Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2009 1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Propono pri renovigo de la ŝablono[redakti fonton]

Karaj, ĉe Vikipediisto:WinstonSmith/Sablujo mi alŝutis proponon pri nova versio de la ŝablono. Ĝi enhavas du evoluaĵojn rilate al la nuna ŝablono {{ĝermo}}:

  • Ĝi permesas aldoni ne nur unu, sed maksimume tri kategorioj. Ekzemple, provtajpu en viaj sablujoj {{Vikipediisto:WinstonSmith/Sablujo|esperantisto|germano|ĉeĥo}}. (laŭ tiu sistemo, la nunaj ĝermoj pri "germanaj futbalistoj" plej bone estu kategoriigitaj al "germanoj", "futbalistoj". La proponita ŝablono akceptas ankaŭ tiaj kategorioj, se jam uzataj, sed antaŭvideblas ke ili estu poiomete anstataŭigitaj.)
  • Ĝi nun funkcias sen alvoki la specifajn ŝablonetojn antaŭmenciitajn. Ĝia sendependa funkciado estas nepra kondiĉo por ke, estontece, oni povu poiomete forigi la malnovajn, specifajn ŝablonetojn kaj ĉion fari per la nespecifa ŝablono {{ĝermo}}.

Mi kompreneble ne kuraĝiĝis alŝuti rekte la ŝablonon, tial ĝi loĝas en mia uzantpaĝo. Bonvolu provi kaj komenti. --WinstonSmith 22:30, 27. Dec 2008 (UTC)

Unu plibonigon mi sugestas : ke aperu bildeto rilata al ĉiu menciita kategorio. Tiel funkcias en la franca fr:Modèle:ébauche. Vidu ekzemple {{ébauche | Italie | lac | Suisse}}
Pri la laŭlandaj futbalistoj, mi ne sukcesis rehavi la subtilan aperon de nacia flago en futbala pilko per uzo de travidebla bildo ... Ĉu tiu subtilaĵo estus provizebla per nova versio de {{ĝermo}} ?

AL @ 22:56, 27. Dec 2008 (UTC)

Prave! Mi aperigis duan bildeton je la dekstra flanko (kio laŭ mi aspektas tute nemalbone), sed estas iomete pli malfacile aldoni trian bildeton, ĉar la ŝablono {{ĝermo}} baziĝas sur {{ArtikolaMesaĝokesto}}, kiun mi ne emas redakti ĉar tio povus siavice necesigi ŝanĝojn al aliaj ŝablonidoj. Aŭ oni decidas tute malpermesi trian argumenton, aŭ oni akceptas ke ĝi estu menciata en la ŝablono kaj en la kategorioj sed ĝia bildeto ne aperu, aŭ oni/mi provos eltrovi teknikan solvon por aldoni la trian bildeton. :)
Pri la laŭlandaj futbalistoj, tio solveblas, sed laŭ mi la problemo ne vere konsiderindus, se ni akceptus uzi {{ĝermo|germano|futbalisto}} anstataŭ ol la antaŭa {{ĝermo|germana futbalisto}}. Ĉu ne? --WinstonSmith 23:58, 28. Dec 2008 (UTC)

Mi demandas, ĉu oni antaŭvidas ian problemon. Alikaze, por ke la diskuto ne perdiĝu senrezulte, mi provos fari la antaŭmenciitan anstataŭigon de {{ĝermo}} per la enhavo de mia sablujo. --WinstonSmith 12:52, 6. Jan 2009 (UTC)

