Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2005 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Fuŝmesaĝo pri la Vikibalotado[redakti fonton]

Mi volis kontroli, ĉu mi sufiĉe redaktis por voĉdoni en la nuna balotado por Arno Lagrange (bedaŭrinde ŝajne ne), sed kiam mi klakis sur la vortojn "Baloto por la Administra Konsilantaro de Wikimedia" mi ricevis jenan absurde misan mesaĝon:

Baloto por la Administrantaro de Wikimedia Fondaĵo El Vikipedio, la libera enciklopedio.

Bedaŭrinde vi unuafoje kontribuis antaŭ nur 247 tagoj. Vi nepre estu kontribuinta de almenaŭ 90 tagoj por baloti ĉi tie.

Tio (antaŭ nur 247 tagoj) ne pravas, nek havus sencon eĉ se prava, ĉar la demando temas pri la kvanto de la redaktoj (kaj ĉu ili komenciĝis antaŭ pli ol 90 tagoj.

Krome, ĉu ĉiuj 400 redaktoj devas esti en la sama projekto? Mi kontribuis plejmulte en Eo (pli ol 250 redaktoj), sed ankaŭ iom en En kaj iomete en Ja kaj eble aliaj lingvoj (Ru?)--Haruo 17:56, 29. Jun 2005 (UTC)

Mi miregas pro tia mesaĝo : estas ia mesaĝo ku tekstas jene : "Ni bedaŭras, vi redaktis nur <tiom> foje antaŭ la 30-a de majo. Vi nepre estu redaktinta almenaŭ 400 foje por rajti baloti." Kiel vi do povis ricevi tian mesaĝon  ? --Arno Lagrange  21:29, 29. Jun 2005 (UTC)

Ankaŭ mi miregas pro ĝi; sed mi ne scias kien (krom ĉi tien) preni mian miron/plendon. Mi konscias, ke verŝajne mi ne sufiĉe redaktis por voĉdoni en la baloto, sed kiel ankaŭ vi konsentas, tiu mesaĝo estas misa. Kaj hodiaŭ mi ricevis ĝin denove. Io misas ie. --Haruo 22:36, 30. Jun 2005 (UTC)

Mi aldonu ke mi unuafoje partoprenis la Vikipedion je 13 marto 2004, do antaŭ multe pli ol 247 tagoj. Se aliaj (eventuale balotrajtantaj) eo-vikipediistoj ricevas similan mesaĝon, tio povus esti grava malpravigo de la baloto. --Haruo 16:57, 1. Jul 2005 (UTC)

Hodiaŭ la mesaĝo diras same, sed 282 anstataŭ 247. Supozeble tiu cifero vere nombras miajn redaktajn agojn malgraŭ la vorto "tagoj". Kaj mi ne scias, ĉu tio enkalkulas miajn kontribuetojn en la germana, miajn 73 en la angla, eble unu-du en la rusa, eble eĉ ion en la japana ... ktp. Ve. --Haruo 4. Jul 2005 08:10 (UTC)

Kaj ankoraŭ hodiaŭ mi vidas la mesaĝon kape de ĉiu paĝo "Baloto por la Administra Konsilantaro de Wikimedia : Baloto malfermita ĝis la 12-a de Julio" kvankam en alilingvaj vikipedioj mi legas tie, ke la baloto estas fermita. Se mi klakas al la unua parto, mi ricevas tiun mesaĝon, sed anglalingve. Kaj ne estante mastrumanto mi verŝajne ne povas (certe ne scipovas) ŝanĝi tiun anoncon. --Haruo 07:31, 15. Jul 2005 (UTC)

Audio template[redakti fonton]

Hi, I am making audio recordings of the pronunciation of words. Example; Media:Nl-be guy verhofstadt.ogg To include this in a good way in your wiki I need to know what your audio template is and how it works. When I know it i, and many others, can put it directly inside articles on your wikipedia.

Can some one please put your audio template on this page;

Greetings, nl:gebruiker:Walter

Maldezirata artikolo![redakti fonton]

En rubriko dezirata artikolo aperas Vasko da GAMA, sed la koreta estas Vasco da GAMA kun C ne K!

