Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2009 16

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Misuzo de ukrainaj urbonomoj[redakti fonton]

Mi trovis, ke oni uzas strangan formon Ĥarkivo anstataŭ Ĥarkovo. Mi komprenas, ke la unua estas pli simila al la ukraina formo. Tamen samtempe oni uzas Ĉerkaska, kvankam pli simile al la ukraina estus Ĉerkasjka. Gesinjoroj, kion ni faru pri la misuzo de kvazaŭesperantaj formoj? Por ekzemplo rigardu Ĥarkiva provinco. --P.Fiŝo 13:30, 30. Okt 2009 (UTC)

En Esperanto la urbo havas titolon Ĥarkovo kaj ne necesas alinomigi ĝin pro nura patrioteco. Ekzemplo de uzo de esperanta nomo de la urbo estas en ĉi-ilustraĵo:

Redaktoro de la libro estas direktoro de instituto "Ŝevĉenko", kia okupiĝis ĝuste pri ukaina literaturo, tamen en la libro estas uzata ĝuste formo Ĥarkovo --P.Fiŝo 13:32, 30. Okt 2009 (UTC)

La rusa kaj ukraina alfabetoj iomete diferencas. Komence de Esperanto oni uzis la rusan formon, tial Ĥarkovo. Post sendependiĝo de Ukrainio oni oficiale (pli antaŭe nur iomete) uzas la ukrainan alfabeton, tial la loknomoj iomete ŝanĝiĝis. La ukrainoj konsekvence uzas siajn formojn por pli bone akcenti la sendependiĝon (tial Ĥarkivo). Laŭ listo de ukrainaj urboj mi havas ankaŭ aliajn demandojn:
  • Kial estas multe da o-finaĵoj?
  • Kial estas Ĥ tre ofte, ja cirila X estas H, la Ĥ formo estas germana influo?

Mi scivolemas ankaŭ aliajn opiniojn. --Crosstor 06:30, 31. Okt 2009 (UTC)

Verŝajne pli vasta uzo de ukrainigitaj formoj, dume nekutimaj, estas neeviteblaĵo en daŭra evoluo de Esperanto, almenaŭ en la nunaj kondiĉoj, kiam Ukrainio estas oficiale unulingva ŝtato ĉiel strebanta distanciĝi de Rusio. Ukrinigitajn urbonomojn oficiale ekuzis i. a. usonaj instancoj (Kyiv estas la angla nomo de la ĉefurbo nun), tio sekvigas mondvastan internacian uzon de tiuj formoj, kaj baldaŭ ili estos tre rekoneblaj kaj uzataj. Estus nur dezirinde, ke ukrainiaj samideanoj ne trouzu literoj „j“ por montri „molecon“ de konsonantoj, ĉar „moleco“ ne ekzistas en Esperanta fonologio.
Estas menciinde, ke Ĥarkov estas ne nur rusa, sed ankaŭ ukraina prononco, kiu aperas en ĉiuj kazoj krom nominativo, se mi ĝuste memoras la ukrainan uzon. Tamen, kiel mi jam diris, apenaŭ konserviĝos la frua Esperanta uzo (komparu kun la litovia Vilno, kiu neniam nun estas nomata tiel).
Pri litero „ĥ“ mi ŝatus respondi al s-ano Crosstor: la rusa „х“ estas ĝuste Esperanta „ĥ“, almenaŭ tiel instruas ĉiuj ruslingvaj lernolibroj de Esperanto kaj tiel estas skribataj rusaj personaj nomoj en Esperanto. Vidu Arĥangelsk, Astraĥan kaj aliajn. Slavik IVANOV 18:50, 1. Nov 2009 (UTC)
Tiu problemo ja estas tre komplika kaj multfaceta. Estas fakto, ke la formo "Ĥarkovo" estas pli tradicia kaj kutima por Esperanto (same, kiel la formo Kievo, eĉ Zamenhofa, nun anstataŭigata per la monstra formo "Kijivo", tute freneza almenaŭ de la vidpunkto de la Esperanta fonetiko). Tamen, antaŭ ol aperos iuj pli-malpli oficialaj (aŭ almenaŭ serioze konsiderindaj) rekomendoj koncerne la esperantigon de la propraj nomoj, ĉi-terene daŭre regos ĥaoso, bedaŭrinde. Mevo 00:31, 8. Nov 2009 (UTC)
La temo estas eĉ pli multfaceta. Unue oni devas distingi inter tri formoj de nomado de alilingvaj propraj nomoj: (1) Popoligo: Uzado de nomformo, kiu iĝis tradicia en la cellingvo (ĉi tie: Esperanto), sendepende de la aktuala nomformo de la "font"lingvo. Multaj homoj mise kritikas tiun kiel "misformigo" de la "originala" formo, kvankam ili mem uzas (en sia propra gepatra lingo) ekz-e urbo- kaj landnomojn kiuj malsamas al la originaloj. Ekz-e la anglaj nomoj Albania, Hungary, Finland, Germany por la landoj Shqiperia, Magyarorszag, Suomi, Deutschland, ili ankaŭ en Esperanto havas komplete "misformitajn" nomojn. Same la urboj, anglaj ekzemploj estas Cologne, Nuremberg, Munich ktp. En la ĉina lingvo, la urbo Frankfurto nomiĝas "Falankefu", Stockholm estas "Sidegearmu" ktp. La kaŭzo por tia "misnomado" estas historiaj kaj lingvaj (multaj sonoj de iu lingvo en aliaj lingvoj simple ne ekzistas). (2) Transskribo: Oni provas je ĉiu tempo skribi alilingvan nomon tiel, ke ĝia prononco estas plejeble bone prezentita. Tiu eblas nur iomgrade, des pli bone, kiel la lingvoj fonetike kaj foneme similas. Ekz-e Dojĉland por Germanujo (Deutschland) Transskripcion oni uzas plej ofte en lernolibroj. (3) Transliterigo: Oni ĉiam prezentas literon aŭ silabsignon aŭ simbolon per ĉiam la saman Esperantan literon aŭ literkombinon, sendepende de la prononco, kaj tiel, ke oni ĉiam povas dedukti la originalan skribmanieron. Ekz-e Deutschland por Germanujo (Deutschland) - ĉiu litero ekzistas en la Esperanta alfabeto; kaj DuesseldorfDiiseldorf por la urbo Düsseldorf (regulo devas tamen esti starigota pri regula rilato inter ue kaj ü aŭ ii kaj ü en Esperanta transliterigsistemo). Tiaj transliterigaj sistemoj ekzistas en ĉiuj grandaj lingvoj (rusa, angla, germana, itala) por ĉiuj aliaj lingvoj (foje ekzistas pluraj konkurantaj) kaj estas plej bezonataj en bibliotekoj. En Esperanto niaj propraj nomoj estas de tipo (1), ekzemple Munkeno (anstataŭ pli simila transskripcio Munĥen), Kopenhago (anst. Ŝepenhaŭn), Pekino (anst. Bejĝing), Parizo (anst. Pari), Londono (anst. Landn) ktp. Por la tipoj (2) kaj (3) mankas en Esperanto oficialaj kaj akceptitaj reguloj, kiujn por naciaj lingvoj donas institucioj, sciencaj institutoj aŭ ŝtataj organoj. Kaj tiaj reguloj por Esperanto verŝajne neniam ekzistos, ĉar en Esperantujo ĉio volas kundiskuti se eĉ ŝli ne havas la profesian scion pri la afero: Ĉiu opinias, ke ŝli estas fakulo pri almenaŭ la propra lando kaj lingvo kaj pro tio scias plej bone, kiel on faru la aferon en Esperanto. Samtempe oni ne distingas inter (1), (2) kaj (3). Facito: Se oni ne volas "plibonigi" la nomojn Munkeno, Kopenhago, Parizo kaj Novjorko, oni ankaŭ ne devas plibonigi la tradician formon Ĥarkovo. Se iu kritikas ke tiu formo ne estas laŭeble ukraina, tiu bv. ankaŭ proponi la formojn Nederlandso, Ŝkiperio, Dojĉlando, Junajtedstejtso, Nihono kaj Inglendo por Esperanto. Kio tamen miaopinie estas dezirinda estas reguloj por transskripcio kaj transliterigo de propraj nomoj de ĉiuj lingvoj al Esperanto por uzo en bibliotekoj kaj sciencaj tekstoj. --Bel Air 17:53, 8. Jan 2010 (UTC)
Parolante pri ukrainaj urbonomoj mi volas diri, ke estas urbonomoj prezentitaj en NPIV, kaj ili estas oficialigitaj. Mi opinias, ke ŝanĝi la titolojn estas malbone. Se paroli pri neNPIVaj urboj, do eblas uzi iaj ajn proponitajn formojn. P.Fiŝo 09:32, 13. Jan 2010 (UTC)

Ŝablono:Lezo de aŭtororajto[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke ni verŝajne ankoraŭ ne havas la ŝablonon {{Lezo de aŭtororajto}} laŭ la germana vikipedio: de:Vorlage:URV. Mi proponas, ke ni havu tian ŝablonon, uzendan kune kun subst:-sintakso. - Krome jam estus koncernata artikolo, nome Tagaloga lingvo, al kiu novulo aldonis tekstojn el ekstera fonto. Mi jam alparolis lin sur lia diskuta paĝo. Kore --Tlustulimu 16:41, 30. Okt 2009 (UTC)

(+) Mi ĵus komplete protektis la artikolon Tagaloga lingvo, ĉar la novulo tute ne reagas je mia kontribueto sur lia diskutopaĝo: Vikipediista_diskuto:Televido#Tagaloga lingvo. Kore --Tlustulimu 17:20, 30. Okt 2009 (UTC)
Miaopinie la vorto lezo estas maltaŭga ĉi-sence, oni prefere uzu neglekto, malrespektomalobeo. --Petrus Adamus 19:44, 31. Okt 2009 (UTC)
Saluton. Tute malgravas, ĉu ni uzus lezoneglekto. La kreinto denove redaktis la artikolon, sen reagi sur sia diskuta paĝo. Kion fari? Ĉu tuj bloki aŭ denove alparoli? Krome estus bone, forigi la kopiitajn aldonojn kaj bloki la artikolon, tiel longe kiel la kopirajta problemo ne estas solvita. Mi ne volas esti kulpa, se vikipedio havus poste problemojn pro tio.
Krome mi ĵus kreis la ŝablonon {{Neglekto de aŭtororajto}}, kiu post finredakto povos esti uzata por meti markigon en koncernatan artikolon. Kore --Tlustulimu 22:25, 8. Nov 2009 (UTC)

Informkesto por sportistoj[redakti fonton]

Karaj, ĉu estas ŝablono pri informkesto por sportistoj aŭ por olimpikaj sportistoj aŭ ankoraŭ por olimpikaj medaluloj? Mi serĉis, tamen ne trovis. Se ne estas, dumtempe mi uzos la biografian ŝablonon (mi ekverkas pri olimpikaj sportistoj nuntempe). Antaŭdankon!--Fernando Maia Jr. 06:48, 31. Okt 2009 (UTC)

