Kernorompulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭropa kernorompulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kernorompulo

Kernorompulo
Kernorompulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Coccothraustes
Specio: 'C. coccothraustes'
Coccothraustes coccothraustes
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo; atentu la karakteron de palearktisa specio, escepte de la malkutimaĵo de Alasko; verde : loĝantaj birdoj la tutan jaron; flave : somere; blue : vintre.
Natura arealo; atentu la karakteron de palearktisa specio, escepte de la malkutimaĵo de Alasko; verde : loĝantaj birdoj la tutan jaron; flave : somere; blue : vintre.
Natura arealo; atentu la karakteron de palearktisa specio, escepte de la malkutimaĵo de Alasko; verde : loĝantaj birdoj la tutan jaron; flave : somere; blue : vintre.
{{{specioj de subdivizio}}}

C. c. buvryi Cabanis, 1862
C. c. coccothraustes (Linnaeus, 1758) Hawfinch
C. c. humii Sharpe, 1886
C. c. japonicus Temminck & Schlegel, 1848
C. c. nigricans Buturlin, 1908
C. c. schulpini H. Johansen, 1944

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kernrompulo, Kernorompulo, Eŭropa kernorompulo, Eŭrazia kernorompulo aŭ eĉ simple Kokotraŭsto, Coccothraustes coccothraustes, estas paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Kokotraŭstoj aŭ Dikbekuloj. Ĉar ties plej proksimaj parencoj estas la Vespera kokotraŭsto (C. vespertinus) el Nordameriko kaj la Centramerika kokotraŭsto (C. abeillei) el Centrameriko precipe de Meksiko, tiu specio ofte ricevas ankaŭ la nomon simple de Eŭropa dikbekulo.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo reproduktiĝas tra Eŭropo kaj moderklimata Azio. Ĝi estas precipe specio de loĝantaj birdoj en Eŭropo, sed multaj aziaj birdoj migras suden vintre. Ĝi estas rara vaganto en la okcidentaj insuloj de Alasko.

Ili preferas pro reproduktado falfoliajn aŭ miksitajn arbarojn, inklude parkojn, kun grandaj arboj - precipe Karpeno -. La Kernorompulo konstruas sian neston en arbusto aŭ arbo, kaj la ino demetas 2-7 ovojn. La manĝo estas ĉefe semojn kaj fruktokernoj, ĉefe tiuj de ĉerizoj, kiujn ili rompas per sia povega beko.

Tiu granda fringedo ne formas grandajn arojn for de la reprodukta sezono kaj estas vidata plej ofte ĉu en paro aŭ en malgrandaj grupoj. Ĝi estas ege silentema kaj pro tio malfacile observeblas. La alvoko estas akra ĉik. La kanto de tiu diskreta birdo estas silenteca kaj susura.

La 16.5–18 cm longa Kernorompulo estas fortika, diketa kaj dikkapa birdo (fakte el la plej grandaj kaj fortikaj fringedoj), kiu ŝajnas tre mallongvosta dumfluge. Ĝia kapo estas oranĝecbruna kun nigraj okulstrio kaj mentono (masko), kaj amasfortika beko, kiu estas nigra somere sed pli pala vintre. La supraj partoj estas malhelbrunaj kaj la subaj partoj oranĝecaj. La flugiloj estas malhelaj kaj tre kolormarkataj per blanka flugilstrio kaj bluecaj flugilbordoj. La blankaj flugilstrioj kaj vostobordo estas ege rimarkindaj dumfluge. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Kernorompulo estas 16'5 al 18 cm longa, kun enverguro de 29 al 33 cm. La korpa pezo de tiu specio estas inter 48 kaj 62 g proksimume.[1] La inoj ĝenerale estas iom malpli grandaj ol la maskloj.

Tiu specio estas tipa fringedo, de fortika aspekto, dika kolo, granda rondoforma kapo kaj larĝa, forta kaj konusforma beko de metaleca ŝajno el kio devenas la komuna nomo de dikbekulo, kio ripetiĝas en multaj lingvoj. La kruroj estas helrozecaj kaj estas mallongaj kiel la vosto.

