Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2010 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karaj, post demando al Thomas Pusch, ĉu li akceptus fariĝi administranto, kion li jeses sur sia diskutpaĝo, mi proponis lin kiel kandidato por administranto. Li mem estis ĝis nun tro modesta por sin trudi, sed pro la fakto, ke li praktike ĉiu-tage aktivas sur vikipedio, li estus utila riĉigo de la administrantaro. DidiWeidmann 00:33, 18. Mar 2010 (UTC)

Ĉu, male, ekzistas la ebleco voĉdoni por forpeli administranton kiu misuzas sian funkcion? --Dominik 07:30, 18. Mar 2010 (UTC)
Certe eblas forpreni la rajtojn de administranto. Zuazua 07:57, 18. Mar 2010 (UTC)
Vidu Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo. Zuazua 08:08, 18. Mar 2010 (UTC)

Mi donis al Tomaso administrajn rajtojn. Li ricevis 19 voĉojn por / 0 kontraŭ. Gratulojn kaj kuraĝon al nia nova administranto. Arno Lagrange @ 09:51, 2. Apr 2010 (UTC)

Listobuloj ĉe "Vidu ankaŭ" kaj "Eksteraj ligiloj"[redakti fonton]

Karaj,

en multaj artikoloj oni uzas la ŝablonojn {{il}} kaj {{el}} por anstataŭigi simplajn listobulojn per pli bela bildo en la sekcioj "Vidu ankaŭ" kaj "Eksteraj ligiloj". Mi ĝis nun mem enkondukis ilin ĉe novaj artikoloj, sed nun oni atentigas min, ke tiu uzo ne estas oficiala, kaj eble plej bonas entute forigi la ŝablonojn kaj uzi simplajn listobulojn anstataŭe (kiel en alilingvaj vikipedioj). Ĉar unueco kaj unustileco ja gravas en nia projekto, mi proponas decidi ĉi tie ĉu igi la ŝablonojn devigaj (= forte rekomendataj) aŭ ĉu forigi ilin entute (ankaŭ kie ili jam ekzistas). La decido poste konserviĝu en la paĝo Helpo:Kiel verki bonan artikolon#Sekcioj kaj alineoj.

Mia prefero (kvankam malforta) estas por forigo de tiuj ŝablonoj. Kion vi opinias pri la temo? --WinstonSmith 10:54, 23. Mar 2010 (UTC)

  • Laŭ mia memoro, tiuj ŝablonoj ŝpronis de frua vikipedia manko de vikiteksto por fari bulpunktojn. Do, la grafikaĵo estis metodo por produkti tiun efikon. (Eble mia memoro estas tute falsa post ses jaroj!) Arno starigis tiujn ŝablonojn per viki-sorĉado en la malluma epoko de Vikipedio. Mi mem preferus simplan punkton anstataŭ la grafikaĵon, do antaŭ du jaroj mi ŝanĝis la grafikaĵon al stelo. Kelkaj plendoj okazis, do mi malŝanĝis ĝin. Eble, la etoso pri la ŝablonoj estas ŝanĝita nun. -- Yekrats 11:10, 23. Mar 2010 (UTC)
Estis redakta konflikto: :Kio rilatas min, estas por mi tute indiferente, ĉu havi kaj uzi ŝablonojn {{il}} aŭ {{el}}. Kiu volos uzi ilin, tiu uzu ilin, sed estas por mi pli facile tajpi unu simbolon - * ol tajpi ses simbolojn - {{el}}, respektive {{il}}. Sed okaze de neuzado, kial forigi ilin? Eble ili taŭgus por estonteco. Zuazua 11:15, 23. Mar 2010 (UTC)
Laŭ mi indas havi unuecon pri la listobuloj ĉe "Vidu ankaŭ" kaj "Eksteraj ligiloj", kaj mi konsentas kun WinstonSmith kaj Yekrats ke la preferinda vojo al unueco estas nur uzi la simplajn listobulojn anstataŭ la ŝablonojn. Marcos 12:57, 23. Mar 2010 (UTC)
Mi ankaŭ malpreferas la du malnovajn ŝablonojn kaj neniam uzas ilin. Krome la bildetoj ne plaĉas al mi. Kore --Tlustulimu 13:01, 23. Mar 2010 (UTC)
Mi rigardis, kiom da paĝoj ligas al tiuj ŝablonoj. Vi povis vidi ilin en multaj, multaj paĝoj. Ĉu antaŭe ili estis plaĉemaj? Zuazua 16:19, 23. Mar 2010 (UTC)
Karaj mi pledas por maksimuma libereco, sen damaĝi la bildon kompletan! En iu senco tio estas tute simila debato kiel koncerne la landonomojn! Kaj tiam la verdikto estis tute klara por libereco. Ni faru regulojn nur, kiam tio absolute necesas, ĉar troaj reguloj riskas forpeli bonvolajn homojn. Fakte la unuopaj artikoloj ja staras por si mem, do ne ekzistas vera bezono por absoluta uniformeco. Tial tia regulo ne necesas. Kiu emas utiligi tiujn belaj ŝablonojn, utiligu ilin, la alaj uzu la simplan stelon. Kion mi rekomendas, estas, ke oni atentu, ke la unuopa artikolo por si mem aspektu kohera. Kaj mi nepre petas, ke neniu ludu kun tiuj ŝablonoj, kiuj fakte estas uzataj en miloj da artikoloj! Cetere: Kion faras nacilingvaj vikipedioj estas ilia afero. Ofte tie regas granda maltoleremo, kiun ni vere ne devas kopii en la Esperanto-Vikipedio, kiu simbolas spiriton de pli progresema societo. Amike DidiWeidmann 23:04, 23. Mar 2010 (UTC)
Nur ĉar en la klare difinita diskuto pri landnomoj estis fine ioma plimulto por la libereca/malunueca solvo, tio ne signifas ke Vikipedio devas nun forlasi ĉiujn strebojn al unueco kaj anstataŭe doni senliman liberecon al ĉiu unuopa Vikipediisto. Ni ja daŭre provu al iugrada unueco, kun iugrada libereco por la unuopaj kontribuantoj. Kie precize estu la limo inter unueco kaj libereco devas esti decidate aparte por apartaj okazoj.
Ĉiuokaze, en la diskuto pri landnomoj ne estis tiel klara prefero al libereco kaj kontraŭ unueco kiel vi ŝajnigas: En la unua balotfazo estis entute 39 voĉdonoj por la alternativoj kiuj postulis almenaŭ iom da unueco (nome en la titoloj), kontraste al 28 voĉdonoj por plena libereco. Nur en la dua balotfazo, kiam pro la rezulto de la unua raŭndo kaj pro la antaŭ-fiksita balotmetodo eblis elekti nur inter plena unueco kaj plena libereco, la plejmulto iris al la libereca flanko. Eltiri el tiu baloto pri limigita temo kaj kun rezulto kiu forte dependis de la uzita balotmetodo la sekvon ke nun ni ĉiam devas preferi liberecon al unueco estus grava misinterpreto de la tiamaj okazaĵoj! Marcos 12:16, 24. Mar 2010 (UTC)

Strebado kaj devigado al plena unueco, precipe en ĉi tiaj pure formaj aferoj, povas nur malhelpi sanan evoluon de nia Vikipedio. Nia ĉefa zorgo estu la kvalito de la artikolaj enhavo kaj lingvaĵo, ne ties unuformeco, des malpli iuj buloj kaj steloj. La landnoma decido montris sanan pritakson favore al reala lingvaĵo, kies ĉiama eco estas ankaŭ variado. --Surfo 13:13, 24. Mar 2010 (UTC)

Propono pri rekomendo[redakti fonton]

Karaj, mi plene komprenas la ĉi-suprajn komentojn. Mi tamen forte dezirus, ke en nia gvidlinio pri Sekcioj kaj alineoj estu almenaŭ rekomendo al uzado aŭ ne-uzado de bildoj kiel listobulojn. Jam nun, ekzemple, tiu paĝo rekomendas uzi la sekcian titolon "Eksteraj ligiloj", sed oni neniam mortigis vikipediistojn, kiuj uzadas aliajn titolojn; do tio simple gravas kiel stila rekomendo al tiuj, kiuj deziras verki novan artikolon laŭ la plej establiĝintaj kutimoj.

Laŭ mi, ni aldonu almenaŭ rekomendon pri uzado de simplaj listobuloj (*). (Cetere, la tuta paĝo Helpo:Kiel verki bonan artikolon ja estas rekomendo, ne regularo.) Amike, --WinstonSmith 14:30, 24. Mar 2010 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: - rekomendo havas praktike pli-malpli saman efikon kiel regulo. Tia rekomendo aŭ regulo simple estas superflua. Ĉu bildo en listobulo aŭ ne estas afero de individua gusto, pri kio oni ne debatu. Cetere mi persone apartenas al la amantoj de bildoj. Mi preferas buntan kaj bildoriĉan vikipedion ol tion kion oni en mia tempo kiel ĵurnalisto antaŭ 30 jaroj nomis plombodezerton. Sed same kiel mi ne volas trudi mian personan stilon, mi ja forte petas, ke oni tion inverse ankaŭ ne faru!DidiWeidmann 00:11, 25. Mar 2010 (UTC)
  2. Por Por: Mi konsentas ke ni havu tian rekomendon en niaj gvidlinioj. Marcos 11:40, 25. Mar 2010 (UTC)
  3. Por Por: Mi ankaŭ konsentas. --Tlustulimu 12:46, 25. Mar 2010 (UTC)
  4. Por Por: Same mi. --Petrus Adamus 23:32, 25. Mar 2010 (UTC)
  5. Por Por: Mi konsentas. Bildo apartenas al aspekto (CSS), do ĝi estu aparte de strukturita enhavo (HTML). Mi kuraĝas eĉ diri, ke el vidpunkto de rigora informprilaboranto ĉi tie neniu dubo ekzistas. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:08, 29. Mar 2010 (UTC)
  6. Por Por: Mi proponas la forigon de ĉi tiuj ŝablonoj kaj ankaŭ de {{El2}} kaj mi oferas la regularan esprimon por anstataŭigi la du ŝablonojn en listobuloj kaj por anstataŭigi la trian ŝablonon:
"{{\s*([Ll]i|[Ee]l)\s*(\|[^}\|]+|)}}" "*\2"
Por anstataŭigi Ŝ:Il kaj Ŝ:El
"{{\s*[Ee]l2\s*(\||}})" "{{subst:\1\2"
Por anstataŭigi Ŝ:El2 --→ Airon 12:40, 1. Maj 2010 (UTC)

Alirebleco[redakti fonton]

Mi kredas, ke la ŝablonoj {{el}} kaj {{il}} en ilia nuna formo malbonigas la alireblecon de Vikipedio por blinduloj kaj ceteraj uzantoj de malpli ordinaraj TTT-legiloj. Alirebleco suferas en pluraj partoj de Vikipedio; en tiu ĉi okazo temas pri tio, ke ":" kreas HTML-kodaĵon, priskribantan la difinon en listero de difinlisto (la alia, unua, parto de tia listero devus esti la termino).


Per CSS eblas difini bildon uzotan anstataŭ buletoj (la kodero nomiĝas "list-style-image"), kaj la tipon de buleto uzota se bildo ne uzeblas (sed verŝajne ne konkretan Unikod-simbolon uzotan kiel buleto). Tial oni povas ŝanĝi la ŝablonojn kaj la stilon por fari la listojn kreitajn per tiuj ŝablonoj ordinaraj kaj ĝustaj listoj.

Mi kreis ekzemplon de la nuna, de ete plibonigita, kaj de alirebla uzo de bildetoj ĉi tie (ĝi ne funkcios por vi tuj; vidu sube, kio necesas) : Vikipediisto:AVRS/alireblo-de-el.

Miaj ŝablonoj aldonas nur listerecon kaj CSS-klason; la bildetoj mem estas elektataj por apartaj klasoj en stildifino (ekzemple en via monobook.css). Vi devas kopii tien la difinojn por la klasoj "li.avrs-enlista-…" el mia monobook.css.

La klasoj kaj bildetoj do povas esti difinitaj en iu tutvikipedia stildosiero. Notu, ke tiuj lastaj estas redakteblaj nur de administrantoj.

Laŭ unu paĝaro, en MSIEo kaj Operao la listoj tiam povas aspekti iom alie ol en ceteraj popularaj legiloj. La proponata solvo konsistas en uzo de la bildeto kiel fono de listero, kaj preskribo de kelkaj deŝovdistancoj. Se tiu solvo estos realigata, oni nepre ne difinu la distancojn en rastrumeroj, ĉar tiam ĝi aspektos malbele. Krome, mi dubas, ke la buletoj kaŝeblas konvene kaj sen difekto por senbilda aspekto.

Rimarko: pro la populareco de la ŝablonoj, oni detenu sin de ofta aŭ nesingarda redaktado de ili.

--AVRS 17:07, 25. Mar 2010 (UTC)

Vikinovaĵo[redakti fonton]

Bv. helpi min ĉi tie (stato · peto). Mi ne povos fari troajn laborojn rete ĉar mi havos ekzamenon... --→ Airon 14:22, 23. Mar 2010 (UTC)

Kiel alinomi la titolon tie? Tie estas skribite Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la numero de mortintoj, sed tie pli taŭgus anstataŭ numero vorto nombro. Kiel do alinomi tion? Zuazua 17:33, 23. Mar 2010 (UTC)
Numero de tiu mortinto estas 1, numero de tiu mortinto estas 2 ktp., kia estas necerta numero? Ĉu 1,33333333....? Zuazua 18:04, 23. Mar 2010 (UTC)
Uzanto Yekrats jam korektis la artikolan titolon. --Tlustulimu 20:01, 23. Mar 2010 (UTC)

Por havi Vikinovaĵo (Ĉu pli bone estus "Vikiaktualaĵoj"?), mi konstatis ke ni ankoraŭ bezonus la jenajn kriteriojn:

  1. Almenaŭ 5 oftaj kontribuantoj. (Ni nune havas 3 oftajn kontribuantojn.)
  2. La bazaj Wikimedia-tradukoj ĉe Translatewiki.net (Mankas 195 tradukoj ĉi-momente.)

