Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 8

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Saluton al ĉiuj! En itala vikipedio ni estas preparantaj kunvenon en Vicenza, norditala urbo. Vikipedio partoprenos al la kvina edition de Festambiente, grava festo organizata de Legambiente. Estos ankaŭ iuj esperantistoj, kiujn ni jam kontaktis, sed ni volas kunlabori ankaŭ kun esperanta vikipedio. Ekzemple, mi jam tradukis parton de artikolo pri Vicenca laberdano: ni povas uzas tion dum la festo, kaj aldoni al la esperanta vikipedio tiun artikolon kaj, poste, vi povas korekti ĝin, kiel pruvo de vikipedia laboro. Kion vi pensas pri tio? Ĝis! --Daĉjo 18:26, 3. Maj 2006 (UTC) bedaŭrinde mi ne parolas esperanton tre bone, mi esperas, ke vi komprenos min! ;)


Redirektiloj de nacilingvaj nomoj de urboj al alilandaj nomoj de urboj[redakti fonton]

Ĉu estas necesaj nacilingvaj redirektiloj de nomoj el unu lingvo al alia lingvo en Esperanto-Vikipedio? Vidu ekz. redirektilo el Proßnitz al Prostějov. Imagu, se ni ĉiuj kreus tiajn redirektilojn en siaj naciaj lingvoj, ĉu vi scias, kiom da novaj "artikoloj" ni kreus? Se tio estas bezona, mi komencos krei ĉeĥajn nomojn de urboj situantaj ekster Ĉeĥio, ekz, Řezno mi redirektos al Regensburgo, Paříž al Parizo, Míšeň al Meiso ktp. Petro 3. Maj 2006 19:00 (UTC)

Laŭ mi, ni nur havu alilingvajn alidirektilojn, se la alia lingvo ankaŭ iel gravas al la loko, ekz-e se estas sufiĉe granda tiulingva minoritato tie, aŭ se iam la loko apartenis al tiulingva regno. En la kazo de Prostějov mi do akceptus alidirektilon el Proßnitz, ĉar ĝi ja dum longa tempo estis parto de la Aŭstro-Hungara Imperio, kies ĉefa lingvo estis la germana. Marcos 19:21, 3. Maj 2006 (UTC)
Por kiu do servas tiuj redirektiloj? Ĉu por esperantistoj? Ha ha. Tute ne. Interalie, ĉiu loko apartenis al ia imperio, ŝtato. Kaj kio urboj en kolonioj? Ĉu ni nomigos ilin laŭ nomoj de kolonigistoj? Petro 3. Maj 2006 19:26 (UTC)
Vidu, alidirektiloj neniel ĝenas. Ili ne estas kalkulataj kiel artikoloj en la statistiko. Ili neniom pezas. Ili estu, se iu kreas ilin. Se iu kreas, do opinias ilin gravaj, ĉu ne? - Slavik IVANOV 20:44, 3. Maj 2006 (UTC)
Petro intertempe forigis la redirektilon de Proßnitz al Prostějov. Bravo! Nun ne plu eblas trovi informojn pri la naskiĝurbo de Josef Schamanek. -- Robert Weemeyer 01:04, 4. Maj 2006 (UTC)
Mi restarigis ĝin, ĉar ŝajne la konsento inter la Vikipedistoj estas, ke tia alidirektilo ja ne estu forigita. Marcos 01:20, 4. Maj 2006 (UTC)

Mi pensas ke oni devas doni al loko nacia nomo kun alidirektilo al Esperanta nomo se estas. Se urbo havas du naciaj nomoj, aŭ se la alia lingvo ankaŭ iel gravas al la loko, certe urbo havu alidirektilon en alia nacia lingvo (ekzemple Victoria/Gasteiz en Eŭskio), aŭ tre ekcepte se urbo havas historian nomon (ekzemple Leningrado/Petrogrado/San-Petersburgo), sed nomo donita de konkeranto en pasinta tempo ne estas bona, oni ne nomu João Pessoa Mauriztstadt, kvankam Nerdelandanoj nomis ĝin tiel en 17-a jarcento.Roberto 23:30, 3. Maj 2006 (UTC)

Ne temas pri tio, ke oni nomu ĝin tiel, sed nur pri tio, ke alidirektilo tia rajtas ekzisti. Kiel Slavik jam diris, alidirektiloj neniel ĝenas, do mi ne komprenas, kial vi volas malpermesi alidirektilon kiu povus esti utila al iu. Marcos 01:16, 4. Maj 2006 (UTC)
Por praktikaj kialoj. Estas centoj da lingvoj, ĉu ni redirektu en ĉiuj lingvoj, aŭ en Brazilo oni parolas ĉirkaŭ 200 lingvojn, ĉu mi kreu 200 alidirektilojn? Alie, mia urbeto havis 4 nomojn dum sia historio, mi kreu 4 alidirektilojn?
Mi konsentas kun Roberto. Ni povu poste preni intervikiojn kaj krei el ĉiuj redirektilojn, eĉ kiam ili pezas neniom, ĉu bone? Ankaŭ mi konsentas kun redirektiloj, kiuj rilatas al historio aŭ antaŭe apartaj urboj, kiuj unuiĝis kaj estiĝis urboj kun novaj nomoj. (Leningrado, Peŝto, Buda estas Budapeŝto...) Sed kian historian rilaton havas redirektilojn, kiuj plejparte kreas germanoj al ĉeĥaj urboj. Ili estas nur germanaj tradukoj de ĉeĥaj urboj. Pri tio mi demandis. Se Robert Weemeyer kreis ligilon al naskiĝloko de Josef Schamanek (mi ankaŭ ne nomas lin ĉeĥe, do Josef Šamánek), li devis skribi en artikolon la nunan nomon de urbo, kiu estas Prostějov. En artikolo li poste notu tiun fakton, kiel la urbo nomiĝis en aliaj tempoj. Se temas pri tio, kiel neesperantistaro serĉu esperantajn artikolojn, ili trovu ilin en siaj naciaj lingvoj kaj poste laŭ intervikioj ili facile trovos eĉ artikolon en Esperanto. Krome, mi ne vidis ĉi tie ekz. francajn nomojn de hispanaj urboj, polajn nomojn de francaj urboj, hispanajn nomojn de hungaraj urboj aŭ redirektilojn laŭ prononcado (ekz. Göteborg estu Jeteborg) ktp. Petro 4. Apr 2006 05:03 (UTC)
Kompreneble oni ne bezonas krei 200 alidirektilojn por ĉiu urbo. Pro tio mi ja diris, ke ni nur kreu alidirektilojn el lingvoj, kiuj iel gravas al la loko. Se loko en sia historio havis kvar malsamajn nomojn, tiam ni ja permesu la kreadon alidirektilojn el ili. Tio povas plifaciligi al homoj trovi la artikolon, kaj neniel ĝenas.
Mi konsentas kun Petro, ke en la artikolo Josef Schamanek, ni uzu la nomon Prostějov kaj ne Prossnitz, ĉar tiu estas la nuntempa nomo. Tamen, tio ne estas kialo por forigi la alidirektilon el Prossnitz. Ankaŭ la angla kaj la germana Vikipedio havas tiujn alidirektilojn. Tie la Vikipediistoj jam bone komprenis, ke alidirektiloj neniel ĝenas.
(Tamen ŝajnas, ke la ĝusta literumo estas Prossnitz kaj ne Proßnitz. Tial mi proponas forigi Proßnitz, krom se ni eltrovas, ke tiu literumo vere iam estis oficiala). Marcos 12:35, 4. Maj 2006 (UTC)
Vidu sube pri Proßnitz! ThomasPusch (diskuto) 09:36, 28 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Vi forgesas unu gravan aferon pri la redirektiloj. En naciaj vikipedioj oni uzas redirektilojn, ĉar ili simple skribas en siaj lingvoj la urbojn per sia nacilingva ortografio kaj poste estas konvene krei nacilingvan redirektilon al la origina aŭ la nuntempa nomo de urbo. Sed kiajn nomojn havas Esperanto por urboj, kiuj ne estas grandaj aŭ kiuj estas malmulte konataj? Vi senĉese intermiksas kutimojn de naciaj vikipedioj kun eo viki. Kial ne estas ĉi tie redirektiloj el Prag (ĝi ankaŭ estis en Austrio-Hungario), Moscow? Feliĉe, ke tiu Šamánek ne naskiĝis en mezepoko aŭ en servutula socisistemo, ĉar ni devus havi redirektilojn al la mezepoka nomo de Prostějov ktp. Petro 4. Maj 2006 16:09 (UTC)
La nacilingvaj Vikipedioj ne havas nur alidirektilojn el siaj nacilingvaj versioj de urbonomoj (kiel vi asertas), sed ankaŭ el aliaj versioj, kiuj iam estis oficialaj. Ekzemple, la angla Vikipedio ankaŭ havas alidirektilojn el Prag al Prague kaj el Prossnitz al Prostějov.
Pri Moscow mi tute konsentas kun vi: La angla lingvo ne havas specialan rilaton kun tiu urbo, do ni ne bezonas alidirektilon. Sed pri Prag, mi havas la saman opinion kiel pri Prossnitz. Mi do nun restarigas Prossnitz kaj kreas Prag.
Petro, bonvolu memori ke administranto nur rajtas forigi artikolon (aŭ alidirektilon) se regas pri tio konsento. Nuntempe Slavik, Robert Weemeyer kaj mi malkonsentas kun tio, ke vi forigu tiujn alidirektilojn, dum nur Roberto konsentas kun vi. Do ne tuj forigu ilin denove, sen unue trovi konsenton kun ni per diskutado. Marcos 17:54, 4. Maj 2006 (UTC)