Dekomence oni povas diri ke la okuloj estas brunaj, sed pli detale oni atentu ke jam en 1957 Guy Mountfort observis tiun specion kaj indikis, ke post manipuli la Kernorompulon por birdoringado kaj pro tio en stato de ekscitiĝo, ties okuloj iĝis ege ruĝecbrunaj. Kaj tiuj post ties morto, la koloro de la okuloj estas blanka, kaj analize subsune estus helrozecaj.[2]

Masklo de Kernorompulo

Pri plumaro la masklo estas iom pli kolora la masklo ol la ino (pli pala), kaj li prezentas belajn kolorojn precipe ĉe flugiloj kaj kapo. La ĝenerala koloro de lia plumaro estas helbruna, kaj la kapo iom pli oranĝeca, same kiel la vizaĝo, kiu estas iom pli hela, dum la okuloj estas ĉirkaŭataj de fajna tre nigra bordo kiu etendiĝas ankaŭ al la beko per strio tiom larĝas kiom la okula diametro, kiu ĉirkaŭas ankaŭ la bekon kaj subiras al la gorĝo same nigra.[3] El la kolflankoj kaj ĉefe ĉe la nuko estas helgriza kolumo. La ventro kaj subaj partoj estas helbrunaj, escepto super kruroj kie estas helgrizaj. La flugiloj estas tute markataj, kun internaj partoj samkoloraj kiel la dorso, nome malhelbrunaj, kaj la eksteraj partoj ege nigraj. Meze kaj el komenco alpinte la flugiloj prezentas unue tre markatan blankan flugilstrion, kaj alian ne tiom markata inter malhelaj partoj en flugilplumoj, kies bordoj estas malhele violecaj aŭ bluverdecaj. La vostoplumoj estas dekomence brunaj supre kaj blankaj sube, poste pli malhelbrunaj kaj blanke en bordo, kun nigraj eksteraj plumoj.[1][2][4]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Temas pri specio de distribuado en la Palearktiso, kaj tiele troviĝas en tuta Eŭropo kaj Azio kaj moderklimata kaj orienta (inklude nordon de Japanio), same kiel nordon de Afriko (Maroko, Tunizio kaj Alĝerio). Foje la Kernorompulo estis vidata ankaŭ en Alasko, kie ĝi estas konsiderata laŭ la American Ornithologist Union (AOU) specion de eventuala ĉeesto.[5]

Tamen spite la ampleksa distribuo tra tuta Eŭropo, la Kernorompulo forestas el Islando, el granda parto de la Brita Insularo (ekzemple el Irlando), el plej granda parto de Skandinavio, kaj el iaj mediteraneaj insuloj. Ja troviĝas sude (el Iberio al Bulgario) kaj centro de Eŭropo, inklude ankaŭ sude de Anglio (sed ne en Kornvalo) kaj sude de Svedio.[6]

En Azio ĝi troviĝas en Malgrand-Azio, la regiono de Kaŭkazo kaj norde de Irano, Afganio kaj de Turkmenio. Ĝi loĝas ankaŭ en Siberio, Manĉurio kaj Nordkoreio.

Migrado[redakti | redakti fonton]

La Kernorompulo estas parte migranta kaj plej nordaj grupoj de tiuj birdoj migras suden vintre. Tion konfirmas la birdoringado. En 1960 la ornitologo Karel Hendrik Voous asertis, ke la plej nordaj populacioj de Eŭropo vintrumas en la mediteraneaj landoj. En Hispanio oni rekuperis en jam malnovaj kampanjoj de populaciaj studoj, 12 Kernorompuloj ringitaj en Okcidenta Germanio, 1 en Orienta Germanio, 5 en Belgio, 5 en Svisio, 4 en Ĉeĥoslovakio, 3 en Francio kaj 1 en Nederlando. Tamen la ornitologo Paul Herroelen, asertas, ke kelkaj centreŭropaj populacioj de Kernorompulo, ekzemple tiuj belgaj, estas pli loĝantaj aŭ ĉiukaze vagadetas. Tamen Francisco Bernis Madrazo rimarkigas ke el la informoj de la hispanaj rekuperoj 5 el la 12 de Okcidenta Germanio, 2 el la 5 de Belgio, 1 el la 4 de Ĉeĥoslovakio, kaj 1 el la 5 de Svisio, korespondas al birdoringado farita dum la reprodukta sezono, kio indikas, ke al la populacio loĝanta en Iberio kuniĝas vintre grava aro de migrantaj kernorompuloj devenaj de Centreŭropo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kernorompulo