Verŝajne ekzistas nun ĉi tie nur Ŝablono:Informkesto futbalisto. Eble estus laŭ ĝi adaptebla ŝablono por sportistoj ĝenerale. Zuazua 07:08, 31. Okt 2009 (UTC)
Dankon, Zuazua. Mi jam estis trovinta tiun pri futbalistoj. Bedaŭrinde mi ne havas sufiĉan konon por adapti ĝin. Restu do la invito krei ŝablonon por sportistoj. Dume mi uzos la ŝablonan informkeston por homoj aŭ eble tiu por biografio (tamen ŝajnas al mi, ke la uzo de "homoj" estas preferata).--Fernando Maia Jr. 22:42, 3. Nov 2009 (UTC)
Ŝablono:BioOlimpikaSportisto eble sufiĉos ? eble oni devus verki projekto pri sporto kaj sportistoj? --Arkadiusz Zychewicz 10:38, 4. Nov 2009 (UTC)
Arkadiusz, dankon pro la indiko. Bedaŭrinde tiu ŝablono estas tro malliberiga, ĝi devigas ne ĉiam taŭgan kaj iom malvikipedieman strukturon. Ĝia ideo estas bona, tamen ĝi devigas uzi definitajn unuajn frazojn, maltaŭgajn, ĉar ne internaciaj nek laŭvikipediaj. Krom tio ŝajnas al mi, ke la parto pri bildo iom fuŝas. Sed certe ni bezonas ŝablonon por sportistoj kaj aliajn apartajn por medalistoj kaj olimpikistoj. Mi tamen hontas peti tion, ĉar mi ne scipovas prepari tiajn informkestojn. Dume mi restos kun tiu pri ĝenerala biografio (Informkesto Homoj). Refoje, dankon pro la atento.--Fernando Maia Jr. 13:41, 6. Nov 2009 (UTC)
Mi faris tiun ŝablonon antaŭe kaj povas fari novan kun bonan frazoj ktp. se vi volus kunlabori kontaktu kun mi. --Arkadiusz Zychewicz 13:54, 10. Nov 2009 (UTC) Mi ekpensis ne atendi kaj fari: {{Informkesto sportisto}} (nun estas malplena) Via bezonoj vi povas entajpi en {{Informkesto sportisto/dokumentado}} kaj mi faros ŝablonon laŭ tiu. --Arkadiusz Zychewicz 14:10, 10. Nov 2009 (UTC)

Ŝablono:Navigilo kun kaŝeblaj grupoj[redakti fonton]

Estimataj, mi kreis hodiaŭ ŝablonon Navigilon kun kaŝeblaj grupoj. Sed kiel ŝajnas kaj evidentas, ĝi ne povas bone labori. Ĉu estas neeble por E-o Vikipedio, ke la ŝablono laboru same kiel en la angla kaj aliaj lingvaj versioj? Kie estas eraro? Zuazua 17:30, 1. Nov 2009 (UTC)

Kara! vi entreprenis Esperantigi komplikan ŝablonon. Jen malfacila tasko. Por tion sukcesi, necesas atente zorgi ke ekzistas ĉiuj subŝablonoj uzataj de ĉi ŝablono. Mi eventuale morgaŭ studos la aferon kaj provos funkciigi ĝin. Arno Lagrange @ 18:20, 1. Nov 2009 (UTC)
Estas ankaŭ Ŝablono:Navigilo2, kiu bone funkciis ĝis antaŭ kelkaj monatoj, sed nun aspektas aĉege, ŝajne pro malapero de subŝablono aŭ iu simila kialo. Mi ne kapablas trovi la korektindaĵon en la kodo. --WinstonSmith 21:58, 1. Nov 2009 (UTC)
La granda ĥaoso fontas de tio ke la ŝablonoj en la angla lingvo evoluas kaj vi ne povas simple enporti komplikan ŝablonon kiu uzas aliajn ŝablonojn ne kontrolinte ĉu la subŝablonoj evoluis. La sistemo estas komplika kaj oni klare sciu kio estas tradukenda kaj kio ne estu : kodo por uzanto estu en Esperanto (stilo, titolo, ...), kodo por la komputilo estu en la angla (collapsed, style, ...). Tio postulas streĉan kaj atentan tralegon de ĉiuj uzataj kodoj. Nespertulo ne devus provi enporti komplikajn ŝablonojn sed trejniĝi kun simplaj kaj provu krei pli komplikajn en provejo. Sed mi petegas ne kreu misfukciantajn ŝablonojn kiuj restos neuzeblaj ĝis venos iu riparisto kiu pasigos horojn por korekti fuŝe enportitajn ŝablonojn. Mi ekesploris {{Navigilo kun kaŝeblaj grupoj}} kaj la ŝablonojn de kiu ĝi dependas kaj konstatis ke oni ne atentis ke la aferoj ĝuste funkciu. Konsileto : povas helpi la ŝablonetendilo per kiu oni bone vidas ĉu ŝablono ĝuste funkcias aŭ ne. Arno Lagrange @ 08:12, 2. Nov 2009 (UTC)
Mi volus danki al la vikipediistoj, kiuj volas iom dediĉi sian tempon al la ŝablono. Sed laŭ mia vidpunkto la afero ne estas tia, kiel skribas pri la nesperteco aŭ pri atentemo de la la enportado de komplikaj ŝablonoj. Do, kiu kaj de kie oni sciu, kio estas facila por la angla vikipedio kaj kio estas komplika rilate al la sama afero en E-o vikipedio. Se oni prenus la aferon laŭ tiu vidpunkto, en E-o vikipedio estus tre malmulte da ŝablonoj, ĉar oni "timus" traduki aŭ enporti ion el la alilingvaj vikipedioj. Vidante, ke "io" funkcias en alilingvaj vikipedioj, oni esperante en bona intenco alportos ĉi tien ion novan. Sed poste ekmirite oni rigardas, ke tio ne funkcias tiel kiel en la alilingvaj vikipedioj. Mi demandas, por kio estis kreita Ŝablono:Navigilo kun kolumnoj, se iliaj parametroj estas plejparte kaŝitaj? Kvazaŭ ĝi estus nekreita. Se iu volus uzi ĝin, li ne sukcesos kun ĝi. Kompare kun artikoloj, tia ŝablono estas forigenda, ĉar ĝi estas ĝermo, kiu havas eĉ ne unu frazon. (Ĉirilate eĉ ne unu funkcion.) Kaj ĉu tiu ŝablono estus iel utila en ĉi tiea vikipedio? Bonvolu rigardi kelkajn paĝojn, kiuj ligas al ĝi en la angla - ekz. en:Arabic language - tute sube ĝi estas. Certe ankaŭ mi scius korekti ĝin paŝo post paŝo - eraro-korekto, se ĉio ĉirkaŭe funkcius. Certe ankaŭ mi trovus ion, kie mi povus uzi ĝin, se ĝi funkcius. Nu, mi pardonpetas, se mi volis alporti ĉi tien ion novan, kio funkcias ie alie. Mi pardonpetas, ke mi ne sciis, ke alilingvaj vikipediistoj zorgas pri evoluo de siaj nacilingvaj ŝablonoj kaj ĉi tie ne tiom... Zuazua 17:52, 2. Nov 2009 (UTC)

Ĉu esperantigadi la ŝablonojn[redakti fonton]

Mi havas ankoraŭ unu demandon. Se la Ŝablono:Navigilo kun kaŝeblaj grupoj estas tiom komplika, mi demandas, ĉu ne estus pli konvene uzi rekte ĉiujn anglajn parametrojn kaj traduki nenion en tiaj ĉi komplikaj ŝablonoj. Oni poste povu simple kopii la plenan tekston el la angla kaj eventuale nur traduki nur la priskribajn tekstojn, kiuj aperas legeblaj en la ŝablono. La kialo estas simpla: iu tradukas ankaŭ tion, kio ne devas esti tradukita, iu tradukas duonon de informoj el la ŝablonoj, alia ne scias, kion precize traduki ktp. Ĉu ne eblus aranĝi tion? Zuazua 16:34, 4. Nov 2009 (UTC)

Jes ni havu klarajn regulojn. Laŭ mi la parametroj devus ĉiuj esti esperantigitaj. Anglaj vortoj aperu nur ene de ŝablono kiam temas pri komputilaj kodoj (HTML, CSS, vikikodoj kiaj <pre>#if #switch</pre>). Baza uzanto de ŝablono (redaktanto de artikolo) ne bezonu koni la anglan lingvon por krei ŝablonon aŭ enmeti ĝin en artikolon. Tio postulas ke enportanto de ŝablono traduku ĉiujn parametrojn kaj provizu dokumentadon kiu klarigu la utilon de ĉiu aparta parametro kaj kiel oni uzu ilin. La postulo estas kaskada en la kazo de grupo da ŝablonoj kiuj dependas unu de la alia. Tio estas streĉa kaj malfacila tasko. Tiel mi procedis kiam mi enportis {{koord}} (laŭ :en:{{Coord}}: ĉikaze mi esperantigis ĉiujn parametrojn de {{koord}} kaj de deko da ŝablonoj de kiu ĝi dependas. La problemo ekas kiam iu ekenportas unu aŭ du ŝablonojn nekonsekvence tradukante kelkajn parametrojn kaj ne tradukante kelkajn aliajn sen ia pravigo kaj neglektas provizi dokumentadon. Ankaŭ necesas fari provojn por kontroli ĉu la nova ŝablono ĝuste funkcias en diversaj cirkonstancoj (diversaj foliumiloj, en diversaj nomspacoj, ktp). Por tio provejo povas esti utila. Arno Lagrange @ 17:35, 4. Nov 2009 (UTC)
Rimarku ankaŭ ke multaj ŝablonoj estas kreita ne kopita, do verkanto de ŝablono devos pripensi pri anglaj nomoj de parametroj. Tiu malfaciligas. Mi kopis kelkajn ŝablonojn de pola vikipedio, kie ili estis en pola lingvo, do ĉu laŭ vi mi devus traduki al anglan, kaj mi ne konas ĝin bone? Aliflanke kiel diris Arno Lagrange, homoj kiuj verkas atikoloj kaj volos uzi ŝablonon ne devos koni la anglan --Arkadiusz Zychewicz 10:24, 5. Nov 2009 (UTC)

Malleginda artikolo[redakti fonton]

La "leginda artikolo" Dua mondmilito aperas tute nelegebla en la sup-partoj "6.2 Pollando" kaj "6.3 Baltaj ŝtatoj". Mi ne scias kiel funkcias la ŝablonoj, kaj mi nenion tuŝu, sed fakulo rigardu ĝin.

--Jean-François Clet 21:33, 2. Nov 2009 (UTC)

Por mi tiuj subsekcioj estas tute bone legeblaj. Mi uzas Fajrovulpon sub Ubuntu. Kiun TTT-legilon vi uzas? Marcos 09:54, 3. Nov 2009 (UTC)
Mi ne tre zorgis pri la krozilo; mi opinias ke estas: "Microsoft Windows Internet explorer 8 por Microsoft WINDOWS XP..." --Jean-François Clet 12:26, 3. Nov 2009 (UTC)
Kaj tio ankaŭ okazas en la Krucmilitoj#La tria krucmilito, sed mi havas nenian problemon kun la artikoloj en aliaj lingvoj.--Jean-François Clet 12:50, 6. Nov 2009 (UTC)

Bildo el angla vikipedio[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. La kreinto de la artikolo Hopkinson Smith demandis min, ĉu eblas transpreni la bildon en:File:Hsmith05.jpg el la angla vikipedio. Sed mi nun ne certas, ĉu tio eblas, ĉar sur la angla bildo-paĝo estas menciita, ke ĝi foje estis transprenita el la retpaĝaro pri la koncerna persono. Bedaŭrinde mankas ligilo al tio. - Mi jam rigardis en la komunejo. Sed tie ne estas iu bildo. Kore --Tlustulimu 12:30, 3. Nov 2009 (UTC)

La bildo havas "Creative Commons Attribution 2.5 License" do mi kredas la uzo estas permesata. --pino 19:38, 3. Nov 2009 (UTC)
Verŝajne, laŭ la elprenita retpaĝo la foto ne estas licencita sub Krea Komunejo, sed estas kopirajta verko. (Vidu retejo). Ni eblas alŝuti foton, sud bonvolu plenumi ŝablonojn {{Informo por dosiero}} kaj {{Informkesto justa uzo}}. -- Yekrats 20:10, 3. Nov 2009 (UTC)

Kiu insultus histon ?[redakti fonton]

Ĉu la cedo de Konektiva histo#moviĝa konektiva histo sub insulto rezultas de:

  1. vandalismo ?
  2. mistraduko far de roboto ?
  3. speciala senco de la vorto "insulto" en medicina fak-terminaro ? (en kia kazo, necesus apartigilo)

--Jean-François Clet 11:30, 4. Nov 2009 (UTC)

Do, mi devintus traduki per vorto: ekscito. Narvalo 12:23, 4. Nov 2009 (UTC)

Aŭ eble prefere per "ŝoko" En la franca lingvo, insultata persono sin diras "ŝokata" (fr: choqué), kaj insultata brito diras "Shocking !". --Jean-François Clet 22:23, 4. Nov 2009 (UTC)
Do, mi mistradukis eble laŭ 100-jara informo de Kühne el Leksikono Pallas. Mi reanalizas la temon kaj korektos. La problemo estas, ke ne ekzistas uneuca divido de la konekvitaj histoj. Narvalo 12:23, 4. Nov 2009 (UTC)

Germana Vikipedio: Esperanto ne estas en la listo de la lingvoj[redakti fonton]

Saluton, kiam mi hodiaŭ vizitis la germana vikipedion mi ne plu trovis "Esperanto" en la listo de la lingvoversio ĉe la maldekstra rando. En la angla kaj la hispana ĝi bonorde aperas. Ĉu iu eleminis Esperanton intence aŭ ĉu estas alia solvo kiu klarigas la aferon. Ĉu iu havas ideon? --Esperantst 01:48, 6. Nov 2009 (UTC)

Estas malnova decido en la germana Wikipedia aperigi nur iujn lingvojn: la plej parolatajn, la dialektojn de la germana kaj lingvojn parolatajn de malplimultoj en germanlingvaj landoj. La aliajn lingvojn vi trovu je Alle Sprachen. Provu ŝanĝi tion ! kuraĝon ! --Arno Lagrange @ 07:14, 6. Nov 2009 (UTC)
Iam dum kelkaj tagoj aperis Esperanto sur la germana ĉefpaĝo (eble kiam ni transiris la limon de 100.000 artikoloj), sed bedaŭrinde tio ne daŭris longe... --Bea 08:20, 6. Nov 2009 (UTC)
Tamen strange aperas la latina kiu havas malpli ol 30000 artikoloj. AL @ 09:50, 6. Nov 2009 (UTC)
Fakte nun oni eĉ diskutas eblan forigon de Esperanto el inter la mil artikoloj, kiujn ĉiu Vikipedio devas havi. Slavik IVANOV 06:36, 7. Nov 2009 (UTC)
Kiu kapablas skribi Anglalingve, bonvolu subteni Esperanton en la diskuto. --Petrus Adamus 17:13, 8. Nov 2009 (UTC)

Ranglisto laŭ la plej gravaj artikoloj[redakti fonton]

Ekzistas jena ranglisto: Listo de Vikipedioj laŭ milo de la nepraj artikoloj. En ĝi ajna Vikipedio, sendepende de la misgvida „nombro de artikoloj“, povas atingi altan lokon: vidu pozicion de la kataluna Vikipedio.

Esperanto apenaŭ troveblas en la listo, kio, ni diru sincere, bone montras la staton de nia enciklopedieto. Se Esperanto estas internacia lingvo, la etnolingva klarigo pri la malalta pozicio en tiu ranglisto („Ni skribas pri loke gravaj aferoj nur“) ne funkcias: estas la ranglisto por ni. Kiel altigi nian pozicion: ĉar ni jam havas ĉiujn neprajn artikolojn, necesas tiujn grandigi, ĉar artikolo malpli granda ol 10 mil simboloj estas kalkulata ĝermo, sed pli granda jam estas kalkulata artikolo — kaj vidu, estas en la formulo.

Do, ne nepre forlasu ĉiujn viajn aliajn aferojn por umi pri tio, sed simple konsideru dum redaktado. Slavik IVANOV 06:36, 7. Nov 2009 (UTC)

Jes. Laŭ Neglected#eo_Esperanto, 700 pliaj bitokoj (unu paragrafo) en Argentino gajnus 4 poentojn anstataŭ 1. -- Yekrats 16:27, 7. Nov 2009 (UTC)
Se mi bone komprenis, ili klasifikas la artikoloj en:
  • ĝermo (<10.000 karaktroj)
  • meza artikolo (inter 10.000 kaj 30.000 karaktroj)
  • longa artikolo (>30.000 karaktroj)
Do estas tre facile; sufiĉas listigi la artikolojn, al kiuj iomete mankas, por atingi la superan kategorion. Ekzemple, ni listigu la artikolojn inter 9.800 kaj 10.000 karaktrojn, kaj tiuj inter 29.800 kaj 30.000. Sufiĉos tiam aldoni kelkaj (eĉ ne trafaj) frazojn al tiuj artikoloj, por hisi ilin sur la supran ŝtupon.
--Jean-François Clet 18:53, 8. Nov 2009 (UTC)
La problemo estas, ke ne plu ekistas artikoloj inter 9.800 kaj 10.000 karaktroj - necesas aldoni al artikoloj, kiuj havas nur 8000 aŭ 7000 karaktrojn. Kie cetere oni vidas la nombron de karaktroj laŭ tiu listo, do sen la komentoj ktp.? --Lu 21:55, 21. Nov 2009 (UTC)
Tri tiujn artikolojn neglektitajn mi kandidatigis por la projekto Kunlaboraĵo_de_la_semajno. Du el ili ne estas tiel skandalaj, ĉar fakte ili estas kvazaŭ indeksoj al aliaj artikoloj, sed ambaŭ ja meritas propran kreskigon: temas pri Skribo kaj Flugmaŝino. Sed la alia estas vere hontiga: temas pri Afriko, kiu, kvankam unuavide aspektanta ampleksa, fakte havas tre malgrandan informon. Do, ĝia riparado estas eĉ urĝa. --Tonyo 22:29, 8. Nov 2009 (UTC)
Eblas ne kalkuli per komplikaj teknikoj, sed simple listigi la artikolojn, kiuj estas en la milo, sed enhavas malpli ol dek mil literoj. Komune ni facile kaj rapide aldonos en ĉiun ĝis dek mil :) Slavik IVANOV 11:06, 9. Nov 2009 (UTC)

Parolante pli ĝenerale, tiu informo plifortigas la tezon pri kiu ni pli-malpli ĉiuj konscias: ke ni devus koncentriĝi al plikvalitigo pli ol al plikvantigo de nia Vikipedio. De antaŭ iom da tempo mi cerbumas pri la ŝanco kiun havus granda kaj ambicia kampanjo cele ĝuste al tio ĉi. Mi pripensis jenon, kiun mi lanĉas por pripensado: ĉu ni ne povus organizi kampanjon por monaton de Vikipedio? Ni povus lanĉi alvokon en diversaj forumoj, por ke homoj dediĉu tiun monaton al la plibonigado de Vikipedio, plibonigante la jam ekzistantajn artikolojn. Mi pensis pri februaro, kiu estas monato en kiu ĝenerale ne estas grandaj esperantaj renkontiĝoj, kaj kiu povus esti taŭga por reta agado. En ĝi ni agnoskus ke estas tro da ĝermoj, kaj oni petus kunlaboradon de ne- aŭ eks-vikipediistoj por ilin kreskigi, kun la kompromiso forigi la nekreskigitajn ĝermetojn post la monato, por ke la kvanto de artikoloj ne trompu nin pri la stato de la enciklopedio. Nu, ni povas labori super la detaloj, sed ŝajnas al mi ke tia alvoko povus iom veki la pli konsciajn esperantistojn kaj levi la prestiĝon de la vikipedio. Kion vi pensas? --Tonyo 22:29, 8. Nov 2009 (UTC)

Clet, mi ne scias kiel (rapide) trovi la kvanton de karaktroj en 1000 artikoloj. Ĉi tie, mi uzis la kvanton de bitokoj en la 205 biografioj el la listo. Ĝi ne estas tiel preciza kiel vi petis, ĉar la komentoj kaj intervikiaj ligiloj estas en la bitokoj, sed ne estas en la formulo. Ekzemple, Charles de Gaulle havas nun 11380 bitokojn kaj nur 8825 karaktrojn. Mi ampleksigis ĝin por aldoni informkeston, eksterajn ligilojn, "vidu ankaŭ"-ligilojn, kaj referencojn (mi ne tre bone verkas esperante, kiel vi povas vidi, do mi organizas la artikolon kiam mi kapablas). La kandidatigo al Kunlaboraĵo de la semajno ŝajnas bonan ideon, Tonyo. Same la kampanjo. CasteloBrancodiskuto 05:52, 9. Nov 2009 (UTC)
Multe da aĵoj restas malklaraj en tiu kalkulado: (des pli por la ne-angloparolantaj). Kio estas la "pezo de la lingvo" per kiu oni multiplikas la nombron da "karaktroj" (ne da bitokoj)? Kial la komentoj ne estas kalkulataj ?
Pezo de 1,1 por Esperanto (kompare kun la angla, 1,0) signifas, ke tradukita frazo havas en Esperanto iom malpli da karaktroj. Se en la angla estas 10.000, en Esperanto estas nur 9090. La nombro de Esperanto-karaktroj estas multiplikata per la pezo 1,1 por alveni al 10.000. Sekve ni ne devas plenigi la 10.000 por fari la venontan paŝon. --Lu 21:55, 21. Nov 2009 (UTC)
Fine, aspektas pli grava havi longan masivan artikolon (eĉ neinteresa, maltrafa, nelegebla, "malvikia", kun ligoj nur ruĝaj) ol plurajn malgrandajn trafajn ilustritajn artikoletojn.
Jes. La tuto ne estas tre logika. Temas pri ludo, ne pri io senfine serioza :-) --Lu 21:55, 21. Nov 2009 (UTC)
Se mi detalege priskribas tago post tago, la naskiĝon, la "vivon" kaj la finan fandon de mia neĝhomo, mi rapide havos artikolon de 30 000 karaktroj, sed kiun ĝi interesos ?
--Jean-François Clet 08:18, 9. Nov 2009 (UTC)
Ĝuste pro tio ekzistas listo de elektitaj artikoloj, kiuj teorie estas universale interesaj :) Slavik IVANOV 11:06, 9. Nov 2009 (UTC)
(Memorinde: Je la ĝisdato de 3-a de novembro 2009 Eo estis ĉe la 38-a vico kun "denso"(?) de 17,4. Estas ankaŭ menciata ke unu artikolo mankas, sed ne dirata kiun.)--Jean-François Clet 12:46, 11. Nov 2009 (UTC)
Mankis ja Skribo, ĝi jam estas kreita (kaj eĉ proponata por kunlaboro de semajno). La statistiko estas rekalkulata komence de ĉiu nova monato, do sekvamonate ni vidos la rezulton de tio, ke ni grandigis kelkajn neprajn artikolojn (i. a. Argentino) kaj faris la mankintan Skribon.