Kial krei alidirektilon pri Prag? Narvalo 18:14, 4. Maj 2006 (UTC)

Marcos, Slavik kaj Robert Weemeyer, mi malkonsentas kun via fuŝado de ĉeĥaj nomoj. Bonvolu ĉesi krei germanajn nomojn de ĉeĥaj urboj kaj mi ĉesos forigadi ilin, ĉar estos nenio por forigi. Eksperimentu alie, ne ĉi tie! Petro 19:52 (UTC)
Ni ne kreas germanajn nomojn. Ni nur dokumentas la nomojn, kiuj iam estis la oficialaj nomoj de certaj lokoj. Tio povas helpi al homoj trovi la informojn, kiujn ili sercas. Kaj tiuj alidirektiloj neniel ĝenas. Se ili ne plaĉas al vi, do ignoru ilin. Sed ne forigadu ilin. Ĝis nun, vi ne menciis, kiujn malavantaĝojn tiuj alidirektiloj havas. Aldone, mi denove menciu al vi, ke oni administratigis vin, por ke vi plenumu la volon de la Vikipedistaro rilate al forigoj, kaj ne por ke vi forigu laŭ via persona plaĉo. Se vi daŭre faros tion, mi pripensos proponi maladministrantigi vin.
(Ni ne nur faras tiel pri ĉeĥaj nomoj, sed ekzemple ankaŭ pri Leningrad kaj pri Danzig). Marcos 10:46, 5. Maj 2006 (UTC)
Sekve, ĉu mi kreos portugallingvaj alidirektilojn Lípsia al LeipzigCâmbria al Cambridge? Roberto 17:33, 5. Maj 2006 (UTC)
Se vi atente legus miajn suprajn komentojn, vi scius, ke mi diris, de ni nur havu alidirektilojn el alilingvaj nomoj se la alia lingva estas iel grava al la loko. Kiel la portugala gravas al Leipzig aŭ al Cambridge? Marcos 18:48, 5. Maj 2006 (UTC)
Solvakio estis ankaŭ parto de Aŭstrio-Hungario kaj hungaroj absolute ne sentas bezonon por krei hungarlingvajn redirektilojn al slovakaj urboj, eĉ kiam Slovakio estis sub hungara regado preskaŭ 1000 jaroj. Jes, vi legas bone. 1000 jaroj. Saĝa esperantisto - vikipediisto trovos facile konkretan artikolon, sed se germanoj bezonas havi redirektilojn el la germana, ĉar ili ne trovus sen ili la urbojn, tio estas ilia afero. Ĉu germanoj estas ia supernacio? Tio atestas pri io. Kaj Marcos, ne minacu al mi pri maladministrigo. Memoru, ke ankaŭ vi estas forbarebla kaj vi estas sur la plej bona vojo al tio. Interalie, viaj diskutoj estas nenia kontribuo en Vikipedio. Mi faris por Vikipedio multe pli da laboro ol vi per viaj diskutoj. Petro 5. maj 2006 17:46 (UTC)
Pri kio vi parolas? En la hungara Vikipedio la slovakaj urboj eĉ aperas sub hungaraj nomoj (ekz-e w:hu:Pozsony kaj w:hu:Eperjes). La angla kaj la germana Vikipedioj havas alidirektilojn el ĉi tiuj hungaraj nomoj al slovakaj nomoj. En tiuj Vikipedioj la Vikipediistoj jam bone komprenis, ke alidirektiloj ne ĝenas, sed nur povas esti helpo al homoj. Mi ne vidas kialon por ne fari same kiel ili.
Mi do nun ankaŭ ŝanĝis la fuŝartikolojn Pozsony kaj Pressburg al alidirektiloj al Bratislavo (kaj la germana kaj la hungara lingvoj ja historie gravas al ĉi tiu urbo).
(Petro, bonvolu rimarki ke mi neniam aludis al via forbaro; vi ja faras valoran laboron por la Vikipedio, kiun vi espereble daŭrigos. Sed la fakto ke vi nun kvazaŭ minacas forbari min montras ke vi ŝajne ne konscias pri tio, ke ni administrantoj devas uzi niajn specialajn rajtojn tre singarde. Oni nur forbaru vandalistojn aŭ homojn, kiuj daŭre malobeas la Vikipedian regularon). Marcos 18:48, 5. Maj 2006 (UTC)