Ŝajnas ke Arno ĵus komplete modifis la ŝablonon komunejo kun grava efiko al multegaj paĝoj. Renoviga de la ŝablono principe estas bonvena. Sed al mi la nova desegno ne vere plaĉas. Mi tial metas la punkton al la diskutpaĝo, ni trovu solvon, kiu kontentigas grafike plej eble ĉiujn. Mi deziras, ke almenaŭ la simbolo de la komunejo restu konservita. Se oni jam modifas, mi dezirus, ke la rezulto aperu poste maldekstre sur la paĝo kaj ne dekstre kiel antaŭe. Krome devus ebli havi du malsamajn indikojn, sen ke la unua negative influas la grafikan aperon de la dua. Mi fakte mem ne estas tre lerta en programado de tia ŝablono. Tial mi mem nur povas diri, kion mi ŝatas, sed ne mem ĝin fari. Amike DidiWeidmann 17:28, 28. Dec 2008 (UTC)

Fakte mi ne vere ŝanĝis la ŝablonon sed anstataŭigis ĝin per alidirekto al {{projektoj}} ne pro pli bona aspekto (mi konsentas ke la aspekto ne estas tre bela), sed ĉar ĝi ebligas aperigi ligilon en la maldekstran strion (super la interlingvaj ligiloj), kondiĉe ke taŭga kodo troviĝu en JS-dosiero. Mi kreis tiun ŝablonon antaŭ unu monato, atentigis pri ĝi en la diskutejo (Ligoj al aliaj projektoj en la flanka strio), sed ĉar reagis nur Tlustulimu, li kaj mi aldonis tiun eblecon en sian personan JS-dosieron kaj mi ne enmetis ĝin en la komunan JS-dosieron Mediawiki:Common.js. Mi ĝojas ke unu monaton poste venas tria kolego kiu interesiĝas pri la temo : Tlustulimu proponas ke ni ŝovu la taŭgan kodon en la komunan dosieron por ke ĉiuj profitu el tio. Cetere plibonigo de la aspekto (fakte de {{projektoj}}) estas bonvena. AL @ 17:44, 28. Dec 2008 (UTC)
Saluton, Arno. Ni uzu la okazon kopii la CSS-an kaj la javaskriptan kodojn al la alĝustigaj dosieroj de la Vikipedio. Tiam la kesta enhavo aperos maldekstre kiel duplikato, laŭ via iam preskaŭ ne diskutita propono. Sed tion ni nur faru, se ne estas kontraŭa opinio. Alikaze ni ja povas aranĝin la javaskritaĵon kiel aldonaĵo. Kore --Tlustulimu 17:53, 28. Dec 2008 (UTC)
Ne estas taŭga la propono, ke aperu aldona kesto maldekstre, kiam oni utiligas porteblan komputilon kun ne tro granda ekrano (tiam fakte restas malmulte da spaco por la resto de la ekrano ...)! Kiujn efikojn cetere javaskriptoj povas havi, mi ne komplete supervidas. Mi volas nur atentigi, ke je certa sekurecŝtupo pluraj javaskriptoj blokiĝas. Rilate la aspekton de la Commons-Ŝablono - la diskuton tiaman mi bedaŭrinde pretervidis, sed kiam iu ĝin modifis, mi nature tuj rimarkis. Mi mem ne tiel bone programas ŝablonojn. Sed mi havas urĝan peton, ke iu povu almenaŭ remeti grafikan simbolon. Krome mi vere ne komprenas, kion signifu la esprimo "plurperilaj rimedoj". Mi do petas vere, ke oni rearanĝu tiun ŝablonon. En la nuna stato ĝi estas simple katastrofo. Tiam mi vere preferas, ke oni remetu ĝin al la origina stato! Por eksperimentoj, tiu-ĉi ŝablono estas tro ofte uzata! Amike DidiWeidmann 22:22, 5. Jan 2009 (UTC)
Laŭ mi, {{projekto}} (kvankam evitinda) aspektas iomete pli bone: mankas tiu senutila enkonduka linio (oni jam povas kompreni, ke temas pri aliaj vikiprojektoj, ĉar la paragrafo mem titoliĝas == Aliaj projektoj); ĉeestas projekta bildeto; kaj forestas tiaj... plurperilaj vortoj. Ĉu ĝia aspekto same plaĉas al vi? Oni povus provi ĝin kopii en la uzindan ŝablonon {{projektoj}}. --WinstonSmith 23:26, 5. Jan 2009 (UTC)

