajn novaĵojn en la mezon de ŝtonepoka sistemo povas nur konfuzi, se la sistemo tamen restas esence ŝtonepoka. Vikipedio ja eĉ ne havas sisteman dokumentaron, des malpli sisteman dokumentadon pri ŝanĝoj enkondukitaj de Simono la Fervorulo. Kaj se tia ekzistus, ĝia legado por okaza uzanto daŭru maksimume unu minuton: la cetero enkapiĝu intuicie. Vikipedion, ideale, redaktu ankaŭ okazaj preterpasantoj. --Surfo 16:15, 19 Aŭg. 2012 (UTC)
 Nu, mi ŝanĝis vere absolute nenion, mi nur aldonis tion kaj jenon. Kaj pri manko de dokumentado rilate miaplumajn ŝablonojn, kiujn neniuj estas iel ajn devigataj apliki, oni vere ne povas plendi. Aŭ ĉu vi aludas la novan kvarrubrikan Diskutejon? Sed jen ne vere ŝanĝo mia. Estis nek mia ideo nek mia prasistemo. Mi simple plenumis la taskon kaj zorgis pri tio, ke la rezulto ankaŭ funkciu kaj poste almenaŭ iometon pli moderne aspektu. Sed mi evidente plene konsentas kun vi pri multaj viaj eldiroj. Cetere, la sola aŭtenta ŝanĝo, kiun mi enkondukis, rilatas al la procedoj ĉirkaŭ Artikolo de la semajno. Kaj rigardu ĝuste tie la verdecan dokumentadon. Pli kompleta dokumentado estas apenaŭ imagebla. Kaj eĉ tio estis plejparte aldono. Du trionoj jam ekzistis. Mi aldonis nur la koncepton Jama ADLS ktp. kaj ege ampleksigis la ĝistiaman dokumentadon. Do ĉu vi eble skribas pri alia Simono, ne pri mi? PS: Mi ne povas rezisti la tenton, atentigi, ke via ::: estas Romicifera, kontraŭ-Bertila, nevolata, kaj onidire, por Azianoj tute ne komprebla. Kontraste mia ŝika moderncifera {{Deŝovu|3| ... {{{1}}} PPS: Ĉe Simono la Fervorulo vi forgesis ion. Nome la Sankta. Do: Sankta Simono la Fervorulo. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  09:31, 20 Aŭg. 2012 (UTC)

Forigu pli bele kaj pli moderne[redakti fonton]

{{Forigu}} noviĝetis. Nun, la ŝablono uzas ŝablonon Mesaĝkesto. Mi eĉ aldonis la finpunkton ! Jen la nuna ŝablono kompare kune kun la malnova:

Nuna

Forigo
Oni petas forigi ĉi tiun Vikipedio-paĝon, ĉar nenio.

En uzanto-paĝoj:

Forigo
Saluton Diskutejo/Arkivo/2012/8, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Pet et Répète (diskuto kontribuoj) petis, ke la jenaj paĝoj verkitaj de vi estu forigitaj: "jen nur" kaj "ekzemplo".
La komentoj pri la forigoj troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Antaŭa

Kion vi pensas ? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:48, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

Informo
aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa aaa
bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb bbb

  Kiam mi elektis simbolojn por Ŝablono:Mesaĝkesto mi trovis ankaŭ tiun simbolon. Mi ne prenis ĝin, ĉar ĝi simple ne askpektas kiel rubujo aŭ forĵetujo. Estas kelkaj aliaj, ekz. iu Keep the park tidy aŭ simile, kiu pli bone bilde priskribas la procedon, sed ankaŭ ne kontentigas. Post multe da serĉado mi restis ĉe la X-simbolo, kiun la praŝablono jam havis.

Ne estus iu problemo por mi aldoni specon Korbo aŭ simile. Simple mankas bona bildigo de korbo por forĵetaĵoj. Tiu, kiun vi nun proponas, aspektas vere stranga kaj havas ege tro dikan randon. Kaj la demandosignon oni ne vere ekkonas. La ideo estas bona, sed mankas vere trafa bildo.

Cetere, ĉu vi rimarkis la line-height-problemon en ArtikolaMesaĝokesto en la teksteto? En Mesaĝkesto ĝi ne plu estas. Jen la sama problemo kiel ĉe <small>. Ĉar la fontaĵo de ArtikolaMesaĝkesto estas protektita mi ne povis ripari ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  17:02, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

La dupunkta problemo[redakti fonton]

  La dupuknta problemo rilatas al la uzo de novliniiloj (aŭtentaj, ne <br/>) ene de ŝablonoj. Se tiuj ne troviĝas:

 (i)  rekte inter {{ kaj }} 
 (ii)  rekte inter <!-- kaj --> 

tiuj povas konfuzi la sintaksan analizon. Laŭ mi jen grava dezajna problemo. La miso estas, ke la Vikia ŝablona lingvo ne prilaboras novliniilojn kiel blankan spacon. Alivorte ili havas iam kaj iam signifon. Tipaj ekzemploj pri tio estas linikomenca :, linkomenca # kaj linikomenca spaceto. Tiu rilatas ankaŭ al datumoj, kiujn oni transdonas al ŝablono. La problemo trafis ĉirkaŭ trionon de la miaplumaj ŝablonoj, ankaŭ du aŭ tri, kiujn mi fakte kvazaŭ importis aŭ almenaŭ prae importis &#151; ekz. Horloĝo cifereca, Nun, Mesaĝkesto.

La problemo, tamen, estas ĉie, ne nur ĉe mi, kaj fakte okazas ankaŭ ĉie. Aliflanke, oni iam ne rimarkas tion, ĉar ofte la karaktero de specifa ŝablono ne vere instigas meti dupunkton antaŭ ĝi. Mi intertempe purigis ĉiujn miaplumajn ŝablonojn. Bedaŭrinde estas tamen, ke ĉirkaŭ triono de ĉiuj ŝablonoj ene de la tuta Vikipedio, eĉ de ĉiuj Vikipedioj, montras, aŭ almenaŭ sub specifaj kondiĉoj montros, ĝuste tiajn problemojn.

Fakte estas tre pena afero ekkoni kaj elsarki la ĝenantajn novliniilojn, eĉ pli, se ili troviĝas ne en la ŝablonoj aŭ subŝablonoj mem, sed en la enmeto al la ŝablono, ekzemple okaze de poemo inter <poem> kaj </poem>. -- PEJNO Simono Diskuto  16:41, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Subpaĝo por Informkesto[redakti fonton]

 Mi ĝis nun ne vere okupiĝis pri Informkestoj iuspecaj, pro tio, ke mi ne artikolumis pri iuj aĵoj, lokoj, bestoj aŭ personoj, kie Informkesto estus aplikebla. Do miaj ĝisnunaj malmultaj temoj simple ne povis iel ajn utiligi Informkeston. Do mi nur vidis kaj primiris ilin en artikoloj de aliaj.

Tamen nun mem okupiĝante pri biografio de Franca verkisto, mi gajnis iom da praktika sperto pri ties apliko. El tiu spertogajno nun sekvas tiu ĉi konsilo.

Se Informkesto estas komplika kaj vere ampleksa, mi proponas ne meti ĝin rekte en la artikolon mem. Nome, se iu volas redakti la enkondukon, li neeviteble devos antaŭe (sentuŝe!) supersalti la Informkeston kun amaso da parametroj. Do mi proponas, ke oni metu almenaŭ komplikajn Informkestojn en specialan subpaĝon de la artikolo.

Ekzemplon de tiu strategio oni povas vidi ĉe la artikolo Nicolas Boileau, al kiu mi aldonis subpaĝon Nicolas Boileau/Informkesto. Tiel estas iomete malpli verŝajne, ke redaktanto nesperta, celante nur ŝanĝi ion en la enkonduko, akcidente fuŝos la Informkeston.

Atentu pri la NOINCLUDE post la Informkesto. Tiu estas por eviti, ke iuj postaj robotaj aldonoj inkludiĝos en la ĉefpaĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  10:46, 21 Aŭg. 2012 (UTC)

se entute, tiam en la ŝablona kaj ne en la artikola nomspaco. alie tiam tiuj "artikoloj" nombriĝos en NUMBEROFARTICLES kaj atingeblos per "hazarda paĝo". sed ankaŭ alie mi ne tro entuziasmas pri tio, ĉar tio komplikos ŝanĝi ion en la informkesto. darkweasel94 (diskuto) 13:07, 21 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ĉu vi fakte kontrolis, kiel mi solvis la redaktadon? Evidente, mi povus fari iomete pli rilate la redaktadon. Ĉu vi rigardis la komplikon kaj amplekson, pri kiuj mi parolas? Ĉu hazarda artikolo vere alsaltas subpaĝojn? Kaj ĉu nombrado estas vere tiom seninteligenta, kiom vi tion asertas? Kio pri alidirektiloj? Min iomete mirigas, ke iu, kiu nepre volis forigi kelkajn if-komandojn, nun bonvenigas la komplekson de kelkaj Informkestoj. -- PEJNO Simono Diskuto  15:45, 21 Aŭg. 2012 (UTC)
Simila sistemo jam estas uzata en la angla Vikipedio, temas pri Lasta stabila versio, vidu ekz. en:GIMP. Se mi bone memoras oni proponis tiun ĉi sistemon forigi... sed evidente oni lasis ĝin. Laŭ mia kompreno oni uzas tiun ĉi sistemon por malpligrandigi spacon necesan por stoki ĉiujn versiojn de la koncerna paĝo, kaj ne por plisimpligi redaktadon. Proponojn por plisimpligi kaj plifaciligi redaktadon mi aprezas sed ankaŭ mi ne tro entuziasmas pri la propono. Komparu ekzemple uzon de Geokesto, tre kompleksa ŝablono kaj kiom da "hazardaj fuŝoj" ĝi kaŭzis?
Aldone: Ankaŭ al mi ŝajnas la komplekseco de la informkesto en la artikolo troa, eĉ superflua. Vi tien enigis informojn, kiuj en informkestoj kutime ne estas (kariero, du bildoj...). Vi ja konfesis ke vi ne tro ofte aldonas informkestojn, eble tio estas la problemo... Krome: Kiam vi prezentis la ŝablonon Informkesto3 vi asertis ke ĝi estas precipe por komencantoj pri vikio kaj por okazoj kiam ne ekzistas specifa informkesto - ĉu vere estas Informkesto3 en la artikolo ne anstataŭigebla? Noto: Espereble post kelkaj monatoj la temo fariĝos tute superflua pro la projekto Vikidatumoj. --KuboF (diskuto) 17:20, 21 Aŭg. 2012 (UTC)
 Kara KuboF: Ĉu vi vere kredas, ke mi ne superrigardas la bagatelan mekanismon de Informkesto kaj ties apliko ene de artikolo? Devus ankaŭ esti evidente, ke mi streĉas la Informkeston Universalan nun ĝislime kiel teston pri ĝia uzeblo. Ĉu vi vere ne povis imagi tion, sen tio, ke mi eksplicite skribas tion? Mi miras. Kaj kial Kariero ne apartenu en Informkesto? Nur pro tio, ke la ĝisnunaj Informkestoj eble ne kapablas pri tio? Klare, tiu ĉi pseŭdo-dinamika Informkesto kapablas pri kelkaj aferoj, kiuj en tradicia fiksformata Informkesto aŭ tute ne, aŭ nur malfacilege eblas. Tja, novaj iloj donas novajn eblojn, kaj eble eĉ, novajn ideojn. Kaj cetere, du aŭ tri bildoj ne estas io ege nova. Ofte estas du aŭ tri bildoj en tradicia Informkesto, evidente ne portretoj, simple pro tio, ke la aŭtoroj plej ofte ne antaŭvidis tian eblon. Via mencio pri GIMP celis supozeble atentigi pri la ŝablono Main, kiun oni tie uzas. Jes, jen simila kazo. Mi ĉi-momente solvas tion per butono en la Informkesto, kiun mi fine verŝajne reforigos. Jen nur konvenilo por mi mem dum la pluskribado de la artikolo. Sciu, kiu ne kapablas trovi subpaĝon, tiu sendube ne kapablos sufiĉe ĝuste kaj celcerte aldoni iujn datumojn al Informkesto. Eble li prefere ne trovu la subpaĝon. Cetere, la datumbaza afero venos eble post du aŭ tri jaroj kaj mi ne vidas, kiel tiu iel ajn ŝanĝos la Informkestojn mem. Alie estus. se oni instalus plene novan ilon por fasoni uzulajn fasadojn por konsulti la centran datumaron.

Kara Darkweasel:

Ne estas tiel, ke NUMBEROFARTICLES, alie ol NUMBEROFPAGES, nombras ĉiujn paĝojn en la artikola nomspaco. Bedaŭrinde la dokumentado pri tio estas tiom sinfine mizera, ke ne eblas trovi precize kion oni nombras kaj kion ne. Ekzemple, la mekanismo ne nombras alidirektilojn, ĝi ne nombras la artikolajn diskutpaĝojn, ĝi ne nombras tion kaj jenon, ŝajne ankaŭ ne senambiguilojn. Sed vere precizajn informojn mi ne povas trovi. Same pri Hazarda paĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  19:22, 21 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Fakte temas pri en:Template:Latest_stable_software_release/GIMP sed vi komprenis. Kaj kial en Informkesto ne estu informoj pri kariero? Ĉu ekzemple ĉar tio troigas komplikecon de, alie sufiĉe sumpla, informkesto? Al mi ŝajnas ke oni pro iu bona kialo decidis ne aldonadi tiajn informojn tien.
  • Pri testa uzado de Informkesto3 mi pensus se vi uzadus ankaŭ Nova kaj Deŝovu por ilia unue deklarita celo... --KuboF (diskuto) 03:57, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
 Nu, oni ne enmetis Kariero aŭ pro tio, ke oni ne pensis pri tio, aŭ pro tio, ke tia listo povas estis varie longa kaj ĝuste tio ne aspektas tre elegenta kun xxx=, xxx2=, xxx3= ktp. Cetere, kia fuŝo: &#151; xxx=, xxx2=! Ĉie videbla tie ĉi. -- PEJNO Simono Diskuto  06:06, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ĉar mi ĝuste okupiĝas pri Franca satiristo, do, laborpaŭze kaj laborpaŭse, eble ankaŭ mi acidu iomete. Evidente, se oni havas kiel celon traduki nur dudekonon de sola alilingva artikolo kaj fiere afiŝi tiun ĉi estiĝintan mizeraĵon poste tie ĉi, simpla kvarlinia Informkesto sendube plene sufiĉos. Se oni tamen celas afiŝi almenaŭ la duoblon de ĉio, kio ali-Vikie unulingve aperis, kaj ĉe tio enmeti reserĉitaĵojn el ekster-Vikiaj fontoj plus tio kaj jeno, oni eble bezonos iomete pli komplikan kaj povuman Informkeston, kiu aldone kapablos stoki tutan kronologion de kariero. Estas tiam ankaŭ kompreneble, ke tia aŭtoro eble inklinos kaŝi tian Informkeston en subpago por ja ne ektimigi iujn redaktontojn kun iuspeca fontaĵfobio. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  10:10, 22 Aŭg. 2012 (UTC)
Laŭ mi Vikidatumoj ne forigos informkestojn, sed informkestoj estos nutrataj de Vikidatumoj. Sekve valoras plibonigi informkestojn. Kiam Vikidatumoj ekfunkcios (post maksimume unu jaro laŭplane) ĝi plu plibonigos informkestojn igante ilin pli akurataj. --Arno Lagrange @ 19:44, 21 Aŭg. 2012 (UTC)
ke NUMBEROFARTICLES ne nombras apartigilojn, mi ne povas imagi. kiel ĝi sciu, kio estas apartigilo? cetere evidente diskutpaĝoj ne nombriĝas, ili ja ne estas en la artikola nomspaco.
ke "subpaĝoj" estas tie ĉi entute ŝaltitaj en la artikola nomspaco, ŝajnas al mi fuŝaĵo korektinda. en aliaj vikipedioj tiel ne estas. darkweasel94 (diskuto) 20:06, 21 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Ie en sistemo estas agordita ŝablono uzata en apartigiloj, tiel la sistemo scias pri kio temas. --KuboF (diskuto) 03:57, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Intervikiaj ligiloj ĉe ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton. Mi jam kelkfoje rimarkis, ke ĉe ŝablonoj estas certa ĥaoso pri intervikiaj ligiloj jene:

  • Kelkfoje ili troviĝas en la dokumentado.
  • Kelkfoje ili troviĝas en la ŝablono mem. (Tio ne taŭgas ĉe protektitaj ŝablonoj, ĉar robotoj ne povas fari ion tie.)
  • Sufiĉe ofte ili tute mankas.
  • Kelkfoje ili ripetiĝas je la du unue menciitaj lokoj, tiel ke la listo (parte) duoble videblas. (Tio estas evitinda fuŝo.)

Por atingi unuecon kaj faciligi la aldonon aŭ korektadon de intervikiaj ligiloj, mi proponas, ke ni estonte ni metu ilin nur en la dokumentadon. Se ĝi ankoraŭ ne ekzistas, ĝi estu unue kreata por meti ilin tien. --Tlustulimu (diskuto) 09:45, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

  ... se estas dokumentado! -- PEJNO Simono Diskuto  11:18, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
Tlustulimu, mi plene konsentas! Aldone, ĉu iu havas spertojn pri la interviki-roboto? Mi rigardis ke multaj robotistoj proponis inetrvikiigi nur artikolojn kaj kategoriojn kaj nur en la aŭtonoma reĝimo (nur senproblemaj, maŝine prilaboreblaj kazoj). Sekve mankas intervikioj en ŝablonoj, projektaj paĝoj ktp. La situacio pri ŝablonoj estas eĉ pli komplika (por robotisto-komencanto) pro /dokumentado. Ĉu iu scias ion pri tio? --KuboF (diskuto) 13:29, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, KuboF. Bedaŭrinde mi ne spertas pri robotaj aferoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:14, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Ĉar tiu-ŝablono tamen havas certan gravecon kaj ĝi al kelkaj malplaĉas kaj al aliaj plaĉas, eble estus bone, ke tiu diskuto ne okazu kaŝita preter la atento de ĉiuj. Persone mi opinias, ke la monda simbolo en listoj kaj alidirektiloj estas belaspekta, aliaj volas havi nur simplan asterikson. Ĉiu-kaze oni ne simple pova forigi tiun ŝablonon sen aparta konsidero. Mi tial ĝojus, ke kelkaj pliaj personoj partoprenu tiun specifan diskuton, por ke la diskuto ricevu demokratan legitimecon, kiun nuntempe kun nur triopo da partoprenantoj simple ne havas. Vidu kaj kundiskuto sub Forigendaj artikoloj. Se mi vidas, ke mi vere estas izolita kun mia opinio konservi la ŝablonon el, tiam mi pretas cedi. Tamen ne se tion arbitre en kaŝajo "decidas" kvinopo laŭ persona gusto. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:53, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Mi rekomendas iujn diskutojn rilataj al alirebleco kaj la eblo alimaniere starigi la ŝablonon. --KuboF (diskuto) 20:08, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Mi kontrolis la teĥnikan flankon de Uzanto:AVRS/plibonigita-ŝalbono-el - ĝi estas multe pli "pura" (laŭ programada vidpunkto), bone strukturigas paĝojn kaj se oni ne volas vidi bildon oni povas tion agordi ĉe si mem. Ekzistus tiel fakte du vojoj - aŭ defaulte estus bildo (malŝaltebla per CSS) aŭ kutima listobulo (kun eblo ŝalti al bildo per CSS). Tamen mi supozas ke se defaŭlte estus bildo tamen iuj homoj tion malŝatus kaj forigadus de artikoloj. Aliflanke se defaŭlte estus listobulo plejmultaj homoj ne scius pri la eblo ŝanĝi ĝin al bildo... --KuboF (diskuto) 12:47, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
al mi plaĉas la ideo ke ĉiu povu aranĝi tion per propra CSS. Se plimulto decidas forigi ĝin tiam la defaŭlta situacio estos simpla buleto. La bildeto aperus nur ĉe uzantoj kiuj tion elektus. Oni informu pri tio en helpopaĝoj pri redaktado (ke kutime buleton oni atingas per steleto sed ke laŭvole oni povas havi bildeton anstataŭe). Mi fakte estas la importinto de tiu laŭ mi plibonigaĵo (kiun mi trovis en bulgara vikipedio), kaj min ĉagrenis ke oni volas per robotoj forviŝi ĉiujn spurojn de tiu emo pligajigi paĝojn kaj igi ilin pli facile legeblaj : {{el}} kaj {{il}} utilas laŭcele por evidentigi ke ligilo montras eksteran respektive internan paĝon.
jen kiel aspektas la diversaj ŝablonoj (ili malharmonie deŝovas la tekston ! )
  • ekstera ligilo {{el}}
  • interna ligilo (malaperis la bildeto, ve ! ) {{il}}

ReVo  aglo en ReVo {{ReVo}}

Mi bedaŭras ke {{il}} estis ŝanĝita al simpla stelo. Ĝi nun estas tute senutila ĉar sufiĉas uzi ordinaran stelon. Tiuj kiuj malvolas {{il}} simple anstataŭigu ĝin per steleto, sed ne neniigu la ŝablonon. --Arno Lagrange @ 12:57, 29 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Tiu malharmonia deŝovado estas kŭzita pro la dupunkto en {{el}} kaj iama {{il}}. Se oni volas konservi ili mi rekomendas Uzanto:AVRS/plibonigita-ŝalbono-il kaj Uzanto:AVRS/plibonigita-ŝalbono-el (teĥnike vere pura solvo, rekomendinda!) - eblas ilin eĉ plibonigi per difino de CSS-klaso ene de la ŝablono. Tiel uzantoj povus superkovri tiun difinon en sia CSS kaj entute ne motri bildon - jen kompromiso inter la du proponoj. Oni eĉ povus difini CSS por listoj, ekzemplo (aspektas terure, ĉiuj listoj havas bildeton, ne nur ĉe Eksteraj ligiloj...). ThomasPusch eĉ proponis ke ni ŝanĝu steletan listobulon al {{el}}. --KuboF (diskuto) 15:07, 29 Aŭg. 2012 (UTC)

 Mi tute ne komprenas tiun subitan kampanjon kontraŭ El. Aldone la giganta plejmulto de la uzuloj tute ne kapablas iel adapti sian ĉirkaŭaĵon kaj aldone el tiu plejmulto, denove la plejmulto, tute ne registras sin. La Vikipedio ne estas por Vikipediistoj, ĝi estas por tute normalaj homoj. Eble estus bona ideo memorigi al si tion kaj eble eĉ parkerigi ĝin.

Do aŭtoro devas aranĝi sian paĝon cele al la plejmulto kaj al tia aranĝo povas aparteni la grafiketo uzata de El kaj, se oni uzus ĉe tio ALT, do ŝpruchelpilon, tio taŭgus eĉ por blinduloj.

Se mi kiel aŭtoro volas uzi bulon (cetere, jen la ĝusta termino por la Unikodaĵo), mi uzos bulon. Se ne, nu, tiam ne. Do min El neniam ajn ĝenis.

Aldone estas vere sufiĉe da aliaj taskoj farendaj kaj farindaj, ekz. okupiĝi ĉiun semajnon pri ADLS.

Anstataŭe oni volas nepre forigi ŝablonon kaj poste skribi roboton por ripari la efikon de sia propra plene senutila agado. Tio estas plene ridinda.

Kaj vere, nur pro tio, ke KuboF ĝis bulomanio amegas bulojn, li ja metas ilin antaŭ ĉiu sia alineo, tio ne signifas, ke ĉiuj aliaj nun uzu bulojn anstataŭ grafiketoj. -- PEJNO Simono Diskuto  13:10, 31 Aŭg. 2012 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Kie raporti cimojn?[redakti fonton]

  Mi trovis tri cimojn en la sintaksa analizilo. Kiel oni povas raporti tiujn? -- PEJNO Simono Diskuto  17:07, 1 Aŭg. 2012 (UTC)

Membiografioj[redakti fonton]

*Dum lastaj semajnon ni supervivis du grandajn disputojn rilataj al membiografia artikolo. Tial mi volas atentigi pri Vikipedio:Membiografio kaj ekscii opinion de komunumo pri konsiloj tie ĉi (kaj peti fintraduki la forkomentitaj partoj). (La paĝo estis grandparte tradukita de la angla, tamen ĝi pli-malpli estas nur etendaĵo de bazaj Vikipediaj principoj, kun aldonaj konsiloj.) Sekve, mi volas atentigi pri {{Membiografio}} - onidire tie ĉi estas multaj membiografioj, sed preskaŭ neniu estas markita tia. --CubeF (diskuto) 13:38, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
  Se mi ĝuste memoras, la disputo estis rilate kaŝatajn enhavojn. Pri membiografioj nur vi diris ion. Ĉi-rilate mi havas kelkajn demandojn al vi.
 I. Kial estas la Kategorio:Membiografiaj artikoloj, kiun vi kreis, kaŝita kategorio? Mi iam ŝanĝis tiun al ne-kaŝita, sed vi tuj denove kaŝis ĝin. Kial? 
 II.  Kiu nun decidu, ekde kiu grado de memokupiĝo pri biografio, ĝi iĝu membiografia? Ĉu vi tute sola? 
 III.  Eĉ se estus iuspeca komuna decido, ekz. 70%, kion vi volas fari por mezuri ĝin? Nombri la vortojn, kiujn la membiografiisto skribis, kaj kompari ties valoron al la nombro da vortoj, kiujn li ne skribs? 
 IV.  Kio pri homoj havantaj kaŝnomojn, kiel vi, aŭ eĉ plurajn kaŝnomojn? Kiel ni entute ekkonu, ke io temas pri membiografio, se la aŭtoro laboras sub kaŝnomo? Ne ĉiu agas tie ĉi sub sia normala nomo aŭ malsekretas tiun kiel mi, ĉu ne? 
 V. Kion fari, se vivpartnero kamufle afiŝos biografion pri sia amato? Ĉu jen membiografio? 

Punkto IV estas speciale tikla. Se ekzempe mi petus forigi mian propran membiografion kaj reafiŝus novan, uzante alian IP-adreson kaj alian uzulan nomon, tja, tute subite la nova versio ne plu estus membiografia, ĉu ne? Ĉu mi faru tion por pruvi tion, aŭ ĉu vi ekkonas la veron de tio, kion mi skribas, sen tio?

Fakte, eble eĉ vi mem jam ekde jaroj havas vian membiografion ĉi-Vikie. Se jes, neniu povos ekkoni tion, ĉar neniu konas vian oficialan nomon.