@Marcos: Tre malfrua aldono pri via dubo de germana urbotitolo Proßnitz: Mi certas ke tiu literumo vere iam estis oficiala en la habsburga regno, kvankam mi nun ne penas elserĉi oficialan dokumenton el iu malfacile atingebla arkivo, sed nur referencas al la germana artikolo pri la urbo: vi sendube konscias ke absolute multaj nomoj en la germana ĝis la ortografia reformo de la germana de 1996 uzis la ekster la germana nekutiman literon "ß" kaj en 1996 (en svislanda ortografio de la germana jam pli frue, sed Prostějov neniam havis rilaton kun Svislando, nur kun Aŭstrio) multaj tiaj uzoj estis ŝanĝitaj al "ss". Tial absolute ne mirigas la historia urbonomo Proßnitz, ĉar la habsburga regno disvolviĝis longe antaŭ la ortografia reformo de 1996!! Eĉ se por iuj usonaj vikipediistoj, kiuj volas meti germanlingvan alidirektilon al la nun ĉeĥia urbo, la ortografia formo de post 1996 pli komfortas ol tiu de antaŭ 1996. Enhave mi tute samopinias kun vi, ke alidirektiloj de iam gravaj lingvaj formoj de urboj (aŭ daŭre aktualaj formoj de signifaj malplimultoj en urboj) al la nuna urbonomo sencas, utilas kaj necesas - do klara subteno de sendo de Pozsony kaj Preßburg (por klareco ankaŭ la noveca formo Pressburg, pravigeble ankaŭ la latina formo Posonium kaj kompreneble la nuna slovaka Bratislava) al Bratislavo. Mi bedaŭras ke en 2006 ne ĉiuj komprenis viajn klarigojn, sed intertempe, 17 jarojn pli poste, ili tamen memkompreneble aplikiĝas. Foje la komencaj diskutoj kostas multan energion, ĝis kiam oni trovas bazajn interkonsentojn... ThomasPusch (diskuto) 09:36, 28 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Rusaj diinoj[redakti fonton]

Mi vidis ke anonimulo verkas sufiĉe bonajn artikolojn pri helena mitologio, sed tiu transkribas la nomoj de grekaj diinoj el la rusa, aŭ slava lingvo! Sekve Αφροδίτη estis transkribita kiel "Afrodita", AfroditA ne estas grega eĉ ne Esperanta, sed rusa formo. Oni aŭ nomu ŝin Afrodite aŭ Afrodito! Tio okazis kun la nomoj de muzoj ankaŭ.Roberto 20:03, 8. Maj 2006 (UTC)


PIV: diino Afrodita, vermo Afrodito. Narvalo 20:06, 8. Maj 2006 (UTC)

El kie la redaktantoj de PIV elprenis tiun "A"? Aŭ ni uzu la origina nomon ("Aphrodite" en la klasika greka kaj "Afroditj" en la moderna) aŭ ni esperantigu! Eĉ plejparto de neslavaj lingvoj ne uzas tiun A! Sekve ne estas kialo krom la prefero de redaktantoj de PIV. Ni sekvu ĝin?Roberto 20:09, 8. Maj 2006 (UTC)
PIV iom radikale uzas la disputeblan finaĵon -a por inaj nomoj. Nu, certe tiu finaĵo estas sufiĉe multe uzata en Esperanto nuntempe, tiel ke ni ankaŭ devas uzi ĝin kelkfoje se ni volas sekvi la kutiman lingvaĵon. Tamen, ŝajnas al mi ke PIV iom tro radikale uzis ĝin - multe pli ol estas kutime en la vera uzado. Ni do ne necese ĉiam sekvu PIV-on pri ĉi tiu temo.
Kvankam mi mem preferas la formon "Afrodito" por la diino, mi devas konfesi ke laŭ guglotrovoj "Afrodita" ŝajnas pli kutima: "Afrodita kaj estas -wikipedia": 107. "Afrodito kaj estas -wikipedia": 50. Preskaŭ ĉiuj uzoj estas substantivaj uzoj de la nomo de la diino. Do ŝajnas ke ni preferu la formon "Afrodita" pro tio.
Sed eble ni kontrolu ankaŭ aliajn nomojn de diinoj, kaj havu unuecon pri la esperantigo de la diversaj nomoj. Marcos 21:24, 8. Maj 2006 (UTC)
Krástite Afrodite! Mi proponas la uzon de originala kaj internacia Afrodite.Roberto 21:32, 8. Maj 2006 (UTC)
Vi malfruas de unu PIV. La formo en la reviziitaj formoj estas Afrodito. Kvazaŭ ĉiuj virinaj nomoj en "A" ŝanĝiĝis al la regula eo:formo de substantivo "O". Plus restas kelkaj kiel "Marta" (paralele kun "Marto") pro historiaj kialoj, sed kursive kaj sen indiko de radiko, kiu karakterizas prunton de naciaj vortoj. Afrodito ankaŭ estas besto. Mi sugestas ke same kiel por Marto (planedo kaj dio), oni sisteme aldonu "(dio)" aŭ "(diino)" al la nomoj en la titolo kiam ekzistas tiaj kazoj --Ssire 04:26, 9. Maj 2006 (UTC) Tion cetere mi faris--Ssire 06:57, 9. Maj 2006 (UTC)

Do, ŝajnas, ke laŭ instruoj de Bertilow (aŭ li mem) oni ŝanĝis la nomojn en PIV. Ĉu estis interkonsento aŭ arbitra altrudo? Narvalo 05:58, 9. Maj 2006 (UTC)

La ŝanĝoj en PIV nenion ŝuldas al Bertilow mem, ili efektiviĝis sub la respondeco de la du ĉefaj respondeculoj, laŭ konsiloj de multege da kunlaborantoj (vidu liston en la unuaj paĝoj de PIV). Pri "arbitra altrudo": PIV estas eldonata de SAT, kiu rajtas eldoni tion, kio al ĝi plaĉas, neniu estas devigata obei la SAT-eldonojn, do PIV altrudas nenion al neniu.--Ssire 06:57, 9. Maj 2006 (UTC)

En la chefpagho, parto "iloj", estu "Citu chi artikolon" anstatau "Citu chi-artikolon". La kialon vi trovas en http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html .--84.128.220.125 18:56, 12. Maj 2006 (UTC)

Mi nun ŝanĝis la sisteman mesaĝon al "Citu ĉi tiun artikolon". Tio estas pli kutima uzo ol sen la vorto "tiun". Ĉu iu malkonsentas? Marcos 19:57, 12. Maj 2006 (UTC)

Kial ekzistas du paĝoj, ĝemelaj urboj kaj ĝemelurbo ? Ili devu kunfandiĝi en unu paĝon, ĉu ne? Mi proponas forigi ĝemelaj urboj kaj transigi artikolon en ĝemelurbon - Ryoho 13:23, 13. Maj 2006 (UTC)

Mi nun kunigis la du paĝojn ĉe ĝemelurbo. (Interesa afero estas ke laŭ guglotrafoj "ĝemelaj urboj" estas pli kutima ol "ĝemelurboj" en la pluralo, sed "ĝemelurbo" estas pli kutima ol "ĝemela urbo" en la singularo - do nia guglo-kriterio iom fiaskas ĉi-foje; ĉiuokaze ne tro gravas, ĉar ja estas alidirektiloj). Marcos 13:43, 13. Maj 2006 (UTC)
Dankon, kara Marcos! Bona solvo! - Ryoho 02:14, 14. Maj 2006 (UTC)