Ĉu ĉi tiu peno estus ja ebla? -- Yekrats 13:34, 25. Mar 2010 (UTC)

Koran dankon, Yekrats, tiaj tradukoj estas penega laboro!--Ziko 18:49, 8. Apr 2010 (UTC)

Nu, tio certe estas nemalbona ideo, sed la kvanto da la farenda laborado estas tre granda. Eble indas almenaŭ starigi rektan ligilon el ĉefpaĝo de Vikipedio (kaj aliaj eo-projektoj) por ke ĉiuj klakintoj vidu, ke ĉi tiu projekto jam ekzistas - eĉ en inkubatoro. Tio helpus vigligi ĝin kaj farus ĝin pli uzata. --RG72 14:28, 25. Mar 2010 (UTC)

Finita! Post monatoj da peno, mi ĵus finis tradukante la farendajn interfaco-tradukojn ĉi-matene! Verŝajne iu kontrolu miajn tradukojn, sed baznivele ĝi estas kompleta. -- Yekrats 14:48, 4. Apr 2010 (UTC)

Wikimania Scholarships[redakti fonton]

The call for applications for Wikimania Scholarships to attend Wikimania 2010 in Gdansk, Poland (July 9-11) is now open. The Wikimedia Foundation offers Scholarships to pay for selected individuals' round trip travel, accommodations, and registration at the conference. To apply, visit the Wikimania 2010 scholarships information page, click the secure link available there, and fill out the form to apply. For additional information, please visit the Scholarships information and FAQ pages:

Yours very truly, Cary Bass
Volunteer Coordinator
Wikimedia Foundation

Aŭtorrajta atentigo[redakti fonton]

Mi proponas ŝanĝi la aŭtorrajtan atentigon en la suba panelo de la nuna La teksto estas havebla sub la Permesilo Commons Attribution/Share-Alike al tradukita, pli preciza kaj pli komprenebla La teksto estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita. --Petrus Adamus 08:52, 26. Mar 2010 (UTC)

Supozeble ĉi tio estas korekto de via antaŭa propono. Mi certe konsentas kun ĉio kio en la du proponoj estas sama. Pri la ĉi-propona aldono de la plidetaligo "3.0 Neadaptita" mi ne certas. Ĉu ĝi vere estas bezonata en tiu atentigo? Marcos 09:37, 26. Mar 2010 (UTC)
Pri la neceso ankaŭ mi ne certas. Plimulto de nacilingvaj Vikipedioj ne mencias la konkretan permesilo-version, sed ekz. la Ĉeĥa jes. La kondiĉoj en unuopaj versioj (2.0, 3.0 ktp.) iomete malsamas, ankaŭ ekzistas variaĵoj inter unuopaj jurisdikciaj adaptoj (Neadaptita, Germanujo, Usono ktp.). Miaopinie tial estas taŭge skribi la plenan nomon, la ligilo ja gvidas al la permesilo de tiu nomo – Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita. Uzo de la tradukita nomo de l' organizaĵo estas videbla ekzemple ĉi tie. Kion pensas pri tio aliaj Vikipediistoj? --Petrus Adamus 15:04, 27. Mar 2010 (UTC)
Mi konsentas kun la propono. Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:24, 29. Mar 2010 (UTC)
Kiu povas la ŝanĝon fari? --Petrus Adamus 11:50, 31. Mar 2010 (UTC)
Kaj kie tio eblas? --Petrus Adamus 13:02, 19. Apr 2010 (UTC)
Saluton. Mi ĵus serĉis en la paĝoj sur Specialaĵo:Ĉiuj_mesaĝoj, sed nenion trovis. Ĉu eble Arno scias? Kore --Tlustulimu 15:17, 21. Apr 2010 (UTC)

MediaWiki:Wikimedia-copyright. En la itala Vikipedio, MediaWiki:Copyright estas nun alidirekto al aktuala sistema mesaĝo MediaWiki:Wikimedia-copyright. Eble la mesaĝo estos aŭtomate tradukita ĉar MediaWiki nun estas esperantigita. Do ĉiuj mesaĝoj estos esperantigitaj post ĝisdatigo de la programaro. --→ Airon 17:44, 21. Apr 2010 (UTC)

Dankon, Airon90. - Eble ja estus bona ideo, se la tradukantoj de la vikipedia interfaca softvaro adaptus la mediawiki-aĵon. Mi ĵus klakis sur MediaWiki:Wikimedia-copyright kaj aperis anstataŭ "redakti" la vorto "krei". Tio signifas, ke la paĝo ne ekzistas. --Tlustulimu 17:51, 21. Apr 2010 (UTC)
Mi pensas, ke tio estas nova sistema mesaĝo. Se vi volas krei nun la sisteman mesaĝon, bonvolu uzi la aktualan tradukitan version de la mesaĝo. --→ Airon 18:14, 21. Apr 2010 (UTC)
Alternative ni povos atendi ĝis la sekva softvara ĝisdatigo. Tiam mi ne devus krei la menciitan paĝon kaj tamen subite aperus la ŝanĝita teksto. Ĉu bone? --Tlustulimu 18:22, 21. Apr 2010 (UTC)
Mi vidis, ke la mesaĝo en la sistemo jam estas korektita, do ni atendu. La teksto nun jam estas preskaŭ perfekta, mi havas nur etan plibonigan proponon:
  • La vorto permesilo ne estas parto de la permesila nomo, tial mi ŝovus ĝin for de la ligilo kaj minuskligus ĝin.
  • Mi uzus difinitan artikolon antaŭ la vorto rajtojn en la lasta frazo.
  • Estus pli bone ligi al la Esperantaj kondiĉoj.
  • Mi uzus la vorton rajtigo anstataŭ kondiĉo en la unua frazo.
Do, post miaj redaktoj la mesaĝo en translatewiki.net aspektus jene:
La teksto disponeblas laŭ la permesilo <a href="http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo">Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita</a>; eble aldonaj rajtigoj aplikeblas.
Vidu la <a href="http://wikimediafoundation.org/wiki/Terms_of_Use">rajtojn de uzado</a> por detaloj.
--Petrus Adamus 13:41, 22. Apr 2010 (UTC)

Nunaj balotoj (27-a de marto 2010)[redakti fonton]

Multaj artikoloj bezonas vian subtenon/kontraŭon. Ek ! Thomas Guibal 08:15, 27. Mar 2010 (UTC)

La anonco "Kandidatiĝoj...", sur ĉiu paĝo[redakti fonton]

Ĉu iu povas korekti la anonceton, kiu nun ĝenas legantojn supre sur ĉiu Vikipedia paĝo? La teksto estas: "Kandidatiĝoj por stipendo por Wikimania 2010 nun estas apertaj. Enskribu nun!" La ĝusta vorto estas "stipendio", kaj "apertaj" estas ne nur stranga sed ankaŭ laŭsence maltrafa vorto ("apertaj kandidatiĝoj"). Akceptebla estus ekzemple "Kandidatiĝo por stipendioj por Wikimania 2010 komenciĝis. Proponu vin!". Io malpli laŭvorta estus eĉ pli bona: "Nun eblas peti stipendion por Wikimania 2010. Proponu vin!" --Surfo 09:12, 27. Mar 2010 (UTC)

La ligilo "[Helpu nin traduki!]" apud la anonceto kondukas al la tradukejo kaj al anglalingva instrukcio pri korektado. --AVRS 15:20, 27. Mar 2010 (UTC), 15:25, 27. Mar 2010 (UTC)
Dankon por la informo. Mi provis ŝanĝi la tekston. Ni vidu, ĉu sukcese. --Surfo 07:31, 28. Mar 2010 (UTC)

Ĉu ni festu dekjariĝon de E-Vikipedio dum Vikimanio? (Propono el Ĉeĥio)[redakti fonton]

(ĉi tiun kontribuon de Vikipediisto:Pavla Dvořáková translokis de maltaŭga loko supre de la paĝo ĉi tien Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:16, 29. Mar 2010 (UTC))

Karaj gekolegoj, malrapide sed certe proksimiĝas grava deka jubileo de nia Esperanto-Vikipedio. Sendube estus tre utile promocii nian komunan projekton ankaŭ per firmigo de personaj kontaktoj dum iu nevirtuala renkontiĝo!

Mi venas kun iniciato (kiun mi jam nedevontige kaj neoficiale pridiskutis en la estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kaj invitas vin okazigi la solenan Vikimanion - Renkontiĝon de E-vikipediistoj en Ĉeĥio!

Provizora konciza propono

Dato: 27.10 (ev. 28.10.)-31.10.2011 - ekde merkredo vespere aŭ ĵaŭdo ĝis dimanĉo antaŭtagmeze (klarigo: tiam okazas aŭtunaj ferioj en Ĉeĥio kaj eblas pli facile aranĝi loĝadon en favorpreza studenthejmo kaj luon de la lerneja komputilejo)

Loko: Svitavy, Ĉeĥio (vidu E-lingvan urban retpaĝaron ). La ĉeĥa urbo Svitavy (17 000 loĝ.), situanta en Bohemia-moravia limlando estas relative tre bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj: el sudo: unu horon per rekta rapidtrajno el Brno, el aliaj direktoj: kvaronhoron trajne el Česká Třebová, grava fervoja nodo, kiun traveturas internaciaj trajnoj el direktoj Germanio, Pollando ktp. (do sume ekz. du horojn kaj duonon el Prago). Ekzistas kompreneble ankaŭ buskonektoj.

En la urbo ekde septembro 2008 ekzistas Esperanto-muzeo situanta en la prestiĝa domo de Ottendorfer. Esperanto ĝuas favoron de la nuna urbestraro, kiu senpage disponigis al E-muzeo la spacon, tial ni celas rekompence montri internaciecon de Esperanto kaj efikecon de ĝia funkciado.

Teknikaj kondiĉoj

Por faka programo eblos lui moderne ekipitan komputilejon en la loka lernejo (21 komputiloj + granda tuŝekrano por la preleganto). ĈEA jam dufoje okazigis tie kun bona sperto komputilan seminarion.

Krome en la sidejo de Esperanto-muzeo mem eblas utiligi tri ejojn por apartaj laborgrupoj (havantaj proprajn tekkomputilojn kun retaliro – aŭ sendratan retaliron eblos peti surloke) + luksan historian salonegon ekz. por solena kaj vespera programo - ĉion ĉi sendube sufiĉe favorpreze!

Supozata programo

Fakaj prelegoj, seminarioj, diskutoj, prezentoj, vesperaj programoj laŭ interkonsento (espereble ankaŭ ĝuado de la fama ĉeĥa biero!)

Ekskurseblecoj: kvaronhoron perbuse situas ekz. la urbo Litomyšl, enestanta en la listo de UNESKO.

Por dezirantoj eblos aranĝi plilongigon de la restado en la urbo: i.a. por 8 personoj eblas tranoktado rekte en la romantika turo de la Esperanto-muzeo (kontraŭ ĉ. 10 eŭroj ponokte/popersone). Eventuale post la aranĝo ni klopodos prizorgi la partoprenantojn ankaŭ en aliaj urboj de Ĉeĥio (Prago, Brno, Olomouc, Pardubice, Písek k.a.)

Kaze de pozitiva reago mi povas komenci esplori konkretajn kondiĉojn kaj proponi pli detalan oferton kaj budĝeton.

Financoj

Ni klopodos akiri subvencion por la aranĝo kadre de Komputila klerigado. Viaflankaj aktivecoj tiukampe estas sendube tre dezirindaj, ĉar ili helpos pli alirebligi la partoprenon al ĉiuj dezirantoj!

Garantio

Kaze de intereso mi kun mia edzo pretas organize prizorgi la aranĝon. Ni havas multjarajn spertojn en la fako kaj organizis jam kelkdek aranĝojn (vidu mian paĝon Vikipediisto:Pavla Dvořáková).

Mi esperas vian intereson kaj antaŭĝojas viajn reagojn, proponojn kaj kunlaboremon!

Amike salutas vin ĉiujn Pavla Dvořáková,Písek, Ĉeĥio, kontakto:pavla.esperanto ĉe gmail.com

Mi persone tre bonvenigas la supran proponon de Pavla kaj deklaras min favoranta la ideon kaj preta partopreni la eventon se ĝi okazos. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:19, 29. Mar 2010 (UTC)
Mi aldoniĝas al la subteno de la iniciato - kaj nome de E@I pretas helpi pri ĝia okazigo. (Peter Baláž - E@I-kunordiganto)
Mi ankaü planas ĉeesti kaj prelegi pri la historio de Vikipedio. --Chuck SMITH 08:46, 30. Mar 2010 (UTC)
Restas ankoraŭ multe da tempo por precize diri: jes, mi partoprenos. Tamen la ideo estas bonega kaj mi ĝojus pri tia renkontiĝo. --tuurq 10:52, 30. Mar 2010 (UTC)
Jes, ni nepre faru ion el la evento! Mi jam proponis verki kontribuon por revuo Esperanto. Dankon pro la iniciato, Pavla! --Ziko 13:23, 30. Mar 2010 (UTC)
La ideo plaĉas al mi! Mi pripensus mian ĉeestecon. Amike, --Fiskot (diskuto) 14:01, 30. Mar 2010 (UTC)

Ĉu la ĝusta nomo de la kategorio Eldonaĵo de IEM ne sonu "Eldonaĵoj de IEM"? Amike, --Fiskot (diskuto) 13:58, 30. Mar 2010 (UTC)

Verŝajne vi pravas, tamen la kategorion faris informkrsto Libro kaj rilate al konkreta libro ĝi estas eldonaĵo. Sed mem enhavo de la kategorio estas, certe, eldonaĵoj. Ĉitie estas problemo de ena mekanizmo de vikipedio. Laŭ mi, tio ne estas tro grave, tamen, ĝenerale, ĝi estas ne perfekte. P.Fiŝo 11:42, 31. Mar 2010 (UTC)

Enciklopedieco de planlingvoj[redakti fonton]

Ĉi tiu enciklopedio havas liberan vidpunkton al planlingvoj, prave. Tamen, kiom grava estas planlingvo esti listigita ĉi tie? Ĉu planlingvo sen plena gramaro kaj sen plena vortaro kaj sen uzo taŭga por vikipedio? Ĉu "morta" planlingvo sen subteno estas taŭga? Ĉu planlingvo menciita unu fojon en morta ret-ligilo de la hejmpaĝo de amatora lingvisto? Laŭ mia opinio, artikoloj atingu minimuman nivelon de graveco por listiĝi ĉi tie. Tamen, tiuj reguloj ne estas konkrete difinita. Jen du ekzemploj:

  1. Lingwa de Planeta, artikolo lastatempe forigita el pluraj Vikipedioj, kun peto forigi ĝin ĉi tie. Ĉu ĝi atingas minimuman nivelon de graveco aŭ enciklopedieco?
  2. Tomato (planlingvo): Mi hodiaŭ konstatis ke la ligilo de ĉi tiu projekto ne plu estas valida. Ĉu manko de subteno malvalidigas ĝin? Mi ne eblas trovi ian ajn informon pri ĝi en la Interreto. Ĉu ni volas savi informon pri malkompletan lingvon kiun neniu uzas, eĉ la kreinto?

