Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 7

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Pri Speciaj Nomoj[redakti fonton]

Mi petas sugestojn pri kreado de nomoj de artikoloj kiuj celas paroli pri specioj. Ekzemple, en la nomo oni uzas la sciencan nomon aŭ oni uzas kutiman nomon de la specimo? Oni uzas vorton Canis lupos familiaris aŭ , hundo????

Laŭ jam ekzistantaj artikoloj, oni kreas ilin per kutima nomo: hundo, vulturo, preao, tatuo (besto), porko, ktp. kaj ene artikolo oni metas la sciencan nomon. Eĉ kiam ne estas kutima nomo, ĝenerale oni proponas ion tradukante la latina nomo: Kanada gruo (Gruus Canadensis).Roberto 20:28, 16. Apr 2006 (UTC)
Kaj se kutima nomo estas uzata mi proponas ĉiam fari alidirektilon de la latina nomo, kaj male en mala okazo. Maksim 05:32, 17. Apr 2006 (UTC)

Manuel Ángel Muñoz[redakti fonton]

Kial ne eblas redakti la artikolon pri Manuel Ángel Muñoz? Ĉiam aperas mesaĝo blokanta la redaktojn. Petro 15. Apr 2006 18:46 (UTC)

Temas pri la spamfiltrilo, kiu malpermesas ligon al certaj eksteraj adresoj en ĉiu-lingvaj versioj de la Vikipedio. Kelkfoje, tiu ilo estas iomete ĝena, ĉar ĝi blokas senproblemajn paĝojn. Sed ĉi tie la problemo estis, ke ni antaŭ uzis tniyurl.com-ligilojn, kiuj nur estas mallongigoj de pli longaj URL-oj. Tiuj mallongigoj tute ne estas necesaj por eksteraj ligiloj el la Vikipedio. Kaj verŝajne la administrantoj de la spamfiltrilo havas iun kialon por malpermesi tiujn URL-mallongigojn per tinyurl.com.
Mi do nun anstataŭis la tinuurl-adreson per la vera adreso, kaj nun la paĝo denove estas redaktebla. Marcos 20:43, 16. Apr 2006 (UTC)


Kiel traduki Codec (angle, germane, france, pole, japane)? Estas mallongigo de du vortoj : Kodilo kaj Malkodilo. (COder and DECoder en la angla). Ĉu Komalko estus esperante konsiderinda aŭ tute rifuzinda? Internaciulo 13:28, 17. Apr 2006 (UTC)

Ĉu skribi "kodilo-malkodilo" -n ? Maksim 13:40, 17. Apr 2006 (UTC)
Mi konas neniun azian lingvon. Ĉu la japanaj, ĉinaj ktp elparolas "kodek"-on aŭ ion similan, malgraŭ havi malsaman vorton por kodi kaj malkodi (kiel la germana)? Se jes, mi eble skribus "kodeko"-n kiel internacia vorto... aŭ "kod-malkodilo": unue, mi pensas, ke si oni ĵetas la "d" malantaŭ "ko" ("komalko") oni pli malbone komprenas la mallongigo; due, estas nur unu ilo (ne du) por kodi kaj dekodi, ĉu ne?
Rilata demando: ĉu kvantbito, kubito, kjubito aŭ alia ebla vorto? -- 4lex 14:09, 17. Apr 2006 (UTC)
Kodmalkodilo ŝajnas al mi tre bona propono. Marcos 08:07, 18. Apr 2006 (UTC)
Mi proponas movi artikolon kvantbito al "kvantumbito". Maksim 09:54, 21. Apr 2006 (UTC)
Mi konsentas kun vi, kaj jam movis ĝin. Marcos 10:32, 21. Apr 2006 (UTC)
Dankegon :-) Mi jam anstataŭigis aunkaŭ en la vikilibreton. -- 4lex 19:25, 23. Apr 2006 (UTC)

Kial anglaj dialogoj?[redakti fonton]

Mi rimarkis, ke sube de la listoj de "kontribuoj de vikipediisto…" aperas linio kia

(Newest | Oldest) Montru (Newer 50) (Older 50) (20 | 50 | 100 | 250 | 500).

Mi serĉis en ĉiuj sekcioj, sed ne trovis, kie kaŝiĝas tiuj vortoj. Ĉu iu povas esperantigi ilin?

Umberto 19:50, 17. Apr 2006 (UTC)

Administrantoj povas. Ili kaŝiĝas tie: MediaWiki:Sp-contributions-newest, Mediawiki:Sp-contributions-newer, Mediawiki:Sp-contributions-older kaj Mediawiki:Sp-contributions-oldest -- 4lex 05:16, 18. Apr 2006 (UTC)
Dankon pro la atentigo. Tio aperis anglalingve ĉar estas novaĵo ĵus enmetita en la interfacon. Mi do ĵus esperantigis tion. La mesĝoj de la interfaco kolektiĝas je Ĉiuj mesaĝoj. Tie restas ankoraŭ multaj ne tradukitaj mesaĝoj. Cetere la esperantigo de le la mesaĝoj ĉiam estas plibonigebla. Arno Lagrange  06:02, 18. Apr 2006 (UTC)

Mi volis sciigi ke mi fondis Vikipedio:Kina artikolo de la monato. Se kelkaj interesiĝas voĉdoni... --Internaciulo 17:41, 18. Apr 2006 (UTC)

Propono por nova "Nomoj de titoloj"[redakti fonton]

Saluton, mi provas iom purigi en Nomoj de titoloj. Mia versio troviĝas ĉe Vikipedio:Nomoj_de_titoloj/Propono_de_Bab. Bonvolu helpi min, tiel ke nia komuna projekto havu pli klarajn (kompreneblajn) regulojn! Bab 20:46, 18. Apr 2006 (UTC)