Viaj proponoj laŭ mia opinio ne estas ĉiam samgrade inteligentaj aŭ ĝisfine elpensitaj. Antaŭnelonge vi volis malpemesi al mi uzi Romiajn Ciferojn, kvankam tiuj fakte estas eĉ Zamenhofaj. -- PEJNO Simono Diskuto  14:18, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
Kvankam mi ne estas CubeF, mi respondos laŭvice al viaj punktoj:
  1. Miascie kategorioj estu kaŝitaj tiam, kiam ili listigas artikolojn ne laŭ temo, sed laŭ enciklopedia/redakta stato; do kiam ili interesas nur redaktantojn kaj ne legantojn. Legantoj ne bezonas liston de ĉiuj membiografiaj artikoloj.
  2. Tion decidos, same kiel ĉiujn aliajn aferojn en vikio, komunuma interkonsento.
  3. Mi ne komprenas, kial vi volas tiajn striktajn neflekseblajn regulojn. Vere la principo de diskutado kaj interkonsento povas funkcii bonege - almenaŭ dum neniu provas intence saboti ĝin. Eĉ leĝoj ne ĉiam estas tiel detale ellaboritaj por ĉiu unuopa ebla okazo, kiel vi volas, ke Vikipediaj reguloj estu.
  4. Tiu punkto estas ĝenerale ja prava, kaj fakte tial mi trovas la ŝablonon ne tre bona ideo (sed la regulon ja). Ne eblas ĉiam ekscii, ĉu artikolo estas membiografio, sed ja eblas analizi ĝian enhavon - kaj pri tiu ja finfine temas. Vidu en la projekta paĝo mem: Verkado de membiografioj estas malrekomendata ĉar estas malfacile verki neŭtralan, verigeblan membiografion. Do eĉ kiam iu ne povas pruvi, ke artikolo estas membiografio, ĝi ofte tamen ne estos neŭtrala kaj kontrolebla ("verigebla"? Tio estis "verifiable" en la originalo, ĉu ne? en:Wikipedia:Verifiability = Vikipedio:Kontrolebleco). Ja la ŝablono ne ekzistas por moki la kreinton ("haha, vi skribis membiografion kaj tial estas malbonulo"), sed por montri al aliaj redaktantoj, ke eble ili ŝanĝu ion en tiu artikolo.
  5. Membiografio laŭ la strikta senco de la vorto tio ne estas, sed ĝi havus la samajn problemojn kiel membiografio.
(Cetere eblas, ke en tiu ĉi diskutero estas kelkaj lingvaj aŭ logikaj eraroj, mi hodiaŭ fakte jam lacas.) darkweasel94 (diskuto) 19:26, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
  Kelkaj komentoj.
Pri punkto 1.
Se oni volas eĉ meti ŝablonon por averti pri la membiografieco de io, tute evidente la kategorio ne estas nur por redaktantoj kaj ne por legantoj. Tute male. La kategorio ja estu videbla. Kaj kial vi supozas, ke legantoj ne volas havi liston de membiografioj? Laŭ mi tute ne temas pri redakta stato. Temas pri informo ĝuste por la legantoj.
Pri punkto 2.
Lastvice, mi iomete pridubindigas la kredon, ke demokratia decido estas iel ajn pli neŭtrala ol aŭtoro mem, se temas pri komunumo de nur 4 aŭ 5 aktivuloj. Rigardu nur la du lastajn malfarojn en Pejno Simono kaj la lastan malfaron en Ŝablono:Membiografio. Ĉu tiel askpetkas neŭtraleco? Mi evidente ne plu uzu eĉ nur la kastritan version de la artikolo Pejno Simono por iel ajn aŭtomate pretigi mian uzulan paĝon kaj teni la tekston sinkrona. {{{1}}}
Pri punkto 4.
Mi neniam ajn iel kaŝis la fakton, ke mia membiografio estis membiografia. Sed por mi estis tute simpla afero, ĉar mi ne uzas veran kaŝnomon kaj mia klarigo pri mia E-nomo kaj mia oficiala nomo troviĝas eĉ sur la membiografia paĝo mem. Sed tiel, kiel ĉe mi, ne ĉiam estas. Do ni havos du klasojn de membiografioj.
 1. Tiuj, de aŭtoroj, kiuj ne kaŝas sin malantaŭ iuj kaŝnomoj, kaj pro tio ricevos
 a) la avertoŝablonon 
 b) la enkategoriigon 
Ties membiografioj altiros, aparte de bonvolaj homoj, kritikegemulojn, erumantojn, policistiĝemantojn, kontrolemulojn, kverelemulojn, ktp, aŭ simple malamikojn, kiel ekskremento la muŝojn.
 
 2.  Tiuj de aŭtoroj, kiuj kaŝas sian identecon, kaj pro tio, kies membiografioj neniam ajn estos ekkonataj kiel tiaj. Ties membiografioj evidente plej verŝajne restos en plena paco. 
Aldona problemo estas la grastipara frazo ... aŭ fare de institucio rilata al sia temulo. Kio, ekzemple, pri la paĝo de alia administranto tie ĉi, la paĝo Paul Peeraerts? Paŭlo enmetis ĝin mem (Sorry Paŭlo {{{1}}}} kadre de FEL kaj citas Monaton. Kiu volas nun decidi, kiom proksimaj estas Paulo, FEL kaj Monato?

Pri via komento al punkto 1: Jes, la legantojn eble interesas, ke io estas membiografio, ĉar tio signifas, ke ĝi eble ne estas neŭtrala kaj tial oni legu la artikolon kun tiurilata atento. Tamen por kio legantoj bezonas liston de ĉiuj membiografioj? Tiu listo ekzistas, por ke redaktantoj facile trovu ilin kaj povu plibonigi ilin; se oni ne intencas fari tion, tiu listo ne vere havas utilon laŭ mi.

Koncerne viajn aliajn komentojn, mi diru nur, ke similaj reguloj ial ŝajnas bonege funkcii en aliaj Vikipedioj, do kial ne tie ĉi? darkweasel94 (diskuto) 08:05, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

  Mi ne certas, ĉu jen valida komparo. Oni laŭ mi ne tre senchave povas kompari la grandegajn komunumojn de kelkaj aliaj Vikipedioj kun la tre malgranda komunumo de E-Vikipedio. Komunumo, kie oni jam ĝissange batalas, ĉu la lando, de kie ekzemple mi venas, nomiĝu Britujo aŭ Britio, kaj, ĉu mi estis tie naskata aŭ naskita. Aldone ni havis tie ĉi jam kazojn, kie eĉ administrantoj klare misuzis la jam ekzistantajn regulojn. Do ĉio ĉi ne vere tre esperigas pri la funkciado de reguloj, kiuj aliloke eble ja senprobleme sufiĉe bone funkcias. Fakte, rigore pritraktate, la E-Vikipedio ne vere estas normala Vikipedio. -- PEJNO Simono Diskuto  08:38, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Mi pli-malpli samopinias pri la klarigoj de Darkweasel94 al la unuaj demandoj de Pejno, ŝajne Darkweasel94 komprenis miajn intencojn tre rapide.
  • Rilate punkton 1.): Vi komparu kun similaj kategorioj, ekz. Kategorio:Senfontaj artikoloj.
  • Rilate punkton 4.): Jes, tio estas eterna problemo rilate ne nur Vikipediojn sed ankaŭ interreton kaj fakte eĉ presaĵojn. Tamen oni supozas bonajn intencojn kaj, kiel ja estis menciite, oni povas plendi ankaŭ pri malneŭtraleco, nekontrolebleco ktp. --CubeF (diskuto) 11:08, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
  Hmm.
 1e Multaj tie ĉi ne malkaŝas sian laikan nomon. 
 2e Multaj tie ĉi, eĉ administrantoj, uzas 3 aŭ 4 kaŝnomojn. 
Do estus iomete naive paroli pri bonaj intencoj kaj ekzemple viaj intencoj estas akurate dedukteblaj baze de viaj agoj. Cetere, ĉu vi intertempe metis vian ŝablonon ĉe PP? -- PEJNO Simono Diskuto  12:17, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

Vikipedio:Membiografio

  La vera kerno de la tuta afero estas tio, ke CubeF skribis longegan artikolon pri la temo komence de la ĵusa Julio. Fakte li difinis tutan regularon kaj rekomendaron pri ĉio ĉi praktike tute sola. Vidu: Vikipedio:Membiografio. Tie oni povas legi ĉiujn liajn persone amatajn ĉevaletojn ĉi-temajn, fakte plurfoje, kvazaŭ cirkle.

Ŝajnas, ke ĉiu, tie ĉi, povas simple difini novajn regulojn kaj rekomendaĵojn por la tuta Vikipedia komunumo tute laŭ persona plaĉo kaj persona gusto. Cetere, loka diskutpaĝo tie ankoraŭ ne estas kreita. Do ne estis iu ajn diskuto, sed ĝuste tian antaŭdiskuton li postulas de iuj membiografiistoj.

Sciu, mi ne diras, ke ĉio, kion li skribas tie, estas malkonvena, malĝusta aŭ eĉ sensenca. Mi tamen tre forte kritikas, ke li afiŝas iujn regulojn eĉ en la nomspaco Vikipedio:, sen tio, ke li antaŭe diskutigis ilin en publika areno. Estas evidente, ke membiografioj estas giganta temo por li. Pro tio la interesego pri la mi-rilata membiografia paĝo, kiun li eĉ post tio, ke mi cedis, plu ŝanĝetas. Cetere, ĝuste tion li vortriĉe pravigas en sia artikolo. Memkompreneble, en la teksto estas speco de eskapopordeto ruze envebita speciale por tamen savi la membiografian paĝon: Petr Tomašovský. {{{1}}} Eble ankaŭ vi trovos ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  16:35, 2 Aŭg. 2012 (UTC)

Eble indus iel aldoni en la komenco de tiu projekta paĝo, ke tio estas ankoraŭ nur propono, aŭ ion tian. La paĝo ŝajnas al mi plejparte traduko de la ekvivalenta paĝo en la anglalingva Vikipedio. Tio ĉi ne signifas, ke ni kopiu ĉion de aliaj Vikipedioj, sed ni ankaŭ ne tute ignoru tion; certe tie tiu paĝo ne ekzistas tute senkiale. Cetere, se vi volas diskuti pri tiu paĝo, tutsimple faru tion kaj prezentu viajn kritikojn pri ĝi. pardonu, mi ne vidis, ke vi tion jam faris. darkweasel94 (diskuto) 18:06, 2 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mi fakte ne ekkonis, ke temis pri traduko el la Angla, ĉar la amuza enkonduka citaĵo mankis. Aldone iel perdiĝis la amuza stilo de la originalo. Eble mi korektu la paĝon al vere centelcenta kopio de la Angla originalo kaj oni komencu la diskuto de tia bazo. Kion vi pensas? Cetere, mi preskaŭ hontas eĉ nur voleti mencii tion, sed mi ne legis ion ajn tie pri kaŝataj enhavoj. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  06:50, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĝuste, tie ne estas io pri kaŝataj enhavoj. Pri la kaŝataj enhavoj ni fakte jam ne plu diskutas (kaj ili nerilatas al la temo de membiografio mem), ĉar ŝajne vi akceptis la komunuman interkonsenton rilate tiun temon. darkweasel94 (diskuto) 08:05, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
  Prave, mi akceptis. Sed mi ne akceptas la tri novajn malfarojn, kiujn mi kritikis. CubeF mem misafiŝis ŝablonon tie ĉi, kiu misenkategoriigis la tutan Diskutejon. Mi etendis la ŝablonon tiel, ke ĝi metu kategorion nur se uzata en la ĉefa nomspaco. La samo rilate al Ŝablono:Membiografio ne okazu? Kial? Ĉu vi havas ideon? -- PEJNO Simono Diskuto  09:29, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Kiel jam estis menciite (vidu mian unuan afixon sub la titolo "Membiografioj"), la paĝo estas pli-malpli traduko de la angla. Estis tie ellasitaj partoj ne pravaj por la E-Vikipedio, sed ne aldonitaj partoj priskribantaj efektivan situacion ĉi tie (ĉar ŝajne ununura aŭtoro ne spertas pri biografioj).
  • La paĝo neniam estis (far mi) prezentita kiel regulo kaj al mi ŝajnas ke ĝi eĉ ne povas esti. Ĝi povas esti enhava konsilo, ĉar fakte nenion devigas. Mi estis tro laca, laborplena kaj pigra por peti multajn homojn pri konsiloj kaj opinioj do mi tion faris nur nun. --CubeF (diskuto) 11:08, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mi ĝisdate tute ne okupiĝis aŭ eĉ nur interesiĝis pri la membiografioj de aliaj, konate, mi havis sufiĉe da okupo iel defendi mian propran. Hieraŭ mi iomete esploris kelkajn aliajn biografiojn tie ĉi. Interalie ankaŭ Slovakajn kaj Ĉeĥajn. Vere estas tiel, ke multaj estas pli aŭ malpli evidente membiografiaj. Aldone oni uzas kelkajn tre simplajn trukojn iomete kamufli la aferon. Ekzemple, oni enmetas ĝin anonime, poste mem etendas ĝin. Alia ruzo estas, ke du uzuloj reciproke afiŝas siajn biografiojn. Mi afiŝu vian, vi afiŝu mian. Ĉiuokaze, CubeF, kiu
 a) kreis la novan kategorion Kategorio:Membiografiaj artikoloj, 
 b) kreis akompanan mesaĝkeston Ŝablono:Membiografio por montri tion, 
 c) ege intresiĝas pri la tuta temo, 
 d) eĉ starigis la paĝon Vikipedio:Membiografio, 

enmetis tiun mesaĝkeston, sufiĉe strange, nur ĉe mi. Do mi nun demandas, kial li ne metas ĝin ĉe aliaj? Unu plian evidentan membiografion mi jam nomis. Kune kun Petr Tomasovsky jen jam du administrantoj kun membiografioj.

En la paĝo de rekomendoj CubeF skribas (aŭ tradukas):

Citaĵo
 Verkado de membiografio estas en Vikipedio forte malrekomendata 

Strange estas, ke mi intertempe povis montri, ke almenaŭ du administrantoj pfajfas pri tiu ĉi forta rekomendo.

Aldone, mi konsideris min mem rilate menciindecon vere jam tre ĉelima kazo. Sed rigardu tiun biografieton, kiun mi iomete ŝanĝis por almenaŭ duone protekti la personon:

Citaĵo
 XXX &#151; organizanto, instruisto; tuj post XXX instruis Esperanton en XXX, poste en XXX; prezidanto de Konsulta komitato de regiona XXX-a centro en XXX kaj estro de Pedagogia sekcio de XXX; profesie XXXinspektoro kaj XXXejestro. 

Cetere, jen la tuta teksto. Evidente, ĉio sen nur unusola referenco. Min tiu biografieto fakte neniel, aŭ almenaŭ, ne dormorabe ĝenas. Sed min tre ĝenas, ke evidente iuj specifaj reguloj vere rigorege aplikiĝu por mi, aŭ eĉ nur por mi, kaj tre evidente neniuj ajn reguloj por iuj aliaj.

Fakte mi forte rekomendus al CubeF unue purigi sian hejman Slovakan neston, kaj nur postfare, plu okupiĝi pri mi. Por tio sufiĉas iomete promeni tra Kategorio:Slovakaj esperantistoj. {{{1}}} Se mi mem estus fia, mi povus kun vere tre bonaj argumentoj enlistigi almenaŭ trionon ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj.

Do denove:

Aŭ reguloj por ĉiuj, aŭ reguloj por neniuj. -- PEJNO Simono Diskuto  08:46, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
  Parenteze, rilate la eblajn menciindecon aŭ ne-menciindecon de Esperantistoj estas eĉ pli interesa la Kategorio:Ĝermoj pri esperantistoj, kiu ĉi-momente entenas 605 artikolojn. -- PEJNO Simono Diskuto  10:12, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

  Mi kore invitas ĉiujn viziti mian  diskutejon  por legi tion, kion specifa CubeF skribis tie. Estus vere interese ekscii, kiu CubeF fakte estas, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  13:49, 2 Aŭg. 2012 (UTC)

Transdono al CubeF[redakti fonton]

 

Citaĵo
 Tamen, se vi daŭrigus tian kondutadon, vi estus en la vojo al porĉiama forbaro. Vikipedio havas iujn regulojn, se oni ne kongruas kun ili Vikipedio ne estas por oni taŭga loko. 
— --CubeF (diskuto) 13:22, 2 Aŭg. 2012 (UTC)

Fronte al tiaj sendube bonvolaj konsiloj sub la afabla titolo UNUA AVERTO - Via vandalado vere ne plu havas sercon, ke mi plenumu iujn taskojn por la komunumo tie ĉi. Ĉar estas CubeF/Petr Tomasovky, kiu alstrebas jam delonge mian forbaron kaj fakte dum unu tago sukcesis pri tio, mi transdonas nun al CubeF la ĉiusemajnan taskon okupiĝi pri Artikolo de la semajno.

Mi estas certe, ke li sinofereme, respondece kaj diligente plemumos sian novan taskon kaj mi gratulas lin nun okaze de lia enposteniĝo.

Ĉiuokaze, mi jam anticipe dankas al li, ĉar por mi tio ĉiam estigis iugradan ŝarĝon devi ĉiun dimanĉan matenon fari ĉiujn necesaĵojn &#151; plej laboriga ĉe tio estas la pretigo de la eltiraĵoj &#151; senĉese klopodi trovi iujn meritantajn kandidatojn, kaj, lastvice, ĉiam denove klopodi veki intereson pri la temo, almenaŭ tiugrade, ke entute iu ajn voĉdonas en iu el la respektivaj balotoj. -- PEJNO Simono Diskuto  05:40, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

  • Pejno, eble vi ne rimarkis tion sed unua averto servas por montri al redaktanto ke io ne estas en ordo. Se oni ne vandalas kaj agas laŭ reguloj oni devas timi nenion. Kaj mi ŝatus ke kaj la unua kaj la dua parto validu ankaŭ por vi! Kompreneble, se oni agas alie - porĉiama forbaro estas la plej bona solvo por la komunumo. --CubeF (diskuto) 11:45, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
  Estas strange, kiam unua revizianto avertas alian revizianton, ĉu ne? Ĉu vi estas nun ne nur policisto, sed eĉ aldone juĝisto? Egale. Vi kaj Surfo eĉ post mia cedo aldone laborigis min, nome per la forpreno de NOINCLUDE kaj la malfaro de mia testo pri la ĉefa nomspaco en Ŝablono:Membiografio. Tio estas pura fieco, kaj tion vi tre bone scias. Do mi nun iomete laborigas vin. Do ek al ADLS. Jen bela tasko por vi. -- PEJNO Simono Diskuto  12:00, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

Simono, bonvolu forpreni vian akuzon kontraŭ mi. Mi neniam forprenis iun NOINCLUDE, ĉar mi evitas tuŝi kodaĵojn, kies signifon mi ne konas. Mi ankaŭ ne tuŝis viajn ŝablonojn, ĉar tuŝi ŝablonon en Vikipedio plej ofte signifas ruinigi amason da artikoloj. Se vi aludas pri la artikolo Pejno Simono, mi nur dufoje tuŝis ĝin: unue per nuligo de kutima vandalaĵo de CubeF (komence de Julio) kaj duan fojon per forigo de unu tute superflua kaj ĝena rulfenestro (hieraŭ).

Mi ĝenerale rilatas pozitive al viaj eksperimentoj (se vi ne infektas la tutan Vikipedion per tiuj). Mi ankaŭ opinias simple ridindaj la gurdaĵojn kontraŭ "membiografioj" fare de viaj oponantoj. Estas ankaŭ interese observi, kiel vi fanfaronas kaj konsilas pri bona konduto ĉi tie, dum mia sperto estas, ke vi tute same ŝovas vian nazon en redaktojn de aliaj kiel faras viaj kritikatoj. Ekzemple, mi siatempe tute rezignis plu redakti artikolon post via arbitra nuliga interveno, kaj miaj spertoj pri similaj agoj de aliaj jam proksimume haltigis mian partoprenadon en la redaktado. Sed estas interese observadi la ŝtormon en ĉi tiu glaso de verda likvoro. --Surfo (diskuto) 18:10, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

  Damne! Vi pravas. Ne estas vi kun la NOINCLUDE, vi atakis la Rulfenestron. Estis fakte CubeF, kiu forigis la NOINCLUDE. Nu kial vi ne ŝatas Rulfenestrojn por referencoj, mi vere ne komprenas. Sed pri gusto oni ne disputu, ĉu? Sed eble ne estis tre bona ideo ĝuste en tiu ĉi situacio, forpreni ĝuste tiun ĉi Rulfenestron. Aldone samtempe priskribi ĝin fuŝprezentado ankaŭ ne treege helpas. {{{1}}} Vi skribas, ke mi iam redakte iel koleris vin. Ho ve, ho ve. Mi ne memoras ion ajn. En la listo de viaj kontribuoj retro ĝis komence de 2011, mi ne vidas ion ajn, kie ni komune redaktis pli ol eble unu vorton aŭ simile. Kaj nuligi redakton vian, ne, mi vere ne kutimas nuligi ion. Do kiam? Kie? Tute male, mi eble riparas ion, sed ĉe tio ĉiam klopodas kvazaŭ savi la laboron de la antaŭulo. Do pri kio temis? Klopodi kiom mi povu, mi ne trovas ion. Cetere, la paĝon Leĝo de Surfo, kiun mi iam enmetis, forigis, aŭ mi diru, forig-igis Petr Tomasovsky. Mi acide komentis pri tio en Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Leĝo de Surfo -- PEJNO Simono Diskuto  19:22, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

Rulfenestroj[redakti fonton]

  Ĉar CubeF plendas pri ne sufiĉe bona legeblo, Surfo parolas rilate specifan artikolon pri fuŝprezentado, kaj ankaŭ Darkweasel balote ne tre entuziasmis ĉi-rilate, mi kliniĝas antaŭ la plejmulto kaj forigis ĉiujn Rulfenestrojn el la Administrejo. -- PEJNO Simono Diskuto  06:57, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

Plejmultoj kaj kaŝnomoj[redakti fonton]

  Mi jus kliniĝis tie ĉi al plimulto. Kiel mi sciu, ke la kontraŭopniniantoj kun kaŝnomoj ne estas en vero unusama persono?

Do ne nur membiografioj ne estas ekkoneblaj, se la aŭtoro uzas kaŝnomon, eĉ la valido de balotoj ne estas ekkonebla, se iuj el la voĉdonantoj uzas plurajn kaŝnomojn kaj plurajn provizistojn. Hmm.

Ne miskomprenu min. Mi ne estas rekte kontraŭ kaŝnomoj, eĉ se ili praktike neniel ajn helpos, se la sekreta polico de iu policŝtato volas eltrovi, kiu kaŝnome kaŝas sin. Sed ŝajnas, ke miajn komentojn pri duklaseco de membiografioj mi povas tuj etendi al duklaseco de voĉdonantoj. Jen la du klasoj:

 1. Tiuj kun unu nomo kaj unu voĉo. 
 2. Tiuj kun pluraj nomoj kaj pluraj voĉoj. 

Do oni vere devus supozi ĉie bonintencajn honeste agantajn homojn. Sed bedaŭrinde tio ne centelcente respondas al kelkaj faktaj agoj tie ĉi. Tio ankaŭ ne respondas al normala vivsperto. Kvankam, aliflanke, Esperantistoj estas almenaŭ inter si mezureble pli honestaj ol ĉiuj homoj mezume en ĝenerala socio, eĉ en Esperantujo troviĝas kelkaj tre malmultaj fraŭdistoj kaj krimuloj. Cetere, io, pri kio oni malvolonte publike parolas nia-cirkle.

Tiuj fipensoj miaj evidente iugrade simile rilatu al kopirajtoj. -- PEJNO Simono Diskuto  16:42, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

Tial la normala procezo estu prefere diskutado kaj ne balotado; balotado povas helpi vidi, ĉu estas interkonsento, sed ne estu trouzata (meta:Polls are evil). Cetere, ekzistas meta:CheckUser policy por malhelpi misuzadon, sed nur, se vi efektive fakte suspektas misuzon de duobla konto. darkweasel94 (diskuto) 18:20, 3 Aŭg. 2012 (UTC)
  Gantpupo (sockpuppet) estas bela vorto. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  19:41, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

Pluraj kaŝnomoj - t. n. gantpupoj[redakti fonton]

  Eble ni bezonas tute rigoran regulon, ke oni ne rajtu havi pli ol unu kaŝnomon. Evidente, tio ne estas ĉiam facile kontrolebla, sed, se tio evidentiĝos, oni baru la kulpulon de redaktado dum unu monato aŭ simile. -- PEJNO Simono Diskuto  07:14, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

Bv elsaluti kaj vi legos: Vi elsalutis kaj finis vian seancon. Vi rajtas daŭre Vikipediumi sennome, aŭ vi povas reensaluti kiel la sama aŭ kiel alia uzanto. Ĉiu povas havi plurajn kontojn. Se la redaktado estas utila kaj pluevoluanta Vikipedion sub pluraj nomoj, kial bari? Ne estas motivo por tio. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:52, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
  Tre strange! Estas ja motivo. Temas pri falsado. Falsado de balotoj, falsado de membiografioj, falsado de io ajn. Jam kaŝnomoj estas sufiĉe tiklaj. Sed ŝajnigi sin esti pluraj malsamaj personoj estas rekta fraŭdo. Ĉiu lando havas leĝojn kontraŭ tia konduto. Cetere, en Germanujo ankaŭ rilate agadon en Interreto. -- PEJNO Simono Diskuto  10:35, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

Vidu ankaŭ: Vikipedio:Ŝtrumpopupo - --Dominik (diskuto) 08:40, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mi ĵus kontrolis, ke ankaŭ laŭ PIV tia pupo nomiĝas gantpupo. Eble oni alinomu la artikolon. Vere estas iam iomete malbone, se oni konas ĝustan terminon por io, ĉar tiam oni eventuale ne plu povos trovi la laŭan artikolon ĉi-Vikie. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  10:21, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉu la E-Vikio estas nur por fraŭdistoj?[redakti fonton]

  Se oni elsalutas el Vikipedio montriĝas la sekvaj tekstoj.

Esperanta Vikio:
Vi elsalutis kaj finis vian seancon. Vi rajtas daŭre Vikipediumi sennome, aŭ vi povas reensaluti kiel la sama aŭ kiel alia uzanto.
Angla Vikio:
You are now logged out. This computer may be used to browse and edit Wikipedia without a username, or for another user to log in.
Germana Vikio:
Du bist jetzt abgemeldet. Du kannst die Wikipedia jetzt weiter benutzen (wobei deine Änderungen mit deiner IP-Adresse registriert werden) oder dich wieder anmelden.
Franca Vikio:
Vous êtes à présent déconnecté(e) (se reconnecter). Désormais, lorsque vous contribuerez sur Wikipédia, vous serez identifié(e) par votre adresse IP.

Nur en la Esperanta versio oni rajtas reensaluti, eĉ eksplicite!, kun dua identeco. Cetere, ne miskomprenu la Anglan tekston. For another user to log in signifas por alia persono, eble uzanta la saman komputilon. Ĝi ne signifas la saman personon kun alia uzulnomo. -- PEJNO Simono

Kaj eĉ tie ĉi oni skribas:

Citaĵo
 Ĝenerale estas kondamnite, ke uzanto verkas sub diversaj nomoj (ŝtrumpopupoj), ĉar tio donas falsan bildon pri vikipedio. 
— Vikipedio:Ŝtrumpopupoj

La Esperanta formulado estas kontraŭleĝa - certe en la tuta EU kaj preskaŭ certe ankaŭ en Usono. Oni ne rajtas ŝajnigi sin pluraj personoj, ankaŭ ne en Vikipedio. Se oni tradukus kaj montrus tiun teksteton ekzemple al la Francaj aŭtoritatoj mi estas preskaŭ certa, ke oni devus preni la E-Vikipedion el la reto, almenaŭ por tut-Francujo.