Feliĉan Novan Jaron 2009[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi deziras al ĉiuj vikipediisto feliĉan, sanan kaj pacan novan jaron 2009. Krome plenumiĝu ĉiuj deziroj kaj revoj. Kore --Tlustulimu 10:23, 1. Jan 2009 (UTC)

Dankon, kaj agrablan kunlaboron! pino 10:32, 1. Jan 2009 (UTC)
Ankaŭ --Crosstor 06:42, 2. Jan 2009 (UTC)

Mi aliĝas kun similaj bondeziroj. Narvalo 10:38, 1. Jan 2009 (UTC)

Feliĉan novan jaron al ĉiuj. Thomas Guibal 12:21, 1. Jan 2009 (UTC)
Same mi aliĝas. Kun scivolemo pri la progresoj en 2009.--Ziko 15:30, 1. Jan 2009 (UTC)

[redakti fonton]

Kategorio ĉu estas fungistoj prava nomo aŭ fungologoj estus pli bona ? Mi opinias fungologoj estus pli prava. Kiu rajtas alinomi la kategoriojn ? 12:20, 2. Jan 2009 (UTC) —La komenton aldonis, sen subskribo, Pino~eowiki (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Pino. Mi pensas, ke fungologo estas tro eŭropeca kaj por azianoj kaj afrikanoj, sed eble ankaŭ por aliaj. Kaj ĝi aspektas strange, kvazaŭ temus pri logo per fungo. Do, mi preferus "Kategorio:Fungosciencisto" aŭ mallonge "Kategorio:Fungisto". Krome la formo aspektas kiel hibrido el la scienca mikologo kaj la kutima fungisto. Kore --Tlustulimu 12:27, 2. Jan 2009 (UTC)
Dankon. Mi trovis fungologo en la artikolo John Cage. Fungisto estus tiu kiu kultivas la fungoj, fungologo estus tiu kiu studas la fungoj sed mi estas nur komencento. pino 13:59, 2. Jan 2009 (UTC)
PIV diras pri la sufikso -olog- tion, ke ĝi indikas specialiston pri la fako, montrita de la radiko: esperantologo, psikologo, sociologo, zoologo. La vortfino -olog(i)o aperas en iuj neanalizeblaj sciencaj terminoj (biologio, ekologio, geologio, topologio ka.). Kerio 14:20, 2. Jan 2009 (UTC)
Laŭ PIV fungologo estas specialisto pri fungologio. En Vikipedio estas ankaŭ zoologo, entomologo, ornitologo, bakteriologo, biologo. En Vikipedio mikologo estas uzita en kvar artikoloj. Fungisto ne estas malbona ideo kaj ciuj artikoloj pri mikologoj estas en la kategorio fungistoj sed mi mem kreis la nomon "fungisto" kaj eble nur mi uzitas ĉi-tiun nomon do la demando pino 17:06, 2. Jan 2009 (UTC)
Fungologo kaj mikologo ambaŭ estas akcepteblaj, la unua plene Esperanta, la dua internacie scienca (grekdevena). La tendenco en Vikipedio estas preferi la plene Esperantajn radikojn kaj eviti tiujn internaciajn sciencajn kiuj senutile tropezigas la Esperantan vortprovizon. Mi malrekomendas 'fungisto'; '-ist-' rilatas al profesioj kies radiko plej ofte aga. Kion signifas "fungi" ? AL @ 17:40, 2. Jan 2009 (UTC)
Do ĉu vi povas alinomi Kategorio:Fungistoj en Kategorio:Fungologoj ? Dankon. pino 19:14, 2. Jan 2009 (UTC)