Mi opinias ke lingvo havu kulture signifan impakton por teni. Ekzemple, la lingvo estas pionireca iel ajn; la lingvo estis utiligita en ekstera medio, eble en kanto, filmo, aŭ libro; la lingvo havas historian gravecon; la inicianto alimaniere estas notinda persono; ktp. Se unuopa persono inventas kelkajn vortojn kaj skeletan gramaron de lingvo, mi opinias ke tio ne altiĝas al la nivelo de graveco por enciklopedia artikolo. Kion vi opinias? -- Yekrats 20:04, 30. Mar 2010 (UTC)

Certe la traktado de planlingvoj en la Esperanto-Vikipedio devas esti tute alia ol en la ceteraj, do la forigo de artikolo el ekzemple la angla vikipedio en ĉi-tiu kazo ja ne estu por nia decido signifa. Ni tamen prave atentu, ke nia vikipedio ne estu misuzita por ĉiu strangulo aŭ grupeto da stranguloj, kiuj kreas novan lingvoprojekton, kutime eĉ sen plej minimumaj konoj pri la historio de la planlingvoj kaj la fiasko de ĉiuj tiuj projektoj krom Esperanto, kun la evidente sola celo kritiki kaj "plibonigi" Esperanton. - La fenonomeno de tiuj personoj kaj lingvoj tamen ja estas absolute inda, esti plej eble komplete trovebla. Mi tial proponas kunigi ĉiujn tiujn projektojn en unu solan artikolon, kiu entenu plej eble kompletan liston de ĉiuj tiaj projektoj kun eksteraj ligiloj, se tiaj ekzistas. Kun traduko de kelkaj referencaj frazoj en tabela formo. Sub la nomo de tiuj projektoj ekzistu nur alidirektilo al tiu-ĉi artikolo. Por ke planlingvo akiru propran paĝon, mi ja konsentas kun kelkaj minimumaj kriterioj. Ĉe la mortaj ili devis havi certan signifon siatempe ĉu pro la lingvo mem ĉu pro ĝia signifo por la interlingvistiko, do aŭ deveni de grava aŭtoro (ekzemplo "Novial") aŭ en ili devis esti aperinta almenaŭ unu periodaĵo ("Interlingue"). De la "vivantaj" devas esti pruveble almenaŭ grupeto da homoj, kiuj ĝin pratike parolas, devas esti disponebla vortaro, gramatiko, lernolibro kaj baza literaturo. Ĉiuj aliaj estas puraj projektoj, kiuj ja meritas mencion en la supre proponita ĉefartikolo, sed kiu ne taŭgus por propra artikolo (sen tio ni povus plenigi nian tutan vikipedion per tiaj tekstoj kiel la de vi menciita Tomato (planlingvo). Mi kuraĝas pretendi, ke proksimume unu el tri esperantistoj jam foje mem komencis kreiti lingvon ... ni imagu artikolon apartan pri ĉiu tia fantaziaĵo ... - tiaj artikoloj povas aperi en la "facebook"-paĝoj de la koncernaj lingvo-aŭtoroj, sed prefere ne en vikipedio. DidiWeidmann 00:10, 31. Mar 2010 (UTC)
Saluton. Mi pensas, ke artikoloj kiel Tomato (planlingvo) estas forigendaj, ĉar vikipedio ne celas krei informojn, sed kolekti ilin. Krome la menciita artikolo ne havas fontojn nek eksterajn ligilojn. Kaj ankaŭ intervikiaj ligiloj ne enestas. - La kazo de la unue menciita projekto Lingwa de Planeta estas tute alia, ĉar jam en certaj paĝaroj, kiel ekz. ipernity, verkas uloj, kiuj interesiĝas pri ĝi. Krome ekzistas ellaborita retpaĝo pri ĉi tiu projekto. Kore --Tlustulimu 18:40, 2. Apr 2010 (UTC)
✔ Farite. Mi forigis Tomato (planlingvo). Vidu ankaŭ tie. CasteloBrancodiskuto 14:18, 27. Apr 2010 (UTC)

Aprilo estas Monato de Vikipedio - verku kaj gajnu![redakti fonton]

Vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio" estas nova aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo. Per premioj ĝi volas motivi vikipediistojn al verkado kaj plibonigado de artikoloj pri elektitaj gravaj temoj kaj aprezi bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj. La projekto celas ankaŭ allogi novajn aŭtorojn al la libera enciklopedio. La konkurso okazas dum la tuta monato aprilo 2010 kaj por la plej bonaj aŭtoroj estas preparitaj valoraj premioj. Partopreni povas ĉiu registriĝinta vikipediisto – simple per plibonigo de unu aŭ pluraj artikoloj el proponita listo de 1000 temoj kaj enskribiĝo en la listo de konkursantoj. Individuoj povas ankaŭ mem proponi premion por instigi verkadon pri specifa temo. Regularo kaj listo de verkindaj artikoloj kaj proponataj premioj troveblas ĉe Vikipedio:Konkurso aŭ per www.vikipedio.net. Marek "Blahma" BLAHUŠ 13:50, 31. Mar 2010 (UTC)

Mi ŝanĝis Mediawiki:Sitenotice kaj skribis anglalingvan anoncon ĉe Meta por reklami ĉi tiun noblan penon! Hure! -- Yekrats 14:31, 1. Apr 2010 (UTC)
Multan dankon, Yekrats! Mi eĉ ne esperis tian diskonigon. Ĉu vi opinias utila ankaŭ portempan unulinian atentigon ĉe la koncernaj artikoloj pri tio, ke ilin redaktante kaj sekve sin enskribinte oni povas gajni premiojn? Eble tio instigus homojn kontribui al artikolo kiam ili rigardas ĝin kaj vidas ke ĝi estas nesufiĉa - aŭ eĉ simple korekti erarojn se ili trovas iujn, ĉar precipe kaze de la individuaj premioj teorie eblas foje gajni eĉ pro eta redakteto. Aŭ ĉu tia atentigo ĉe konkretaj artikoloj laŭ vi jam ne havas sencon kiam aperas tutpaĝare la atentigo ĝenerala? Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:48, 1. Apr 2010 (UTC)
Saluton! Mi povas aldoni iun ŝablonon al 1000 artikoloj. Tamen mi opinias ke ĉi tio ne estas vera varianto, ĉar la informo pri la konkurso neniel estas parto de la artikolo. Mi proponas fari la aferon per JavaScript, ŝajne en MediaWiki:Common.js, metante tien liston de la artikoloj kaj programeton por kontroli ĉu la montrata artikolo estas en la listo, kaj se jes do aldonante la skatolon. Maksim 19:24, 1. Apr 2010 (UTC)
Hm, sed kiel tio kion mi celas malsimilas ekzemple de atentigo pri tio ke iu artikolo estas kandidato por KDLS? En tia kazo oni ankaŭ enmetas ŝablonon en artikolan tekston, kun simila intenco. Tamen mi ja neniom kontraŭas solvon per JavaScript, se ĝi estas farebla. Mi povas liveri liston de ĉiuj koncernaj artikoloj en taŭga formo (se estas iuj identigaj numeroj, tio plej bonus, sed ŝajne eĉ simple per nomoj eblus, kvankam mi unue timis pri troa pezeco ĉar tia listo facile povas okupi dekkelk kilobitokojn), sed mi mem preferus ne fari la JavaScript-aĵon, kondiĉe ke iu alia volontulas, ĉar mi neniun sperton havas pri skriptado ĉi tie por Vikipedio, kvankam JavaScript-on ĝenerale mi ja legas. Ĉu sinproponoj por tio aŭ aliaj proponoj kiel solvi? Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:11, 2. Apr 2010 (UTC)
Mi kreis tamen la ŝablonojn por la ŝablona varianto. La ĉefa estas {{Artikolo en projekto}}, kiun necesas meti en la 1000 artikolojn. Rigardu ekzemple en Sarah Bernhardt. Post fino de la konkurso, eblos forpreni la nomojn de la artikoloj el {{Artikolo en projekto/listo de artikoloj}}, kaj la noto malaperos sen redaktado de la artikoloj. Se iri je ĉi tiu vojo, kontrolu kaj korektu la liston de artikoloj, se necesas, kaj skribu ke jes, necesas meti la ŝablonon. Maksim 18:29, 2. Apr 2010 (UTC)
Dankon pro via helpo! Unuavide mi opiniis vian solvon tre eleganta, ĉar ĝi ja pezigas iom la servilon sed apenaŭ la komputilon de la leganto, sed poste mi pensis: Eĉ se oni malplenigos la liston poste, al kio tio utilos, se la koncernaj artikoloj plu restos "poluitaj" per la ŝablono? Do iam fine tamen necesus forigi la jam ne plu utilan ŝablonon... La liston ja poste eblus modifi kaj reuzi por iu alia celo, sed tiam oni venas al konkludo ke plej facilus aldoni tiun ŝablonon al tute ĉiuj artikoloj de la vikipedio, ĉar nur tiam oni povus plene profiti de ĝi - kaj tio ja estus stulta. Do mi proponas novan solvon: Mi kreis ŝablonon {{Havenda}} kiu ĝenerale solvas kiel indikilo ke koncerna artikolo troviĝas en la listo de la 1000 havendaj artikoloj. Tio estas informo pli longtempe valora. Nun tiu ŝablono montrus atentigon pri konkurso, sed poste oni povus ŝanĝi ĝin tiel ke aperu simila bildeto aŭ anonco kun ligilo al la listo kiel ĝis nun estas ĉe {{Leginda}} aŭ {{Elstara}}. Tiel oni povus marki aparte gravajn artikolojn (mi ankaŭ inkluzivigis Kategorio:Havendaj artikoloj en la ŝablonon) kaj forfalus la neceso forigadi aŭ iel malaktivigadi la ŝablonon post la konkurso. Kaj listo en aparta paĝo eĉ ne estus necesa. Tamen do, ŝajnas al mi ke via listo ĝustas, do vi povas uzi ĝin kiel bazon por robota aldono de la ŝablono {{Havenda}}, se vi tiun ĉi solvon opinias jam bona. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:42, 2. Apr 2010 (UTC)
Aldonis la ŝablonon {{Havenda}} por komenco en unu artikolon Sarah Bernhardt. Maksim 09:39, 3. Apr 2010 (UTC)
Mi kreis la javaskriptan varianton: [1]. Por provi, kopiu ĝin al sia monobook.js. Por ĉiesa uzo, aldonu la kodon en MediaWiki:Common.js. Maksim 14:52, 3. Apr 2010 (UTC)
Mi provis instali ĝin kaj iom kontroli ĝian funkciadon kaj ŝajnas ke ĉio iras bone. Nur iom malkomfortas ke kaze de nereveziita artikolo la anonco pri nereviziiteco kovras parton de la prikonkursa anonca, kaj nome eĉ ĝuste dekstre en la loko kie estas la ligilo al la konkursa paĝo. Sed se tion ne eblus iel taŭge solvi, oni aŭ pripensu fari ligilon (ankaŭ) alie en la paĝo, malplivastigi la anoncon, aŭ simple fajfante pri tio. Mi kredas ke la Ĝavaskripto estas por nun la plej bona solvo, kaj se ĝi aldone nur unufoje elŝutiĝas kaj poste reuziĝas dum ĉiu plia vizito de artikolo kiun la uzanto faras, tiam la iom longa listo eĉ ne vere malrapidigas la uzadon de vikipedio al redaktantoj. Mi mem ne povas redakti MediaWiki:Common.js, do mi petas vin ke vi faru tion. Antaŭdankeme Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:10, 6. Apr 2010 (UTC)
Mi petas vin ke vi antaŭ la enkonduko enkonduko ankoraŭ renomu la ŝablonon al pli taŭga nomo, se nun ĝi ne vere estos ĝenerala atentigilo pri havendeco, sed pli konkrete atentigilo pri tio ke artikolo partoprenas en konkurso. Ĉar jam ŝajnas ke eble E@I volos organizi pliajn similajn konkursojn estonte, mi proponas nomi la ŝablonon ekz. {{VikiKonkurso}}, paralele al la jam ekzistanta {{VikiKonkursanto}}. Mi mem preferas ne fari tion, ĉar kiel simpla uzanto mi ne povas movi ŝablonojn (mi tamen ne scias ĉu administrantoj tion rajtas) kaj preferas do ne nuligi redaktohistorion per simpla kopio de enhavo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:21, 6. Apr 2010 (UTC)
Kun la nuna monobook.js la anonco aperas ankaŭ dum oni redaktas artikolon, super la redaktofenestro, kio ne nepre okazadu. Ne estas laŭ mi esence korekti tion, sed se vi trovus facilan manieron kiel aperigadi la anoncon nur dum legado, bonvolu fari tian ŝanĝon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:45, 6. Apr 2010 (UTC)
Saluton, Marek. Mi ĵus alinomis la ŝabloneton al {{VikiKonkurso}} lasante la antaŭan titolon kiel alidirektilo. Kore --Tlustulimu 22:21, 6. Apr 2010 (UTC)
Maksim (aŭ eventuale alia administranto): Do bonvolu aldoni la kodon el [2] al MediaWiki:Common.js. Mi rimarkis, ke oni por tio fakte la ŝablonon kiel apartan artikolon eĉ ne bezonas... Antaŭdankon! Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:03, 7. Apr 2010 (UTC)
Mi aldonis la kodon kiel MediaWiki:Konkurso.js. Ŝajne ĝi funkcias. AL @ 07:08, 8. Apr 2010 (UTC)
Dankon! Ĝi funkcis, kvankam mi devis premi Ctrl+R por tio. Sed espereble ĝi iam reelŝutiĝas ankaŭ aŭtomate, kaj ĝi verŝajne ja aperas dekomence almenaŭ ĉe ĉiuj, kiuj laste vikipedion ne vizitis kaj nun alvenas. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:38, 8. Apr 2010 (UTC)

Mi estis atentigita, ke ĝuste aprilo estas monato kiam ne funkcias Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno sed oni laboras anstataŭe pri Vikipedio:Lando de la monato. Mi opinias tiun koincidon iom bedaŭrinda, ĉar alikaze oni povus facile sinergiigi la efikojn de KDLS kaj de la Monato de Vikipedio, elektante kiel 4 KDLS-jn de aprilo temojn kiuj samtempe partoprenas en la konkurso. Tiel pli da homoj ekhavus ŝancon gajni premiojn kaj samtempe homoj pli volonte kunlaborus pri KDLS. Mi volas eviti troe antaŭenpuŝi la konkurson, sed tamen volas almenaŭ starigi proponon kaj demandi pri ties realigebleco: Ĉu ne eblus ankoraŭ ŝangi, prokrasti la artikolojn pri lando al ekzemple majo, kaj fari dum aprilo verajn KDLS-jn laŭ voĉdono, kun espero ke plej multe da voĉdonoj aperos por artikoloj el la listo de 1000 plej gravaj, tiel ke la sinergio ekestos? Kion vi aliaj pensas? Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:11, 2. Apr 2010 (UTC)