Aldone oni ne indikas la identigon per la IP-adreso. Tamen tion postulas la datumprotektaj leĝoj en Eŭropo. Do ankaŭ tio estas kontraŭleĝa. -- PEJNO Simono Diskuto  11:05, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

Do nia kara Vikipedio estas kontraŭleĝa ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 11:27, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

Sed ĉu estas iu kiu rajtas modifi specialajn paĝojn ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 11:37, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

Ho ve ... vi vere sukcesas diskuti pri absolute nenio.
Ŝajnas, ke tut-Vikimedie ne estas malpermesite uzi duoblajn kontojn. Vidu meta:CheckUser policy: Note that alternative accounts are not forbidden, so long as they are not used in violation of the policies (for example, to double-vote or to increase the apparent support for any given position). El tio mi konkludas, ke ni eĉ ne rajtus tie ĉi fari regulon, kiu absolute malpermesus duoblajn kontojn.
Des malpli tio estas malpermesita laŭ iu ajn leĝo, kiun mi konas. Aŭ se ja, bonvolu montri ĝin al mi, tio ja interesus min. Mi mem havas plurajn Vikimediajn kontojn, kvankam nur tiu ĉi estas ankoraŭ uzata nuntempe.
Por respondi al la demando de Ĉiuĵaŭde, jes, ĉiu administranto povus ŝanĝi MediaWiki:Logouttext. Ĉiujn tiujn mesaĝojn montras Specialaĵo:Allmessages. darkweasel94 (diskuto) 12:03, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
  Legu tre atente la formuladojn de la aliaj tri Vikipedioj. Ili estas evidente tre zorge formulitaj. Aliflanke, la E-teksto estas rekta instigo starigi por si plurajn kontojn. Ankaŭ por mi tiu ĉi elsaluta teksto venas kiel plena surprizo. Mi fakte neniam ajn legis ĝin. Ŝajnigi sin du personoj estas tute certe kontraŭleĝa. Povas esti, ke oni rajtas starigi plurajn kontojn, tamen kvazaŭ ne rajtas ĉiucele uzi ilin. La Angla versio estas tre eksplicita. Laŭ la elsaluta mesaĝo nur alia uzulo rajtas reensaluti per la sama IP kaj sama komputilo. Sufiĉe strange, aliloke oni permesas uzi gantpupojn, sed aliflanke malpermesas uzi ilin rilate plurajn aferojn. Iomete skizofrenia afero. Strange ankaŭ, ke oni tie ĉi zorgas ĝisgurde pri kopirajtoj, sed ne pri la evidenta eblo de nomfalsado. Ni atendu, kion diros Arno, li ja estas Franco. La Francaj aŭtoritatoj estas tre rigoraj pri tiaĵoj. Mi intertempe legis ĉiujn artikolojn pri gantpupoj ktp. en la Franca. Tie oni principe ripetas la eldirojn de la Angla Vikio. Oni povas nur esperi, ke la dokumentoj kongruas kun la aktuala leĝaro kaj ne estas jam malaktualiĝintaj. Evidente, tio estas temo por advokato. Nur se oni enlistigus ĉiujn siajn gantpupajn nomojn en ĉiu uzula konto, oni evitus la riproĉon &#151; aŭ eĉ la leĝan akuzon &#151; ŝajnigi sin pluraj personoj. Fakte oni plur-Vikie rekomendas tion, sed aliflanke ne rigore postulas tion. Cetere, laŭŝajne nur en la Franca versio oni mencias punon (t.e. Vikipedian punon), se oni misuzas siajn gantpupojn. Kia stranga regul- kaj morkodekso rilate identecon estas evoluinta tie ĉi. Sed tiom la temo ne vere ege interesas min, ĉar mi ne havas tiun problemon. Mi ne ŝajnigas min pluraj personoj. {{{1}}} Aldone mi publikigas eĉ mian oficialan nomon. -- PEJNO Simono Diskuto  13:19, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
Kion pri Uzanto:Nomis? --Dominik (diskuto) 13:34, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
Jes, kion vi diras pri uzanto Nomis ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 13:48, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
  Jes, vere, kio pri Nomis? Do regardu mem kio estis Nomis. Simple Miaj kontribuoj kaj kiel serĉilo la uzula nomo Nomis. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  14:45, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Hmm, Nomis, ĉu eble volas Pejno per proponata regulo forbari sin mem :DD {{{1}}} --CubeF (diskuto) 15:08, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Kiel estis jam menciite, kreado ke pluraj kontoj ne estas ĝenerale kondamninda afero. Ekz. oni eĉ kuraĝigas ke oni estu roboto (plia konto). Simile, se oni volas redakti en laborejo, kaj oni havus problemojn ke oni "ne laboras", estas konsilinde krei novan konton. Kompreneble, misuzado de tiaj kontoj kondamninda ja estas.
  • Aldone, Pejno, prefere vi vere precize ellernu iun aferon se vi volas tie ĉi deklari ke "io" en Vikipedia laboro havas juran sekvon. Kutime tiuj juraj minacoj malkuraĝigas la komunumon kaj malhelpas al la projekto... --CubeF (diskuto) 15:08, 4 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mi ne kredas, ke iuspeca malkuraĝigado rilate gantpupojn iel damaĝus la projekton. Tute male. -- PEJNO Simono Diskuto  15:33, 4 Aŭg. 2012 (UTC)

Haistakaa! troiris. Li kreis la artikolon Matro (alidirektilinte al Patrino) kaj aldonis matro en artikolo Patrino. Mi vidis tion je 00:10 (UTC). Tio restis dubaĵon por mi kaj mi demandis la fontojn al li antaŭ ol fari ion ajn. Fakte, matro estas idolingva vorto, sciita de darkweasel94 (dankon!).

Kelkaj horoj poste, kiam mi dormis trankvile en mia lito, Dominik malfaris la ŝanĝon ĉe Patrino kaj ŝanĝis la artikolon Matro por fariĝi artikolo pri svisa monto Matro. Jen vandalaĵo el Haistakaa!.

Nun, al vi estas elekti la konsekvencon, se necese. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 22:41, 6 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi pensas ke ĝi estas senmalicema ago, de tempo al tempo oni povas aŭskulti esperantistojn diri matron por aludi al patrino, eĉ mi mem ofte uzas ĝin kvankam estas neesperanta vorto, mi pensas ke estas nenecese puni lin/ŝin. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 01:42, 7 Aŭg. 2012 (UTC)
Eble ne malica, sed tamen malkorekta laŭ la regularo de vikipedio, kiu ja klare diras, ke ne estas la celo de Esperanto-vikipedio esti kreilo por novismoj/neologismoj. Feliĉe Dominik elegante solvis la problemon, kreinte la artikolon kun la vera signifo de la vorto "Matro", nome la koncernan monton en Tiĉino ... :-) DidiWeidmann (diskuto) 23:19, 7 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi avertis la uzanton pri tio. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 23:36, 7 Aŭg. 2012 (UTC)

Plej simple kaj oportune estus tuj forbari tiun Haistakaa! por ĉiam, kiel oni jam faris en la Finna kaj Sveda Vikipedioj. Jam la uzanto-nomo montras, ke estas malserioza frivolulo, kiun ne interesas seriozaj kontribuoj. Tamen, post la forbaro li verŝajne reaperos kun nova nomo. --Surfo (diskuto) 06:12, 8 Aŭg. 2012 (UTC)

Li faros tion dum la forbaro. Sed ni forbaru por ĉiam la Ip-on, ne la konton.
Sed se li daŭrigas post averto, jen nun ni proponos forbari lin. Kial ni ne forbaru lin nun ? Ĉar la ŝanĝo ne estas vandalaĵo. Evidente, se li faras plian neakceptitan ŝanĝon, li ankaŭ estos forbarita. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 00:21, 10 Aŭg. 2012 (UTC)


Nova misuzo de administraj rajtoj fare de Petr Tomasovsky[redakti fonton]

Misuzo de administraj rajtoj
 

  Petr ŝlosis la paĝon  Ŝablono:Informkesto universala , ĉar tiu ĉi tre senchava nomo simple ne plaĉas al li. Mi volas renomi mian ŝablonon Ŝablono:Infokesto al Ŝablono:Informkesto universala. Li persone preferus la nomon Ŝablono:Informkesto3 aŭ similan.

Menciindas, ke pri la paĝo neniam estis iuj konfliktoj, ĝi entenas nur redirektilon al Ŝablono:Infokesto. La ago de Petr estas simple por malhelpi min alinomi Infokesto al Informkesto universala.

Tiu ĉi senĉesa aroga kaj obstina sinpravigo, tiu ĉi senĉesa incitema ĝenado, tiu ĉi senĉesa tute senbrida misuzo de administraj rajtoj por iel venki super malsamopiniantoj fare de Petr estas simple ne plu akcepteblaj.

Li aŭ tre rapide lernu ne misuzi siajn rajtojn por privenki opiniojn de reviziantoj, aŭ mi denove okazigos baloton pri lia maladministrantigo.

Do li tuj malŝlosu la paĝon. -- PEJNO Simono Diskuto  05:35, 9 Aŭg. 2012 (UTC)

Ŝablona problemo[redakti fonton]

Mi malstriktigis la protektadon. Bonvolu mesaĝi al mi se vi bezonas helpon plu. -- Yekrats (diskuto) 18:23, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
  Mi dankas al tiuj, kiuj malfaris la misfaron de Petr. Kun amikoj kiel Petr kaj KuboF, mi vere ne bezonus havi iujn malamikojn tie ĉi. Tiuj du amikoj jam plene sufiĉas. {{{1}}} Fakte estas apenaŭ ankoraŭ eble pretigi iun ajn laboron tie ĉi, sen tio, ke tiuj du personoj maksimume kreas iujn malhelpilojn, malfaras ion, aŭ simple incitas aŭ motivas aliajn inciti. En tia medio laborado povas esti jam principe nek efika nek efektiva. Fakte KuboF eĉ mem proklamas sin speco de gardhundo kaj montras laŭan bildon de si. Eble la bonulo iomete malpli gardu kaj tie ĉi iomete pli faru utilan laboron &#151; ekzemple okupiĝi pri ADLS, laboro, kiu ekde mia eksiĝo nun orfas. Mi simple ne pretas allasi, ke oni arbitre kaj nenecese laborigas min simple pro persona amuzo, mi aludas al la malhelpoj pri la sinkronigo de mia uzula paĝo kun mia membiografio, kaj samtempe iel supozi, ke mi surŝultigas la ĉiudimanĉan al mi malmulte plaĉantan devon komuti ADLS. -- PEJNO Simono Diskuto  20:34, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
Citaĵo
 Li aŭ tre rapide lernu ne misuzi siajn rajtojn por privenki opiniojn de reviziantoj 
Nek la miajn.
Kaj pri la maladministrantigo de Petr, se devas okazi tion, ni forgesu la argumentajn leterojn, mi petas. Tre seriozan baloton, bonvolu fari. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoAlilingva) 00:11, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi ŝlosis la paĝon {{Informkesto universala}} tial, ĉar mi kreis ĝin antaŭ kelke da jaroj. Poste mi forigis ĝin kaj nun mi protektis ĝin. Vi povas kontroli, ke tie estis 53 forigitaj versioj. Pejno Simono akuzis min pro mia verŝajna misuzo, sed li senĉese ne surpisu min kaj mi ridetu. Mi protektis ĝin ne senkaŭze, sed mi havis motivon por tio. Estas multe da aliaj nomoj, kiujn li povis elekti por sia ŝablono, sed li elektis ĝuste tian. Kial? Ĉu li redaktis tiam sub alia nomo? Mi forbaris Pejnon por du horoj pro malveraĵojn, kiujn li skribas. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:13, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĵus mi restarigis la devenan ŝablonon, kiu estis la mia. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:29, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, Petr. Ĉu vi forgesis, ke neadministrantoj ne povas vidi forigitajn versiojn? Ili nur povas vidi, ke okazis foje forigo. Do, Pejno ne havis iujn ajn ŝancon juĝi, ĉu "via" iam forigita ŝablono povus esti malforigata sub la malnova nomo aŭ ne, nek vidi ĝian historion, nek ĝian kodon ktp.
La tuta alinomigado ne nur malfaciligis la laboron pri la ŝablono kreita de Pejno, sed kreis certan ĥaoson en la ŝablona historio. Mi ne scias, ĉu tio ankoraŭ estos korektebla. Krome Petr dum la alinomigo de Ŝablono:Informkesto universala al {{Informkesto3}} ial "forgesis" la subpaĝojn. Kial? --Tlustulimu (diskuto) 10:13, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ne scias, Tlustulimu kial disigis tiun paĝon, ja la aganto estas la sama, ankaŭ la problemo estas preskaŭ la sama. Mi aldonis precipe pli sube.--Crosstor (diskuto) 10:41, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
@Crosstor. Ĉar Petr iel konfliktas kun almenaŭ du aliaj uzantoj, mi kreis subĉapitrojn.
@Petr kaj Pejno. Mi ĵus korektis la alinomigan fuŝon de la subŝablonoj, tiel ke {{informkesto3}} nun ĝuste funkcias. Krome mi pensas, ke ni retenu ambaŭ ŝablonoj sub la nunaj titoloj, ĉar ambaŭ konfliktuloj ne emas rezigni pri "siaj" ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:58, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Artikola problemo[redakti fonton]

Estas strange motivo de Petr Tomasovsky, kiam li tute forprenis mian artikolon Artikola preĝejo, poste blokis min, kial ne diris, ke tiu artikolo estas la mia (komprenu de Crosstor)?

Cetere li tute facile estus povinta redakti pli novan artikolon kaj lasi la mian SEN PROBLEMO!--Crosstor (diskuto) 07:30, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Diferenco estas, ke mi ne kuris kaj ne kalumniis vin publike. Kaj al via frazo Cetere li tute facile estus povinta redakti pli novan artikolon mi diras la samon: Cetere li (Pejno) tute facile estus povinta redakti alian nomon. Ĉu Pejno tiam redaktis ĉi tie sub alia nomo aŭ ĉi li havas informistojn? Se vi rigardos pli bone, li preparas artikolojn, ne artikolojn ne, tiujn li ne scias verki, sed li faras ŝablonojn, kiuj plejparte jam estas ĉi tie, li ja iom ŝanĝos ilin, sed pli zorgema leganto ekkonos similecon. Kaj fine pri Artikola preĝejo estis skribita opinio de Narvalo. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:45, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Kaj krome: Mi skribis al li en mia diskuta paĝo, ke la nomo, kiun li "elektis" por sia ŝablono kun la fuŝita nomo, ne estas libera. Li ne demandis, kial. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:49, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
La "kalumnio"j estis trafaj, cetere se iu forprenas de iu artikolon, ne gravas, ke poste kion faras, sed gravas, ke tute forprenas. La alia diferenco, ke mi ne estas altrangulo, mi nur povas peti helpon publike. Vi neniam vidas diferencojn, kiel nun. Vi mem diris, ke la ŝablonon vi forigis, ĉar vi taksis ĝin superflua. Do, vi rezignis pri ĝi, se iu pensas, ke ĝi estas taŭga, lasu ĝin. Opinio de Narvalo estas same neutila. Vere estas diskutebla pri la kongruo.
  • Se ne estas kongruo, tiam simple Petr Tomasovsky facila povas redakti novan artikolon kun ligo kun la angla. Cetere estas artikoloj en la sama temo, sed neniu forigas unu.
  • Se estas kongruo, Narvalo kial ne ekzamenis la historion. La angla artikolo pretiĝis unu jaron post la hungara. Mia artikolo kongruas kun la hungara, do la malkongruon kaŭzis la angla artikolo.

Cetere li tute facile estus povinta redakti pli novan artikolon mi diras la samon Kiam vi forrabis mian artikolon, kial vi ne diris tion????????????? --Crosstor (diskuto) 08:29, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Dum kiom da jaroj vi divastigas mensogon??? Via artikola titolo ne kongruis kun la enhavo kaj Petro korektis la libere redakteblan artikolon. Punkto kaj fino. Narvalo (diskuto) 10:34, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ne scias, Tlustulimu kial disigis tiun paĝon, ja la aganto estas la sama, ankaŭ la problemo estas preskaŭ la sama. Petr Tomasovsky devas decidi, ĉu estas bone forrabi ies plenan artikolon aŭ ne. Se jes, kial kritikas Pejnon? Se ne paroli pri tio, ke Petr Tomasovsky jam rezignis kaj forigis pri tio. Se ne, kial tamen li faris tion?--Crosstor (diskuto) 10:39, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Narvalo fine konfesis, ke mia artikolo ne kongruis. Do Petr Tomasovsky kial ne faris novan artikolon kaj lasis la mian, ĉar tio kongruas kun la hungara. Cetere la hungara estis pli frua, ol la angla. Ankaŭ nun estas kontrolebla, ke estas 2 artikoloj: mia kongruas al la hungara, de Petr al la angla.--Crosstor (diskuto) 10:46, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi provas min esprimi tre simple: La artikolo devas kongrui kun ties titolo. Petro korektis tiel vian fuŝaĵon. Tio ne plaĉas al vi. Vi malpravas, eĉ se vi milfoje skribas tion. Ĉu vi komprenas?Narvalo (diskuto) 11:04, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, Crosstor. Mi malfacile povas sekvi viajn diskuterojn. Vi tute ne menciis la artikolajn titolojn. Aŭ ĉu mi eble pretervidis ilin? --Tlustulimu (diskuto) 11:01, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Respondo al Narvalo kaj Tlustulimu. Vidu propraokule: la hungara naskiĝis en 2006-08-11, la angla 2007-12-28!
Saluton, Crosstor. Fakte ne gravas, kiam estiĝis alilingvaj artikoloj. Do vi ne respondis metante ligilojn, pri kiuj artikoloj temas. --Tlustulimu (diskuto) 12:19, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Se admin. trovas artikolon, li konstatas, ĉu estas sensencaĵo, reklamo, maldecaĵo aŭ riparebla artikolo. Sensencaĵon ktp li forigas, se ne, la artikolon povas ripari. Mi redaktis ĝis tiam 11000 artikolojn, do estas idiotaĵo, ke mia artikolo estas vandalaĵo, reklamo, maldecaĵo. Aliokaze administranto ne rajtas forigi artikolon, precipe ne bari min pluredakti.

Nur al Narv.

Ne estas voĉdonado ĉiusemajne, sed se administranto faras malbonaĵojn ĉiusemajne, tiam estu voĉdonado ĉiusemajne.--Crosstor (diskuto) 12:15, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Nur al Tlut.

La pasintfoja voĉdonado ne estis tute pura. Aperis anonco, kiam petr deklaris forlason de Vp. Tiun neniu malaprobis aŭ neis. Sekve povus okazi, ke iuj ne voĉdonis, kiel jam superflua. Tiel anonci finon de nepura rezulto estas respondeco Via.--Crosstor (diskuto) 12:23, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Gravas, ke kiu artikolo estis la pli frua. Anstataŭ Narv. mi priserĉis la historion. Evidente la hungara estas la origina. Baldaŭe sekvis la angla, kiu ne kongruas al la hungara. Poste mi kreis la Ea-n verzion, mi ne parolas angle, tial ĝi kongruis al la hungara. Se PT volas kongruon kun la angla, redaktu novan artikolon ligante al la angla verzio kaj ne forrabu la mian. Post la forrabo kaj blokado mi denove redaktis artikolon laŭ la hungara, kiu havas ligon al la hungara verzio. Supozeble Narv ne scias, se estas malkongruo inter 2 malsamaj sed kunligitaj artikoloj, tiam oni forigu la lingvan ligon, poste ekzamenu, la restinta artikolo ĉu konvenas al memstareco aŭ oni trovas kongruan artikolon en alia lingvo. Longe tiel estas 2 artikoloj. Tiel estus devinta agi PT kaj ne tiel, ke li blokas min el mia ĵus redaktita artikolo!

PT estas ĉi tie faraono, jen la nuna ago, kiam Pejno redaktis la ŝablonon, li tuj blokis lin, dirante, ke tio estas la mia. Nepre menciindas, ke tion faras nur PT kaj neniu alia. Pasintfoje antaŭ la voĉdonado li forigis de mi ĉ. 60 artikolojn. Eble iu ne scias, ke estas diferenco inter alinomado kaj forigado. Se en 2 parentezoj estas bluo, tiam tie estas artikolo. Poste se tio ruĝas, iu forigis la artikolon, kaj tio ne konsolas min, ke la teksto estas legebla en alia artikolo. Tio estas jam ŝerco, ke iu plendas al policano: oni forŝtelis mian aŭton. La policano respondas: mi havas bonan famon, via aŭto ne nuliĝis, sed iu alia uzas ĝin. Bonvolu serĉi! Menciindas, ke la forigojn nur PT faris kaj neniu alia.--Crosstor (diskuto) 10:44, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Citaĵo
 Komento: Mi opinias ke administranto regulu per la minimuma administranta ago por esti korektiga. Oni neniam forviŝu la bonintencan laboron de alia kunlaboranto. 
— Yekrats 10 Aŭg. 2012 (UTC), Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Baloto_pri_la_forigo_de_administrantaj_rajtoj_de_Petr_Tomasovsky

Jen ĝenerala opinio de Yekrats, kiun mi kopiis el la voĉdona paĝo por Narvalo, kiu opinias male. Mi redaktis ĝis tiam 11000 artikolojn, grandan parton, kiel NE REVIZIANTO. Tiun diri, ke mia artikolo estus forigenda, estas stultaĵo. Vi povas kontroli ĉiujn 11000 tuj, ĉar eble PT forviŝos ilin, kiel pasintfoje jam forviŝis 50! Mi tiel konkludas, ke Narvalo tial apogas PT-n, ĉar ankaŭ Narvalo volos forrabi miajn artikolojn, kiel PT. Sed anonciĝas multe da demandoj.

  • Kongruo estas individua opinio, precipe tiam, se unu adminis. faras. Tiuj artikoloj fakte iom kongruas, (ĉar nek unu temas ekz. pri Afriko), do diru, kiom estas (%) kongruo inter hungara kaj posta angla verzio?
  • Kiom estas kongruo inter mia unua kaj la origina hungara verzio?
  • Se iu redaktas tute novan artikolon, tiam li ne forviŝas alian artikolon. Eble tion vi ne komprenas, sed demandu Yekrats.

--Crosstor (diskuto) 11:06, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi tiel konkludas, ke Narvalo tial apogas PT-n, ĉar ankaŭ Narvalo volos forrabi miajn artikolojn, kiel PT. La afero estas jam malsana, mi proponas forbaron de Crosstor pro persona atako!!

Jam denove misuzo de administraj rajtoj fare de Petr Tomasovsky[redakti fonton]

Misuzo de administraj rajtoj
 

  Petr forigis la paĝon  Ŝablono:Informkesto universala . Li por tiu ĉi ago proponis argumentojn strangajn kaj konfuzajn, mi eĉ emus diri, frenezajn.

Ĉe tio li fuŝis ĉiujn uzojn de tiu ĉi ŝablono, kaj enmetis propran ŝablonon, kiu nek funkcias, nek havas sencon, nek estas finita. Pri tiu li petas helpon.

Dum sia vandalado li baris min de ĉiu ajn redaktado. Tiel li povis plene libere neniigi mian laboron de la ĵusaj kvar tagoj.

Tiu ĉi senĉesa aroga kaj obstina sinpravigo, tiu ĉi senĉesa incitema ĝenado, tiu ĉi senĉesa tute senbrida misuzo de administraj rajtoj por iel venki super malsamopiniantoj fare de Petr estas simple ne plu akcepteblaj.

Ĉar li evidente ne kapablas lerni ne misuzi siajn rajtojn por privenki opiniojn de reviziantoj, mi nun okazigas baloton pri lia maladministrantigo. -- PEJNO Simono Diskuto  05:35, 9 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ŝatas kion diris Claudion en la diskutpaĝo de Petr:
Citaĵo
 Saluton, samideano. Iam mi petis vian helpon, krom ne helpi min vi montras vin tiel kverelema kun la aliaj kontribuantoj. Ĉu vi kredas ke agi tiamaniere helpos vin esti persona pli agrabla? Kial ne doni la manojn por kunagado anstataŭ dissemi malamikaĵon tra la retejo? Pardonon, sed mi nur trovas homojn plendantajn kontraŭ vi ĉie? Penu esti universala, ne necese unuanime. 
Komentojn ĉu vi havas ? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:05, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Baloto pri la forigo de administrantaj rajtoj de Petr Tomasovsky[redakti fonton]

Forigo
Al la baloto
  -- PEJNO Simono Diskuto  13:01, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi apogas la baloton!--Crosstor (diskuto) 12:26, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Absurdaĵo[redakti fonton]

  Laŭ Petr Tomasovsky li ŝlosis la paĝon Ŝablono:Informkesto universala nur pro tio, ke ĝi ne plu estis libera. Nome ĝi apartenis al li. Jen mia komento en la balotsekcio pri lia maladministrantigo.

Forigitaj paĝoj
  Ĉu mi ĝuste komprenas tion?
 I. Forigitaj paĝoj apartenas al la antaŭaj kreintoj, eĉ dum jaroj. 
 II. Neniu redaktanto povas vidi, ke forigita paĝo iam ekzistis. 
 III. Oni ne rajtas krei novan paĝon samnoman kiel iu ajn forigita. 

El tio sekvas, ke redaktanto ne rajtas krei iun ajn paĝon en iu ajn nomspaco, ne antaŭe demandinte administranton, ĉu la paĝo antaŭe eble jam ekzistis kaj sekve ne plu estas libera.

Do mi ĝuste komprenas tion, ĉu? Aŭ ĉu ĉe tiu absurdaĵo temas pri speco de lex contra-Paina ĝuste ĉi-momente elpensita nur por mi?
-- PEJNO Simono Diskuto  16:04, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

-- PEJNO Simono Diskuto  17:04, 10 Aŭg. 2012 (UTC)

Bonvenu en via kancelario. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:34, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  Kaj mi kore bonvenigas enloĝanton de Absurdistano. -- PEJNO Simono Diskuto  18:56, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĉu vi ankoraŭ havas oficajn horojn? Mi miras. Tiel malfrue. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:59, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
Nu Petr, de administranto mi ja atendus iom alispecajn reagojn al kritiko. Mi ne okupiĝis tre zorge pri tiu ĉi konflikto, ĉar min entute ne tro interesas ŝablonoj, speciale informkestoj, kaj ilia teĥnika realigo (kaj miaopinie ni jam havas plurajn kun duba utilo; ekzemple la stranga "deŝovu" malfaciligas respondi al diskuteroj, ĉar ne plu estas dupunktoj antaŭ ili por scii, kiom da dupunktoj oni mem enmetu), sed tamen administranto kapablu reagi en normala maniero ankaŭ en tiaj ĉi situacioj, kiam ĝi estas persone atakata. darkweasel94 (diskuto) 19:34, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
  La numero tuj post la deŝovo estas precize la nombro da dupunktoj. Vere tre simple, ĉu ne? Eĉ pli simple ol nombri iujn dupunktojn. Ekz. nun estas kvar. Cetere, se vi ĵetus nur unu rigardeton en la dokumentadon, vi legus, kial necesis entute fabriki tian ŝablonon. Aldone mi demonstraciis la problemon en la Teknikejo Vidu:Teknikejo#La deŝova ":" fuŝas antaŭ tabeloj. Sed estas eble pli facile nomi ion stranga, ol esplori la faktojn. -- PEJNO Simono Diskuto  19:49, 10 Aŭg. 2012 (UTC)
La dokumentadon mi legis, kaj mi scias ankaŭ, ke tiu numero estas la nombro de dupunktoj. Vian demonstracion en la Teknikejo mi ne vidis, tamen ŝajne tiu problemo okazas nur tiam, kiam oni uzas fakte tiun ŝablonon "enlistigo"; ĉe normalaj listoj tio ne okazas. Eble ĝi do necesas en okazoj, kiam oni devas fakte ĉirkaŭlabori tiun cimon; sed en plej multaj okazoj ne. Normale miaj okuloj serĉas dupunktojn, kiam mi volas havi superrigardon pri tio, kie finiĝas unu diskutero kaj komenciĝas la sekva. Krome strange, ke ŝajne neniu alia Vikipedio bezonas tiajn trukojn, sed nia kompare tre malgranda ja ...? darkweasel94 (diskuto) 09:02, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
  Ne, ĝi ne nur trafas la ŝablonon Enlistigo, ĝi trafas ĉion tabelbazan. Evidente mi hazarde malkovris la problemon, kiam mi ekuzis Enlistigo. Sed fakte la cimo estas ege pli ĝenerala. Aliaj certe jam rimarkis la problemon, sed kredis, ke ili mem misdeklaris ion, miris pri sia propra supozata stulto, kaj fine dentgrince rezignis meti tabelon. Alivorte, ili ne kapablis analizi la problemon kaj ekkoni, ke la problemo estas  :  kaj ne si. Ankaŭ mi iam jam dum la antaŭa jaro renkontis ion tian kaj simple pro manko de tempo kaj inklino solvis mian aranĝon iel alie kaj provizore ignoris la cimon. Sub iomete aliaj kondiĉoj, la cimo estas ja pruvebla tie, kiam oni analizas la generitan HTML-kodaĵon, sed restas sen videbla efiko. Cetere, mi ne ŝatas nenecese fari laboron, kiun mia komputilo povas eĉ pli bone fari por mi. Pro tio la sinkronigo, kiun vi tiom ekstreme oponis. Simile statas pri mia Deŝovo. Per simpla alpremo de klavo mi aŭtomate generas:  {{Deŝovu|0|{{Nova!|{{subst:#time:Y|+36 hours}}|{{subst:#time:m|+36 hours}}|{{subst:#time:d|+36 hours}}}} --~~~~}}  en mian ankoraŭ malplenan redaktan tekston. Jen Deŝovo, jen Nova! kun laŭaj parametroj, jen mia subskribo. Mankas nur la teksto, eĉ pluralinea se konvene, kaj la dezirata grado de deŝovado. Kaj pri informkestoj mi ŝatus ankaŭ aldoni ion. Sciu, mi ne estas granda amiko de informkestoj. Mi dum monatoj tute ne okupiĝis pri ili. Sed oni ne povas ne rimarki, ke tie ĉi ili estas rekte amataj kaj vere abundas ĉiuloke. Kion mi ne komprenas, tio estas, ke vi mem pledas pri unueco de la aspekto de la artikoloj, se temas pri sagetoj al enhavo, sed aliflanke ne ekkonas, ĉe ĝuste informkestoj nedisputeble alportas iugradan aspektan unuecon. -- PEJNO Simono Diskuto  09:59, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĉu mi diris, ke mi kontraŭas informkestojn? Mi diris nur, ke mi ne interesiĝas pri ili kaj ilia teĥnika realigo; kaj tial ankaŭ ne pri via pri-informkesta disputo kun Petr Tomasovsky. Mi cetere certas, ke ankaŭ per-dupunktan deŝovon vi povus aŭtomate generi ... darkweasel94 (diskuto) 12:01, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
  Ĝis antaŭnelonge mi brave metis miajn dupunktojn same kiel ankaŭ ĉiuj aliaj metas ilin. Nur kiam mi malkovris, ke la damnaĵoj kaputas, mi ŝanĝis mian sistemon. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  14:26, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Alia misuzo de la administrantaj rajtoj de Petr[redakti fonton]

Mi ĵus vidis, ke Petr protektis sian diskutpaĝon senkiale (por ke neniu redaktu tie, nek mi) kaj anstataŭigis la tekston per funebra informkesto Vikipedio forpasis por mi. Do ĉu iu kara ĝentila administranto povas komprenigi al nia estonta eksadministranto ke li faris kontraŭregulan agon kaj malprotekti lian diskutpaĝon ? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 18:22, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Mi jam vidis tion. Sed mi ne volas nun verŝi oleon en la fajron. Tial mi malprotektos nur post la neadministrantigo, kiu eble ĉifoje sukcesos. Mi ĵus ŝanĝis mian kontraŭon al poro. Petr nenion lernis el la antaŭa procedo, kiun li gajnis. --Tlustulimu (diskuto) 19:38, 11 Aŭg. 2012 (UTC)
  Bedaŭrinde Petr simple ne ekkonas la diferencon inter amuzo kaj misuzo -- PEJNO Simono Diskuto  05:36, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Neniu kredu al funebra teksto, ja li faris la samon dum la lasta voĉdonado, poste li reaperis. Mi strebis por forpreno de administraj rajtoj, kaj ne por morto aŭ plena forigo. Antaŭ kelkaj jaroj la administraj rajtoj forpreniĝis, sed restis diligenta redaktoro.