Kial vi (ĉiuj krom Tlustulimu) proponas diversajn pli-malpli misterajn vortojn por la simpla "fungosciencisto"? Tiu vorto estas tute klara, tuj komprenebla, ne miskomprenebla, ne tro longa, neniel stile vulgara aŭ alimaniere nekonvena. Se estus artikolo pri "fungoscienco", oni ja povus trankvile, parenteze mencii, ke en scienca ĵargono oni trovas ankaŭ la vortojn "mikologio" kaj "fungologio", sed tiuj apartenas al la parolo de tiaj fakuloj, kiuj volas nepre kamufli sian mesaĝon kaj esti ne komprenataj. (Mi vidas, ke jam troviĝas ĝerma artikoleto "mikologio", kiu tre bezonas kompletigon kaj renomadon.) --Surfo 20:06, 2. Jan 2009 (UTC)

Surfo, bonvolu esti objektiva kaj konstati ke nur unu homo apogas fungologo: ĝi troviĝas en PIV. En Esperanto multaj sciencofakuloj estas nomataj -logoj kaj fakoj -logioj. Ne estas sin kamufli por ne esti komprenata uzi tiujn tre komunajn vorterojn. Via propono fungosciencisto similas al arkaismo el la unua jardeko de Esperanto. De tiam la lingvo evoluis AL @ 00:01, 3. Jan 2009 (UTC)
Se por vi la tute normala kombinaĵo "fungosciencisto" (eble do ankaŭ "fungo" kaj "sciencisto") estas arkaika, mi povas nur gape miri. Mi do proponas por konsidero ankaŭ la malarkaikan "fungikisto". Amkaŭ ĝi konsistas el "tre komunaj vorteroj". "Fungologo" ĉarme kompareblas ekz. kun la blagosciencisto "astrologo", dum "fungikisto" bele rimas ekz. kun "ekonomikisto". "Mikologo" ja estas almenaŭ latinide kaj scienc-ĵargone internacia, sed se ni parolas pri Esperanto, ĉiu tuj komprenas, kiu estas la plej klara vorto. --Surfo 14:22, 3. Jan 2009 (UTC)
Kategorio:Fungisto estas eraro kaj mi ne povas mem alinomi.
Kategorio:Fungosciencisto estas ebla, mi preferas fungologo sed estas nur mia opinio. Tutkore. pino 20:58, 2. Jan 2009 (UTC)
Mi konsentas kun Tlustulimu kaj Surfo ke "fungosciencisto" estas la plej bona solvo.
PIV tre konfuze menciis sciencajn radikerojn kvazaŭ ili estus Esperantaj afiksoj. Pro tio ĝi estis multe kritikata, ankaŭ de pluraj membroj de la Akademio de Esperanto, ekzemple en ĉi tiu pri-terminologia prelego de Marc Bavant (paĝoj 10-11 inkluzive de piednoto 27).
Gravas distingi inter la scienca radikfarado kaj la Esperanta vortfarado. 'Sufiksoj' kiel "-olog-" fakte estas parto de la scienca radikfarado, ne de la Esperanta vortfarado. Do el la vidpunkto de la Esperanta vortfarado tute ne temas pri sufiksoj, sed nur pri partoj de radikoj. Tio konstateblas el du trajtoj de tiu ŝajnsufikso:
  • Ĝi kutime ne estas almetita al Esperantaj radikoj, sed al grekaj radikoj: geologo, biologo, ornitologo, kardiologo, oftalmologo ktp.
  • Ĝi kutime nur estas uzata tie, kie ankaŭ aliaj lingvoj uzas ĝin. Ĝi do kutime ne estas uzata por formi nur-Esperantajn kunmetaĵojn.
Bedaŭrinde la neklara prezento en PIV kondukis al tio, ke kelkaj Esperantistoj ekuzis tiun ŝajnprefikson kiel veran Esperantan sufikson, sed tiu uzo estu rigardata kiel evitinda.
Do, laŭ la du supre menciitaj trajtoj de ŝajnsufiksoj kiel "-olog-", "mikologo" estus normala uzo de la ŝajnsufikso "-olog-". Temus pri transpreno de tuta radiko "mikolog-" el aliaj lingvoj per regulo 15, ne pri vortfarado el Esperantaj elementoj.
Normala vortfarado el Esperantaj elementoj povas nur konduki al "fungosciencisto" aŭ "fungisto". El tiuj du, "fungosciencisto" estas klare preferinda por la sciencistoj, ĉar "fungisto" povas esti komprenata kiel iu kiu kultivas fungojn.
Nur miskonceptita Esperanta vortfarado povus konduki al "fungologo", do tiun formon ni certe evitu.
Ĉar el la du uzeblaj formoj ("fungosciencisto" kaj "mikologo"), "fungosciencisto" estas klare pli facile komprenebla kaj klare pli Esperanteca, ni uzu tiun por la kategori-nomo. La alia povus esti menciata – kune kun la vorto "mikologio" – en la teksto de artikolo "fungoscienco" (kiu estas la preferinda titolo de la nun ankoraŭ ĝermeta artikolo mikologio). Marcos 21:05, 3. Jan 2009 (UTC)
AL diris "mi malrekomendas 'fungisto'; '-ist-' rilatas al profesioj kies radiko plej ofte aga. Kion signifas "fungi" ? " Marcos diris ""fungisto" povas esti komprenata kiel iu kiu kultivas fungojn". Do fungisto ŝajnas ne esti prava. Fungologo aŭ fungoscientisto, mi ne scias, laŭ mi estas du respektindaj opinioj, ankaŭ fungoscientisto estas longa, -olog estas nun kutima kaj oni povas esti fungologo sed ne scientisto sed se laŭ la fakuloj de Esperanto fungoscientisto esta pli bona mi jesas. pino 08:57, 4. Jan 2009 (UTC)
Mi pensas, ke Marcos pravas. Krome mi ofte uzas Esperanton, sed neniam almetas la pseŭdoafiksojn -ologo aŭ -ologio al tute kutima vorto el la baza vortotrezoro, ĉar tion bremsas la vorteto logi kaj ĝi vortfamilio. Kaj en la landa socio de Meklenburgio-Antaŭpomerio mi ĝis nun neniam legis aŭ aŭdis tian miksvorton. - Kaj ni ankaŭ atentu, ke la homoj sen PIV aŭ simila dikega, eŭropeca vortarego resp. ĉiuj, kies denaska lingvo ne rilatas forte al la hindeŭropaj lingvoj, komprenu la lingvaĵon. Mi ja preferas lingvaĵon laŭ la libro "La bona lingvo" de Clause Piron. Kore --Tlustulimu 19:28, 4. Jan 2009 (UTC)
Do alinomu, dankon.pino 20:17, 5. Jan 2009 (UTC)