La specio Coccothraustes coccothraustes estis klasita la unuan fojon en 1758 fare de la zoologo Carolus Linnæus, kiu priskribis ĝin en la genro Loxia, per la komenca nomo "Loxia coccothraustes".[7] Poste Pallas certigis, ke la Kernorompulo estas specio for de la genro Loxia, kaj renomis ĝin kiel coccothraustes vulgaris,[8] sed fine jam en la 19a jarcento la zoologo londona R. B. Sharpe donis al ĝi la aktualan nomon (Coccothraustes coccothraustes),[9] kaj pro tio ĝi apartenas aktuale al genro Coccothraustes, kiu klasiĝas en la familio de Fringedoj ene de la ordo de la Paseroformaj. La Kernorompulo kunhavas genron nur kun du aliaj specioj, nome Coccothraustes abeillei kaj Coccothraustes vespertinus.[10]

Oni agnoskis al tiu specio 6 grupojn aŭ subspeciojn:

Habitato[redakti | redakti fonton]

Tipe la Kernorompulo reproduktiĝas kaj loĝas printempe en deciduaj arbaroj kun grandaj arbospecioj de larĝa folio kiuj havigas al ili fruktojn aŭ malmolajn semojn (kverkoj, anzinoj, fagoj, fraksenoj, ulmoj, aceroj), kaj en parkoj kaj grandaj ĝardenoj de homaj setlejoj (kvankam pli rare). Izole ankaŭ en miksita aŭ pura arbaro de koniferoj, kvankam la habitata gamo povas esti pli diversa, en arbarbordoj, subkreskaĵaro, ortoj aŭ eĉ en pli malfermaj spacoj, se proksime de akvo.

Aŭtune kaj vintre ili serĉas arbarojn kiuj havigu plej grandan kvanton de nutraĵo, ekzemple tiu de karpeno, prunuso, ĉerizarbotaksuso. Pri altituda okupo, la Kernorompulo disvolviĝas je tre diversaj niveloj, el la marbordo al altitudoj tre proksimaj al limo de la arba vegetaĵaro. La loĝodensecoj de tiu specio estas malpli da 0'1 birdoj en ĉiuj 10 hektaroj de habitato, kio faras ĝin malabunda birdospecio.[2][22][23]

Nutrado[redakti | redakti fonton]

La dieto de la Kernorompulo komponiĝas ĉefe el duraj semoj, ĉefe de grandaj arboj, sed ankaŭ de kelkaj fruktarboj, kiujn li sukcesas rompi danke al sia forta beko kiun siavice ĝi funkciigas per povega muskolaro bone disvolvita.

Kernorompulo ĉe birdomanĝejo de Bytom, Pollando.

La pistoforto de tiu malgranda birdo egalas al ŝarĝo de 30 al 48 kg proksimume, sed ĉe kelkaj fakuloj povas esti pli grandaj da 50 kg.[24] Tiele ĝi sukcesas malfermi la fruktokernojn de ĉerizoj kaj celtidoj, du de siaj plej komunaj kaj preferataj nutraĵoj. Aliaj komunaj nutraĵoj de tiu birdo estas pinsemoj kaj fagosemoj. Ili kapablas ankaŭ rompi la kernojn de la olivoj, por kio necesas (laŭ realigitaj pruvoj) fortoj de 53 al 80 kg.[2] En tiu dieto eniras ankaŭ iaj beroj, burĝonoj kaj, printempe iaj raŭpoj kiujn tiu specio kaptas.[1]

