Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2004 5

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Malaperintaj Artikoloj[redakti fonton]

Ne maltrankviliĝu Roberto. Vi ĉiam povas serĉi artikolojn kiel en jenaj ekzemploj:
  1. Speciala:Allpages/Brazil
  2. google:Brazilo
  3. http://www.google.com/search?newwindow=1&num=100&q=+site:eo.wikipedia.org+Brazilo
Memoru ke Vikipedio diferencas kaj inter minuskloj kaj majuskloj kaj rilate de enesto aŭ foresto de spacoj:
  1. "movado" ne "Movado" do: Brazilo: Frua Esperanto-movado, Brazilo: Nuna Esperanto-movado, Brazilo: Esperanto-movado
  2. Brazilo:Esperanto-movado
Se vi remomoras titolo(j)n, en kiu(j) vi ligis al "melaperinte(j)" artikolo(j), serĉu ilin jene:
  1. Speciala:Whatlinkshere/Brazilo
  2. Speciala:Whatlinkshere/Bona Espero
  3. http://www.google.com/search?newwindow=1&num=100&q=+site:eo.wikipedia.org+Brazilo+movado
Amike Gangleri | Dh | D 15:02, 1. Mar 2005 (UTC)

Vikipedio[redakti fonton]

"Vikipedio":

kun vi kiel "vivo"!
kun k kiel "komunaĵo" (kaj kiel kleramo)
kun pe kiel "prave"
d kiel "dono, i kiel "inteligento" kaj o kiel, nu kiel "o"!
"Konu,
Konu,
ĝustas nia voj' nu!"
(Lu Jixin)

Jes la Vikipedio estas ĉi jarojn la plej inda utila kaj estonthava projekto ene de la esperantistaro. (Eliott)

Orienteŭropaj literoj[redakti fonton]

  • Estimataj! Titoloj en anglalingva Vikipedio povas uzi nur Latin-1 literojn. Ekde kelka tempo ekzistas ŝablono en:Template:Wrongtitle kiel enestas ekzemple en en:Györ {{wrongtitle|title=Győr}}:
The title of this category given above is incorrect, due to technical limitations. The correct title is Győr.
The title given to this article is incorrect due to technical limitations. The correct title is d20 System".
  • Kutime en: uzas la literojn sen diakritaj signoj do eblas facile trovi artikolojn des pli se oni ankaŭ traserĉas la listojn kaj kategoriojn pri iu kulturo / lingvo.
  • La enmeto ne estas peza sed nur temporaba. Tamen oni tiamaniere ankaŭ povas kunligi la artikolojn el pluraj lingvoj. Momente mi kunligas la geografiajn arikolojn pri Rumanio en de:, en:, eo:, hu: kaj ro:. La roboto GangleriBot poste aldonas pliajn ekzistantajn ligojn.
  • Jen kelkaj ekzemploj por serĉi la titolojn / la artikolojn ĉe hu::
  1. se mi vidas la nomon en alilingva artikolo (en:, de:), mi provos ĝin;
  2. hu:Special:Allpages/Nagyszebenhu:Special:Allpages/Nagy
  3. hu:Special:Allpages/Sibiu
  4. ĉe hu:User:Darinko/Románia települései
  5. en kategorio hu:Kategória:Románia települései
  6. per http://www.google.com/search?newwindow=1&num=100&q=+site:hu.wikipedia.org+sibiu

Medalo al Modelaj Artikoloj[redakti fonton]

Mi, kvankam mia lingva ignoranco, legadas nuntempe la Francan vikipedion kaj mi vidas en ĝi malgrandajn medalojn en modelaj artikoloj kaj teksto: Cet article a été défini comme article de qualité faisant honneur à l’encyclopédie Wikipédia... Mi tradukas, pardonu se mi eraras: Oni definis ĉi tiun artikolon kiel altkvalitan artikolon kiu honoras al l'enciklopedio Vikipedio.... Vere, honoro en la teksto estas tro franca, sed ŝajnas al mi bonan ideon indiki modelajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio. Ĉu ne?Roberto 22:10, 8. Mar 2005 (UTC)

