Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2010 5

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Majuskloj/Minuskloj en nomoj aŭ pseŭdonomoj[redakti fonton]

Eventuale estus bone havi iomete da koheron rilate majusklojn. Ekezemploj: Monatonomoj: "2-a de aŭgusto" aŭ "2-a de Aŭgusto" (majusklo troveblas en la Fundamento). Tiam nomoj de militoj: Jen ekzistantaj formoj "dua mondmilito", "Dua mondmilito", "Dua Mondmilito" (tio en la Fundamento evidente ne troveblas, sed oni povus konkludi, ke Fundamenta stilo estus la lasta formo). Au en kunmetitaj nomoj: "Furko-Pasejo" aŭ "Furko-pasejo" Persone mi tendencus al kompleta majuskligo, de tiaj nomoj. Ĉu ni interkonsentu pri rekomendo? Amike DidiWeidmann 15:58, 3. Jun 2010 (UTC)

Ĝuste ĉi-supre oni jam debatis pri majuskligo de monatnomoj, kaj oni preskaŭ unuece rimarkigis, ke por kohereco oni plu uzu malgrandliterajn monatnomojn en Vikipedio. Pri la aliaj temoj, mi ne havas fortan opinion - mi ofte skribas "dua mondmilito" malgrandlitere, ĉar al mia lingvosento ĝi ŝajnas esti nepropra nomo, verŝajne pro tio, ke efektive temis pri la dua monda milito. Do mi ankaŭ emus al "Furkopasejo". Kion opinias la aliaj? --WinstonSmith 17:03, 3. Jun 2010 (UTC)
Eble Furko-Pasejo ne estas tro klara ekzemplo, ĉar per la kombino Furkopasejo la problemo solviĝas. Ni prenu alian nomon, ekzemple Lötschberg-Fervojo respektive Lötschberg-fervojo (la senstreketa kombino tie ne taŭgus, ĉar estas malrekomendinda kombini ne-esperantigeblan nomon kun esperanto-vorto ...) - do kiel ni traktu tian vorton rilate majusklojn. Rilate la unuan kaj la duan mondmiliton, mi ĝuste fariĝis atenta pri la problemo, ĉar ni eĉ en la kapvortoj havas malkoherecon. Vidu Kategorio:Bataloj de la unua mondmilito kaj Kategorio:Bataloj de la Dua mondmilito. Precipe tiu-ĉi ekzemplo ankaŭ montras, ke la afero ne povas simple resti tute sen gvidlinio. Amike DidiWeidmann 21:43, 3. Jun 2010 (UTC)
Mi intertempe sen prejudico al la tuta diskuto modifis al Kategorio:Bataloj de la dua mondmilito, ĉar sendepende de la diskuta rezulto, evidente tiu-ĉi miksaĵo "bataloj de la Dua mondmilito" estas ne-akceptebla versio. Persone mi preferus rekomendon al majuskloj, sed evidente tio estus tiam laboro por roboto. En la bona literaturo troveblaj kaj tial akcepteblaj estas fakte nur la du variantoj "Dua Mondmilito" aŭ "dua mondmilito", ekster diskuto estas la du en la reto ankaŭ troveblaj variantoj "Dua mondmilito" kaj ankaŭ vidita "dua Mondmilito" DidiWeidmann 10:14, 4. Jun 2010 (UTC)

Propono por majuksloj en propraj nomoj[redakti fonton]

Eĉ se fundamento, PIV ktp. silentas eksplicite pri la temo, implicite en la literaturo estas sufiĉe da ekezmploj, ke la ĝenerala uzo rekomendas majusklojn por propraj nomoj. En nova PIV-o ekzemple sub la gloso "mondo" vi povas trovi la esprimon "Nova Mondo". Do evidente ne akceptebla estas formo "Dua mondmilito". Se Nova Mondo estas nomo, tiam ankaŭ anlaogie "Dua Mondmilito" estas nomo (eĉ se aĉa ...) do evidente devas esti "Dua Mondmilito", "Svisaj Federaciaj Fervojoj". La sistemo majuskligi nur la unuan literon, estas franca kutimo (kaj eĉe en la franca lingvoregiono ne ĉie akceptita). Aŭ ĉio estu minuskle aŭ ĉio majuskle. Tio estas unua rekomendo mia, kaj pri tio mi supozas regas interkonsento. La dua estas, ke ĉiuj propraj nomoj en Vikipedio estu majuskle. Tio validu ankaŭ por adjektivo-substantivo kunmetoj. --> Rilate monatonomojn: La Fundamento ilin majuskligas. Tamen ne en la oficiala parto sed nur en la piednotoj. Estas disputebla ĉu tiuj piednotoj estas parto de la Fundamento. Ĉar en la fundamentaj notoj tiuj datoj skribiĝas 2. Aprilo 2002 (nia hodiaŭ kutimo estas 2-an de aprilo 2002). Ni restu ĉe tiu ĝenerala kutimo. Sed mi forte rekomendas, ke ni skribu "Batalo de Morgarten", "Dua Mondmilito" ktp. ktp. Tio ŝajanas esti la plej kutima maniero. Amike DidiWeidmann 08:55, 4. Jun 2010 (UTC)