Kiu rajtas alinomi la kategoriojn (Anstaŭgi fungistoj per fungosciencistoj) ? pino 17:53, 7. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Pino. Pro teknika kialo ne eblas alinomi kategorion. Oni devas rekrei kun la nova titolo, redakti ĉiujn artikolojn, kiuj enhavas la malnovan kaj je la fino kontroli, ĉu la malnova estas malplena. Tiam oni povas peti forigon, metante la ŝablonon {{Forigu}}. Kore --Tlustulimu 18:14, 7. Jan 2009 (UTC)
Mi komprenas, dankon. pino 19:10, 7. Jan 2009 (UTC)
Mi nun ŝanĝis la kategoriecon de ĉiuj fungosciencistoj al Kategorio:Fungosciencistoj, kaj forigis Kategorio:Fungistoj. Marcos 14:24, 9. Jan 2009 (UTC)

Mi hazarde trovis tiun ĉi artikolon, peskado, kies titolo eĉ ne ekzistas en PIV. En ĝia diskutpaĝo naskiĝis iom da diskuto, tamen neniu konkludo. Ĉu oni permesu la supervivadon de tia artikolo (kiu cetere ne mencias iun ajn enciklopedian fakton, kaj nur provas pravigi la enkondukon de la nova radiko pesk)? --WinstonSmith 21:45, 4. Jan 2009 (UTC)

