Abu Nuŭas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Abu Nuŭas
persa poeto
persa poeto
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 747762
en Ahvaz, Persujo
Morto ĉirkaŭ 813815
en Bagdado, Persujo
Religio islamo [#]
Lingvoj araba lingvo [#]
Ŝtataneco Abasida Kaliflando [#]
Profesio
Profesio poeto • kantotekstisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Abu NuŭasAbu Nuvas (arabe: أبو نواس, Abū Nuvās, aŭ الحسن بن هانئ الحكمي الدمشقي, al-Hasan ibn Hani' al-Hakami ad-Dimaschqi, al-Ḥasan b. Hāniʾ al-Ḥakamī ad-Dimašqī; naskiĝis ĉirkaŭ 747762 en Ahvaz, Persio al araba patro kaj persa patrino; mortis ĉirkaŭ 813815 en Bagdado) estis elstara poeto de la frua abasida epoko (750835). Li iĝis majstro de ĉiuj tiutempaj ĝenroj de araba poezio. Li eniris ankaŭ en la folklora tradicio, kaj aperis kelkajn fojojn en la libro Mil kaj unu noktoj kiel fama poeto diboĉema. Lia reputacio baziĝis sur la bakĥema poezio (خمريات jamriyyat), kaj sur la temo de la samseksema amo (مذكرات mudhakkarat). Fakte oni konsideras lin la unua aŭ unu el la unuaj samseksemaj poetoj de la islama mondo.[1]

Abu Nuŭas estas la plej brila reprezentanto de tiuj poeziaj tendencoj el la 8a-9a jarcentoj, enmodigita de Baŝâr Ibn Burd, kiu klopodis apartiĝi for el la kodoj kaj temoj de la antikva poezio, de inspiro el beduena kulturo, favorante malan poezion pri amo, vinemo kaj erotismo, inspirita de la urba vivo. Konsiderita siatempe kiel unu de la plej grandaj poetoj de araba lingvo, li estas ankoraŭ hodiaŭ tre aprezata en la arablingvaj landoj.[2] Kvankam konata ĉefe pro sia vinema kaj amema poezio, li komponis ankaŭ en aliaj ĝenroj, ĉefe pecojn de asketisma poezio (zuhdiyya), aŭ ankaŭ panegirojn (madîh) dediĉitajn al siaj patronoj. Oni atribuas al li krome la aŭtorecon de la ĝenro de tardiyyât (scenoj de ĉasado ligitaj al la vivo de nobeluloj aŭ herooj).[3]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekvivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Abu Nuŭas, Hani, kiun Abu neniam konis, estis posteulo de la Ĝajzana tribo Banu Hakam kaj araba soldato en la armeo de Marvano la 2-a. Lia patrino estis persino nomata Golban (= rozo), kiu laboris kiel teksisto. Pro la duobla nacieco de la gepatroj, Abu Nuŭas ekde la infanaĝo parolis kaj la araban kaj la persan lingvojn.

Biografiistoj malkonsentas pri la dato de la nasko de Abu Nuŭas, game inter 747 kaj 762. Kelkaj fontoj diras, ke li naskiĝis en Basora[4], sed aliaj rakontoj informas, ke li estis naskiĝinta en Damasko, Busra aŭ Ahvaz. Lia nomo estis al-Hasan ibn Hani al-Hakami, dum 'Abu Nuŭas' estis kromnomo. "Patro de la hartufoj" referencataj tiel pro la du longaj hartufoj​ kiuj pendis al siaj ŝultroj.

Ismail bin Nubaĥt asertis: "Mi neniam vidis homon de pli etenda lernado ol Abu Nuŭas, kaj neniun, kun memoro tiom riĉe provizita, posedanta tiom malmultajn librojn. Post lia morto ni serĉis lian hejmon, kaj povis trovi nur unu librokovrilon enhavantan kelkajn paperojn, en kiuj estis kolekto de raraj esprimoj kaj gramatikaj observoj."[5]

Abu Nuŭas estis ankoraŭ knabo, kiam lia patrino vendis lin al nutraĵvendisto de Basra, Al-Sa'ad Ĝaŝira. En Basra la knabo studis en koran-lernejo, kaj lia mastro liberigis lin.

Li studis en Basora kaj Kufa, komence ĉe la poeto Valiba ibn al-Hubab, kiu iĝis lia amanto kaj portis lin loĝi al la urbo Kufa; poste, reveninte en Basora. li studis ĉe Halaf al-Ahmar, kiu estis fakulo pri antaŭislama poezio. Krom tio, li studis la sanktan libron de la islamo, la koranon, la haditojn (tradiciojn, ligitajn al la profeto), sed studis gramatikon kaj onidire pasigis unu jaron en la dezerto, por lerni la lingvon de la beduenoj, konsideratan la plej pura araba. Sed li denove revenis al urbo, kies vivmaniero plaĉis al li multe pli ol tiu de la dezerto.