La nutrokonduto de la Kernorompulo kutime konsistas je formo de malgrandaj grupoj aŭ manĝantaroj, ĉefe vintre.[25]

Resume listo de nutraĵoj de la Kernorompulo inkludus ampleksan varion de semoj nome dum somero kaj ĝis komenco de vintro, semoj de ulmo, karpeno, acero kaj fago; dum aŭtuno kaj vintro la fruktojn de la rozo, la hundorozo, kaj la kratago; kaj fine de la vintro la plej freŝaj burĝonoj de la kverko, kaj de la taksuso. Komence de la printempo ili manĝas kelkajn raŭpojn kiujn ili prenas el la arbofolioj, kiaj la Operophthera brumata kaj la Tortrix viridana, kaj ankaŭ kaptas kelkajn skarabojn (Lucanus cervusMelolontha).[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Coccothraustes coccothraustes MHNT.ZOO.2010.11 Gouvieŭ.jpg
Coccothraustes coccothraustes

En aprilo komencas la reprodukta sezono de la Kernorompulo, kies ino demetas 4 al 6 ovojn de aprilo al majo. La kovado estas farata nur de la ino (dum la masklo havigas al ŝi nutraĵojn), kaj daŭras ĉirkaŭ 12 tagoj. Ofte ili reproduktiĝas en malgrandaj kolonioj. Ili faras kutime ununuran ovodemetadon, sed ĉe tre favoraj habitatoj povus okazi ankaŭ dua.

Antaŭ pariĝado okazas tre solena memmontrada ceremonio. Laŭ priskribo de Guy Mountfort la masklo prezentas komence de la printempo abundan kaj spongecan plumaron kaj tio signifas ke li pretas alproksimiĝi al ino, kion li faras ŝajnpigrema kaj zigzage. Ofte la ino malamike malakceptas tion kaj la masklo devas insisti. Kiam akiras atenton de la ino, la masklo rektigas sian korpon, malfermas la vostoplumojn kaj subenigas la flugilojn ĝis tuŝi per ties pintoj la grundon. Tiam la ino ekinteresiĝas, kaj montras ĝin kaŭre havante siajn plumojn tre ĉe la korpo, kaj poste ellokiĝas ĉu per salto ĉu per mallonga flugo, kaj sekvas ŝin la masklo. Poste la masklo metas sian bekon al ventro kvazaŭ riverence, montrante tiele la grizan zonon de la nuko. Fine la masklo malfermas siajn flugilojn kaj piediras al la ino, kiu etendas sian bekon por ke la masklo per sia beko apenaŭ tangu ĝin.[2]

Fine de aprilo aŭ komence de majo la masklo serĉas la lokon kie li ekkonstruos la neston, kaj tion faros trozorgeme per ripetaj vizitoj al la elektita zono dum semajnoj ĝis kiam li fine decidos situigi la unuajn strukturojn de la nesto, kvankam la ino finkonstruos. La uzataj materialoj estos ĉefe radiketoj, fajnaj tigetoj, likenoj ktp., kaj kovros la internon per haroj. Ĝi estas tasforma. Ili konstruas la neston je varia alteco, ne malpli da 3 m, kaj tipe el 7 al 20 m, en grandaj arboj, kaj en malnovaj fruktarboj, kvankam ankaŭ en densaj arbustoj.[2][5]

La ovaro de la Kernorompulo estas ĝenerale de 4 al 6 ovoj, kaj plej komune ili kovas 5, kvankam la ovaro povas esti de ĝis 7 ovoj (male ovaroj de malpli de 4 ovoj maloftas).[1][2] De variaj koloroj, ili povas esti priskribitaj kiel helbluaj al grizverdecaj, ĉiam palnuancaj, kaj foje simple grizaj, sed ĉiam kun brunecaj makuletoj de nigrecaj nuancoj.[2][26] Pri grando laŭ studoj de la ornitologo brita Jourdain, realigita baze de ĉirkaŭ 100 ovoj de Kernorompulo en Britio, prezentas grandojn de ĉirkaŭ 24'2 x 17'4 mm averaĝe, kun maksimuumo de 27'6 x 17'1 mm kaj minimumo de 19'8 x 15'7 mm.[2]