Mi pensas, ke ni alinomu ĝin al marbestokaptado, kiu ja konsistas el konataj vort(er)oj. Do, la neologismo resp. novvorto tute superfluas. Krome Vikipedio ne havas la taskon enkonduki kaj disvastigi novajn vortojn. Kore --Tlustulimu 13:23, 5. Jan 2009 (UTC)
Mi konsentas kun la proponon ŝanĝi la titolon al "marbestokaptado", kaj nun efektivigis tiun ŝanĝon. Marcos 21:12, 5. Jan 2009 (UTC)

Peto pri la esperantigo de rusa nomo[redakti fonton]

Saluton,

Ĉu iu bonvolemulo povus klarigi al mi la plej taŭgan esperantigon de la nomo de la artisto Arkhip Kuindzhi (ruse Куинджи, Архип Иванович). Antaŭdankon ! Thomas Guibal 13:13, 5. Jan 2009 (UTC)

Oni tradukus lian nomon kiel Arĥil Ivanoviĉ Kuindĵi. Sed se li elparolas kiel Kuinĝi, mi ne scias. Kerio 16:06, 5. Jan 2009 (UTC)
La lasta litero ne estas "l", sed "p": Arĥip. Mi ne scias la diferencon inter "dĵi" kaj "ĝi". --AVRS 18:10, 5. Jan 2009 (UTC)
Memkompreneble, ke la lasta litero estas p, do ĝuste estas Arĥip. Iel mi misrigardis tiun mistajpon kaj samtempe mi petas pardonon de Thomas, kiu tajpis lian nomon en sian preparatan artikolon kiel Arĥil. Kerio 18:48, 5. Jan 2009 (UTC)
Tute ne gravas, ĉar mi ankoraŭ ne verkis la artikolon. Koran dankon al vi ! Thomas Guibal 19:33, 5. Jan 2009 (UTC)
El rusa pli taŭge estas Arĥip Ivanoviĉ Kuinĝi, almenaŭ tiel lin nomus ĉiu rusparolanto. --P.Fiŝo 10:35, 16. Jan 2009 (UTC)

Melono (Frukto)[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus trovis la artikolon Melono (Frukto) sub "Lastaj ŝanĝoj". Ĝi estas plibonigenda, ĉar la komenca alineo temas pri specio, sed la sekvaj partoj pri pli ĝeneralaj aferoj. Tia mikso inter specio, genro ktp. ne estas bona. Kiu povas korekti tion? Mi ne estas botanikisto. Kore --Tlustulimu 17:38, 5. Jan 2009 (UTC)

Helpon mi petas. (Kiamaniere foriviŝi artikolon?)[redakti fonton]

En alinomado de japanaj prefektujoj al gubernioj mi erare duobligis la artikolon pri la gubernio Niigata. Nun ekzistas dupaĝoj: Niigata (gubernio) kaj Niigata (prefektujo). Mi volas forviŝi la lastan "Niigata (prefektujo)". Kion mi faru? --Vastalto 07:15, 16. Jan 2009 (UTC)

Forigi povas nur administranto. Tamen anstataŭe mi igis Niigata (prefektujo) alidirektilo al Niigata (gubernio) AL @ 07:37, 16. Jan 2009 (UTC)
Koran dankon pro la tuja plenumo. --Vastalto 08:58, 16. Jan 2009 (UTC)