Poeta kariero, ekzilo kaj persekutoj[redakti | redakti fonton]

Abu Nuŭas tiel elmigris al la popolnombra Bagdado, eble akompanate de sia kuzo Ŭalibah ibn al-Hubab, kaj iĝis rapide konata ĉar lia poezio, sprita kaj humurplena, kiu ne traktas tradiciajn temojn de la dezerto, sed parolas pri la urba vivo, kantas la ĝojon de la vino kaj la amon al junaj knaboj (mujuniyyat). Liaj poemoj estas pri ĉasado, amo de virinoj. Li ŝatas skandaligi la socion skribante pri aferoj malpermesataj de Islamo. Li verŝajne estis la unua araba poeto, kiu skribis pri masturbado.

La rilato de Abu Nuŭas al la bagdada abasida kortego estis komence streĉa, ĉar li havis bonajn kontaktojn al la pers-devenaj barmakidaj veziroj. Post kolapso de la dinastio, apogita de la veziroj, kaj pro poemo pri la barmakidoj, kiujn li verkis, li devis fuĝi unue al Mekko kaj poste portempe en Egiption. Ŝajne la tialo estas, ke li verkis elegian poemon laŭdante la elitan persan politikan familion de barmakidoj, nome tre povega familio kiu estis ruinigita kaj masakrita de la kalifo, Harun ar-Raŝid.

Li reveturis al Bagdado en 809 post la morto de Harun al-Raŝid. La kalifo Muhamad Al-Amin, filo de Harun al-Raŝid, estis 22-jaraĝa, diboĉema kaj iama disĉiplo de Abu Nuŭas. Li verkis laŭdajn poemojn kaj kasida (قصيدة) pri la nova kalifo kaj tiel vivis kiel sukcesa poeto ĉe la abasida kortego. Fakte, plej fakuloj kredas, ke Abu Nuŭas verkis plej el siaj poemoj dum la regado de al-Amin (809-813).

Laŭ la tiamaj kritikistoj li estis la plej granda islama poeto.[6] Lia samtempulo Abu Hatim al Mekki ofte diris, ke Abu Nuŭas serĉis plej profunde en si mem, elĉerpante la pensojn la plej originalajn kaj plej malfacile atingeblajn. Tamen, liaj ebriemo kaj malĉasteco fine incitis la kalifon kaj Abu Nuŭas estis malliberigita. Kiam al-Amin estis renversita de sia puritana frato al-Mamun, kiu estis amanto de beletroj kaj de artoj, sed tute nek de drinkemuloj nek de ribeluloj, tiu lasta montris nenian indulgon kontraŭ Abu Nuŭas, kiu mortis en malliberejo. Iuj biografiistoj supozas, ke li estis venenita de iu Ismail Abu bin Sel, mendite de la veziro Zonbor.

Iuj aŭtoroj diris poste, ke malliberigite Abu Nuŭas iĝis profunde religiema, sed aliaj supozis ke tio estis nur ŝajnigo por gajni la koron de la nova kalifo (helpate interalie de kelkaj laŭdaj poemoj). La veziro de al-Mamun, Zombor, malamis la poeton; laŭdire por malhelpi lin, li mendis ĉe li satiran poemon pri la bofilo de Mohamedo kaj ties kuzo Ali kaj Abu Nuŭas, ebria, verkis ĝin. Kaj ke poste Zombor laŭtlegis publike la poemon por certigi la daŭran malliberigon de Abu Nuŭas. Do, depende de la biografiisto, la poeto mortis en prizono aŭ venenigita.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Abu Nuŭas estas konsiderata unu el la plej granduloj el la klasika araba literaturo. Li influis multajn postajn verkistojn, inter kiuj menciindas Omar Ĥajam, kaj Hafiz — ambaŭ el ili poetoj el Persio. Hedonisma karikaturo de Abu Nuŭas aperas en kelkaj el la rakontoj de la verko Mil kaj unu noktoj. Inter liaj plej bone konataj poemoj estas kelkaj kiuj ridindigas la temon de la "Malnova Arabia", nome pri nostalgio por la vivo de Beduenoj, kaj entuziasme laŭdante la ĝisdatigita vivo en Bagdado kiel klara kontrasto. Li estas unu el diversaj personoj al kiuj oni atribuas la inventon de la literatura formo de mu‘ammā (laŭvorte 'blindigita' aŭ 'malheligita'), enigmo kiu estas solvita 'pere de kombinado de la konstituantaj leteroj de la vorto aŭ nomo trovota';[7] li estis certe la ĉefa reprezentanto de la formo.[8]

La verkaro de Abu Nuŭas enkadriĝas en la renovigan movadon de la araba poezio, kiu komenciĝis en la epoko de la Umajadoj (661–750) kaj maturiĝis sub la unuaj abasidaj kalifoj (ekfe 750), do ĝuste dum lia vivtempo. Oni devas konsideri lin gravega artisto de tiu movado, kiu konsideris la poezion kiel liberan, senperan esprimilon kaj ne kiel ripeton de lingvaj skemoj kaj lingvobrikoj klasikaj.