Mi ĵus faris etan ŝanĝon al ĝi. Laŭ mi ĝi jam estas tre bona, kaj ni povas baldaŭ enmeti vian version en la oficialan lokon. Marcos 13:42, 20. Apr 2006 (UTC)
Dankon! ;-) Sed ĝi ja devos esti perfekta! Kaj nun ni havas ŝancon antaŭvenki obstaklojn! Bab 14:55, 20. Apr 2006 (UTC)
Laŭ mi, ĝi neniam povas esti "perfekta". Nun ĝi jam estas sufiĉe bona por enmeti ĝin en la oficialan lokon. Se ankoraŭ estas plibonigindaĵoj, ili pli facile troveblos, se la paĝo estas en la aficiala loko (ĉar tiam pli da homoj legos ĝin). Marcos 10:36, 21. Apr 2006 (UTC)
Mi nun enmetis la proponon de Bab en la oficialan lokon. Ĉu en ordo tiel? Marcos 19:26, 24. Apr 2006 (UTC)
Bone. Mi jam plibonigadis ĝin tie. Cetere, mi eklanĉis na Vikipedio:Teksto, eble eĉ pli grava afero (pripensu vian nunan diskuton kun Petro pri neologismoj...). Mi havas tro da taskoj por vere retumi ĉi-semajne, do mi invitas al la ceteraj ĝin plenigi... Bab 16:19, 25. Apr 2006 (UTC)

Pri merkato[redakti fonton]

Alklakante "hazardan paĝon" mi vidis la signifon de merkato, kiu laŭ Reta Vortaro (mi ne havas PIV ĉi tie) tute ne korespondas al la priskribo:
"Stato de aĉetkapablo kaj aĉetemo pri iu komercaĵo aŭ borsa valoro: la kotonmerkato; tiu varo havas vastan merkaton; serĉi al si novajn merkatojn; la ĉina bilomerkato funkcias kiel barometro de la ekonomio [1]. Rim.: merkato neniam signifas placon aŭ ejon.
Ĉu iu povas klarigi tion al mi? La paĝoj estis kreita antaŭ preskaŭ du jaroj - ĉu mi eraras? ĉu reta vortaro eraras? Dankon por viaj komentoj. Bea 09:29, 20. Apr 2006 (UTC)

La rimarko en ReVo estas tie, por ke homoj ne konfuzu la vortojn "merkato" kaj "bazaro", kiuj en multaj naciaj lingvoj estas samaj. Tamen, ŝajnas al mi, ke la difino en ReVo estas iom tro limiga. La difino, kiun donas al ni la unua frazo de la artikolo merkato ŝajnas tre bona al mi. Tamen, estas unu malglataĵo en la artikolo: La aŭtomate alŝutitaj bildoj temas pri bazaro, kaj ne pri merkato, do ni devas forigi ilin. Marcos 11:10, 20. Apr 2006 (UTC)


Forigendaĵoj[redakti fonton]

Ĵus mi forigis artikolojn, kiuj havis ŝablonon forigu kaj kiuj estis listigitaj du semajnojn en vikipedio Forigendaj artikoloj. Ĉe kelkaj estis noto, kiom da guglotrovoj estas al kelkaj konkretaj nomoj. Eĉ se guglo trovus miliardon da trovoj, ni ĉi tie havis unu frazon pri ili, precipe ke ili naskiĝis kaj mortis, tio estas klare unufraza forigendaĵo. En kategorio forgendaj artikoloj atendas por forigo pluajn 390 personojn. Petro 22. Apr 2006 20:30 (UTC)

Mi pensas ke oni ne devas forĵeti la bebon kun la uzita akvo! Ekzemple, oni petas la forigon de Néia Lúcia de SOUZA unu el la plej gravaj aktivuloj de nuna brazila Esperanto-movado, prezidintino de Brazila Esperanto-Ligo, krom lokaj kluboj. Ja oni devas forigi homojn kiuj nur pagis kotizojn, sed foje graveco de homo ne devenas de sia multaj titoloj, foje, prezidanto de landa asocio tute ne estas krom pajla homo, kaj grava aktivulo ne havas titolojn. Zamenhof mem neniam prezidis organizon. Mi pensas ke oni devas zorgeme studi forigon post forigo, ni ne havas tempolimon por fini Vikipedio. Roberto 20:27, 23. Apr 2006 (UTC)

Peto pri renomado[redakti fonton]

Hi, sorry that I can't express this in Esperanto, but I propose that some bureaucrat renames me from "Cezareto" to "Steinbach". I have way too many login names and I'm currently striving to diminish them and to be called "Steinbach" on as many Wikipedias as possible. Thanks in advance. Cezareto 21:16, 23. Apr 2006 (UTC)

Kion volas la krokodilo?Roberto 02:32, 26. Apr 2006 (UTC)
Cezareto (aligatore ;) petas, ke oni ŝanĝu lian salutnomon el Cezareto al Steinbach, ĉar li havas tro da malsamaj salutnomoj en aliaj vikipedioj. -- 4lex 13:56, 26. Apr 2006 (UTC)
La peto estas plenumita. Arno Lagrange  19:43, 26. Apr 2006 (UTC)

Ruborezervejo > rubodeponejo[redakti fonton]

Per hazarda paĝo mi alvenis ĉe "ruborezervejo" kaj miris pri tiu titolo. "Rezervi" signifas ja "konservi por alia tempo, por alia uzo", kio tute ne korespondas al tiuj lokoj, kiujn oni provas forgesi por ĉiamaj tempoj. "Rubudeponejo" ŝajnas al mi pli ĝusta vorto, kiu troviĝas cetere en PIV. Mi ne estas sufiĉe sperta por fari mem tiun ŝanĝon. Ĉu iu inter vi povus fari ĝin? Koran dankon, Bea 07:55, 24. Apr 2006 (UTC) Dankon!

Tute prave, Bea. Movo ŝajne jam farita de Petro.

Narvalo ŝanĝas la formon de la familinomoj :

[1]

[2]

ktp.

Ĉu ĝi bonfaras ?
----Vikipediisto:BADOWSKI/diskut. 11:05, 25. Apr 2006 (UTC)

Se vi ne ĉiun duan monaton vizitus Vikipedion, scius, ke ni ŝanĝis la nomkutimojn legu vikipedio:Nomoj de titoloj. Bonan matenon, kamarado:)Narvalo 11:28, 25. Apr 2006 (UTC)

Ĉi havas tia vikipedo tion?[redakti fonton]

Si la vikipedo havas ian paĝon sur ruinigo de vikipedo, kio estas tion?

