Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2009 9

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Restarigo de la forigitaj kategorioj[redakti fonton]

Kun bedaŭro mi ekkonstatis, ke estis forigitaj multaj kategorioj. La forigoj estas troveblaj en Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo6 Kvankam ili estis malplenaj, ili estis utilaj pro unu afero. Ili certe ĉiuj enhavis ŝablonon {{ekzistas kategorio}}, kiu informis eventualajn kreontojn de tiuj kategorioj, ke jam ekzistas alia, simile nomita kategorio, kaj ke oni eventuale alinomu ankaŭ paĝojn ne bone enkategoriitaj. Sed se la kategorioj estis forigitaj, certe iu alia iam rekreos ilin ne sciante pri la ekzisto de alia kategorio kun simila nomo. Se iu administranto denove restarigu ilin, li ŝparus laboron por aliaj vikipediistoj nekonantaj pri la supre skribita. Vidu ekz. Kategorio:Kasteloj en Ĉeĥio kaj Kategoria diskuto:Kasteloj en Ĉeĥio Kerio 07:30, 23. Maj 2009 (UTC)

Vidu la regularon en Vikipedio:Nomoj_de_kategorioj#Elekto_de_prepozicioj_por_la_kategori-titolo --PaulP@diskkont 07:34, 23. Maj 2009 (UTC)
Mi legis. Sed bedaŭrinde tie estas nenie ia vorto pri tio, ke "malĝuste kun alia prepozicio, simile aŭ alie nomitajn kategoriojn" estas necese ĉiam forigi. Se tiaj kategorioj enhavas konvenajn ŝablonojn, ĉio estas en ordo. Kerio 07:52, 23. Maj 2009 (UTC)
Se iu provas rekrei forigitan kategorion, li vidas mesaĝon de vikio ke la kategorio jam iam ekzistis. Ĉi tiu mesaĝo informas eventualajn kreontojn de la kategorioj, ke jam ekzistas alia, simile nomita kategorio. Vidu ekzemple en Kategorio:Nobelpremio pri literaturo. Maksim 18:11, 23. Maj 2009 (UTC)

Ĉu konservi erarajn kategoriojn aŭ ne?[redakti fonton]

La ĉi-supra diskuto kondukas al la demando, ĉu konservi erarajn kategoriojn aŭ ne. Mi provos listigi la avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kaj ĉiu povas aldoni siajn, por ke ni povu veni al interkonsento.

Avantaĝoj de konservado[redakti fonton]

  • Iu kiu trovas la malĝustan kategorion, facile vidas la nomon de la ĝusta kategorio pro ŝablono {{ekzistas kategorio}} aŭ simila.

Malavantaĝoj de konservado[redakti fonton]

  • Persono, kiu aldonas la malĝustan kategorion sub sia artikolo, vidas bluan kategori-ligilon, kaj do pensas, ke ĉio estas en ordo. Plej ofte tiu ne venas al la ideo testi, ĉu la aldonita kategori-ligilo ligas al ĝusta aŭ al malĝusta kategorio (la fakto, ke Maksim hieraŭ devis korekti centojn da misaj kategori-ligilojn pravigas tiun ĉi supozon).
  • Problemo estas pri interviki-ligiloj de la kategorioj. Se rigardi historiojn de la du kategorioj, ofte videblas ke interviki-ligiloj estas renovigataj ĉe la mise nomata kategorio, sed ĉe la vera ili ne estas renovigataj. Rigardu ekzemple historiojn de Kategorio:Iamaj ŝtatoj de Azio kaj Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Azio. Pro ĉi tio mi proponas forigi ĉiujn mise nomitajn kategoriojn. Maksim 11:57, 23. Maj 2009 (UTC)

Aliaj komentoj[redakti fonton]

Ni ne vere atingis interkonsenton per 2 voĉoj kontraŭ 4. Pro tio mi proponas kompromisan solvon: Forigitaj estu kategorioj kiuj estas lingve eraraj; kategorioj kiuj laŭ iuj vikipediaj reguloj estas eraraj, restu, sed enhavu alidirektilon al la ĝusta kategorio kaj nur alidirektilon (do nek ŝablonojn, nek vikiligilojn ktp.). Ekzemplo de lingve erara kategorio: Kategorio:Transportvehikloj, ekzemplo de kategorio erara pro vikipedia regularo: Kategorio:Historio de Danlando. Ĉu tiun kompromison ĉiu povas akcepti? --PaulP@diskkont 10:59, 31. Maj 2009 (UTC)

Voĉdono[redakti fonton]

  • La argumentoj de Maksim konvinkis min. Mi voĉdonas # Kontraŭ Kontraŭ: la konservo de eraraj kategorioj. --PaulP@diskkont 18:50, 23. Maj 2009 (UTC)
  • Kontraŭ la konservo de eraraj kategorioj. Maksim 19:01, 23. Maj 2009 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: la konservado de eraraj kategorioj. --Tlustulimu 19:27, 23. Maj 2009 (UTC)
  • # Por Por: . Tamen, la eraraj kategorioj ne enhavu ŝablonon, sed nur alidirektilon al la ĝusta kategorio. --WinstonSmith 12:30, 24. Maj 2009 (UTC)
Mi tamen volas atentigi, ke en tiu okazo (uzo de alidirektita kategorio), la uzanto vidas bluan ligilon, kaj do pensas, ke ĉio estas en ordo, sed la titolo de la artikolo aperas nek en la bona, nek en la malbona kategorio. Pro tio mi ne tre entuziasmas pri alidirektitaj kategorioj. --PaulP@diskkont 13:40, 24. Maj 2009 (UTC) .
Oni povus starigi roboton kiu aŭtomate korektu tiajn erarojn. Tamen, mi persone ĉiam vizitas la koncernitajn kategoriojn, por certiĝi, ke ne ekzistas plej specifa kaj taŭga kategorio; ĉu vere aliaj oftaj kontribuantoj ne tion faras? --WinstonSmith 16:08, 24. Maj 2009 (UTC)
En la Hungara Wikipedio estas ilo, kiu verdigas ligilojn, kiuj montras alidirektilon. Koracio 16:37, 24. Maj 2009 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Petrus Adamus 18:00, 24. Maj 2009 (UTC)
  1. Por Por: la konservado de simile titolitaj kategorioj. Robotistoj certe scios programi siajn robotojn tiel, ke ili ne aldonu al tiaj ĉi kategorioj intervikiojn. Kerio 16:27, 26. Maj 2009 (UTC)