Ankaŭ la germana vikipedio havas tion --Sagitario 22:19, 8. Mar 2005 (UTC)

Necesas trovi konsenton pri procedo elekti la elstarajn artikolojn. Jen tute spontana ideo, kiel tio povus okazi konkrete: Ĉiu povas enskribi proponon en listo de kandidatoj. Tie ĉiu (neanonima) uzanto povas voĉdoni. Se kolektiĝis 12 voĉoj el kiuj minimume 8 estas por, la koncerna artikolo aldoniĝas al la elstaraj. Eble vi proponas ion pli taŭgan aŭ oni povas rigardi kiel faras aliaj vikioj ... Mo

Mi pensis elekti minimume 0,1% kaj maksimume 1% el artikoloj, do nur tre, tre bonaj artikoloj. Ili devos esti ligve seneraraj, bone verkitaj, enciklopediaj, kun ligoj al aliaj vikipedio kaj internaj ligoj, havi figuroj, ktp. Roberto 20:09, 9. Mar 2005 (UTC)

Mi proponas aliaĵon: oni serĉu, ĉu ekzistas artikoloj en Esperanto, kiuj estas pli bonaj ol la samtemaj en aliaj lingvoj. Mi ne volas fanfaroni, sed rigardu tiun pri Pasteŭro, por kiu mi multe laboris. Laŭ mi ĝi ne bezonus multe da plia laboro por superi. Sed eble mi iluziiĝas. Keskastel 12:03, 18. Mar 2005 (UTC)

Honeste: neniam kolektiĝos 12 voĉoj por unu artikolo. Eĉ por la administrantoj voĉas nur 2-3 homoj. Mi apogas la ideon de Roberto kaj kun baloto, kiam oni povas malkaŝi mankojn de la artikolo kaj tiel instigas plibonigi proponitajn arikolojn al elstara artikolo.

oni serĉu, ĉu ekzistas artikoloj en Esperanto, kiuj estas pli bonaj ol la samtemaj en aliaj lingvoj Ne, ĉar nacia vikipedio iam ajn povas alverŝi ŝtelitajn paĝegojn, kiuj superas kvante kaj kvalite la niajn. Mi ĉiam atentas la hungaran vikipedion kaj 90 % estas prunto el libere uzeblaj fontoj. vikipediisto:Narvalo

Bone, mi pensas 12 tro granda kvanto. Ni estas 6-7 konstantaj vikipediistoj, do, laŭ mi, sufiĉos 3 voĉoj kaj aprobo de administranto. Por eviti la troigo de medaloj, mi proponas maksimuman kvanton 1% (hodiaŭe pli ol 210 artikoloj!). Laŭ mia sperto, estas nur 20-30 vere ekzemplaj artikoloj en Esperanta vikipedio.Roberto 19:57, 18. Mar 2005 (UTC)

Resaluton Roberto! Nur 6-7 konstantaj kontribuantoj? Estas pli. Se ankaŭ vi ne deziras "medalopluvon", ni ne faru la aferon tro facila. 6 voĉoj por kaj ne pli ol 3 kontraŭ. Tiuj 6 voĉoj kolektiĝos, ne gravas se daŭros iom da tempo. Se ni metos listeton kun proponoj al "Lastaj ŝanĝoj" kaj la komencon de unu el ili kun alloga bildeto sur la ĉefpaĝon, ambaŭ kun peto pri voĉdonado, tiam multaj ekatentos. Cetere mi revas pri minimume 10%, atingota en 2020. --optimisme kiel ĉiam Montanesko 20:26, 18. Mar 2005 (UTC)

Senĉese vidi la lastajn ŝanĝojn[redakti fonton]

  • Per [1] senĉese videblas la lastaj ŝanĝoj. Eblas aldoni tradukon al E-o. Mankas nur volontulo kiu tradukos la tekst(er)ojn de meta:Realtime recent changes#i18n ktp.
  • Oni anstataŭu "d=eowiki" per "d=xxwiki" por alrigardi alian Vikipedion kaj "&lang=en" per "&lang=yy" por uzi alian lingvon. Amike salutas Gangleri | Dh | D 03:24, 18. Mar 2005 (UTC)

English Help[redakti fonton]

If you speak English please help us poor dumb Americans by expanding the Esperanto Wikibook and adding examples of your pronunciation to the commons.