Kvalito kaj ankaŭ kvanto![redakti fonton]

Mi neniel konsentas kun la informo de Tonyo rilate "la tezon pri kiu ni pli-malpli ĉiuj konscias: ke ni devus koncentriĝi al plikvalitigo pli ol al plikvantigo de nia Vikipedio." Mi mem pledas por libereco de la homoj: Kiu volas grandigi la kvanton, tiu faru tion! Kiu volas levi la kvaliton, tiu faru tion! Ĉiu mem decidu. Kaj mi daŭre ne komprenas, kial en vikipedio la (ekzempla) artikoleto "Haltiatunturi: la plej alta monto de Finnlando, 1324 metrojn alta, en la nordokcidento apud la norvega limo" estas malbona ĝermo, dum tio venas laŭvorte el mia papera enciklopedio germana... Do: Antaŭen laŭ kvanto kaj laŭ kvalito! (Sed kompreneble oni ne liveru malbonan kvaliton, sed estu nur mallongaj artikoloj en kelkaj kazoj.) --Lu 14:15, 9. Nov 2009 (UTC)
Mi ankaŭ pledas por libereco, kaj mia komento neniel celas kritiki vikipediistojn, aŭ diri al ili kion ili devus fari. Sed mi ja volas instigi al profundigo de la tekstoj, anstataŭ al koncentriĝo pri la nombro da artikoloj. Nu, mian opinion mi verkis antaŭ iom da tempo en Libera Folio. Ni havas tro multajn ĝermojn. Artikoloj ja povas esti mallongaj, sed se ili ne meritas kreskigon, ni ne uzu la ŝablonon ĝermo. Kaj krome, kiam iu homo verkas artikoleton kaj metas la ŝablonon ĝermo, tio neniel signifas ke iu poste iros tion plibonigi. Kaj se la artikolo restas mizera dumlonge, tio ne efikos al la plej gravaj celatoj de Vikipedio: la esperantistoj mem.
Cetere, la silento signifas ke ne estas intereso en mia propono pri instigo por Monato de Vikipedio, aŭ simile nomata kampanjo, ĉu ne? --Tonyo 23:43, 13. Nov 2009 (UTC)

Facile legebla artikolo NEPRIGAS "ĝermojn"[redakti fonton]

Por facile legi artikolon, necesas ne esti senĉece bremsita de klarigo de vortoj.
Ekzemple: se en artikolo mi parolas pri funelforma objekto, prefere ol "Tiu-ĉi estas en formo de funelo, tiu ilo kiu utilas por enmeti fluidaĵon en botelon ..." mi skribos "Tiu-ĉi estas en formo de funelo". Se la leganto ne scias, kio estas funelo, li aŭ ŝi alklaku la ligilon por scii pri kio oni parolas; se li/ŝi konas la vorton kaj la aĵon, li/ŝi nebremse daŭrigas sian legadon. Ne utilas, ke la artikolo pri "funelo" estu longega por komprenigi kio, tio estas.--Jean-François Clet 14:40, 9. Nov 2009 (UTC)

Mi opinias ke ŝablono {{ĝermo}} indikas ke la artikolo indas plian laboron, tute taŭga por artikolo funelo. Kiam la funelo estis inventita? Kiuj stiloj estas haveblaj? Mankas ĉi tia informo en la nuna artikolo, ĉi tiel la ŝablono taŭgas. -- Yekrats 18:08, 9. Nov 2009 (UTC)

Jen estas farita: Kaj estas 10 pliaj bitokoj por la artikolo !--Jean-François Clet 19:49, 9. Nov 2009 (UTC)

En la antaŭa diskuto pri OTRS restis mia kontribuaĵo senresponde. Ĉu ekzistas ĉi tie neniu administranto komprenanta la Anglan kaj povanta aliĝi? Ekzemple Yekrats ja estas Usonano. Certe la aliĝinto ne havus multe da laboro, Esperantaj permesoj ja ne venadas tiom ofte (tamen ĝuste mi post kelkaj tagoj unu sendos kaj ne scias al kiu volontulo ĝin prefere liveri). Mi eĉ mem kandidatus vidante la situacion, sed ili akceptas nur administrantojn. --Petrus Adamus 18:38, 8. Nov 2009 (UTC)

Saluton, Petrus. Mi ankaŭ ne komprenas, kial aliaj administrantoj ignoras la problemon. Krome mi pensas, ke la ĉi tie menciita problemo rilatas al pli supre priskribita, nome ĉe #Ŝablono:Lezo de aŭtororajto. Do ni fakte jam havas ĉi tie probleman artikolon, ĉar novulo aldonis al ĝi ion el ekstera fonto. - Bedaŭrinde mia scio pri la angla ne sufiĉas por povi aranĝi ion komplikan per ĝi. Kore --Tlustulimu 00:42, 9. Nov 2009 (UTC)
Jes, sed fakte la deklaroj estus Esperantaj kaj nur oni devus nur tralegi instrukciaron antaŭe en la Angla, eventuale komuniki poste kun aliaj OTRS-volontuloj tiulingve. Ne temas certe pri neceso trastudadi poste jurajn, permesildeklarajn tekstojn Anglalingvajn. Ekzemple Yekrats kiel Usonano povus esti ideala --Petrus Adamus 05:57, 9. Nov 2009 (UTC)
Mi certe voluntus, sed mi nune atendas administranton de Meta por starigi retadreson por Esperanto-OTRS. Mi petis plurfoje, sed ĝis nun estas ignorita. Espere baldaŭ. -- Yekrats 10:30, 10. Nov 2009 (UTC)

Sukceson! Nove establiĝis permissions-eo@wikipedia.org kaj permissions-eo@wikimedia.org. Mi estas la unua administranto tie. Se vi volus helpi min, bonvolu kandidatigi vin mem! -- Yekrats 15:17, 18. Nov 2009 (UTC)

Gratulon! Ĉu vi havas atingeblon ankaŭ por mesaĝoj senditaj al <permissions-commons@wikimedia.org>, adreso por ĉiulingvaj permesaj leteroj? Ĝuste tien mi antaŭe sendis Esperantajn tekstojn – ekzemple OTRS #2009110910044061 – bonvolu do kontroli, kion ĝi pritemas, ĉu la administranto skribis al mi ĝustan numeron. Se vi ne povas tiun ejon atingi, eble estus bone peti la rajton, ĉar materialoj el estinteco koncerne la E-an Vikipedion plej verŝajne tie estas. Antaŭdankon. --Petrus Adamus 20:14, 18. Nov 2009 (UTC)
Mi ne povas vidi retpoŝton 2009110910044061. Tamen mi povas demandi pri ĝin. -- Yekrats 23:25, 18. Nov 2009 (UTC)
Mi ne povas trovi tiun nombron kun la serĉilo. Ĉu vi certas ke ĝi estas la ĝusta nombro? -- Yekrats 23:34, 18. Nov 2009 (UTC)
Mi ne absolute ĝustas pri la numero (la vorto nombro esprimas kvanton); unu Ĉeĥa Vikipediisto, iom komprenanta ankaŭ Esperanton, sciigis min pri ĝi. Do, tre verŝajne ĝi ĝustas, tamen eraro povis okazis. La mesaĝon skribis mi kaj sendis al <permissions-commons@wikimedia.org> je 2009-11-09, 14:45 GMT. Ligilo al la numero uzatas en la artikolo Bernhard Eichkorn. --Petrus Adamus 12:08, 19. Nov 2009 (UTC)
Do, ĉu vi jam trovis la leteron? --Petrus Adamus 17:44, 3. Dec 2009 (UTC)

Vikipedio en Twitter kaj Facebook[redakti fonton]

http://twitter.com/Vikipedio
http://www.facebook.com/pages/Esperanto-Wikipedia/323797355541
Ĉu vi jam konis tion ĉi? --Tonyo 22:55, 8. Nov 2009 (UTC)

Ĉu en la eo.wiki ankaŭ estas MSN? Oni multe uzas ĝin en pt.wiki. CasteloBrancodiskuto 05:31, 9. Nov 2009 (UTC)
Estas IRC-kanalo #wikipedia-eo. Ĝi ŝajne ne estas multe uzata. Sed kial ne foje tie kunbabili. Arno Lagrange @ 11:59, 9. Nov 2009 (UTC)
De tempo al tempo, mi deĵoris tie. Nun ke la afero resurfaciĝas, mi denove eniros, por vidi ĉu estos pli da babilantoj ol antaŭe. Alikaze, sufiĉos la retbabilejo #esperanto :-) --WinstonSmith 23:25, 9. Nov 2009 (UTC)
La IRC-kanalo ŝajnas konfuzan al mi. Se iu preferas MSN, aldonu group857112@groupsim.com al viaj kontaktoj. CasteloBrancodiskuto 05:36, 10. Nov 2009 (UTC)
Estus bona ideo havi "Babilejajn horojn" kiel Wikimedia [1] [2] --ƒajro @ 20:21, 11. Nov 2009 (UTC)

Ĉu tio estas taŭga formo?[redakti fonton]

Siatempe oni min riproĉis pro uzo de cirilikaj titoloj, tamen jen estas simila artikol-titolo: Špindlerův Mlýn. Mi opinias, ke similaj titoloj de artikoloj estas kontraŭEsperantaj kaj necesas ŝanĝi la titolon al Esperantan.P.Fiŝo 10:22, 9. Nov 2009 (UTC)