Bonvolu skribi angle, germane, ĉehe, hungare, ruse aŭ alilingve, ĉar mi ne komprenas vin. Please write in other languages! Narvalo 12:07, 25. Apr 2006 (UTC)

Mi ankaŭ ne komprenis, per la uzo de "si" kaj "sur" mi pensas ke la anonimulo estas franca komencanto.Roberto 02:38, 26. Apr 2006 (UTC)

Mi volas demandi, kiam revenos jaroj (... 1900, 1901 ... ktp), ĉe kiuj estas de roboto RBT aldonitaj frazoj, ke ili "estas". (Ĉi tiu jaro estas normala jaro...[bonvolu vidi]) Kiu korektos verbojn "estas" je "estis"? Mi nepre ne. Petro 26. Apr 2006 06:21 (UTC)

Mi ne komprenas vian reagon: ĉu vi opinias ke "estas" devus esti "estis" ? Laŭ mi "estas" tute bone validas: ambaŭ formoj kompreniĝas. Ekzemple se vi diras 1899 estis normala jaro, kaj 2147 estos normala jaro. Kiel diri: "1899 kaj 2147 (estis/os) similaj normalaj jaroj" ? Ja tute nature, oni diras: "ili estas normalaj jaroj".--Ssire 11:14, 26. Apr 2006 (UTC)
Mi konsentas, ke la ŝanĝo ne estas necesa; sed tamen ĝi estas dezirinda. Eble roboto povus helpi pri tio. Marcos 12:59, 26. Apr 2006 (UTC)
Se ni parolos pri mortinaj homoj aŭ aferoj, ĉu estas normale, ke ni parolas pri ili en pasinteco? XY naskiĝis en 1845 kaj mortis en 1905. Li ESTIS verkisto. Ni ne diras, ke li ESTAS verkisto, ĉar li jam ne plu vivas. Same la jaroj. La jaro 1980 ESTIS bona jaro. Kaj ne ESTAS bona jaro. Petro 26 Apr 2006 18:03 (UTC)
Bonvolu konsideri la jenan situacion: vi aŭdas muzikon. Vi deziras scii kiu komponis ĝin. "Kiu estas la komponisto de tio ?" "- neniu." "-Neniu ???, Ne eblas ! devas esti iu !!" "Ne. Ne estas komponisto, sed estis komponisto. Ĉar li jam mortis.". Stulte, ĉu ne ? Le fakto ke iu estis komponisto, faras ke li estas komponisto ĝis eterne: li kuŝas en la kategorio "komponisto". Se vere vi opinias erara tiun uzadon, vi havos multon por korekti, ne nur la aludatajn artikolojn. Ekz: "Gioachino Antonio ROSSINI (....) estas unu el la plej gravaj operaj komponistoj de la deknaŭa jarcento" "Georges BIZET [ĵ...], (...) estas franca muzikisto" . Mi ne serĉas pli longe, laŭ mi la listo estas longega...(Fakte vi donas al la AS verbfinaĵo tro mallarĝan signifon, t.e. la nuna momento. Sed ĝi ankaŭ validas por signi staton ĉiamvaloran. Rossini komponis kaj ĝiseterne li povas esti taksata komponisto, do li estas komponisto - ja stato ĉiamvalora) --Ssire 20:10, 26. Apr 2006 (UTC)
- Aldono: Mi tute ne diras ke "Rossini estis komponisto" estas erara. Ambaŭ formoj eblas, kun nuanco. La unua rilatas al historio (Li estis komponisto" la alia al eco/specifeco "X estas komponisto". La jaroj 1899 kaj 2147 estas normalaj jaroj".--Ssire 20:17, 26. Apr 2006 (UTC)
Ssire, mi neniel kontraŭas kun vi pri komponistoj de kantoj. Ankaŭ mi povus doni al vi ekzemplojn de artikoloj, kie estas skribite, ke konkreta persono estis per io, sed li jam ne estas, ĉar li jam mortis. Vi trovos tiel skribita ĉe multaj esperantistoj. Ankaŭ memkompreneble estas grava kunteksto. Se rakontisto parolos ree eventojn ekde pasinteco ĝis nuntempo, normale li povas uzi ambaŭ eblecojn - pasintecon kaj nuntempon. (Ekz. ...Oni skribis la jaron 1899, post kiu venAS jaro 1900. Tio estAS jaro, en kiu okazis gravaj eventoj...ktp.) Sed se ni rigardas la jarojn el hodiaŭa rigardo, logike ni parolos pri la jaroj en pasinteco. Kaj plie, en artikoloj pri la jaroj estas nenio grava por emfazi la nuntempon de ĉiu jaro. Tio estas nur simpla sciigo pri ĝi el rigardo de la hodiaŭa tago. Tie estas nenia rakontado pri la jaroj, tio estas simpla frazo. El tia rigardo mi vidas nuntempon nekonvena, ĉar nun ni skribas la jaron 2006. Kian emfazon havas la frazoj informantaj pri tio, ke tiu jaro estas normala jaro, kvankam tiu jaro jam ne plu revenos? Logike devus esti, ke tiu jaro estis normala jaro, ĉar nun ni ne havas la jaron 1900, sed 2006. Kaj kio rilatas al jaroj, kiuj ankoraŭ ne estis? Tie logike estontecon. Do, la jaro 2096 estos normala jaro. Mi ne scias, se vi ĝisvivos tiun jaron, mi certe ne, do mi parolos pri ĝi en estonteco. Ĉi tie mi esperas, ke vi ne donos al mi modelojn de scienc-fikciaj filmoj, kiuj rakontas pri tempoj de estontaj jaroj (ekz. 2458), kiam robotoj priregis Teron. Petro 27. Apr 2006 06:49 (UTC)
Post tiuj ĉi kontribuoj, mi ankoraŭ pli forte kredas, ke kvankam la ŝanĝo estas dezirinda, ĝi ne estas necesa. Do, se ni trovos manieron facile (per robotoj) ŝanĝi la tempon de la verboj, ni ja faru. Sed se videblas, ke estas tro malfacile fari tion per roboto, ni eble simple ignoru la aferon. Ni povus demandi al Maksim, kiom facile estus krei la robotan programon por tia ŝanĝo. Marcos 12:47, 27. Apr 2006 (UTC)
Al Marcos: Pro mistajpado ("mi ĝi estas necesa") oni ne bone komprenas vian pozicion. Mia fina argumento al Petro: ĉu vere vi dirus ion tian "La jaro 1899 estis jaro kiu estis simila al kio estos la jaro 2096" anstataŭ la simpla "la jaroj 1899 kaj 2096 estas similaj" ? --Ssire 19:30, 27. Apr 2006 (UTC)
Pardonu la mistajpon. Mi nun korektis ĝin al "ĝi ne estas necesa". Marcos 21:34, 27. Apr 2006 (UTC)
Ssire, vian unuan frazon mi korektus kaj mi dirus: En la jaro 2096 okazos (estos) tio, kio estis en la jaro 1899. La duan frazon mi same korektus kaj dirus: La jaro 2096 estos simila al la jaro 1899. La artikoloj pri jaroj estas temo, kiu estas necese ĉiujare aktualigi rilate al la frazo, pri kiu ni parolas. Do la jaro ... 2005 ESTIS, la jaro 2006 ESTAS kaj la jaro 2007 ESTOS... Venontjare oni ŝanĝiĝos ĉe la jaro 2006 verbon ESTAS je ESTIS kaj la jaroN 2007 el ESTOS je ESTAS ktp. Petro 27. Apr 2006 19:45 (UTC)
Eminente. Kaj kion vi faras hieraŭ? Petro 28. apr 2006 06:26 (UTC)
Petro, en la latina kaj latinidaj lingvoj, estas "historia prezento", kiam oni uzas la prezento anstataŭ estintan tempon: Napoleono venas al Egipto kaj diras: Soldatoj..., ankaŭ estas "certa futuro": Mi tutcerte venas morgaŭ. Eble por influo de nacilingvo al mi kaj al Serge estas tute nature diri "1921 kaj 2021 estas jaroj normalaj..." Ŝajnas al mi ke vi pravas, sed mi kredas ke la uzo de historia prezento ja estas uzita en esperantaj verkoj.Roberto 06:47, 28. Apr 2006 (UTC)
Roberto, mi scias pri ĝi, sed tio estas uzebla eble nur en rakontadoj. Kaj kia rakontado estas en la artikoloj pri la jaroj, kie estas nur unu frazo diranta, ke ekz. la jaro 1901 estas normala jaro, se ni havas nun la jaron 2006? Kiam ni revenos en tiun jaron? Aŭ kiam revenos tiu jaro, por ke ni ĝoju kaj diru: Aĥ, tiu jaro estas normala. Vidu ankaŭ mian supran diskuteron. Interalie - ĉu oni ne estus tradukontaj tiajn gramatikajn tempojn kiel kompleksajn tempojn? Kaj ĉu vi scias, kiom da gramatikajn tempojn havas la bulgara lingvo? Ĉu ni uzas ĉi tie Esperanton? Laŭ kiu lingvo ni direktu nin? Ĉu laŭ la latinidaj, la slavaj, la greka, la angla, la hungara, la ĉina aŭ eble laŭ la japana...? Petro 28. apr 1901 07:35 (tiama tempo)
Kiel mi diras, mi pensas vin prava. En la portugala estas 6 formoj por la futuro kaj 5 por la pasinta tempo kaj homoj tre miras ke Esperanto havas nur 3 tempojn entute. Sed mi petas ke vi ne tro agaciĝas pri tio.Roberto 07:50, 28. Apr 2006 (UTC)