Mi malkonfirmas ke la sistemo majuskligi nur la unuan literon estus nur iu franca kapricaĵo. Ankaŭ en mia denaska ĉeĥa lingvo oni kutime ĝuste tiel majuskligas - do ni skribas "Česká esperantská mládež" aŭ "Masarykova univerzita". Prave atentindas ke en la Vikipedio, kie tia uskleco gravas, oni strebu al unueco, eĉ se en la realo ne ekzistas normo. Mi persone en esperanto sekvas stilon al kiu mi kutimas (do kun majusklo nur komence, por signi ke tie komenciĝas propranomo, eble plurvorta) kun escepto de nomoj el kiuj kutime oni faras mallongigojn - kiel "Universala Esperanto-Asocio" aŭ "Universala Kongreso" - simple ĉar ĉe tiaj vortoj oni preskaŭ ne trovas aliajn variantojn kaj multaj el ili eĉ estas ĝuste kun tia uskleco uzataj de la koncernaj organizoj aŭ eĉ oficialigitaj en statutoj ktp. Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:16, 24. Jun 2010 (UTC)
La vorton kapricaĵo vi uzis, ne mi. Eĉ se krom la franca ankaŭ la ĉeĥa kaj eventuale du au tri pliaj lingvoj uzas la sistemon de nur komenca majuskligo, tia sistemo tamen apenaŭ estas uzata en Esperanto. Se mi alludis la francan, tiam ĉar mi malkovris la nurkomencan majuskligon ĝis nun precipe en tekstoj de franclingvanoj, kiuj pro tio evidente baziĝis sur sia propra lingvo. Kiel vi mem agnoskas, tio bone videblas ĉe nomoj vaste uzataj kiel Universala Esperanto-Asocio ktp. - se ĉiu agus laŭ sia etnolingva kutimo, tiam ĉiukaze ni ne atingos ian unuecon. Kiel jam dirita, tia unueco ne facile troveblas, ĉar ja eĉ en la fundamento mem la afero ne estas traktita unueca. (Ĉiam sub la kondiĉo, ke oni la formon de la piednotoj entute konsideru parton de la fundamento.) DidiWeidmann 18:49, 18. Jul 2010 (UTC)

Kiel oni dirus ĝin?[redakti fonton]

Saluton, mi volus krei tradukitan artikolon pri Tom, Dick and Harry sed mi ne scias kiel nomiĝas la artikolo... Ĉu vi scias? Kore, --→ Airon 21:09, 3. Jun 2010 (UTC)

Tian esprimon evidente Esperanto ĝis nun ne havas, kaj estas malfacile krei tian, ĉar evidente ĝi devus esti laŭ sia naturo rekonebla interkulture. Do povas funkcii nur se alludas specifan elementon de la Esperanto-kulturo.DidiWeidmann 09:04, 4. Jun 2010 (UTC)
Fakte la esprimo ja devus komprenigi, ke temas pri ajnaj ne-specifaj personoj. Se mi tion volus en romano esprimi, mi skribintus Teranoj kaj Marsanoj. Mi havas la impreson, ke tia formulo ekzakte redonus la ideon, kiun ekzemple la germana esprimo Hinz und Kunz redonas. Do nespecifaj personoj venate de ie ajn. DidiWeidmann 09:14, 4. Jun 2010 (UTC)
Fakte, ja ekzistas iom simila esprimo en Esperanto: "Kruko kaj Baniko". Ili estas roluloj de tekstoj de Louis Beaucaire, kaj iliaj nomoj estis poste uzataj de aliaj, kvankam ĉefe en ŝercoj. Tiu estas la plej proksima ekvivalento al tiu frazo en Esperanto, laŭ mi. --Tonyo 16:49, 5. Jun 2010 (UTC)
Ege interese. Vi nepre bonvolu aldoni informojn en la artikolo, kiam ĝi estos kreita. --WinstonSmith 16:51, 5. Jun 2010 (UTC)

Arkivo de aktualaĵoj en la ĉefpaĝo[redakti fonton]