Mi petas veran respondon, ĉu nun PT estas administranto aŭ ne! Kio okazas nun? Ĉu estas forpreno de administraj rajtoj, kio sukcesas aŭ ne? --Crosstor (diskuto) 06:46, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

Tio estas facile respondebla: li ankoraŭ aperas en Specialaĵo:listusers/sysop, sekve jes, li estas nuntempe administranto. darkweasel94 (diskuto) 09:24, 12 Aŭg. 2012 (UTC)

199.101.36.206[redakti fonton]

199.101.36.206 vandalis Prezidanto de Usono. Mi malfaris la ŝanĝon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:44, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Dankon pro via malfaro de la fuŝa ŝanĝo. Por malfaciligi tian aferon al IP-uloj, ĉu sama ĉu alia, mi ĵus kaŝis la fuŝitan version. Do neniu povos remeti ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 07:25, 12 Aŭg. 2012 (UTC)


Forbaro de Crosstor[redakti fonton]

Tiu samlandano Crosstor, daŭre insultas min, lastfoje jen: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Diskutejo/Administrejo&diff=4484435&oldid=4482348 Mi petas lian forbaron por unu monato. Narvalo (diskuto) 11:20, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

  1. Por Por: Narvalo (diskuto) 11:20, 13 Aŭg. 2012 (UTC)
  2. Por Por: Mi subtenas la forbaron en daŭro de unu semajno (unu monato estas laŭ mi tro; ĉi forbaro estu nur leciono kaj ne puno). Klarigo sube. --KuboF (diskuto) 11:43, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Kontraŭ
  1. Kontraŭ Kontraŭ:   Oni ne facilanime forbaru iun. Laŭ mi tute ne estas tial, ke Crosstor estas iuspeca vandalo. La konflikto estas iomete pli komplika. -- PEJNO Simono Diskuto  16:48, 13 Aŭg. 2012 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: En la mesaĝo kiun Narvalo mem montras, mi trovas neniun insulton, do mi pensas ke ĉi tiu diskuto temas nur pri alia stulta batalado inter du vikipedistoj, do mi ne trovas kialon por forbari crosstor. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 19:27, 13 Aŭg. 2012 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne vidi la forbarindan problemon. -- Yekrats (diskuto) 20:35, 13 Aŭg. 2012 (UTC)
  4. Kontraŭ Kontraŭ: Neniujn problemojn mi vidas, nur infandisputon. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:44, 13 Aŭg. 2012 (UTC)
  5. Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne trovas la pretenditajn insultojn, do ne vidas kialon por forbaro. Mi havas la impreson ke temas pri persona konflikto inter du kunlaborantoj. Kialoj por forbaro est~us ripeta partporpeno en redaktomilitado, gravaj insultoj (iomete dura tono en diskuto, fakte ne apartenas al kategorio de grava insulto, ni estu ankaŭ pretaj ne tuj ofendiĝi pro ĉiu kritiko, sendepende ĉu prava aŭ malprava), aŭ vandalismo. Neniu el la tri faktoj plenumiĝas do ne estas kialo por forbaro.DidiWeidmann (diskuto) 16:02, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Detenoj:
  • Komentoj:
Komento Komento:

Mi sentas sin daŭre persekutata de tiu homo en la menciita temo, kiun li ĉiun duan monaton recitas.Narvalo (diskuto) 11:42, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

Komento Komento:
Citaĵo
 Komento: Mi opinias ke administranto regulu per la minimuma administranta ago por esti korektiga. Oni neniam forviŝu la bonintencan laboron de alia kunlaboranto. 
— Yekrats 10 Aŭg. 2012 (UTC), Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Baloto_pri_la_forigo_de_administrantaj_rajtoj_de_Petr_Tomasovsky

Jen ĝenerala opinio de Yekrats, kiun mi kopiis el la voĉdona paĝo por Narvalo, kiu opinias male. Mi redaktis ĝis tiam 11000 artikolojn, grandan parton, kiel NE REVIZIANTO. Tiun diri, ke mia artikolo estus forigenda, estas stultaĵo. Vi povas kontroli ĉiujn 11000 tuj, ĉar eble PT forviŝos ilin, kiel pasintfoje jam forviŝis 50! Mi tiel konkludas, ke Narvalo tial apogas PT-n, ĉar ankaŭ Narvalo volos forrabi miajn artikolojn.

Mi tion diris kaj se oni lasas min labori, mi daŭros la redaktojn. Narvalo persistas, ke mia artikolo estas forigenda. Necesas pruvo! Se mi estas forigita, ĉu Narvalo redaktas tiom, kiom mi?--Crosstor (diskuto) 12:18, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

Kvanto aŭ kvalito? La eterna demando...Narvalo (diskuto) 12:26, 13 Aŭg. 2012 (UTC)
Komento Komento: Jen Vikipedio ĉi momente:

:)Bonvenon ĉe Vikipedio, la libera konfliktejo ! Venu ĉi tie konflikti, kolerigi kaj forbarigi la aliajn, vi estas en la bona loko ! Kaj ni faru tion en Esperanto ! :) HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:56, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉu iu povas resumi, pri kio temas tie ĉi? Mi malgraŭ plurfoja legado tute ne kleriĝas el tio, kio estas en tiu ĉi diskut-sekcio (kiu insultis kiam kiun? kiu "forrabis" kiun - "kies" - artikolon? kaj kiel tio rilatas al Petr Tomasovsky?); kaj tial ankaŭ ne povas opinii. (Cetere, konfliktoj ne estas nepre malbona afero; ili povas, kiam ili atingas novan interkonsenton, helpi plibonigi la enciklopedion, sed ĉu tiu ĉi konflikto tion faras, mi ne certas.) darkweasel94 (diskuto) 17:29, 13 Aŭg. 2012 (UTC)
Komento Komento:
  Mi ne kredas, ke Narvalo vere volas forbari Crosstoron. Mi supozas simple, ke lia stoko de pacienco iomete elĉerpiĝas. {{{1}}}
 a) La konflikto mem ŝajnas esti, ke Crosstor ofte volas uzi Hungarajn nomojn por eks-Hungaraj urboj kaj urbetoj. Hungarujo perdis multe da lando post la Unua Mondmilito. En la perditaj regionoj estas parte ĝis hodiaŭ multaj Hungarlingvanoj.  
 b) Al tiu politika-historia konflikto aldoniĝas la fakto, ke PT simple forpafas la titolon, kiun Crosstor uzis, aŭ almenaŭ, tiel ŝajnas esti, mi ne vere detale kontrolis tion. PT ne lasis alidirektilon. Pro tio la artikolo estas por Crosstor simple forvaporiĝinta kaj en lia persona listo de liaj skribitaj artikoloj la ligilo ruĝiĝas.  
 c) Kulmine, Crosstor ne ĉiam esprimas sin tiel, ke ĉiu tuj povas kompreni, kion li celas. Aŭ li ne diras, ekzemple, kiu ligilo fakte estas for, tiel ke oni povas precize kontroli tion, kio estas okazinta. 
Do jen almenaŭ tri problemoj kaj mi vetas, ke estas eĉ kvara. Iu preĝeja problemo. -- PEJNO Simono Diskuto  21:10, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

La kvara problemo[redakti fonton]


Jen mia forigita artikolo:

Artikolaj preĝejoj estas tiuj preĝejoj, kiuj estis konstruataj en Hungara reĝlando fine de la 17-a jarcento kaj en la 18-a jarcento laŭ aparta jura artikolo (latine artikulus) N-ro 17-a kodigita en Sopron en 1681.

Bildoj pri la artikolaj preĝejoj
Luterana preĝejo en Sopron
Luterana preĝejo en Nemeskér
Luterana preĝejo en Nemescsó
Luterana preĝejo en Nagyvázsony
Luterana preĝejo en Pápa
Luterana preĝejo en Celldömölk

Fine de la mezepoko la katolika eklezio perdis sian monopolon, ĉar kalvinanismo kaj luteranismo disetendiĝis. Sub la regado de la katolikaj Habsburgoj oni ne permesis konstrui nekatolikajn preĝejojn. Emeriko Thököly longe batalis por libereco de la religia kulto. Habsburgoj timis, ke eĉ ili perdos la tronon pro religiaj aferoj, tial ili revokis la parlamentanojn por solvi la problemon. Laŭ la nova leĝo oni nomumis po 2 komunumojn en ĉiuj departementoj, kie oni rajtis konstrui ankaŭ nekatolikajn preĝejojn. En aliaj lokoj tio ne estis permesata. La kondiĉoj estis rigoraj:

  • la preĝejo devas situi ekster la urbomuroj
  • la konstruado devis daŭri nur unu jaron
  • oni devis fari ĝin sen ŝtono (escepte la fundamenton) kaj metalo
  • sen turo devis konstruadi la preĝejon
  • la ĉefenirejo devis esti flanke

Jen kelke da tiutempaj preĝejoj:

Ankaŭ la kalvinanaj preĝejoj estis permesataj, ekzemple en Szendrő.

Post jarcento oni jam permesis la konstruadojn el brikoj, baldaŭe oni permesis ankaŭ la turojn. Fontoj


Por Darkweasel94 jen la tre tre konciza historio:

  • Hungaro redaktis artikolon en tiu ĉi temo.
  • En la sekva jaro angla verzio ligiĝis, kiu ne sekvis la hungaran verzion.
  • Post jaroj ankaŭ mi redaktis artikolon laŭ la origina hungara verzio, kiun iu kontrolis.
  • Post duonjaro PT kritikis min, tial mi kelkfoje ŝanĝis parton de mia artikolo.
  • PT blokis min el mia artikolo, plene forviŝis la mian kaj verkis novan laŭ la angla verzio.
  • Ankaŭ mi redaktis novan kaj ligis al la hungara. Ili estas viziteblaj nun.

Mi kritikas tion, ke kial forviŝis li la mian, ja se li redaktas novan artikolon laŭ la angla, tiam ligu ĝin al la angla kaj lasu la mian al la hungara, kiel nun. --Crosstor (diskuto) 06:04, 14 Aŭg. 2012 (UTC) Se Narvalo forigas min, tiam li evoluigas la Hungaran Vikipedion, sed estas demando, ĉu N evoluigas Ean Vp-on.--Crosstor (diskuto) 06:11, 14 Aŭg. 2012 (UTC)


Narvalo supozeble ne legis citaĵon de Y, por li mi denove prezentas: Mi opinias ke administranto regulu per la minimuma administranta ago por esti korektiga. Oni neniam forviŝu la bonintencan laboron de alia kunlaboranto.

Al Pejno

a En la historio mi uzis la tiam oficialan loknomon, sed same tiel Nar. uzis, ekz. Géza Csáth, Sámuel Mikoviny. Estas demando, ke PT kial ne minacis Narv-on, nur min? Estas urbo Gyomaendrőd, kiu iam estis 2 apartaj urboj. Se oni skribas, ke iu naskiĝis en Gyomaendrőd, tio ne veras, ĉar oni naskiĝis aŭ en Gyoma, aŭ en Endrőd. Same estas artikoloj pri Kongreso de Danzig, Batalo de Stalingrad, Blokado de Leningrad, ktp. Ĵus mi kontrolis Eo en Perspektivo-n, kie paĝo 391 estas kongreso en Danzig. PT volas skribi la nunan polan formon. Estas demando, kie estas pli saĝa, PT aŭ Perspektivo!

b Tio estas simpla, kiu alinomas, la artiklo bluas ĉie. Se oni forigas, tiam ruĝas. Tio ne konsolas min, ke la teksto estas legebla ie.

c Mi faras tage po 5 punktoj al Ea Vp, tio konsumas tempon ne havanta tempon por defendi min. Vidu, kiom da p. evoluis PT nuntempe. Nepre vidu!--Crosstor (diskuto) 06:44, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

  Urbaj nomoj vere estas problemo, se la politika administrado de regiono ŝanĝiĝas, aŭ se specifa regionon estas priloĝata de pluraj lingvularoj. Fakte la problemo simple ne estas solvebla. Cetere, nek per Esperanto, nek nacilingve. En Germanujo, ekzemple, tiu ĉi problemo speciale videbliĝas, kaj por urboj en la hodiaŭaj ŝtataj limoj kaj ekster la hodiaŭaj ŝtataj limoj.

Normalokaze, oni donas nacilingve, almenaŭ al urbegoj, proprajn, por la lingvanoj bone prononceblajn, nacilingvajn nomojn, kaj, plej ofte tiuj restis konstantaj. Sed aliflanke hodiaŭ estas tendenco ankaŭ nacilingve sekvi la nomŝanĝojn &#151; tiel Bombay iĝas Mumbai kaj Peking iĝas Bejing. Landnome same. -- PEJNO Simono Diskuto  13:32, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

Al mi ŝajnas do, ke temas pri sole enhavaj malkonsentoj, ne pri iuflanka fiagado, por kiu indus forbari iun ajn. Trovu interkonsenton kaj realigu ĝin! darkweasel94 (diskuto) 13:37, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
  Trovi interkonsenton kun PT estas same facile kiel marŝi sur akvejo. Se vi vere kapablus pri tio, nepre diru tion tuj al iu loka katolika pastro de via hejma paroĥo. Mi garantias, ke ene de nur du monatoj la papo tute persone sanktuligus vin! Eĉ se vi estus fervora ateisto kiel mi, fronte al tia evidenta miraklo, tio tute ne plu ĝenus. {{{1}}} Haleluja! -- PEJNO Simono Diskuto  15:50, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
Nu, mi, male al iuj aliaj tie ĉi, ne havas konflikton kun PT, do mi ankaŭ ne bezonas trovi interkonsenton kun li (tute flanke de tio, via diskutero miaopinie estas persona atako). Tamen mi pensis, ke tie ĉi origine temis pri Crosstor kaj Narvalo, ne pri Petr Tomasovsky. darkweasel94 (diskuto) 19:26, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
PS: Kiun loknomon kie uzi, estas demando ne solvenda per forbaro de iu ajn, sed per diskutado. Plene reverki iun artikolon (eble surbaze de ajnalingva alia Vikipedio) ne estas nepre malbona afero, se tio plibonigas ĝin; ja ankaŭ de la origina versio de metroo de Vieno ne plu restas multo post mia redaktado. Ankaŭ tio estas solvenda per diskutado, kaj ideale la tiel verkita artikolo entenu la avantaĝojn de ambaŭ "versioj". Jen nur tre ĝeneralaj komentoj pri tio, pri kio ŝajnas temi tie ĉi. darkweasel94 (diskuto) 19:32, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
  Kiu diskutero estu persona atako? Kaj kontraŭ kiu? Kaj vere estas tiel, kiel vi priskribas. Oni kombinu la disponeblajn informaĵojn el iuj apartaj fontoj, oni ne skribu du apartajn artikolojn samtemajn. -- PEJNO Simono Diskuto  08:13, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi celas la eldiraĵon, ke kun iu neniam eblas trovi interkonsenton; ĉu tio veras, mi ne scias, sed mi opinias, ke tio ja estas persona atako. darkweasel94 (diskuto) 08:24, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
  Parolas veraĵon iu dufoje forbarita de redaktado. Fakte estas nun du artikoloj:
 I. Artikola preĝejo 
 II. Artikolaj lokoj 
kio vere ne havas multe da senco. Aldone, mi tre dubas, ke, eksterregione, iu komprenos, kaj eĉ malpli priserĉos, Artikolan ion ajn. Jam Preĝejo artikola estus pli bone ol Artikola preĝejo. -- PEJNO Simono Diskuto  08:34, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
DidiW kompromise sugestis tiun formon: tiama Pozsony nuntempa Bratislavo aŭ simile, kiun mi ofte uzas nuntempe. Fine mi dankas tiujn voĉojn, kiuj apogas nian Vikipedion kaj ne la Hungaran Vikipedion.--Crosstor (diskuto) 07:35, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
Se vi pensas tion, ke alia titolo estus pli bona, tiam alinomadu! La temo apartenas nur al Hungario (parlamenta decido), tial "eksterregione" ne okazis tio, tial eksterregionuloj ne komprenas tute ĝin.--Crosstor (diskuto) 09:09, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
  Oni pripensu la titolon ankoraŭ iomete. Mi ne kvazaŭ jam aŭtomate ĉiam pravas. -- PEJNO Simono Diskuto  09:58, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ne scias pli bonan titolon.--Crosstor (diskuto) 10:43, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Kion subtenas Crosstor[redakti fonton]

  • Estas interese ke temas pri konflikto de du hungaroj pri hungara temo. Crosstor jam estis (se mi bone memoras) plurfoje avertita far Narvalo pri troa hungarigado de la Esperanta Vikipedio.
  • La afero jam estis (denove ĝissange) traktata en Diskutejo. Tiam temis pri la artikolo János Rimay, kiu uzis hungarajn loknomojn (prezentante ilin kiel historiaj). Diskutante oni decidis preferi prioritatvicon Esperanta > loklingva > historia loklingva > alilingva > historia alilingva kaj pli/malpli lasi ioman liberon al aŭtoro ĉu uzi nur la plej eblan preferatan version aŭ krom tiu mencii ankaŭ alian, en iu vico. La artikolo sekve estis korektita laŭ la decido kaj laŭ la volo de Crosstor. Post ioma tempo Crosstor denove fuŝigis la artikolon - kontraŭante ne nur komunuman decidon sed ankaŭ siajn ĝistiamajn eldirojn... Pripensante aktivadon de Crosstor mi bedaŭras ke korektado de tia agado daŭros sufiĉe longe kaj formanĝos multan tempon...
  • Evidente, por Crosstor estas pli grave subteni (ĉu la Malnovan?) Hungarion ol Vikipedion! En eo wiki ni havas unikan eblon verki tre neŭtralajn kaj diversvidpunktajn artikolojn; malfeliĉe homoj kiel Crosstor tion malebligas. --KuboF (diskuto) 11:43, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
Ni ne prizorgas la ortografion de loknomoj kiam temas pri antaŭa nomo de loko skribita en malnova ortografio (tamen ni devas indiki la nunan nomon) !
Pri la hungarigado de Vikipedio, jen problemo kiun li faras. Li ne bezonas meti noton pri la ĝusta ortografio de nomoj.
Eble la forbaro alvenos (sen diri ke li estos forbarita iam) se li ne ŝanĝas sian konduton. Do kara Crosstor, mi invitas vin prizorgi la hungaran ortografion ĉe la Hungara Vikipedio kaj Hungarigi la Hungaran Vikipedion. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:00, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Ne plu valida baloto[redakti fonton]

  Tiuj ĉi tutaj pseŭdojuraj infanaĵoj ne plu estas elteneblaj.

 1. La forbarado estas la plej alta puno aljuĝebla. Ĉar oni ne precizigis la gradon de forbarado, mi supozas, ke temas pri totala forbarado. Estas hontinde, ke administranto proponas tion sen precizo. 
 2. La de Narvalo donita kialo por la forbarado de Crosstor estis daŭra insultado kontraŭ Narvalo. La insultojn mi persone ne povis trovi. 
 3. Oni forbaras normalokaze nur post averto pro ripeta vandalismo, ne pro insulto kontraŭ iu administranto, eĉ malpli, se oni havas problemon entute ekkoni la insulton. 
 4. Punlongo de unu monato estas vere nekutime longa. Tia puno estas plene eksterproporcia al la riproĉo artikulaciita fare de Narvalo. 
 5. Nun venas KuboF kaj volas forbari pro alia kialo. Tiu kialo tamen ne estas temo de tiu ĉi baloto. Ĉar Narvalo ne enlistigis ĝin, jam de la komenco, oni devus por tio okazigi apartan baloton. Aldone KuboF postulas alian punlongon, kiun li preferus kamufli kiel lecionon. 

Mi vere demandas min, kie mi troviĝas tie ĉi.

 a) Ĉu inter normalaj inteligentaj plenkreskuloj kun minimuma sperto pri reguloj kaj leĝoj en civilizita socio? 
 b) Ĉu en infanĝardeno, kie vartistino devas senĉese zorĝi pri la iradoj de la etuloj al la necesejo? 
 c) Ĉu en frenezulejo, kie ĉiuj kvazaŭ konkure frenezas? 

Mi tre esperas, ke temas pri respondo a). Do eble la altestimatoj ĉirkaŭ mi notu, oni ne povas komenci baloton kaj tiam, ie meze, post kiam iuj jam poris kaj kontraŭis, subite ŝanĝi la akuzon, pro kiu oni entute starigis la baloton.

Sed ĝuste tio nun okazis. Do la tuta baloto iĝas nur speco de farso. Fakte ĝi tute ne plu iel ajn validas.

Mi ripetas. Ni balotas pro akuzo pri daŭra insultado de Narvalo. Ĉio alia neniel ajn rolas. Se tio estus iel ajn alia, oni devus esti menciinta ĝin jam antaŭ la komenco de la baloto.

Aŭ ĉu iuj tie ĉi serioze opinias, ke ni balotu forbari Crosstoron, ne pro iuj faktaj antaŭe nomitaj kaj pruve prezentitaj misagoj de tiu, ne, ni simple balotu pri la forbaro de Vikipediisto, ĉar, tute hazarde, iu A, iu B, iu C kaj iu D simple ne ŝatas Crosstoron? -- PEJNO Simono Diskuto  14:14, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi konsentas kun vi. darkweasel94 (diskuto) 14:25, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
Forbaro estas peza ilo kontraŭ fuŝuloj. Alikaze la vikipedia vojo estas interdiskutado ĝis atingo de interkonsento. Mi tian vojon sugestas al nun interkonfliktantaj uzantoj. Bonfartu ! --Arno Lagrange @ 15:05, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
Simono forgesis mencii la plej probablan alternativon en sia kie-mi-troviĝas-listo: Temas pri ia Esperantuja IdoloGranda Frato aŭ alia spektaklo de la furora ĝenro realviva televido. Tiu, kiu restos la lasta ne-forpelito, povos grimpi sur la grandan postkonkursan ruboamason kaj tie svingi la flagon. Ni devos pli kaj pli informi pri ĉi tiu dramo ankaŭ eksterulojn kaj verkadi en la Esperanta gazetaro raportojn pri la ĝisdata situacio. --Surfo (diskuto) 16:42, 15 Aŭg. 2012 (UTC)
  Estas kreskante malfacile trovi ankoraŭ ne-drastajn vortojn por priskribi ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  19:08, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Nova insulto[redakti fonton]

Li denove insultas min, jen: Mi ne invitas tiun, kiu tiel opinias, ke artikolo estas tiel forrabebla, ke la origina redakto estas barita kaj el la origina redakto restis nenio. Tiu ĉi estas jam malsana, pri kio forrabo temas????Narvalo (diskuto) 10:30, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Forpreno de la administrantaj rajtoj de Petr[redakti fonton]

Ekde pluraj tagoj, ni ne plu faras debaton sur la maladministrantigo de Petr. Ĉu ni finu nun la baloton ? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:00, 16 Aŭg. 2012 (UTC)

 Mi kredas, ke estas iu regulo, ke baloto daŭru du semajnojn. Mi ekis la debaton je la 10a de aŭgusto. Aparte de tio, mi persone kredas ĉion jam dirita, praktike jam la duan fojon. Sed iel mi supozas, ke ĉiuj atendas kiel Arno ĉi-foje voĉdonos, se entute. Aldone, iuj ne volas diri aŭ fari ion, pro la danĝero, kaj, iu alia iuj simple ne volas penigi sin okupiĝi pri la tutaj detaloj. Ankaŭ en normala politika vivo en demokratioj la plejmulto plej ofte tute ne iras voĉdoni kaj preferas nur hejme grumbli. -- PEJNO Simono Diskuto  20:30, 16 Aŭg. 2012 (UTC)
Do ni forprenu la administrantajn rajtojn de Petr je la 24-a de aŭgusto, ĉu ? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:36, 16 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi ne konas la precizan procedon, sed Arno scias kion fari. Kaj supozeble jes, la 24an. -- PEJNO Simono Diskuto  20:59, 16 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton, Pejno kaj Ĉiuĵaŭde. Kvankam Arno, Alaŭdo kaj mi estas burokratoj, ni ne povos forpreni la rajton de Petr. Tion devos fari stevardo. Ĉar nia vikipedio ne havas stevardon, ni devos peti tion ĉe Meta. --Tlustulimu (diskuto) 09:26, 17 Aŭg. 2012 (UTC)

Stranga voĉdono[redakti fonton]

 Mi atentigas, ke ĉe la baloto pri la maladministrantigo de PT, temas pri lia maladministrantigo, ne pri lia forbaro. Des pli malmulte mi komprenas specifan voĉdonon tie.

Forigo
Al la baloto

-- PEJNO Simono Diskuto  10:01, 20 Aŭg. 2012 (UTC)


Rezultoj de la baloto Kontraŭ 1 Por 8


HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 10:52, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Arkivigo de la administrejo[redakti fonton]

La Administrejo estas ege arkivigenda. La redaktomilito estas eĉ finita kaj solvita, do ni devus arkivigi kiel ni arkivigis la aliajn sekciojn. Eĉ baldaŭ ni devos arkivigi la aŭgustajn diskuterojn de la tuta Diskutejo! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:50, 21 Aŭg. 2012 (UTC)

 La baloto pri la maladministrantigo de PT ankoraŭ ne finiĝis. Do la misuzoj videblaj tie ĉi estas ĉiuj ankoraŭ aktualaj. Pro tio mi ne enarkivigas. La redaktoaferon mi jam metis en Rulfenestron. -- PEJNO Simono Diskuto  18:24, 21 Aŭg. 2012 (UTC)

Baloto: Aldono de regulo pri titoloj de artikoloj[redakti fonton]

Saluton, ni petas aldoni la sekvantan regulon:

Citaĵo
 La titoloj de artikoloj devas esti esperantlingve, se ili estas tradukeblaj, krom:
  • la loknomoj (estas sendevige esperantigi la loknomojn)
  • la nomoj de personoj kaj
  • la alilingvaj esprimoj 

Tiel, ni povas krei la projekton Esperantigo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:11, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Nun, voĉdonu!


Poranoj[redakti fonton]

Kontraŭanoj[redakti fonton]

Komentoj[redakti fonton]

 Ŝajnas al mi, ke tiaj reguloj jam delonge ekzistas. Ekz.