Liaj poemoj estas gramatike perfektaj, kaj baziĝas je la arabaj tradicioj. La temo de la versoj estas pri la urba vivo. Tre popularaj estis la verkoj pri vino kaj amo al junuloj (knaboj), ilia beleco kaj iliaj korpopartoj. Lia poezio estas spicita per humuro kaj ironio kaj respegulas lian pensmanieron pri ĉasado de ĝuoj. Li estis ribelema, tumultema kaj neregula politike: li rompis multajn tabuojn kaj mortis post sbiraj torturoj. Li kultivis unue poezion en la araba klasika tradicio per elegioj de urbaj temoj kaj ditiramboj per kiuj li laŭdis mecenatojn kaj amikojn, kaj poste li abandonis ĝin favore de novaj temoj. Granda parto de lia poezio temas pri la tendenco al vino kaj amo, kongrue kun lia diboĉema vivo. La priskriboj de liaj festoj kiuj ĝenerale okazas en juda aŭ kristana drinkejaĉo nokte, estas de granda realismo kaj de estetika bonkvalito, absolute pionira de multaj postaj poetoj.[9]

Lia poezia produkto estis kolektita post lia morto fare de la saĝuloj al-Suli kaj Hamza al-Isbahani. Oni konservis proksimumen 13.000 versojn. Spite la fakton, ke li estas unu de la arabaj poetoj plej aprezataj, kelkaj el la nuntempaj eldonoj de liaj verkoj ne enhavas pro hontemo la inkludon de la multaj poemojn kiujn li dediĉis al siaj multaj viramantoj. El 1861, la germano Hermann Ahlwardt eldonis parton de lia verko Kamrijjat, kio helpis la fakton, ke multaj fakuloj ekinteresiĝis al lia poezio. Temmis pri duobla intereso: unuflanke la literatura intereso en la poezia repertorio de motivoj kaj bildoj priskribitaj en liaj poeziaj ĝenroj, kaj aliflanke ia socikultura scivolemo por lernigi pri la kulturo de la vino kiel parto de la mezepoka islama civilizacio.[10] Li estis majstro de la senhonta mokemo, foje blasfema, kiu timis eĉ ne al la Korano. Ankaŭ aliaj abasidaj poetoj, kiel Ibn al-Rumi kaj Ibn al-Mutazz aludis al versoj de la Korano, sed tute per pli neŭtrala maniero.[11]

Lia libero por esprimo, speciale pri aferoj malpermesitaj pere de la Islamaj reguloj, plue ekscitigas la animojn de la cenzuristoj. Tamen liaj verkoj plue estis libere cirkulantaj ĝis la komencaj jaroj de la 20-a jarcento: ekzemple, en 1932 la unua moderna cenzurita eldono de liaj verkoj aperis en Kairo. Male, en Januaro 2001, la Egipta Ministerio de Kulturo ordonis la bruligon de ĉirkaŭ 6,000 ekzempleroj de libroj kiuj enhavis samseksemecan poezion de Abu Nuŭas.[12][13] Ajna mencio de samseksemeco estis forigita el la klarigo pri la poeto en la Saudarabia Global Arabic Encyclopedia.[14]

Temoj[redakti | redakti fonton]

La vino[redakti | redakti fonton]

La ĝenro bakĥa aŭ ĥamrijja estis araba poezia arto kiu iĝis el la plej kultivataj, kaj etendiĝis el la interno de la araba duoninsulo ĝis Al-Andalus, kaj Abu Nuŭas estis unu el la pers-arabaj poetoj kiuj plej uzis tiun temon en siaj verkoj. En la poemoj de tiu subĝenro, la aŭtoro konstruas la tekstojn pere de metaforoj kaj per sia granda personeco kaj harmonio pere de prilaboritaj vortoludoj pri pokaloj, trinkujoj, drinkejoj kaj monaĥejoj, kristanoj kaj judoj, belulinoj enfermitaj, kies patroj liberigos ilin nur kontraŭ abunda doto, kortega vivo kun luksoj, kampadejoj ruinigitaj, parfumoj kaj religio.[15]

Laŭ artikolo eldonita de la doktorino Anna Gil de la Universitat Autònoma de Barcelona, la plej karakteraj trajtoj de la vinema poezio de Abu Nuŭas estas la jenaj:[16]

  • Vino kaj ties atributoj: vido, flaro, tuŝo, aŭdo, gusto kaj la efiko de vino.