Pri monunuoj[redakti fonton]

Helpu! Kiel estas pli ĝusta: Brita/Britia pundo?; Hungara/Hungaria forinto?; Japana/Japania eno? ktp.. --Le Hibou 17:05, 22. Mar 2005 (UTC)

Japana, brita, hungara. La I ne apartenas al radiko.Roberto 17:22, 22. Mar 2005 (UTC) Ĝuste, hungara jam rilatas al ia el Hungario. Ankaŭ hungaria estas ĝusta, sed nekutima.

Dankon, Roberto, por via rapida kaj klara respondo. Malfeliĉe, ŝajnas al mi ke la artikulo pri ISO 4217 bezonas korekton. Mi faros ĝin, malfrue.

Estimataj Vikipedianoj! La unuan fojon mi aperas nun chi tie! Mi ne scias, kiel funkcias Vikipedio! Helpu min kaj instruu min! Mi dezirus sendi al Vikipedio materion! Antaudanke via SIGMOND Julia jusi@freemail.hu

Pri brasikoj kaj reĝoj[redakti fonton]

Ĉi tiu diskuto komencis en la diskutpaĝo de Baldueno la 1-a (Belgio) --Le Hibou 23:40, 26. Mar 2005 (UTC)

Laŭ Vikipedio:Nomoj de titoloj devu esti Baldueno la 1-a de Belgio, ne Baldueno la 1-a (Belgio), vidu bonvole. Roberto 20:35, 26. Mar 2005 (UTC).


Miaopinie, ni devus sanĝi la rekomendon en "Nomoj de titoloj". La metodo "xxxxxx (yyyyy)" kiel distinkto inter nomoj estas multe pli facile. Mi povas skribi
[ [ Balduena la 1-a (Belgio) | ] ]
kiu aperis en la teksto kiel:
"Balduena la 1-a", kiu sufiĉas en artikolo pri Belgio.
Ĝi estas la sama sistemo uzata por urboj, apartigiloj, ktp "Amazono (rivero)" "Amazono (ino)" aŭ "Urano" la planedo kaj "Urano (dio)", la greka dio. Mi rimarkas, ke jam ekzistas (multaj?) artikoloj pri reĝoj en la dua formo, kio kapabligas min skribi: Ludoviko la 15-a (Francio)Ludoviko la 15-a de Francio sen ripetado de lia nomo. Se mi uzas "reĝo Dificilortogrfio la 27-a de Nenielando", kiam mi skribas rilate al Nenielando, mi devas skribi (ekzemple):
En [ [ Nenielando ] ], Reĝo [ [ Dificilortografio la 27-a de Nenielando | Dificilortografio la 27-a ] ] estis la ....
anstatau:
En [ [ Nenielando ] ], [ Reĝo Dificilorografio la 27-a (Nenielando) | ] ] estis la ....
Etaĵo: reĝo Baldueno la 1-a neniam estis reĝo de Belgio: tia titolo ne ekzistas. Li estis Reĝo de la Belgoj. La titolo de "Elizabeta la 2-a (Britio)" estas Reĝino "Elizabeta la 2-a de Granda Britio kaj Nord-Irlando". ktp,ktp.