Ĉu ne eblas esperantigi tiun artikolon por ke almenaŭ la angla vorto ne aperu en la titolo? En la artikolo oni parolas pri "mangailustrita novelo", eble tio povus esti taŭga titolo? Dankon, Bea 16:11, 26. Apr 2006 (UTC)

Ŝajne vere temas pri mangailustrita romano, kaj ne pri novelo. Mi do proponas movi la artikolon al mangailustrita romano; tiam la unua frazo estu "Mangailustrita romano (japane ライトノベル [rajto noberu], laŭ la angla light novel) estas ĝenro de noveloj kun mangaaj ilustraĵoj". Kompreneble daŭre povus ekzisti alidirektilo el Light novel. Marcos 23:44, 26. Apr 2006 (UTC)
Bona propono, laŭ mi. Bonvolu fari, Marcos. Bea 07:35, 27. Apr 2006 (UTC)
Farite. Marcos 12:51, 27. Apr 2006 (UTC)

Mi estas unua redaktinto de la paĝo.Mangailustrita romano estas ŝajne bona titolo laŭ mia persona opinio. Sed mi timas ke aliaj fanoj kontraŭus la titolon ĉar la difino de "light novel" estas ankoraŭ nedifinita en Japanio, kaj lightnovel-fanoj diskutas pri "difino de light novel". Mi subtenas difinon ke "Light novel estas romano kun mangaaj aŭ animeaj ilustraĵoj", mi ĉiam aĉetas light-novel-librojn foliuminte la ilustraĵojn en libro-butiko. Sed aliaj subtenas ke "Light novel estas romano verkata centrigante fikciulojn"(fikculema romano), ili atentas fikciulojn. Aliflanke aliaj atentas eldonejojn aŭ etikedojn: "Light novel estas romano eldonata de light-novel-eldonejo aŭ eldonata kun light-novel-etikedo". Mi ne konsentus "mangailustrita romano" pro Vikipedio:Neŭtrala vidpunkto krom se vikipediistoj konsentus konsiderante la diskuton de la fanoj. Ryoho 16:58, 27. Apr 2006 (UTC)