Abu Nuŭas atribuas al la vino la atributojn de la kvin korposentoj; nome la vino havas la povon lumigi nokte la vizaĝon de la amata persono, la varmo de la vintraj noktoj, aŭ kun la sunlumo blindigas la okulojn de tiu kiu rigardas. La parfumo kiu elsendas estas kiel la odoro de pomo kaj ties parfumo estas komparata al la elspiro de amato aŭ la floroj de la ĝardeno kie drinkas la amikoj. La tuŝosento de la vino estas milda kiel la silko tra la vitro de la pokalo, kaj kiam transportas ĝin la pokalisto en siaj manoj estas respegulata la ruĝa koloro, kiu ŝajnas kolorigi per sango liaj manoj. Laŭ Abu Nuŭas la vino parolas kaj rakontas sekretojn al la drinkanto. La gusto de la vino, estas difinita kiel «pika kiel pipro» aŭ «amara ĝis frapi la nazon» - tiam la vino estis pli densa trinkaĵo kaj oni devis miksi ĝin kun akvo por esti agrable trinkata -. Inter la tre multnombraj efikoj de la vino, la poeto komentas, ke ĝi konvertas la malbelon en beleco, kiu sukcesas eniri en la vejnoj de la trinkinto kaj malligi ĉiujn ligilojn de liaj vestoj kaj la tutan honton.[17]

  • Kunmanĝantoj, pokalistoj kaj cenzuristoj: la poeto, la pokalisto, la kunmanĝanto kaj la cenzuristo.

La poeto ne apartigas la vineman ĝenron disde la erota ĝenro; tiel, li prezentas la kunmanĝantojn kun la vinservistojn kiel erotaj celoj plenaj je amo kaj liberego, kunigas la pasion por ambaŭ ĝenroj kun la povo de la poeto. La pokaliston aŭ vinserviston komparas foje kun gazelo de allogaj rigardo kaj movado; li proponas vinon en la pokalon kaj en liaj okuloj videblas ankaŭ alia speco de ebriiga vino. Kvazaŭ kiel metaforo, foje Abu Nuŭas nomas la pokaliston "gulam" kun ina finaĵo "gulaminja", reprezentante tiam ĉu la senseksan amon por la vino ĉu la seksardan amon inspirata de la pokalisto. La kunmanĝantojn li ĉiam difinas kiel roluloj kaj inteligentaj kaj de granda sensiveco. La cenzuro kaj la cenzuristo estas malferme kritikataj: li komencas multajn el siaj poemoj per frazo adresita al la cenzuristo por peti, ke li abandonu sian kritikemon; cenzuristo estas ĉiam montrata kiel malaminda rolulo kiu ĉiam kontraŭas liajn agojn; ju pli la cenzuristo argumentas por ke li ĉesu drinkadi des pli li instigas al la malo kaj kuraĝigas siajn amikojn plue drinkadi.[18]

  • La drinkejo: la drinkejaĉoj, la konventoj, la ĝardenoj kaj la kortego.

La ejoj kie okazas la bakkaj poemoj estas tre diversaj, sed ili kunhavas ion komunan: tie estas ĉiam la poeto kun siaj amikoj ĉirkaŭitaj per la plezuro de la muziko, de la amo kaj de la vino. La drinkejaĉoj estis, kiel la konventoj, ekstermure de Bagdado, inter vitejoj kiuj produktis sian propran vinon regite de judoj aŭ kristanoj; veni al tiuj lokoj estis farite ĉiam nokte; la drinkejestro, antaŭ malfermi sian pordon, pridemandis la grupon de amikoj por esti certa pri iliaj pagebloj; krome, multaj el tiuj noktoj, pro la ebrieco mem, ili devis resti pasigi unu aŭ pliajn noktojn. La noktoj en la kristanaj konventoj kie oni proponis ankaŭ la vinon produktitajn de ili mem, estis rakontitaj pli malpli kiel ĉe la drinkejaĉoj, kun la diferenco ke Abu Nuŭas havigas multan informon pri la organizado de la monaĥa vivo. La ĝardenoj kaj fruktoĝardenoj estas lokoj prikribitaj por la ĝuado de la kundrinkado de vino kun la grupo de amikoj, sub la arboj kaj ĉirkaŭitaj de floroj, akompanataj de muzikistoj kaj kantistoj; en tiuj lokoj, la poemoj estas ĉiam komparataj kun la parfumo kaj la belo de la floroj. Finfine, ene de la palacoj de la kortego de la kalifo, estas kie okazas la plej bonaj festoj; la drinkado kuniĝis al la muziko, al la poezio kaj al la plej elektitaj plezuroj.[19]

  • Vino kaj Islamo: drinkadi en Ramadano, la pilgrimado al la drinkejo, la aliaj reguloj de Islamo, la vino kaj la demono.