Post eloviĝo la idoj estas sen plumaro (nudaj), kaj prezentas nur abundan kaj longan blankan lanugon. La buŝo estas rozkolora, kun partoj ruĝaj, dum la komisuroj estas flavaj. La dieto de la idoj baziĝas sur insektoj kaj raŭpoj, kiuj estos havigitaj de ambaŭ gepatroj. Elnestiĝo okazas post 10 aŭ 12 tagoj, kvankam poste ambaŭ gepatroj ankoraŭ zorgos la idojn dum almenaŭ aliaj pluaj 15 tagoj.[2]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Kernorompulo kun blueca beko.

Tiu specio montras tre mildan voĉon specon de eksplodeca zik, priskribita ankaŭ kiel metaleca cik aŭ foje kiel malregule ripetata tisk tisk. Dumfluge pli laŭte. Ankaŭ ia mallonga sib dum movo inter branĉoj.[1]

La kantepoko estas el februaro al komenco de junio. Li malmulte kantas, la kanto estas simila al la baza voĉo, mallonga kaj malmulte prilaborita sen muzikaj notoj. Ĝi estis interpretata de Bernard William Tucker kaj Edward Max Nicholson kiel iu ĉi-ĉi... ter-ui-ui, kvankam oni priskribas variaĵojn pli laŭtajn kaj preskaŭ melodiecaj sed ĉiukaze tre bazaj.[2]

Foje ankaŭ kelkaj ekzempleroj kantas for de la kantepoko, Guy Mountfort observis kantantajn masklojn iujn 16an de januaro, 20an de julio kaj 16an de septembro.[2] Kvankam ankaŭ inoj kantas, ili faras ĝin pli milde.

Flugo[redakti | redakti fonton]

La Kernorompulo montras rapidan kaj rektan flugmanieron por mallongaj distancoj, sed por pli longaj distancoj ties flugmaniero estas markate kaj regule ondeca. Kiam ili surgrundas serĉe de nutraĵo saltetas, kaj ekflugas al arboj je plej malgranda danĝero. Printempe ili kaptas insektojn eĉ dumfluge. La fizionomio de la Kernorompulo faras ĝin birdo de tre karaktera konturo dumfluge, kun ŝajne tre mallongaj flugiloj por tiom fortika korpo; dumfluge montras blankan koloron de la vostobordo. El arbo al arbo, aŭ eĉ el arbaro al arbaro, ili flugas je altoj pli da 50 kaj 100 metroj, kaj komune eĉ je pli da 200 m. Ili povas flugi ĉu sole ĉu en malgrandaj grupoj.[1][2]

Populacio, konservostatuso kaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Kernorompulo ripoze surbranĉe.

Tiu specio prezentas grandan tutmondan populacion kaj, kvankam ankoraŭ oni ne kvantigis la tendencojn de tiu tutmonda populacio, laŭ kriterio de la Ruĝa Listo de la UICN oni povas certigi ke ne okazos malpliiĝo de pli da 30 % en dek jaroj aŭ tri generacioj.[27]

BirdLife International ĉirkaŭkalkulas populacion en Eŭropo de 2'4 al 4'1 milionoj de reproduktaj paroj.

En Hispanio, kaj laŭ Francisco Purroy en 1997, la populacio de tiu specio estis de ĉirkaŭ 4000 aŭ 5000 reproduktaj paroj. Tiun informon apogas la Atlas de las aves reproductoras de España (Atlaso de la reproduktaj birdoj de Hispanio), kiu en 2003 indikas populacion de preskaŭ 5000 reproduktaj paroj. Laŭ alia informo de la programo SACRE, en 2005 la tendenco de la hispana populacio estas pliiĝanta.[5][28]

Tutmonde la specio ne estas inkludata, laŭ la revizio de 1996, en la Ruĝa Listo de la IUCN.

