Angela Merkel: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Ziko (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 5: | Linio 5: | ||
'''Angela Dorothea MERKEL''' {{prononco|ANgela doroTEa MERkel|ˈaŋɡela dɔrɔˈtʰeːa ˈmɛɐkl̩}} ({{Aŭdio|De-Angela Merkel-Pronuciation.ogg|prononco}}; naskita la [[17-an de julio]] [[1954]] en [[Hamburgo]], kun la nomo ''Kasner'') estas germana fizikistino kaj [[politikisto|politikistino]]. Ekde la [[22-a de novembro]] 2005 ŝi estas [[kanceliero (Germanio)|kancelierino]] de [[Germanio]]. |
'''Angela Dorothea MERKEL''' {{prononco|ANgela doroTEa MERkel|ˈaŋɡela dɔrɔˈtʰeːa ˈmɛɐkl̩}} ({{Aŭdio|De-Angela Merkel-Pronuciation.ogg|prononco}}; naskita la [[17-an de julio]] [[1954]] en [[Hamburgo]], kun la nomo ''Kasner'') estas germana fizikistino kaj [[politikisto|politikistino]]. Ekde la [[22-a de novembro]] 2005 ŝi estas [[kanceliero (Germanio)|kancelierino]] de [[Germanio]]. |
||
Sub la regado de [[Helmut Kohl]] ŝi estis federacia ministro pri |
Sub la regado de [[Helmut Kohl]] ŝi estis federacia ministro pri virinoj kaj junularo (1991–1994) kaj pri medio, naturprotektado kaj atomreaktora sekureco (1994–1998). En la jaro [[2000]] Merkel iĝis prezidantino de la [[Kristandemokrata Unio de Germanio]] (CDU) kaj en 2005 kanceliera kandidatino por la parlamenta [[baloto]] en septembro [[2005]]. |
||
Ŝi venkis denove en la [[parlamenta baloto en Germanio 2009|baloto]] de la [[27-a de septembro]] de [[2009]], kvankam sen absoluta plimulto, kaj same en la [[parlamenta baloto en Germanio 2013|baloto]] de la [[22-a de septembro]] de [[2013]]. Sekve ŝi gvidis respektive gvidas la registaran ministraron de [[ministraro unua de Angela Merkel|2005-2009]], [[ministraro dua de Angela Merkel|2009-2013]] kaj [[ministraro tria de Angela Merkel|2013-2017]]. |
Ŝi venkis denove en la [[parlamenta baloto en Germanio 2009|baloto]] de la [[27-a de septembro]] de [[2009]], kvankam sen absoluta plimulto, kaj same en la [[parlamenta baloto en Germanio 2013|baloto]] de la [[22-a de septembro]] de [[2013]]. Sekve ŝi gvidis respektive gvidas la registaran ministraron de [[ministraro unua de Angela Merkel|2005-2009]], [[ministraro dua de Angela Merkel|2009-2013]] kaj [[ministraro tria de Angela Merkel|2013-2017]]. |
||
== Biografio == |
== Biografio == |
||
Angela Merkel estas filino de la instruistino Herlind Kasner kaj la [[protestantismo|protestanta]] pastro [[Horst Kasner]], ŝia avo estis polo Ludwik Marian Kaźmierczak |
Angela Merkel estas filino de la instruistino Herlind Kasner kaj la [[protestantismo|protestanta]] pastro [[Horst Kasner]], ŝia avo estis polo Ludwik Marian Kaźmierczak. Nur kelkajn monatojn post ŝia naskiĝo en Hamburgo (parto de [[Federacia Respubliko Germanio]] en 1954) ŝia familio transloĝiĝis al [[Germana Demokratia Respubliko]] (GDR), ĉar ŝia patro estis nomumita [[paroĥo|paroĥestro]] en Quitzow. |
||
Ek de |