Oni ankoraŭ povus fari tion kion vi proponas, ĉar fakte ni mem decidis tiun regulon, kaj estas mi kiu kutime zorgas pri tiuj ŝanĝoj. Tamen, ĉikaze mi preferas ne miksi la du aferojn: KDLS teorie celas ke kiom eble plej multe da homoj kontribuu pri unu specifa artikolo. Male, la konkurso estas ideala por la prilaborado de artikolo fare de unu ĉefa aŭtoro. Ŝajnas al mi ke estas praktikaj malavantaĝoj en la komuna prilaborado por la konkurso. Sed se vi opinias aliel, mi ne havus problemojn ke ni elektu aliajn KLDS, kaj ni lasu la Landon de la Monato por alia monato. --Tonyo 21:32, 8. Apr 2010 (UTC)
Hm, ja vi pravas, respektive viaj argumentoj konvinkis min ke pli bone estas ne miksi la du. Tamen dekomence estis antaŭvidate, ke kelkaj homoj povus labori plibonigante saman artikolon - tion cetere la reguloj neniel permesas, foje male eĉ kuraĝigas (en la kazo de individuaj premioj pro redaktoj de teme limigitaj artikoloj) - kvankam ĝis nun ŝajnas ke homoj mem preferas trovi sian propran sulkon kaj ne enmiksiĝadi en lokon kie jam laboras iu alia (iom malprofitige al la limigitaj premioj, pri kiuj ĝis nun ne vera konkurenco ekzistas - sed bonŝance por ĉiu almenaŭ unu persono kiu povas ĝin gajni jam estas). Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:41, 14. Apr 2010 (UTC)

Regiono aŭ provinco[redakti fonton]

Strange, kial estas Bresta regiono, sed Moskva provinco. Kaj tio kaj tio estas ruse область. P.Fiŝo 19:07, 1. Apr 2010 (UTC)

Aldono de ŝablono + sistema mesaĝo[redakti fonton]

Saluton, mi havus 2 petojn:

  1. ĉu administrantoj povus aldoni {{CitaĵoEraro}} en MediaWiki:Cite error por ke aŭtomate la ŝablono aldonas kategorion en paĝoj kun eraro(j) en citado (ekzemple neĉeesto de <references /> en paĝo kun <ref></ref>, eraro en uzado de <ref>, ...)?
    1. ✔ Farite/ la kategorio entenis unu artikolon en kiu mi faris la necesan korekton AL @ 07:49, 8. Apr 2010 (UTC)
  2. ĉu administrantoj povus ŝanĝi MediaWiki:Edittools, por ke la akcesoraĵo "RapidRedaktilo" funkcias: vi devus forigi la "small"-marko kaj ŝanĝi la "div"-marko ĉi maniere: <div class="plainlinks" style="margin-top:1px; font-size:80%; border-width:1px; border-style:solid; border-color:#aaaaaa; padding:2px;" >. La rezulto estas la sama ol antaŭa versio sed ĝi estas HTML-e korekta (klopodu).

Bonvolu kontroli ankaŭ, ke ĉiuj markoj estas korekte fermitaj :) Dakegon --→ Airon 21:03, 4. Apr 2010 (UTC)

Saluton, Airon90. La unuan peton mi ne plenumis, ĉar vi ne ekzakte skribis, kio estu ŝanĝata tie. La dua pri MediaWiki:Edittools ne estis problemo. Do mi esperas, ke la menciita redaktilo nun funkcias. Se ne, bonvolu reskribi ĉi tie. Kore --Tlustulimu 16:17, 5. Apr 2010 (UTC)
Bonege! Ĝi funkcias kaj mi sugestas al ĉiuj vi uzi ĝin!
Pri la unua peto: Tiu ŝablono en tiu sistema mesaĝo aldonas kategorion, se iu aldonas fonton sen aldoni ankaŭ <references /> aŭ se iu uzas malkorekte la marko <ref>. Ĝi utilas por averti, ke kelkaj paĝoj enhavas eraran uzon de cit-marko. Mi esperas, ke vi komprenas la ŝanĝojn post la aldono de ĉi tiu ŝablono. Necesas ŝablono ĉar simpla kategorio ne estas rekonata de sistemaj mesaĝoj. --→ Airon 17:56, 5. Apr 2010 (UTC)

Mi pardonpetas pri mia nescio. Se por atingi malgrandan flageton de tabeloj oni uzas ŝablonon {{flag|Latvia}} kiu funkcias en angla kaj aliaj versioj aperas fuŝaĵo sed se oni uzas korespondan {{flago|Latvio}} aperas tro granda bildo, kiun mi petas nuligi se fuŝas tiun paĝon. Kial atingi la rezulton de la originalo? Mi klopodas ripari la fuŝaĵojn de nova artikolo Listo de ŝtatoj laŭ procento de homoj kiuj povas legi kaj vi povas kompari kun la angla originalo. Dankon. --kani 20:58, 7. Apr 2010 (UTC)

Uzu {{flago}} kun parametro grandeco
{{flago|Latvio|45}} rezultigas  Latvio 
{{flago|Litovio|20}} rezultigas   

AL @ 07:00, 8. Apr 2010 (UTC)

Bonvolu legi ankaŭ ŝablonan diskuton:Flagicon. Same tio ne funkcias ĉe {{flago}}. Zuazua 15:55, 8. Apr 2010 (UTC)

Oportune estas eluzo de Ŝablonoj landonomoj kun flageto. Vidu ĉi tie AL @ 13:15, 9. Apr 2010 (UTC)

Ĉu iu administranto havas tempon?[redakti fonton]

Ĉu iu administranto havas tempon por du aŭ tri klakoj kaj alinomi la paĝon el pugo al gluteo? Yekrats, kiun mi petis fari tion sur lia diskuta paĝo ne havas tempon por tio kaj ni demandu ĉi tie. Zuazua 16:02, 8. Apr 2010 (UTC)

Mi dankas al Narvalo, kiu faris tiun ĉi alinomadon. Zuazua 18:05, 8. Apr 2010 (UTC)
Kial tiun alinomadon povas fari nur administrantoj? Ĉu estis la paĝo protektita? CasteloBrancodiskuto 07:39, 9. Apr 2010 (UTC)
Por ke oni povu alinomi la paĝojn, necesis, ke oni unue forigu unu el la paĝoj, ĉar unu estis alidirektilo al la alia kaj poste la alinomado eblis. Sed kiel vi certe scias, forigi la paĝon povas nur administranto. Se tio eblus sen la forigo, mi mem farus la alinomadon. Atentigis min pri tio raporto dum provo pri la alinomado. Zuazua 07:49, 9. Apr 2010 (UTC)
Kiu estis la kialo por ĉi tiu titolŝanĝo? "Gluteo" ja estas apenaŭ uzata novradiko, kiu esprimas tion, kion oni en Esperanto tradicie nomas "sidvango". La vortoj "pugo" kaj "postaĵo" celas la paron de sidvangoj. Al mi ne multe gravas, ĉu oni uzas titolon kies signifo estas unuopa sidvango aŭ paro de sidvangoj, sed ĉiuokaze oni uzu iun vorton kutiman kaj ne iu tute nekutiman novradikon. La vortoj "pugo", "postaĵo" kaj "sidvango" estas tre kutimaj en Esperanto, dum "gluteo" mi neniam aŭdis aŭ legis antaŭ ol legi pri ĉi tiu titolŝanĝo ("pugo" kaj "postaĵo" mi kontraste aŭdis kaj legis milojn da fojoj, kaj "sidvango" centojn da fojoj). Laŭ mi ni do uzu unu el la titoloj "sidvango", "pugo" aŭ "postaĵo", sed nepre ne "gluteo". Kion opinias la aliaj? Marcos 09:15, 9. Apr 2010 (UTC)
Mi ankaŭ ne scias kialon por ĉi tiu alinomigo. Krome la vorto gluteo aspektas kiel scienca esprimo. Ĉu ni nur uzu sciencan lingvaĵon aŭ prefere la ĉiutagan? Mi jam praktikas esperanton ekde 1992 kaj neniam aŭdis la vorton gluteo, sed sufiĉe ofte la vorton postaĵo, kiu eĉ ne enhavas iujn novajn radikojn. Kore --Tlustulimu 09:27, 9. Apr 2010 (UTC)
Dum redakta konflikto. Saluton Marcos, mi ĝojas, ke vi aŭdiĝis. Kial titoli la paĝon pri vulvo vulvon, se ni povas titoli ĝin piĉo? Konsideru tion de mi kiel nenian vulgaraĵon, sed mi parolas pri la anatomiaj nomoj de precipe homa korpo. Mi opinias, ke en malmultaj lingvoj oni uzas anatomiajn nomojn por esprimi ion, plejparte oni uzas popolajn nomojn. Ankaŭ en la ĉeĥa estas pli uzata la ĉeĥa ekvivalento por la postaĵo (zadek, zadnice) ol la anatomia nomo por gluteo (hýždě). Sed kiel ŝajnas, ĉiu vorto, kiun vi ne konas, estas por vi novradiko. Mi komprenas, ke neniu homo povas koni ĉion, do Vikipedio estu rimedo por vi, el kiu vi eklernos ion novan. Zuazua 09:29, 9. Apr 2010 (UTC)
Interalie, la vorto gluteo estas en PIV. Kaj kiel anoncis Yekrats, ke Mi ne kontraŭas ĉi tian ŝanĝon, sed mi ne havas la ŝpartempon ĉi-momente. Bonvolu peti ĉe la diskutejo., mi faris tiel. Zuazua 09:37, 9. Apr 2010 (UTC)

Sidvango estas tute neŭtrala, afereca vorto por tiu anatomiaĵo. Mi ne komprenas, kiel iuj ĉeĥaj vortoj aŭ la vorto "piĉo" rilatas al la afero. Zuazua ŝajnas esti plene katenita de la ĉeĥa ĝis tia grado, ke li ne komprenas, ke esperantaj vortoj vivas tute sendepende de iuj ĉeĥaj vortoj. --Surfo 09:55, 9. Apr 2010 (UTC)

Mi klarigis tion sufiĉe klare, se Surfo ne komprenas tion, tio estas lia afero. Mi ne estas ununura, kiu konsentas kun tiu ŝanĝo. Kaj Surfo, kiun lingvon ni prenu kiel elirpunktan? Kial oni skribas en multaj, multaj paĝoj kiel la duan vorton enkrampe angle, greke, latine. Kiun interesas, kiel oni diras la aferon ĝenerale angle? Laŭ miaj kontribuoj laŭ la ĉeĥa oni povas konstati, ke mi estas el Ĉeĥio, sed vi? Ĉu vi timas malkaŝi vian naciecon? 84.42.242.178 10:08, 9. Apr 2010 (UTC)
Al mi egalas, kio estas la ĉefa titolo.Narvalo 12:09, 9. Apr 2010 (UTC)
Ne utilas uzi ofendajn kaj insultajn vortojn por defendi vidpunkton. Ĉu tiom gravas tiu vortelekto ? 'Pugo' estas slanga, 'gluteo' estas iom scienca sed ĝusta, 'postaĵo' kaj 'sidvangoj' estas tiaj enradikiĝintaj eŭfesmismoj el alia tempo (kiel 'necesejo'). Ni povas nur konstati tiun vortdiversecon kaj ne utilas provi trudi ke unu vorto estu uzata prefere al alia. En enciklopedio 'gluteo' estu la ĉefa enirvorto, la aliaj estu redirektiloj kaj menciitaj en la artikolo mem. Arno Lagrange @ 13:13, 9. Apr 2010 (UTC)
Mi povas nur miri: pri kiu lingvo vi parolas, se laŭ vi sidvango estas "eŭfemismo el alia tempo"? Laŭ vi evidente nur nova nekomprenebla ("gluteo" havas bazon en neniu grava lingvo ekster la anatomia latinĵargono) radiko povas esti termino, kaj vorton arĥaikigas jam tio, ke iu franca vortaristo metas difinon ĉe alia vorto. Mi tute ne neas la ekziston de la voto "gluteo", kaj ĝi ja troviĝu en la artikolo.
Ŝajnas ke simple ne valoras diskuti ĉi tie: mi rimarkas, ke iu t.n. administranto jam ŝanĝis la titolon al "gluteo" kaj nun (plej konsterne) la artikolo eĉ ne mencias la klasikan "sidvango". Tio ne estis la unua fojo, kiam administranto brave fuŝas la enhavon de Vikipedio, tute ne atentante okazantan diskuton. Ŝanĝi titolon estas ŝanĝo, kiun ordinara Vikipediisto eĉ ne povas korekti. --Surfo 16:05, 9. Apr 2010 (UTC)
Mi konsentas kun Surfo. Ŝajne Arno kaj Zuazua nepre volas, ke Esperanto havu iun distingon inter scienca vorto kaj kutima vorto, ĉar tia distingo ekzistas por ĉi tiu koncepto en iuj naciaj lingvoj. La vorton "pugo" ili senbaze konsideras kiel "popolan" aŭ "vulgaran"; sed ĉi tiu konsidero estas nur persona opinio. Nek ReVo nek PIV markas la vorton "pugo" kiel vulgaran aŭ familiaran, dum ĉe vortoj kiel "piĉo" kaj "kaco" ili faras tion. Ankaŭ en la efektiva lingvouzo mi "pugo" ja estas uzata kiel normala vorto, ne kiel vulgara vorto kiel "piĉo" aŭ "kaco". Do tia komparo neniel justas.
Nomi "sidvango" eŭfemismon fakte estas vere strange. Laŭ mi "sidvango" rekte esprimas la koncernan signifon. "Gluteo" aliflanke estas komprenata de preskaŭ neniu, do ĝi povas esti nomata "eŭfemismo".
"Gluteo" estas malrekomendata de la Listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj, kaj en ReVo ĝi plusendas al "sidvango" (kaj la difino estas ĉe "sidvango", kio montras la preferon al tiu formo). Nur en PIV la difino troviĝas ĉe "gluteo"; sed PIV ĉiuokaze estas konata kaj ofte kritikata pro tio ke ĝi preskaŭ ĉiam preferas novradikojn al kunmetaĵoj.
La plej problema afero ĉi-kaze tamen estis kiel okazis la titolŝanĝo. Kutime ĉe titolŝanĝoj oni antaŭe proponas ilin sur la diskutpaĝo, mencias la kialon por la titolŝano, kaj donas al aliaj Vikipediistoj la eblon respondi al la propono. Ĉi-kaze tute ne okazis tia propono sur la diskutpaĝo, kaj estis menciita neniu kialo. Nur post mia ĉi-supra kritiko oni komencis mencii iujn kialojn (kies argumentoj tamen estas facile kontraŭeblaj, kiel montrite ĉi-supre).
Ĉar la titolŝanĝo okazis tiel kontraŭis la kutiman procedon, mi nun malfaras ĝin kaj restarigas la antaŭan titolon "pugo". Persone mi fakte preferus la titolon "sidvango", sed ĉar temas pri restarigo pro proceda problemo, mi tamen restarigas al "pugo". Post plua diskutado ni povas vidi ĉu ni ŝanĝu la titolon al "sidvango", "gluteo" aŭ "postaĵo", aŭ lasu ĝin ĉe "pugo". Marcos 08:40, 11. Apr 2010 (UTC)
Marcos, vi pravas, la vorton "pugo" PIV ne difinas kiel slanga. Estis nur erara mia lingvosento paraleligante tiujn vortojn al ĝiaj franclingvaj ekvivalentoj (pugo ~ cul, gluteo ~ fessier, sidvango ~ fesses, postaĵo ~ postérieur ). Sekve la artikolo povus tute ĝuste havis kiel preferatan enirvorton "pugo" (fakte scienca vorto grekdevena internacie konata en iaj esprimoj kiel belpuga kallipygos καλλιπυγος). Nepre ĉiuj aliaj vortoj estu menciitaj kaj ekzistu kiel redirektiloj. AL @ 08:26, 12. Apr 2010 (UTC)