Kial? Esperantigo (laŭeble) de nomoj estas bona kutimo! --Gabi 09:24, 25. Maj 2005 (UTC)

La interfaco de la MediaWiki projektoj en Esperanto[redakti fonton]

Al tradukemuloj[redakti fonton]

Subkategorioj de ĝermoj[redakti fonton]

La Kategorio:Ĝermo estas grandega. Ŝajnas al mi, ke ni povas subkategoriigi ĝin al multaj fakoj. Sed, kiel oni formati la titolon? Ekzemple, ĉu vi preferas Kategorio:Ĝermoj pri komputiko/Kategorio:Ĝermoj pri biografiojKategorio:Komputikaj ĝermoj/Kategorio:Biografiaj ĝermoj

Bonega ideo! Minimume du subkategorioj estas memevidentaj: geo-ĝermo kaj person-ĝermo (por nefinitaj urboj/teritorioj kaj nefinitaj biografioj). --Slavik IVANOV 22:04, 19. Maj 2005 (UTC)

Vikipedio en oseta lingvo[redakti fonton]

Vere, grandan dankon al Brion (ĉu li riparis la interviki-ligilojn?) Nun la sistemo bonege funkcias kaj oni ĉe os: sentas sin la vera parto de la multlingva Vikipedio! Ankaŭ al vi dankon, Gangleri, vi multe subtenas la malpli grandajn vikipediojn! - Slavik IVANOV 15:33, 5. Maj 2005 (UTC)

Translation[redakti fonton]

Hi there, I'm Zanimum from the English Wikipedia. I'm running an international-entry exhibit of small artwork. I've found volunteers to translate the site into Arabic, Italian and Spanish, and I was wanting a translator to write something in this language. The text to translate is around 300 words. Does anyone want to do a quick translation for us? Thanks! -- en:user:zanimum (Interested? Contact nicholasmoreau@gmail.com)

Maja balotado[redakti fonton]

Saluton, ĉiuj! Pro la ŝajne nefinebla diskuto pri la ĝusta nomo de King Kong, mi tie lanĉis balotadon. Bv. ĉiu aldoni sian baloton, tiel ke ni pruvos, ke ni estas demokratie funkcianta projekto! ;-) Bab 15:56, 6. Maj 2005 (UTC)

Mi proponas ankaŭ balotojn pri afero dekkvara aŭ dekvara (14.). La dekvara pli bone repegulas la esperantan elparolon ol dekkvara, tiel ni balotu favora al dekvara anstataŭ dekkvara kaj kreu la ĉefan artikolon dekkvara kaj alidirekton el dekkvara.:) Narvalo 18:56, 6. Maj 2005 (UTC)

Narvalo, via ŝerco ne ridigis min. :-(
Unue "dekkvara" estas kunmetita vorto. Due, ĝi estas parto de la baza vortaro de Esperanto.
King Kong ne havas jam "oficialan" esperantigon, kaj jen nia ŝanco por eviti ke ŝajne kunmetitaj, langrompemaj nomoj kaj vortoj senbezone envenas nian vikipedion.
Mia propono pri balotado estas serioza, kaj se vi ne ŝatas ĝin, simple ne voĉdonu. Bab 13:50, 7. Maj 2005 (UTC)

Ŝablonoj por neneŭtraleco aŭ neenciklopedieco[redakti fonton]

Saluton:

Ĉu ekzistas ŝablonoj por montri suspekton de neneŭtraleco aŭ neenciklopedieco? En la hispana vikipedio mi trovis Ŝablono:Noneutralidad, kaj en la angla

, kio povas esti konvena kiam vi mem ne povas entrepreni la korektadon.

Dum lastaj tagoj iu kontribuanto verkis plurajn artikolojn pri Panamo, kiu ne plenumas la normojn, kaj neprus korekti ilin, enmeti la atentigon kaj/aŭ averti lin/ŝin ke tiu stilo ne estas akceptebla.

Saluton, Vikipediisto:Tonyo

Stevardo-elektoj[redakti fonton]

Saluton!

Stevardo-elekto komenciĝis ĉe m:Stewards/elections 2005. Rajtas elekti iu ajn persono, kiu havas validan registriĝon en la meta-vikipedio kun minimume unu ligo al valida registriĝo en unu el la vikimediaj projektoj (minimume 3 monatoj da membreco).

Stevardoj estas la uloj, kiuj povas doni administrajn rajtojn al uzantoj en Vikipedioj, kie dume forestas propraj burokratoj. Do, tre gravaj personoj por disvolviĝo de Vikipedio, aparte de ĝiaj malpli disvastiĝintaj partoj. Bonvolu voĉdoni! Yann 19:29, 19. Maj 2005 (UTC) (tradukis Slavik IVANOV).