Ek de 1957 Merkel kaj ŝiaj pli junaj gefratoj Marcus kaj Irene vivis en [[Templin]]. Ek de 1961 ŝi frekventis la politeknikan gimnazion. Komence de la [[1970-aj jaroj]] ŝi aniĝis en FDJ ([[Freie Deutsche Jugend]], la socialisma junulara organizo de GDR). Post la [[abituriento|abiturienta ekzameno]] en 1973 ŝi studis [[fiziko]]n en la universitato de [[Lepsiko]]. En 1978 ŝi [[magistro|magistriĝis]]. |
||
Samjare ŝi rifuzis, kiam la ministerio pri ŝtata sekureco petis ŝin pri neoficiala kunlaboro. Ŝia "viktima akto" de la ŝtata sekureco mencias ŝian kritikan sintenon pri GDR kaj [[komunismo]] kaj ŝian aprobon de la [[Pollando|pola]] [[Sindikato Solidareco]]. |
Samjare ŝi rifuzis, kiam la ministerio pri ŝtata sekureco petis ŝin pri neoficiala kunlaboro. Ŝia "viktima akto" de la ŝtata sekureco mencias ŝian kritikan sintenon pri GDR kaj [[komunismo]] kaj ŝian aprobon de la [[Pollando|pola]] [[Sindikato Solidareco]]. |
||
En |
En 1986 ŝi doktoriĝis pri la temo "esplorado de la mekanismo de malkomponaj reakcioj kun simpla disigo de ligoj kaj kalkulado de iliaj rapidecaj konstantoj surbaze de kvantum-kemiaj kaj statistikaj metodoj". De 1978 al 1990 ŝi laboris kiel scienca asistanto en la Instituto pri Fizika kemio de la Akademio de la Sciencoj en [[Berlino]]. Kelktempe ŝi estis distrikta estrarano de [[Freie Deutsche Jugend|FDJ]]; fine ŝi iĝis FDJ-a sekretario pri agitado kaj propagando ĉe Akademio de la Sciencoj. Sed ŝi ne membris en iu el la ŝtate permesataj partioj de GDR. |
||
En 1972 ŝi edzigis la fizikiston ''Ulrich Merkel''; ili eksedziĝis en |
En 1972 ŝi edzigis la fizikiston ''Ulrich Merkel''; ili eksedziĝis en 1982. De decembro 1998 ŝi estas edzino de ''Joachim Sauer'', profesoro pri fiziko. |
||
{{sukceda_tabeleto |
{{sukceda_tabeleto |
Kiel registrite je 23:06, 29 mar. 2019
Angela Merkel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Angela Dorothea Kasner |
Naskiĝo | 17-an de julio 1954 (70-jaraĝa) en Eimsbüttel, Hamburgo, Okcidenta Germanio |
Lingvoj | germana • angla • rusa |
Loĝloko | Berlino • Hamburgo • Quitzow • Templin • Leipzig • Gießen |
Ŝtataneco | Germanio (1990–) Germana Demokratia Respubliko (–1990) |
Alma mater | Universitato de Lepsiko - fiziko (1973–1978) Politeknika mezlernejo Templin (1961–) Pliampleksa mezlernejo Templin (–1973) Akademio de Sciencoj de GDR - doctor rerum naturalium (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Horst Kasner |
Patrino | Herlind Kasner (en) |
Frat(in)oj | Marcus Kasner (en) kaj Irene Kasner (en) |
Edz(in)o | Joachim Sauer (1998–) Ulrich Merkel (1977–1982) |
Infano | sen valoro |
Parencoj | Adrian Sauer (en) (duonfilo) |
Okupo | |
Okupo | politikisto ŝtatreprezentanto fizikisto kemiisto |
Verkoj | Examination of the mechanism of decays with singular bond breaking and calculation of their coefficient of reaction rate on the basis of quantum mechanical and statistical methods |
TTT | |
Retejo | https://www.buero-bundeskanzlerin-ad.de/ https://www.angela-merkel.de |
Angela Dorothea MERKEL [ANgela doroTEa MERkel] ( prononco; naskita la 17-an de julio 1954 en Hamburgo, kun la nomo Kasner) estas germana fizikistino kaj politikistino. Ekde la 22-a de novembro 2005 ŝi estas kancelierino de Germanio.