Mi ŝatus atentigi ankaŭ pri alia alinomiga problemo, iom neglektita surfone de okupiteco de administrantoj; vidu Diskuto:Presilo (antaŭe Printilo). Slavik IVANOV 22:59, 9. Apr 2010 (UTC)

Stranga konduto de administranto[redakti fonton]

Mi forte kontraŭas la faron de Marcos pri la realinomigo de gluteo al pugo. Li mistifikas nin per siaj diroj. Unue, li ne pravas, ke ne okazis diskuto. Mi petis pri tio vikipediiston Yekrats. Tiu diris, ke li ne kontraŭas la titolŝanĝon, sed pro lia manko de tempo mi demandu ĉi tie, en Diskutejo. Mi faris tiel. Antaŭ tio mi demandis alian vikipediiston, nome vikipediiston Blahma, kiu ankaŭ konsentis kun tiu titolŝanĝo. Poste ankaŭ vikipediisto ArnoLagrange ĉi tie konsentis kun tia ŝanĝo. Do, tio estas kvar personoj, kiuj konsentis kun ĝi. Por vikipediisto Narvalo tio estas egala. Male kontraŭ estis tri vikipediistoj el la venintaj por diskuti - vikipediistoj Marcos, Tlustulimu kaj Surfo. Nu kalkulu 4:3 utile al la gluteo. Do kiel estas videble, Marcos alproprumis al si rajton agi kontraŭ la plimulto.

Ni rigardu la alian aferon. Antaŭ ia tempo vikipediisto Maksim faris helpe de sia roboto Maksimbot ŝanĝojn el dank' al al danke al. Tiam sufiĉis nur tri homoj por babili pri tio kaj la ŝanĝo estis "aprobita". Poste okazis alia diskuto pri tio kun mala rezulto. Ĉu la roboto revenigis la ŝanĝojn? Mi opinias, ke ne. Dum la unua diskuto oni eĉ ne markis la nomon de sekcio, por ke aliaj povu esprimi sin al dank' al, ili diskutis "nur tiel" rande.

La tria afero: Restas ankoraŭ ne finita diskuto pri printilo. Denove ni povas vidi, kiu agis kontraŭ la volo al aliaj. Iu simple alproprumis al si rajton de ĝenerala "ĵuriano" por la tuta Vikipedio. Kion li ne konas, tio estas malpermesita. Zuazua 16:28, 11. Apr 2010 (UTC)

Ne eblas kalkuli voĉdonojn, sen unue okazigi voĉdonadon. En diskuto, homoj kutime ne aldonas sian komenton, se ilian saman vidpunkton jam bone vortumis alia diskutanto. Se nun vi volas ĉerpi el la ĉi-supra diskuto informon pri kvanto da poruloj kaj kontraŭuloj pri la alternativo gluteo, bonvolu kalkuli min inter la kontraŭuloj. Amike --WinstonSmith 21:36, 11. Apr 2010 (UTC)
Pri alinomado aŭ kunigo de presilo kun printilo kaj pri ŝanĝo de dank' al je danke al okazis ankaŭ nenia voĉdonado kaj oni faris tio surbaze de diskuto. Kiaj estas vidpunktoj rilate al printilo, ĉiu povas legi tie. Sed Marcos estas Marcos, kiu ne permesos al aliaj, kion ili opinias ĝusta. Do kie estas iaj reguloj, kion oni povas alinomi sen voĉdonado, pri kio oni devas voĉdoni kaj simile. Se tiaj reguloj estas ie, por Marcos ili evidente ne validas. Zuazua 05:32, 12. Apr 2010 (UTC)
Estas bonega pravigo de io ajn: „en la diskuto sonis nur kelkaj kontraŭaj voĉoj, ĉiuj aliaj silentis — evidente subtenante la proponon“. Mi preferus ke tia logiko tamen ne estu uzata en eo.wiki kaj ie ajn en Vikipedio ĝenerale. Slavik IVANOV 21:41, 13. Apr 2010 (UTC)


Latinĵargono[redakti fonton]

Citaĵo
 "Gluteo" havas bazon en neniu grava lingvo ekster la anatomia latinĵargono 
— Surfo, la 9-an de aprilo 2010

Ĉu latina lingvo estas ĵargono? Se jes, poste ni alinomu rektumon (rectum) al ekz.: fek-aperturo, anuson (anus) al fekujo, penison penis al pistubo (aŭ urintubo) kaj multajn aliajn anatomiajn partojn, kiuj devenas el la latina, per iaj slangaj vortoj en Esperanto. Kiel videblas, multaj nomoj de korpopartoj (mi ne mencios ĉiujn ĉi tie) devenas el la latinĵargono, do laŭ la supra citaĵo necesus ilin forviŝi el la titoloj. Zuazua 09:00, 17. Apr 2010 (UTC)

Nombro de artikoloj[redakti fonton]

Vikipedio en Esperanto onidire havas 127 960 paĝojn (stato el la 11-a de aprilo je 6:06 UTC). Sed kiel videblas, nova paĝo estas ĉiu ajna diskuta paĝo, ĉiu alidirektilo, ĉiu ŝablono ktp. Ĉu estas statistiko, kiom da "veraj paĝoj", kiujn oni povas legi, estas el tiu nombro? Zuazua 06:10, 11. Apr 2010 (UTC)

127 960 jam estas la nombro de veraj artikoloj. Por entuta nombro de paĝoj vidu Statistikoj. Kore, Thomas Guibal 06:48, 11. Apr 2010 (UTC)
Dankon. Ankoraŭ unu demando. Se oni kreos alidirektilon, ĝi verŝajne estas alkalkulita al la suma nombro, kiu laŭ la statistiko estas videble pli granda ol "veraj paĝoj". Se iu poste kreos el la alidirektilo novan paĝon, ĉu tiu paĝo estos alkalkulita al "normalaj paĝoj" aŭ ĉu ĝi "restos" inter alidirektiloj? Zuazua 06:53, 11. Apr 2010 (UTC)
Se vi kreas artikolon el alidirektilo, vi kreas novan paĝon, ankaŭ laŭ la kalkulilo. Provu kaj vi povas vidi tion. Narvalo 07:06, 11. Apr 2010 (UTC)
Alidirektiloj ne estas nombrataj kiel "enhavaj paĝoj", sed kiel nur "paĝoj" en la Specialaĵo:Statistikoj. (Vidu la malgrandan noton sub "Paĝoj" tie.) Kore salutas Yekrats 03:16, 12. Apr 2010 (UTC).

Rekonsidero pri dosieroj sub "justa uzo"[redakti fonton]

Saluton... Pli antaŭ tri jaroj ni starigis Regularon pri justa uzo. Ekde tiam, mi (malrapide) provas dokumenti niajn bildojn, anstataŭigante el la Komunejo se eble. Tamen, multa laboro ankoraŭ estas traktenda.

Mi volus establi novan regulon por ne permesi novajn alŝutaĵojn sub "justa uzo". Justa uzo estas Usona leĝa ideo (eble ankaŭ sekvita en aliaj landoj). Tamen, justa uzo ne estas agnoskita en ĉiuj landoj. Plue, estontece, ni eble volus publikigi kaj vendi Vikipedion sur KD aŭ DVD, sed ni ne povus ĉar ni havus kopirajtitaĵojn en la datumbazo. Mi laboras kiel administranto de kontraktoj kaj permesiloj, kaj ankaŭ mi laboras kiel ilustristo kaj verkisto, do mi komprenas la gravecon pri neglektado de artistaj kaj verkistaj rajtoj.

Eble, Vikipedio povus estiĝi viktimo de mona procezo pro bildoj sub "justa uzo" el lando kiu ne agnoskas tiun leĝon. Pliaj kaj pliaj firmaoj iĝas "procezaj maŝinoj", nur ekzistantaj monprocezi kontraŭ viktimoj kun mono. Nur unu firmao kun advokato povas fermi Vikipedion pro ĉi tiaj bildoj. Mi ne volas soni tro panikan alarmon, sed mi sentas ke kopirajtitaj bildoj estas danĝeraj. Ni havas en nia datumbazo intelektajn havaĵojn de Sony, Paramount, LucasArts, Disney, Fox, ktp; ĉiuj dungas milojn da advokatoj, kaj ĝuas utligi ilin. ;-) Pli bona estus simple uzi bildojn en la Komunejo, aŭ plene liberaj verkoj de uzantoj.

Do, mi proponas striktiĝi nian regularon por novaj bildoj. Mi volus halti permesadon de verkoj sub "justa uzo", kaj labori zorgeme forigi tiajn bildojn el la datenbazo. Ofte mi eblas trovi antataŭigaĵon en la Komunejo por kopirajtitaj verkoj. Eble ni neniam plene forigus kopirajtitajn bildojn el nia Vikipedio, sed halti novajn bildojn sub justa uzo estus bona klopodo.

Ĉu estas aliaj opinioj pri ĉi tiu afero? -- Yekrats 22:55, 12. Apr 2010 (UTC)

Ĉu Komunejo estas kredinda? Mi opinias, ke ne. Mi vidis eble centojn da kazoj, kiam robotoj forigis bildojn el Komunejo. Ĉu ni "fieru" pri tio, ke iu paĝo havos bildon el Komunejo (eĉ kun diversaj ŝablonoj parolantaj pri deveno, aŭtoro ktp. de konkreta bildo), se tiuj bildoj estos tie sub la samaj kondiĉoj, kiuj estas nun ĉi tie? Iuj bildoj estas en Komunejo dum certa tempo "en ordo", sed poste iu eble diros al si, ke indus forigi ilin kaj ili malaperos. Zuazua 05:19, 13. Apr 2010 (UTC)
Se vi jam komencis tiun ĉi diskuton pri dosieroj, mi havus al vi tri demandojn. Kial vi faras la forigadon per tiu maniero, ke vi unue forviŝos la ligilon al dosiero el paĝo kaj poste vi forigos ĝin kun komento, mi citas vin: "Neuzata dosiero". Kiu faris ĝin "neuzata", estis vi. Ĉu ne estus pli bone kontakti la alŝutinton, se li aktivas, kun demando pri aldono de mankantaj informoj? Aŭ krei paĝon, kie oni diskutus pri forigotaj dosieroj? Zuazua 06:21, 13. Apr 2010 (UTC)
Zuazua, mi volas diri ke vi tute pravas. Administrantoj (speciale mi mem) devas kontakti la alŝutintojn pri forigontaj bildoj. Mi tre kulpas pri tio. Mi faros pli bone. Mi komentas kiel "Neuzata" ĉar tio estas unu el la listeroj en la forigada interfaco. Mi laboros pli bona sistemo de informado antaŭ forigado. Aliflanke, ni havas centojn da bildoj kiuj neniam estas kontrolataj, multe de ili kopirajtitaj. -- Yekrats 12:22, 13. Apr 2010 (UTC)
Kial la Esperanta Vikipedio devas malpermesi justan uzon, kiam aliaj Vikipedioj, kiel ekzemple la anglalingva, daŭre havas ĝin? Justa uzo estas utila afero; la bildoj sub justa uzo ĝenerale ne estas senprobleme anstataŭigeblaj per liberaj bildoj; plej ofte oni devus tute forigi la bildon el la artikolo, sen anstataŭigo. Kaj ne nur temas pri bildoj apartenantaj al grandaj entreprenoj kun multaj advokatoj; ankaŭ estus influataj esperantaĵoj, ekzemple la bildkovrilo sur Nova Esperanta krestomatio.
Ĉiuj just-uzaj bildoj devas esti markataj per koncerna ŝablono. Se oni volas kopii la enhavon de Vikipedio al loko kie la justa uzo povus kaŭzi jurajn problemojn, oni simple devas skribi la kopi-programon tiel, ke ĝi ne kopias iujn ajn bildojn kun la koncerna ŝablono. Tio ne estas aparte malfacile, ĉu? Marcos 08:18, 13. Apr 2010 (UTC)

Ja estas pluraj gradoj de danĝereco. Jen Kategorio:Ekrankopioj de filmoj kaj Kategorio:Afiŝoj por multaj ekzemploj de evitindaj bildoj apartenante de multaj firmaoj kiu rekte komercas intelektan havaĵon aperantan en Vikipdio. Unu el ĉi tiuj fimaoj povus ataki Vikipedion pro ĉi tiaj verkoj. Jen la danĝero. Marcos supre havas bonan ideon, sed centoj da bildoj estas senmarkaj, malgraŭ mi laborante la taskon pli ol tri jarojn. Aliflanke, la supre citita bildo Dosiero:Nova esperanta krestomatio.jpg ne estas tiom problema, ĉar ni probable povus akiri permeson de la eldonejo: UEA. Tamen, estus ĝentila se ni ja petus permeson, kaj tiu tasko permespeti de la eldonejo estu la responso de la alŝutinto, ĉu ne?

Jes, iu povas fari la argumenton ke ĉi tiaj bildoj aperas en la anglalingva Vikipedio. Ja jes, sed ni ne estas la anglalingva Vikipedio, kaj ni decidos por ni mem. Kelkaj aliaj Vikipedioj havas malan vidpunkton de la angla, kaj tute forviŝis ĉiujn bildojn. Mi ne volas aŭ petas tiun ekstreman pozicion.