Do mi ne vere komprenas, kio rilate tion estas pribalotinda. -- PEJNO Simono Diskuto  05:56, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

  • Mi opinias simile. Nur eble oni povus iom plilongigi kaj plidetaligi la paĝon, ekz. mankas tie klarigoj kiel nomi geografiaĵojn. Mi estas influita per la slovaka versio, tamen tiu estas vere longega - ni ne bezonas tiom longan. --KuboF (diskuto) 08:55, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
 Kiel nomi geografiaĵojn en Esperanto ie ajn, ne nur tie ĉi, estas nesolvebla dilemo. Specife tiam, kiam la nomo estas malfacile prononcebla ene de la Esperanta fonemaro, aŭ kiam la loka ortografio laŭ niaj reguloj ŝajnigas prononcon plene fuŝan. Aldoniĝas eĉ plia problemo, se la loko havas fakte plurajn aktualajn nomojn. Cetere mi ĵus hieraŭ trovis por la historia setlejo de la Burgundoj en nordorienta Francujo, Franche-Comté, (Libera grafujo), la belan nomon Franĉkonteo kaj preskaŭ falis el mia seĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  10:24, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Komento Komento: Mi volus aldoni "Titoloj de filmoj, libroj, revuoj, ludoj kiuj neniam estis tradukitaj al Esperanto." Do, La Mastro de l' Ringoj estas perfekte valida titolo, pro tradukita libro. Il buono, il brutto, il cattivo kaj Bronenosets Potjomkin (Kirasŝipo Potjomkin) estu titolita laŭ la lingvo de la originala verko, ĉar ili restas ne-tradukitaj. La mirinda sorĉisto de Oz estas valida titolo pri la tradukita romano, tamen The Wizard of Oz pri la filmo restu laŭ la anglalingva titolo. Le Monde, Time, kaj Pravda, kaj Kontakto taŭgas por gazetoj. Ĉu bone? -- Yekrats (diskuto) 12:52, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
do kial nia artikolo Vindozo nomiĝas tiel kaj ne Microsoft Windows? same pri Linukso -> Linux ktp. darkweasel94 (diskuto) 13:09, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Mikrosofta Vindozo estus pli bona ideo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:43, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
ne vere, ĉar ankaŭ tio tutsimple ne estas ĝia nomo. ĝia nomo estas "Microsoft Windows" aŭ nur "Windows" kaj tiel nomiĝu do nia artikolo pri ĝi. darkweasel94 (diskuto) 13:47, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi kontraŭas vian opinion. Mi memorigas vin ke ni estas la Esperanta Vikipedio, do ni parolas ESPERANTON. Tiel, ni devas esperantigi Microsoft Windows al Mikrosofta Vindozo (kaj ne Mikrosoftaj Fenestroj {{{1}}}). Do, Mikrosofta Vindozo estas tre ĝusta kaj tre bona en Esperanto! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:59, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi opinias, ke "Microsoft Windows" estu la titolo, menciante alternativan titolon "Mikrosofta Vindozo" ĵus poste. TAMEN, Linukso estas ja tradukita Esperante, do meritas ĝi Esperantan titolon. -- Yekrats (diskuto) 14:30, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Kiel partoprenanto de la projekto Esperantigado, neniam Microsoft Windows estu la ĉefa titolo! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:35, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Kial vi opinias tion? Bonvolu ekspliki. -- Yekrats (diskuto) 14:43, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
La titolo estas tute anglalingve, kaj tie ni estas la Esperantlingva Vikipedio. Do, la ĉefa titolo devas esti esperante. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:47, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Notinde: "Windows+kaj+estas" = 1.280.000 trafoj en 'Guglo'. "Vindozo+kaj+estas" = 157.000 trafoj en 'Guglo'. Ankaŭ, kial uzi titolon "Microsoft Word" kaj "Microsoft Excel" kiuj titolita kun ne-esperantaj signoj? Kio estas la konformiga regulo? -- 15:00, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

se produkto ne jam havas (oficialan!) esperantan nomon, kiel ekz. "vikipedio", elpensi iun estas originala esplorado kaj do kontraŭa al niaj reguloj. jen mia opinio. darkweasel94 (diskuto) 15:04, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Bonvolu legi la celon de la projekto Esperantigo. Ni havas multan laboron kaj ni komencas nun esperantigi la titolojn.
Kaj ne uzu Guglon por pruvi la anglan uzon. Ne ĉiuj esperantlingvaj retejoj esperantigas la nomojn, sed ĉi tie ni esperantigas tion, kaj metas alidirektilojn se necese por helpi la uzantojn.
Do, bone! Microsoft Word estos esperantigita.
Aldone, esperantigi nomon ne havante oficialan esperantan nomon ne estas inventi vorton. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:12, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Bedaŭre mi kontraŭigas la celon "Esperantigi ĉion!" Mi pensas ke tiu unumensa celo kreos ne-antaŭviditajn problemojn, ekzemple dusignifaj vortludoj en titoloj. -- Ankaŭ jen diskuto pri nomoj de artverkoj. Kore salutas Yekrats (diskuto) 15:36, 23 Aŭg. 2012 (UTC).

Projekto:Esperantigado[redakti fonton]

Mi renovigis la paĝon. Tiel ni povos partopreni al la projekto. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 12:18, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Bonvolu unuafoje legi rekomendon en la diskuta paĝo kaj ne eki esperantigon laŭ propra gusto. Projekta diskuto:Esperantigado Narvalo (diskuto) 15:35, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Ŝajnas, ke estas komenciĝanta Granda Apokalipsa Batalo. Se mi rimarkos amasajn esperantigojn de titoloj, tute arbitrajn, faritajn nur kun la celo esperantigi, mi tuj renomados ĉion kaj rekomendas similan agadon al aliaj. Tio ne signifas, ke mi principe kontraŭas esperantigitajn nomojn, sed la Esperanta Vikipedio jam tro suferis de diversaj unuformigismoj kaj amataj ĉevaletoj de fervoraj et-geniuloj. Esperanto havas variecon, tio estas eĉ unu ĝia esenca trajto, kaj ne estas tasko de iuj redaktantetoj ĉi tie diktatori pri detaloj. --Surfo 17:54, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ne volas komenci batalon. La pacon ni havas ekde du semajnoj kaj ĝi restos tiel. Se mia partopreneco en esperantigado kreos la 3-an Mondan Militon, mi forlasas tion antaŭ ol ĝi komencos. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 18:03, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Neniu volas batalon. Certe la temo estas diskutinda ankoraŭ, tamen ĝi estis diskutita antaŭe. Dankon pro ĉies entuziasmo por plibonigi Vikipedion! Kore salutas Yekrats (diskuto) 19:28, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Vindozo[redakti fonton]

 Cetere, la termino Vindozo venis de mi jam en 1995. Mi mencias tion, nur por tiuj, kiuj tie ĉi eble ne scias tion. {{{1}}} Sergio Pokrovskij transprenis la terminon en sian Komputadan Leksikonon. Interesaj estas miaj tiamaj lingvaj argumentoj por Vindozo, kiuj estas tie legeblaj. Hodiaŭ Vindozo troviĝas en Komputeko, Revo, TekVort kaj KompLeks. Do oni ne plu bezonas pridiskuti ĝin. -- PEJNO Simono Diskuto  20:47, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

atendu - ĉu vi ĵus konfesis kulpi pro unu el la plej aĉaj kaj fuŝaj aferoj de Esperanto, samranga eble nur al -i por landnomoj?! ke ĝi trovis ioman uzon, mi scias - kaj trovas bedaŭreginda. propra nomo estas propra nomo kaj estas en la lingvo, en kiu ĝi tutsimple estas. "Fenestroj", kun kiu vi tiam ŝajne komparis vian esperantigon, ja vere estus same stulta, mi konsentas. "windows-kongrueco" aŭ "windows-a kongrueco" funkcias bonege kaj mi uzas nur tion. darkweasel94 (diskuto) 21:55, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi konfesas! Cetere, kiel oni prononcu la literon W? Mi ne konas ĝin, ĉu vi? Kaj ĉu vi kutime prononcas la literon S kiel Z? Cetere, tipa misparolo fare de Germanaj Esperantistoj. Kaj ceter-cetere, kiel oni prononcu EI, CH, kaj Ö en Heinrich Böll? Ĉu vi havas iun ideon? Mi ne! Sciu, la Esperantistoj ne sukcesis elparoli eĉ nur la nomon de iu el siaj precipaj poetoj korekte. Nome la nomon de Kálmán Kalocsay. Supozeble jam saĝe antaŭvide, Samenhof ne tute senmotive rebaptis sin. Sed kredi kaj ortografie kaj prononce kapabli pri ĉiuj alfabetoj de tiu ĉi mondo, pri tio kelkaj ne hezitas. Parenteze, mi ĝuste ĉi-momente prilaboras la artikolon: Nitsolas Boj-le-aŭ, kiu tradukis Περὶ ὕψους de specifa Λογγίνος. Do konklude mi dirus, ke, se oni vere ofte bezonas specifan nomon, ne estas malbona ideo Esperantigi ĝin. Ĉiuokaze &#151; 問候,
via Саймон Пейн -- PEJNO Simono Diskuto  06:27, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
Microsoft Windows estas patentigita markonomo, tiel ĝi tiel devas aperi en leksikona titolo. Ni ne ridindigu nian projekton. Mi estas samtempe por uzo de vindozo en ĉiu alia parto de artikoloj.Narvalo (diskuto) 07:58, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Reguloj pri tuja forigado[redakti fonton]

 Principe la tuja forigo de tio kaj jeno estus utila. Tamen, kio estas Paĝo de forbarita uzanto? La paĝo, alie ol la uzanto mem, povus esti ege utila kaj valora. -- PEJNO Simono Diskuto  20:31, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Se la uzanto estas forbarita 3 monatojn, post la forbaro la ulo ne plu havos sian paĝon. Eĉ se la uzanto estas forbarita por ĉiam, kial forigi paĝon? Por misuzi siajn administrajn rajtojn? Pripensu!
Tiel, diru min ke Paĝo de forbarita uzanto estas ŝerco! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:08, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
 Oni ne skribas uzanto-paĝo, oni skribas paĝo. Do iu ajn paĝo, kiun la uzanto iam kreis. -- PEJNO Simono Diskuto  21:12, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Precize Pejno, iu ajn paĝo kiun uzanto kreis. Tio ĉi celas precipe portempe forbaritajn uzantojn, kiuj tamen ne volas dum tiu forbar-periodo ne "labori" ĉi tie. Kutime oni estas forbarita pro iu bona kialo (ekz. vandalado) sed se oni havas pliajn kontojn, oni povas per alia konto denove vandali... (ekzemple ankaŭ robotoj havas apartan konton) Do la komunumo havus en manoj ilon por tuja forigo de tiaj paĝoj kio sekve (espereble) iom malkuraĝigus vandalojn pri redaktado dum forbartempo. --KuboF (diskuto) 21:25, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Hmm, antaŭe mi vin ne bone komprenis, Pejno. Fakte denove mi estis insirita far la slovaka kaj la ĉeĥa vikipedioj. Mi tion komprenas (kaj provis tiel skribi) ke temas pri paĝo (do ne nur artikolo, sed ankaŭ Vikipedio:paĝo, Helpo:paĝo, ...) kiun kries forbarita uzanto (kompreneble per alia konto aŭ kiel IP) dum li estis forbarita. --KuboF (diskuto) 21:59, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi vidas neniun rilaton kun uzanta paĝo kaj vandalismo. Nu! Kia malbona ideo! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:28, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Estas sensenca diskuti pri tio, se estas ebleco nuligi artikolon tiel, ke nur la titolo restas. Pli frue mia artikolo suferis ĝin. Poste la nuliganto forbaris min de mia artikolo, spite mian proteston. Mia artikolo kelkfoje traredaktita ne estis reklamo, sensencaĵo, spamo, sed havis kategorion, bildon, tekston (ebla riparendan) kaj lingvajn ligojn. La nuliganto facile estus povinta redakti apartan artikolon, ja ankaŭ nun estas 2 apartaj artikoloj (ĉar mi poste redaktis denovan). Evidente celo de la nuliganto estis plena forpreno de mia artikolo. Jen estas ebleco pri tuja forigado, pri kio ne temas la supre diskuto. tion faris nur unusola administranto. Aliaj foje trovas erarojn, sed ne forigas la tutan tekston. --Crosstor (diskuto) 10:43, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Kara Crosstor, tiu via kazo estas kazo pri eksigita (eksigota) administranto - tio espereble sufiĉe klarigas taŭgnivelon de tiu ago... Kaj cetere "forigo" signifas ion alian ol "plena reverko"...
  • Ĉiuĵaŭde: Se vi kontraŭas la punkton kaj mi ne kapablas ĝin pli bone klarigi mi ĝin trastrekas. Espereble iu administranto esprimos sian opinion, ili ja havas pli multajn spertojn. --KuboF (diskuto) 13:42, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
 Tio estas ludo kun la vortoj. En mia vidpunkto estas la sama forigo kaj plena reverko. Se mi redaktis abc, poste iu forigis ĝin, fakte tio estas forigo. En alia kazo oni plene reverkas ĝin kaj mi legas nur defgh, tio estas plena forigo, sed en ambaŭ kazoj mi teksto plene malaperis. Tio tute ne interesas min, ke administranto estas eksigita, min interesas tio, ke tio ne plu okazu! Cetere tiu adm. estas la historia fenikso-birdo, kiu tuj post tuŝo de tero ekimpetas. Vere aliaj administrantoj estas honestaj kaj ili eĉ dum sonĝo ne faras tion, tamen oni kreu regulon pri tio. --Crosstor (diskuto) 15:00, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
 Sed pri reverko ne temas nun ĉi-fadene. Temas pri specifa regulo pri ebla tuja forigo. Ne estas vere praktike ĉiam devi okazigi baloton kaj atendi du semajnojn ĝis la petita forigo rajtas esti efektivigata. -- PEJNO Simono Diskuto  21:52, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Oni proponis forigi la punktoj Misinforma aŭ ofenda enhavo (Ĝeneralaĵoj 9) kaj Paĝo far forbarita uzanto (Ĝeneralaĵoj 11). Mi iom pliklarigis ties signifon, bv. konsulti nun kaj pli diskuti. --KuboF (diskuto) 13:16, 7 Sep. 2012 (UTC)

Forpreno de la administrantaj rajtoj de Petr[redakti fonton]

Nur memorigo por atentigi ke morgaŭ (24-a de aŭgusto) finiĝos la debato pri la eksadministrantigo de Petr. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:52, 23 Aŭg. 2012 (UTC)


Rezultoj de la baloto Kontraŭ 1 Por 8


HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 10:50, 24 Aŭg. 2012 (UTC)


 Do kiu nun okupiĝos pri lia maladministrantigo? Ĉu vi Tlustulimu? Laŭŝajne, oni devas peti pri tio al stevardo. -- PEJNO Simono Diskuto  12:24, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno. Arno jam petis la forigon de la statuso ĉe Meta, nome en ĉi tiu paĝo. Do, ni nur devos iom atendi. --Tlustulimu (diskuto) 12:43, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
Sen insulti lin, mi bonfaris korekti la lingvaĵon kaj aldoni kelkajn aĵojn en la peto. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:26, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

 Kaj mi poste skribis ion en la Angla. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  21:41, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

La rezulto ne estas kialo por ĝojo![redakti fonton]

Malgraŭ la fakto, ke ankaŭ mi voĉdonis por la fropreno de la administraj rajtoj de Petr, la sukceo de la baloto, ne nestas kialo por ĝojo sed estas tre trista momento en la historio de nia Vikipedio. Ni devis sankcii nian plej fervoran kunlaboranton, tio ja ne povas estis afero por festi! Estas tre bedaŭrinda afero kaj en neniu momento afero pro ĝoji! Grava instruo: Administranto, devas neniam uzi siajn administrajn rajtojn por personaj celoj! Samtempe estu klara ke gantopupado ne estas kavalira delikto! DidiWeidmann (diskuto) 14:20, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

el Uzanto-Diskuto:Pejno_Simono#Eksadministrantiga_peto_de_Petr_.C4.89e_Meta
Citaĵo
 [...] Koncerne min, mi ne ĝojas pri la okazaĵo. Mi emas funebri ke ni perdis ege laboreman kunlaborinton. Perdinte la administrajn rajtojn, li tutcerte rezignos kontribui. Ja Petro faris malĝustajn agojn kaj li plurfoje malpravis, kaj evidente li malfacile interrilatas kun homoj, sed mi neniam ĝojas kiam iu ano de nia malforta komunumo estas eksigita -eĉ se li ne estas formale eksigita, la rezulto estas la sama-. Henriko mi ne povas kunĝoji kun vi ke ni nun malhavos la vikipediiston kiu kvante kaj kvalite plej kontribuis al la projekto de dek jaroj (Mi ne enkalkulas Zetey kaj Didi kiu havas rekordajn nombrojn da redaktoj, sed tiuj du havas tian redaktoteĥnikon ke ili redaktas 20-foje artikolon por aldoni 200 bajtojn.) La kontribuoj de Petro estis zorgaj, enciklopediaj, kaj kvankam ne tiom lerta kun ŝablonoj kiel Simono, li konsiderinde evoluigis tre utilajn ŝablonojn. --Arno Lagrange @ 13:18, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ĝojas ke Petr perdis siajn rajtojn ĉar li misuzis ilin, sed mi pravas kun vi ke la malapero de Petr ne estas tre ĝoja kaj estas perdo en nia komunumo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:31, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Fakte mi samopinias kun Arno, ke la perdo de Petr estas tragika afero, mi esperas, tamen, ke ni ne perdu lin, li estas bona kontribuanto, sed li ne havas la kvalitojn necesajn por administranto. Do la afero absolute ne ĝojigas sed tristigas min! DidiWeidmann (diskuto) 14:00, 25 Aŭg. 2012 (UTC) 
Specialaĵo:Kontribuoj/ZuazuaSpecialaĵo:Kontribuoj/JujijoSpecialaĵo:Kontribuoj/KerioSpecialaĵo:Kontribuoj/Petr Tomasovsky
DidiWeidmann 101 083
Petr Tomasovsky 71 972
Kerio 9 171
Jujijo 3 721
Zuazua 7 194
SUME (PT kaj gantpupoj) 92 058

Laŭ Listo de uzantoj laŭ redaktonombro, kun 92 058 kontribuoj Petro fakte estas la dua uzanto kun la plej alta nombro da redaktoj,

Didi Weidmann havante la unuan lokon, sed kiel jam dirite ie alie Didi redaktas tiamaniere ke li ofte redaktas 20-fojojn por aldoni nur malmultan enhavon, do lia alta redaktonombro spegulas ankaŭ tiun personan apartan redaktosintenon.

Kaj la meritoj de Petro ne estas nur konstateblaj laŭkvante: lia kontribuado estas diversa (li ne nur aldonis artikolojn pri ĉeĥaj vilaĝoj kiel Simono karikature asertas), li ekzemple zorge kreis multajn portalojn (Homoj, Dua Mondmilito, Hinduismo, Ĉeĥio, Slovakio, Kaŭkazio, Hinduismo, Zoologio, ktp), li konsiderinde evoluigis {{Geokesto}} (kun aro da subŝablonoj). Mi ne ĉi tie listigos ĉiujn meritojn de Petro sed pro la okazaĵoj ekpripensas ke kreinda estus vikipedia "panteono", kie ni prezentus la plej meritajn kontribuintojn kun skiza prezento de ties plej signifoplenaj kontribuoj. Ĉi tia panteono rolus kiel la aŭtorpaĝo de tiaj verkoj kiaj vortaroj kaj enciklopedioj. Iuj uzantoj listigas siajn kontribuojn en sia persona paĝo ĉiu laŭ propra maniero. En la vikipedia panteono (Vikipedio:Aŭtoroj) ĉiu kontribuinto estus prezentita en simila formo (1-linia biografia informo, fakoj, listo da plej gravaj kontribuoj). --Arno Lagrange @ 07:05, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Kie estas Petr?[redakti fonton]

Ĉu ni perdis Petr? Li ne plu redaktas ekde la 11-a de aŭgusto. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:52, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

 Gantpupe. -- PEJNO Simono Diskuto  05:38, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
Kiu estas sia gantpupo (Kubo?)? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 10:37, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
Saluton. Mi nur scias pri du gantpupoj de Petr, nome Kerio kaj Jujijo. Ambaŭ gantpupoj lastfoje redaktis en 2010. Do, li jam ekde tiam ne plu aktivis sub ĉi tiuj nomoj.
@Henriko. Vi malĝuste uzis la refleksivan pronomon sia. Do via demando devas ĝuste esti Kiu estas lia gantpupo (Kubo)? Mi supozas, ke la franca lingvo malhelpas al vi distingi ĝuste, ĉu ne? Sed bonvolu ne estu malgaja pro tio. Vi ne estas la sola esperantisto, kiu havas problemon pri la ĝusta uzado de sia. Tio sufiĉe ofte okazas al homoj kun latinida denaska lingvo. Sed eĉ germanoj, angloj kaj nederlandanoj povas havi problemojn pro tio, sed parte aliajn. Bedaŭrinde mi ne scias, kiel mi povus bone klarigi al vi la ĝustan uzadon, ĉar mia denaska lingvo estas alia ol via, nome la germana. --Tlustulimu (diskuto) 10:54, 24 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĉar la pretendo, ke KuboF estus gantopupo de Petr estas grava akuzo, estas grava, ke KuboF estu informita, kaj havu la eblecon respondi. Mi tial metis ĉi-rilatan rektan demandon al la paĝo de KuboF, esperante, ke ni ricevu honestan respondon! Se iu havas pruvojn pri tia identeco, bonvolu ilin montri tie-ĉi, se iu povas aliflanke atesti, ke tiu akuzo estas senbaza, bonvolu ankaŭ tion klarigi tie-ĉi! Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:02, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉar kontribui per gantpupo tute ne estas malpermesite, aserti aŭ supozi ke iu uzantonomo estas gantpupo de iu konata uzanto, ne estas akuzo sed suspekto. - Kio estas malpermesite estas ekzemple voĉdoni plurfoje per kaŝnomoj - Cetere mi liveros al vi mian opinion: KuboF ne estas Petro, kaj por tio mi havas plurajn argumentojn

  1. KuboF estas slovako, Petro ĉeĥo (!!!!)
  2. en siaj lingvoscioj KuboF mencias sk eo-3 cs-3 en-2 de-0 kaj Petro menciis : cs sk-4 eo-4 ru-3 pl-2 bg-1 (ja malsimile, ĉu ne ? )
  3. Petro voĉdonis kontraŭ sia maladministrantigo kaj KuboF voĉdonis por lia maladm-igo

Kiu plu povas kredi ke KuboF estas gantpupo de Petro ? Ĉu ne sufiĉe konvinke ? --Arno Lagrange @ 14:15, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

 Antaŭ ol plene forlasi tiun temon, ĉar ĉefprotagonisto almenaŭ uzulnome ne plu estas inter ni kaj definitive maladministrantiĝis, mi eble iomete relativigu viajn ĵusajn eldirojn. Laŭ mi jen iomete naivaj argumentoj viaflankaj. Mi nun registros por vi novan uzulon. Li havos alian IP-on kaj nomiĝos Humpty Dumpty. Li loĝos en Aŭstrujo, estos denaska Germanlingvulo, parolos la Anglan nur tre malbone, kaj iomete la Rusan. Aldone por vere finkonvinki vin, Humpty Dumpty forte oponos iun tezon de Pejno Simono kaj postulos, ke oni tuj forigu tiun idioton de la tuta sistemo pro liaj herezaj opinioj pri linifidelaj Esperantistoj. Ĉu vi vere kredos, ke nun estos iel ajn pruvite, ke temas rilate al Humpty Dumpty kaj Pejno Simono pri du apartaj personoj? Pruvita estos nenio ajn. Vi fakte tute ne scios, kiu estos Humpty Dumpty. Povus temi pri novalveninto, pri PT, pri KuboF, pri mia najbaro, pri iu mia filo, pri mia edzino, pri mi mem. Do ne havas iun ajn sencon prezenti pseudopruvojn kiel pruvojn. La sola afero, kion vi vere scios, estos, ke Humpty Dumpty ne estas vi mem! Kaj eĉ tion vi nur certe scios, kondiĉe ke via ĉiutaga konsumado de bona Franca ruĝa vino troviĝas ene de la normalaj limoj. Finpunkto! Sciu, mi ĉiam diris, ke miaj suspektoj baziĝas sur statistika analizo de la tempe alternanta uzado de la du uzulnomoj kaj kelkaj tre harmoniaj agadoj. Ne pli, sed ankaŭ ne malpli. Sed simple gapi al uzantopaĝo, farita de la uzanto mem, kaj diri Vidu homoj, jen la pruvo!, tja, verdire mankas al mi iomete la konvenaj vortoj prikomenti tian kredemon mezmeze de medio, kie la gantpupoj ne nur abundas, sed kie oni eĉ bonvenigas ilin kaj propagandas ilian uzon. -- PEJNO Simono Diskuto  09:59, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
 
  1. Petro ne definitive maladminstrantiĝis, li nur duan fojon perdis la rajtojn, kaj ankaŭ estas ricevinta ilin dufoje. Sekve pri definitiveco, ĉiu konjektu laŭ propra konvinkiteco.
  2. Mi agnoskas ke mi plenkonscie naive sintenas, ĉar mi preferas ian naivecon kaj fidemon al homoj ol tro grandan sagacon kaj suspektemon
  3. Evidente vi povas dubi pri ĉiuj miaj argumentoj (ĉe la unua mi forgesis aldoni rideto-bildon: fakte estas ia humuraĵo mia, emfazi ke ĉeĥo ne estas slovako)
  4. Mi ne pretendas havi pruvojn; mi prezentas mian opinion (internan konvinkitecon) kaj argumentojn (ne pruvojn) kiuj nutras ĝin
  5. Kaj supozante ke KuboF estus gantpupo de Petro, kiel kompreni ke KuboF voĉdonis por maladministrantigo de Petro ? Se Petro mem konsentas seniĝi de tiuj rajtoj, sufiĉas ke li tion sciigu mem: neniu baloto estas bezonata. Ĉiu administranto rajtas en ĉiu momento peti ke oni senigu lin/ŝin de ties administraj rajtoj, kaj neniu pravigo estas postulata. En tiaj kazoj la peto estas tuj plenumita (tio jam okazis). Aŭ vi supozas ke Petro estas skizofrenulo, kaj kapablas roli du kontraŭajn personojn ?
  6. Povas ŝajni vere ke KuboF estas gantpupo de Petro, tamen mi ne kredas tion. Por ke mi firme kredu kie kuŝas la vero, mi bezonas pruvojn: tiaj estas nek miaj argumentoj, nek la rezultoj de via enketo. Ankaŭ la respondo de la uzantokontrolisto (Checkuser) ne estas plene konvinka nek en iu senco nek en la mala.
  7. La afero restos mistero, ĝis Marek ĵetos lumon en ĝin. (Sed ĉu Marek ne estas gantpupo de Petro? li ja ankaŭ estas ĉeho, kaj ĉi tie ĉiu ĉeĥo estas suspektito)
--Arno Lagrange @ 20:55, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Fakte mia voĉo por maladministrantigi Petron povus esti lerta kaj ruza truko de Petra gantopupo. Estis jam evidente ke li la rajtojn perdos, do kial ne plialtigi fidindecon de la gantopupo, ĉu ne?! Ho ve, terure, kontraŭantoj de Petro jam havas plian argumenton! Ve! {{{1}}}
  • Arno, vi forgesis aldoni rideton al la punkto 7 ;) --KuboF (diskuto) 10:48, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

  • Ĉar mi estas petita publike esprimi sin rilate al la demando ĉu mi estas gantopupo de Petr Tomasovsky mi faras tiel (kvanakm min tio sufiĉe ĝenas, do vi ĝoju!). Mi honeste deklaras ke mi estas alia persono ol Petr Tomasovsky. Al Ĉiuĵaŭde mi ne koleras ke li esprimis sin tiel, laŭdire li estis (estas?) influita de Pejno Simono kiu min suspektas jam pli longe. Mi lastatempe eĉ eksciis ke min suspektas ankaŭ Nomis (kiu esprimis sin uzi alian uzulan nomo - laŭ la enhavo de liaj kontribuoj mi eĉ povs precize diri kiun alian uzulan nomon li uzadas ĉi tie...). La lasta menciita eĉ faris esploron laŭ kiu (laŭ lia kompreno) statistike pruvis ke fakte mi kaj Petr estas unu la sama persono... Strange, kaj Vikipedio tenas artikolojn kies enhavo estas bazita je statistika esploro de tiu persono... Ĉiuokaze, min konas kelkaj Vikipediistoj ankaŭ ĉi tie, ekz. la administranto Blahma (kaj mi esperas ke li ne estos ankaŭ akuzita pro esti gantopupo de Petr {{{1}}}). Por fari proksiman imagon pri mia devenloko mi rekomendas trarigardi miajn fotoj en Komunejo kaj kompari datoj de ilia ekesto. Se iu ŝatus komuniki kun mi iom pli persone mi rekomendas nian IRC-kanalon kiun mi partoprenas sufiĉe ofte. Amike muzike KuboF (diskuto) 14:28, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Dankon Arno, bona divenado ;). --KuboF (diskuto) 14:28, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
La "akuzo" ke Petro povus aperi per gantpupo estas por mi des pli ŝoka ke ni voĉdonis por forpreni adm. rajtojn de Petro, ne por forbari lin -eble iuj emas konfuzi-. Li tute rajtas plu kontribuadi sub sia uzantonomo aŭ sub kaŝnomoj, laŭ lia plaĉo. Nur mi dubas ke li emos. --Arno Lagrange @ 14:41, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi dankas al KuboF, ke li publike respondis. Mi krome petis al Blahma, ke li bonvolu publike atesti, ke tiuj asertoj de KuboF pravas! Mi estas vere kontenta, se KuboF, ke estas gantopupo de Petr, tiam mi trovis tre grava, ke tiu suspekto en publiko estis klarigita! Se tia suspekto pluvivas kaŝe, tiam tio venenigas la atmosferon en nia vikipedio! La publika pruvo pri la senkulpeco de KuboF tial estas granda helpo por retrovi la pacon en nia vikipedio! Kaj mi estas certa, ke ankaŭ por KuboF publika konstato de lia senkulpeco estas pli bona ol simpla fermo de la debato pro manko da pruvoj!DidiWeidmann (diskuto) 14:50, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Pri kiu "kulpo" temas ? --Arno Lagrange @ 14:57, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Fakte ne temas, sed "temus"! Por klareco: Mi persone ne havis opinion pri la akuzo kontraŭ KuboF, ĉar mi ne havas eblecon juĝi ĝian pravecon aŭ malpravecon. Mi tial deziris koni la veron, ĉar la pluekzisto de tia akzuo estas veneno por nia komunumo! (Se la akuzo estus prava, tiam la fakto, ke KuboF kaj PetrT voĉdonis en sama balato - sendepende ĉu same aŭ malsame - estus kontraŭregula kaj kontraŭleĝa ago, do jen la riproĉita kulpo! Tiu kulpo nun ne estis pruvita, do la akuzo ne havas bazon. Per tiu-ĉi konstato oni nun povas fermi la debaton, kaj mi esperas, ke KuboF estas sufiĉe forta persono, ke li tian aferon povas elteni kaj plulaboros kun ni, ĉar mi ja komprenas tre bone, ke esti viktimo de malĝusta suspekto ne estas tre agrabla! Flanke de Simono kaj Ĉiujaŭde estus dece, ke ili publike distanciĝos de la suspekto. Mi memkompreneble konstatas, ke ili tion ne faris en malbona intenco, sed ĉar ili efektive havis kialon.) DidiWeidmann (diskuto) 15:29, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Pri funebrado[redakti fonton]

 Ĉar oni intertempe plurdiskuteje prikomentas la maladministrantigon de PT kaj iuj emus eĉ funebri, kaj pro tio, ke oni tute ne plu povas samtempe respondi ĉie, mi nun iomete pli publike tie ĉi reafiŝas ion, kion mi ĵus skribis al Arno. Nome li emus funebri.