Amike: --Le Hibou 22:31, 26. Mar 2005 (UTC)


Dankon, kara ŝatanto de Lewis CARROLL. Roberto pravas koncerne la faritan interkonsenton, sed viaj argumentoj pri ŝanĝo estas bonaj. Ĉu estas ŝanco pri nova interkonsento? Ĉu necesas porti la diskuton en la babilejon?
Mi hezitis adapti la tutan belgujanan reĝaron al la ekzistanta regularo, kaj mi opinias, ke ni atendu iomete (kiel petis la ostroj :-). -- Ismo 22:50, 26. Mar 2005 (UTC)

Jes, la ostroj pravas, ni atendus iomete... aliajn opiniojn, kaj interkonsenton, ni bezonas. Mi tuj portos ĉi tiun diskuton en la babilejon; --Le Hibou 23:37, 26. Mar 2005 (UTC)


Al mi la sistemo ne gravas, sed ni havu interkonsenton. Jam estas centoj da reĝoj en Vikipedio! Ni devas interkonsenti rapide kaj alvoki heroon por meti iliajn reĝajn moŝtojn en paca ordono! Roberto 01:42, 27. Mar 2005 (UTC)


Nuntempe, ekzistas almenaŭ 4 sistemoj (laŭ mia vico, plej preferinda unue)

  1. Nomo la X-a (Lando)
  2. Nomo la X-a de Lando
  3. Nomo la X-a
  4. Kromnomo (ekz. Vilhelmo la Konkerinto, Karolo la Granda)

Se ni volas iom da konstanteco, la bezonata laboro estus pli aŭ malpli egala.

Mi ne estas heroo, sed mi ege malŝatas malordon, do mi volunte faros ĝin, kiu ajn sistemo estus elektita. (Sed, nature, pli entuziasme se la unua estus elektita!) (Ankaŭ, mi ekis la artikolon pri Listo de Belgaj Reĝoj, mia kulpa, mia kulpa, mia grava kulpa, mi pentofaros!)

Kvankam, mi bezonos iom da helpo pri certaj reĝoj, ekzemple, Roberto, via "Zigmundo la 1-a de Germanio, Galicio, Lombardio, Kroatio, Dalmatio, Ĉeĥio, Bosnio, Slavonio kaj Hungario". Kiom da kronoj portis li???. (Vidu Reĝo).

Kelkaj hazardaj pensoj pri brasikoj:

Papoj: Sanktisimata la 13-a (papo)
Imperiestroj: Konstantinopolo la 2-a (Romio), Kara-Oki-Suziki la 2-a (Japanio),
Sanktaj romiaj imperiestroj: Karlo la malgranda la 3-a (?????????) --- ĉu ankaŭ Romio? Unu vorto, se ebla...

Bruselaj brasikoj:

Dukoj de Luksemburgo, Princoj de Monako, kiel reĝoj?

Amike, --Le Hibou 04:13, 27. Mar 2005 (UTC)

Pri Zigmundo la 1-a mi ankaŭ miregis! Mi simple vidis la artikolon kaj metis en la listo... Mi laboras en la listo de reĝoj por helpi la organizado. Ĉar multaj reĝoj estas nur cititaj ĉi tie kaj tie, la sama reĝo povas aperi de du aŭ tri formoj! Mirinde pri imperiestroj ne estas problemo, li ĉiam estas cititaj X la n-a (imperiestro de Y)! Roberto 04:24, 27. Mar 2005 (UTC)

Aldone, mi pensas ke Zigmundo la 1-a estas ankaŭ Sigismundo la 1-a de Pollando. Mirinde mi neniam antaŭ aŭdis pri li...