Ankaŭ, mi iufoje konstatas ke nelibera bildo ekzistas por iu artikolo (Ekz-e Dosiero:Fantomas.jpg ) kiam libera alternativo estas disponebla (Ekz-e Dosiero:Fantomas early film poster.jpg ). Ĉu pli bona anstataŭigi la neliberan bildon de la libera? Mi opinias ke se libera alternativo disponas, ni uzu ĝin anstataŭ la mallibera. Ĉu la mallibera bildo estus teninda?

Mi ankaŭ konstatas skanitajn bildojn, kaj eble plenan kopion de teksto en Vikipedio, ekzemple en nivelsensilo. La aŭtoro de la artikolo ne laboris ĉi tie ekde 2005. Mi ne havas pruvon pri rektan kopion, sed ĝi aspektas kiel rekta kopio el iu libro. Kiel traktas ilin?

Mi ne skribas retorikajn demandojn. Mi sincere petas gvidon de la Vikipedio-komunumo pri tioj.

Mi konsentas kun tio ke oni atentu la aŭtorajn rajtojn lige kun bildoj kaj preferu liberan enhavon kiel eble. Sed mem ĉi-momente mi kiel pli urĝan aferon vidas enordigon de ĉiuj licencaj ŝablonoj ĉe bildoj. Mi plurfoje estis atentigata de aliaj vikipediistoj (ankaŭ neesperantistaj) ke la Vikipedio en Esperanto malbone zorgas pri tio: ofte estas donitaj nur tre supraĵaj informoj pri deveno de bildo, internacie kompreneblaj ŝablonoj pri permesiloj ne estas uzataj aŭ tute ne ekzistas, pluraj bildoj troviĝas ĉe ni tute sen informoj pri sia deveno aŭ eĉ klare kontraŭleĝe. Aldone mi jam aŭdis plendojn de iuj tre bonaj esperantistoj kaj aktivaj vikipediistoj ke ili preferas tute ne alŝutadi bildojn en la Vikipedion, ĉar la tuta procezo por ili estas mistera kaj tro komplika - kaj efektive mi mem bezonis relative multon da tempo por orientiĝi pri la ŝablonoj uzataj dum alŝutado de bildoj ĉi tie. Kial nia Specialaĵo:Upload ne povas almenaŭ tiom same beli kaj klari kiel ekz. cs:Special:Upload. Ĉu oni iam pensis refari tiun paĝon tiel ke ĝi estu pli komprenebla ankaŭ por novuloj? ... Tamen ja ni ĉiuj konsciu ke por ni verŝajne multe pli gravas kontribuado per (esperantlingva) teksto ol per bildoj, kiuj ja plejparte estas "internaciaj" kaj do eblas ilin plejparte preni el Commons kaj la ŝparitan tempon uzi por plia verkado. ... Kaj mi same kiel Marcos ne vidas kialon tiom paniki pri "justa uzo", ĉar ĝi ja estas dume decido de ĉiu vikipedio aparte, kaj kiam ĉio estos bone markita, ne ekestos gravaj problemoj pri transpreneblo de la enhavo. Kompreneble oni kialigu ĉian "justan uzon", kiel en la angla vikipedio, aliflanke plurfoje ĝi tre utilas - ekz. bildojn pri filmoj aŭ emblemojn de firmaoj ni alikaze apenaŭ povus ĉi tie havi. Mi multe bedaŭris kiam verkante pri Entropa mi rajtis enmeti mian propran foton pri ĝi ja en la anglan vikipedion, sed ne en la ĉeĥan (dum ĝi estas temo ligita al Ĉeĥio): Ĉar tio sekve igas ĉiujn ĉeĥojn devi serĉi la bildojn en la angla vikipedio kaj konkludi ke tiu "pli bonas" kaj "preferindas" al la ĉeĥa. Jen plia atuto de Usono por entrudado de la angla anstataŭ naciaj lingvoj - ĉu al tio ankaŭ ni esperantistoj kontribuadu?! Mi pensas ke la menciata risko de kopirajtaj procezoj apenaŭ malpliiĝos se ni forigos justan uzon dum la angla vikipedio plu uzos ĝin - mi ne pensas, ke ni ĉi tie povas "savi la mondon". Nur se forigo de "justa uzo" venus kiel "ordono desupre" kaj ankaŭ la angla vikipedio obeus ĝin, tiam la situacio estus jam tute alia, la tuto efektive grava kaj tiam mi verŝajne ankaŭ emus subteni tion. Sed ni en nia emo esti justaj ne faru tro por finfine damaĝi al ni mem. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:47, 13. Apr 2010 (UTC)
Mi preferus ŝovi la bildojn al la Komunejo aŭ almenaŭ ne plu alŝutadi ilin al ĉi tiu Vikipedio. Oni ofte faras tion nur por povi tute fajfi pri aŭŧorrajtoj. Kiel mi jam plurfoje skribis, en la Komunejo la dosieroj estas multe pli bone prizorgataj (kategorie, robote, priskribe, ŝablone ktp.). --Petrus Adamus 17:15, 13. Apr 2010 (UTC)

Kio okazis kun ŝablono Commons?[redakti fonton]

Kio okazis kun ŝablono {{Commons}}? Mi plurfoje volis serĉi tie, sed aperis, ke la paĝo ne ekzistas. Ĉe sporto estas {{Commons|sport}}

Sport?uselang=eo
From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to:navigation, search 
This page does not currently exist. You can search for this page title in other pages or create this page.

Tia mesaĝo aperas ĉe ĉiu klako al konkreta komuneja titola paĝo. Anstataŭ sport? estas alia titolo. Zuazua 07:58, 13. Apr 2010 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Ŝajnas ke la problemo fontas el tio ke Airon90 forigis la uzon de {{fullurl:}} en {{projektoj}} kaj tio estigas ke anstataŭ atingi Sport?uselang=eo vi trafas neekzistantan Sport%3Fuselang%3Deo . Mi ĵus restrigis {{fullurl:}} tien kie ĝi estis bezonata. AL @ 11:00, 13. Apr 2010 (UTC)
Jes, mi forigis la {{fullurl:}} ĉar la ligo estas ekzemple http://commons.wikimedia.org/wiki/Sport?uselang=eo, do ĝi devus funkcii ankaŭ rekte aldonante la "sufikson" grase. Mi ne komprenas kial ĝi ne funkcias. Pardonu min kaj dankon al vi, kiuj notis kaj restarigis la antaŭan version.
Estas teĥnikaĵo: sen {{fullurl:}} ligilo entenante signojn kiaj '? = _' k.a. estas aŭtomate tradukitaj al iuj kodoj (ekzemple '?' -> %3F), kio efikas kiam ekzemple titolo entenas tiajn signojn. Kaze de '?uselang=eo' temas pri php-instrukcio kiu nepre aperu tia kaj ne tradukita al URL-kodaj ekvivalentoj. La sola elturnebleco estas eluzo de {{fullurl:}} kiu estis kreita precize por tia uzo. Bonvolu ĉe sanĝoj en komplikaj ŝablonoj fari provojn en provejo kaj kontroli mem ĉu viaj ŝanĝoj ne kaŭzas iajn fuŝojn, ne atendate ke alia homo rimarkos la fuŝon kaj tria riparos ĝin. Alivorte nespertulo ne tuŝu teĥnikaĵojn kiujn li/ŝi ne komprenas aŭ singarde kontrolu mem ties konsekvencojn. AL @ 12:45, 13. Apr 2010 (UTC)
Ĉiukaze, mi nun pensis pri tio. Estas necese, ke la paĝoj atingitaj de la uzanto en komunejo estas esperantigitaj? Eble la uzanto ne volas havi intrefacon esperante... --→ Airon 11:53, 13. Apr 2010 (UTC)
Ĉi tie estas Esperanta Vikipedio: ni supozas ke Esperantoparolanta uzanto preferos viziti Komunejon kun Esperantlingva interfaco. Tial defaŭlte Espo estas la proponita interfaca lingvo. Se tio ne taŭgas al la vizitanto, tiu povas ŝanĝi la interfacan lingvon al iu preferata (ekzemple tajpante ?userlang=xx anstataŭ ?userlang=eo ) aŭ elektante sian preferatan lingvon en "Preferoj". AL @ 12:45, 13. Apr 2010 (UTC)
PS: Alia demando estas: Kiu ni uzas inter {{Projekto}} kaj {{Projektoj}}? Ĉu estas jam regulo(j)n pri uzado de ĉi tiu(j) ŝablono(j)? Mi malfermas dikuton. --→ Airon 12:14, 13. Apr 2010 (UTC)
Kiel menciite en ties dokumentpaĝo {{projekto}} estas fuŝe verkita kun komentoj en la itala kaj en la slovena kaj misfunkcias. {{projektoj}} estis zorge verkita kaj verkintoj kontrolis ties ĝustan funkciadon. Sekve bv uzi nur {{projektoj}}-n kaj ignori aŭ ripari {{projekto}}-n. Arno Lagrange @ 12:45, 13. Apr 2010 (UTC)

Mi vidas, ke tre multaj paĝoj enhavas bildaron per "gallery"-marko. Jam komunejo havas bildaron (ĉiu ns-0 en Komunejo). Ĉu ni volas eviti la uzon de bildarojn en Vikipedio, por ke ni kreas bildarojn en Komunejo? --→ Airon 12:14, 13. Apr 2010 (UTC)

{{il}} kaj {{el}}[redakti fonton]

Ĉu ni oficiale uzas la ŝablonojn {{Il}} kaj {{El}} por listigi internajn kaj eksterajn ligilojn? Mi pensas, ke la ripetita uzado de ŝablonoj nur plipezigas la servilan laboron. Ne malamu min nur ĉar mi ŝanĝas kelkajn kutimojn :) --→ Airon 12:14, 13. Apr 2010 (UTC)

mi estas kreinto de {{il}} kaj {{el}}: tiuj ŝablonoj estis jam kritikitaj ĉar ili senutile tropezigus pagojn kio estas malhelpo por vizitantoj. Ŝajnas ke la ĝenerala opinio estas ne uzi ilin. AL @ 12:53, 13. Apr 2010 (UTC)
Mi aldoniĝas al la emo ne uzi ilin (kaj forigi ilin per roboto). Miajn kialojn ankaŭ mi jam donis pli frue en diskuto en alia loko. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:24, 13. Apr 2010 (UTC)

Karaj, la afero estis debatita antaŭ nelonge, kaj laŭ la tiama rezulto mi jam enmetis malrekomendon pri uzado de {{il}} kaj {{el}} ĉe Helpo:Kiel_verki_bonan_artikolon#Lastaj_alineoj. --WinstonSmith 12:59, 17. Apr 2010 (UTC)

Spamado el Brazilo[redakti fonton]

Mi ĵus rimarkis ke hodiaŭ registriĝis novaj uzantoj Vikipediisto:Ju Rocha, Vikipediisto:Antonella kaj Vikipediisto:Mayara. Ĉiuj sinsekve kaj kun neesperantaj nomoj, kio jam per si mem estis suspektinda. Kaj efektive: Ĉiu el ili faris nur unu ŝanĝon - aldonon de ligila spamo - kaj eĉ bone maskatan (kun redaktoresumo "malgranda ŝanĝo", evidente preni el sistema mesaĝo de nia vikipedio). Temis pri la artikoloj WordPress, Gazetara komuniko kaj YouTube. Mi do petas la administrantojn forbari tiujn uzantojn (ĉu estas por venonta fojo pli bona loko kie efike komuniki rekte al administrantoj?) kaj ĝenerale atentigas pri tiaj "tro ĝeneralaj" redaktoresumoj kiuj povas celi kaŝi ion, kaj ankaŭ pri la utileco de regula kontrolado de la listo de nove aliĝintaj uzantoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:29, 13. Apr 2010 (UTC)

Dankon pri la noto. Mi forbaris ĉi tiujn kontojn. -- Yekrats 22:18, 13. Apr 2010 (UTC)
La redaktoj ne temis pri WordPress, k.t.p., sed pri spamaĵo. La ekstera ligilo estas el nova brazila entrepreno kiu ricevas monon por propagandi retpaĝojn de ĝiaj klientoj. Hodiaŭ, ili jam montris kiel faros tion... mi aldonis la ligilo al MediaWiki:Spam-blacklist, sed tie havas neniu aliaj paĝoj. La blacklist estas kromprogramo kiu malpermesas la aldono de specifaj ligiloj en artikoloj. Aliaj utila kromprogramo estas AbuseFilter, sed ni ne havas ĝin en eo.wiki. Ĝi malpermesas specifajn redaktojn, tiel kiel enmeti fivortojn en artikoloj (aŭ en specifaj artikoloj). Mi rekomendas ĝin. Ĉi tie estas listo de vikioj kiuj jam uzas ĝin. La projekto devas peti por tiu kromprogramo en bugzilla post diskuto. CasteloBrancodiskuto 00:40, 14. Apr 2010 (UTC)
Mi plendis pri la afero ĉe Meta, por kontroli la IP-adreson de la spamisto. Jen bonaj rezultoj. Mi forbaris ĉiujn el liaj spam-kontoj. Se iu vidus plu spamadon kaŝitan kiel "Malgranda korektado", bonvolu kontakti min aŭ la stivardojn ĉe Meta. Dankon! -- Yekrats 10:44, 15. Apr 2010 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

{{Redakti}} kaj {{Redaktu}}[redakti fonton]

Ĉu ni volas uzi ilin? Kiu ni volas uzi? Ambaŭ estas egale! --→ Airon 21:00, 14. Apr 2010 (UTC)

Mi preferas la duan (do {{Redaktu}}), ĉar ĝi pli bone estas farita. Krome ĝi jam havas konvenan dokumentadon, aranĝatan per la ŝablono {{dok}}. --Tlustulimu 21:10, 14. Apr 2010 (UTC)
Ambaŭ ŝablonoj estas konservendaj, ĉar {{redakti}} estis kreita speciale por portaloj. Vidu ekz. Portalon:Jogo. Tie estas kvar sekcioj sur la sama linio kaj "longa" redakturedakti rompus nomon de titolo de la sekcio. Tial aperas tie nur red anstataŭ redaktu. Zuazua 06:23, 15. Apr 2010 (UTC)
Tamen, tio tute bone fareblas per {{redaktu|paĝnomo|red.}}. --WinstonSmith 15:49, 16. Apr 2010 (UTC)
Do, ĉu ni volas uzi la duan ({{Redaktu}}) kaj oni ŝanĝas la tekston en ŝablonoj kiuj uzas la unuan ({{redakti}})? --→ Airon 13:09, 21. Apr 2010 (UTC)