Vi batalas nun kontraŭ muelilo. En latinskriba Okcidento oni eĉ ne komprenas, pri kio la plendo temas (antaŭlonge pruvita en tiu ĉi Diskutejo fakto), kaj kutime necesas longe klarigi antaŭ ol... oni diras, ke estas normala praktiko. Bedaŭrinde tia praktiko estis miskomprenita kiel internacia (ĉar renkonteblas en pluregaj eŭropaj lingvoj) kaj pro tio eniris Esperanton: ni ne povas en Vikipedio enkonduki novajn lingvajn praktikojn, ĉar Vikipedio devas baziĝi sur fontoj kaj ne enhavi originalaĵojn. Ĝi estas kvazaŭ spegulo. Se vi ne ŝatas respeguliĝon, batalu kontraŭ realeco. Slavik IVANOV 11:06, 9. Nov 2009 (UTC)
Estas malsimileco inter latina skribo kun diakrita signoj kaj cirilika skribo. Špindlerův Mlýn, propra nomo de urbo, estas legebla kiel Ŝpindleruv Mlin. Sed la titolon de libro vi indiku per ĝia traduko, sekvita de ĝia skribo en originala versio. Ekzemple, artikolo havas titolon Anna Karenina, kaj ne Анна Каренина. Samkiel oni trovas Dudek mil leŭgoj sub la maro-n kaj ne Vingt mille lieues sous les mers en la E-vikipedio .--Jean-François Clet 14:20, 9. Nov 2009 (UTC)
Jes, sed mi absolute komprenas Rusojn, ĉar ne-Ĉeĥo ja ne scias, ke š legatas same kiel ŝ, ů kiel longa u kaj ý kiel longa y. Estas same kiel se vi skribus, ke Анна Каренина estas legebla same kiel Anna Karenina kaj tial ĝi povas resti cirilike. Multaj literoj ankaŭ legatas malsame en diversaj lingvoj kaj fremdulo ne povas ĉiujn regulojn scii. --Petrus Adamus 18:33, 9. Nov 2009 (UTC)
Iam, en mia duonfora juneco, mi lernis Esperanton - internacian lingvon. Ĉefa ideo de la lingvo estis facila komunikado kun homoj el divarsaj landoj. Mia Instruisto Aleksandr Melnikov diris, ke por paroli kun nerusparolantoj necesas posedi nur Esperanton (sufiĉas nur 16 regulojn). Ve, li forgesis diri al mi, ke Esperanto ne estas lingvo por legi-skribi, ĉar por konversacii perskribe mi devas ellerni almenaŭ ĉiujn latin-literajn alfabetojn. Aŭ mi ne pravas? Aŭ nur mi opinias, ke por konversacii Esperante sufiĉas nur Esperanton? Kion pri tio opinias pliorientaj esperantistoj? Aŭ vikipedio estas resurco nur por poliglotoj? La problemo tre similas socialismon: la sistemo estas bona, sed por bona vivo necesas uzi atingojn de kapitalismo, kio, sia vice, estas permesate nur al socialismaj altranguloj. Sed nun ni scias, ke socialismo (en Sovetlanda formo) estas fikcio. Ĉu vere Esperanto estas fikcio? Ĉu esperantistoj ne estas kapablaj rompi (kvazaŭ berlinan)muron de nefido al Esperano? P.Fiŝo 09:00, 10. Nov 2009 (UTC)
Jen estas terura artikolo: Karel Čapek - en ĝi eĉ esperanto-forma nomo de protogonisto de la artikolo tute mankas. Certe mi scias, kiu estas Karek Ĉapek, sed ĉu baratano aŭ ĉino povas kompreni kiu estas Karel CapekP.Fiŝo 13:55, 10. Nov 2009 (UTC)
Kara P.Fiŝo, mi bone komprenas kaj plene aprobas vian starpunkton. Sed, kiel prave jam rimarkis Slavik Ivanov, tio estas la establiĝinta tradicio en Esperanto. Ĝi ja klare devenas el la tempo, kiam Esperanto estis parolata preskaŭ nur en Eŭropo, kaj tiuj kleruloj, kiuj parolis ĝin ekster Eŭropo ja posedis minimume 1 Eŭropan lingvon. Tiutempe tia maniero trakti la proprajn nomojn estis pli-malpli tolerebla, ĉar mankis tempo ellabori iun alian strategion - estis pli gravaj zorgoj. Nuntempe, mi plene konsentas, indas revizii tiun malnovan aliron al la afero, sed vikipedio ne estas taŭga loko por enkonduki tiajn novaĵojn. Ni atendu ĝis eble io ŝanĝiĝos en la ekstervikipedia Esperantujo. Mevo 14:22, 10. Nov 2009 (UTC)
Estas bedaŭrinde, se la artikolo ŝajnas tiom timiga al P.Fiŝo, ke li opinias ĝin terura. La menciitaj ĉino kaj baratano, kiuj ne povas kompreni kiu estas Karel Čapek (kiel ajn skribite), ja legas la artikolon ĝuste por ekkoni lin. Eble vi volis tamen diri,ke ili ne scias, kiel la nomo estu skribita en ilia propra lingvo. Nu, eĉ tiun informon eblas trovi helpe de la sama vikipedia paĝo, almenaŭ por la ĉina: estas 卡雷尔·恰佩克 (kǎléiěr qiàpèikè). La barataj lingvoj ŝajnas ankoraŭ ne havi artikolon pri la ĉeĥa verkisto.
Mi pli kritikus la artikolon pro ĝia strukturo ol pro la nomformo. En enciklopedia artikolo pri KČ jam la unua frazo diru la ĉefan sciindaĵon pri li, tion ke li estas ĉeĥa verkisto. Sed ne, oni devas legi unue babilojn pri liaj naskiĝo, patro kaj studoj, antaŭ ol iom post iom ekscii ion utilan. Tipa miskvalitaĵo en Vikipedio. --Surfo 14:52, 10. Nov 2009 (UTC)
Se oni scias nenion pri la ĉeĥa, kaj renkontas en Esperanta teksto la ĉeĥan urbonomon "Špindlerův Mlýn", oni certe ne povos ĝin ĝuste prononci, sed oni almenaŭ povas ion prononci, nomi ĉion legi kiel Esperantajn literojn sen la alsignoj (diakritoj) (por la literoj q, w, x, y, oni uzu la anstataŭigojn k, v/ŭ, ks, i/j). Tiam oni do prononcus tiun nomon kiel "Spindleruv Mlin". Kiam oni ne laŭtlegas al iu alia, sed nur mallaŭte legas al si mem, okazas ĉi-kaze neniuj miskomprenoj, kaj oni facile rekonas la vorton, kiam ĝi denove aperas. Se oni tamen laŭtlegas al iu, tiu almenaŭ havas ioman ŝancon rekoni, pri kio temas.
Se oni scias nenion pri la rusa kaj tute ne konas la cirilan alfabeton, kaj renkontas la rusan nomon "Анна Каренина", oni neniel povas legi ĝin. Oni eĉ ne povas legi ĝin per iu kriplita, simpligita prononco. Se oni devas laŭtlegas al iu, oni povas ĉe tiu nomo nur diri "nun estas iuj literoj kiujn mi tute ne kapablas legi", kaj estas neniuj ŝacoj ke la aŭskultanto el tio devenas pri kiu nomo temas. Kaj eĉ kiam oni nur legas mallaŭte al si mem, la legado interrompiĝas ĉe tiu vorto; oni apenaŭ havas ŝancon rekoni la nomon, se ĝi aperas denove en la sama aŭ en alia teksto.
Se oni devas rekoni nomon skribitan en tute nekonata alfabeto, oni devas memori la bildojn de la unuopaj literoj; se oni devas rekoni nomon de konata alfabeto kun kelkaj aldonaj alsignoj, oni ne bezonas memori la literojn kiel bildojn, sed povas memori ilin kiel la konatajn literojn, kaj aldone memori la fakton ke ili havas iun alsignon (precize kiu litero havas kiun alsignon kutime ne gravas por la rekonaj taskoj, kiujn oni kutime devas plenumi).
Do estas tute nejuste kompari la uzon de alsignoj al la latina alfabeto kun la uzo de tute aliaj alfabetoj. Marcos 18:25, 21. Nov 2009 (UTC)
Mi kunsentas kaj proponas uzi por titoloj de artikoloj lingvon (kaj alfabeton) konatan por ĉiuj esperantistoj sen dependo de ilia nacilingvo. Mi parolas pri lingvo Esperanto kaj ties alfabeto. Cu vi estas kontraŭ Esperanto? Ĉu ĉi-tie estas homoj kiuj estas kontraŭ Esperanto?P.Fiŝo

Ĉu tio estas taŭga formo? (daŭrigo)[redakti fonton]

Antaŭ mi kŝas lernolibro Esperanto per dek lecionoj (ruse Эсперанто в десять уроков). la libron tradukis B.Tiliĉev el franca lingvo. Aŭtoroj de la libro estas (ruse) Т.Кар kaj М.Панье. Sed jen estas problemo: kiu estas la aŭtoroj? Se en vikipedio nomoj estus skribitaj per esperantigitaj formoj mi facile trovus la personojn. Mi uzus nomojn Kar kaj Panje. Tamen la personoj estis ne rusoj, ĉinoj, irananoj k.t.p. sed francoj. Pro la kaŭzo mi ne povas trovi la personojn en vikio. Mi ne scias francan formon de la familinomoj. Sed por legi esperanta vikio mi nepre devas scii la francan. Sed, se mi scius la francan, do kiu cele mi lernu Esperanton? P.Fiŝo 13:10, 2. Dec 2009 (UTC)

Se ĉiu biografia artikolo enhavus prononcindikon (kiel fakte postulas la nuna regulara pri nomado), vi povus trovi viajn agantojn per serĉo laŭ „kar“ kaj specife „panje“. Ni do fosu sulkojn en tiu direkto. Slavik IVANOV 19:13, 23. Dec 2009 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi ĵus aldonis bildon de bradipo al la ŝablono Ŝablono:Bildo de la tago/2009/12/bildo‎‎. La bildo videblos sur nia ĉefpaĝo de 2an de decembro. Mi proponas, ke ni skribu tiam artikoleton omaĝe al forpasinta vikipediisto de la germana vikipedio, kiu nomiĝis Bradypus. La artikolo havus la titolon Bradipo grizo kaj temus pri la specio kun la scienca nomo Bradypus variegatus. Kiu emas kunhelpi ĉe la redaktado de la artikolo? Bradypus ĉefe okupiĝis pri artikoloj, kies temo estas mamuloj. Kore --Tlustulimu 20:43, 10. Nov 2009 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi jam tradukis la artikolon al Griza bradipo. Kore --Tlustulimu 21:52, 6. Dec 2009 (UTC)

Traduko por mondonaca kampanjo 2009[redakti fonton]

Saluton. Pretas la Esperantigitaj mesaĝoj por la 2009 mondonaca kampanjo de Vikipedio. Ĉu iu povas pruvlegi la tradukojn de la tradukintoj ĉe meta:Fundraising 2009/core messages/eo. Antaŭdankon! -- Yekrats 15:50, 11. Nov 2009 (UTC)

Mi ankaŭ trovis la farendajn tradukotaĵojn ĉe:
* http://translatewiki.net/w/i.php?title=Special%3ATranslate&task=view&group=ext-di-pfpg&language=eo
-- Yekrats 16:45, 11. Nov 2009 (UTC)

Papa akademio de la sciencoj[redakti fonton]

Saluton. Mi feliĉos kiam mi scios kiu DEVAS forigi "Polurinda" el artikolo post eventuala korektado. Ĉŭ ĝi restos tie poreterne por ... beligi la famon de la artikolisto aŭ por lin forigi definitive? Se uy bonvolu respondi. Dankon. vikipediisto Ludovica armaze@tin,it

Kara Ludovica. En la nun stato, Papa Akademio de la sciencoj bezonas iom da polurado. Vikiteksto kaj norma vikipedia stilo ankoraŭ mankas. Ankaŭ verŝajne pli bona nomo estus Papa Akademio de la Sciencoj, kiel en la artikolo. Post ĉi tiuj tasketoj, certe iu forigos tiun ŝablonon. -- Yekrats 16:28, 11. Nov 2009 (UTC)
Saluton Ludovica, gratulojn pro la bonkvalita traduko. Mi aldonis iom da vikipediaĵojn (ekz. envikipediaj ligiloj, listoj faritaj per la simbolo "*" kaj ne per literoj (a) (b) (c), kaj tiel plu). Mi ankaŭ forigis la noton "Polurinda". Esperinde neniu kontraŭos kion mi faris.
PS. Aldonante komenton en la diskutejo, estas taŭge subskribi ĝin ne per simpla skribado de nomo, sed per klako al la tiucela butono en la redaktoskatola ilaro (tiu, kiu montras subskribon faratan per skribilo): ĝi aŭtomate aldonas ligilon al via persona paĝo kaj korekta indiko pri la tempo. Amike, --WinstonSmith 13:24, 12. Nov 2009 (UTC)

Novaj kandidatoj por fariĝi administrantoj[redakti fonton]

Bonvolu atenti ke kandidatiĝas Umbert' (Umberto) kaj Castelobranco por fariĝi administrantoj. Bonvolu esprimi sur la respektivaj kandidatiĝaj paĝoj (Umbert', Castelobranco ) vian opinion, aprobon aŭ malaprobon aŭ komentojn. Dankas AL @ 07:44, 12. Nov 2009 (UTC)

IRC Babilejajn Horojn[redakti fonton]

Ni havas nian oficialan IRC-kanalon #wikipedia-eo. Ĝi ne estas multe uzata.

Mi proponas ke ni havu "Babilejajn horojn" kiel Wikimedia [3] [4] --ƒajro @ 19:25, 13. Nov 2009 (UTC)

Bone! sed sugestu horojn. Al mi taŭĝus eŭropaj matenoj 7-a ĝis 11-a horo UTC de lundo ĝis vendredo. Arno Lagrange @ 19:30, 13. Nov 2009 (UTC)
Ho, ĝenerale iam ajn kaj neniam ajn. :-):-) Dimanĉoj estas ĝenerale bonaj. Vendredoj estas bonaj. 4-5 p.t.m. EST estus bone Scott
Aliaj tempoj estus bone por mi ankaŭ. -- Yekrats 23:55, 13. Nov 2009 (UTC)
Mi ĝenerale tieas ĉiuvespere inter la 10-a kaj la 12-a, laŭ la centreŭropa tempo. --WinstonSmith 16:52, 25. Nov 2009 (UTC)

Beta-versio[redakti fonton]

--Crosstor 07:12, 14. Nov 2009 (UTC)Ĉu iu povus kontaktiĝi kun ĉefo de Beta-versio, ĉar tio iom fuŝiĝis. Post uzo de specialaj signoj ktp la klakita signo aperas ne en la dezirata loko, sed ĉe komenco de la artikolo. Vidu mian surskribon, kiel ekzemplon.

Verŝajne ne necesas kontakti la estron: kiam vi forlasas la Beta-version, oni ja demandas vin pri kialoj de via malkontento. Certe oni pritaksos ĉiujn komentojn kaj erarraportojn provonte ilin forigi. Nur estus pli bone ne skribi la raporton Esperante, tiuokaze la ŝanco pri solvo tre malpligrandiĝus. --Petrus Adamus 09:38, 14. Nov 2009 (UTC)
Hungare skribi estas sensenca. Crosstor.