 Kial ni funebru pri PT? Li mortigas sin ja mem. Aldone li ne eksadministrantiĝos pro tio, ke li ne povas pretigi iujn ŝablonojn same kiel mi. Do vi iel miksas la aferojn.

Fakte estis tiel, ke li kontrolis mian ĉiun movon tie ĉi. Se mi ŝanĝis ion ajn ie ajn, li, se iel ajn defendeble, tuj malfaris la ŝanĝon. Se mi poste mem decidis, reŝanĝi mian ŝanĝon kaj eble afiŝi la informaĵon ie alie, pli konvene, tute ne plu estis necese, PT estis jam en mia spuro kaj jam malfaris mian ŝanĝon kun iu malafabla komento en la historio. Plej ofte ene de horduono.

Aldone li baris min du fojojn de ĉiu ajn redaktado. Ĉu vi estis jam barita? Ne? Ĉu vi estis iam ajn barita plene nejuste? Same ne? Do vi simple ne povas kundiskuti.

Kulmine, li tre lerte instigis kverelojn, ofte rimede de aliaj.

Do pri kio vi entute babilas? Li misagis. Eĉ pli malbone, kiel administranto li misagis. Kaj tion li faris jam plurfoje kaj kontraŭ pluraj. Aldone neniu ajn baras lin de Vikipedio. Se li nun ne plu volas, jen lia tute persona decido. Mi ne decidis tion kaj vi ne decidis tion.

Aldone, mi ne estas certa, ke enigi la mil kaj ioman Ĉeĥan vilaĝon vere utilas. Ĉu vi? Al ni ne mankas kvanto, al ni mankas kvalito.

Kaj se mi ĉe vi hejme furzis rekte en la nazon de via edzino, vi ne dirus al ŝi, Karulino, diru nenion! Simono faras valorajn kontribuojn al Vikipedio. Se vi diros ion, li certe ofendiĝos kaj eble ĉesos kontribui! Sciu, oni ne glutu vere ĉion ajn. Fakte, mi mem jam estis atinginta mian personan limon de gluteblaĵoj.

Do ne estas iu ajn kialo por funebrado. Memmortigintojn oni kutime enterigas en plena honto kaj malhonoro ekster la limoj de la preĝeja tombejo. Tiel statas pri PT. Li mortigis sin mem kiel administranto, kaj fakte, sufiĉe strange, nun laŭŝajne aldone mortigas sin mem kiel kontribuanto. -- PEJNO Simono Diskuto  14:01, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Do ni ne troigu la aferon. Estas memkompreneble bedaurinde, se Petr decidis foriri. Ankaŭ mi bedaŭras tion. Mi memkompreneble ne malpli bedaŭras, ke li misuzis sian povon kiel administranto tiom ofte, ke oni devis maladministrantigi lin.

Sciu, la prezo, por tio, ke li tute de si mem eble ne plu decidu foriri, estis simple tro alta.

  • Pejno, mi vere ne scias multon pri la interrilato inter vi kaj Petro, mi ne estas tie ĉi tiom longe kaj tiajn aferojn mi ne observas... Tamen mi dirus, ke foriro (almenaŭ la nuna) de Petr iom rilatas al ĉasade kontraŭ li flanke de Crosstor kaj vi, kaj parte ankaŭ Ĉiuĵaŭde... --KuboF (diskuto) 16:55, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
 Kia vere strangega ideo. Iuj ĉasis Petron. Fakte, rilate min estis inverse. Li ĉasis min. Mia sola ebla defendo kaj iugrada protekto, estis renversi la situacion. Se Petr ne estus senĉese persekutinta min, mi neniam ajn atentus pri li. Pro kio entute ankaŭ? Li tute ne interesus min, ĉar lia laboro tie ĉi, nome liaj urbetoj, same neniel ajn nur unu uncon interesis min. Do ne estus iuj komunaj punktoj, pri kiuj kverelo povus estiĝi. Fakte, precipa parto de la estiĝinta problemo, almenaŭ en la plej lasta fazo, estis la senĉesa atakado de mia membiografia paĝo. Evidente, via agado, laŭ propra eldiro lupa, tre bone sukcesis eĉ akrigi la situacion. Mi komencis jam havi problemojn distingi inter viaj agadoj kaj tiuj de Petr, ĉu ne? Mi eble memorigu, ke la komenco de la problemoj okazis en Aprilo ĉi-jara okaze de la artikolo Revon havas mi, kiun Petr nepre volis alinomi. (Cetere, jen jam dum via kvara monato de ĉeesto sub via nomo CubeF tie ĉi.) Rilate Revon havas mi tio estas eble iomete problemhava, kiam oni volas diskuti (fakte ne diskuti, simple ignori mian opinion), kiel la parolado nomiĝu, kun la sola persono, kiu iam ajn tradukis tiun paroladon al Esperanto, traduko, kiu iugrade jam rete disvastiĝis. Petr en sia tipa arbitra kaj diktatoreca maniero simple silentigis min. Li misuzis ĉi-cele sian administran povon por fermi al mi la buŝon. Sed por tiuspecaj dancoj, li eble elektis la malkonvenan dancpartneron. Tja, nun li silentas. Propravole. -- PEJNO Simono Diskuto  21:12, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Afero KuboF kaj Petr[redakti fonton]

Saluton, karaj Vikipediistoj. Mi havas tre gravan mesaĝon por ĉiuj, koncerne la ŝtrumpopumadeco de Petr kaj KuboF (CubeF).

Mi jam ricevis mesaĝon de Pejno Simono julie kaj anonime, kiun mi gardis sekrete en mia komputilo. Nun, ĉar Petr ne plu estas administranto (kaj bedaŭrinde ne plu kontribuos tie ĉi), mi povas diri la mesaĝon al aliaj vikipediistoj.

Jen la enhavo:

Citaĵo
 PT kaj CubeF estas unusama persono, nome PT. Tiun mi sukcesis pruvi per komparo de la du historioj de kontribuoj. Ili alternas. PT ĉesas, kaj tuj komencas CF. CF ĉesas, kaj tuj komencas PT.

Sed mi ankoraŭ ne volas diri tion tiom rekte kaj plene nekaŝite publike.

Fakte estas tiel, ke PT kontrolas ĉiun mian movon tie ĉi. Ankaŭ ĉiujn mesaĝojn, kiujn mi afiŝas. Egale kion mi ie ajn skribas, li tuj sekvas kaj aŭ ŝanĝas aŭ forigas.

Sciu, ankaŭ PT kontrolas mian liston de kontribuoj, por vidi, kion mi skribas kaj al kiu mi skribas. Pro tio mi nun estas anonime ĉe vi. Se li ekkonas, kion mi nun asertas, li tuj baros min por protekti sin mem. Komprenite? 

Eble vi vidos tion ĉe http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto-Diskuto:%C4%88iu%C4%B5a%C5%ADde&diff=prev&oldid=4378209

Jen la kialo por pretendi ke KuboF estas Petr. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:17, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

 Mi fakte statistike studis la agadojn de PT kaj de tiama CubeF, do taghorojn, daŭrojn ktp. La statistiko tra kvar tagoj fakte tre klare suspektigis, ke jen unusama aganto, aŭ eble iuspeco samcele aganta paro aŭ skipo. Kaj la interharmonio de la agado de la du uzulaj nomoj estis iam vere frapa. Mi donu ekzemplon. Kiam ekzemple PT afiŝis stultaĵon tie ĉi en la ĉefa dikutejo, nome ŝablonon, estis CubeF, kiu forigis ĝin. Estis pluraj similaj kazoj de interagado. Ĉiam alterne oni agis. Tiun suspekton mi artikulaciis iomete nerekte ankaŭ publike, tie ĉi en la forumo. Evidente, mi principe povas nur statistike pruvi specifan verŝajnecon. Aldone, se temus pri unusama persono, aŭ pri paro de personoj, kiuj samcele agas, ne estas statistike analizeble. Jen la problemo, se homoj tie ĉi ne nomas siajn ĝustajn nomojn kaj ne iel pruvas, aŭ fakte ne eĉ povas pruvi, sian identecon. Statas iomete kiel la mesaĝo, kiun mi ĵus ie ajn alie tie ĉi legis, Mi ne kredas, ke Ĉiuĵaŭde estas dekduĵaraga. -- PEJNO Simono Diskuto  14:51, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi emas renomi la aferon "afero Simono kaj Henriko". Simono erare supozas ion surbaze de nekonvinkaj faktoj, kaj Henriko emas konsideri la supozon veraĵo. Tamen la supraj elementoj provizitaj de mi kaj de KuboF povus ruinigi tiun misbazitan supozon. --Arno Lagrange @ 14:53, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
 Kara Arno. Mi ne memoras esti prezentinta al vi la faktojn. Mi raportis al vi nur mian tiaman resumon, se mi ĝuste memoras. La vere tre konvinkaj faktoj estas en la formato Excel, iomete malkonvene prezenteblaj ekz. tie ĉi. Aldone KuboF ne klarigas, kial ĝuste li forigis la ŝablonon, kiun PT afiŝis en la Diskutejo. Aldone ni nun sciiĝas, ke KuboF fakte troviĝas en Ĉeĥujo, ne en Slovakujo. Eble li mem komplezos iomete pli detaligi sian rilaton al PT. Kaj mi tre emus plu nomi la aferon CubeF kaj PT. Jam la dum monatoj daŭranta komuna sinteno de la du uzulnomoj sufiĉas por meriti tian titolon. -- PEJNO Simono Diskuto  09:08, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
 Nu, statistiko estas statistiko, ĉu ne? Eĉ ĉe konfidintervalo de 95% kaj eble mezurata verŝajno de 98%, evidente iam kaj iam la malo de la verŝajnaĵo veros aŭ okazos. Estas ekzemple tre malverŝajne, ke mi gajnos en loterio ĉi-semajnfine. Sed tute evidente, ekzistos iuj, kiuj fakte gajnos. Tiel estas pri statistiko. Oni povos nur suspekti ion, kaj plej ofte eble veras aŭ veros. Pruvoj estas memkompreneble io alia. Fakte centelcente ne ŝancelebla pruvo estas tre malofta afero, kiel tre regule montras la konfliktantaj depozicioj de atestantoj antaŭ tribunalo. Se KuboF ne estas PT, kaj kelkaj indikoj nun vere suspektigas tion, mi des pli ĝojos. Bedaŭrinde, oni ne povas vere pruvi ion ajn tie ĉi. Se iu agas per du IP-oj, simple ne estas eble pruvi, ke temas pri unusama aganto. Aliflanke, eĉ per unusama IP, unusama krozilo, ktp, tio tute ne pruvas, ke ne temas pri du malsamaj homoj uzantaj saman komputilon. Povus esti eĉ dek homoj uzante komputilon en Interreta Kafejo. Mi persone tre forte malŝatas: uzulajn nomojn kaj gantpupojn. Tiuj kaj edukas kaj kondukas al malhonesteco. Se KuboF ne estas PT, mi memkompreneble pardonpetas esti suspektinta tion. -- PEJNO Simono Diskuto  15:24, 25 Aŭg. 2012 (UTC)


Mi honeste diras, ke mi estas dekdujaraĝa. Vi ne havas pruvojn ke mi aĝas tion, kiel mi ne havas pruvon ke vi aĝas 71 jarojn. Se uzanto deklaras ke siaj personaj rajtoj veras, kaj ke li estas serioza kunlaboranto, mi kredas ke ni povas kredi ke la uzanto ne mensogas koncerne de la vereco de liaj personaj informoj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:10, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi neniam kaj kontestis vian aĝon. Mi simple diras, ke iu iam skribis, ke li ne kredis tion. Kaj fakte estus por vi same malfacile pruvi vian aĝon kiel mi pruvi mian. Mi fakte havus pli bonan ŝancon, ĉar oni metis min en plurajn oficialajn ŝtatajn datumbankojn, kio okaze de lernejanoj supozeble malofte okazas. Evidente, se vi decidas bruligi vian lernejon, eble vi ankaŭ estos trovebla en ŝtata datumbanko. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  15:34, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi faris peton je meta:Steward_requests/Checkuser#Petr_Tomasovsky.40eo.wikipedia --Arno Lagrange @ 15:17, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Dankon Arno DidiWeidmann (diskuto) 15:35, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ŝajnas, ke ni iom post iom bezonos stevardon inter niaj vicoj. -- PEJNO Simono Diskuto  15:59, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Bonege, la stevardo eksciis ke ni similas rilate al interret-provizanto, eble ĉar ni ambaŭ loĝas en Ĉeĥio (mi pro studado) ĉu ne? Tamen mi jam 4 jarojn uzadas preskaŭ nur Linukson. Eble ni atendu respondon de Blahma por ke la komunumo estu certa... Arno, mi fakte pensas ke nune vi povis iom atendi al la reago de Blahma... --KuboF (diskuto) 17:25, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Ke iu el inter ni estus stevardo fakte estus bona, tia persono tamen devus akiri unue la fidon de ĉiuj vikimediaj komunumoj (precipe de la angla) por havi elektoŝancon. Krome devus esti persono sufiĉe disponebla. Alia ebleco~/solvo estus, ke ni sukcesus esperantigi unu el la ekzistantaj stevardoj! Amike DidiWeidmann (diskuto) 16:07, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Ne. Nur elekti administranton de nia komunuo stevardo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:18, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Ha ha, la longa diskuto ĉi tie pri tio ĉu KuboF estas kaŝnomo de Petr Tomašovský ridigis min, kiam mi ĵus malfermis ĝin! KuboF estas juna esperanto-aktivulo el Slovakio, kiun mi persone konas, li nun eĉ studas ĉe la sama universitato ĉi tie en Brno. Mi konas ankaŭ lian civitanan nomon kaj li mem aperigas ĝin en sia profilo de alia vikipedio, sed por respekti lian deziron ke li preferas uzi vikipedie la kromnomon, mi lasas je ĉiu "fervora esploristo" mem ektrovi ĝin. Cetere, se iu ajn de vi havas fortan deziron ekkoni KuboF persone, aliĝu al KAEST kaj venu partopreni en la vikipedia seminario kadre de ĝi, kiun ĵus decidis financi la Vikimedia Fondaĵo kaj kie krom mi ĝuste ankaŭ KuboF estos unu el la trejnistoj. Fakte, ĉar mi ne konas persone Petron Tomašovský, mi tamen ne povas plene aserti ke ili du ne estas la sama homo -- mi nur povas rapide diri, ke mi apenaŭ opinias ebla ke KuboF, kies vikipedian spertiĝadon mi mem parte sekvis kadre de esperantistaj aranĝoj dum kelkaj lastaj jaroj, estus kaŝe jam antaŭe dum pluraj jaroj tiom vikipedie aktiva kiel Petr Tomašovský, kaj aldone eĉ pri ĝuste tiaj temoj kiel Hlučín-regiono ktp. Kiel bona kunlaboranto, amiko mia kaj aktiva esperantisto, KuboF havas mian plenan subtenon por ke neniu malbono okazu al li aŭ lia konto pro iu konfuzo kun persono kiu eble vikipedie kabeis (mi ne sekvis la lastajn novaĵojn pri Petr Tomašovský nek fakte nun emas sekvi). Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:55, 29 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉu ni bezonas uzanto-kontroliston ?[redakti fonton]

ni ne nepre bezonas stevardon. ni povas havi uzantojn kun checkuser-rajtoj, kaj ni povas peti, ke burokratoj povu eksadministrantigi kaj eble ankaŭ eksburokratigi. simple legu ĉe meta la tiurilatajn regulojn, tiel malfacile troveblaj ili ne estas. darkweasel94 (diskuto) 16:42, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Burokratoj devas esti stevardo por fari tion! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:49, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Checkuser estas sufiĉe granda rajto kaj se iu estu tia tiam nepre estu almenaŭ du tiaj uzantoj (aktivaj) en unu vikio, neniam nur unu. Ili devas kontroli unu la alian. Ĉu nuntempe nia komunumo havas tiajn altfidindajn homojn? Ĉu eble iu el burokratoj? --KuboF (diskuto) 16:55, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi pripensis la neceson ke ni havu ene de la Esperanta Vikipedio Uzanto-kontroliston. Jen tikla demando. La rajton kontroli uzantojn estas iom danĝera, kaj lasi iun tion kontroli postulas ke ni havu tre grandan fidon al la kontrolisto. Momente mi opinias ke sufiĉas ke laŭbezone ni faru petojn al la homoj kiuj havas tiun rajton, kaj ke ni ne nepre bezonas havi tian kontroliston inter ni, ĉar tre malofta estas la bezono de tia rolo. Jen mia opinio. --Arno Lagrange @ 21:09, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Pri la supraj informoj[redakti fonton]

  • kiu mencias tion, ke unu estas ĉeĥo... studu la diferencojn inter la 2 lingvoj
  • sur la vikiaj hompaĝoj la informoj neniam estas kontrolitaj, do necertaj
  • kontrolu la lastan duonjaron, se mi bone rememoras PT ne redaktis tiam novajn artikolojn (kontrolu ankaŭ la alian, eble tie estas nur 1 nova artikolo)
  • la 2 ? vikiistoj estas tiaj, ol suno kaj stelo: redaktas unu, la alia ne, poste malaperas la unua kaj aperas la alia
  • analizu la stilojn
  • laŭ la supraj antaŭ duonjaron de Simono mi forte konjektis la identecon, nature sen pruvoj
  • dum diskutoj kun mi aŭ kun Simono komence PT diligentis, poste li malaperis kaj aperis Kubof, vidu tutan historion de membiografio Simono
  • post forrabo de mia artikolo mi diris SUFIĈAS!, poste mi estis motoro de maladminis. Mi tiel supozas, ke PT ŝatas nur regadi, kiel simpla redaktoro li jam ne laboras.
  • pri forigo de artikoloj jen anekdoto:

Iu iras al policano: oni forŝtelis mian aŭton. Post tagoj policano diras: mi havas bonan famon por vi, via aŭto estas ie, estas via tasko ektrovi ĝin

Do tio ne konsolas min, ke mia artikolo estas ie... Depost tio mia listo ne plu ruĝas kaj ne altiĝas nombro de la forigitaj dokumentoj --Crosstor (diskuto) 10:18, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Vi parolas denove pri forrabo! Centfoja ripeto de mensogo ne verigas tion. Mi petis vin jam dekfoje, sed vi ne povas pruvi forrabon de io ajn, nur plenan reverkon de via fuŝaĵo, kiu estas videbla eĉ nun ĉe artikolaj lokoj. Via fuŝtraduko estas evidenta por ĉiuj, kiuj povas legi Esperantan kaj hungaran version de la artikolo. Bedaŭrinde, vi ofete ne komprenas la temon, pri kiuj volas verki, traduki.Narvalo (diskuto) 21:51, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ne strikte analizis la stilojn, sed simple legadis komentojn de ambaŭ: ili ege diferenciĝas. Krom supozi ke Petro kapablus ludi D-ron Ĝikel kaj S-ron Kaŝita, por mi evidente Petro kaj KuboF estas du tre malsamaj homoj kun du tre malsamaj sintenoj, ekzemple en diskutoj. Jen sufiĉe por mi. --Arno Lagrange @ 21:32, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
Kiu estas Doktoro Ĝikel? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 21:35, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĝikel/Kaŝita estas Esperantigo de Jekyll/Hyde. Ĉu ni Esperantigu ĉion laŭeble aŭ ne ? --Arno Lagrange @ 21:51, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĝikel/Hajd estus pli bone, kaj ankoraŭ pli eble Ĝikelo/Hajdo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:28, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
Per "hajdo" vi perdas la signifon de Hyde kiu samsonas kiel hide = kaŝi. AL.
Ĉu ne Ĝekil???? En kiu lingvo iĝas el la angla Y la litero E?Narvalo (diskuto) 22:37, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Same kiel en la diskuto pri gantpupo en ĉi tiu diskuto montriĝas vera la Leĝo de Tonjo :-). Por respondi al Narvalo mi provis transskribi la eldiritan anglan Jekyll al io iom simila en Esperanto (do Ĝikel'). Tio eble estas kongrua al neniu regulo. Sed ĉu gravas ? --Arno Lagrange @ 23:03, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

Gravas, se ekradikiĝas iu misprononco, mistitolo, poste trovebla ĉie en la reto.Narvalo (diskuto) 05:42, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi rifuzas akuzojn de Narvalo, ĉar mi neniam volis eksigi lin, eĉ inverse li volas bari min dum monato! Tio estas granda diferenco. Fakte estas 2 artikoloj, Narvalo mem faris ligojn al ili. La unua estis la hungara, en la sekva jaro la angla. Tie estas malkongruoj, Narvalo iru al angla Vp pro tio. Mi faris baldaŭe artikolon laŭ la hungara, kiu estis kontrolita fare de iu kaj kuŝis tre longe. Poste PT redaktis laŭ la angla, dume forigis la mian. Pli frue ankaŭ mi traredaktis mian artikolon pro PT. Mi konsekvence diras tion, dume Narvalo ne konsekvence voĉdonas. Unue N. devas pruvi, ke la hungara kaj la angla samas, poste pruvu tion, ke mia artikolo estis tiel malbona, ke necesis forigi ĉion. Tio estas nekredebla, ke ĉiuj frazoj estas malbonaj.--Crosstor (diskuto) 12:26, 27 Aŭg. 2012 (UTC)

Kiel forigi gantpupon?[redakti fonton]

 Kiel mi povas forigi mian gantpupon Uzanto:Nomis? Ĉu sufiĉos meti Uzanto:Nomis en la liston de forigendaj dosieroj? Mi uzis la uzulnomon por du mesaĝoj. Kio pri tiuj? -- PEJNO Simono Diskuto  15:55, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

forigi konton estas normale tute ne eble. darkweasel94 (diskuto) 16:04, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Ne eblas. Vi povas nur fari alidirektilon ĉe la uzanta paĝo al via uzanta paĝo kaj estonte ne uzi ĝin, respektive metu sur la koncerna uzantopaĝon vian korektan nomon indikante la kialon de la kontokreado.DidiWeidmann (diskuto) 16:20, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Se vi vere volas vi povas ankaŭ peti forbaron de la uzanto. Tiel klaros ke vi ne misuzas ĝin. Simile peti protekton de ties uznato-paĝo kaj diskuto. En estontaj versioj de MediaWiki oni ŝajne planas eblon kunigi du uzantoj. --KuboF (diskuto) 17:06, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
Eblo kunigi du uzantojn (fare de administrantoj) estus nature bone solvo. Ĝis tiam ja sufiĉas, ke la komunumo bone vidu la faktojn. Gantopupado ja nur tiam estas problemo, kiam ĝi estas uzata kun la celo trompi la komunumon, do ekzemple estus tute ne tolerebla, kiam unu sama persono partoprenas kun du personecoj en sama diskuto. Cetere mi permesis al mi alinomi la artikolon Vikipedio:ŝtrumpopupo al Vikipedio:gantopupo por havi en la titolo la PIV-an vorton. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:59, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Gantpupo aŭ gantopupo[redakti fonton]

Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Gantpupo aŭ gantopupo

Malavantaĝoj kaj avantaĝoj de la kvarparta diskutejo[redakti fonton]

Karaj post iomete da tempo en praktika uzado mi opinias, ke ~mie esmus foje reflekti pri la novspeca divido de la diskutejo en kvar partojn: Mi konstatas, ke unuflanke tio havas la avantaĝon ke la unuopaj kvar diskutejoj estas iomete pli superrigardeblaj (do precipe grafike pli bonaspektas), aliflanke mi vidas grandan malavantaĝon en tio, ke nun ĉiu el la kvar diskutejo akiras nur ankoraŭ kvaronon de la atento, de jam malgranda kundiskutantaro (tio estas malbone por la demokratieco de la diskutoj)! Ĉu ne ekzistus alia maniero por havi kaj bonan superrigardon kaj samtempe plenan partoprenon! Ankaŭ ekzistas diksutokontribuoj kiuj ja fakte apartenas al pluraj el la kvar temoj. Do kaj estas teknikaj kaj lingvaj aŭ kaj administraj kaj teknikaj ... Kien nun meti? Ĉu en du aŭ tri aŭ eĉ en ĉiujn kvar rubrikojn? Mi ne scias ĉu teknike realigebla, sed se jes, tio povus esti solvo: Nome, ke per malfermo de nova diskutero oni aŭtomate kreas novan subpaĝon. La titoloj kaj ĉiuj subtitoloj sur tiu paĝo tamen aperu aŭtomate en la enhavotabelo de la diskutopaĝo. Tiel sur la diskutopaĝo aperas la plena enhavotabelo sen la unuopaj kontribuoj. Ĉu tio povas estis solvo? Kaj se jes, ĉu iu havas teknikajn kapablojn por funkciigi tion? Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:28, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

 Sciate, la nova diskutejo ne estis mia ideo kaj same ne estas mia kodaĵo. Mi simple realigis ĝin baze de la kodaĵo, kiun KuboF jam enmetis kaj eltestis baze de la Slovaka Vikipedio. Tamen, mi jam antaŭ ol eklabori iomete pripensis pri la konvena nombro da rubrikoj. Iuj volis ok aŭ eĉ pli. Mi decidis tri &#151; Diversejo, Lingvejo, Teknikejo. Nu, hodiaŭ ni havas kvaran &#151; Administrejo. Sed ankaŭ kvar ŝajnas al mi esti sufiĉe bona kompromiso inter disereco kaj kunmergeco. Ĉiu ajn enrubrikado ĉiam kaŭzos dilemon ĉe kelkaj temoj. Ju pli da rubrikoj, des pli da dilemoj. Tio estas neevitebla. (Cetere, iam kaj iam mi transŝovas ion el unua rubriko en la alian.) Mi ne vere kredas, ke la malgranda nombro da kundiskutantoj iel ajn rilatas al la nuna strukturo de la Diskutejo. Estas aliaj kialoj. Ekzemple, eble mi tro multe skribas tie ĉi. Aŭ eble ni estas nur malmultaj. Aŭ multaj simple preferas nur legi. Aŭ aliaj preferas fari ion pli produkteman. Aŭ aliaj emas eviti la kverelojn de la antaŭaj monatoj. Aŭ ni simple nun havas someron. Meti la kompletan Diskutejan enhavon tabele en la kvar Diskutejajn subpaĝojn estas unuavide ne eble laŭ la nuna sistemo. Pripensu, la ebloj de la Vikia lingvo estas tre limigataj. Ke tio, kion ni nun havas, entute eblas, estas jam sensacio. Cetere, bona ideo estas teni du fenestrojn de la krozilo malfermitaj. Unua por ĉiam montri la kompletan enhavon, dua por la redaktado en la subpaĝoj, do en la rubrikoj. -- PEJNO Simono Diskuto  21:43, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Mi ĉirilate preskaŭ samopinias kun Pejno. Mi aldonas ke kvankam tie ĉi ne diskutas multaj homoj ni havas multegajn kontribuojn! Ekzemple hieraŭ estis en Administrejo aldonitaj 30 KB da teksto, kio samlongas kiel sufiĉe ampleksa artikolo!! Tamen tiaj kverelperiodoj estas iom ekstremaj. Ni arkivigas Diskutejon unufoje monate ĉar eĉ dividita en kvar partojn tiam estas malbone superrigardebla, terure... Eble ni lernu pli ŝpareme diskuti, eble ni akrivigu pli ofe, eble...
  • Didi, mi pensas ke via postulo pri plena partopreno estas nerealigebla. Kelkaj homoj tie ĉi esprimis sin ke ili ne interesiĝas pri ŝablonoj kaj nur trasaltas ilin, mi simile faras pri lingvejo kiun mi eĉ ne atentas. Mi pensas ke oni ĉiam diskutos nur pri aferoj, pri kiuj oni interesiĝas. --KuboF (diskuto) 08:12, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
 Kaj ĝuste tiuj pripensoj estigis la pramotivon dividi la dikutejon. Por ebligi al iuj transsalti pli komforte specifajn temojn. Fakte estis eĉ plendo de iu, kiu ne volis legi ion ajn pri ŝablonoj. Mi persone trovas tiun ĉi nunan solvon ne malbona. -- PEJNO Simono Diskuto  10:20, 26 Aŭg. 2012 (UTC)

La kazo Zetey kaj la Lupo[redakti fonton]

Mi rigardas!