Saluton. Mi petas, ke aliaj intervenu, ĉar okazis konflikto inter tiuj du titoloj. Kerio redaktis tiun artikolon sub la titolo Plantaĝo. Mi kontaktis lin kaj en la diskutpaĝo de la artikolo per tiuj kialoj: Mi tute ne komprenas kiel vi elektas tiun vorton, ĉar en la propra artikolo vi diras komence "(oficiale: plantejo)" do kial ne fari artikolon plantejo? Mi serĉis en PIV kaj tute ne estas plantaĝo kaj estas plantejo en la sama senco de la artikolo. Mi estus alinominta, sed mi opinias, ke oni ne devus lasi falsan alidirektilon, sed ankaŭ vi mem devus decidi. Krome plantaĝo estus esperante la aĝo de la planto, kio estas tute alia afero. Li respondis inter aliaj Se iu volas, tiu povas alinomi, ĉu ne? kaj tion mi faris, sed mi ne povis lasi la antaŭan titolon kion mi konsideras tute neesparanta kaj ĉiukaze malbonkvalitan tradukon de iu ĝermana lingvo. Por tio mi malfermis novan artikolon Plantejo kie mi enmetis la tekston kaj refaris la alilingvajn ligilojn. Krome mi malplenigis la antaŭan Plantaĝo por peti ties forigon al administranto. Tiam Kerio ŝjne ne akceptis tiun faron kaj reŝanĝis ĉion: plenigis denove la iaman artikolon kaj malplenigis tiun kiun mi malfermis, kvazaŭ ni estus geinfanoj en lernejkorto. Li respondis al mi tion: Kial vi forigis nin el la historio de redaktoj el Plantaĝo = Plantejo? Mi ne kontraŭas pro la alinomado, sed bonvolu fari tiel, ke ni reaperu en ties historio. Mi ne forigis historion, sed la tutan artikolon pro la menciitaj kialoj. Por mi, apero de mia nomo aŭ neapero estas tute banalaĵo, se ĝi ne utilas al plibonigado de artikolo. Mi petas, ke iu administranto faru tiun ŝanĝon en la direkto kiun mi proponis aŭ oni donu sufiĉajn lingvajn kialojn. Mi jam sugestis tiujn miajn. Alimaniere tio estos sensenca lukto de ŝanĝoj kaj reŝanĝoj.--kani 17:34, 18. Jan 2009 (UTC)

Kani, vi devintus uzi butonon alinomu kaj ĉiuj redaktintoj aperus en la nova titolo. Tia estas la praktiko en Vikipedio. Aŭ ĉu ĝi jam ne plu validas? Nun devas fari tion administranto. Kerio 18:20, 18. Jan 2009 (UTC)
Laŭ mia opinio la titolo Plantaĝo tute ne estas Esperanto. Administranto faru, ĉar, se mi estus sumple alinominta, estus restinta tiu laŭ mi ne taŭga titolo. Mi foje alinomas, sed kiam mi vidas ĝin taŭga.--kani 18:52, 18. Jan 2009 (UTC)
Sufiĉas alinomi, kaj poste modifi la malnovan paĝon (kiu dumtempe iĝis alidirektilo) por forigi la alidirektilon kaj marki ĝin kiel forigendan. La uzo de la butono alinomu en tia situacio ne estas laŭplaĉa, sed deviga: alikaze perdiĝas la historio de la paĝo (ĉar ŝajnas, ke vi mem verkis la artikolon, kvankam estis iu alia kiu skribis ĝin), kaj tio kontraŭas niajn regulojn pri kopirajto. --WinstonSmith 22:38, 18. Jan 2009 (UTC)
Plantkultivejo? Narvalo 19:03, 18. Jan 2009 (UTC)
Ankaŭ taŭga kaj eble pli preciza. Ĉiukaze nepras finaĵo -ejo.--kani 20:15, 18. Jan 2009 (UTC)

✔ Farite : Plantaĝo alinomita al Plantejo kaj Plantaĝo forigita. AL @ 23:12, 18. Jan 2009 (UTC)

Dankon.--kani 20:46, 20. Jan 2009 (UTC)

Ni (ne plu) bezonas urĝan helpon en Suprasoraba Vikipedio! IP malplenigas paĝojn![redakti fonton]

Ni urĝe bezonas stevardon aŭ alian administranton kun rajtoj pri pluraj vikipedioj por bloki IP-adreson! Dankon por helpo! --Michawiki

La danĝero estas eliminita. Dankon por via preteco helpi! --Michawiki 14:58, 19. Jan 2009 (UTC)