Laŭ la siria poeto Ali Ahmad Said Esber, konata laŭ sia pseŭdonimo Adonis, Abu Nuŭas estas la «poeto de la misfaro (peko) ĉar estas la poeto de la libereco»,[20] ĉar li konvertis la vivon de la plezuro, kaj sekrete la vinon, en elemento de kulto kaj atingis propran lingvaĵon kun simbolaro de religio; la propra Abu Nuŭas mem asertis jene: «mi havas mian religion»; lia poezio utilos al li por montri en sia epoko elementon de moderneco por sia agado kaj libera opinio: «la moralo de la misfaro».[21]

La poeto estis provokanto kontraŭ unu de la grandaj kontribuoj de la araba duoninsulo kaj de ties loĝantoj: nome Islamo. La reguloj de la islama religio okazigos la plej terurajn misfarojn. La monato Ramadano kaj ties preceptoj estos celo fare de la verkisto de satiroj kaj blasfemo, dum kiu li plue drinkados kaŝete kun siaj amikoj, laŭ li diras, enfermitaj en drinkejoj aŭ ankaŭ ŝajnigante sin kristanoj. Li ŝanĝos la pilgrimadon al Mekko per alia simbola al Bagdado kaj al ties vitejoj kaj drinkejoj. En sia poezio, li montras konversacion inter fikhisto kaj lia disĉiplo, kiu demandas pri la postuloj por esti bona islamano; la mastro repondas per blasfemoj kontraŭ la preceptoj plej sanktaj de sia religio. En alia poemo, la poeto mem alvokas la demonon, al kiu li proponas pakton: li alvokus lin ĉiam kiam li bezonos lian helpon kontraŭ la pagon ke la diablo ne perdu lian adoradon; tiel, por ekzemplo, ĉiam kiam amato de Abu Nuŭas ne venu al liaj brakoj, li turnas sin al la diablo.[22]

  • Vino kaj poezio: la abandonita kampadejo kaj la interteksteco.

La verkaro de Abu Nuŭas ĉiam estas kritika kontraŭ la araboj kaj iliaj tradicioj; li faras ankaŭ kritikon de la klasika poezio de beduenoj; li kontraŭas la precizan distribuon kaj la traktadon de kelkaj temoj. Ekzemple ĉe la nasib aŭ ama prologo per kiu ĉiam ekis la klasika kasido, en kiu la poetoj plendas antaŭ la vidaĵo de la kampadejo kie estis lia amatino, abandonita de ŝia nomada tribo. Ĉiam en tiu punkto, la poeto memoras la momentojn vivitajn apud lia amatino. Abu Nuŭas male komencas multajn el siaj poemoj per sia kutima sarkasmo, kaj anstataŭ plori antaŭ la abandonita kampadejo kaj pro la foresto de sia amatino, la poeto instigas kontinuigi la drinkadon kaj venas anstataŭ al la memoro de sia amatino al la memoro de la pasinta nokto kun siaj drinkantaj amikoj kaj kun sia amato, kaj mankas al li la drinkejoj anstataŭ la kampadejoj de la dezerto. Tiele, Abu Nuŭas, kvankam trudas foje kelkajn versojn da aliaj poetoj en sia verkaro kun la samaj metriko kaj rimo, ĉiam ŝanĝas la nuancojn kaj la sentojn kiujn montris la antaŭaj poetoj.[23]

La amo (erotika poezio)[redakti | redakti fonton]

La poeto disvastigis la ĝuon, kaj laŭleĝa kaj '"kontraŭleĝa", ingenia kaj amuza. Lia diboĉema konduto konvertis lin en perversa kaj multforma nokte, kaj kosmopolita kaj aristokrata tage. Liaj agoj, pro la protekto fare de la kalifo, estis plena je fantazio kaj ekstravaganc(em)o. Lia poezio enhavas abundan kvanton da sekso, erotismo, povo kaj memmontremo. Legante lian poezion, oni atingas la impreson ĉeesti al orgio en drinkejo en la dezerto, kun trinkujoj plenplenaj je nektaroj, abunda manĝo kaj pokaloj plenaj je vino. Leginte lian poezion, oni povas imagi la ombron de feblaj sklavoj kaj submetitaj amatoj, ĉirkaŭite de kunmanĝantoj kaj invititoj kinikistoj kaj frivolaj.[24]

La poeto kreis erotikan poezion sen limigoj pro la temo, kun la talento kiu permesis al li klaran liberegon. Li atakas rekte kaj ŝanĝas la akiritajn kutimojn. Li esprimis sian amteman poezion rekte, sen hipokritaj pseŭdonimoj kaj sen erarigaj kvalifikoj aŭ anstataŭiloj. Li nomis siajn amatojn per iliaj nomoj kaj laŭdis ilin kiel diojn. Temas pri libereco en lia esprimpovo malkomprenebla en la tiama socio. El tiu sinteno, li disvolvigis novajn agademojn, kiel la kulto al la ŝajnigo, la emo por la erotismo, la konvenciismoj kaj la rafinemo. Temas pri kuraĝa kaj sendependa stilo kiu metos la poeton kiel pioniro de la moderneco kun granda influo en la araba poezio.[25]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ĉu vi amas min?[redakti | redakti fonton]

Kiam mi vidis tiun belan junulon
li ridis per belaj dentoj.