{{Ĉefartikolo}} kaj {{Lupeo}}[redakti fonton]

Kiu ni volas uzi? Mi preferas la duan. --→ Airon 21:13, 14. Apr 2010 (UTC)

Ankaŭ mi preferas la duan. CasteloBrancodiskuto 03:41, 15. Apr 2010 (UTC)
Ankaŭ mi preferas la duan. Tamen, mi preferus ke ĝi havu la tekston "Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj ...". --WinstonSmith 10:00, 15. Apr 2010 (UTC)
Mi preferas la unuan, ĉar ĝi pli bone aspektas kaj la dua havas malkonvenan titolon. --Tlustulimu 21:20, 16. Apr 2010 (UTC)
+1 por propono de Fabio --→ Airon 13:11, 21. Apr 2010 (UTC)

{{Ŝ}}, {{Tlp}} kaj {{Ŝr}}[redakti fonton]

Estas tri ŝablonojn por ligi al paĝo de ŝablono: la unua montras la tutan tekson (ankaŭ la braketojn) kiel ligilo. La dua montras nur kiel ligilo la nomon de la ŝablono kaj la tria (malpli uzata) estas la sama ol la unua sed ĝi enhavas ankaŭ ligilon por redakti la ŝablonon. Mi proponas uzi la duan ĉar ĝi estas pli taŭga kaj pli videbla ol la unua. --→ Airon 13:09, 21. Apr 2010 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ĉar {{ŝ}} estas jam oftege uzata, ne facile eblas ŝanĝi. Krome estas diferenco inter la ŝablonoj, parte laŭ alilingvaj versioj. Tio povas iom faciligi la transprenon de alilingvaj ŝablonaj dokumentaĵoj. Do la unua aperu, se nur necesas ligilo al la ŝablona paĝo. La dua krome montru kelkajn parametrojn inter la krampoj. Kaj la tria aldone havas ligileton por redakti. Do mi ne scius kialon por kunigi ilin. --Tlustulimu 13:24, 21. Apr 2010 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: {{ŝ}} estas komenclitero de Ŝablono. Dume {{Tlp}} estas forprenita de la angla kie T estas la komencalitero de Template, kaj mi ne scias kion signifas l kaj p. Estas oportune ke mallongaj ŝablonoj tuj pensigu al kio ili utilas. {{Ŝr}} estas Ŝablono + redakti. Arno Lagrange @ 14:24, 21. Apr 2010 (UTC)
La literoj l kaj p ĉe {{Tlp}} signifas listo de parametroj (angle list of parameters). --Tlustulimu 14:34, 21. Apr 2010 (UTC)
Eble mi ne klarigis mian opinion: mi proponas ŝanĝi la enhavon de la ŝablono, ne la nomon! :P
Kaj la unua kaj la dua enhavas saman strukturon, dume la tria, laŭ mia opinio, ne utilas. --→ Airon 14:46, 21. Apr 2010 (UTC)

{{Traduki}} kaj {{Traduku}}[redakti fonton]

Ŝajne, ni havas du ŝablonojn tute samcelajn: {{traduki}} kaj {{traduku}}. Mi proponas, ke ni retenu nur unu kaj la alia iĝu alidirektilo. Ĉu vi havas preferojn? --WinstonSmith 09:30, 7. Maj 2010 (UTC)

Mi preferas la ŝablonon Traduki. --→ Airon 12:19, 7. Maj 2010 (UTC)
  1. Por Por: {{Traduki}}, ĉar ĝi jam havas konvenan dokumentaĵon. --Tlustulimu 16:09, 8. Maj 2010 (UTC)

Helpo pri ŝablono[redakti fonton]

Mi faris ŝablonon pri "Gravaj hungaraj urboj", sed tio ne estas bela. Kiu faros pli bela? Ĝi estas alirebla: Budapeŝto, iru tute sube /end/! --Crosstor 08:50, 18. Apr 2010 (UTC)

Saluton, Crosstor. Mi ĵus ŝanĝis la menciitan ŝablonon {{Gravaj hungaraj urboj}} per helpo de la ŝablono {{Navigilo2}}. Mi esperas, ke ĝi nun taŭgas por via celo. Kore --Tlustulimu 09:39, 18. Apr 2010 (UTC)
Tamen, la aspekto de ĉiuj ŝablonoj faritaj per {{Navigilo2}} (kaj parencaj ŝablonoj) laŭ mia percepto ege fuŝiĝis ekde la alveno de la Beta-versio de Vikipedio. Jen kiel ili nun aspektas al mi: http://img217.imageshack.us/g/immagine5l.png/ Ĉu tio estas same ĉe vi? Amike, --WinstonSmith 11:51, 18. Apr 2010 (UTC)
La beta-versio uzas alian surfacon de la Vikipedio. Kaj por tio ankoraŭ ne estas difinitaj iuj MediaWiki-paĝoj. Do tio devos esti ankoraŭ farata. Temas pri MediaWiki:Vector.css kaj MediaWiki:Vector.js. Almenaŭ MediaWiki:Vector.css devus esti difinata por havi konvenajn CSS-formatojn. Kore --Tlustulimu 12:09, 18. Apr 2010 (UTC)
Dankon pro klarigo. Tamen, ĉu tio estas problemo de la Beta-versio ĉe ĉiuj vikipedioj aŭ ĉu povus utili ia ago fare de niaj administrantoj? Pardonu mian malspertecon pri tiaj aferoj. Amike, --WinstonSmith 08:46, 19. Apr 2010 (UTC)
Saluton, WinstonSmith. La problemo estas en ĉiuj vikipedioj, ĉar ĉiuj uzas la saman softvaron. Mi antaŭ kelkaj tagoj legis, ke la administrantoj de la germana vikipedio jam cerbumas pri la MediaWiki-paĝoj. Kore --Tlustulimu 13:26, 19. Apr 2010 (UTC)
Saluton, WinstonSmith. Mi ĵus difinis kelkajn CSS-formatojn en MediaWiki:Vector.css. Se vi nun malplenigus la kaŝmemoron de via foliumilo, vi devus vidi la ŝanĝon ĉe {{Navigilo2}} kaj aliaj navigiloj. Kore --Tlustulimu 17:15, 20. Apr 2010 (UTC)
Dankon kaj gratulojn pro via rapida riparo. --WinstonSmith 13:47, 21. Apr 2010 (UTC)

Helpo pri ŝablono (aldono de blazonoj)[redakti fonton]

Mi bezonas aldoni la blazonojn de la urboj kiam politikisto estas urbestro aŭ prezidento, sed en la "{ {Informkesto politikisto} }" ne aperas tiu eblo. Ĝi ja fakte ekzistas en la hispanlingva Vikipedio (ekzemple ĉe tiu ĉi artikolo kiun mi nutemmpe tradukas en Esperanton). Mi klopodis uzi "blazono =", "blasonŝildo=" kaj aliaj pli, sensukcese. Kaj mi ne sentas min preta modifi ŝablonojn. Hepon! Rubeno

Saluton, Rubeno. Mi ĵus aranĝis la bildetojn en la artikolo Antanas Mockus. Krome mi ne devis ŝanĝi la koncernan ŝablonon, ĉar ĉe la parametroj funkcias la normala bilda sintakso. - Krome mi proponas, ke vi estonte uzu la butonon "Antaŭrigardo" por ke la vikiaj informoj sub "historio" ne fariĝu tro multaj. La butono troviĝas sub la redakta kesto, tuj apud la butono "Konservi ŝanĝojn". Kore --Tlustulimu 09:52, 21. Apr 2010 (UTC)

Ligado al la Vikifontaro[redakti fonton]

Laŭ mia anonco en https://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=17008 estis kreita alidirektilo el eo.wikisource.org al wikisource.org, tial nun funkcias ankaŭ ligiloj al la alilingvaj Vikifontaroj. --Petrus Adamus 20:16, 18. Apr 2010 (UTC)

Dankon, Petrus! CasteloBrancodiskuto 23:57, 19. Apr 2010 (UTC)

Duliteraj municipoj aŭ komunumoj[redakti fonton]

Mi interesiĝas, ĉu iu faris artikolon pri tre mallongaj loknomoj, ĉar mi havas 4 loknomojn duliterajn en Hungario.--Crosstor 08:59, 21. Apr 2010 (UTC)

Vidu , . Zuazua 09:20, 21. Apr 2010 (UTC)
En Italio ekzistas kvin tiaj komunumoj: Vo', Ro (Italio), Ne (Italio), Re (Italio), Lu (Italio). Kiam la nomo estas simpla kunmeto de du literoj, sen kromsignoj, mi konsilas aldoni interkrampe la landonomon, laŭ la italia ekzemplo. Amike, --WinstonSmith 09:41, 21. Apr 2010 (UTC)
Mi faris:La plej mallongaj komunumoj--Crosstor 10:24, 21. Apr 2010 (UTC)
Vilaĝo estas ankaŭ Å. Zuazua 10:41, 21. Apr 2010 (UTC)
pli longan liston vi trovas en alilingvaj artikoloj (en fr id). En la Esperanta la listo estas ankoraŭ tradukenda Arno Lagrange @ 14:18, 21. Apr 2010 (UTC)

Vikipedio:Ŝovendaj, kunigendaj kaj disigendaj artikoloj kaj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi proponas rearanĝi la du paĝojn Vikipedio:Ŝovendaj, kunigendaj kaj disigendaj artikoloj kaj Vikipedio:Duoblaj artikoloj titole kaj enhave. Por la titolo mi proponas la jenon:

Krome la intervikiaj ligiloj tiam estu alĝustigataj. Kiu havas alian proponon? Se dum semajno ne aperas ĉi tie alia propono, mi okupiĝos pri tio kaj la koncerna ŝablono {{Helpo por zorgiloj}}.

Ĉu ni krome bezonus tradukon de de:Hilfe:Artikel zusammenführen? Kore --Tlustulimu 09:34, 21. Apr 2010 (UTC)

  1. Mi subtenas Mi subtenas la proponitan alinomadon. Amike, --WinstonSmith 09:43, 21. Apr 2010 (UTC)
  2. Por Por kaj Kontraŭ kontraŭ: mi proponas tute ŝanĝi la strkturon de tiuj projektaj paĝoj. Laŭ mi, ili necesas por kompreni kion ia ago signifas aŭ kiel fari ian agon. Por atentigi pri la neceso de ia ago ekzistas kategorioj kaj por enmeti propran komenton oni povas ŝanĝi la ŝablonojn por ke ili enhavas la komenton de la signalisto. Se iu kontraŭas la signalon, oni povas diskuti en diskutpaĝo. Ĉiukaze, mi proponas disigi la paĝojn. --→ Airon 12:13, 21. Apr 2010 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus aranĝis la apartajn paĝojn.
Nun ankoraŭ devos esti kreataj, apartaj helpopaĝoj por tio. Ĉu iu eble emus traduki de:Hilfe:Artikel zusammenführen? Kore --Tlustulimu 17:48, 4. Maj 2010 (UTC)

Vikipediisto:Pravoslav8[redakti fonton]

Saluton, ĉu iu administranto povus reagi al ŝanĝoj de vikipediisto:Pravoslav8, kiu alinomis kaj ŝanĝis paĝojn ciganoj al romaloj, ŝanĝis tie vortojn, uzas anstataŭ sufikso -ismo sufikson -izmo, ŝanĝis paĝon pri la cigana lingvo kaj aliaj. Bonvolu kontroli liajn radaktojn. Li ignoras antaŭajn admonojn. Zuazua 04:45, 23. Apr 2010 (UTC)

Mi forbaris vikipediisto:Pravoslav8-on por unu semajno. Arno Lagrange @ 06:36, 23. Apr 2010 (UTC)

Ŝablonoj pri libroj[redakti fonton]

Tlustulimu avertis min malfrue, ke estis jam diskuto pri unuiĝo de {{Informkesto Esperanto-libro}} kun {{Informkesto Libro neesperanta}} ĉar mi kreis {{Informkesto Libro}}, kiu estas jam unuiĝo de la du ŝablonoj (sen kategorioj de la unua). Ĉu vi konsentas uzi nur unu ŝablonon (Informkesto Libro) kaj forigi la du aliajn aŭ la uzon de du malsamajn ŝablonojn pri libroj? --→ Airon 12:22, 23. Apr 2010 (UTC)

Mi rigardis ligilojn kaj estus sensencaĵo, se en libro Putování aneb cesta z Království českého do Benátek a odtud po moři do země Svaté, země judské a dále do Egypta estus ŝablono pri Esperanto-libro. La libro estis eldonita en 1854, do Zamenhof verŝajne en tiu jaro eble nur pripensis pri la internacia lingvo. Kial paroli do pri unuiĝo de la ŝablonoj? Ĉu ekregis ĉi tie ia unuig-manio? Zuazua 15:53, 23. Apr 2010 (UTC)
Ĉu oni volus uzi ŝablonon pri Esperanto-libro ankaŭ en Le pont de la rivière Kwaï? Ĉu oni volas ĉion Esperantigi? Eĉ tion, kio ne estis Esperantigita? Vidu ankaŭ Diskuto:Putování aneb cesta z Království českého do Benátek a odtud po moři do země Svaté, země judské a dále do Egypta. Zuazua 15:57, 23. Apr 2010 (UTC)
Kiuj estas malsamecoj inter Esperanto-libroj kaj ne-Esperanto-libroj? Nur la lingvo. Do, se ni volas uzi kategoriojn por esperanto-libroj, ni povas aldoni ilin per parsera funkcio.
Mi ne volas uzi Esperanto-libran ŝablonon en paĝoj sed la ŝablonon pri libroj (kaj esperante kaj alilingve). Tute sensencas uzi du samcelajn aŭ similajn ŝablonojn. --→ Airon 16:22, 23. Apr 2010 (UTC)
  1. Por Por: Mi subtenas la kunigon. Sed ni ankaŭ interkonsentu pri la ŝablonaj parametroj, ĉar informkesto ja enhavu nur la plej gravajn informojn. --Tlustulimu 16:27, 23. Apr 2010 (UTC)
Do alinomu la ŝablonon {{Informkesto Esperanto-libro}} al iu pli ĝenerala nomo kaj prete, ĉu ne? Pase mi rigardis, kio ligas al tiu ĉi ŝablono kaj se mi ne eraras, ĉiuj ligiloj estas al iu Esperanto-libro. Krom se vi volus lasi tiun ĉi ŝablonon, mankas tie mencio pri lingvo, en kiu la libro estis verkita. Se tio estas Esperanto-libro, tiu informo estas senbezona, sed se vi volus uzi ĝin al aliaj neesperantaj libroj, vi devus aldoni tiun parametron, kiu poste povus al iu ŝajni senbezona rilate al Esperanto-libroj. Do mi opinias, ke restu du ŝablonoj, kiuj povus esti plu evoluigitaj kaj plibonigitaj. Zuazua 16:31, 23. Apr 2010 (UTC)
Ankoraŭ du demandoj. Kia estas motivo por unuigi ilin? Ĉu mankas spaco en la universo, kie la interreto funkcias? Zuazua 16:43, 23. Apr 2010 (UTC)
+1 por la unuigo. Mi jam respondis: Tute sensencas uzi du samcelajn aŭ similajn ŝablonojn. Ĉu vi vidis en alilingva Vikipedio du ŝablonojn, unu por memlingvaj aferoj kaj unu por eksterlingvaj aferoj? --→ Airon 16:50, 23. Apr 2010 (UTC)
Aha. Tial klarigu al mi, kial ni kreis kvanton da ŝablonoj pri homoj, pri konstruaĵoj... se sufiĉus krei nur po unu. Ja ĉiuj estas homoj, konstruaĵoj (domoj)... Laŭ via maniero de traktado - ĉio ja estas libroj. Kio estas en la angla, tiom ne interesas min. Zuazua 17:24, 23. Apr 2010 (UTC)