Komunumoj de Italio[redakti fonton]

Saluton. Organizante la karavanon de la italia urbo Florenco, kie okazos la 91-a UK, al la bosnia urbo Sarajevo kie okazos la 62-a IJK (pli da informoj pri tiu karavano ĉi tie), mi eksciis pri eraro en la Vikipedio, kiu temis pri la esperantlingva nomo de la italia urbo Trieste, tra kiu nia busa karavano eble veturos. Nome komence mi referis al ĝi kiel "Tersto", kio ŝajnis al mi kongrua kun la ĉeĥa nomo "Terst" sub kiu ĝi estas konata en Ĉeĥio. Tamen, italia esperantistino el tiu urbo, kiu ankaŭ ŝatus partopreni la karavanon, atentigis min, ke tie oni kutime uzas la esperantigon Triesto. Kaj mi kontrolis laŭ PIV kaj vere, tie estas ĝi. Tial mi ŝanĝis la kelkajn artikolojn en la Vikipedio, kiuj ŝajne antaŭe misgvidis min certigante min pri tio, ke mia supozo pri nomo Tersto estas ĝusta. Ŝajne ĉiujn tiujn artikolojn, kie la nomo "Tersto" aperis vikipedie, redaktis Petro Tomašovský - do alia ĉeĥo, kun sama opinio neĝusta. Jen videblas, kiel forte ni bezonas buntan vikipediistaron laŭlandan :)

Kion mi faris: Mi korektis plurajn artikolojn kie la ĉeĥismo Tersto aperis (klarigante tiujn ŝanĝojn en la redaktopriskribo). Tamen, samtempe mi iom plu eklaboris pri plia afero, kiu certigis mian konfuziĝon: Nome la artikolo Trieste antaŭe diris nenion krom la tabelo kaj tiu kutima diro, ke "Trieste estas komunumo de Italio." Tial mi pasinte pensis, ke ne ekzistas plia artikolo pri ĝi. Sed ho, mi eraris - nur hodiaŭ, per intervikiaj ligiloj, mi trovis artikolon "Triesto" (do, sub la ĝusta nomo), kiu jam donas multajn informojn pri la urbo. Tuj mi kontrolis kelkajn aliajn urbojn kaj eksciis, ke ekzemple artikolo Napoli daŭre malsamas de Napolo kaj certe ekzistas pluraj tiaj kazoj. Tiumomente mi povis nure denove bedaŭri, ke tiu, kiu ekis tiun ĝenerale ne tro saĝan amasan elŝutadon de artikoloj pri italiaj komunumoj, ne finfaris sian laboron. Bezonatas daŭre ankoraŭ kontroli ekziston de jamaj artikoloj pri italiaj urboj kun esperantlingvaj nomoj - ĉar la nuna situacio efektive kaŝas tiujn informojn al multaj interesiĝantoj, kiuj serĉas laŭ la originala nomo, nesciante pri la esperantigo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 15:25, 15. Maj 2006 (UTC)

Mi nun kunigis Napoli kaj Napolo. Mi kontrolis kelkajn aliajn italajn urbojn, kaj ne povis trovi alian ekzemplon tian. Do verŝajne ne estas tro granda problemo. Marcos 15:48, 15. Maj 2006 (UTC)


Disambbiguiloj[redakti fonton]

Saluton! Ĉu ni jam havas pretan ŝablonon kun la teksto "Tiu ĉi artikolo temas pri <>. Por la samoma <aĵo> vidu <tiun artikolon>". Mi ĵus redaktis artikolon pri kano kaj ne sciis, kiel ĝuste marki tiun disambiguilon. Amike, Alauxdo 10:18, 19. Maj 2006 (UTC)

Laŭ mi vi faris ĉion tute ĝuste. Ekzistas ŝablono {{apartigilo}} por indiki per ĝi listojn de signifoj de vorto, sed se estas nur du sencoj kaj unu estas ĉefa, do vi simple menciu supre alian klarigante pri kio temas. Sed se sencoj multas, do vi bezonas apartigilan paĝon kiel ekzemple Darwin (apartigilo). Fakte mankas ŝablono kiel angla en:Template:otheruses, kun teksto: "Por aliaj signifoj de la vorto {nomo de artikolo}, bonvolu vidi [[{nomo de artikolo} (apartigilo)]].". --.:Ajvol:. 07:22, 28. Maj 2006 (UTC)

Tradukaĵo de la samajno[redakti fonton]

Mi vidas ke antaŭ multe da tempo ni preskaŭ forgesis pri la projekto Tradukaĵo de la semajno. Mi iris al [1], kaj tie la listo haltas antaŭ la fino de 2005. Tamen, kelkaj el la en aliaj Vikipedioj proponitaj artikoloj, ja enestaj en tiu nia, plejparte kiel ĝermoj, eble ĉar aliaj kunlaborantoj partoprenas la projekton, sed forgesas aktualigi nian paĝon. Ĉu eble mi ne serĉis en ĝusta loko? Ĉu ni ne devus plu flegi tiun fonton de artikoloj, kaj iom ĝin propagandi por ke ili ja fariĝu veraj artikoloj kaj ne nur ĝermoj?

Kaze ke iu alia interesiĝas, mi kopias la proponitajn ĉijarajn artikolojn. La parte esperantigitaj aperos kun la ĝustaj koloroj:

(Mi ne certas ke iuj estis tradukitaj alimaniere kaj jam ekzistas en la Vikipedio.

Eble la problemo kuŝas en tio, ke la paĝo por tio troviĝas ekster eo.wikipedia.org, kaj tial ni devas registriĝi denove en alia loko. Eble ni povus krei paĝon en tiu ĉi domajno kaj krei ligon en pli alirebla loko. Tonyo 19:13, 19. Maj 2006 (UTC)


Kategorioj pri britaj (britiaj) esperantistoj[redakti fonton]

Kial ekzistas Kategorio:Britaj esperantistoj kaj Kategorio:Britiaj esperantistoj? Ni volas, kiu estu ĝusta? Petro 21. Maj 2006 14:37 (UTC)

Ho ve! Tio vere estas fuŝaĵo. Laŭ mi ni kategoriigas la esperantistojn laŭ ilia aparteno al nacio, kaj ne laŭ ilia loĝado en iu ŝtato (ekz-e Bertilo Wennergren estas "sveda esperantisto" kaj ne "koreia esperantisto"). Pro tio Kategorio:Britaj esperantistoj taŭgas pli ol Kategorio:Britiaj esperantistoj. Ĉiuokaze, por ĉiuj aliaj landoj, kies nomoj devenas de popolnomo, ni ne aldonas la -i- (aŭ -uj-) al la adjektivo en la Kategorio de tiulandaj esperantistoj. Do ni movu la artikolon de la Kategorio:Britiaj esperantistoj al la Kategorio:Britiaj esperantistoj. Ĉu iu malkonsentas? Marcos 15:34, 21. Maj 2006 (UTC)
Ne sufiĉos movi la kategorion, necesos reskribi la kategorion en ĉiuj artikoloj, kie estas la misa kategorio, por ke oni ne skribu ĝin plu kaj la misan kategorion forigi. Petro 21. Maj 2006 16:39 (UTC)