Ni ambaŭ fine estis
solaj kun Dio, tamen,

Lian manon li metis en la mian
kaj faris al mi tutan paroladon.

Poste li diris: "Ĉu vi amas min?"
"Jes, trans amon."

"Do", diris li, "ĉu vi deziras min?"
"Ĉio dezirindas en vi!"

"Do, timu Dion, forgesu min!"
"Se mia koro pretas obei min."[26]

Ĉe la banejo[redakti | redakti fonton]

Riveliĝas tio, kion kaŝis pantalonoj.
Ĉio videblas. Profitu la vidon laŭplaĉe.

Vi vidas pugon, dorson maldikan kaj sveltan
kaj nenio povus malhelpi vian plezuron.

Oni flustras piajn formulojn...
Dio, kiel delica estas bano!

Veninte kun bantukoj,
la banknaboj ĝenas la feston.[27]

Diversaĵoj kaj sekvoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Tre fikciigita figuro de Abu Nuŭas estas la protagonisto de la romanoj The Father of Locks (Dedalus Books, 2009) kaj The Khalifah's Mirror (2012) de Andrew Killeen, en kiu li estas priskribita kiel spiono kiu laboras por Ĝa'far al-Barmaki.[28]

En la sudana romano Sezono de migrado norden (1966) de Taĝeb Salih, la amtema poezio de Abu Nuŭas estas citata etende fare de unu el la protagonistoj de la romano, nome la sudana Mustafa Sa'eed, kiel rimedo por seksallogi junan anglan virinon en Londono: "Ĉu ne plaĉas al vi ke la tero estas vekiĝanta,/ Ke tiu malnova virga vino estas tie por drinki ĝin?"[29]

Bagdado[redakti | redakti fonton]

Al-Ĥatib al-Bagdadi, aŭtoro de la historio de Bagdado, skribis, ke Abu Nuŭas estis entombigita en la Ŝunizi-tombejo en Bagdado[30].

La urbo havas plurajn lokojn nomatajn laŭ la poeto. La strato Abu Nuŭas troviĝas laŭ la orienta riverbordo de la Tigriso, kiu iam estis la montrofenestro de la urbo.[31] Ankaŭ la parko Abu Nuŭas troviĝas tie sur 2,5-kilometra parto inter la ponto Ĝumhurija kaj parko, kiu etendiĝas al la rivero en Karada, ĉe la ponto de la 14-a de julio[32].

Merkuro[redakti | redakti fonton]

Ekde 1976 kratero 116 kilometrojn diametra sur la planedo Merkuro (je 17,4° N, 20,4° U) estas nomata laŭ la araba poeto.

La nomo[redakti | redakti fonton]

Lia pseŭdonimo Abū Nuŭās estis elektita de li mem; ĝi signifas "patro de la hartufo" aŭ "patro de la buklo" kaj aludas lian longan hararon.

Mil kaj unu noktoj[redakti | redakti fonton]

En la rakontoj pri la kalifo Harun ar-Raŝid, kiuj estis aldonitaj al la rakontoj Mil kaj unu noktoj, Abu Nuŭas estas menciita kiel akompananto de la kalifo[33], "kiu ĉiam, kiam li estis mishumora, emis alvoki la poeton por distriĝi per la improvizitaj poemoj kaj rimaj aventuroj de tiu rimarkindulo". La rakonto citas plurajn poemojn. Abu Nuŭas kuraĝas sprite kontraŭdiri al ofendo de la kalifo kaj riskas mortpunon pro tio. La rakonto etendiĝas tra tri el la 1001 noktoj (288–290). Poste reĝo Ŝahriar malpermesas pliajn rakontojn pri Abu Nuŭas[34].

Fikcia samnomulo[redakti | redakti fonton]

La svahila literaturo uzas la nomon Abū Nuŭās (en la formo Abunuŭasi) por fikcia populara heroo, kiu superruzas riĉulojn kaj defendas malriĉulojn. Tiaj historioj aperas en diversaj kulturoj kun diversaj nomoj, do ne estas certe, ĉu la nomo estis elektita pro la fama poeto. Same necerte estas, ĉu la historioj mem estas ligitaj al li kiel aŭtoro, kvankam iuj insistas pri tio[35].