Komplika afero. Eble oni menciu iomete pri tiu disputo en la artikolo, kaj tiam mi removos ĝin al "Light novel". Marcos 21:37, 27. Apr 2006 (UTC)
Alia vojo povus esti — nomi ĝin per la japana sonado: Rajto noberu. Slavik IVANOV

Klarigu viajn fontojn! Kiel en la ĉefaj vikipedioj, oni citu niajn fontojn kiam oni verkas gravajn artikolojn. Kelkfoje ŝajnas al mi ke informaĵoj en vikipedio pri seriozaj temoj estas lozaj kaj impertinentaj, kaj ĝi fakte insultas la artikoltemon mem. Memoru, Vikia enciklopedio sen fontoj estas neglektebla de multaj. Do mi propozas sisteme citi fontojn almenaŭ por la elstaraj artikoloj. Estas multaj elstaraj artikoloj sen citita fonto (ankaŭ la mia). Mi opinias ke ĉe la angla vikipedio, ĝi ne estus permesita! --Internaciulo 10:32, 28. Apr 2006 (UTC)

Mi petas renomadon[redakti fonton]

Mi petas ke iu administranto renomu la artikolon DBD al DVD. Mi ne povas fari tion mem, ĉar jam alidirekto ekzistas tie. Ĝin kreis Vikipediisto:Internaciulo renomante la artikolon antaŭ iom da tempo, sed nun en Diskuto:DBD oni trovis interkonsenton ke en la vikipedio oni ne uzu tiun novan lingvaĵon kaj sekvu la internacian mallongigon kaj esperantan nomon laŭ kiel ĝin donas fakaj vortaroj kaj kiel oni vaste uzas ĝin rete. Mi antaŭdankas al kiu okazigos la renomadon - la enhavon de la artikolo mi jam redaktis. Marek "Blahma" BLAHUŠ 15:20, 28. Apr 2006 (UTC)

Nu, mi volis tion fari, nur interŝanĝante la du paĝojn. Ŝajnas ke tio ne estas tiel simpla. Pardonu por la fuŝado.--Ssire 17:29, 28. Apr 2006 (UTC)

Pri tiuj diskoj, eble oni iom pripensu pri la nomoj. Ĉe KD = Kompakta disko oni povas legi ke plejoftas en esperanto la formo "lumdisko"; sed la tuta artikolo redaktiĝas pere de "kodisko" (kiun persone mi tre ŝatas), ne traktita en la unua difino. Malsimile, oni uzas DVD-disko, kaj ne "dovodisko" aŭ "DVDisko", kvankam la lasta D havas la saman signifon en KD kaj DVD. Ankaŭ ĝenas min, la uzo de lumdiskego por DVD, ĉar estas ega ne la disko sed ties enhavo. (mi ne konas vorton en kiu ega ne rilatas rekte kun la radiko, indikante jen plia grandeco, jen plia intenseco) Devus esti alia konstruo, kiel ekzemple superlumdisko (kvankam mi tute ne konsilas tiun vorton)--Ssire 20:31, 28. Apr 2006 (UTC)

Dankon pro viaj ideoj kaj proponoj, sed eble oni plu diskutu pri tio en la koncerna diskutpaĝo. Ĉiukaze viaj ideoj estas pensigaj (ekz. ĉiukaze "DVD-disko" estas troa nomo - ĝi rememorigas min pri la amuza angle difinita RAS sindromo). Kaj, dankon pro la translokado. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:53, 30. Apr 2006 (UTC)

Propono de regulo: Malpermesu inicialon titole de artikolo[redakti fonton]

Konsekvence al la Diskuto:DBD, mi proponas krei regulon pri la inicialoj en artikoltitolo, kiel jam estas en fr-viki. Efektive, tiu evitus multajn kverelojn kaj la afero nun en vikipedio estas kaĉa! (TTT, sed Monda Organizaĵo pri Sano; TCP-IP, sed Hiperteksto-Transiga Protokolo; Nifo, sed Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, ktp...) Estas grava regulo, ĉar ni ankaŭ devas decidi ĉu ni uzus anglajn titolojn kiam pli uzita, pli konita de la geesperantistaro (ekz ĉu ni renomus IRC, "Internet Relay Chat" aŭ "Interreta relajsa babilo" aŭ ĉu ni renomus NASA, "National Aeronautics and Space Administration" aŭ "Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio"? Laŭ mia propra opinio, anglaj (kaj alilingvaj) titoloj estas forigindaj en esperanta vikipedio (krom kompreneble verkoj, kiuj ne jam tradukiĝis esperanten, kiel la filmo Mulholland Drive aŭ la videoludo Tomb Raider).--Internaciulo 09:07, 1. Maj 2006 (UTC)

Mi do proponas tian elekton (tio estas ekzemplo):
  • Neniam estu inicialoj titole de artikolo.
  1. Por Por: --Internaciulo 09:07, 1. Maj 2006 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: --PaulP 09:55, 1. Maj 2006 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: Petro 9. Maj 2006 16:46 (UTC)
  4. Kontraŭ Kontraŭ: -- Yekrats 16:54, 9. Maj 2006 (UTC)
  5. Kontraŭ Kontraŭ: -- Bab 13:13, 15. Maj 2006 (UTC) "Neniamoj" ĉiam estas danĝeraj, kaj ĉi-kaze la propono ŝajnas eĉ stulta. Ekzemple multaj homoj plej bone konatas per inicialoj (J.R.R. Tolkien), kaj nifo iĝis propra vorto (rimanta kun "klifo").
  • Neniam estu alilingvaj titoloj kiam ne temas pri nacia verko
  1. Por Por: --Internaciulo 09:07, 1. Maj 2006 (UTC)
  2. Por Por: --PaulP 09:55, 1. Maj 2006 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: -- Bab 13:13, 15. Maj 2006 (UTC) Dum pluraj antaŭaj diskutoj ni jam venis al konkludo, ke estas neeble esperantigi ĉion. Kiam artikolo temas pri iu obskura, neinternacia danco de Balio, estas (laŭ mi) freneze uzi tempon elpensi nebezonatan esperantan nomon de ĝi.