PS: Please translate this. Thanks. Yann 19:29, 19. Maj 2005 (UTC)

I did. - Slavik IVANOV 21:34, 19. Maj 2005 (UTC)

Kantaro-vikio[redakti fonton]

Saluton!

Ekzistas kantaro-vikio en kiu nun estas kolektitaj pli ol 400 kantotekstoj. Nombro de paĝoj jam superis 600. Oni proponas translokigi ĝin al Vikipedio en iu ajn formo. Ĉu ĝi estos metita al Viki-Fontoj, ĉu estos aparta projekto, ĉu aliel?

Mi petas vikipediistojn esprimi sin pri tiu ideo.

En kantaro plej ĉefa problemo estas aŭtoraj rajtoj. Kiel agi? Kolekti de aŭtoroj permesojn, en kiu formo, ktp.

Vikipediisto:Ljoŝa

Certe Vikipedio ne estas la loko por la kantotekstoj, ĉar ili ne estas enciklopediecaj. Pli taŭgus Viki-Fontoj, sed ĉar tio estas unu projekto por ĉiuj lingvoj, estus unuflanke malfacilaĵoj pri la Esperanto-literoj, kaj aliflanke, la tieaj homoj eble ne bone akceptus aŭtomatan translokiĝon de la tute kantaro-viki al Viki-Fontoj.
Tial laŭ mi la plej bona solvo estas krei kantotekstan libron ĉe Vikilibroj (eo.wikibooks.org). Tie la Esperanto-literoj aŭtomate aperas, kiam oni entajpas laŭ x-metodo, kaj certe neniu ĝenus la projekton. Kion aliaj pensas? Marcos 20:30, 2. Jun 2005 (UTC)
Tamen nun estis decidite ĉe Viki-Fontoj, ke ankaŭ tie kreiĝos apartaj subdomajnoj por ĉiu lingvo. Tio eble ŝanĝas la situacion denove, tiel ke mi proponus iom atendi ĝis ili estos realiginta tiun planon, kaj tiam enmeti la tekstojn al la esperantlingva Viki-Fontoj. Marcos 00:21, 8. Jun 2005 (UTC)

Pri Babel-ŝablonoj[redakti fonton]

Bonega ideo, pensas mi, sed nur unu demando (scivole, ne kritike!): kial XX-0? Ekzistas, bedaŭrinde, miloj da lingvoj kiujn mi jam nek parolas, nek komprenas. Ĉu mi devas mencii ĉiujn?

ekzemplo de eo-0: (mi forigis la ekzemplon, por eviti, ke la babilejo aperus en la kategorio de vikipediistoj kiuj ne parolas esperante!) Le Hibou 23:05, 7. Jun 2005 (UTC)


Mi ne scias kion celis la kreinto de tiu ŝablono, sed supozas ke temas pri tio: Kiu pro iu kaŭzo eniras vikipedion de lingvo, kiun li ne konas , povas tiel komuniki, ke skribi al li en la koncerna lingvo estus perdita peno. Ekzemple lastatempe okazas ne malofte, ke uloj ne sciantaj Esperanton (dankinde) kontribuas per foto, ligo aŭ komento. Kompreneble estus sensence enmeti tia(j)n ŝablono(j)n en sian "hejman" vikipediistan paĝon; estas ja vero ke terure multajn lingvojn ni ne konas, ne estas troigo diri: preskaŭ ĉiujn .-( Montanesko 23:59, 7. Jun 2005 (UTC)

Miaj Babel-ŝablonoj ne ĝuste funkcias[redakti fonton]

Mi provis krei novajn por "Norsk (bokmål)-1" kaj "Scots-1" sed la norvega tute misfunkcias, kaj la skota nur duone. Ĉu iu povas ripari kaj klarigi, kion mi faru por ke miaj klopodoj pri la latina, la svahila kaj la jida ne simile fiasku? --Haruo 13:37, 21. Aŭg 2005 (UTC)

Ĉiuj (norvegaj, skotaj, latinaj, svahilaj kaj jidaj) kategorioj malsukcesas kreiĝi (po du: kaj XX-1 kaj la nudaj XX-1). Ankaŭ ... Iu sizopo helpu min! --Haruo 19:39, 22. Aŭg 2005 (UTC)

Anonco: "Esperanta Vikipedio atingas 25.000-an artikolon"[redakti fonton]

Laŭ mia opinio, ni anoncu nian atingon de la estonta 25.000-a artikolo al la variaj fontoj de esperanto-aktualaĵoj: Ĝangalo, eventoj.hu, nun.se, libera folio, ktp. (Ĉu vi povas aldoni al ĉi tiu listo?)