Feliĉan datrevenon Vikipedio[redakti fonton]

Ĝoje ni povas konstati ke nia Esperantlingva vikipedio jam atingis sian okan jaron! La 15-a de novembro de 2001 estis kreita nia unua artikolo: Modernismo. Gratulon kaj dankon vikipediistoj! --ƒajro @ 08:42, 15. Nov 2009 (UTC)

Modernismo estis kreita je 2002, ĉu ne? CasteloBrancodiskuto 14:32, 15. Nov 2009 (UTC)
Ne laŭ Vikipedio:Historio. --ƒajro @ 15:48, 15. Nov 2009 (UTC)

Evapotranspirado ?[redakti fonton]

"Evapotranspiration" (angle) estas grava nocio en ekologio. Estas kunmetaĵo : "evaporation" + "transpiration". Esperante : elvaporiĝado + transpirado. Ĉu "elvapotranspirado" estus la bona traduko ? Aŭ : ĉu "evapotranspirado" estus akceptebla ? Aŭ ? --Forstbirdo 20:47, 18. Nov 2009 (UTC)

Miaopinie ankaŭ la relative ofte uzata vorto transpirado estas iom balasta en Esperanto, ĝi ja kaj gramatike kaj signife devenas el la verbo spiri kaj estus do logike uzi ĝin kiel kunmetaĵon, do transspirado, anstataŭ krei novan radikon. Mi do preferus tradukojn forvaportransspirado/forvaporspirado, elvaportransspirado/elvaporspirado aŭ malpli longe vaportransspirado/vaporspirado. Estas ja utile havi vorton similan al la naciaj ekvivalentoj, tamen eĉ pli utilas se ĝi estas logike iom komprenebla eĉ por neprofesiuloj. --Petrus Adamus 12:26, 19. Nov 2009 (UTC)
La koncepto ŝajnas esti tiom ofta kaj baza, ke nepre jam ekzistas esperantigo. Mi kontraŭas la formon "evapotraspirado", ĉar ĝi klare kontraŭas la regulojn pri kunmeto de vortoj en Esperanto - ĝi ja uzeblus nur kiel nova radiko (evapotranspirad-o). Tamen, antaŭ ol elekti alternativon, ni informiĝu ĉe fakaj vortaroj aŭ bone priserĉu la Tekstaron. Helpeme --WinstonSmith 12:33, 20. Nov 2009 (UTC)
Eblas du manieroj. Oni povas simple transpreni la vorton, kiu troviĝas en pluraj lingvoj kaj havas formon similan al "evapotranspiration". El tio rezultas simple "evapotranspiracio". Tio ne estas tre rekomendinda. Alia maniero estas analizi, pri kio temas, kaj nur poste nomi la aferon. Temas pri ĉi tio: "La tuta kvanto de akvo eligita de sur la tersurfaco en la atmosferon. Ĝi inkluzivas ne nur la vaporiĝon rekte el lagoj, riveroj kaj tero sed ankaŭ la akvon elspiratan de kreskaĵoj." Tio estas suma vaporiĝoenatmosferiĝo de akvo. Anstataŭ "suma" eblas ankaŭ sumigita vaporiĝo (aŭ simple vaporsumo) aŭ ĉioma vaporiĝo. Unu eblo por "suma" estas la vorto "totala", sed ĝi neniom pli bonas, tute male. – Ankaŭ la akvo elspirata de plantoj venas en gasa stato, do estas ankaŭ tio estas vapor(iĝ)o. Tial jam la originala kombinaĵo "vaporiĝo" + "elspirado aŭ elŝvitado" estas ne tute ekvilibra. Iuj lingvoj uzas esprimojn similajn al suma vaporiĝovaporiĝo en la atmosferon, kaj mi kredas, ke fakulo bone reganta Esperanton, serĉus similan esprimon. --Surfo 14:11, 20. Nov 2009 (UTC)
Ho jes, mi malbone trastudis la fakan signifon de la verbo, pensante ke temas nur pri plantoj. Trovi jam uzitan vorton certe estus bona alternativo. Aliokaze, ĉu ne esprimus la aĵon bone la vorto areforvaporiĝo? --Petrus Adamus 15:43, 20. Nov 2009 (UTC)
Ĉu vi volis diri "are-", aŭ ĉu tamen "aer-"? Ambaŭ estas eblaj grandoj (g/m² aŭ g). --Surfo 17:31, 20. Nov 2009 (UTC)
Mi volis diri "are-" por rilatigi la forvaporiĝon al areo (en la senco parto de la tera surfaco, kun difinitaj limoj aŭ difinita uzo).

Meteologia Terminaro diras evapotranspirad/o, kaj tion difinas kiel "vaporiĝo de akvo el la tero kaj la vegetacio kune". Eble ni do devas rezigni, kaj uzi "evapotraspirado" kiel titolon. En la teksto de la artikolo eblos mencii aliajn alternativojn, sed nepre ili ne nur estu elpensitaj ĉi tie - ili ankaŭ devus jam ekzisti en la atestita lingvouzo, ĉar Vikipedio estas simpla encicklopedio pri jam establiĝintaj faktoj, kaj ni ne rajtas enkonduki novajn vortojn senzorge. --WinstonSmith 16:03, 20. Nov 2009 (UTC)

"Evapotranspirado" estas la plej malbona eblo, ĉar ĝi supozigas tute strangan verbon "evapotranspiri". La Meteologia terminaro estas nefidinda fonto, kion montras diversaj strangaj vortelektoj, ĉi tie ekz. "vegetacio". Kaj ja ĉiam eblas uzi tute normalajn esperantajn vortojn por priskribi fenomenon. Gravan terminokrean signifon havas nur realaj, fidindaj tekstoj pri la koncerna temo. Vortaro aŭ terminaro ne estas "reala teksto", sed ĝi estas pli bona ol nenio. Ĉu vi trovas ekzemplon pri uzo de "evapotranspirado"? --Surfo 17:40, 20. Nov 2009 (UTC)
La vorton evapotranspiracioevapotranspirado ajnokaze fakuloj uzados eĉ Esperante, ne sciante tradukon, tamen miaopinie la radiko estas aĉa kaj balasta, estus pli bone uzi iun kunmetitan vorton. --Petrus Adamus 18:38, 20. Nov 2009 (UTC)
Mi konsentas kun Surfo kaj Petrus ke ni ĉi-kaze ne blinde transprenu tiun strangan radikon el la Meteologia terminaro. Ni certe ĉiam rajtas krei terminojn en la Vikipedio per kunmetado de kutimaj Esperantaj radikoj. "Suma vaporiĝo" laŭ mi taŭgas, se la difino de Surfo estis ĝusta. Se oni volas pli da simileco al alilingvaj terminoj, oni uzu "vaporiĝtransspirado". Marcos 18:34, 21. Nov 2009 (UTC)
Ankaŭ laŭ mi ja dubindas la fidindeco de tiu Meteologia terminaro, kaj ŝajnas, ke la koncepto de "evapotranspirado" ne tiom ofte aperis aliie en Esperantujo por ke jam ekzistu forte establiĝinta formo. Tamen, kiel ĝeneralan principon mi substrekas, ke en Vikipedio ni ne rajtas kaprice decidi ke semajno nomiĝu tagsepo ĉar tiu estas "kunmetado de kutimaj Esperantaj radikoj": ĉiam bezonatas (1) ke ne jam ekzistu samsignifa establiĝinta vorto, (2) ke la plejmulto samopiniu pri la elekto de la nova kunmetaĵo. Se tio eblas, la jam establiĝinta lingvouzo estu la bazo de nia laboro. --WinstonSmith 10:39, 22. Nov 2009 (UTC)
Certe ion tiel kutiman kiel "semajno" ni tute ne rajtas tuŝi ĉi tie. Sed ja iu vorto kiu troviĝas nur en unusola fakterminaro Esperanta kaj por kiu ni eĉ ne trovis uzekzemplojn estas io tute alia ol vorto kiun miloj da Esperantistoj uzas ĉiutage, kaj kiu aperas en preskaŭ ĉiu vortaro de Esperanto. Marcos 13:42, 22. Nov 2009 (UTC)

Saluton! Mi serĉas spertulon pri "informkesto urbo" por plenigi la informkeston de Barranquilla - mi interalie ne scias kiel elturniĝi per <mapo vokita per ŝablono kiel {{situo sur mapo}}> - antaŭdankon --Dominik 07:55, 20. Nov 2009 (UTC)

Peto por elgermana tradukonto[redakti fonton]

Mi petas ke germanlingvano traduki lastajn kelkajn vortojn en la ŝablono {{Neglekto de aŭtororajto}}. Antaŭdanke. -- Yekrats 17:10, 25. Nov 2009 (UTC)

Netradukita estas ankaŭ la paĝo al kiu ligas la ŝablono: Vikipedio:Aŭtorrajtopeto Arno Lagrange @ 18:27, 25. Nov 2009 (UTC)

Indas decidi pri uzindeco de Ŝablono:Apartigila paĝo[redakti fonton]

Saluton!, trafoliumante hazardajn artikolojn mi stumblis ĉe la ŝablono {{apartigila paĝo}}. Ĝi ŝajne estis kreita, por ke ĝi aperu ĉe apartigitaj artikoloj: ekzemple, ĝi aperas ĉe konsulo (Esperanto-movado) por memorigi al la leganto, ke la vorto havas aliajn signifojn, atingeblaj per apartigila paĝo. Mia sperto estas, tamen, ke la uzo de la ŝablono ne estas tiom kutima. En ĝia diskutpaĝo estiĝis, antaŭ tri jaroj, debateto pri ĝia uzindeco, kiu tamen mortis sen konkludo. Ĉu ni oficialigu la uzon de tiu ŝablono, kaj ĝin rekomendu en ĉiuj tiaj okazoj (eble ankaŭ per helpo de roboto), aŭ ĉu ni decidu, ke ĝi balastas estas balasta kaj forigindas? --WinstonSmith 22:50, 26. Nov 2009 (UTC)

Mi aldonu, ke ĉe kelkaj artikoloj oni adoptis alian solvon: ekzemple, en Sireno (mitologio) oni simple skribis Ne konfuzu kun sireno (besto) (tiel preterpasante la apartigan paĝon). Tiun ĉi solvon mi forte kontraŭas, ĉar ĝi aspektus iom ĥaose kaze de pli ol du signifoj. La demando do ankaŭ estu, ĉu tiaj skribaĵoj estas forigindaj aŭ (en la koncernata kazo) anstataŭigindaj per {{apartigila paĝo|sireno}}. --WinstonSmith 23:13, 26. Nov 2009 (UTC)
Mi emas kontraŭi la uzadon de tia ŝablono, kvankam ĝi ja estas vaste uzata en pluraj gravaj Vikipedioj. Mi opinias, ke ĝi senbezone troŝarĝas la komencon de artikoloj. Sufiĉas la pli diskretaj, sendependaj apartigilaj paĝoj.
Oni povus anstataŭe proponi ligilon al la apartigila paĝo (aŭ al la samnomaj artikoloj) en la sekcio "Vidu ankaŭ". La ŝablonon "apartigila paĝo" supre de artikolo oni uzu nur en apartaj kazoj, se tuja malkonfuziĝo nepre necesas. Thomas Guibal 10:30, 27. Nov 2009 (UTC)
La ŝablonon {{TemasPri|ĉi-tia signifo|alia signifo}} mi plejofte uzas. (ekzemple vidu Jupitero (planedo)). Ĝenerale, por multaj funkcioj, ekzistas (tro) pluraj ŝablonoj. Antaŭ krei ŝablonon, oni serĉu ĉu ĝi ne jam ekzistus. --Jean-François Clet 13:43, 27. Nov 2009 (UTC)
Laŭ mi {{TemasPri}} estu uzata nur kiam ne ekzistas apartigila paĝo, kaj unu (el du) signifoj estas aparte pli grava ol la alia; ekzemple, ĉe Rabato indas mencii ke, krom havi la sube difinitan signifon, la vorto ankaŭ signifas "urbo de Maroko". Sed tio ne menciindas ĉe Rabato (Maroko).
Por simpligi la debaton, mi proponas aparte klarigi (a) ĉu entute indas, ĉe paĝoj kiaj Jupitero (planedo), mencii ĉe la komenco de la artikolo la ekziston de apartigila paĝo aŭ de samnomaj paĝoj; (b) kiu ŝablono estu uzinda tiukaze. Esceptoj ja eblos, sed ni klopodu fiksi unuecigan regulon kiu estu uzata kiam neniu specifa kialo preferindigas specialan solvon. --WinstonSmith 14:13, 27. Nov 2009 (UTC)