Ĉu ni uzu turkan titolon por Valo de la lupoj - Irako? Ni hungaroj tradukis la titolon, sed ŝajne ĝi neniam aperos en la hunagra lingvo, en kinejo. Narvalo 17:54, 9. Maj 2006 (UTC)

Mi konsentas ke la titolo ne estu esperanta (krom se temas pri nacilingvaj verkoj), sed tamen ni povas havi anglalingvajn alidirektilojn, cĉ ne? Ekzemple, NASA estu movata al Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio, sed ankaŭ povas esti alidirektilo de National Aeronautics and Space Administration al ĝi (kaj kompreneble ankaŭ de NASA). Marcos 22:38, 1. Maj 2006 (UTC)
"Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio" estas same monstra kiel Central Office por "Centra Oficejo". Bab 13:13, 15. Maj 2006 (UTC)

Kion atendi, se jam la proponoj enhavas gramatikan eraron? Narvalo 05:20, 2. Maj 2006 (UTC)

Laŭ mi la, la nuna propono kaĉas, ne la nuna uzo. Denova altrudo al nigra-blanka vidpunkto, neglekto de ĝeneralaj kutimoj, aplikoj en leksikonoj. Min ne tro interesas en titolo, kiel fakte nomiĝas NASA, IRC, sed mi trovus horora anglan aŭ arbitre esperantigitan titolon. Narvalo 05:27, 2. Maj 2006 (UTC)

Laŭ la ĉi-supra konsento pri esperantigo de artikoltitolo, mi movis Greenpeace al Verdpaco. Temas pri internacia organizaĵo, kiel la Ruĝa Kruco (jam esperantigita). --Internaciulo 21:04, 8. Maj 2006 (UTC)

Se entute vi tradukas, vi traduku al ĝusta Esperanto: Verda Paco (same Ruĝa Kruco kaj ne Ruĝkruco) PaulP 21:13, 8. Maj 2006 (UTC)
Mi konsentas kun la formo "Verda Paco" anstataŭ "Verdpaco", ĉar ĝi ŝajnas iom pli multe uzata laŭ guglotrafoj. (Mi tamen ne opinias ke "Verdpaco" estas malĝusta Esperanto). Marcos 16:35, 9. Maj 2006 (UTC)

Ni ne estu pli papa ol la Papo mem. Ruĝa Kruco havas nacian formon en ĉiu lingvo, dum Greenpeace en neniu. Narvalo 06:02, 9. Maj 2006 (UTC)

Vi diras malveron. El lingvoj kun latina alfabeto, almenaŭ la min-nana havas propran formon. Verŝajne ankaŭ la ĉina havas tion (mi tamen ne kapablas legi ĝin, do ne povas kontroli).
Mi ĝojas, ke ankaŭ vi trovis 1-2 ekzemplon krom la 40-50 aliaj. Narvalo 16:50, 9. Maj 2006 (UTC)
La problemo estas, ke ne ekzistas klara limo: Ekz-e Amnestio Internacia en multaj lingvoj nomiĝas laŭ ĝia angla nomo, sed ĝi tamen havas sufiĉe multajn tradukitajn nomojn. Do uzi tiun kriterion kiel bazon nur kaŭzos konfuzon. Marcos 16:35, 9. Maj 2006 (UTC)
Kia amnestio?:)

La esperanta vikipedio malsamas per si mem de la aliaj vikipedioj kaj do la ĉi-supra argumento ne validas laŭ mi. Greenpeace ne estas nacia verko, sed tute internacia organizaĵo. Do, se ni sekvas la ĉi-supran regulon (ke neniu kontraŭis), Greenpeace devus esti esperantigita.--Internaciulo 08:04, 9. Maj 2006 (UTC)


Kial vi rajtas enkonduki novan regulon? Mi kontraŭas ĉiun nigran-blankan regulon. Precipe la gramatike erarajn. Narvalo 08:56, 9. Maj 2006 (UTC)

Bonvolu eksperimenti per propraj artikoloj. Narvalo 08:58, 9. Maj 2006 (UTC)

"Nigraj-blankaj" reguloj havas la avantaĝon, ke per ili ekzistas iom da unueco en la Vikipedio. Unueco laŭ mi estas sufiĉe grava afero (kvankam ne la plej grava).
Ne akuzu Internaciulon pro tio, ke li "enkondukis" novan regulon. Li proponis ĝin, kaj ricevis du subtenantojn, dum nur unu (vi) kontraŭas (kaj vi eĉ ne metis kontraŭan voĉon, do formale vi ankoraŭ ne kontraŭis). Tio laŭ mi donas al Internaciulo la rajton por tia nomŝanĝo. Marcos 16:35, 9. Maj 2006 (UTC)


Unueco=diktaturo, malestimo de la ĝenerala lingvouzo. Narvalo 16:45, 9. Maj 2006 (UTC)

  • "Verda paco" - wikipedia 1 trafo
  • "Verdpaco" - wikipedia 1 trafo
  • Greenpeace kaj estas -wikipedia 411 trafoj; ekz.[3] [4]

Mi ne akceptas lingvan teroron kontraŭ la ĝenerala lingvouzo en Esperantio. Bonvolu plie verki artikolojn ol senfine provi enkonduki malĝeneralajn kutimojn. Narvalo 16:45, 9. Maj 2006 (UTC)

(Ŝajne ni uzas malsamajn guglojn, ĉar ĉe mi la rezultoj por ĉi supraj trovoj estas 44, 3 kaj 934).
Do, eble ni havu la regulon, ke kiam la diferenco inter guglotrafoj estas tiom granda, ni ĉiam preferu la pli multe uzatan formon. Tamen se la diferenco ne estas tiom granda, ni preferu Esperantan version. (Ankaŭ ĉar plurlingvaj retpaĝoj povas influi la rezulton).
Ĉi tiu propono signifus, ke ni ja uzu Greenpeace, kaj ke ni daŭre povas uzi Vindozo. (Vindozo kaj estas -wikipedia: 13,100; Windows kaj estas -wikipedia: 33,700).
Ĉu tio estas akceptebla kompromiso? Marcos 17:36, 9. Maj 2006 (UTC)
Estas ĉiam malfacile konvinki vin, ke la vivo ne estas nigra-blanka:) Narvalo 17:52, 9. Maj 2006 (UTC)