Ekde 1988, kiam la specio estis unuafoje katalogata de Collar kaj Andrew, la Kernorompulo estas specio kies konservostatuso estis Malplej Zorgiga (LC, Least Concern en angla), kaj tiele estis katalogata en postaj revizioj fare de BirdLife International, ekde la unua en 2000 ĝis tiu de la 2008.[27]

En Hispanio la Kernorompulo estas ekde 1992 kiel specio Ne Minacata en la “Libro Rojo de los Vertebrados de España” (Ruĝa Libro de la vertebruloj de Hispanio) kun la kategorio de specio de Ĉefa Intereso ekde la 5a de aprilo de 1990 laŭ Real Decreto 439/1990, kaj koincide kun ĉiu katalogoj regionaj escepte de Eŭskio, kie ĝi estas specio kun kategorio Vundebla ekde 1996.[29]

La eblaj minacoj kontraŭ la Kernorompulo estas ĉefe habitatodetruo kaj eĉ habitatoperdo, ĉar estas specio ege suferanta la habitatoŝanĝojn. Alia minaco estus ĉasado ĉu per kaptiloj ĉu per pafiloj.[29]

Konduto[redakti | redakti fonton]

La Kernorompulo estas timida specio kaj fuĝema kaj pro tio malfacile observebla. Dum bonaj veterkondiĉoj ŝanĝas iom ties konduto kaj fariĝas iom pli videbla. Li vivas ĉe la plej altaj branĉoj de arboj kie ĝi ripozas ĉefe dum la reprodukta sezono, kiam preskaŭ malaperas. Malsupreniras surgrunden nur serĉe de semoj, kaj eĉ tiam ili ne malproksimiĝas el arbo. Observeblas ankaŭ kiam ili iras trinki kaj por tio ili preferas lokojn proksimajn al akvo.[2]

Dum manĝado kaj trinkado ĉe aliaj birdoj, la Kernorompulo estas agresema kaj dominema, tiom ĉe ekzempleroj de sia propra specio kiom ĉe tiuj de aliaj eĉ pli grandaj.[2]

La teritoriemo varias, tiele ke se la paro de Kernorompulo reproduktiĝas en malgrandaj kolonioj, kiel ofte okazas, la teritorio defendata de ĉiu paro estas tre malgranda, sed kiam la paro ne formas kolonion kun aliaj por reproduktiĝi, tiu povas okupi kaj defendi eĉ tutan arbaron.[2] Laŭ Guy Mountfort la konduto stabli reproduktajn koloniojn permesas pli altan eblon pluvivi, ĉar grupa reproduktado helpas la ĝeneralan defendon kontraŭ la eventualaj predantoj de la nesto.[30]