Preĝejoj[redakti fonton]

En la Esperanta Vikipedio ekzistas kategoriigo je moskeoj, sinagogoj, preĝejoj ktp. Mi ja scias, ke la vorto preĝejo tradicie iom pli pensigas pri kirko ol pri nekristanaj preĝejoj, tamen precize tiu kompreno estas misa. Mi do proponas uzi kategorie la vorton preĝejo nur en la preciza signifo, do kiel ajnreligian specialan ejon por preĝo, ne tamen kiel kristanan ekvivalenton por moskeo ks. --Petrus Adamus 13:57, 29. Nov 2009 (UTC)

Mi konsentas pri ĉio. La vorto "preĝejo" havas neniun apartan ligon al kristanismo. --WinstonSmith 22:13, 29. Nov 2009 (UTC)

Vikitraduko[redakti fonton]

Oni informis en diversaj retlistoj pri la plibonigo de la servo por tradukado de Vikipediaj artikoloj per unu el la aŭtomataj esperanto-tradukiloj de Apertium (ĝis nun el la kataluna, hispana aŭ angla). Vidu: http://vikitraduko.saluton.dk/. La servo permesas krei tute novan artikolon surbaze de ekzistanta originalo, aŭ preni ekzistantan vikitekston kaj traduki ĝin (bone pritraktante la vikipedian kodadon) por poste aldoni la koncernan paragrafon, kie oni deziras. Mi provis ĝin, kaj ĝi sufiĉe bone funkcias, kvankam evidente oni devas poste kontroli. --Tonyo 15:45, 29. Nov 2009 (UTC)

Anonimulo[redakti fonton]

Estas ‎129.132.128.136 kiu nun ĵus enmetis artikolon Hermafrodito en civila rajto kaj elprenis la alilingvajn ligilojn de jam ekzistinta artikolo Hermafrodito kvazaŭ la nova artikolo kongruus kun la komuna artikolo. Tion mi forviŝis sed mi timas, ke la sama aŭtoro jam enmetis multajn artikolojn sufiĉe fuŝajn kutime kun rilato aŭ aludoj al Zuriĥo. Ĉu indus averti tiun?--kani 19:24, 1. Dec 2009 (UTC)

Hermafrodito en civila rajto. Saluton. Mi volus scii opiniojn de ceteraj, ĉu paĝo titolita kiel Hermafrodito en civila rajto apartenas en Vikipedion. Mi neniam aŭdis pri homoj, ke ili estus hermafroditoj. Tiuj homoj nomiĝas alie. Eble la angla termino shemale, sed tiu neniam estas tradukata kiel hermafrodito. Hermafrodito havas klare difinitajn difinojn. En la unua frazo de tiu paĝo estas skribite, ke tio estas homo kun ne klaraj seksorganoj. Sed kio estas "ne klaraj seksorganoj"? Ĉu neniu iam vidis ilin ankoraŭ? Do tiujn seksorganojn. Eĉ ne kuracistoj, kiuj priskribus la problemon? Fine mi demandas, ĉu tiu paĝo ne estas forigenda. Zuazua 08:27, 2. Dec 2009 (UTC)
La franca termino pri "hermafroditeco" ĉe homo estas fr:Intersexualité, oni devus paroli pri interseksecointerseksulo (ne konfuzu kun transseksulo).
--Jean-François Clet 21:58, 3. Dec 2009 (UTC)
Nun mi vidas ke tiu anonimulo nun prenas la jam ekzistintan artikolon Hermafrodito en civila rajto kaj registris ĝin denove sub la titolo Interseksulo en civila rajto anstataŭ fari ĉiukaze alidirektilon. En ĉiuj el ili estas stultaĵoj ĉar oni komprenas ke ili parolas pri anatomiaj, psikologiaj kaj juraj konoj sen havi tiajn konojn. Oni enmetas fakton ke homoj en kelkaj landoj havas nomon kaj viran kaj virinan kiel io rilata al hermafroditismo aŭ io simila. Mi kiel homo, kiu oficiale nomiĝas José-María ege protestas kaj petas la forviŝadon de tiuj tekstoj kaj eventuale la baradon de tiu anonimulo ĝis kiam tiu akceptu kunlaboradon kun kontrolanto de tiaj fuŝaj tekstoj. --kani 22:53, 9. Dec 2009 (UTC)

La akcidento de la stacidomo Montparnasse[redakti fonton]

Parizregiona subtenanto de Esperanto, Michel Bernard, atentigis min pri eraro en la titolo de la hieraŭa "Bildo de la tago" http://fr.wikipedia.org/wiki/Fichier:Train_wreck_at_Montparnasse_1895_2.jpg

Li kredis, ke tio okazis en la stacidomo "Gare d'Orsay". Fakte, post serĉado, mi trovis tiun saman bildon, kiu estas konservata en la Muzeo de Orsay (kie estis ankaŭ fervoja stacidomo kaj nun stacio de la Ekspresa subtera trajno "RER"). Eble el tio fontas la konfuzo. La bildo aperas en la sekcio Fotografio de la Muzeo de Orsay. Tie ĝi havas la nomon "Accident gare de l'Ouest" (Akcidento okcidenta stacidomo). Pli poste, post rekonstruo, la stacidomo ricevis la nomon "Gare Montparnasse". Do, ne temas pri vera eraro, des pli ke, sur dua foto, estas videble, ke sur banderolo, supozeble de stacidoma kafejo-restoracio, jam tiutempe aperis la vortoj "DE LA GARE MONTPARNASSE". Sur la unua bildo, la vorto "CAFE" estas divenebla sur la maldekstra flanko de tiu sama banderolo. Eble ne estus oportune ŝanĝi la nomon, sed utilus aldoni kromnomon aŭ klarigon al la du bildoj. Mi mem ne tro spertas pri tiaj manipuladoj, do, se iu alia bonvolas prizorgi...--Henriko 05:50, 6. Dec 2009 (UTC)

Alchajmero[redakti fonton]

La nunsemajna Kunlaboraĵo de la semajno ne multe antaŭeniris, kaj mi suspektas ke parto de la problemo estas lingva: ne estas bona interkonsento pri la esperantigo de la Alzheimer-malsano. La titolo nun estas Alchajmero, sed ĝi ne ŝajnas aparte bona. Mi lanĉis en diversaj forumoj debaton pri tio, sed ĝis nun sen klara interkonsento. Mi invitas vin partopreni en ĝi. Vidu la diskutpaĝon Diskuto:Alchajmero. Eble kiam ni alvenos al konkludo, ni povos reproponi tiun artikolon denove, ĉar ja estas domaĝe ke lingva problemo supervenkus super la intereso mem de la temo. Ĉu? --Tonyo 11:43, 6. Dec 2009 (UTC)

"Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin."[redakti fonton]

Karaj, mi rimarkis, ke Vikipediisto:Televido de tempo al tempo aldonas la klarigon "Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin." ĉe ĉiuj bildgalerioj ene de vikipediaj artikoloj (vidu ekzemple ĉi tie). Oni ne lasu tia decido al la deziro de unuopuloj, sed interkonsentu ĉu tiu klarigo aldonindas al ĉiu bildgalerio, aŭ ĉu al neniu. Laŭ mi, ĝi estas balasta kaj evitinda: ĉiuj bildoj en Vikipedio, alklakite, pligrandiĝas...

Kiuj estas viaj opinioj? Post eventuala interkonsento, indus afiŝi la rezulton ĉi tie (surprize, tute mankas indikoj pri bildgalerioj) kaj, depende de la rezulto, indus taskigi roboton por forigi la troajn klarigojn, aŭ aldoni ilin kie ili mankas. --WinstonSmith 12:05, 6. Dec 2009 (UTC)

Eble oni konsilu grandigi bildon, kiam grava kaj trafa detalo de ĝi ne estas tuj videbla en la formato de la galerio. Sed mi opinias, ke ĉiuj uzantoj de Viki scias, ke la bildoj estas alklake grandigeblaj.--Jean-François Clet 14:28, 6. Dec 2009 (UTC)

Propono pri ŝanĝo de la gvidlinio[redakti fonton]

Laŭ la ĉi-supra indiko, mi proponas ŝanĝi nian gvidlinion pri sekcioj kaj alineoj jene:

Citaĵo
 [...] Kelkaj ĉiam samaj sekciaj titoloj fiksiĝis pro kutimo kaj ofte post longa diskutado. Por kohereco, bonvolu unuece uzi:
  1. Literaturo
  2. Bildaro
    Tiu ĉi sekcio ordinare enhavu nur bildgalerion, estigita per la kodero <gallery>, sen ajnaj kromaj tekstoj.
  3. Vidu ankaŭ
    Ne skribu "Vidu ankaŭ jenon:" aŭ io simila.
    Uzu la ŝablonon {{il}} por marki la ligilojn.
  4. Eksteraj ligiloj
    Uzu la pluralan formon, eĉ se okaze sekvas nur unu ekstera ligilo; ne skribu "ligoj eksteren", "retaj ligiloj", "En la reto" aŭ io simila.
    Uzu la ŝablonon {{el}} por marki la ligilojn. 

La ŝanĝoj, kiujn mi proponas, esence estas: (1) aldono de la alineo "Bildaro" (ĉu vi preferas "Bildgalerio"? Ni prefere elektu unuecan nomon, kaj ne lasu la elekton al la unuopa redaktanto); (2) mencio de la ŝablonoj {{il}} kaj {{el}}; (3) ordigo de la alineoj (en la nuna gvidlinio, eĉ ŝajnas, ke eksteraj ligiloj aperu antaŭ la sekcio "vidu ankaŭ"). Kion vi opinias pri la proponoj? --WinstonSmith 11:14, 10. Dec 2009 (UTC)

Mi devas diri, ke mi neniam ŝatis (kaj pro tio ankaŭ neniam mem uzis) la ŝablonon "el" (kaj laste mi rimarkis ke ekzistas eĉ "il"; kaj eĉ ŝajne ekzistas "el2"?!). Ĉu vere oni devas havi tie tiujn bildojn? Tio sekve malfaciligas ankaŭ ĉiam transprenadon de artikoloj inter alilingva vikipedio kaj tiu ĉi. Ĉu ne simpla listo (farata per asterisko) sufiĉas al ni, kiel en multaj aliaj vikipedioj? (Cetere, uzo de tia ŝablono eĉ ne produktas veran liston (UL) en la HTML-kodo, sed tute misgvide difinliston (DL) kvazaŭ nur kun difinoj kaj tute sen difinataĵoj.) Mi kontraŭas ke uzo de tiuj ŝablonoj fariĝu deviga. Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:48, 12. Jan 2010 (UTC)

Traduko el la germana rilate al la malakcepto de Esperanto en lingvokonkurso[redakti fonton]