Vidu KGB, SVRR. Multaj homoj konas organizojn nur sub sigloj. Se vi mencias ĉi tie Nifon, menciu ankaŭ gestapon, ĉar ankaŭ tiu ĉi vorto estas mallongigo. Kio SS? Tiuj ĉi proponoj estas danĝeraj proponoj - iu ordonas al iu, kiel li skribu! Malpermesu tiajn proponojn! Petro 9. maj 2006 16:59 (UTC)

Petro, oni ne malpermesas proponon, feliĉe! Oni nur povas malpermesi validon de propono. La artikolo pri SS nomiĝas "Schutzstaffel" en multajn vikipediojn (interalie en:Schutzstaffel de:Schutzstaffel fr:Schutzstaffel !!!). Eĉ se popolo konas ion nur per sia mallongigo, ne problemas, ĉar la mallongigo redirektas al la artikolo kun plenvorta titolo. Kaj estas avantaĝo, ĉar oni ofte pli bone komprenas ion per plenaj vortoj (SS estas nur abstraktajn literojn, sed Schutzstaffel="protekta skadro" estas multe pli eksplicita.) Tiu sistemo almenaŭ ne estas "danĝera" por 70.000 kontribuantoj de la franca vikipedio kaj tre bone funkcias! Pri "Gestapo" aŭ "Specnazo", temas pri iom malsama afero. Ili fariĝis veraj vortoj, kiel Aidoso aŭ Usono (tiukaze eĉ kun ŝanĝetoj). Eblas diri aidose, specnaze, gestape (kaj ne Aidoso-e, Spenazo-e, Gestapo-e) dum ne eblas diri Gme (GMO), aŭ Une (UNO), ĉu ne? Pri Nifo, mi kredas ke ambaŭ eblas Nife aŭ NIFO-e... sed mi eble eraras???? --Internaciulo 12:46, 15. Maj 2006 (UTC)
La proponoj ne ordonas kiel oni skribu. Ili nur temas pri la titoloj; ili rajtigas movi artikolon for de mallongiga titolo, kaj malpermesas removi ĝin post tia movo.
Ĉiuokaze, nun ŝajnas ke almenaŭ la propono pri mallongigoj ne havas ŝancon iĝi regulo. Marcos 17:36, 9. Maj 2006 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Internaciulo kaj mi ne interkonsentas pri la apliko de Kategorioj, kaj pro tio mi petas la opinion de la aliaj. Mia opinio estas, ke oni metu ĉiujn artikolojn en la plej precizan kategorion. La tute hazarda ekzemplo Julia Roberts laŭ mi estu sub Kategorio:Usonaj aktoroj kaj ne sub Kategorio:Aktoroj nek sub Kategorio:Usonanoj. Tamen la tuta kategorio Kategorio:Usonaj aktoroj troviĝu sub Kategorio:Aktoroj kaj sub Kategorio:Usonanoj. Internaciulo nomas tiujn kategoriojn paralelaj kaj do volas meti ĉiujn aktorojn en ĉiujn kategoriojn.

Mi sugestas, ke ni ĉiuj sekvu la decidon de la plimulto, kaj ke ni adaptu la skemon Helpo:Kategorioj laŭe. PaulP 09:50, 1. Maj 2006 (UTC)

Ĉiuj el la ĉi-supraj kategorioj ne estas paralelaj, sed mi volas diri ke normalas klasifiki aktoroj laŭ landoj, naskiĝdatoj kaj alfabetoj. Se vi volas, oni povus krei Kategorio:Aktoroj kiu entenas la jenajn subkategoriojn:
  • Kategorio:Aktoroj laŭ landoj
  • Kategorio:Aktoroj laŭ familiaj nomoj
  • Kategorio:Aktoroj laŭ naskiĝdatoj

Temas do pri paralelaj kategorioj. Nun, mise (aŭ ne, laŭ via opinio), aktoroj klasifikita laŭ nomoj simple troviĝas en la ĉefkategorio:Aktoroj. Mi esperas klare kaj kompreneble tajpi, ĉar temas pri malgrava, sed tamen implika afero. --Internaciulo 15:10, 1. Maj 2006 (UTC)

Aŭ mi miskomprenis vin aŭ vi miskomprenis min. Mia ideo estis, ke aperu neniu nomo sub Kategorio:Aktoroj sed ke tie aperu nur kategorioj, ekzemple Kategorio:Usonaj aktoroj. La saman ideon Petro jam esprimis al vi en decembro:
 Mi vidas, ke vi redaktas kategoriojn pri aktoroj. Bonvolu skribi en artikoloj pri 
 aktoroj nur tiun kun nacieco, ekz. francaj aktoroj, usonaj aktoroj ktp. 
 Kategorio:Aktoroj tie poste ne bezonas esti, ĉar ĝi estos en "naciaj kategorioj" 
 kiel tutaĵo. Petro 6. Dec 2005 12:06 (UTC)
PaulP 09:14, 2. Maj 2006 (UTC)

Ĉu denove necesas baloto[redakti fonton]

Sur Vikipedio:Babilejo/ge-_in-_vir-_aktoro lastatempe okazis vigla diskuto pri la titoloj de la listo de aktoroj, listo de geaktoroj ktp. Temas pri tio, ĉu la vorto "aktoroj" en la esprimo "listo de aktoroj" povas signifi ambaŭ seksojn, aŭ ĉu nur virojn. La diskuto ege longis, kaj pluraj Vikipediistoj esprimis ke ili ne por ĉiam volas daŭrigi la diskuton. Mi do proponis, ke se la malkonsento longe daŭros, ni havu baloton pri la temo.

Tamen, mi ankoraŭ ne certas pri tio, ĉu baloto vere necesas. Se evidentiĝas, ke la plejmulto havas la saman opinion pri la temo, ni eble ne bezonas la penon de organizi baloton. Do, esprimu vian opinion sur Vikipedio:Babilejo/ge-_in-_vir-_aktoro, kaj ni vidos ĉu baloto necesas.