Alia problemo. Petro la 1-a (imperiestro de Brazilo) estas ankaŭ Petro la 4-a de Portugalio, ĉar li rezignis la tronon de Brazilo kaj prenis la portugalan... Zigmundo la 1-a ESTAS Sigismondo de Luksemburgio, grandduko... ktp. Roberto 04:36, 27. Mar 2005 (UTC)

De la homo kun la plej multaj kronoj, al la homo kun la plej longa nomo! Kie vi trovas ilin?. Serioze, mi pensas, ke estas via elekto, estante brazilano (ĉu mi pravas?). Imperiestro estas pli alta ol reĝo, sed ĝi mortis kiel reĝo. La artikulo povas havi nur unu titolon. Aŭ Petro la 1-a, aŭ Petro la 4-a, mi ne povas opinii. Unu titolo, unu alidirekto.... Simila problemo kun "James la 1-a de Anglio" kiu estis ankaŭ "James la 6-a de Skotlando" (eble la numeroj estas malĝustaj). Aĉaj reĝoj! --Le Hibou 05:43, 27. Mar 2005 (UTC)
Kelkaj homoj en Brazilo havas kiel sporto scii perkore la tutajn nomojn de imperiestroj, sed nia granda nacia orgojlo estas la idaro de Petro la 1-a, legu!... La plejsimpla formo trovi reĝojn estas en la artikoloj pri jaroj, ĉar ili havas naskiĝdatoj aŭ mortdatoj pri ili. Kiel Petro la 1-a estas kelkaj reĝoj kiuj havas pli ol unu kronon dum vivo... Roberto 05:58, 27. Mar 2005 (UTC)

Pri Kolbasoj kaj Princoj[redakti fonton]

Ankaŭ pri nobluloj, Mi kaj Ismo, dum la Sankta Vendredo (Dio pardonu nin!) diskutis pri la prepozicioj en la nomo. La diskuto estas en Diskuto:Klemens VON METTERNICH. Kiel dum feriaj tagoj ne estas iu germanparolanto, ni decidis ne decidi. Mi transkribas:

Ĉu Von apartenas al familinomo de li? Ĉu ne estas nur prepozicio? En artikolo pri Bismarck estas Otto von BISMARCK Roberto 22:51, 25. Mar 2005 (UTC)

Mi ne estas fakulo pri nomoj; verkante la artikolon mi eliris de la simpla difino, ke familia nomo estas nomo, kiun oni hered(ig)as kaj havas komuna kun sia familio. En tiu senco la vorto "VON" estas parto de la familia nomo. Sed certe oni povas trovi alian difinon, laŭ kiu ĝi ne estas. Mi vidas, ke la artikolon pri Otto von BISMARCK verkis vi, do verŝajne vi uzis alian difinon. -- Ismo 23:06, 25. Mar 2005 (UTC)
Vere, ŝajnas al mi ke ĉiu lingvo havas malsama defino pro la inkludo de prepozicio en la nomo. "Nomo" klare estas substantivo... Mia nomo estas Roberto da Silva Ribeiro, sed mi ne konsideras "da" kiel nomo, vere, oni povos nomi min Roberto, Silva (la brazila armeo faras tiel) aŭ Ribeiro, sed neniam "da", eble mi povas subskribiĝis Roberto Silva Ribeiro, kiel oni uzas en bankoj, ktp. Mi simple ne sentis da parto de mia nomo. Sed mi ne volas diskuti regulon al Esperanto, mi simple volas scii la uzon de germanparolantoj. Roberto 23:15, 25. Mar 2005 (UTC)
Certe estus interese scii la opinion de parolantoj de la germana. Sed ĉu ni havu por ĉiu lingvo propran diskuton pri familiaj nomoj? Mi ŝatus havi simplan difinon; ne nepre mian, sed simile klare decideblan. -- Ismo 23:48, 25. Mar 2005 (UTC)
Mia sento estas tiu: Nomo estas substantivo aŭ adjektivo, sed, kiel mi diris, tiu sento devenas de mia propra kulturo. En Brazilo, persona nomo estas multe pli grava ol familia nomo, laŭ niaj leĝoj, persona nomo estas nesanĝebla, sed familiaj nomoj estas facile sanĝeblaj. Ofte homoj kreas al sia idaro tutnovan familian nomon. Pri heredo, mi havas multajn nomojn kiuj mi heredis sed ne uzas, se miaj filinoj uzus siajn heredajn nomoj, ili havus 12 nomojn krom prepozicioj! Fine, Otto von Bismarck, ekzemple, mi pensas ke lia edzino nomis lin Otto, kaj oni povas nomi lin Bismarck, sed ne Von, pro tio, Von ne estas nomo... Roberto 03:01, 26. Mar 2005 (UTC)
Mi, inverse, supozas, ke s-ro von Bismarck estintus seriozege ofendita, se iu nomus lin simple "s-ro Bismarck" kaj ne "s-ro von Bismarck". Sed ni ne povas demandi lin mem, kaj ŝajne neniu fakulo interesiĝas pri nia diskuto. -- Ismo 18:33, 26. Mar 2005 (UTC)
Kiel mi diris, tiu dependas de la kulturo... Eble post la feriaj tagoj, ni trovos iun kiu povos opinii pli serioze. Roberto 18:44, 26. Mar 2005 (UTC)