Sub la regado de Helmut Kohl ŝi estis federacia ministro pri virinoj kaj junularo (1991–1994) kaj pri medio, naturprotektado kaj atomreaktora sekureco (1994–1998). En la jaro 2000 Merkel iĝis prezidantino de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj en 2005 kanceliera kandidatino por la parlamenta baloto en septembro 2005.
Ŝi venkis denove en la baloto de la 27-a de septembro de 2009, kvankam sen absoluta plimulto, kaj same en la baloto de la 22-a de septembro de 2013. Sekve ŝi gvidis respektive gvidas la registaran ministraron de 2005-2009, 2009-2013 kaj 2013-2017.
Biografio
Angela Merkel estas filino de la instruistino Herlind Kasner kaj la protestanta pastro Horst Kasner, ŝia avo estis polo Ludwik Marian Kaźmierczak. Nur kelkajn monatojn post ŝia naskiĝo en Hamburgo (parto de Federacia Respubliko Germanio en 1954) ŝia familio transloĝiĝis al Germana Demokratia Respubliko (GDR), ĉar ŝia patro estis nomumita paroĥestro en Quitzow.
Ek de 1957 Merkel kaj ŝiaj pli junaj gefratoj Marcus kaj Irene vivis en Templin. Ek de 1961 ŝi frekventis la politeknikan gimnazion. Komence de la 1970-aj jaroj ŝi aniĝis en FDJ (Freie Deutsche Jugend, la socialisma junulara organizo de GDR). Post la abiturienta ekzameno en 1973 ŝi studis fizikon en la universitato de Lepsiko. En 1978 ŝi magistriĝis.
Samjare ŝi rifuzis, kiam la ministerio pri ŝtata sekureco petis ŝin pri neoficiala kunlaboro. Ŝia "viktima akto" de la ŝtata sekureco mencias ŝian kritikan sintenon pri GDR kaj komunismo kaj ŝian aprobon de la pola Sindikato Solidareco.
En 1986 ŝi doktoriĝis pri la temo "esplorado de la mekanismo de malkomponaj reakcioj kun simpla disigo de ligoj kaj kalkulado de iliaj rapidecaj konstantoj surbaze de kvantum-kemiaj kaj statistikaj metodoj". De 1978 al 1990 ŝi laboris kiel scienca asistanto en la Instituto pri Fizika kemio de la Akademio de la Sciencoj en Berlino. Kelktempe ŝi estis distrikta estrarano de FDJ; fine ŝi iĝis FDJ-a sekretario pri agitado kaj propagando ĉe Akademio de la Sciencoj. Sed ŝi ne membris en iu el la ŝtate permesataj partioj de GDR.
En 1972 ŝi edzigis la fizikiston Ulrich Merkel; ili eksedziĝis en 1982. De decembro 1998 ŝi estas edzino de Joachim Sauer, profesoro pri fiziko.
Antaŭe: | Federacia kanceliero | Poste: | |
---|---|---|---|
Gerhard Schröder | 2005 – | elektota |
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- oficialaj paĝoj
- paĝoj de la partio CDU
- "Andrea Merkel: Tre baldaŭ nova koalicio" artikolo el la retejo "Eventeo" de la 29-a de septembro 2009 post la parlamenta baloto (esperante)
|
|
- Naskiĝintoj en Hamburgo
- Naskiĝintoj en 1954
- Vivantaj homoj
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 17-an de julio
- Angela Merkel
- Germanaj kancelieroj
- Germanaj politikistoj
- Germanaj ministroj pri medio
- Germanaj ministroj pri infanoj, junuloj kaj familioj
- Registarestroj
- Nuntempaj naciaj ĉefministroj
- Konservativistoj
- Unua ministraro de Angela Merkel
- Dua ministraro de Angela Merkel
- Tria ministraro de Angela Merkel
- Karolpremiitoj
- Hamburganoj
- Grandaj Krucoj de la Federacia Meritkruco (Germanio)