Miksaĵo[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 http://www.sierradebaza.org/Fichas_fauna/00_Aves/08-09_picogordo/picogordo.htm Arkivigite je 2013-07-02 per la retarkivo Wayback Machine El Picogordo (Coccothraustes coccothraustes), konsultita la 25an de novembro de 2008, Eduardo Nogueras Ocaña, en hispana, Fichas de aves del Parque Natural "Sierra de Baza".
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 http://www.pajaricos.es/mas/maspicogordo.htm Picogordo. Coccothraustes coccothraustes, konsultita la 26an de novembro de 2008, www.pajaricos.es, en hispana, Pájaros de España
  3. http://es.encarta.msn.com/encyclopedia_761555361/Picogordo.html Arkivigite je 2007-11-09 per la retarkivo Wayback Machine Picogordo. Konsultita la 25an de novembro de 2008, Encarta , en hispana, Picogordo," Enciclopedia Microsoft® Encarta® Online 2008.
  4. Mullarney,K.; Svensson, L.; Zetterström, D; kaj Grant, P.J. Eldonejo Omega, Guía de Campo de las Aves de España y de Europa, 2003, isbn 84-282-1218-X
  5. 5,0 5,1 5,2 http://www.mma.es/secciones/biodiversidad/inventarios/inb/atlas_aves_reproductoras/pdf/picogordo.pdf[rompita ligilo] Picogordo (Coccothraustes coccothraustes), Konsultita la 28an de aŭgusto de 2008, Juan Carlos Senar kaj Antoni Borrás, en hispana
  6. Hume, Rob, Eldonejo Omega, Guía de Campo de las Aves de España y de Europa, 2002, isbn = 84-282-1317-8
  7. http://www.animalbase.uni-goettingen.de/zooweb/servlet/AnimalBase/home/speciestaxon?id=2967 Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine coccothraustes Linnæus, 1758 described in Loxia, konsultita la 26an de decembro de 2008, AnimalBase team, en angla.
  8. http://www.archive.org/stream/handlistofbritis00hartrich/handlistofbritis00hartrich_djvu.txt Library. University of California. Konsultita la 26an de decembro de 2008, Joseph Grinnell (en www.archive.org), en angla.
  9. http://www.archive.org/stream/catalogueofspeci00shar/catalogueofspeci00shar_djvu.txt Library of the American Museum of Natural History. Konsultita la 27an de decembro de 2008, Mim. MMmllm. (en www.archive.org), en angla.
  10. http://aviarioangelcabrera.com/articulos/nombrecientificoaves.htm Arkivigite je 2011-12-09 per la retarkivo Wayback Machine Familia: Fringillidae (138 especies), konsultita la 26an de decembro de 2008, aviarioangelcabrera, en hispana.
  11. http://globaltwitcher.auderis.se/artspec.asp?thingid=28132&countryid=[rompita ligilo] Hawfinch coccothraustes, konsultita la 29an de novembro de 2008, Nicklas Strömberg, en angla.
  12. http://bibdigital.rjb.csic.es/Imagenes/P0021_33/P0021_33_082.pdf Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine Aves observadas en 1932, konsultita la 29an de novembro de 2008, A. Gil Lletget, en hispana.
  13. http://www.itis.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=726227 Coccothraustes coccothraustes buvryi Cabanis, 1862, konsultita la 29an de novembro de 2008, ITIS Report, en angla.
  14. http://globaltwitcher.auderis.se/artspec.asp?thingid=28132&countryid=[rompita ligilo] Hawfinch nigricans, konsultita la 29an de novembro de 2008, Nicklas Strömberg, en angla.
  15. http://www.itis.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=726225 Coccothraustes coccothraustes nigricans Buturlin, 1908, konsultita la 29an de novembro de 2008, ITIS Report, en angla.
  16. http://globaltwitcher.auderis.se/artspec.asp?thingid=28135&countryid=[rompita ligilo] Hawfinch humii, konsultita la 29an de novembro de 2008, Nicklas Strömberg, en angla.
  17. http://www.itis.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=726226 Coccothraustes coccothraustes humii Sharpe, 1886, konsultita la 29an de novembro de 2008, ITIS Report, en angla.
  18. |url = http://globaltwitcher.auderis.se/artspec.asp?thingid=28136[rompita ligilo] Hawfinch japonicus, konsultita la 29an de novembro de 2008, Nicklas Strömberg, en angla.
  19. http://www.itis.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=179171 Coccothraustes coccothraustes japonicus Temminck & Schlegel, 1848 , konsultita la 29an de novembro de 2008, ITIS Report, en angla.