(x-a de junio) Hodiaŭ, la Esperanta Vikipedio ( http://eo.wikipedia.org ) antingis kies 25.000-an artikolon, pri la "Inkaa imperio." La esperanta enciklopedio kreskas ĉiutage je proksime 33 artikoloj po tago, kaj aldonis 7.500 artikolojn dum la lasta jaro. La Vikipedio-Projekto estas multlingva enciklopedio kun proksime 2 miliono da artikoloj en 92 lingvoj. La esperanta versio nune rangas kiel la 14-a plej populara vikipedio laŭ nombro da artikoloj.

Ĉu bona ideo? Ĉu sugestojn? Mi bonvenas viajn korektaĵojn aŭ konsilon. --Yekrats 17:48, 8. Jun 2005 (UTC)

Mi iom korektas la tekston. Vd. sube:
(x-a de junio) Hodiaŭ, la Esperanta Vikipedio (http://eo.wikipedia.org) atingis sian 25.000-an artikolon, pri la "(nomo_de_artikolo)". La esperanta enciklopedio kreskas je proksimume 33 artikoloj po tago, kaj dum la lasta jaro en ĝi aperis 7.500 novaj artikoloj. La Vikipedio-Projekto estas multlingva enciklopedio kun proksime 2 milionoj da artikoloj en 92 lingvoj. La esperanta versio nune rangas kiel la 14-a plej ampleksa Vikipedio laŭ nombro de artikoloj.
Cetere, pri kiu "lasta jaro" temas? Ne klaras: ĉu 2005 aŭ 2004. Oni precizigu. (en la dekdu lastaj monatoj --AL )Estus ankaŭ bele, se iu kontrolus la statistikon pri la kvalita kresko: ekz., se la averaĝa amplekso de artikolo kreskis, tio menciindas. Necesas diri al la publiko, al esperantistoj tutmonde, ke por ni gravas ne nur la nombroj, sed ankaŭ ja la kvalito. - Slavik IVANOV 22:13, 8. Jun 2005 (UTC)
Tia mallonga gazetinformo ne bezonas esti tre preciza : ĝi nur celas atentigi la publikon pri interesa fenomeno kaj inciti homojn ekkoni la projekton. --Arno Lagrange  06:23, 9. Jun 2005 (UTC)

Laŭ la statistiko dum la lastaj 12 monatoj la nombro de la artikoloj preskaŭ duobliĝis.
Montanesko 22:41, 8. Jun 2005 (UTC)

Dankon, ĉiuj! --Yekrats 10:58, 9. Jun 2005 (UTC)


Jen nova propono post aldono de mallonga prezento de la temo kaj iometa redakto (pli facile enkapigebla kresko-nombro, forigo de duoblaĵoj k.s.):

La 11-an de junio la Esperanta Vikipedio (http://eo.wikipedia.org) atingis sian 25.000-an artikolon. "Inkaa imperio" jen la temo de informoriĉa superrigardo pri la historio kaj kulturo de tiu ĉi miriga sudamerika civilizo. Vikipedio, kiu estas la plej ampleksa esperantlingva enciklopedio, kreskas meznombre per 1.000 artikoloj ĉiumonate, kaj dum la lastaj 12 monatoj la nombro de la artikoloj proksimume duobliĝis. (*) La projekto "Wikipedia" estas multlingva informobanko kun proksime 2 milionoj da artikoloj en 92 lingvoj. La esperanta versio nune rangas kiel la 14-a laŭ nombro de artikoloj.

(*)Ebla aldono, se la novaĵo estas direktita al E-istoj: Sed la plej bona afero estas, ke ĉiu - do ankaŭ vi - povas ne nur senpage legi, sed mem krei, kritiki aŭ plibonigi artikolojn.
Por ne-esperantistoj eblas forigi la duan frazon, kiu prezentas la artikolan temon.

Amike: --Montanesko 12:32, 11. Jun 2005 (UTC)

Mi sugestas iel aldoni ke Vikipedio jam instigis al kelkaj homoj aŭtodidakte lerni Esperanton. Pro intervikiaj ligoj oni ofte renkontas interesajn paĝojn en Esperanto. Mi kredas ke pro tio, ni ankaŭ zorgu pri aldonado de ligoj al niaj bonaj esperanto-artikoloj en la vikipedioj de nia(j) gepatra(j) lingvoj. Gratulon pro la 25000-a, Biciklanto 2005.06.12-07:59(UTC)