Blanka urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanka urso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
Genro: Urso Ursus
Specio: U. maritimus
Ursus maritimus
Phipps, 1774
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Gravaj faktoj pri la Blanka urso
longo: ĝis 3 m
korpomaso: ĝis 8 K
seksa maturiĝo: en la 3-a jaro
pariĝa tempo: Julio
graveda tempodaŭro: 7-8 monatoj
idonombro: ĝenerale 2
disvastiĝa aero: ĉe la arkto
nutraĵo: fokedoj, fiŝoj
vivdaŭro: ĝis 25

La blanka urso (malofte nomata glaciurso, polusa ursoarkta urso, latine Ursus maritimus, 'urso mara') estas holarktisa urso kiu vivas en Arkto (kvankam arktos signifas "urso" helene, la nomo "Arkto" aludas la stelaron Granda Ursino (Ursa maior).

Aspekto kaj kutimaro

Blanka urso havas longan, brilan, milde ondoforman blankan ĝis kremkoloran hararon. Ĝi mezuras ĝis 2,5 m kaj pezas ĉirkaŭ 400 kg.

La besto kapablas rezisti kontraŭ grandaj frostoj, sed ne tuj post naskiĝo. Geursoj pariĝas en aprilo kaj gravedeco daŭras 8 monatojn. Ursino poste enfosas en neĝo koridoron, kiu kondukas unue oblikve malsupren, poste ĝi turniĝas supren kaj denove malsupren. Tie la ursino kreas sferan kavon. Ŝia spiro iomete degeligas la vandojn, kiuj poste glaciiĝas kaj kreas izolan tavolon. Kiam poste naskiĝas ursidoj, en la kaŝejo estas pli ol 20 ˚C. Kutime ili estas du, grandaj kiel rato.

Ili ĉasas fokojn kaj ŝanĝas sian teritorion laŭ moviĝo de fokaj gregoj.

Ĉasado kaj konservado

En 2009 Kanado havis 15 500 blankajn ursojn, dividitaj en dek tri klaraj grupoj. Du el ili kiuj loĝas sur la glacikovraĵoj de Baseno de Kane kaj la Bafina Golfo, estas translimaj, kaj dividata inter Nunavuto kaj Gronlando.[1]

Ĉassekvo de blankaj ursoj estas malpermesita en Kanado ekde 1973, sed la arktaj indiĝenoj estas rajtigitaj ĉasi ilin, pro respekto de iliaj praulaj tradicioj, malgraŭ sciencistaj kontraŭstaroj pri kiel la kvotoj estas dividitaj.[1]

La 30-an de oktobro 2009 kanada ministro pri Natura Medio Jim Prentice kaj la gronlanda ministro pri Fiŝkaptado, Ĉasado kaj Agrikulturo, Ane Hansen kaj la ministro pri Natura Medio de Nunavut, Daniel Shewchuk subskribis en Kangerlussuaq (Gronlando) memorandon de kompreno pri serio da aranĝoj kiuj celas protekti dividitajn grupojn de blankaj ursoj, vagantaj inter la teritorio de Nunavuto kaj Gronlando. La interkonsento proponas la kreadon de komuna komitato, kiu rekomendos totalan allaseblan - kaj daŭrigeblan - ĉiujara ĉasado de blankaj ursoj kaj justa divido de tiu ĉasado. La komitato, kiu inkluzivos membrojn de izolitaj nordaj kanadaj indiĝenaj Inuitaj organizaĵoj, ankaŭ kunordigos sciencan, tradician scion kaj la provizado de servoj ĉe aktivaĵoj de komunumanoj.[1]

Famaj blankaj ursoj

Vidu ankaŭ

Referencoj