 Konate, mi Pejno Simono havas membiografian paĝon tie ĉi. Kiel oni scias tion? Simple pro la fakto, ke mi kreis la paĝon uzante la uzulnomon Pejno Simono, kiu miakaze estas ankaŭ mia plumnomo. Aldone mi donas en la paĝo kaj mian plumnomon kaj mian oficialan nomon.

Nun ni pritraktu la kazon Uzanto:Zetey. Zetey donas en sia uzulpaĝo sian oficialan nomon. Aldone li kreis membiografian paĝon titolitan laŭ sia oficiala nomo Dénes Sándor. Simile kiel ĉe mi, nun estiĝas redaktomilito inter specifa Lupo kaj la aŭtoro.

Laŭ la informo, kiun Zetey liveras al ni pri si:

Citaĵo
 Li estas vikipediisto de januaro 2006. La nombro de artikoloj redaktitaj de Dénes Sándor (Zetey) superas 10 000 ĉiuj pri Transilvanio kaj precipe pri renomaj hungaraj homoj naskitaj aŭ laborintaj tie.Uzanto:Zetey 
— Zety

Aldone menciindas, ke Zetey estas Hungarlingvano, kiu naskiĝis en la jaro 1936.

Jen nun la dua kazo, kie anonimulo malantaŭ kaŝnomo incitredaktas membiografian paĝon de homo, kiu ne kaŝas sin.

Tio simple ne povu tiel plu daŭri. Kaŝpafisto, portretante sin mem kiel lupon, atakas la membiografion de Vikipediisto ne kaŝanta sin, kiu, laŭŝajne, kreis milojn kaj milojn da artikoloj. Estas menciinde, ke la tiel nomata Lupo, laŭŝajne, skribis praktike neniun ajn artikolon. Li fakte laŭ sia propra uzulpaĝo anoncas pri si:

Citaĵo
 Mi estas lupo, gardlupo de Vikipedio! Mi gardas ĝian bonan lingvan nivelon, enhavan kaj aspektan stilojn, fidindecon kaj ofte ankaŭ uzeblecon. Lastatempe mi ne kontribuas multe al artikoloj sed prefere mi prizorgas stilajn gvidilojn, helpajn paĝojn kaj ŝablonojn. Mi ŝatas amasan redaktadon, sekve ankaŭ robotojn. Mi ŝatas ŝablonojn kaj specife metaŝablonojn. 
— KuboF

La bildo de la lupo estas memkompreneble prenita rekte de ties uzulpaĝo, ne temas pri inventaĵo de mi por iel ajn misfamigi lin.

Do nun ni havas plene absurdan situacion.

Vikipediisto kun malmultaj artikoloj kaj malantaŭ kaŝnomo kritikas, mi mem inklinas eĉ diri atakas, la membiografion de homo publike montranta sian oficialan nomon.

Rilate la Lupon, kaj eble rilate iujn liajn gantpupojn, ni ne povas entute ekkoni, ĉu ne ankaŭ li havas tie ĉi membiografion, do ni neniam ajn povos afiŝi tie ŝablonon atentigantan pri la membiografieco de iu ajn artikolo lia (aŭ ŝia).

La atakita Zetey volas intertempe jam komplete forigi sian membiografion el la Vikipedio kaj pri tio komenciĝis, kiel ĉe mi, jam redaktomilito.

Ke tiu ĉi sama Lupo volas aldone nun starigi por ni ĉiuj iujn novajn regulojn pri tio kaj jeno, tion mi simple ne povas akcepti.

Laŭ mi estus ege pli urĝe, starigi regulojn pri kaŝnomoj kaj membiografioj. Se iu plene nekaŝe kaj publike enŝovas membiografion, kaj aliflanke se membiografioj de la multaj kaŝatoj kaj gantpupoj tie ĉi ne estas iel ajn detekteblaj, oni simple ne povas iel ajn kritiki la membiografiojn de la nekaŝatoj. Kaj ke ĉi-rilate kaŝato kritiku nekaŝaton, tio estas vere neniel ajn akceptebla.

Estas specife Vikipediistoj de la speco Lupo, kiuj tre sukcese forpelas seriozajn kontribuantojn de ĉiu ajn Vikipedia kunlaboro. Eble por iuj estas bela amuzo tie ĉi ludi iomete je Lupo. Sed tio, miaopinie, ne okazu je la kosto, ke ni perdu kontribuantojn, kiuj ĝisdate simple brave kontribuadis artikolon post artikolo.

Fakte mi ne kredas, ke ni bezonas iujn ajn, iajn ajn Lupojn inter ni. -- PEJNO Simono Diskuto  06:49, 27 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi preskaŭ konsentas kun Simono pri la supra afiŝo. Tamen ĝenerale mi konsideras utilaj gardantojn (mi kalkulas min inter ili) eĉ se ili ne estas produktantoj de enteno. Se la gardanto nur mordas kaj buĉas la kompatindajn paŝtantajn ŝafojn, tiu fariĝas rekte malutila. Mi tre bedaŭras ke per sia sinteno KuboF timigis Zetey-on, kiu estas tre aparta ege laborema kontribuanto. Zetey kontribuas (perskaŭ ?) nur pri faktoj kaj homoj rilataj al hungarlingva Transilvanio, kaj preskaŭ neniam interrilatas kun aliaj kontribuantoj[a]: mi ne jam legis ke li respondis iun ajn diskuteron. KuboF ja pravas priatenti ke nia Vikipedio ne pleniĝu de membiografioj al kiuj mankus menciindeco, tamen la atentigo okazu en malpli konfliktema etoso. Ne mordeman lupon ni bezonas sed zorgemulon atentan al ofendiĝemo de homoj kiam temas pri si.
Klarajn regulojn ni kune interkonsente starigu, kaj agu nur kongrue al tiuj reguloj. Ne ekagu unuopa lupo kiu eliĝus el sia arbaro kaj ataku bonvolajn homojn malklarvide.
Mi scias ke estas aliaj membiografioj en nia Vikipedio krom tiuj de Simono kaj de Petro (laŭ memore Didi, Televido, Marek, Camacho, ktp) Estas 58 tiaj homoj en Vikipedio:Vikipediistoj kun artikoloj( vidu ankaŭ Kategorio:Vikipediistoj kun artikoloj). --Arno Lagrange @ 10:02, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Du proponoj.
 a)  Do mi proponas, ke ni forigu la ŝablonon {{Membiografio}}. Ŝablono, kiun oni povas meti nur ĉe homoj, ne kaŝantaj sian identecon, tamen, kiun oni ne povas meti ĉe centoj da gantpupaĵoj kaj IP-aĵoj, ne havas iun ajn sencon kaj estas aldone tre maljusta. Fakte ni per ĝi kvazaŭ ridindigas ĉiujn, kiuj ne kaŝas sin. Ni diras &#151; "Ha, ha, ha &#151; vi idioto ne kaŝis vin, skribinte vian membiografion, do jen malgranda belaĵo por via artikolo, nome jen ŝablono anoncanta, ke vi kaj via artikoleto estas apenaŭ kredindaj, ĉar temas ja pri membiografiaĵo! Bonan apetiton!" Do alivorte, ni rekte pilorias malkaŝemon kaj kvazaŭ punas honestecon. 
 b)  Mi proponas ankaŭ, ke, se la Lupo ne tre baldaŭ ĉesos lupadi, ni forigu ankaŭ la lupon. 
Aldoniĝas la problemo decidi pri la grado de membiografieco. Ĉe mi estis sendube 100%, sed ĉe aliaj iam preskaŭ malpli ol 10% (ekz. ĉe pastro Albrecht Kronenberger). Kaj kiel oni entute mezuru la gradon? Ĉu laŭ volumeno? Ĉu laŭ nombro de redaktoj? Ĉu laŭ la persona takso de nia Lupo? -- PEJNO Simono Diskuto  13:24, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Heh, denove min konas tuta Diskutejo, dankon Pejno ;) Kaj kompreneble en grado taŭga por unu artikolo ;)
  • Pejno, eble vi tion ne rimarkis ĉar vi devenas de Britio (kie lupoj ne vivas jam kelkajn jarcentojn) kaj loĝas en Germanio (kie la lupo estas rigardata kiel mortigisto, vidu Ruĝkufulineto) sed mi estas slovako kaj por mi estas la lupo sankta, simile (sed ne samgrade) kiel bovo por Baratanoj. Aldone mi tion al mia uzanto-paĝo aldonis post kiam min iu nenomita diskutanto nomis gardhundo.
  • Rilate al Zetey: Por Pejno ŝajne enigo de ŝablono estas atako (kvankam li estas la plej granda ŝatanto de ŝablonoj en Diskutejo, ĉu li eble nin atakas?), por mi ne. La enigo de la ŝablono estis simple peto al preterirantoj helpi al artikolo, simile kiel mia komento en la diskuto. Ĝis nun (dum 5 jaroj en Vikipedio) mi estis pro enigo de averto-ŝablono alkriegaĉita nur dufoje - ĉiam far Pejno. Simile Pejno iom misas pri forpelado - Zetey nur malplenigis la artikolon sed daŭre kontribuegadas.
  • Reen al la temo: Ĉu estas ie redaktomilito inter mi kaj iu alia? Ĉe la artikolo mi nur unufoje malfaris redakton, mi renovigis artikolon! Unue kontrolu faktojn, Pejno, kaj ne vomu viajn supozojn sur Diskutantojn!
  • Interesa ke pri forpelado de aktivaj kontribuantoj krias ĝuste Pejno, sed oni min ne povas maladministrantigi do li tuj volas min forbari. Jes Pejno, vi kreas etoson ĝuste subtenantan kunlaboradon, jes ja!
  • Se vi volas fari regulon vi proponu ĝin! Vi volas regulon pri membiografioj? Mi ja jam faris proponon pri enhava rekomendo, vidu: Vikipedio:Membiografio. Komentoj bonvenaj. Ĉu vi volas forigi la ŝablonon Ŝablono:Membiografio ĉar ĝi diras, ke Tiu ĉi kontribuanto estas idioto ĉar faris tion kaj tion!? Ĉu vi do volas samkiale forigi ankaŭ {{Sen_fontoj}}, {{Ĝermo}}, {{Polurinda}} kaj eĉ {{Forigu_tuj}} aŭ planatan {{Propra esploro}}? Ili ĉiuj ja diras ke tiu kontribuanto faris ion ne tre aprezatan.
  • Iom strangas ke Pejno unuflanke batalegas kontraŭ gantopupoj aliflanke subtenas membiografiojn, unuflanke ne akceptas regulojn kaj proponojn aliflanke volas novajn krei, unuflanke forigas avertoŝablonon de artikolo pri si alifkanke tiun la saman ŝablonon enigas en alian artikolon, unuflanke koleregas ke mi ne markas artikolojn kiel membiografion aliflanke koleregas ke mi markas artikolojn kiel membiografion.... ho jes, komplika persono. Ĉu almenaŭ io lin kontentigas? Sed prefere ne du aferoj malaj al si mem.

Notoj[redakti fonton]

a.[a]
Kontribuado de Zetey (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) laŭ nomspacoj
Nomspaco Nombro da redaktoj Procente
Artikolo 73 069 99.64%
Diskuto 6 0.01%
Uzanto 78 0.11%
Uzanto-Diskuto 47 0.06%
Vikipedio 28 0.04%
Dosiero 81 0.11%
Kategorio 24 0.03%
Fonto: Redaktokontilo
enmetita de AL @

Ŝablono Propra esploro[redakti fonton]

 Kio estas ne aprezinda pri propra esploro? Laŭŝajne, vi planas specialan ŝablonon por ĉio, kio iel persone ne plaĉas al vi. Evidente, mi jam hodiaŭ scias la solan artikolon, en kiun vi volas ŝovi vian plej novan plene superfluan belaĵon.

Anstataŭ ol nur dekori iujn artikolojn de aliaj kaj tiel vivaĉi nur mizere parazite, estus eble pli bona ideo iam mem skribi kelkajn legindajn artikolojn.

Cetere, ankaŭ kompilado estas speco de propra esploro, vidu ekz. ĉe mi Nicolas Boileau. Mi fakte bezonis kvinoblon da tempo por propraj esploroj, ol por la tuta tradukado de tekstaĵoj el aliaj Vikipedioj, kiuj parte eĉ inter si konfliktis. Kaj tiu ĉi kalkulo entenas eĉ la tempon necesiĝintan por la poeziaj tradukoj, kiujn mi propraesplore aldonis.

Evidente, tiu (ne nepre vi), kiu kapablas nenion krom sklave traduki artikolojn el unusola alia Vikipedio, neniam ajn povos esti akuzata de enmeti iujn proprajn esplorojn. Do ĉu ni vere volas legi tie ĉi nur unuflankajn tradukojn?

Cetere, de kie oni prenis la tekstojn por la artikoloj en la Angla Vikipedio? Espereble ne iel ajn propraesplore! -- PEJNO Simono Diskuto  16:31, 27 Aŭg. 2012 (UTC)

 Denove, regulo ne eĉ sekvebla. Cetere, vi tradukis nur dekonon de la orginala teksto. Sed aliflanke, la orginala teksto ne vere valoras tradukon. Mi citu nur harstarige stultan fragmenton:
Citaĵo
 Despite the need to attribute content to reliable sources, you must not plagiarize them or violate their copyrights. Articles should be written in your own words while substantially retaining the meaning of the source material.   Malgraŭ la neceso atribui enhavon al fidindaj fontoj, oni ne plagiatu ilin aŭ rompu kopirajtojn. Artikoloj devas esti skribataj laŭ via propra envortigo, tamen samtempe esence konservi la eldiron de la fonta materialo. 

Kio nun? Ĉu kopii aŭ ne kopii?

Mi donu ekzemplon.

Citaĵo
 Nicolas BOILEAU naskiĝis la 1-an de novembro 1636 &#151; aŭ en Crône, aŭ en Parizo &#151; mortis la 13-an de marto 1711 en Parizo — estis franca poeto kaj verkisto. 

Ĝuste tiel, aŭ tre, tre simile, ĉiuj fontoj, do biografioj kaj traktatoj rilate al Boileau, formulas tiujn tri aŭ kvar faktojn. Ĉiu ebla reformulado de tio estos, malgraŭ la reformulado, jure sendisputeble centelcenta kopio de la sama eldiro en iu fonto. La sola afero, kiu difinus tion ne plagiata, estus la aldono de referenco. Tamen rompo de kopirajto tio malgraŭ referenco estus.


Mi donu plian ekzemplon.

Kazo I
Citaĵo
 La literofteco de la vortkomencaj literoj normalokaze konsiderinde diverĝas de la ĝenerala literofteco. Por Esperanto en 2012 ĉi-tema statistikaĵo ne estis Interrete trovebla. Oni povas supozi tamen, ke la maloftaj literoj Ĉ kaj Ĝ pli ofte ĉeestas ol ĝenerale pro la ofteco de la vortoj ĉu, ĉiu, ĉi kaj ĝi. Jen rapida esploro de duone malnoveca beletra kaj duone revua tekstkorpuso. 
Kazo 2
Citaĵo
 La sondaĵo de Pejno Simono efektiviĝis baze de la Esperanta enhavo en liaj tiamaj retejo kaj laborkomputilo ĉirkaŭ la jaro 2000. Jen dekstre troviĝas la ofteco en elcentoj en specimeno de 355 381 literoj. 

Kazo I. Tiu estas laŭ la reguloj originala esploro.

Cetere, eĉ jam nur la supozo pri io estas kontraŭregula. Se mi tamen skribus:

Citaĵo
 Pejno, plene ebria, pisante kontraŭ arbon en la urba parko, asertis, ke li supozas, ke la maloftaj literoj Ĉ kaj Ĝ pli ofte ĉeestas ol ĝenerale pro la ofteco de la vortoj ĉu, ĉiu, ĉi kaj ĝi. 

kaj ĉe tio donus referencon al kvinlinia raportaĵo pri mia forkonduko fare de du policanoj el la plene sensignifa gazetaĉo Usinger Anzeiger, ĉio bonus.

Kazo II. Tiu, fare de la sama persono, baze de la samaj metodoj, en praktike sama korpuso, estas laŭ la reguloj ne orginala esploro.

Do, se mi nun metas el Kazo I la precize saman enhavon en mian propran retejon, kaj poste centelcente citas ĝin Vikipedie, ĝi ne plu estos origanala esploro. Simple pro tio, ke ĝi troviĝas ekster la Vikipedio. Tio estas tute honeste, iomete ridinda.

Sed nun venas la kulmino. Por vere centelcente obei al ĉiuj reguloj, kiuj tie ĉi ĉeestas, mi ne rajtus eĉ nur citi mian propran retejon. Mi devus taskigi iun alian skribi tiun ĉi specifan alineon el la artikolo, rilatantan al mia retejo, ĉar aliokaze, tio povus konstistigi parton de membiografio. Aŭtoro skribas pri si mem.

Kaj tio estas tute honeste, plene ridinda.

Tio montras tre klare, ke reguloj, kiuj estas eble konvenaj por komunumo kun dekmilionoj da membroj, eble tute ne kovenas al malgranda komunumeto kiel la nia, kun eble nur kelkaj centoj da membroj.

Ŝajnas al mi, ke iuj tie ĉi havas konsiderindan problemon distingi inter la malgrando de la Esperanta komunumo kaj la grandego de la Anglalingva komunumo kaj laŭe iel ekkoni la neceson de diverĝanta regularo. -- PEJNO Simono Diskuto  09:48, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Pri la gazeto Usinger Anzeiger, vidu Vikipedio:Fidindaj fontoj.
  • Vi denove ion ne komprenis! Jen ekzemploj: Mi ne trovis bonan fonton apogantan la aserton "Kapskuado helpas teni ritmon." Tiel estus:
propra esploro taŭga maniero
Kapskuado helpas teni ritmon. Kapskuado helpas teni ritmon.[Dubinda teksto] - nur aldono de la ŝablono, ne de la teksto!
KuboF asertas ke kapskuado helpas teni ritmon. Rogener Pavinski asertas ke kapskuado helpas teni ritmon.[mankas fonto] - nur aldono de la ŝablono, ne de la teksto!
KuboF asertas ke kapskuado helpas teni ritmon.<ref>retejo de KuboF</ref> Rogener Pavinski asertas ke kapskuado helpas teni ritmon.<ref>http://www.supernovaeo.com/</ref>
Kapskuado helpas teni ritmon.<ref>retejo de KuboF</ref> Kapskuado helpas teni ritmon.<ref>http://www.supernovaeo.com/</ref>
  • Ĉu komprenite? Referencojn oni uzas ankaŭ por provi, ke ne temas pri propra esploro! Iomete escepta kazo estas se oni eldonas ies esploron en vere fidinda medio (Nature, Sky & Telescope, ks.) kaj tiu eldonejo "transdonas" sian fidindecon al la esploro - tiam ĝenerale oni multe pli akceptas ankaŭ "propran esploron". Kompreneble oni devas uzadi cerbon dum oni legas regulon aŭ rekomendon de Vikipedio - mi tion rekomendas ankaŭ al Pejno.
  • Ĉiuokaze, fidindeco kaj valoro de Pejno kiel esploristo konstante malkreskas kaj iom post iom alproksimiĝas al nulo. La ĉefa problemo (laŭ mi) estas ne kontrolado de faktoj sed prezentado de siaj opinioj kiel faktoj. Aliokaze li scius ke mi neniam redaktis la paĝon Vikipedio:Ne faru originalan esploradon, aŭ post mia atentigo pri lia eraro] (parto Atentigo:) li ne asertus la saman eraron plifoje. Ĉu propra esploro de persono kiu ne konsultas facile troveblajn (!!) faktojn taŭgas por enciklopedia artikolo? Mi jam havas klaran opinion! --KuboF (diskuto) 11:32, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

   

 Ne, plurpunkte tute ne komprenite.

La unua punkto estas la fidindeco de Supernova. Supozeble temas pri unu- aŭ du-homa afero. Mi ne konas ĝin. Ĉiuokaze, se temus pri Vinilkosmo, tute certe temus pri unuhoma afero. La sensignifa gazeto Usinger Anzeiger estas tamen tuta redaktada skipo, plus dpa, plus centra redaktejo. Do alivorte, via fidinda fonto estas supozeble malpli fidinda ol jena Usinger Anzeiger. Kaj se mi rilatigus ion al iu mia tiama firmaa retejo, tiu estus ege pli fidinda ol Supernova, jam pro la grando de la skipo malantaŭ ĝi.

Simile statas pri via Rogener Pavinski. Jen denove unu homo kaj nenio ajn iel ajn konfirmas, ke temas pri la tutmonda spertulo pri kapskuado.

Supozante tamen, ke fakte viaj ekzemploj estus ĉiuj modele fidindaj, mi tamen asertas, ke tiaj reguloj por nia mondeto tute ne taŭgas.

Konsentite, mi evidente tute ne kontrolis, ke vi fakte tradukis la Anglan tekston. Nu, mi simple vidis ties mizerecon kaj supozis tion. OK, mi eraris, ĉar mi simple ne kontrolis tion. Do vi oni komprenu nun plurale. Ĉiuokaze, restas mia kritiko, ke temas nur pri dekono de la originalo.

Sed nun ni returniru al miaj ekzemploj pri literofteco. Kiel vi povas vidi, miaj esploroj kongruas kun la esploroj de tri aŭ kvar aliuloj. Do mi estas same sperta pri literoftecoj en Esperanto kiel ĉiuj cititoj. Pro tio retejo mia publikiginta tiajn esplorojn estas samgrade fidinda kiel la aliaj fontoj kaj, se iu ajn alia estus skribinta la artikolon, ne plu temus pri originala esploro. Eĉ la novaj esploroj, kiuj vere estis originalaj kaj eĉ specife por la artikolo, ne plu estus originala esploro, se sur iu ajn ekstera servilo. Kaj ĝuste tiun argumentadon mian vi ne komentas. Viaj ekzemploj simple ne trafas miajn ĝisnunajn argumentojn.

Aldone, en tiu ĉi mondo de gantpupoj, evidente uzanto A povas citi la eldirojn de persono B en retejo C. En vero povas A, B kaj C esti unusama persono. Nur se la retejo estus de NASA, aŭ de Germana registaro, aŭ de New Scientist, aŭ io simila, oni povus taksi la retejon fidinda kaj supozi, ke, se estas jen eldiro de specifa profesoro X, ke almenaŭ iu X fakte faris la eldiron kaj estas eble eĉ profesoro.

Sed ĉio ĉi tute ne estas nia mondo rilate Esperantajn aferojn. Ĉe ni tuta eldonejo estas unu homo. Universitato estas eble tri homoj. Organizaĵo estas eble kvar homoj, aŭ eble tamen nur unu. Ankaŭ redaktejo estas plej ofte unu homo aŭ eĉ nur duono. Entute estas multaj duonoj, ĉar preskaŭ ĉiam temas pri neprofesia, nur hobia okupado pri Esperantaj aferoj. Ankaŭ la aktiva stabo de UEA estas nur tre, tre malmultaj homoj. Fakte la tuta priskribita mikso eĉ adiciita ne atingas la nivelon de fidindeco, kiun oni postulas en la Angla Vikipedio. Do almenaŭ rilate Esperantajn aferojn simple ne troviĝas iuj fidindaj fontoj. Ili simple ne ekzistas, ĉar laŭ la Anglaj reguloj seriozaj kaj fidindaj institutoj, organizaĵoj, redaktejoj, ktp. simple ne okupiĝas pri Esperanto aŭ Esperantaĵoj.

Do, se nun oni devus apliki la Anglajn regulojn, oni devus aŭ forigi ĉiujn artikolojn rilatantajn al Esperanto, aŭ marki ĉiun duan vorton Dubinda teksto.

Okaze de la artikolo Literofteco ni evidente estas en ĝuste tiu ĉi situacio. Do ne havas sencon apliki la Anglajn regulojn rilate al Esperantaj temoj.

Kulmine, ne estas nur unu sola libro, kiu publikiĝis en Esperanto, kiu atingas la nivelon de menciindeco, kiun oni postulus en la Angla Vikipedio. Do ĉion rilate E-literaturon oni supozeble same devus elĵeti. La tuta Esperantistaro komplete kun sia kulturo reduktiĝus al unusola artikolo.

Iomete alie statas, se temas pri ne-Esperantaj temoj, pri kiuj oni skribas, tute hazarde, en Esperanto.

Mi ĝis nun skribis (esence aŭtoris, tamen ne ĉiam tute sola) kvar artikolojn tie ĉi. Unu, Literofteco, apartenas al ĝuste tiu ĉi ne-menciinda, ne-referencebla, ne-fidinda speco, pri kiu mi parolas.

Rilate la artikolon Satelita televido oni povas apliki la samajn mezurilojn kiel en la Angla Vikipedio. Ne temas pri Esperanta temo.

Rilate la artikolon Koloroj por TTT, nu, jen speco de mikso. La partoj, kiuj egalas al eldiroj en aliaj Vikipedioj, do ne specife Esperantecaj, pri tiuj, oni povas postuli apliki la Anglajn regulojn. Tamen pri ĉiuj Esperantaj partoj jam ne plu. Kiu fidinde kredu, ke la traduko de blanched almond nepre estu brogmigdala, kaj ke Gainsboro estu Gajnsbora? Evidente jen ne nur originala esploro, jen originala invento. Do denove, ne havas iun ajn sencon voli apliki la rigorajn Anglajn regulojn ĝuste rilate al tiuj partoj de la artikolo.

La kvara artikolo estas pli aŭ malpli traduko. Temas pri Nicolas Boileau. Mi atentigas, ke nek la Angla versio, nek la Franca versio, nek la Germana versio sufiĉas por plenumi la Anglajn regulojn. Sekve, kvankam mi elserĉis kaj aldonis kelkajn referencojn, mi dirus, ke ankaŭ la nuna pli ampleksa Esperanta versio de la artikolo tute ne sufiĉe plenumas la regularon. Do, se mi nun tute rigore sekvus viajn postulojn, oni tute ne rajtus afiŝi la artikolon. Ĝi baziĝas sur artikoloj, kiuj jam aliloke tute ne rajtus ekzisti. Cetere, speciale la Germana versio. Sekve, mi devus nun meti ĝin en la rubrikon Forigendaj Artikoloj.

Evidente, se mi nun pritraktas ĉion ĉi sume, kaj sekvus vian rigoran kaj laŭ mi erumantan argumentadon, la E-Vikipedio devus esti preskaŭ tute malplena.