Same mise nomita ŝajnas al mi Kategorio:Bosniaj esperantistoj. Devas esti Kategorio:Bosnaj esperantistoj. Petro 21. Maj 2006 16:43 (UTC)

Tute ne, mia kara. La radiko estas bosni-, la lando Bosni-o kaj la loĝantoj bosni-anoj. La adjektivo "bosna" do ne ekzistas. Bv. konsulti vortaron antaŭ ol "korekti" aferojn. PaulP 19:12, 22. Maj 2006 (UTC)
PaulP, rimarku ke la listo de landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren konas nur la radikon BOSN, ne la radikon BOSNI. Antaŭe, tie estis uzata la radiko BOSNI, sed Bertilo ŝanĝis la liston laŭ la nuna loka uzo en Bosnio. Se en Bosnio mem oni preferas uzi BOSN kiel radiko, ni devas akcepti tion. Ni fakte jam akceptas tion en la Vikipedio per la ekzisto de la artikolo Bosna lingvo. Ni ne kreu konfuzon nun per la uzo de la radiko BOSNI, kiun la bosnoj mem ne volas uzi. Do estu nur Kategorio:Bosnaj esperantistoj. Marcos 16:58, 23. Maj 2006 (UTC)
Mi devas konsenti kun PaulP pri la radiko BOSNI-. En PIV estas indikita Bosni/o. Tial mi forigis la kategorion pri bosnaj esperantistoj kaj lasis la antaŭan kategorion pri bosniaj esperantistoj. Loĝanto de Bosnio estas certe bosniano kaj ne bosno, simile kiel ne estas kanado (loĝanto), sed kanadano. Kio rilatas al bosna lingvo, certe devas esti bosnia lingvo. Petro 1. Jun 2006 05:15 (UTC)
Memoru ke unue PIV ne ĉiam pravas, kaj due, radikoj povas ŝanĝi. Antaŭe, ekzistis nur la radiko HIND (el kiu oni formis "Hindujo"), kaj ne la radiko BARAT. Tamen, la baratanoj ne ŝatis tion, kaj ekuzis la radikon BARAT. Ĝi iĝis akceptata radiko, kaj ni ankaŭ uzas ĝin en la Vikipedio. Simile, la signifoj de la radikoj EGIPT kaj KORE ŝanĝis laŭ la uzo de la egiptoj kaj koreoj mem. Nun la bosnoj preferas (certe pro iu kialo) la radikon BOSN al la radiko BOSNI. Ĉar jam estas tradicio en Esperanto akcepti la uzon de la lokaj homoj mem kiam temas pri tiaj radikoj, oni ankaŭ tion faru en la kazo de BOSN. Bertilo jam saĝe akceptis tion, sed PIV iom malfruas (eble ĉar ĝi ne estas elektronika, do ne povas rapide adapti al observitaj ŝanĝoj).
Certe mi somere dum la IJK kontrolos, ĉu la bosnoj vere ĝenerale preferas la radikon BOSN al BOSNI, aŭ ĉu tio estas nur opinio de unuopuloj. Ankaŭ, mi demandos al ili pro iliaj kialoj por tiu prefero. Marcos 15:45, 1. Jun 2006 (UTC)
Mi gratulas onin pri senpripensa akcepto de ne tute bona decido. Samtempe mi movas la nemultajn "rusajn esperantistojn" al la kategorio "rusiaj esperantistoj". Kun amikaj salutoj, Slavik IVANOV 08:16, 22. Maj 2006 (UTC).
Jen la arkivo de la diskuto pri rusa/rusia.

Gazetara Komuniko por Vikimanio 2006 en Esperanto[redakti fonton]

Bonvolu provlegi mian tradukon de la gazetara komuniko por la konferenco de Vikimanio ĉe http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_press_releases/Registration_opens_for_Wikimania_2006/eo --Chuck SMITH 20:12, 21. Maj 2006 (UTC)

Mi provlegis, kaj faris ses ŝanĝetojn. La ŝanĝon de softvaro al programaro mi faris post kontrolo ke programaro havas pli da guglo-trafoj ol softvaro kaj ke la Vikipedia artikolo ankaŭ troviĝas ĉe programaro. Mi ŝanĝis Kembriĝo al Cambridge ĉar pli supre la formo Cambridge estas uzata, kaj uzo de du malsamaj formoj eble konfuzas kaj certe ne havas utilon. Marcos 22:09, 21. Maj 2006 (UTC)

Forigendaj artikoloj[redakti fonton]

Ĉu okazis interkonsento pri tio? Se ne, tio estas vandalismo de Petro. Narvalo 07:26, 22. Maj 2006 (UTC)

Narvalo, kion vi nomas vandalismo? Ĉu tion, ke mi redaktis artikolon pri forigendaj artikoloj, aŭ ke mi redaktis artikolojn el tiu artikolo? Petro 22. Maj 2006 07:43 (UTC)

Vandalismo estas seninterkonsentita, senargumentita forigo de alia propono, laboro. Tiuj personoj estis proponitaj por forigo. Neniu kontraŭis forigon - krom kelkaj artikoloj pri personoj - dum monato. Vi elmetas la ŝablonon {forigu} el ĉiu paĝo. Kial? Narvalo 07:54, 22. Maj 2006 (UTC)

Neniu kontraŭis la forigon, sed ankaŭ neniu konsentis kun tio. Mi aldonis kategorion, kiel vi certe embuskante rimarkis. Kaj ĉu tio estas laboro proponi ion por forigi? La artikolo pri forigendaj artikoloj ja servas por tio por ke ni aldonu en ĝin kaj poste forviŝu el ĝi. Vi farus pli bone, se vi farus almenaŭ ligilojn en artikoloj tie, kie ili estas aldoneblaj. Petro
Mi ne bezonas vian konsilon kiel labori. Mi lastatempe plu verkis, tradukis ol vi. Dufinalo:))Narvalo 09:02, 22. Maj 2006 (UTC)

Narvalo, mi konkursas kun neniu rilate al tradukoj. Petro.