Eldonoj kaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Dīwān Abū Nu’ās, khamriyyāt Abū Nu’ās, eld. de ‘Alī Najīb ‘Aṭwi (Beirut 1986)
  • O Tribe That Loves Boys. Hakim Bey (Entimos Press / Abu Nuwas Society, 1993). Kun faka biografia eseo pri Abu Nuŭas, ege prenita el la biografia artikolo de Ewald Wagner en The Encyclopedia of Islam.
  • Carousing with Gazelles, Homoerotic Songs of Old Baghdad. Deksep poemoj de Abu Nuŭas tradukitaj de Jaafar Abu Tarab. (iUniverse, Inc., 2005).
  • Jim Colville. Poems of Wine and Revelry: The Khamriyyat of Abu Nuwas. (Kegan Paul, 2005).
  • The Khamriyyāt of Abū Nuwās: Medieval Bacchic Poetry, tradukita de Fuad Matthew Caswell (Kibworth Beauchamp: Matador, 2015). Trans. from ‘Aṭwi 1986.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [www.gay-art-history.org/gay-history/gay-literature/gay-mythology-folktales/arab-gay-folktales/abu-nuwas-gay/abu-nuwas-gay-biography.html «Abu Nuwas, the first and foremost Islamic gay poet».] Famous Homosexuals. Gay Art & History - The World History of Male Love. Konsultita la 17an de februaro 2012
  2. Jamel Eddine BENCHEIKH, «ABU NUWAS (inter 747 kaj 762-ĉ. 815)», Encyclopædia Universalis [rete], konsultita la 14an de novembro 2013. [1]
  3. TOELLE Heidi kaj ZAKHARIA Katia, A la découverte de la littérature arabe, du VIe siècle à nos jours, éd. Flammarion, coll. Champs essais, Paris, 2009, p. 97
  4. Straley, Dona S. (2004). The undergraduate's companion to Arab writers and their web sites. Libraries Unlimited. p. 30. ISBN 1-59158-118-4.
  5. (2006-12-13) F. F. Arbuthnot, ''Arabic Authors: A Manual of Arabian History and Literature,'' W. Heinemann, London (1890), p. 81. ISBN 3847229052 (reprint). Books.google.com.
  6. F.F. Arbuthnot
  7. G. J. H. van Gelder, 'mu‘ammā', en Encyclopedia of Arabic Literature, eld. de Julie Scott Meisami kaj Paul Starkey, 2 vol. (London: Routledge, 1998), II 534.
  8. M. Bencheneb, 'Lughz', in The Encyclopaedia of Islam, nova eldono, eld. de H. A. R. Gibb kaj aliaj (Leiden: Brill, 1954-2009), s.v.
  9. Chebel, 2005, p. 21.
  10. Drory, 2000, p. 48.
  11. Borg, 2001, p. 141.
  12. Al-Hayat, 13a de januaro, 2001
  13. Middle East Report, 219 Summer 2001
  14. “Global Arabic Encyclopedia”, Encyclopedias about Muslim Civilisations.
  15. Gil, 2009, p. 266.
  16. Gil, 2009, p. 267-273.
  17. Gil, 2009, p. 267-268.
  18. Gil, 2009, p. 269-270.
  19. Gil, 2009, p. 270-271.
  20. Adonis, 1997, p. 44.
  21. Adonis, 1997, p. 45.
  22. Gil, 2009, p. 271-272.
  23. Gil, 2009, p. 273.
  24. Chebel, 2005, p. 23.
  25. Chebel, 2005, p. 23.
  26. Tradukita el la franca.
  27. Tradukita el la franca.
  28. "The Father of Locks by Andrew Killeen : Our Books :: Dedalus Books, Publishers of Literary Fiction". Dedalusbooks.com. Alirita la 30an de septembro 2019.
  29. al-Ṭayyib., Ṣāliḥ,; الطيب., صالح،. Season of migration to the north. Johnson-Davies, Denys., Lalami, Laila, 1968- ([Rev. eld.] eld.). New York. pp. 119-120. ISBN 9781590173022. OCLC 236338842.
  30. Ibn Khallikan's biographical dictionary - Google Books. Books.google.com.
  31. Related Articles. Abu Nuwas Street (street, Baghdad, Iraq) - Britannica Online Encyclopedia. Britannica.com. Alirita {{subst:FormatoDato|2010-09-12}}.
  32. DVIDS – News – A Walk in the Park. Dvidshub.net. Alirita {{subst:FormatoDato|2010-09-12}}.
  33. Les Mille et Une Nuits (france) (HTML). Articles Larousse. Larousse. Alirita 2012-12-15.
  34. Joseph Charles Mardrus, Edward Powys Mathers. The Book of the Thousand Nights and One Night Rendered Into English from the Literal and Complete French Translation of Dr. J. C. Mardrus (angle). Psychology Press. Alirita 2012-12-15.