Aparte de tio, vi tute ne prikomentis la de mi cititan kopiadan/ne-kopiadan dilemon.
-- PEJNO Simono Diskuto  22:25, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Unue, ke la artikolo temu aŭ ne pri Esperantaĵo aŭ Esperanto, ke la artikolo estu konforma al reguloj de la Vikipedio kie la artikolo estas kreita. Angla Vikipedio estas Angla Vikipedio, Esperanta Vikipedio estas Esperanta Vikipedio.
Due, pripensu tiujn kiujn legos vian mesaĝon. Mi certe supozas, ke pluraj uzantoj ne metas okulvitrojn. Resume, via mesaĝo estas longega. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:55, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
 Nu mi skribas profesie rapide kaj la temo estas komplika. -- PEJNO Simono Diskuto  23:29, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Forigo de Ŝablono:Membiografio[redakti fonton]

La propono forviŝi la membiografio-ŝablonon estas plene subteninda. Simono menciis sufĉe da kialoj, Krome, uzi la ŝablonon signifas simple ataki la verkinton kaj nomi tiun suspektinda. Similstilajn notojn oni povus, kun bona motivo, aldoni al multaj artikoloj: "Ĉi tiu artikolo estas verkita de evidente nekompetenta homo, kaj ni petas rilati al ĝi singarde." "Ĉi tiun artikolon verkis komencanto. Ni petas atenti pri transitiveco de verboj kaj pri abunda uzado de vortoj rekte prenitaj el la lingvo X", ktp.
Biografioj pri esperantistoj iel notindaj estas vere valoraj por nia Vikipedio, kaj mi rimarkis, ke ofte la plej membiografiaj estas ankaŭ la plej detale kontrolitaj pri faktoj. --Surfo 13:49, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Se venus vandalo kaj vandalus artikolon ĉu vi hezitus nomi lin vandalo kaj malfari lian vandalaĵon? Tio ja signifas simple ataki la verkinton kaj nomi tiun suspektinda... Pri via lingva noto vidu {{Polurinda}} - ĉu ni forigu ankaŭ ĝin? Ĝi ja povas ataki komencantojn pri ilia transitiveco. --KuboF (diskuto) 19:36, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Aldone oni povus pripensi kial tia ŝablono estas en iuj (eĉ pli grandaj kaj atentaj) Vikipedioj. Kaj en iuj jam kelkajn jarojn. --KuboF (diskuto) 19:38, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Simple por elmontri la idiotecon aŭ eble eĉ la fiecon de kelkaj reguloj en la Angla Vikipedio, jen la Angla rekomendo specife pri tiu ĉi ŝablono Membiografio.
Citaĵo
 This message should only be used when autobiographical content has been confirmed. It should never be used when doing so would reveal the identity of a pseudonymous Wikipedia user. Violating the privacy of users by revealing their real names or other personal information can result in an indefinite block from editing Wikipedia.   Tiu ĉi mesaĝkesto estas uzinda nur se temas pri konfirmita membiografia enhavo. Oni nenam uzu ĝin, se tia agado malkaŝus la identecon malantaŭ la kaŝnomo de Vikipediisto. Rompo de la privateco de uzuloj per la rivelado de ties aŭtentaj nomoj aŭ aliaj personaj datumoj povas sekvigi nelimigatan baron de la redaktado de Vikipedio. 

Jen la plena renverso de ĉiuj normalmondaj moralaj principoj. Fakte jen rekomendo, kiu pli bone konvenus al la sekreta kodekso de la Kamoro.

Jen resumo.

 I.  Sekrete kaj kaŝnome, ĉiu ne rajtas, sed ja povas tute laŭplaĉe afiŝi membiografion. Se iu tamen rimarkos tion, li ne rajtos riveli tion, ĉar tio samtempe rivelus la aŭtentan nomon de la misaganto. Tian rivelinton oni maksimume punu. 
 II.  Publike, ĉiu same ne rajtas afiŝi membiografion, aŭ almenaŭ, li prefere ne faru tion. Se iu tamen faras tion, ĉiu rajtos atentigi pri tio. Tian atentiginton oni memkompreneble maksimume laŭdu. 

Ĉu iu tie ĉi povas imagi, ke ekz Zamenhofo formulus tian regulon?

Eble oni unue ŝaltu sian menson kaj aktivigi siajn moralajn valorojn antaŭ ol sklave sekvi iujn ajn infanecajn regulojn tie ĉi. Evidente, de lupoj oni ne povas atendi tion. -- PEJNO Simono Diskuto  07:31, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Forigo de lupo, se ...[redakti fonton]

Forbari Kubofon? Kia ideo (negative)!!! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:44, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi ne volas forbari Kubofon, mi volas forbari mordemajn lupojn endanĝerigantajn la tutan Vikipedion per forpelado de ties kontribuantoj. Evidente, se la du konceptoj ne plu estus distingeblaj ... -- PEJNO Simono Diskuto  14:32, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
Pejno, la Lupo estas Kubofo (KuboF)! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 14:56, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ĉu vere? Ne imageble! Nu, se vi tion asertas, ... -- PEJNO Simono Diskuto  15:05, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
Nu, Pejno! Vi jam scias bone tion:
Citaĵo
 Mi estas lupo, gardlupo de Vikipedio! Mi gardas ĝian bonan lingvan nivelon, enhavan kaj aspektan stilojn, fidindecon kaj ofte ankaŭ uzeblecon. Lastatempe mi ne kontribuas multe al artikoloj sed prefere mi prizorgas stilajn gvidilojn, helpajn paĝojn kaj ŝablonojn. Mi ŝatas amasan redaktadon, sekve ankaŭ robotojn. Mi ŝatas ŝablonojn kaj specife metaŝablonojn. 
— KuboF
HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:10, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Do kial vi rakontas tion al mi? {{{1}}} Cetere, rilate al Hungarlingvanoj kiel Zetey aŭ Crosstor oni kaj konsciu, kaj konsideru, ke la Hungara lingvo ne apartenas al la hindeŭropa lingvogrupo. Do Hungarlingvanoj povas havi specialajn malfacilaĵojn skribi perfektan Esperanton. -- PEJNO Simono Diskuto  15:40, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
Bonvenon en la hindeŭropa lingvogrupo, de la tuta Ameriko, Eŭropo kaj Hindio!
Jes, eblas ke ili havas malfacilaĵojn, ĉar lerni lingvon el alia lingvogrupo ne estas facila.
Cetere, mi ne komprenas kial vi parolas pri la du hungarlingvanoj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:52, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Min ŝokas la opinio de Simono pri malfacileco regi Esperanton por hungarlingvanoj. Tio laŭ mi pli estas antaŭjuĝo ol ĝusta aprezo de faktoj. Kalocsay, Baghy, Schwartz (Soros), kaj multaj aliaj estis hungarlingvanoj kiuj tute bone regis Esperanton. Kaj mi ne povas listigi ĉiujn hindoeŭroplingvanojn kiuj tute fuŝas la lingvon kaj ne regas ĝin ! --Arno Lagrange @ 08:43, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
 Kio estas ŝoka pri tia konstato? La tuta vortaro de Esperanto estas preskaŭ centelcente Hindeŭropa. Do por Hungaroj, Finnoj, Turkoj, kaj multaj multaj aliaj, jen aldona obstaklo, kiun nek vi nek mi havas. -- PEJNO Simono Diskuto  13:05, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉu mi, kompatinda nehindeŭropulo, tamen plu rajtas skribi ĉi tie, malgraŭ la specialaj malfacilaĵoj, kiuj obstakle staras antaŭ mi kaj baras al mi la vojon al perfekta hindeŭropa Esperanto? --Surfo 11:27, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

 Ĉielon! Mi volis laŭdi la ne-Hindeŭropanojn, ne mallaŭdi ilin. La vojo al perfekta Esperanto estas pli longa kaj dornoplena por ili ol por Hindeŭropanoj. Plej facila entute estas Esperanto supozeble por la Italoj. -- PEJNO Simono Diskuto  12:45, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Ha, vi do iluzias vin simile kiel ne malmultaj el viaj Italoj kaj iliaj lingvoparencoj! Ili pensas, ke Esperanto estas por ili facila, kvazaŭ infana ludo, kaj forgesas, ke Esperanto fakte ne estas ilia denaska lingvo kun kelkaj novaj vortfinaĵoj. Ĝi estas dorne malfacila kaj necesigas multan mallernadon. --Surfo 18:45, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

 Jen tio, kion mi nun nomas lupaĵo. Temas pri konflikto eklanĉita de la Lupo en la ADLS-a forumo.

Citaĵo
 Mi proponis tiun artikolon kaj komencis debato, sed iu lupo forviŝis la debaton post konstati ke estas francismoj en la teksto kaj ke ne estas referencoj. Nun mi ricevas klarigojn de la tradukinto kaj estas kelkaj surprizoj. Unua, ke la teksto ne estis traduko el franca sed el germana Vikipedio. Krome tiuj francismoj estis nek detektataj nek montritaj nek korektitaj. Dua, ke en tiu versio (eble la germana estas la plej postulema Vikipedio) la artikolo estis markata kiel elstara havinte samajn fontojn, tio estas, nenian. Eble estus pli facile serĉi hejme aŭ en alia versio iun fonton, meti ĝin kaj solvite. Mi nun ne havas tempon sed promesas fari ĝin, se eblas. Tria, la lupo kiu laŭ sia propra mempriskribo ĉe 1 "Lastatempe mi ne kontribuas multe al artikoloj sed prefere mi prizorgas stilajn gvidilojn, helpajn paĝojn kaj ŝablonojn." klare forigas eblojn de aliaj: do jen malkonstrua kritikado, anstataŭ kontakti tiujn kiuj povas plibonigi. Nun mi komprenas la seniluziiĝon de tiu laborema novulo kiu ege laboris por tiu artikolo kaj vidas sin malaprezita de tiu gardulo: krome li komprenas, ke Vikipedio povas esti privata bieno de tiaj lupoj. Mi petas klarigojn kaj kontribuojn al tiu debateto. Ankaŭ mi estas ia lupo kiu korektas, gardas ktp., sed mi opinias, ke oni devas esti pli ĝentila por esti taŭga membro de kolektiva iniciato, ĉu ne?--kani (diskuto) 10:55, 23 Aŭg. 2012 (UTC) 

Alivorte, KuboF simple forigis la proponon de tiu ĉi artikolo por ADLS, kvankam balote estis 3 voĉdonoj por ĝi kaj nur unu, nome lia, kontraŭ ĝi. Ĉe tio li ankaŭ forigis la ŝablonon ADLS el la artikolo mem. Do la Lupo nun incitis eĉ la voĉdonantaron ĉe ADLS!

Tiu ĉi arbitra, diktatoreca kaj kontraŭbalota konduto ne estas akceptebla.

Aliflanke, la taskon fakte komuti la artikolon por tiu ĉi semajno, la Lupo ne sukcesis plenumi.

Cetere, same ne Darkweasel. Sed kritikadi kaj batali kontraŭ iujn fontaĵojn, kiuj ŝparis al mi laboron en miaj membiografiaj/uzulaj paĝoj, tion ambaŭ kapablis, horon post horo, tagon post tago. -- PEJNO Simono Diskuto  17:16, 27 Aŭg. 2012 (UTC)

Mi certe ne komprenas kial ni ne malfaris la lupaĵon. Sed estas problemo, ĉar la reguloj klare mencias ke se propono ne estas elektita post du semajnoj, ni devas forigi ĉion pri la propono. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:32, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ĝi estis elektita 3:1, do perfekte. Temis nur pri la vicordo de la publikigado. Oni prenu unue ĉiam ĝuste tiun artikolon kun la plej multaj voĉdonoj laŭ la formulo por minus kontraŭ. Do temis pri la forigo de jam laŭregule jam elektita ADLS. Iam artikolo devas iomete atendi, ĉar iu alia hazarde tuj balote furoris kaj oni afiŝu nur unu artikolon ĉiun semajnon. Ke la artikolo eble ne povus esti elstara pro iuj formalaj aŭ aliaj mankoj, ne estus problemo. Por tio la ŝablono Jama ADLS proponas la eblon elstara=ne, kiu enkategoriigas artikolon nur leginda. -- PEJNO Simono Diskuto  18:21, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Ho tiel, laŭ tiu priskribo mi la aferon komprenis (ŝajne same) kiel Ĉiuĵaŭde. Do jen - mia eraro! Mi pardonpetas! Eble bonus pliklarigi la priskribon por eviti tiajn erarojn estontece. --KuboF (diskuto) 19:19, 27 Aŭg. 2012 (UTC)

Darkweasel kaj KuboF fiaskas pri ADLS[redakti fonton]

 Jen citaĵo el la ĵusa monato:

Citaĵo
 Bone Pejno, mi pensis ke vi estas sufiĉe inteligenta homo por kompreni tion, sed eble mi eraris... Ĉiaokaze, la nevideblajn partojn en la artikolo prefereas vi (1 komunumano, rilata al la afero); ilin ne prefereas mi, Darkweasel94 kaj simile agis ankaŭ Uzanto:Narvalo (~3 komunumanoj); Ĉiuĵaŭde protektas pacon sendepende de enhavo. Do: 3 kontraŭ 1! Vi tion povas konsideri kiel volon de Vikipedia komunumo. --16:10, 31 Jul. 2012 (UTC)

Saluton, Pejno kaj CubeF. Vi povas aldoni min al la nomita triopo, tiel ke ĝi fariĝas kvaropo, ĉar kaŝita enhavo ne estu en artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 16:20, 31 Jul. 2012 (UTC) 

Do du el la kvar personoj, kiuj opiniis, ke mi ne ŝparu al mi laboron en specifa loko por ebligi al mi dediĉi sufiĉe da tempo al ADLS, nun mem pri ĝuste tiu ĉi tasko pruvite fiaskis. KuboF eĉ sukcesis aldone eklanĉi kverelon pro sia kontraŭregula konduto.

Transdono al Narvalo kaj Tlustulimu[redakti fonton]

Do mi nun afable invitas aŭ Narvalon, aŭ Tlustulimon transpreni la torĉon.

Unuflanke nenecese aldone laborigi min kaj aliflanke ne transpreni la laboron, kiun mi pro tio fordonis, ne povas funkcii. Mi eble memorigu, ke sub mia regado la ADLS tiktakis kiel Svisa horloĝo.

Do ek Narvalo! Ek Tlustulimu! Nun estas al viaj vicoj refunkciigi la ĉiusemajnan ADLS-on.

Evidente, se ne plu estus problemoj pri iuj if-oj kaj NOINCLUDE-o en specifa paĝo, mi rekonsiderus mian starpunkton kaj mem reokupiĝus pri la balotado kaj komutado de ADLS.

-- PEJNO Simono Diskuto  17:54, 27 Aŭg. 2012 (UTC)

Pri kio temas kaj kie??? Pli detale, se eblas...Narvalo (diskuto) 18:09, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Temas pri la tasko okupiĝi pri Artikolo de la semajno. Aparte de tio, temis pri la aŭtomata sinkronigo de mia uzula paĝo kun mia membiografia paĝo. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  18:26, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi neniam partoprenis en ĝi kaj plej verŝajne ne ŝanĝas mian konduton.Narvalo (diskuto) 18:33, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ne temas pri partopreno, temas pri laboro. -- PEJNO Simono Diskuto  18:41, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Pejno simple pensas ke li povas ordoni al homoj fari laboron kiel li volas. Kaj por "liberigi" aliulojn de tiu "juste transdonita" tasko li postulas fifamajn "nevideblajn partojn" en artikoloj, konkrete en lia membiografio... --KuboF (diskuto) 19:15, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ordoni mi povas nur al mi mem, nome ne fari la taskon, kaj tion mi ja faris. Sed aparte de tio, vi tre bone komprenis min. -- PEJNO Simono Diskuto  19:58, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
nur por via informo, kiel estas skribite sur mia uzantopaĝo, mi nuntempe havas nur poŝtelefonan retaliron kaj tial povas nek skribi artikolojn nek okupiĝi pri adls, kaj eĉ partopreni en diskutoj estas iom tede. alie mi diros nur, ke miaopinie la konduto de pejno simono eĉ ne bezonas esti komentata. darkweasel94 (diskuto) 20:52, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mia ne-prikomentinda konduto konsistas simple el tio, ke mi fronte al specifaj okazaĵoj rezignis pri plene volantula laboro, kiun mi antaŭe plenumis, kaj iomete klarigas pri miaj motivoj. {{{1}}} Kaj se iu ne povas aŭ volas plu fari la ADLS-an laboron, evidente estas necese informi la medion aŭ okupiĝi pri substituulo. Kiam mi eksiĝis, mi laŭpove faris ĝuste tion. Fakto estas, ĉiuokaze, ke oni ne ŝanĝis la artikolon ĉi-semajne, nek la antaŭan semajnon. La jam iomete malfruiĝinta artikolo Essen stagnas tie jam ekde la 13-a de Aŭgusto. Antaŭe stagnis io alia. Tja, iomete laŭ Boileau, kiel kato estas kato, fakto estas fakto! -- PEJNO Simono Diskuto  21:34, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
jes vi rajtas rezigni pri volontula laboro, sed inter tio kaj ordoni al certaj uzantoj fari ĝin estas diferenco. darkweasel94 (diskuto) 22:06, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
 Mi ne ordonis, mi proponis. Miaj proponoj baziĝas sur la supozo, ke tiuj, kiuj havas sufiĉe da tempo por senĉese opupiĝi pri mia ekde monatoj ne plu ŝanĝita paĝparo kaj eklanĉi kampanjon por plifaciligi la redaktadon de paĝo, kiun objektive neniu volas redakti krom mi, evidente havas tiom da libertempo, ke apude organizi ADLS-on devus esti nura bagatelo. Memkompreneble, Narvalo kaj Tlustulimu estis nur mia surogata, do dua elekto, post kiam vi kaj Kubofo simple ne sufiĉe kontentigas. Kiel dirite jam, kiel kato estas kato, fakto estas fakto. Ke mi ĉe tio akcidente liberigis lupon en la paca ADLS-a ĝardeno, mi evidente ne povis imagi. Do eble vi havas pli bonan proponon, ĉu? -- PEJNO Simono Diskuto  06:19, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Listo de famaj hungaraj framasonoj[redakti fonton]

Mi ekkreis tiu ĉi liston laŭ la hungara, kie estas legeblaj nur tiuj hungaroj, kiuj estas pli konataj, pri ili estas artikoloj kaj ili estis certaj framasonoj. En la hungara estas tiuj ankaŭ, kiuj necerte, onidire, supozeble estis framasonoj, ilin mi forlasis. En la artikoloj mi metis mallongan frazon, ke ili estis framasonoj, poste kategorion pri hungaraj framasonoj. Administranto forviŝis tiujn. Se en hungara Vp povas esti framasonoj, kial ne en Eo?

Mi ĝustigis la vorton framasonisto al framasono. En la hungara - kiel videble - estas tre longa listo de fontoj, kion administranto ne aprezas bona.--Crosstor (diskuto) 06:29, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Hungara vikipedio donas fonton, pruvaĵon pri tio en la teksto. Hungaraj artikoloj ne ĉiam mencias tion (framasonecon) en la artikolo, precipe, se mankas propra rekono de framasoneco de la persono. Hungara vikipedio ne aldonas frazon, kiu pendas en la aero (Li estis framasono). Hungara listo de framasonoj estas ĉefe listo de sola persono, fanatikulo, bazita ofte sur sola listo, jarlibro (mankas rekono de la persono, ke li estis framasono, ofte temas pri klaĉo de aliaj personoj ks.). Se iu persono estis mallongtempa framasono, vi devas mencii tion; se li estis estro en la movado, vi devas mencii tion, ĉar oni devas ekkoni, kiun gravecon havis framasoneco en ties vivo. Se vi ne havas pruvon pri ies framasoneco, vi ne menciu tion en la artikolo.Narvalo (diskuto) 06:46, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Precipe ne aldonu kiel trian frazon en trifraza biografio, ke li estis framasono, se tio ne gravis en ties vivo.Narvalo (diskuto) 06:46, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Hungara vikipedio ne estas sendiskute fidinda fonto, precipe, se oni eĉ mistradukas ĝin, ne komprenante la temon, kio bone videblas ĉe artikolo artikolaj lokoj.Narvalo (diskuto) 06:46, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Se vi kritikas la hungarajn fontojn, unue vi diskutu kun hung. Vp. Ĝis tiam mi demandas, kial estas Narvalo pli fidinda, ol hun. Vp? --Crosstor (diskuto) 07:05, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi ne intencas malŝpari tempon en hungara vikipedio pri tiu temo. Legu ankoraŭfoje kion mi skribis, mi ne ripetas sin mem.Narvalo (diskuto) 07:13, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Kiel bridi Zetey?[redakti fonton]

Uzanto Zetey - spite al atentigoj de tri vikipediistoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto-Diskuto:Zetey#Kategorio:Transsilvanujaj_hungaroj - amase aldonas kategoriojn kun gramatike malĝusta nomo. Se li ne ĉesas lian agadon aŭ ne aldonas la ĝustan kategorian nomon, mi proponas forbari lin por kelkaj horoj. Narvalo (diskuto) 09:22, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Kiel bridi Narvalon?[redakti fonton]

 Kaj kara Narvalo, mi proponas, ke vi bridu vin mem. Nome, Zetey skribis en sia propra diskutejo je 12:22, 28 Aŭg. 2012‎
Citaĵo
 Respondo
Yes. Mi rimarkis tion kaj korektos tuj, se vi permesos. Elkoran saluton. Zetey 

Ĉu vi tute ne kapablas rimarki, ke tiu ĉi uzulo ne bone scias, kiel partopreni en diskutejo? Aldone li supozeble apenaŭ konsultas sian diskutejon, do daŭris momenton, ĝis li entute legis la mesaĝojn tie.

Do kial vi nun nenecese incitas lin eĉ per barado je 12:28? Kial vi ne klarigas al li, tiel ke laiko povos kompreni tion, kiel oni povas helpi al li aŭtomate korekti la enkategoriigojn? -- PEJNO Simono Diskuto  10:49, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=D%C3%A9nes_Penyigey&curid=364021&diff=4521356&oldid=4503331 Vidu kion li komprenis kaj decidu mem.Narvalo (diskuto) 10:55, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto-Diskuto:Zetey#Kategorio:Transsilvanujaj_hungaroj Launuaj atentigoj, ke li misagas, okazis jam la 25-an kaj 27-an de aŭgusto. Je kio atendi? Ĝis li plu aldonas milojn da malbonaj kategorioj? Ĉu vi korektos ilin?Narvalo (diskuto) 10:54, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Ĉu vi, Narvalo, povas alinomi kategorion? Se jes, vi simple forigas la ĝustan kategorion (Transilvaniaj hungaroj) por alinomi la malĝustan kategorion al ĝusta nomo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:03, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
 Kara Narvalo. La povrulo fakte korektis la mankantan literon N. Eble vi konsideru ankaŭ lian aĝon. Aparte de tio, vi bone scias, ke estis jam konflikto pri lia membiografia paĝo. Kial vi kiel administranto nun eĉ akrigas la problemojn anstataŭ helpi solvi ilin? Jen ne mia idealo de administranto. Cetere, la baloto pri la forbaro de Crosstor same ne estis via plej brila ideo, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  11:09, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Kia brulo sen fumo. La celo estis kurtatempe atingita.Narvalo (diskuto) 11:12, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
 Kia bela devizo por administranto. Cetere, kiel statas pri roboto por nun korekti la malnovajn kategoriojn? Ĉu jen io ene de via spertmikso? -- PEJNO Simono Diskuto  11:27, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Nia lasta espero estos Uzanto:KuBOT, do mi petas ne forpeli KuboF.Narvalo (diskuto) 11:39, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
  • Kvankam forbaremon de Narvalo mi ne tre ŝatas, en tiu ĉi (klare ne puna) forbaro li agis laŭ mi ne plendinde. Zetey estis plurfoje, dum kelkaj tagoj, atentigita sed lian atenton kaptis nur forbaro, poste ĉio iĝis normala (inklude malbaron). Demando estas kiel alimaniere komuniki kun tia uzanto... :( --KuboF (diskuto) 16:59, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
 Ĉu vi povos fari roboton por ripari lian misenkategoriigon en pli ol mil artikoloj? Laŭŝajne Kategorio:Transsilvanujaj hungaroj iĝu Kategorio:Transilvaniaj hungaroj. -- PEJNO Simono Diskuto  17:57, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Ŝajnas ke Zetey korektas amase. Sed multajn redaktojn li faris elsalutinta - nun estas ankaŭ multe da artikoloj kun kontrolendaj redaktoj. Vidu ĉi-tie. Michał Artur (diskuto) 13:37, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi supozas, ke Zetey kiel maljunulo havas certajn malfacilaĵojn pri la vikia softvaro. Krome mi pensas, ke li nenion scias pri robotoj, kiuj povus transpreni la taskon de amasa korektado. Do, kion ni faru kun li? --Tlustulimu (diskuto) 14:28, 30 Aŭg. 2012 (UTC)
(+) Kaj li supozeble eĉ ne rimarkis, ke la alsalutado iel perdiĝis, tiel ke li subite redaktas kiel IPulo. Eble "kulpas" pri tio la aktualigo de la vikia softvaro al versio MediaWiki 1.20wmf10. --Tlustulimu (diskuto) 14:33, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

Forbaro de Zetey[redakti fonton]

Kriiiiiiiĉ! Narvalo forbaris por du horoj Zetey!

(Protokolo pri forbaroj); 09:31 . . Narvalo (Diskuto | kontribuoj) forbaris "Zetey (Diskuto | kontribuoj)" por daŭro de "2 horoj" ((La kreado de novaj kontoj estas malebligita.)) ‎(amasa aldono de malĝusta kategoria nomo)

Nur antaŭ la aŭtomata malforbarigo, li estis malforbarita.

(Protokolo pri forbaroj); 10:24 . . Narvalo (Diskuto | kontribuoj) Zetey (Diskuto | kontribuoj) estas malbarita. ‎(Li jam notis la atentigon.)

Kriĉ, eĉ caelis! HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 10:45, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Kion vi celas per tio? --Tlustulimu (diskuto) 10:49, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Diri ke Zetey estis forbarita kaj malforbarita de Narvalo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 10:52, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
Ĉu roboto povas solvi la problemon? Estus bone!--Crosstor (diskuto) 10:56, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
 Jes, roboto povus tre bone helpi. Fakte KuboF novdate okupiĝas pri robotoj. Do jen bona eblo por li iomete mallupigi sin kaj fari ion vere utilan kaj tre helpan. -- PEJNO Simono Diskuto  11:17, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
 Evidente Ĉiuĵaŭde volis informi kiel administranto agas. -- PEJNO Simono Diskuto  11:00, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Konstanta spitado de Zetey[redakti fonton]

Spite ĉiujn atentigojn, Zetey plu redaktadas almenaŭ 5 horojn tage, de la frua mateno ĝis la vespero, por nur ŝanĝi malĝustan kategorion la ĝusta, kaj li ne dume faras bezonatajn plibonigojn, spite klarajn atentigojn! Tiu Zetey malesperigas min ! Vidu Uzanto-Diskuto:Zetey#Subkategorioj --Arno Lagrange @ 08:01, 2 Sep. 2012 (UTC)

Ĵus arkivigis mi la Forigendajn Artikolojn[redakti fonton]

Mi ĵus arkivigis la Forigendajn artikolojn tamen kelkaj ceteraj traktendaj taskoj restas por administrantoj. Kore salutas Yekrats (diskuto) 15:56, 28 Aŭg. 2012 (UTC).

Saluton, Yekrats. Kien vi kopiis la arkivitajn proponojn? En la "Lastaj ŝanĝoj" mi nenion vidis el tio, nur la forigon el Forigendajn artikolojn. --Tlustulimu (diskuto) 10:44, 29 Aŭg. 2012 (UTC)
(+) Ho, mi rigardu pli atenteme, por ke mi ne pretervidu ion. La arkivo estas en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo22. Do, ĉio estas nun tie, kio ne plu devos esti diskutata. --Tlustulimu (diskuto) 11:07, 29 Aŭg. 2012 (UTC)

Forbarpeto[redakti fonton]

Mi petas forbari tuj 92.13.197.202 pro vandalismo kaj forigi la (3) paĝojn kreitajn de li. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:44, 29 Aŭg. 2012 (UTC) ✔ Farite mi forbaris la IP-on por monato kaj forigis la 3 paĝojn. AL @ 00:08, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

Riparo de ADLS[redakti fonton]

 Mi ĵus riparis la proponliston de ADLS, kiun KuboF pro miskompreno preskaŭ malplenigis. Post lia agado ne plu restis multe kaj bedaŭrinde li ne mem riparis sian misagon.

Estas pluraj artikoloj pri komponistoj kaj muzikistoj, kiujn neniu krom la proponinto ĝis nun subtenis. Se ne baldaŭ iu voĉdonos por ili, oni vere devos forigi ilin el la proponlisto.

Mi plu supozas, ke iu alia okupiĝados pri ADLS. Ĉi-momente estas Batalo apud Verdun la elektita, do ĉefpaĝe afiŝota artikolo. Mi simple apudtaske riparis la liston, dum mi proponis propran artikolon. -- PEJNO Simono Diskuto  16:14, 30 Aŭg. 2012 (UTC)