En la piedo de la kadro "Aktualaĵoj" de la ĉefpaĝo aperas: "Arkivoj por marto • februaro • januaro • decembro". Oni devus tion aktualigi al pli proksimaj monatoj, sed mi ne trovas la lokon por tiu ŝanĝo. Ĉu iu povas kaj volas? --Tonyo 17:03, 5. Jun 2010 (UTC)

✔ Farite Redaktendas tie Arno Lagrange @ 12:42, 6. Jun 2010 (UTC)

Poruloj de asocio Vikimedio CAT petas subtenon de esperantistoj[redakti fonton]

Saluton, karaj. Mi peras mesaĝon de Vikipediisto:Capsot pri la projekto estigi novan sekcion de la asocio Vikimedio por la katalunlingva parolantaro. Li ne bone regas Esperanton, kaj aldonis sian jenan tekston al la Komunuma Portalo. Mi havigas ĉi tie la tekston kaj mian tradukon.

Citaĵo
 Saluton, my name is Claudi Balaguer/Capsot and I belong to the Amical de la Viquipèdia, a Catalan association, which is trying to be accepted as a Chapter but has seen its demand rejected because it does not have a state, so we are organizing a campaign to draw support to our demand. I think the Esperantist movement shares a similar interest and helping create a Catalan Chapter would open the way to small languages associations or languages without official boundaries (like Esperanto or Rom). So if you don't please add this to your page Ŝablono:Wikimedia CAT to show your support. Thanks in advance/Koran dankon! Capsot 16:44, 7. Jun 2010 (UTC) 

"Saluton, mia nomo estas Claudi BALAGUER / Capsot, kaj mi apartenas al la kataluna asocio Amical de la Viquipèdia, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio [de Vikimedio] sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas landon, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Poruloj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon!"

Mi aldonu personan opinion. Kunlaboreblecoj inter nia movado kaj la katalunlingva movado estas ĉiam tre konsiderindaj. Ni ne forgesu, ke la katalunlingvanoj eĉ sukcesis atingi sian propran domajnon .cat - kio same estas mejloŝtono, kiu en la estonteco povus eventuale ebligi similan atingon por Esperanto. Amike, --WinstonSmith 11:04, 8. Jun 2010 (UTC)
Mi persone subtenas ke katalunoj povu havi Vikimedian asocion kaj tre bedaŭras ke Esperantistoj, Eŭropa Unio, Vikimedio ne bonvenigas katalunlingvajn iniciatojn pretekstante ke Katalunio ne estas sendependa ŝtato. Arno Lagrange @ 19:10, 8. Jun 2010 (UTC)
Karaj,
Eĉ se laŭ mi temas pri bona traduko, mi proponas kelkajn ŝanĝetojn ĉefe stilajn sed ankaŭ unu leksikan.
«Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon!»
Flanke de detaletoj kiel la uzado de majuskloj por skribi la famili-nomon (tipa franca kutimo, sed ne uzata en esperanto), gravas rimarki ke Katalunio ne estas sendependa ŝtato sed ja temas pri lando. Do, necesus ŝanĝi „ke ĝi ne reprezentas landon” por „ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton”. Amike, --Akvomelonulo 23:37, 11. Jun 2010 (UTC)
Bone. Mi nur klarigu, ke grandliterigo de familinomo ja estas ade uzata en nia vikipedio, almenaŭ ĉe la enkonduka linio de biografioj. Mi uzis ĝin ĉi tie, ĉar temis pri la unua prezento de la nomo de sinjoro Balaguer, kaj ne tuj klaras kiu estas la persona nomo kaj kiu estas la familinomo.
Citaĵo
 La familia nomo estu (nur en tiu unua frazo) en majusklaj LITEROJ. 
— Vikipedio:Gvidilo por biografioj
Amike, --WinstonSmith 23:46, 11. Jun 2010 (UTC)
Enorde WinstonSmith, mi ne atentis pri tiu regulo. Amike, --Akvomelonulo 12:10, 12. Jun 2010 (UTC)

Mesaĝo de Claudi Balaguer en la franca[redakti fonton]