Oni ne juĝu vikipediiston per la kvanto de sia laboro! Onia opinio ne estas pli grava ĉar oni verkas pli da artikoloj! --Internaciulo 09:40, 22. Maj 2006 (UTC)

Via nombro de kontribuoj ne estas via mensa kvociento, aŭ valoro kiel homo, aŭ poentoj en videoludo. Ĝi ne determinas vian gravecon kiel vikipediisto kaj ĝi ne kuracas kanceron. Al ĝi vi ne ŝuldos sidlokon en la sekreta kosmoŝipo kiu vojaĝos marsen kiam la Kruloj revenos por neniigi la teron en 2012. Ĝi ne juku vin! Nur temas pri ciferoj en datumbazo! (tradukita el la angla [2]) --Internaciulo 10:52, 22. Maj 2006 (UTC)

Anglaj faraonoj[redakti fonton]

Ged verkis kelkajn sufiĉe bonajn artikolojn pri faraonoj, imperiestroj kaj aliaj antikvuloj, sed ĉiam aldonis "anglan nomon" de la ulo! Ekzemple: Dario la 3-aKodomano (angle Darius III) regis la Persan imperion... (vidu en historio, mi jam ŝanĝis). Unue, Darius III estas LATINA ne angla nomo de Dario, due, kial, diable, oni devas scii la anglan nomon de persa reĝo aŭ faraono? Oni devas doni la esperantan nomon aŭ la orginalan nomon, ĉu ne? Roberto 05:58, 23. Maj 2006 (UTC)

Mi nun forprenis ankoraŭ kelkajn pliajn el tiuj fuŝaĵoj. Mi esperas ke mi trovis la plej multajn. Marcos 17:02, 23. Maj 2006 (UTC)

Rumanaj komunumoj[redakti fonton]

Mi skribas ĉi-tien, ĉar mi ne povas komuniki kun la alia hungaro user:Zetey, ĉar li fakte neniam respondas.;)

Unuafoje mi volas laŭdi lian fervoron kaj informriĉajn artikolojn kompare al la rumana ekvivalento (komparu: ro:Buciumi, Sălaj kaj Buciumi (Sălaj)). Mi senvane petis lin ligi al la rumanaj artikoloj. Mi deklaras, ke mi ne faros tion.:)

Alia afero: mi trovas superflua la ĉiaman aldonon de jenaj ligiloj al ĉiu komunumo:

Tiuj tute ne aŭ apenaŭ ligeblaj al la komunumoj, tiel - laŭ mia opinio - ili estas superfluaj. Eble robota forto necesos forigi ilin. Narvalo 13:16, 23. Maj 2006 (UTC)

Laŭ mi ni ankaŭ devas komuniki al Zetey, ke en la Vikipedio ni ne plu volas uzi la artikolkomencajn klasigojn (ekz-e "Geografio > Eŭropo > Rumanio > Transilvanio > Distrikto Bistriţa-Năsăud > Ilva Mare") sed anstataŭe volas prefere uzi nur la kategoriojn (ekz-e Kategorio:Komunumoj de Rumanio). Ni verŝajne bezonas roboton por ŝanĝi ĉi tiun aferon en ĉiuj artikoloj kreitaj de Zetey, sed li almenaŭ tuj ĉesu fari tiel por la kreotaj artikoloj.
Se vere ne eblas komuniki kun Zetey, ni eble devas iam bloki lin por unu tago, por ke li komprenu ke por kunlaboro en la Vikipedio necesas komunikado. Marcos 17:11, 23. Maj 2006 (UTC)
Mi volis korekti kaj enkategoriigi komunumojn de Rumanio alŝutitaj de Zetey, sed laŭ liaj artikoloj mi ekkonis, ke en Rumanio estas nenia urbo, vilaĝo, nur komunumoj kaj distriktoj. Mi helpis korekti lin ĉiujn distriktojn en Transilvanio, sed nun ankaŭ mi ignoras korekti tiel fuŝeman laboron, kiu estas farita laŭ sistemo de kopiado de unu artikolo al la alia, nur ciferoj ŝanĝiĝas. Mi timas, ke eĉ ne roboto orientiĝos en tia laboro kaj tial estiĝos miskomprenitajn kategoriojn. Tion korektu denove ia alia rumano aŭ iu, kiu orientiĝas en administrado de Rumanio. Dio, precipe tiu rumana, benu vin! Petro 16:07 (UTC)
Ankoraŭ alia kuriozaĵo: Vidu ekz. Sepsiszentgyörgy. Tio estas rumana urbo, sed ĝia nomo estas skribita hungare kaj nur poste, en citiloj, rumana skribo. Pluajn mi ne kontrolos. Kiel misteroplena estas Rumanio! Ĉu hazarde ankoraŭ Ceauşescu ne regas tie? Petro 26. Maj 2006 16:12 (UTC)
Jen mi kopias esprimon de Zetey, kiun li skribis en mian vikipediistan diskuton:

Saluton Petro! 1. Mi ne havas sufiĉajn redaktajn konojn, verŝajne vi jam rimarkis. 2. Verŝajne vi rimarkis ankaŭ tion, ke mi redaktas artikolojn sole pri Transilvanio, ĉar mi havas fontojn unuavice pri ili. 3. Mia celo estas enmeti en Vikipedion kiel eble plej rapide ĉiujn komunumojn de Transilvanio, ĉar eble venonta jaro mi ne plu redaktos. Do mi nun ne deziras perdi mian tempon por aliaj aferoj, kiu tute ne signifas, ke mi subtaksas tion, kion vi intencas kiel administranto. Se vi deziras fari tiujn, kiujn proponis al mi, mi havas nenion kontraŭ ĝi. Mi esperas, ke vi komprenas min kaj mi ne ofendis vin. Pluajn sukcesojn deziras al vi Zetey 20.04.2006.

Petro 26. Maj 2006 16:37 (UTC)

Klaku sur Trei Scaune, legu komencon kaj tie poste klaku sur Covasna. Petro


Ankaŭ gravas nombro da uzantoj[redakti fonton]

Per la jena ligilo

•   Konciza statistiko

rimarkeblas ke la nombro da uzantoj baldaŭ atingos 2000. La nombro da artikoloj bone kreskas sed kio laŭ mi ankoraŭ pli gravas estas ĝuste la nombro da kontribuantoj. En la esperanto-kluboj aŭ -renkontiĝoj indas bone varbi por kunkontribui. Volonte bonvenigas novajn kontribuantojn Biciklanto 22:11, 23. Maj 2006 (UTC)

Jam estas 2000. Maksim 08:46, 6. Jun 2006 (UTC)

Mi petas renomadon pri hodiaŭ aktuala artikolo[redakti fonton]

Mi petas iun de la administrantoj, ke li bonvolu movi la artikolon Bantuka tago al Mantuka tago. Sub tiu dua nomo mi origine kreis ĝin, sed Vikipediisto:Sonjaaa poste renomis ĝin, konfuziĝante pri la ambigueco de la angla vorto "towel". Mi klarigis en la diskutpaĝo, kial la originala "mantuko" ĝustas, kaj opinias tiun klarigon sufiĉe konvinkan por restarigi la originalan nomon. Tamen, jam ekzistas tie alidirektilo, do mi ne povas movi ĝin mem. Antaŭdankon al kiu faros tion por mi! Marek "Blahma" BLAHUŠ 09:58, 25. Maj 2006 (UTC)

Mi volas danki al Petro pro lia afabla kaj rapida helpo rilate al ĉi tiu afero. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:30, 25. Maj 2006 (UTC)


Angla vikipedio parte sur DVD[redakti fonton]

Ankaŭ la angla vikipedio volas eldoni sur DVD enhavon de vikipedio. Dum la germanoj aperigis ĉion, la angloj (en-vikipedianoj) elektas nur meritajn artikolojn. jen elekto pri naturscienco.