"Muzikilo" anstataŭ "Muzika instrumento"[redakti fonton]

Lastatempe, mi laboras la muzikajn artikolojn, mi faras "Muzikiloj" kategorion. Tamen, mi lastatempe malkovris "Muzikaj instrumentoj" kategorion uzatan samtempe, kun vikiarbo de aliaj kategorioj. Mi opinias, ke "muzikilo" estas pli simpla kaj pli bona vortelekto. Tamen, mi volas aŭskulti aliajn opiniojn.

Mi volas kunigi la kategoriojn al unu preferata kategorio kaj forigi la ceterajn. Ĉu administranto povas helpi min?

Traduko de Semajno (Translation of the Week): Esperanta kandidato[redakti fonton]

Mi ĵus voĉdonigis artikolon pri Antonio GRABOWSKI ĉe la "Traduko de Semajno". La rusa kaj la franca versioj de tiu artikolo aspektas sufiĉe tradukindaj kaj plenaj, la tekstoj mem estas interesaj, homoj povus interesiĝi kaj nur pro tio traduki. La solaj du problemoj estas:

  • traduki la artikolon al la angla kaj eble aliaj grandaj lingvoj per niaj fortoj anticipe, tiel ke homoj povu traduki de tiuj versioj al siaj naciaj lingvoj;
  • voĉdoni por: se dudeko da Esperantaj vikipediistoj voĉdonos, nia kandidato gajnos k estos rezulte tradukita al dudeko da lingvoj. Por voĉdoni en meta-vikipedio vi bezonos registri vin tie: estas tute sama rapida procezo, kiel ĉi tie: la ligo por registrado estas supre dekstre. Plia ebleco estas subskribi per [[:eo:Vikipediisto:XXX]].

La voĉdono okazas ĉe meta:Translation of the week/Translation candidates -- Slavik IVANOV 12:10, 13. Apr 2005 (UTC)

La rilatumo jam estas 3:0, do ni povas esperi pri tute pozitiva rezulto. Tamen mi petas, ke vi estu pli aktivaj pri la afero! ;) -- Slavik IVANOV 12:39, 14. Apr 2005 (UTC)
  • Ĉu vi vere opinias, ke tiu ĉi artikolo (en sia nuna formo) estas taŭga? Nu jes, la franca kaj rusa versioj estas pli bonaj, tamen tio ja ne donas bonan impreson pri E-o...Mo
Ne diru al mi, ke vi ne imagas, kiel tion ripari. Iu venu al la E-a artikolo pri Grabowski kaj finaranĝu ĝin. Se neniu faros hodiaŭ-morgaŭ, do mi faros dum la semajnfino. - Slavik IVANOV 13:14, 14. Apr 2005 (UTC)
Se ni havos ANKORAŬ DU VOĈOJN, ni gajnos la voĉdonon! Ne malatentu! -- Slavik IVANOV 09:04, 19. Apr 2005 (UTC)

Do, evidente, ni gajnis. Nun necesas, ke aperu tradukoj. -- Slavik IVANOV 10:31, 25. Apr 2005 (UTC)