Citaĵo
 
Saluton, Bon dia, bonjour!
J'écris en français car malheureusement je ne domine pas l'espéranto. Je fais partie d'une association catalane "Amical de Viquipèdia" qui cherche à obtenir une reconnaissance en tant que Chapter mais qui s'est vue refuser celle-ci sous le prétexte que celle-ci ne correspond pas à un état. Pour aider à obtenir cette reconnaissance, nous avons mis en place une campagne de soutien et il suffit d'apposer l'étiquette sur votre/ta page principale (voir Komunuma Portalo). Merci de votre/ton soutien! En vous/te souhaitant un excellent et chaleureux été! Cordialement, cordialment, koran dankon, Capsot 07:38, 8. Jun 2010 (UTC) 
Mi skribas en la franca ĉar bedaŭrinde mi ne regas Esperanton. Mi estas ano de kataluna asocio "Amical de Viquipèdia" kiu penas ricevi agnoskon kia Vikimedia branĉo sed kiu ne ricevis ĝin pro la preteksto ke ĝi ne korespondas al ŝtato. Por helpi ricevi agnoskon, ni starigis subtenkampanjon kaj sufiĉas aldoni la markon sur vian vikipediistan paĝon. Dankon pro via subteno. Dezirante al vi bonegan kaj varman someron! Elkore Capsot 07:38, 8. Jun 2010 (UTC)
Aucun problème. Où est-ce qu'on peut lire le texte par lequel la fondation Wikimedia a refusé de vous accepter? (Neniu problemo. Kie oni povas legi la tekston per kiu la fondaĵo Wikimedia rifuzis akcepti vin?) --Lu 05:40, 13. Jun 2010 (UTC)

La precedenco de Wikimedia New York City[redakti fonton]

Mi legis sur paĝo de Oftaj Demandoj pri la asocioj, ke Novjorko havas sian propran Wikimedia-asocion. Sekve unu el la solvoj povus esti, ke oni redifinas, ke en "Wikimedia CAT" la 'CAT' signifas ne katalunlingva, sed katalunregiona. Laŭ mia kompreno pri la skribitaj reguloj kaj la precedenco de Novjorko tio povus solvi ilian problemon. La problemon pri Esperanto ni povos solvi per "Wikimedia Herzberg" :-) Eble legu mian (anglalingvan) tekston en la diskutpaĝo pri la Oftaj Demandoj. --Lu 06:52, 13. Jun 2010 (UTC)

Ŝablono por la mil "havendaj artikoloj"[redakti fonton]

Karaj, mi enkondukis kaj iom prilaboris la novan ŝablonon {{havenda artikolo}}, kiun mi proponas enmeti per roboto en niajn mil havendajn artikolojn. Ĝiaj efikoj videblas en la artikolo pri ASEAN: esence, ĝi videbligas vikipedian globon kun la nombro "1000" ĉe la alta dekstra angulo de la paĝo, kaj aŭtomate enkategoriigas la artikolo laŭ ĝia efektiva grando (ĉu malpli ol 10 kB, ĉu malpli ol 30 kB, ĉu pli ol tio). Tia aŭtomata enkategoriigo multe plifaciligos rapide vidi kiuj artikoloj plej urĝe prilaborindas, malsame kiel la listo ĉe VikiMeta, kiun pluraj el ni uzas, sed kiu montras nur po dek artikolojn monate. Kion opinias la aliaj? Amike, --WinstonSmith 14:56, 10. Jun 2010 (UTC)

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la ligita paĝo Vikipedio:Havendaj artikoloj ankoraŭ ne ekzistas. Krome la ŝablono {{havenda artikolo}} ne havas konvenan dokumentadon, kvankam la ŝablono {{dok}} jam enestas. Ĉu vi povus krei la dokumentadon? Amike --Tlustulimu 15:12, 10. Jun 2010 (UTC)
Mi nun ligis al Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj (kiu eble alinomindas al Vikipedio:Havendaj artikoloj, sed pri tio ni diskutu aliloke.) Mi planis krei la dokumentaron nur okaze de aprobo de la ŝablono fare de pluraj vikipediistoj, tamen mi nun kreis ĝin. --WinstonSmith 15:22, 10. Jun 2010 (UTC)
  1. Por Por: Ni jam havas la Kategorio:Havendaj artikoloj, sed mi povas anstataŭigi ĝin por la ŝablono. Ŝablono estas pli bona ol la kategorio, ĉar tiujn ŝanĝojn ni povas fari en la ŝablono (kiel la bildo, aŭ la teksto, aŭ la nomo de la kategorio), kaj ne en la artikoloj mem. CasteloBrancodiskuto 22:34, 10. Jun 2010 (UTC)
Elkoran dankon pro disponigo de via roboto. Mi nun kreis la koncernitajn kategoriojn laŭ grando, tiel ke nun la anstataŭigo efektive fareblas. --WinstonSmith 12:44, 14. Jun 2010 (UTC)
✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 00:28, 19. Jun 2010 (UTC)

Multan dankon pro tiu signado de la 1000 plej gravaj artikoloj, kaj des pli pri la bone farita aŭtomata kalkulado de grandecoj! Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:56, 24. Jun 2010 (UTC)