Ĉu ne eblas nomi la paĝojn alie? vidu kaj Petro 28. Maj 2006 16:26 (UTC)

Laŭ mi tio ĉiuokaze estas artikolo por vikivortaro kaj ne por la vikipedio. Eble ni movu ĝin tien. Marcos 23:45, 28. Maj 2006 (UTC)
La artikolo estas pri la signo, sed ne pri vorto. Ni ja havas artikolojn A, B, C, Ø, Œ ktp. Do mi proponas ne forigi kaj ne renomigi la artikolon. Tamen eble indas fari alidirektilojn de iuj transliteritaj nomoj al la artikolo. Maksim 09:13, 30. Maj 2006 (UTC)
Se estus skribotaj artikoloj pri ĉiuj ĉinaj leteroj, vikipedio havos ĉirkaŭ 30.000 novaj artikoloj. Ne estas tiaj artikoloj en alilingvaj vikipedioj. Ili estus forigendaj. --Amir Eliŝa Aharoni 11:21, 10. Jun 2006 (UTC)
Ne, ili etas nur ĉirkaŭ 1500. Kaj ĉiu signo havas (povas havi) diversajn interesaĵojn pri si. La artikoloj povus iugrade malkovri ĉinan kulturon por la aliaj. Bedaŭrinde mi mem ne povas verki la artikolojn, ĉar ne scias pri la afero. Maksim 09:23, 16. Jun 2006 (UTC)
Pri nombro de ĉina skribo. Plej fama ĉinskriba vortaro, Kangxi-Vortaro havas ĉ. 49,000 literoj. Tamen, kompreneble Japanoj uzas ne tute da literoj. En Japana Kanĵio, Tojo-Kanĵio(kutimuzo) estas 1,850[3], Kjoiku-Kanĵio (uzo por elementa lernejo) estas 1,006[4]. Do, ni povus verki artikolojn pri ĉina skribo en limigita rango. Tamen kredeble mi enuiĝos verki artikolon neatingante malpli ol 50, mi ne povos daŭrigi nur-kopi-kopi-kopi-verkadon, mi ne povas daŭri lerni pri ĉina skribo. Bedaŭrinde mi ne scias pri ĉinaj skriboj en Ĉinio, Tajvano kaj Koreio. Senrilata noto: mi pasis ekzamenon de pseŭdo-2-a klaso de Kanĵi-kapablo(1945 Ĵojo-Kanĵiaj literoj). - Ryoho 10:30, 16. Jun 2006 (UTC)
Mi kreis novan artikolon en Esperata Vortaro wikt:四, kaj metis interlingvajn ligojn. Tamen, mi ne uzis ŝablonon por ĉina skribo. (vidu Japanlingvan ŝablonon:wikt:ja:Template:漢字) Mi ne interesiĝas pri Ĉinskribo-Esperanta vortaro(ĉar supoze kreado estos tute kolektado de enuigaj datumoj), tamen se vi volus krei la vortaron en vikivortaro, mi helpus. - Ryoho 14:39, 16. Jun 2006 (UTC)

Artikoloj pri spacaj objektoj NGC**[redakti fonton]

Mi planas alŝuti artikoloj pri steloj, galaksioj, nebulaĵoj ktp, kiuj havas nomon NGC**. Ekzemplon vidu en sk:NGC 5578. La artikoloj estos en kvanto ĉirkaŭ 7800. Maksim 09:10, 30. Maj 2006 (UTC)

Bonvolu antaŭe konsulti, pridiskuti fakvortojn. Narvalo 09:20, 30. Maj 2006 (UTC)

Mi retrovis diskuton pri la vortoj spaco/kosmo, nome Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2005_6#Pri_kosmoŝipoj_kaj_spacoŝipoj kaj pro tio mi proponas skribi pri kosmaj objektoj. Biciklanto 22:13, 6. Jun 2006 (UTC)

Bone, estu ili kosmaj. Mi ankoraŭ ne pretas sed baldaŭ faros la vortareton kaj ankaŭ trovos aldonajn datumojn pri la objektoj. Maksim 08:03, 7. Jun 2006 (UTC)
Por komenco mi proponas ke ĉie estu vorto "konstelacio" anstataŭ "stelfiguro" kaj "stelaro". Kaj artikolojn pri ĉiuj konstelacioj movu al formo de nomo "... (konstelacio)". Maksim 09:04, 8. Jun 2006 (UTC)
Mi kontraŭas. stelaro kaj estas havas 1330 guglotrafojn, sed konstelacio kaj estas havas nur 451 guglotrafojn. Do "stelaro" estas kaj pli multe uzata, kaj pli facile komprenebla. Laŭ ReVo, ĝi havas precize la saman signifon kiel "konstelacio". Do kial uzi la pli malfacilan kaj malpli uzatan vorton "konstelacio"? Laŭ mi ni uzu "stelaro". Marcos 10:51, 8. Jun 2006 (UTC)
Ankaŭ mi kontraŭas, sed kontraŭas Markon. Via fido al la gugla metodo estas ne scienca. Via deirpunkto estas ke kiam oni uzas "stelaro"n, nepre temas pri konstelacio. Nu PIV indikas: Stelaro 1 La tuto de la videblaj steloj. 2 Konstelacio. Eĉ ne konsiderante PIVon biblio, oni tamen povas imagi ke kelkaj uzas stelaro-n en signifo 1. Kiel vi povas aserti ke el la 1330 trafoj ĉiuj rilatas al konstelacioj ? Do mi subtenas la proponon de Maksim--Ssire 11:17, 8. Jun 2006 (UTC)
Ankaŭ de ĝenerala vidpunkto stelaro povas signifi stelamason (ekzemple globa stelamaso Dosiero:Messier13.jpg), kio estas tute alia nocio. Maksim 11:54, 8. Jun 2006 (UTC)
Dankon pro la klarigoj. Mi eble tro blinde sekvis ReVon, kiu nur donas unu signifon por "stelaro" (kvankam mi ne havas PIV-on, mi povintus kontroli mian bonan vortaron Eo-germanan, kiu ankaŭ ĝuste klarigas, ke "stelaro" estas plursignifa). Mi do nun povas konsenti ke vi uzu la vorton "konstelacio". (Aldona demando: Ĉu vi havas kialon por kontraŭi la vorton "stelfiguro" krom ke ĝi estas uzata iomete malpli ol "konstelacio"?). Marcos 19:57, 8. Jun 2006 (UTC)
Pri "stelfiguro" mi ne scias, laŭ mi la vorto ne estas malbona. Sed dum alŝuto de artikoloj pri kosmaj objektoj indas skribi, en kiu konstelacio/stelfiguro estas ĉiu objekto, kaj pro tio indus havi unuecon en la nomoj. Maksim 09:25, 14. Jun 2006 (UTC)

artikolo Esperanto en ja-vikipedio iĝis elstara artikolo[redakti fonton]

Je 05:40 (UTC) 2-a de junio, la artikolo ja:エスペラント(Esperanto) en Japanlingva Vikipedio iĝis Elstara Artikolo per 4 pozitivaj voĉoj sen negativa voĉo en elektado. - Ryoho 17:11, 2. Jun 2006 (UTC)

En ĉi tiu artikolo dekstre, en kadro kun verdaj titoloj, estas skribaĵo "Esperanto-Flagge". De kie aperis ĉi tiu vorto "Flagge"? Maksim 14:32, 5. Jun 2006 (UTC)
Dankon, Maksim! La kadro estas kopiita el Germanlingva vikipedio, mi forgesis traduki la titolon de la kadro. - Ryoho 17:48, 5. Jun 2006 (UTC)

Belarusio aŭ Belorusio?[redakti fonton]

Saluton,

Bonvolu, vidu la diskuto en Diskuto:Belorusio. Dankon. --Amir Eliŝa Aharoni 12:06, 10. Jun 2006 (UTC)

Shortcut[redakti fonton]

Ĉu estas en esperanta vikipedio "Shortcut"'oj kiel en angla? Vidu tien.