La germana asocio de:Bildung und Begabung okazigas konkurson pri fremdaj lingvoj, kie ĝi ne akceptas Esperanton (kp. ekz. artikolon ĉe Libera Folio. En tiaj kazoj mi kutime ŝatas traduki la vikipedian artikolon de la kontraŭanto de Esperanto, por iel ridetante montri al tiu, kion signifas Esperanto - sed eble iu el vi ŝatus kaj pretus tion fari, mi momente havis iom multajn taskojn. Ĉu? Krome indus traduki de:Stifterverband für die Deutsche Wissenschaft, pri la gepatra asocio de la unua, kiu financas ĝian agadon. (Mi cetere ankaŭ ŝatas, ke ekzistas traduko de artikoloj pri subtenantoj de Esperanto, kiel speco de danko; en aliaj kazoj...) --Lu 20:38, 6. Dec 2009 (UTC)

Giorgino helpon pri la hispana lingvo![redakti fonton]

Saluton kaj helpon! mi serĉas hispanlingvanon, kiu povas kontroli/korekti/plibonigi malgrandan tekston, kiun mi skribis en la Hispana Wikipedio - la koresponda artikolo en esperanto estas Giorgino kaj ekzistas ankaŭ similaj artikoloj en la portugala kaj la itala - antaŭdankon! --Dominik 10:33, 8. Dec 2009 (UTC)

Farite! (mi esperas) --Tonyo 20:00, 8. Dec 2009 (UTC)
Tonyo, mil dankojn pro la valora helpo - vi eĉ aldonis antaŭparolon, kiu ne troviĝis en la originala versio - --Dominik 20:22, 8. Dec 2009 (UTC)

aranĝoj rilate al la Zamenhofa Tago en 2009 tra la mondo[redakti fonton]

Karaj geamikoj! Baldaŭ estos Zamenhofa Tago. Mi longe forestis la hejman vikion. Mi petas vin kunhelpi kaj al Vikilibroj:Facebook/Zamenhofa Tago kaj al verkado le Vikilibro ĉe b:Vikilibroj:Facebook. Mi menciis tie ke estus taŭga kialo por traduki la artikolon Zamenhofa Tago en aliajn lingvojn. Antaŭdankon! Amike Gangleri‎ ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 13:51, 10. Dec 2009 (UTC)

Korekti informskatolon[redakti fonton]

Mi iom ĝustigis la artikolon pri la Kupolo de la Roko (antaŭe, konsterne, nomita "Roka katedralo"). Restis tamen la informkesto, kiun mi iom esploris, sed ne trovis la korektindajn lokojn en la ŝablono kaj tute ne kuraĝis tuŝi la bazajn tekstojn de la kesto. Tie restas ekz. la titolo "Specifikado", anstataŭ io esperanta, kaj la esprimo "Eklezia statuso", kiu estas tre stranga por islama sanktejo. Ĉu iu povus okupiĝi pri tiu informskatolo, aŭ ĉu mi forigu ĝin el la artikolo? --Surfo 19:22, 11. Dec 2009 (UTC)

✔ Farite Zuazua 19:31, 11. Dec 2009 (UTC)
Dankon, Zuazua, vi agis rapidege. Ĉu vi povus ankoraŭ ŝanĝi la vorton "Specifikado", kiu tute ne estas esperanta. Mi supozas, ke oni celas tie ion similan al "Karakterizaĵoj" ("Distingaĵoj", "Rekoniloj", "Trajtoj", "Ecoj"...). Mi preferus ne skribi "Specifaĵoj", kvankam tio ŝajnas facila solvo, ĉar "specifa" plej ofte aludas pri io speciala aŭ unika. Ĉi tie oni ŝajnas simple voli fari liston de iuj rekonigaj ecoj. Ekz., en la priparolata artikolo, la unukupoleco apenaŭ estas io tre specifa. --Surfo 20:11, 11. Dec 2009 (UTC)
✔ Farite kaj korektita je Karakterizaĵoj. Zuazua 06:47, 12. Dec 2009 (UTC)

Se medio signifas fizikan ĉirkaŭon, kiel traduki en:Media (communication). Ĉu komunik(ad)a medio estas akceptebla (plilarĝigante originalan signifon de la vorto)? Aŭ komunik-il-aro? Narvalo 15:27, 13. Dec 2009 (UTC)

Oni normale uzas la vorton amasinformiloj kiel tradukon de la Angla media. --Petrus Adamus 19:41, 13. Dec 2009 (UTC)
Fakte pli kutimas "amaskomunikiloj" ol "amasinformiloj". Sed ambaŭ signifas nur "mass media". Sed en la angla ekzistas ankaŭ "media", kiuj ne estas "mass media", ekzemple retmesaĝoj (kiam ili ne estas amase dissendataj). La plej bona traduko de "media" en Esperanton estas "komunikiloj". Verŝajne ĝi ne estas tute samsignifa, sed tio ne gravas; ja por tre multaj aferoj ne ekzistas tute samsignifaj vortoj en diversaj lingvoj.
La artikolo en nia Vikipedio laŭ mi nomiĝu komunikilo. En Esperanto ne ekzistas tiel forta tendeco multenombrigi la vorton "komunikilo" kiel ekzistas en la angla por "media" (kies ununombra formo estas "medium", kiu tamen estas multe malpli ofta en ĉi tiu senco). Marcos 21:25, 13. Dec 2009 (UTC)
La plej uzata vorto por tio estas Amaskomunikilo. Jam ekzistas tiu artikolo, sed ne tre bona (nu, fakte tre malbona). Do, ĉar ne ekzistis antaŭa propono pri ĉisemajna kunlaboraĵo de la semajno, kaj la antaŭa jam estis de pli ol unu semajno, mi nun utiligis tiun ĉi diskuton kiel pretekston por ĝin nomumi kiel tian. --Tonyo 15:58, 18. Dec 2009 (UTC)

Pardonon. Ĉu estas iuj diskutantoj en ĉi tiu diskutejo? Mi tre volontas diskuti io pri E-o inter Azio kaj Eŭropo. Mia temo estas " Esperanto nun estas bezonata nur en EU?" —La komenton aldonis, sen subskribo, E-Lumo (diskuto • kontribuoj)

Mi pardonpetas, sed mi devas atentigi vin, ke tiu ĉi diskutejo ne estas ĝenerala debatejo pri Esperanto, sed (kiel diras la titolo) nur "loko por babili pri Vikipedio" (grasigis mi). Vi prefere turnu vin al priesperantaj forumoj, ekzemple http://forum.esperanto.ithttp://eo.lernu.net/komunikado/forumo/index.php --WinstonSmith 11:54, 15. Dec 2009 (UTC)

tradukoj de la semajno[redakti fonton]

Vi jam konas la projekton pri "Traduko de la semajno" (cetere, la ĉisemajna estas Historio de alfabeto, ankoraŭ malplena). Du kandidatoj rilataj al Esperanto nun atendas en la vico [5]: Esperanto-filmo kaj la ĵus proponita Sennaciismo. Se vi havas aŭ kreas uzulnomon en meta-wiki, vi povas voĉdoni por ili. --Tonyo 17:07, 18. Dec 2009 (UTC)

Tajperaro. pREsona voko[redakti fonton]

Mi ne scias, kiel nomi tiun skribaĵon, sed supre de ĉiu paĝo de vikipedio mi legas tajperaron kaj mi ne scias, kiu povas tion korekti. Temas pri: "bonvolu legi pREsonan vokon de la kunoninto...":-)Sxak 10:07, 19. Dec 2009 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Tio korekteblas (kaj nun korektitas) en meta:Fundraising 2009/core messages/eo (espereble iu kopios la korekton en la aktivan mesaĝon). --AVRS 10:53, 19. Dec 2009 (UTC)
>'(kaj nun korektitas)' -- Mi ne konfirmas :-) Nenio ŝanĝiĝisSxak 17:40, 19. Dec 2009 (UTC)

Problemoj - ĉu en ŝablono?[redakti fonton]

Saluton. Mi serĉas iun, kiu scius solvi problemojn skribitaj en Diskuto:Pedro Casaldáliga. Dankon. Zuazua 08:08, 23. Dec 2009 (UTC)

presonan vokon?

Fotografarto[redakti fonton]

Bonvolu vidi la diskuton pri la artikolnomo. --Petrus Adamus 19:17, 25. Dec 2009 (UTC)

Karaj, mi tute ne komprenas kial (kaj kiel eblas ke) nomo de la nederlanda esperantisto kaj politikisto Karel van Rijckevorsel estis skribita per malgranda litero en la titolo de paĝo. Kiu helpus? --Fiskot (diskuto) 17:49, 26. Dec 2009 (UTC)

Mi provos ĝustigi la aferon. Kredeble necesos doni al la artikolo unue vere malsaman nomon kaj poste renomi. – Umbert' 18:03, 26. Dec 2009 (UTC)
La problemon kaŭzis eta ŝanĝo en la ŝablono Ŝablono:nm, kiu nun minuskligas la unuan literon de la artikola titolo. Tio unue trompis min. Mi forigis la ŝablonon, kaj la "K" reiĝis majuskla. Sed, kompreneble, necesas ankaŭ ripari la ŝablonon; mi supozas, ke kulpas la voko de la ŝablono Ŝablono:Minusklo. Dankon pro via atentigo! – Umbert' 18:34, 26. Dec 2009 (UTC)

ArthurBot[redakti fonton]

Karaj, mi ne scias ĉu ĉi tie estas oportuna loko por plendi kontraŭ roboto "ArthurBot" - antaŭ nelonge, tiu ĉi ŝanĝis ĉiujn "ux" al "ŭ" en artikolo Maigret (06:58 26.Dec 2009) - tiel ke mi devis permane ĉion korekti (temis pri franclingvaj titoloj de romanoj) --Dominik 06:14, 28. Dec 2009 (UTC)

Tiu roboto ankaŭ kaŭzis similan vandalismon en elstara artikolo Leonardo da Vinci - mi korektis - --Dominik 02:08, 29. Dec 2009 (UTC)

Mi lasis mesaĝon sur la diskutpaĝo de la mastro de ArthurBot kaj atendas respondon. Vidu http://en.wikipedia.org/wiki/User_talk:Mercy#Problem_on_Esperanto_Wikipedia_with_ArthurBot. Thomas Guibal 08:17, 29. Dec 2009 (UTC)

Kiel utiligi ŝablonon ?[redakti fonton]

Se iu povus klarigi al mi, kiel oni usas la Ŝablono:Informkesto stelon, mi tre dankis ŝlin.
--Jean-François Clet 21:04, 30. Dec 2009 (UTC)

Vidu la artikolon Omikron Baleno por bona ekzemplo. Kore, Thomas Guibal 05:48, 31. Dec 2009 (UTC)
Dankon, kaj bonan jaron. Ĉu estus bone, sisteme almeti la ŝablono al paĝoj pri steloj ? (ĝenerale, ŝablonoj estas ofte neuzataj, aŭ por sama temo ekzistas pluraj malsamaj ŝablonoj...)--Jean-François Clet 15:22, 1. Jan 2010 (UTC)

Nunaj balotoj (31-a de decembro 2009)[redakti fonton]

Daŭra problemo de nia Vikipedio estas la manko de voĉdonoj por la ĉiusemajnaj aŭ ĉiumonataj balotoj (plej notinde ADLS, KDLS...). Mi do ellaboris la jenan tabelon, kiun mi publikigos ĉiusemajne en la diskutejo, preferinde je ĵaudo. Ĉar la diskutejo estas unu el la plej vizitataj paĝoj, tio eble instigos pli multajn voĉdonojn kaj iom klarigos la funkciadon de la (tro) multaj balotpaĝoj. Ankaŭ eblos aldoni pli maloftajn balotojn, ekzemple la elekton de administrantoj. Ĉu bona ideo ? Thomas Guibal 07:15, 31. Dec 2009 (UTC)

Tre bona ideo, laŭ mi. --Tonyo 11:51, 1. Jan 2010 (UTC)
Tre bona ideo, laŭ mi.--pino 13:11, 1. Jan 2010 (UTC)
Bone! Bonege! -- Yekrats 15:20, 10. Jan 2010 (UTC)