Ĝisdatigo de reviziad-aldonaĵo en la semajno de la 14a de junio[redakti fonton]

FlaggedRevs update week of June 14[redakti fonton]

Hi everyone! As part of the Pending Changes feature rollout on en.wikipedia.org on the week of 2010-06-14, we'll need to update the implementation of FlaggedRevs plugin that is in use on this wiki. To be clear, we're not altering this wiki's configuration of FlaggedRevs, merely updating the code that is shared between this site's Flagged Revisions configuration and the new configuration that we're implementing on en.wikipedia.org. We don't anticipate any problems or any reduction in functionality, but as with any new software, there may be unanticipated bugs. If you discover any problems or have further concerns, please report them at the Pending Changes issue page. Thanks! (and apologies for the non-Esperanto notice) -- RobLa 06:34, 11. Jun 2010 (UTC)

Traduko[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj ! Kiel parto de Planataj Ŝanĝoj en la anglalinva Vikipedio en la semajno de 14a de junio 2010, ni bezonos ĝisdatigi la kodon de la reviziad-aldonaĵo uzata en ĉi tiu vikio. Por esti klara, ni ne ŝanĝos la konfiguradon de reviziado en ĉi tiu vikio, simple ĝisdatigos la kodon komune uzatan kaj de la reviziadkonfigurado de ĉi tiu vikio kaj de la nova kiun ni pretigas por la anglalingva vikipedio. Ni antaŭvidas neniun problemon nek perdon de funckioj, sed same kiel kun ĉiu nova programo, povas esti neantaŭviditaj cimoj. Se vi malkovros ajnajn problemojn aŭ havas pliajn rilataĵojn, bonvolu raporti sur la paĝo pri planataj ŝanĝoj. Dankas! (kaj pardonu pro ne-Esperanta informo). -- RobLa 06:34, 11. Jun 2010 (UTC) elangligis Arno Lagrange @

Vector-etoso[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj. La pli grandaj vikioj havas jam la novan etoson defaŭlte. Mi volas peti al vi kion vi pensas pri tio kaj ĉu ni volas, ke la nova etoso estas defaŭlte en eowiki (vidu ĉi tie) --→ Airon 14:20, 11. Jun 2010 (UTC)

Mi kreis la paĝon Vikipedio:Novaj funkcioj por prezenti la novajn plibonigojn. Arno Lagrange @ 15:29, 11. Jun 2010 (UTC)
Jam antaŭ kelkaj semajnoj mi aldonis formatojn al MediaWiki:Vector.css post peto en ĉi tiu paĝo. - Mi proponas, ke ni iom post iom aldonu pliajn formatojn, por ke la nova Vector bone funkciu. Krome ni povus aranĝi skriptojn en MediaWiki:Vector.js. Sed tio estas iom pli malfacila, ĉar Vector uzas parte aliajn ID-ojn kaj klasojn por trovi retpaĝajn elementojn. Amike --Tlustulimu 18:28, 18. Jun 2010 (UTC)

Saluton, gekaraj. La Vector-etoso ĵus estis aktivigita kiel defaŭlta. Ĉu estas proponoj por MediaWiki:Vector.css kaj MediaWiki:Vector.js? Amike --Tlustulimu 17:43, 30. Jun 2010 (UTC)

Ĉu ni ĝisdatigu la Vikipedian mark-emblemon?[redakti fonton]

Noto: Mi pardonpetas, se tiu ĉi temo estis antaŭnelonge pritraktita.

Saluton,

Ŝajne, plejparto de la Vikipediaro en vaste uzataj lingvoj jam ĝisdatigis sian bildon (enpaĝigon kaj markemblemon) laŭ ni legeblas ĉi tie. Nia Vikipedio jam ŝanĝis sian enpaĝigon sed la malnova markemblemo restas tie senŝanĝe eĉ se la nova jam pretas. Kion oni devas fari por ĝin anstataŭi? --Akvomelonulo 01:01, 12. Jun 2010 (UTC)

Saluton Akvomelono, por ŝanĝi la bildon oni ĝisdatigus la etoson (vidu ĉi tie). Alikaze ekzistas sistemmesaĝo: se vi enmetas la kompletan ligilon, ĝi montrigos la novan bildon. --→ Airon 07:35, 12. Jun 2010 (UTC)
Mi ne tro komprenas tiun paĝon. Aliflanke, mi ankaŭ vidas neniun sistem-mesaĝon; ĉu eble ĉar mi vikipediumas per la Beta-versio? Pff… mi ankoraŭ ne majstras tiom da teknikaĵoj :S --Akvomelonulo 12:34, 12. Jun 2010 (UTC)