  20. http://ptaki.polska.pl/baza_gatunkow/gallery,Grubodziob_(Coccothraustes_coccothraustes)_,gid,210750,cid,611.htm?body=desc Arkivigite je 2009-05-25 per la retarkivo Wayback Machine Katalog polskich ptaków - Grubodziób (Coccothraustes coccothraustes), konsultita la 29an de novembro de 2008, NASK, en pola.
  21. http://www.itis.gov/servlet/SingleRpt/SingleRpt?search_topic=TSN&search_value=726229 Coccothraustes coccothraustes schulpini H. Johansen, 1944, konsultita la 29an de novembro de 2008, ITIS Report, en angla.
  22. http://www.ingentaconnect.com/content/miiz/actao/2005/00000040/00000002/art00006;jsessionid=49v1ignjgewde.alice?format=print Distribution, breeding density and nest sites of Hawfinches Coccothraustes coccothraustes in the primeval forest of Białowieża National Park, konsultita la 18an de oktobro de 2008, Ludwik Tomiałojć, en angla.
  23. http://www.birdguides.com/species/species.asp?sp=161115format=print Arkivigite je 2016-11-15 per la retarkivo Wayback Machine Hawfinch Coccothraustes coccothraustes, konsultita la 18an de oktobro de 2008, BirdGuides Ltd, PO Box 4104, Sheffield S25 9BS, en angla.
  24. http://www.seovanellus.org/webvanellusgalefoto/htm/159picogordo.htm Arkivigite je 2008-11-09 per la retarkivo Wayback Machine El Picogordo (Coccothraustes coccothraustes), konsultita la 27an de decembro de 2008, www.seovanellus.org, en hispana.
  25. http://www.tecnociencia.es/especiales/vertebrados/aves_2.htm Arkivigite je 2010-04-03 per la retarkivo Wayback Machine Coccothraustes coccothraustes, konsultita la 25an de oktobro de 2008, Tecnociencia, kaj fonto la retejo de la Ministerio de Medio Ambiente, en hispana, http://www.marm.es/ Arkivigite je 2010-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
  26. http://issuu.com/nitido/docs/natural/52 Picogordo. Coccothraustes coccothraustes, konsultita la 25an de novembro de 2008, Nitido, en hispana, Libro Andalucía al Natural.
  27. 27,0 27,1 http://www.iucnredlist.org/details/149597 Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivo Wayback Machine Coccothraustes coccothraustes, konsultita la 24an de decembro de 2008, The IUCN Red List of Threatened Species (© International Union for Conservation of Nature and Natural Resources), en angla.
  28. http://www.enciclopediadelasaves.es/originales/Enciclopedia_Aves.htm Arkivigite je 2013-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Picogordo. Konsultita la 20an de decembro de 2008, La enciclopedia de las aves de España, en hispana.
  29. 29,0 29,1 http://www.mma.es/secciones/biodiversidad/especies_amenazadas/catalogo_especies/vertebrados_aves/pdf/ver346.pdf[rompita ligilo] Catálogo Nacional de Especies Amenazadas (R.D. 439/1990), konsultita la 25an de decembro de 2008, C.B.C., S.L. (Novembro de 2000) (www.mma.es) en hispana.
  30. http://www3.interscience.wiley.com/journal/119870455/abstract[rompita ligilo] The territorial behaviour of the hawfinch coccothraustes coccothraustes. Konsultita la 28an de decembro de 2008, Guy Mountfort, 15a de decembro 1955, en angla, doi = 10.1111/j.1474-919X.1956.tb01434.x, InterScience.
  31. http://www.sellosmundo.com/Europa/Albania/sello_8410.htm coccothraustes coccothraustes, konsultita la 25an de decembro de 2008, Sellos del mundo © 2007-08, en hispana.
  32. http://www.bird-stamps.org/cspecies/19611800.htm Hawfinch stamps, konsultita la 26an de decembro de 2008, Bird Stamps, en angla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Arnaiz-Villena, A., Moscoso, J., Ruiz-del-Valle, V., Gonzalez, J., Reguera, R., Wink, M., I. Serrano-Vela, J. 2007. Bayesian phylogeny of Fringillinae birds: status of the singular African oriole finch Linurgus olivaceus and evolution and heterogeneity of the genus Carpodacus. Acta Zoologica Sinica, 53 (5):826 - 834. PDF plena teksto[rompita ligilo]
  • B. Asensio kaj C., Anton, eldonis Ardeola, Situación del picogordo (coccothraustes coccothraustes) en España. 1990, id= ISSN 0570-7358.
  • Krüger, Siegfried, Der Kernbeißer (Coccothraustes coccothraustes). Die Neue Brehm-Bücherei, 1995, isbn= 3-89432-371-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]