  35. Lewis-Barned, Suzi. Tales of Abunuwas and Other Stories (angle) (HTML). African Books Collective. Alirita 2012-12-15.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adonis. Poesía y poética árabes . Madrid: Ediciones del Oriente y del Mediterráneo, 1997. ISBN 978-84-87198-44-1.
  • Borg, Gert; Moor, Ed de. Representations of the Divine in Arabic poetry. Amsterdam: Rodopi, 2001. ISBN 9789042015746.
  • Chebel, Malek. Diccionario del amante del Islam. Barcelona: Paidós, 2005. ISBN 9788449317088.
  • Drory, Rina. Models and contacts: Arabic literature and its impact on medieval Jewish culture. Leiden: Brill, 2000. ISBN 9004117385.
  • Frye, Richard Nelson. The Golden Age of Persia. p. 123. ISBN 0-06-492288-X.
  • Gil, Anna «Entre el delito y el deleite: la traducción del universo báquico de Abu Nuwás» . Quaderns. Universitat Autònoma de Barcelona Facultat de Traducció i d'Interpretació [Barcelona], 2009.
  • Heinrich Ludwig Kaster (tradukisto, rakontisto), Abu Nawas oder die Kunst zu lügen (Abu Nuŭas aŭ la arto mensogi), Piper-Bücherei, München 1961 (germane)
  • Alfred v. Kremer (eld.), Diwan des Abu Nuwas, des größten lyrischen Dichters der Araber (Divano de Abu Nuŭas, la plej granda lirika poeto de la araboj), Wien 1855; reeldono: Beirut 1982 (eldonita kaj kompilita de A. A. M. al-Ghazali, sub la titolo Divan (Divano)) (germane)
  • Philip F. Kennedy, Abu Nuwas. A Genius of Poetry (Abu Nuŭas. Geniulo de poezio), Oneworld Publications, Oxford, 2005 (angle)
  • Philip F. Kennedy, Perspectives of a Khamriyya – Abu Nuwas' Ya Sahir al-Tarf (perspektivoj de ĝupoemo – "ho vi kun la magia rigardo" de Abu Nuŭas), En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo (= omaĝverko) al Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: Studien zur arabischen Dichtung (Studoj pri araba poezio), Stuttgart: Franz Steiner Verlag, 1994 (Beiruter Texte und Studien – Bd. 54), p. 258–276 (angle)
  • Philip F. Kennedy, The Wine Song in Classical Arabic Poetry. Abu Nuwas and the Literary Tradition (La vinokanto en klasika araba poezio. Abu Nuŭas kaj la literatura tradicio), Clarendon Press, Oxford, 1997 (angle)
  • Lacy, Norris J. (1989). "The Care and Feeding of Gazelles – Medieval Arabic and Hebrew love poetry". In Moshe Lazar (ed.). Poetics of Love in the Middle Ages. George Mason University Press. pp. 95–118. ISBN 0-913969-25-7.
  • Vincent Mansour Monteil, Abu Nuwas: Quintette du vin (Abu Nuŭas: Kvinteto de la vino), En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: Studien zur arabischen Dichtung (Studoj pri araba poezio), Stuttgart: Franz Steiner Verlag; 1994 (Beiruter Texte und Studien – Vol. 54); p. 277–282 (france)
  • Rowell, Alex (2017). Vintage Humour: The Islamic Wine Poetry of Abu Nawas. C Hurst & Co. ISBN 1849048975.
  • Julie Scott Meisami, Abu Nuwas and the Rhetoric of Parody, En: Heinrichs, Wolfhart und Gregor Schöler (eld.): Festoskribo Ewald Wagner je la 65-a naskiĝdatreveno. Vol. 2: Studien zur arabischen Dichtung; Stuttgart: Franz Steiner Verlag; 1994 (Beiruter Texte und Studien – Vol. 54); p. 246–257 (angle)
  • Straley, Dona S. (2004). The undergraduate's companion to Arab writers and their web sites. Libraries Unlimited. p. 30. ISBN 1-59158-118-4.
  • Ewald Wagner, Abu Nuwas. Eine Studie zur arabischen Literatur der frühen Abbasidenzeit (Abu Nuŭas. Studo pri araba literaturo de la frua abasida epoko), Franz Steiner Verlag, Wiesbaden, 1965 (germane)
  • Abū Nuwās. La vergine nella coppa, poesie scelte e tradotte da Michele Vallaro, Roma, Istituto per l'Oriente, 1992;
  • Così rossa è la rosa. Scenari d'amore pre-cortese, a Baghdad, introduzione, traduzione e note di Leonardo Capezzone, Roma, Carocci, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abu-Nuwàs en la kataluna Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abu Nuwas en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abu Nuwas en la hispana Vikipedio.