Donald A. Glaser
Donald A. Glaser | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Donald Arthur Glaser | |||||
Naskonomo | Donald Arthur Glaser | ||||
Naskiĝo | 21-an de septembro 1926 en Klevlando | ||||
Morto | 28-an de februaro 2013 (86-jaraĝa) en Berkeley | ||||
Tombo | Mountain View Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Kalifornia Instituto de Teknologio Universitato Case Western Reserve Cleveland Heights High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ruth Bonnie Thompson (en) Lynn Bercovitz (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto inventisto universitata instruisto neŭrosciencisto nervobiologo vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Carl David Anderson vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Donald A(rthur) GLASER (21-an de septembro 1926, Cleveland, Usono; 28-an de februaro 2013) estis usona fizikisto, kiu ricevis en 1960 la Nobel-premion pri fiziko[1] pro invento kaj ellaboro de la bobelkamero.
Glaser finstudis en 1946 en la Teknika Universitato Case en Cleveland, poste studis en Pasadeno en California Institute of Technology, kie li doktoriĝis en 1949 pri fiziko. Li ekinstruis en la Universitato Michigan, li iĝis tie profesoro pri fiziko en 1959. Li tie elpensis la bobelkameron, per kiu estas mezurebla la vojo de la subatomaj korpuskloj. Glaser akiris la nobel-premion en aĝo de 34 jaroj, tiel li iĝis unu el la plej june premiitaj sciencistoj. Li iĝis en 1959 kunlaboranto de la Kalifornia Instituto en Berkeley. Li laboris ekde 1964 kiel profesoro pri fiziko kaj biologio.