Kiel nomi ĝin en esperanto? --Amir Eliŝa Aharoni 13:22, 10. Jun 2006 (UTC)

Ne ekzistas. ~mallongigoj, akronimoj
Dankon. Mi faris Ŝablono:Mallongigo. --Amir Eliŝa Aharoni 14:18, 10. Jun 2006 (UTC)

Ŝajnas, ke la kvalito altas eĉ en grand-lingvaj vikipedioj: fr:Puffin cendré. Ek robotoj!!! Narvalo 15:47, 10. Jun 2006 (UTC)

Ĉu en Ameriko aŭ en Aŭstralio nevikipediistoj komprenos, kio estas en esperanto inventita vorto oblasto? Eĉ pri rusaj "oblastoj" oni uzas provincojn. Vidu ekz. Rostova provinco. Petro 11. jnu 2006 14:19 (UTC)

Al mi vorto "Oblasto" ege malplaĉas. Ĝi estas transaliterigo de la rusa (kaj verŝajne de la ukraina) vorto, traduko de kiu estas "regiono", "provinco", "tereno", "fako". Tamen du la lastaj tradukoj ne rilatas la geografio, do mi proponas elekti inter vortoj "regiono" kaj "provinco". Maksim 06:39, 13. Jun 2006 (UTC)
Se ThomasPusch konsideras "luksa" (kiel li mem nomigas tion) inventaĵo "oblasto", ni devos krei ankaŭ pluajn naciajn terminojn por regiono, provinco, distrikto ktp. Ekz. mankas ĉi tie esprimoj de la pola gmina, kio povus esti gmino, de la finnaj administraj dividoj lääni, maakunta, kunta, de la ĉeĥaj krajo, okreso (mi fakte kreis tiujn neesperantaĵojn laŭinstrue de ThomasPush), interesajn inventaĵoj povus esti naciaj nomoj el aziaj lingvoj, sed kun esperanta finaĵo -o. Estis tempoj, kiam KELKAJ kritikis de mi uzitaj EKZISTANTAJ ESPERANTAJ vortoj, onidire ili estis tro fakaj, kaj nun tiuj samaj kritikintoj restas trankvilaj. Kial? Ĉar inventinto estas ilia kolego? Alexander Shalala 13. Jun 2006 17:06 (UTC)
La bona solvo (jam dum iom da tempo fakte uzata en Esperanta Vikipedio) estas uzi la vorton provinco por rusaj oblastoj kaj la vorton regiono por la rusaj krajoj. Kvankam ofte okazas, ke por iu lando oni transprenas ankaŭ la nacian nomon de ĝiaj provincoj, eble ne tre indas fari tion en Esperanto, des pli — en Esperanta enciklopedio. - Slavik IVANOV 20:52, 13. Jun 2006 (UTC)
Slavik konvinkis min, ke ni tute ne havu artikolon sub la titolo "oblast" aŭ "oblasto", sed nur alidirektilon (kvankam mi antaŭe sur Diskuto:Oblast esprimis, ke ni havu tian artikolon). Do, pro la argumentoj de Slavik, ni movu la nunan enhavon de Oblasto al Regiono (politiko) kaj kreu alidirektilon tien. Ĉu iu malkonsentas? Marcos 22:33, 13. Jun 2006 (UTC)
Se iu volas havi ĉi tie vorton "oblasto", tia vorto devus esti uzata ankaŭ kiel memstara vorto - li vivas en industria oblasto. Diru tian frazon ekz. en Argentino kaj neniu komprenos ekster Vikipedio kaj en ĝi nur kelkaj inventintoj. Se vi faros io kun "oblasto" kaj ĉiuj artikoloj, kie ĝi estas en la titolo, mi forigos ankaŭ krajon kaj okreson. Interalie, kiel plaĉus al vi vorto ĵupo? Alexander Shalala 14. Jun 2006 05:28 (UTC)
Ĉu ni eble nur aldonu al Oblasto la kutimajn tradukojn en Esperanton? Estas iom domaĝe forigi la malgrandan artikolon pri tiu malpli ofte uzata vorto. Ekzemple, por Rusio mi enskribu, ke kutime oni diras "provinco" pri tioj. Tamen ekster la artikolo "Oblasto" ni neniam uzu la konfuzigan vorton. - Slavik IVANOV 10:23, 14. Jun 2006 (UTC)
Jes, tiel estus bone. Maksim 06:16, 15. Jun 2006 (UTC)

Statistiko[redakti fonton]

Ĉi tie

http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Statistics

estas tia teksto (ekzemple):

Troviĝas en nia datumaro sume 100 682 paĝoj. Tiu nombro enhavas "diskutpaĝojn", paĝojn pri Vikipedio, "artikoletetojn", alidirektilojn, kaj aliajn, kiuj eble ne vere estas artikoloj. Malatentante ilin, oni povas nombri 45 428 probablajn ĝustajn artikolojn.
Oni vidis sume 716 972 paĝojn, kaj redaktis sume 508 668 paĝojn ekde la starigo de la nuna vikiprogramo (novembro 2002). Tio estas meznombre po unu paĝo por 5,05 paĝoj viditaj, kaj por 1,41 redaktoj.

Ĉi tie partoj, elektitaj per la grasa tiparo, estas sensencaj. Kvanto de viditaj paĝoj jam ne aktualas, ĉar ili malŝaltis la kalkulilon jam antaŭ delonge. Kaj la lasta propozicio verŝajne devas esti tia: "Tio estas meznombre po 5,05 redaktoj por unu paĝo.". Nombro "1,41" ne havas sencon, ĉar ĝi rilatas al kvanto de la viditaj paĝoj.

Mi proponas al administrantoj korekti la sisteman mesaĝon. Maksim 06:39, 13. Jun 2006 (UTC)

Mi nun ŝanĝis tion. Ĉu en ordo nun? Marcos 11:23, 13. Jun 2006 (UTC)
Bone, dankon! Maksim 09:25, 14. Jun 2006 (UTC)

Nomoj de konstelacioj[redakti fonton]

Mi trovis diversajn variantojn de nomoj de kelkaj konstelacioj. Vidu tabelon en Diskuto:Konstelacio#Nomoj de konstelacioj.

Se ne estos malkonsento mi movos la artikolojn al formo de nomo "<Nomo en Eo> (konstelacio)"

Maksim 05:53, 17. Jun 2006 (UTC)