Airon, el unu vidpunkto mi komprenas vin. Sed komprenu ankaŭ vi min. Laŭ mia opinio la ŝablono {{Informkesto Esperanto-libro}} rilatas al libroj, kiuj aperis en Esperanto, ĉu ne? Se estos ĝenerala opinio havi ĉiujn librojn pri ĉies lingvoj sub unu ŝablono, poste necesus alinomi la jam ekzistantan ŝablonon {{Informkesto Esperanto-libro}} al iu alia nomo kaj ĉiujn ligitajn librojn rearanĝi tiel, ke poste la nova ŝablono funkciu en la paĝoj. Estus ja strange meti la ŝablonon {{Informkesto Esperanto-libro}} en paĝon pri Putování aneb cesta z Království českého do Benátek a odtud po moři do země Svaté, země judské a dále do Egypta kaj poste konstati laŭ la ŝablono, ke temas pri Esperanto-libro, se tiu libro estis neniam tradukita en Esperanton. Memkompreneble, ke ni ne verku ŝablonojn por ĉiu nacia lingvo aparte, sed mi konjektas, ke havi du ŝablonojn por libroj verkitaj en Esperanto kaj en naciaj lingvoj, estas nenia ĝeno. Zuazua 20:09, 23. Apr 2010 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne vidis en alia vikipedio ŝablonon similan al {{Informkesto esperantisto}}, kaj ĝi ne sencesas al mi. La memlingvaj afero, ĉi tie en esperanta vikipedio (kaj en la esperanta movado mem), estas pli grava ol en nacilingvoj, tial ni ne bezonas simple kopii la strukturon de aliaj projektoj. Ni povas decidi uzi proprajn ŝablonojn. Tiuj ŝablonoj estas grava por ni, laŭ mia opinio. Oni devas korekti la malĝustan uzon, sed ne anstataŭigi la ŝablonon. CasteloBrancodiskuto 14:26, 24. Apr 2010 (UTC)

Ĉu iu administranto povas forigi la sekvajn mesaĝojn (MediaWiki:Enotif lastvisited, MediaWiki:Enotif body), por ke, ĝisdatigante al la lasta versio, ĝi solvas cimon? --→ Airon 04:19, 24. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite CasteloBrancodiskuto 14:10, 24. Apr 2010 (UTC)

Adjektivaj formoj de diskutoj[redakti fonton]

Saluton, mi volus demandi aŭ proponi novan formon rilata al diskutoj. Nun ni uzas formon Vikipediista diskuto:...., Kategoria diskuto:... (Diskuto al kategorio), Ŝablona diskuto:... (Diskuto al ŝablono). Sed kian kvaliton havas la formo vikipediista? Ĉu ni ne ŝanĝu tiujn adjektivojn al formo Diskuto kun vikipediisto:... Ĉar ni fakte diskutas kun vikipediisto, ĉu ne? La vikipediista diskuto rilatas al kvalito. Ni ankaŭ ne diras, ke ni havis sinjoran diskuton, sed diskuton kun sinjoro, ni ne diras, ke ni ŝablone diskutis, sed diskutis al (pri) ŝablono, certa disputo povus okazi ĉe kategoria diskuto. Ni povus diri, ke ni kategorie rifuzis ion, sed ĉu tio estas klara al kategorio, se ni diros, ke ni kategorie diskutis? Kia estas opinio de ceteraj? Zuazua 09:38, 24. Apr 2010 (UTC)

Laŭ mi ĝi estus "Paĝo de diskuto propra de Vikipediisto". --→ Airon 12:44, 24. Apr 2010 (UTC)
Vikipediista diskuto (kaj aliaj diskutoj) estas miaopinie transprenita laŭ angla user talk (kaj aliaj diskutoj), sed tio estas malĝusta traduko. Se la diskuto estas vikipediista, kio estos pli vikipediistala plej vikipediista? Nur ridindaĵo. Same tiel la plej ŝablona diskuto... Zuazua 06:11, 25. Apr 2010 (UTC)
Mi estas kontraŭ ia ŝanĝo. Krome ne ĉiuj adjektivoj devas havi komparaciajn formojn. Ĉu vi eble eĉ emus ŝanĝi la adjektivoj mia, via ktp? --Tlustulimu 10:56, 27. Apr 2010 (UTC)
Krome tia ŝanĝo aspektas tre eŭropcentrisme. --Tlustulimu 10:57, 27. Apr 2010 (UTC)
Mi ne sciis, ke formoj Diskuto kun vikipediisto:Blablabla, Diskuto al ŝablono:Kio estas tio, Diskuto al kategorio:Bo ktp. ktp. kiu aperus en Lastaj ŝanĝoj, estas eŭropcentrismoj. Do, ek al anglismoj! Pri via, mia mi skribis ĉi tie eĉ ne unu vorton. Vi intermiksas apron kaj kapron. Zuazua 22:28, 27. Apr 2010 (UTC)
Laŭ mi estus pli bone: Diskuto kun Vikipedisto, diskuto pri artikolo, diskuto pri... :) --Arkadiusz Zychewicz 10:03, 29. Apr 2010 (UTC)
Nu, por esti preciza, verdire ne temas pri diskuto, sed pri diskutpaĝo. La enhavo de tia diskutpaĝo, tio estas diskutoj. La kaŭzo por la traduko kiel "diskuto" estas verŝajne la lingvouzo de la angla originalo. Bedaŭrinde multaj aliaj Vikipedioj tradukis tion laŭ la angla modelo. --Michawiki 10:53, 29. Apr 2010 (UTC)

Vikipediisto:Pathoschild[redakti fonton]

Kiu estas en Esperanta Vikipedio Vikipediisto:Pathoschild. Ekde de kiam li havas administrajn rajtojn por tiu ĉi lingva parto de vikipedio, ke li povas forbari iun? Zuazua 06:24, 25. Apr 2010 (UTC)

Jesse estas stevardo en Meta-Vikio, kaj li havas administrajn rajtojn por forbari uzantojn en ĉiuj projektoj. Li faras tion por eviti vandalismon de unu uzanto en multaj projektoj (tiun kiun ili nomigas cross-wiki vandalism). Mi pensas que li nun uzas roboton por tio, ĉar li forbaris multajn uzantojn lasttempe. Jesse helpos la ekigo de du novaj esperantaj projektoj: Vikinovaĵoj kaj Vikifontaro. CasteloBrancodiskuto 13:14, 25. Apr 2010 (UTC)

Fakte en la diversalingvaj vikipedio (ne nur en la esperanta) ekzistas kompleta terminologia ĥaoso rilate popolkanto, popola muziko, tradicia muziko, folklora muziko, folka muziko ktp. ktp. - Mi tion rimarkis pro helpopeto de Zuazua. Afero, kiu unue aspektis tre simpla evidentiĝas tre kompleksa kaj komplika. Tial necesas diskuto inter ĉiuj. Kaj krome nature la artikoloj mem estas mizeraj ĝermoj en Esperanto, do necesas paralele al la dikusto per komuna kunlaboro krei taŭgajn artikolojn. Ni eble unue decidu pri la artikolaj titoloj, kaj poste ni kune plibonigu la ekzistantajn tekstojn. DidiWeidmann 11:12, 26. Apr 2010 (UTC)

Mi povas aldoni nur ke la radiko folk- ne estas PIVa kaj pro tio nemalferme akceptebla. Pri tia ideo eble taŭgus alia lingva solvo. Mi jam korektis ĝin foje en artikoloj al folklora kio ja estas PIVa.--217.124.181.91 10:21, 27. Apr 2010 (UTC)

Kial oni ne eblas redakti tiun paĝon? Krome estas kontraŭdiro ĉar per avertilo ĝermo oni invitas al redakto de tiu paĝo.--217.124.181.91 10:21, 27. Apr 2010 (UTC)

La kialo klare videblas tuj super la redaktoskatolo: "15:53, 23. Jun 2006 Yekrats (Diskuto | kontribuoj) protektis :Konko ‎ (spamado [edit=autoconfirmed:move=autoconfirmed])". Tre verŝajne, okazis spamado en 2006 kaj neniu poste malaktivigis la forbaron. Ĉiuokaze, sufiĉas ensaluti por povi redakti la artikolon. Amike, --WinstonSmith 10:27, 27. Apr 2010 (UTC)
Mi ĵus malprotektis la paĝon, ĉar evidente la kialo, kiu necesigis antaŭ 4 jaroj la protekton, ne plu estas akutala. Tamen, fakte la paĝo estis protektita nur kontraŭ ne-ensalutintaj personoj. Ĉiu-kaze estus bonvena, ke vi ensalutu! DidiWeidmann 10:47, 27. Apr 2010 (UTC)

Revisión definitiva de los Estatutos del Capítulo[redakti fonton]

Se ha terminado con la redacción definitiva de los estatutos del futuro capítulo español de la Fundación Wikimedia. Se ha pretendido realizar una redacción simple y lo suficientemente flexible para que no sea necesario modificarlos en una buena temporada. Algunos de los detalles del funcionamiento de la asociación se incluirán en el futuro Reglamento de Régimen Interno para facilitar su modificación, ya que ese documento no necesita ser presentado en el Registro de Asociaciones y nos ahorramos ese papeleo.

Esta versión de los estatutos se va a someter a la votación de todos los interesados para lo que se abre un período de votación del 28 de abril al 5 de mayo, ambos inclusive. Oportunamente se hará saber el link donde se puede votar. Se ruega encarecidamente a quienes deseen proponer textos, artículos o frases alternativas, que no las intercalen en el texto del borrador de Estatutos, para no hacerlo ilegible, y que trasladen sus propuestas a la discusión de la página.

Queda convocada una reunión para el día 8 de mayo de 2010 en Madrid, reunión a la que podrán asistir todos los interesados, pues en ella se procederá a la firma del Acta de Constitución. Se ruega a todos los interesados en firmar que acudan con sus DNI o identificaciones oficiales (Pasaporte o Carné de Conducir), a ser posible en vigor.

Cualquier duda o sugerencia puede realizarse en las páginas de meta o en la lista de correo. Saludos, Elisardojm.

P.D.: Pido disculpas a todos los usuarios por no poder redactar este mensaje en su lengua ya que no tengo ningún conocimiento de la misma.

Saluton, gekaraj. Ĉu iu hispanlingvano povus foje traduki la antaŭan tekston, por ke vikipediistoj sen scipovo de la hispana lingvo komprenu pri kio temas? Amike --Tlustulimu 17:59, 15. Maj 2010 (UTC)
Estas invito al renkontiĝo por diskuti la fondiĝon de Vikimedio Hispanio. La rekontiĝo okazis la 8-an de majo. CasteloBrancodiskuto 18:19, 15. Maj 2010 (UTC)

Reformo de ŝablono Informkesto programaro[redakti fonton]

Kion vi pensas pri tio? La meta-Ŝablono:Informkesto programaro/provejo/Programtipo estas ankoraŭ ĝermo. --→ Airon 12:46, 28. Apr 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj[redakti fonton]

Mi atentigas, ke la Vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio" finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke ankoraŭ restas preskaŭ du tagoj por aliĝi al ĝi kaj gajni premion. Eĉ eta redakto en iu el la konkursaj artikoloj kalkuliĝas, kondiĉe ke la redaktinto ĝin ĝustatempe anoncis en la konkursa paĝo. En tiu ĉi momento estas jam 23 konkursantoj aliĝintaj kaj 46 artikoloj plibonigitaj. En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, oni publikigos la rezultojn. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:38, 29. Apr 2010 (UTC)

La konkurso finiĝis, la ĵurio nun komencos prilaboradon de la rezultoj. Mi petas administranton, kiu legos ĉi tion, forigi la reklamilon ĉe MediaWiki:Sitenotice kiu aperas supre de ĉiuj paĝoj kaj forigi la paĝon Mediawiki:Konkurso.js kiu aperigas anoncon ĉe la konkursaj artikoloj. Mi ĝojas ke pro la nombro de aliĝintoj kaj plibonigitaj artikoloj jam nun la konkurso fariĝis sukcesos kaj signifa kontribuo al plialtigo de la kvalito de nia Vikipedio! Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:31, 1. Maj 2010 (UTC)
✔ Farite Nun la bunta kesto malaperis el MediaWiki:Sitenotice kaj mi forigis Mediawiki:Konkurso.js. --Tlustulimu 21:40, 2. Maj 2010 (UTC)
Dankon! Ĉe mi ĝi ankoraŭ en alia retumilo plu aperis, pro kio necesis eksplicite reelŝuti la stilfoliojn (Ctrl+R). Mi dankas al ĉiuj administrantoj kiuj laŭokaze helpadis al mi administradi la konkurson. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:18, 3. Maj 2010 (UTC)

Ekspotenca ĉu eskponenta funkcio?[redakti fonton]

artikolo Eksponenta funkcio jam ekzistas sed multe da artikoloj ligas al ekspotenca funkcioSpecialaĵo:Kio_ligas_ĉi_tien?/Ekspotenca_funkcio. Kiu nomo estas korekta? --Arkadiusz Zychewicz 09:52, 29. Apr 2010 (UTC)

"Ekspotenca" estas nepre erara. Ŝajnas, ke ĉiuj eraroj fontas de la Ŝablono:Matematikaj funkcioj. Mi korektis ĝin. --Surfo 10:03, 29. Apr 2010 (UTC)