Certe indas legi la interesan (sed longan) diskuton pri la temo, kiu komenciĝas ĉe la subtitolo Listo de aktoroj. Marcos 00:09, 2. Maj 2006 (UTC)

Eble ni ne havu baloton, sed simple uzu Esperantan tradicion kompreni aktoro kiel komunan nomon por la profesio? Kiam temas pri ies profesio, ne vere gravas, kio estas inter la gamboj de la fakulo... - Slavik IVANOV 01:17, 2. Maj 2006 (UTC)
Mi konsentas kun Slavik PaulP 09:04, 2. Maj 2006 (UTC)
Tamen dependas de la profesio, se povas tio aspekti dubinda pri aktoroj, ŝajnas pli evidenta por mod-manekeno, por ne paroli pri ĉiesulo/ulino, ĉu ne ? --Ssire 08:13, 3. Maj 2006 (UTC)
Tute certe, mi ne vidas tion jam klara afero. Roberto 08:23, 3. Maj 2006 (UTC)

Kaj ni povas voĉdoni ankaŭ pri enkonduko de na, -iĉ en Vikipedio. Antaŭen!Narvalo 05:22, 2. Maj 2006 (UTC)

Jes, grammatici certant kaj baloti pri tio estas stulta kaj danĝera. Ni ne povas voĉdoni pri la lingvo mem. Mi mem havas dubojn pri la afero Roberto 03:15, 3. Maj 2006 (UTC)

Estu klare, ke baloto ne povas esti pri la lingvo mem! Pri la lingvo estas klare, ke ekzistas iom da ne-unueco en la praktika uzo, kaj tiun fakton ni simple devas akcepti.
Tamen, mia propono pri baloto neniel estis pri la lingvo mem, sed nur pri la nomado de titoloj de listoj kaj de kategorioj en la Vikipedio. Ni devas havi iun regulon pri la nomado de tiaj titoloj, ĉar alikaze okazos tiom longa diskuto pri ĉiu simila listo/kategorio denove. Kaj jam nun regas malunueco en la Vikipedio (ekzemple Gravaj geesperantistoj, sed Listo de germanaj esperantistoj).
Ni bezonas iun sistemon por tiaj titoloj de listoj kaj kategorioj. Ĉar per diskutoj ŝajne ne eblas alveni al iu konkludo, ŝajnas al mi ke ni ja bezonas baloton pri la temo.
Tiu baloto nur estos pri la titoloj de listoj kaj kategorioj, kaj ne afektos la lingvouzon en la teksto de artikoloj (kaj certe neniel estos baloto pri la lingvo mem).
Mi do nun ekverkis la paĝon Vikipedio:Baloto pri ge- en titoloj de listoj, kie la baloto povos okazi. Unu el la voĉdoneblaj alternativoj estas malkonsento kun la okazigo de la baloto. (Tiun ideon mi ŝtelis de la germana Vikipedio). Kion pensas la aliaj? Marcos 18:19, 3. Maj 2006 (UTC)

Ni jam havis tiun fiaskitan baloton (Kiu haltigis tion? Eble iu M....:) ). Ni kvar jam esprimis, ke ne volas tiun denove. Ni ne enkonduku novajn lingvokutimojn.

La fiaskinta baloto fiaskis pro tiu, ke oni provis meti tro multajn aferojn en unu baloton (preskaŭ kvazaŭ ni balotus pri la lingvo mem). Nun temas nur pri la titoloj de listoj kaj kategorioj, do estos tute alia afero. Pri ĉi tiu temo ni ja devas trovi iun konsentos, alikaze ni daŭre havos redakto-konfliktojn kaj ne-unuecon.
Ĉiuokaze, se vi daŭre malkonsentas kun la okazigo de la baloto, vi ja povos voĉdoni por la kvara alternativo. Ni povus diri ke se pli ol triono voĉdonos por ĝi, ni senvalidigos la baloton.
Finfine, mi denove emfazu ke la baloto neniel intencas enkonduki novajn lingvokutimojn. Ne temas pri baloto pri la lingvo mem, sed nur pri la titoloj de listoj kaj kategorioj. Kaj ĉiuj voĉdoneblaj alternativoj havas iun bazon en la lingvokutimo, ĉar la lingvokutimo ĉi-kampe ja estas suifĉe ne-unueca. Marcos 19:08, 3. Maj 2006 (UTC)

Mi tute forgesis: en nacia Vikipedio sola homo ne rajtas eki baloton. Neceses min 3-X homoj (3 en la hungara). Narvalo 19:05, 3. Maj 2006 (UTC)

La baloto ankoraŭ ne komenciĝis, kaj certe ĝi nur komenciĝos, se iuj aliaj konsentos, ke ni bezonas la baloton. Marcos 19:23, 3. Maj 2006 (UTC)
Mi kontraŭas al baloto pri tio Roberto 23:22, 3. Maj 2006 (UTC)
Ĉu vi ankaŭ povus mencii kialojn? Marcos 00:54, 4. Maj 2006 (UTC)

Por forigi la daŭran kontraŭdiron inter Kategorio:Aktoroj kaj Listo de geaktoroj, mi nun movis la duan al listo de aktoroj. Se iuj malkonsentas kun tio, li kontribuu al la diskuto sur Vikipedio:Babilejo/ge-_in-_vir-_aktoro precizigante, kiun regulon li volas por titoloj de kategorioj kaj listoj. Ekz-e, ĉu tiuj, kiuj preferas ke ni uzu "listo de geaktoroj" anstataŭ "listo de aktoroj", ankaŭ volas ke ni uzu Kategorio:Geesperantistoj anstataŭ Kategorio:Esperantistoj? Marcos 18:59, 5. Maj 2006 (UTC)

Malgranda informo[redakti fonton]

Mi volas informi la Vikiadministranto aŭ la administrantoj de vikipedio ke eksitas Uzantaskatolon por mostri a la aliajn uzantojn kiu rolo vi havas tie. --Jonathaneo 12:58, 3. Maj 2006 (UTC)